Uzanto-Diskuto:Erinaceto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Erinaceto!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Narvalo 09:29, 21. Sep 2005 (UTC)


translokigu[redakti fonton]

Mi petas vin kopii la enhavon de euxropa sito al eŭropa sito (mi ne povis movi la artikolon). Tiel restas via nomo kiel kreinto. Narvalo 09:29, 21. Sep 2005 (UTC)

Bonege mi volis fari tio sed mi ne scias kiel. Mi estas komencanto en uzado de viki....

Erinaceto

malfermu por redaktado, kopiu la tekston al alia artikolo. La malĝustan mi forigos. Se vi ne kopios, faros mi. Narvalo 09:49, 21. Sep 2005 (UTC)

saluton Mi kopiis la enhavon de euxropa sito al eŭropa sito. Mi petas nuligu euxropa sito

Erinaceto

Saluton, Erinaceto. Mi faris la euxropa sito artikolon al "alidirektilo", do ĝi estos direktata al la ĝusta artikolo. Ĉu bona solvo? Aŭ ĉu vi ankoraŭ volas forigon? -- Yekrats 11:35, 21. Sep 2005 (UTC)

Slovakaj urboj[redakti fonton]

Saluton Erinaceto, mi preparis antaŭ certa tempo paĝon kun slovakaj distriktoj. Se vi iam verkos pri slovakaj urboj aŭ vilaĝoj, eble taŭgus por vi ŝablono, kiu troviĝas tie. Ĉion vi trovos en Distriktoj de Slovakio. Se tiu ĉi sistemo plaĉos al vi, mi ĝojos. Komparu kun distriktoj de Ĉeĥio, kien mi skribis ĉiujn urbojn kaj vilaĝojn en memstarajn ŝablonojn de ĉiu distrikto. Se tia sistemo ne plaĉos al vi, vi povas memkompreneble uzi vian propran sistemon. Amike Petro 25. Nov. 2005 17:16 (UTC)

Erinaceto, multe da utilaj ŝablonoj vi trovos en Vikipedio:Ŝablono okaze, ke vi volas uzi jam ekzistantan ŝablonon, kie vi aldonos viajn indikojn aŭ vi povas krei ĝin mem. Kio rilatas al alŝutado de bildo, bonvolu uzi specialan paĝon por alŝuti dosierojn, kiun vi trovos maldekstre en via monitoro. Tie estas pluaj instrukcioj. Petro 28. Nov. 2005 19:29 (UTC)

Saluton! Mi iom poluris la artikolon Slatina, kiun mi redaktis foje antaŭe kaj per la plibonigado de kies ĉeĥa versio poste klopodis (sukcese) ĝisiri kaj superi min alia ĉeĥa juna esperantisto Vikipediisto:Zirland. Mi ĝojas, ke ankaŭ vi kontribuis al la artikolo. Mi nur kelkajn ŝanĝojn faris en viaj redaktoj por adapti ilin en la artikolon. Via laboro bonegas kaj estas interese, ke vi trovis ĵus tiun mian "ŝatatan" artikolon :) Nur bonvolu noti kelkajn amikajn konsilojn miajn:

  • en esperanto oni ne diras "centrala", sed nur "centra" (ĉar tio devenas de "centro"; neniu "centralo")
  • prefere ne enmetu plurajn ligilojn al la sama ekstera artikolo ene de unu sama artikolo - sufiĉas alligi nur je la unua okazo kaj poste ne plu - tio estas sekvinda kutimo

Denove dankon pro viaj kontribuoj kaj mi esperas baldaŭ pliajn slovakajn aldonaĵojn, kiujn la e-lingva Vikipedio multege bezonas! Amike, Marek. Blahma 23:37, 28. Nov 2005 (UTC)

Vidu ekz. Nuklea centralo, Pumprezerva akvoenergia centralo, telefoncentralo ka. Amike Petro 1. Dec 2005 19:33 (UTC)

Distrikto Zvolen[redakti fonton]

Saluton Erinaceto, se Lešť estas vilaĝo aŭ urbo, mi ne scias, mi scias nur, ke ĝi estas ekzerceja spaco por soldatoj, kie mi siatempe kelkfoje estis, do mi scias, kiel ĝi aspektas. Mi komparis la distrikton ankaŭ kun la slovaka versio kaj tie Lešť ne estas. Miaopinie mi ne aldonus nun ĝin tie. Se io ŝanĝiĝos administre en Lešť en estonteco, ne estos problemo aldoni ŝanĝojn poste. Ankoraŭ mi havus demandon por vi: kiel oni tradukus Tomašovský rigardo? Mi komparis en naciaj lingvoj kaj tie estas konservita vorto Tomašovský kaj výhľad estas tradukata. Vikie Petro 6. Dec. 2005 12:04 (UTC)

Roka sito[redakti fonton]

Mi trovis ĉi tiun bildon el Wikimedia Commons (commons.wikimedia.org). Bildojn el ĉi tiu retejo estas uzebla en iu ajn vikipedio. Ofte, mi serĉas por bildoj en Commons per Guglo, pro la serĉilo de Commons ne funkcias tre bone. (Mi serĉas en Commons per Google, kiel: "Sitta neumayer" site:commons.wikipedia.org )

Kutimo pri "subskribo"[redakti fonton]

Erinaceto, por eviti miskomprenojn kun vi kaj artikolo pri Erinaceto, ĉi tie estas kutimo finante diskutojn subskribi sin kiel Vikipediisto:Erinaceto|Erinaceto, kiun enkrampigu tiel, kiel ni enkrampigas ligilojn al artikoloj. Vikie Petro 6. Dec 2005 15:56 (UTC)

Zborov kaj Závada[redakti fonton]

Saluton Erinaceto, dankon por mencioj pri Zborov kaj Závada. Mi faros apartigilon por Závada, sed nesciante lokojn en Slovakio, kie samnomata vilaĝo situas, mi mencios nur tiun Závadon en distrikto Opava. Poste vi jam enskribu la nomojn kaj distriktojn. --Petr Tomasovsky 12:23, 20. Sep 2006 (UTC)

Opava kaj Praha[redakti fonton]

Saluton Erinaceto, la apartigiloj pri Opava kaj Praha estas faritaj. Vi povas verki la artikolojn. --Petr Tomasovsky 14:52, 22. Sep 2006 (UTC)

Artikoloj el apartigiloj[redakti fonton]

Saluton Erinaceto, mi vidis, ke vi redaktis paĝon pri Vysoká (Malé Karpaty). Sed mi ne povis legi aliajn paĝojn pri Vysoká. Mi aldonas navigaciilon ĉie supren en la paĝon, por ke oni povu pli facile trovi, ekscii kaj legi pluajn paĝojn el la apartigiloj. Por ekzemplo bv. vidi Opava, Petřvald ktp. Mi farus same ĉe la slovakaj urboj, vilaĝoj, montoj kaj aliaj signifoj, sed mi ĉiam ne rimarkos viajn redaktojn de novaj artikoloj, kiuj estas apatigiloj. Kion vi diras? --Petr Tomasovsky 10:14, 25. Sep 2006 (UTC)

Ankoraŭ malgranda rimarko. Ni ankaŭ ne skribas suprajn navigaciajn linioj super la artikolo, kiajn vi skribis en Vysoká (Malé Karpaty). Tio estas malnova maniero de skribado. Se vi volas havi tion menciita, pli bone estas skribi sube en la paĝon Vidu ankaŭRilataj temoj kaj tie mencii rilatajn temojn. Se vi legos plurajn artikolojn en vikio, vi trovos tion. --Petr Tomasovsky 10:24, 25. Sep 2006 (UTC)
Mi iomete refaris la artikolon pri Vysoká (Malé Karpaty). Bonvolu rigardi. --Petr Tomasovsky 10:32, 25. Sep 2006 (UTC)
Mi kreis ŝablonon por artikoloj el apartigiloj. Kiam vi verkos tian paĝon, bonvolu meti tien {{apartigila paĝo|ĉi tie enskribu nomon de la artikolo el apartigilo}}. Por pli bone kompreni, bv rigardi, kiel mi skribis en Vysoká (Malé Karpaty), Komárno ktp. --Petr Tomasovsky 10:12, 29. Sep 2006 (UTC)

Vápencový tvrdoš[redakti fonton]

Saluton Erinaceto, laŭ via peto mi trovis retan vortaron pri geologia terminaro, sed bedaŭrinde mi ne trovis tie tradukon por la menciataj vortoj. Vápenec estas kalkoŝtono kaj tvrdoš estas kio? Ĉu malmola ŝtono? Aŭ ĉu ia alia speciala mineralo? Mi skribas al vi la adresojn por la vortaroj. Kelke da retaj vortaroj kaj geologia vortaro. Slovakan version mi ne trovis. Mi esperas, ke tiu ĉeĥa estos ankaŭ komprenebla. --Petr Tomasovsky 14:58, 28. Sep 2006 (UTC)

Vikipedia serĉado diras al mi, ke nun ne ekzistas artikolo pri Litava. Do vi povas komenci verki pri ĝi. --Petr Tomasovsky 11:38, 29. Sep 2006 (UTC)

Krásna Hôrka[redakti fonton]

Saluton Erinaceto, mi scias, ke vi ne verkis la artikolon pri Krásna Hôrka, sed ĉu vi povus korekti en ĝi slovakajn geografiajn nomojn kaj rigardi la slovakan version? Dankon. --Petr Tomasovsky 12:25, 6. Okt 2006 (UTC)

Novaj ŝablonoj por urboj kaj vilaĝoj en Slovakio[redakti fonton]

Saluton Erinaceto, mi kreis novajn ŝablonojn por urboj kaj vilaĝoj de Slovakio, por ke oni eksciu, kion signifas vortoj en krampoj. Vi trovos ilin en Ŝablono:Urbo de Slovakio kaj Ŝablono:Vilaĝo de Slovakio. Bv vidi ekz. Komárno, Košice. Se vi skribos artikolojn pri urboj kaj vilaĝoj de Slovakio, vi povas meti ilin tien. Mi aldonas la similajn en artikolojn pri ĉeĥaj urboj kaj vilaĝoj. --Petr Tomasovsky 14:35, 26. Okt 2006 (UTC)

Babela ŝablono[redakti fonton]

Saluton Erinaceto. Mi legis, ke vi parolas la rutenan lingvon. Kaj mi povis trovi apartan lingvan kodeton por ĝi en la angla vikipedio: rue. Se vi skribus la informan tekston ĉi tie, mi povus fari por vi kaj eble aliaj la mankantan ŝablonon. Ĉu bone? Kore --Tlustulimu 10:33, 5. Jun 2007 (UTC)

Mi kreis ŝablonojn {{Vikipediisto rue}} kaj {{Vikipediisto rue-*}}. Bonvolu enmeti rutenlingvajn tekstojn kaj eventuale krei la aliajn ŝablonojn (1 2 3 4 ) el la ruĝaj ligiloj el Vikipedio:Babel/rue Vidu ekzemple : Vikipedio:Babel/is Arno Lagrange  21:49, 26. Jun 2007 (UTC)

Ŝablonoj por slovakaj montaroj[redakti fonton]

Mi lasis mesaĝon je Vikipediista diskuto:84.47.38.3. Mi plezure kreus utilajn ŝablonojn - ekzemple por slovakaj montaroj- sed nuntempe mi estas baldaŭ translokiĝonta en mian preskaŭ finkonstruitan domon : tio donas al mi multe da laboro, kaj mankas al mi tempo por verki bonajn ŝablonojn. Mi bedaŭras. Arno Lagrange  21:11, 26. Jun 2007 (UTC)

Bratislavo[redakti fonton]

Saluton Erinaceto, mi tradukis artikolon pri Bratislavo. Vi kreas multajn paĝojn pri slovakaj urboj kaj vilaĝoj. Ĉu vi povus kontroli (kaj eventuale korekti - iuj nomoj estas kun Bratislavo en krampoj, iuj sen krampoj) la slovakajn nomojn en la paĝo (bratislavaj partoj, kvartaloj, stratoj)? Mi ne scias, kian vi havas sistemon por tiu ĉi tradukado. Ĉu vi intencas krei en la estonteco ankaŭ ŝablonojn pri distriktoj de Bratislavo kaj la ĉirkaŭaĵo? Ili povus esti enmetitaj en la paĝon, kion vi opinias? Salutas --Petr Tomasovsky 16:24, 4. Aŭg 2007 (UTC)

Saluton! Mi ricevis vian leteron, sed mi respondas ĉi tie. Mi jam longe esperantadas, sed mi estas freŝa en vikio. Ankaŭ nun estas nebulaj partoj. Mi finis Karpat-basenaj riveroj. Estis probleme, ke estus 2 artikoloj. La unua estas alfabeta kaj havas ankaŭ la mian. La alia estas la mia kaj tio estas listo laŭ enfluoj kun fotoj. Se vi ne trovos tion, skribu al "serĉu" kaj "Ek"! Mi uzis ŝablonon kelkfoje, sed ne ĉiam. Ofte mankas io, aŭ pro io ne sukcesis. Laŭ mi en mia listo estas tiuj, kiuj estas menciindaj kaj menciendaj. Verŝajne la slovakaj riveroj estas duonpretaj. Bonvolu skribi petojn konkrete. Mi nuntempe okupiĝas pri vilaĝoj en Hungario. Mia debuto estis Telefono. La aliaj troviĝas en Crosstor. Sincere kaj vikie --Crosstor 12:43, 19. Aŭg 2007 (UTC)

Akvofaloj[redakti fonton]

Mi provis krei la ŝablonon {{Akvofalo}} laŭ via propono. Mi faras jenajn sugestojn :

  • anstataŭ numeritajn parametrojn estus preferinde nomitajn {{{nomo}}} anstataŭ {{{1}}},; sekve la sintakso fariĝus {{akvofalo|nomo=Niagara|lando=Usono|...}} anst. {{akvofalo|Niagara|Usono|...}}. Nomitajn parametrojn oni povas meti en iun ajn sinsekvon kaj forlasi nebezonatajn, dum ĉe numeritaj estas devige meti ilin ĉiujn kaj nepre en la deviga sinsekvo. Povas pravigi numeritajn parametrojn ebleco simple elglui el alilingva vikipedio, ne bezonante nomi la parametrojn, sed tio prezentas pli da malavantaĝojn.
  • ĉu parametro 2 estu bildo ?
  • iuj variabloj povus fariĝi nedevigaj, kaj la linio aperus nur se iu valoro estas provizita (vd ekzemple {{Informkesto lingvo}}. La sintakso estas
|----
{{#if: {{{Parametro|}}}|
{{!}} '''Parametra priskribo'''
{{!}} {{{Parametro}}}}}

Konklude se vi konsentos, ni povus evoluigi vian ŝablonproponon antaŭ ol ekuzi ĝin. Helpeme Arno Lagrange  10:16, 14. Sep 2007 (UTC)

Jen mi evoluigis la ŝablonon {{Akvofalo}} sed ne jam enmetis ion pri koordinataoj ĉar la situacio momente ŝajnas al mi iom konfuza (vidu Kategorio:Ŝablono kun koordinatoj). Mi ŝatus trovi elegantan solvon por kaj aperigi la koordinatojn en la tabelo kaj en la supro de la paĝo ( {{Artikolo kun koordinatoj}} ) kaj ke estu sufiĉe simple por redaktanto. Tio venos pli poste. AL @ 09:38, 18. Sep 2007 (UTC)
Via atentigo pri geografiaj ŝablonoj (kaj {{Akvofalo}}) pelis min interesiĝi pri ŝablonoj pri koordinatoj : tiel mi do prilaboris la ŝablonon {{Koord}} kiu devus esti uzata en ĉiuj geografiaj artikoloj (lokoj, regionoj, geografiaj objektoj kiaj akvofaloj, riveroj, ktp. ). Mi iom plu laboris pri {{Akvofalo}} (kategorio, ordigŝlosilo, koordinatoj) kaj iom vizitis kaj ordigis la kategorion Kategorio:Slovakaj Akvofaloj. Cetere Yekrats pravas ke ni ne plu uzu la praajn navigstriojn ĉar la ordigo en kategorio pli elegante anstataŭas tion. AL @} 12:26, 28. Sep 2007 (UTC)
Nacia parko ne estis montrita ĉar en la ŝablono la parametro nomiĝis 'Aparteno al proktekita areo' dum ĝi devus esti 'Protektita areo'. Mi korektis : nun funkcias AL @ 12:50, 2. Okt 2007 (UTC)

Saluton, Erinaceto. Mi ĵus alinomis la ŝablonon al {{Informkesto akvofalo}} kaj adaptis la koncernajn artikolojn. Kore --Tlustulimu 16:38, 17. Apr 2009 (UTC)

Navigado-linioj[redakti fonton]

Estimata Erinaceto, bonvolu ne aldoni "navigado-liniojn" al Vikipedio-artikoloj. (Ekzemplo.) Kvankam tia linio estis uzata en la pasinteco (antaŭ Kategorioj) ni ne uzas tiojn nun, kaj klopodas forviŝi tiojn. Dankon pro via helpo kaj bona laboro! -- Yekrats 12:10, 28. Sep 2007 (UTC)

Rivero, rojo[redakti fonton]

Estimata! Mi legis Listo de slovakaj riveroj, kie mi trovis tre multajn riverojn. Laŭ Vikio rivero estas almenaŭ 5 m-ojn larĝa. La ceteraj estas rojo, aŭ estas rivereto. La menciita 5 m estas ne ĉiam mezurebla, tamen devas esti limo inter rivero kaj rojo (aŭ vi uzu ankaŭ rivereto). Ŝajnas al mi, troviĝas en Slovakio eble ĉ. 20 da riveroj. Mi sugestas al vi agi tiel. Ankaŭ mi ĉesis la riverojn, ĉar la restaĵoj estis malgrandaj rojoj, eble riveretoj. Sincere --Crosstor 09:08, 14. Dec 2007 (UTC)

Saluton kaj gratulon pro artikolo pri birdo Madejra regolo. Mi helpos vin: unue mi konsilas vin rerigardi la artikolon kaj korekti erarojn pri literoj. Poste mi diros ion por plibonigi la artikolon. Mi estas Kani, sed mi estas en laborejo kaj ne povas subskribi tiel. Kani--80.37.214.159 11:08, 18. Jan 2008 (UTC)

Slovakoj, rutenoj[redakti fonton]

Saluton! Mi sugestas verki artikolon pri slovakoj kaj pri rutenoj, simila al germanoj, poloj...Ili estas ruĝaj en multe da artikoloj. Sincere --Crosstor 09:22, 6. Feb 2008 (UTC)

Mi gratulas, ke vi plu laboras pri birdoj. Pri tiu ĉi specio, mi dubas ĉu estus tiel au pli bone Kaŝtankolora pasero, ĉar tiu koloro ne estas tiom uzata kiel roza aŭ oranĝa, kiujn multaj diras rozkolora kaj oranĝkolora. En tiu kazo povus esti, ke tiu ĉi specio manĝas kaŝtanojn aŭ loĝas en kaŝtanarboj, ktp. Vi mem povas uzi la fenestrreton alinomu, tiel restas la eksa nomo kiu kondukos al nova. Ĉiukaze mi konsilas al vi skribi pri la specioj, kiujn ni jam konas el la listo de Eŭropaj birdoj ktp. Mi nun laboras inter kukoloj, kaj vere mi multe lernis pri tiu tiom kurioza familio. Kiam vi povos, trarigardu Kukoledoj, kukoloTufkukolo.--Kanikanikani 18:50, 13. Mar 2008 (UTC)

Saluton, mi estas Kani, kiu uzas alian kromnomon kaj komputilon en laborejo. Mi alvenis al pegedoj kaj tie trovis artikolojn kiujn vi faris aŭ plibonigis. Inter ili mi trovis tiun kiu ĝis tiam estis Rufgorĝa kaj mi ŝanĝis al Ruĝ-, mi klarigis la kialojn kaj en la diskutpaĝo kaj en mesaĝo, sed mia komputilo resendis ĝin kiel ne liveritan. Nun mi uzas la kromnomojn Seminario kaj Kani, sed ne Kanikanikani. Ĝis. --Seminario 09:22, 17. Jun 2008 (UTC)

Saluton. Mi estas Kani. Mi gratulas al vi pro tre kompleta artikolo pri tiu regolo. Kial ankoraŭ havi la blazonon pri ĝermo? Laŭ mi estas jam sufiĉe prilaborita artikolo kaj oni devus forigi la blazonon ĝermo. Ĉiam oni povos plibonigi aŭ ŝanĝi ion ajn en tiu aŭ en iu ajn artikolo.--80.37.214.159 10:40, 23. Jun 2008 (UTC)

La esperanta radiko estas provinco, adjektivo provinca, ne provincia; mi ne korektas, ĉar mi ne scias ĉu vi havas pliajn similajn artikolojn.--kani 16:19, 6. Aŭg 2008 (UTC)

Gratulon pri la artikolo. Mi iomete korektis kaj aliformigis ĝin. Tiele aspektas pli impona, sed temas pri la sama via artioklo. Ĉiukaze kontrolu la ŝanĝojn: se vi akceptas ilin, bone; se ne, ne hezitu demandi kaj eventuale rekorekti ilin.--kani 00:59, 21. Aŭg 2008 (UTC)

Monacĥejo Bzovík - Monaĥejo Bzovík[redakti fonton]

Saluton, Erinaceto. Mi ĵus korektis la titolon Monacĥejo Bzovík al Monaĥejo Bzovík. Kore --Tlustulimu 11:33, 3. Sep 2008 (UTC)

Taksonomio[redakti fonton]

Saluton Erinaceto, kiel vi certe rimarkis, en la supro de via aldonita paĝo aperis anonco, diranta, ke estis ŝanĝitaj parametroj. Ĉu vi do bonvolus uzi ilin kaj ne en la angla, sed en Esperanto skribi ilin. Dankon. Kerio 14:56, 1. Nov 2008 (UTC)

Ŝablono:Monda heredaĵo - Slovakio[redakti fonton]

Saluton, Erinaceto. Mi ĵus korektis vian tajperareton en la nova ŝablono, kiu nun nomiĝas {{Monda heredaĵo - Slovakio}}. Krome vi ne metis intervikian ligilon en la ĉeĥan version, kiun vi ligis en la esperanta. Sed mi faris tion por vi. Kore

Banlokoj[redakti fonton]

Salut'! Mi faris : Listo de kuracbanlokoj. Se vi havas energion, bonvolu aldoni la slovakajn, ĉar mi ne scias, kiuj estas bonaj. Ĉi tie kolektiĝas NUR tiuj banlokoj, kiuj oficiale estas tiaj. Ekzemple en Hungario estas multaj termalaj banejoj. Inter ili oficiale estas kuracbanlokoj, kie oni ne nur banadas, sed ankaŭ kuracadas. La ceteraj estas simplaj banlokoj, kie oni banadas, refreŝiĝas, sed terapio ne estas. Sincere: --Crosstor 12:54, 15. Feb 2009 (UTC)

Salut'! Mi petas la tradukendaĵojn! Pri Aggtelek jam estas artikolo. Kontakto al mi estas pli bona tiu ĉi Diskuto, ĉar se mi estas ĉe komputilo, la unua estas Vikipedio. Sincere:--Crosstor 04:39, 28. Apr 2009 (UTC)

Morto de Vikipediisto:Erinaceto[redakti fonton]

Laŭ slovaklingvaj sciigoj en la dissendolisto "skej@yahoogroups.com" kaj la retpaĝaro http://www.zajezka.sk/, tiu ĉi vikipediisto (Igor Chýra) forpasis la 8-an de majo 2009. Lia entombigo okazas la 13-an de majo 2009 je 14:00 en Pliešovce en Slovakio. Estu la tero al li malpeza. Marek "Blahma" BLAHUŠ 19:27, 11. Maj 2009 (UTC)