Uzanto-Diskuto:Filozofo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Filozofo!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  -- Yekrats 20:29, 21. Nov 2007 (UTC)

Artefarita Intelekto[redakti fonton]

Mi rimarkis plurfojan uzon de aliaj formoj anstataŭ "Artefarita Intelekto". Iu eĉ renomis la ĉefartikolon "Artefarita Intelekto".

Miaobserve, tio estas la formo, kiun uzas seriozaj fakuloj. Vidu, ekzemple,

  1. "Komputada Leksikono"[[1]]
  2. "WordPress"[[2]]
  3. "Paĝo de profesoro pri Artefarita Intelekto" [[3]]
  4. [[4]]
  5. [[5]]

kaj multaj, multaj aliaj.

Mi rekomendas unuformigi la uzadon per (re)transiro al "Artefarita Intelekto".

Unuecigo de terminoj rilataj al la nocio funkcio[redakti fonton]

Tiu ĉi diskuto komenciĝis kiel disputo pri unu el la aspektoj de la difino de la matematika nocio funkcio (vidu detalojn sub Diskuto:Argumentaro). Tamen tuj iĝis klare, ke la argumentoj rilatas ne nur al la termino argumentaro, sed al la tuta sistemo de matematikaj terminoj rilataj al la difino kaj uzado de la nocioj rilato, funkcio, operacio, (mal)bildo ktp en pluraj branĉoj de matematiko, mi do iniciatas tiun ĉi tutecan diskuton kaj transportas la diskuton ĉi tien, al mia propra diskutejo, ĉar mi tutegale intencas plu priatenti, prizorgi kaj priflegi la esencan matematikan (kaj speciale algebran) terminaron.

Jen, en unu loko kaj en unueca, koncentrita kaj (espereble, kohera ;) formo la kerno de la koncernaj nocioj kaj difinoj kiel mi ilin perceptas en la tuto de matematika terminaro. Mi aldonas nur minimumajn klarigojn por igi la prezenton kompakta. Se necesos pliaj klarigoj kaj pli detala pravigo de miaj elektoj, mi volonte provizos ilin. Se la nunaj interesitoj/diskutantoj (Sergio kaj Osteologia), ni povos konforme ĝisdatigi ĉiujn koncernajn terminojn kaj koherigi la ceteron kun tiu ĉi kerno.

Do, jen la difinoj:

Rilato estas subaro de kartezia produto de aroj.

Funkcio f estas tia rilato super , ke por ĉiu en f ekzistas ekzistas ne pli ol unu duopo (kiukaze oni skribas ).

Funkcio, kiu estas difinita por ĉiu nomiĝas totalaĉie-difinita aŭ eventuale ĉiea. Alie, por kontrastigo, oni povas paroli pri parta funkcio (kio, fakte, estas, ĝenerala kazo en la ĉi-supra difino de funkcio).

funkcio f ĵetas X al Y, simbole

La aron X oni nomas la fonta aro; la aron Y, la cela aro.

la funkcio ĵetas argumenton al ĝia bildo, , kiu estas elemento de la cela aro . Alie eblas diri, ke estas malbildo de , kiam .

Per evidenta arigo eblas paroli pri bildo f(A) de subaro A de la fonta aro X kaj pri malbildo de subaro B de la cela aro Y.

La aron konsistantan el ĉiuj elementoj de la aro X, kie la funkcio estas difinita, oni nomas la malbildo de f aŭ (laŭ mi, tio estas malpli prudenta termino-elekto) argumentaro de f; kaj analoge eblas paroli pri bildo de f.

Termina averto: En iuj kuntekstoj, uzante terminon funkcio, oni subkomprenas, ke temas pri funkcio ĉie-difinita. En aliaj kuntekstoj, oni uzas ĝeneralan ĉi-supran difinon, sen restrikto: tipaj ekzemploj estas t.n. (ĉi tie ne estas taŭga loko por iniciati nerilatan diskuton pri la distingo inter rekursio kaj rikuro ;) partaj rekursiaj funkcioj (partaj kaj plej komunaj) kontraste al totalaj rekursiaj funkcioj (ĉie-difinitaj kaj malpli kutimaj en la rekursia teorio). Simile, oni nomas multiplikan inversigon funkcio difinita por kampo en la kampo-teorio. Eĉ en la teorio de bazaj reelaj funkcioj, oni parolas pri "funkcio 1/x", kvankam ĝi ne estas difinita por x = 0. Tio signife varias en diversaj branĉoj de matematiko kaj eĉ depende de la kunteksto. Notindas, ke tio estas translingva termina problemo, kiu ekzistas, miakonjekte, en ĉiuj lingvoj (kiuj entute havas dokumentitan matematikan terminaron ;), ne nur en Esperanto.

Konkludo: Oni klare menciu, kiam temas pri ĉie-difinita funkcio. Por kontrastigo, en taŭga kunteksto oni povas eksplicite mencii ankaŭ tion, ke temas pri ĝenerala kazo de partaj funkcioj (el rigore formala vidpunkto de la ĉi-supra difino, balaste - sed utile: por elimini eventualan miskomprenon, ke temas pri ĉie-difinitaj funkcioj).

Fina rimarko: Mi verkis tiun ĉi proponon pri kohera difinaro en kondiĉoj de tempomanko (ĉar mi promesis fari tion). Kiam mi havos tempon mi pli atente rekontrolos ĉion por certiĝi, ke mi nenion mistajpis aŭ alie fuŝis. Intertempe, bonvolu senhezite sciigi min aŭ alimaniere kritiki, se vi trovos fuŝojn!

Amike, Filozofo (diskuto) 21:05, 18 mar. 2020 (UTC)

We sent you an e-mail[redakti fonton]

Hello Filozofo,

Really sorry for the inconvenience. This is a gentle note to request that you check your email. We sent you a message titled "The Community Insights survey is coming!". If you have questions, email surveys@wikimedia.org.

You can see my explanation here.

MediaWiki message delivery (diskuto) 18:48, 25 sep. 2020 (UTC)

Rutena/rusina/rusena: Necesas sisteme malnodi la evenualan konfuzon[redakti fonton]

Iu ĵus provis senaverte ŝanĝi la kapvorton de la artikolo Rutena lingvo al "rusena lingvo" kaj Rutenoj al "rusenoj" en la teksto de la artikolo. Mi provizore nuligis la ŝanĝon, anticipante klarigojn, diskuton kaj respondojn pri la jeno:

1. En la sama artikolo Rutena lingvo (en la nuna redakto) aperas du terminoj "rutena lingvo" kaj "rusina lingvo". Se ambaŭ estas science validaj, tiam prefere oni konsideru ŝanĝon rusina -> rusena, sed ne laŭ ĵusa propono. La termino "rusina lingvo" estas konfuza, ĉar oni nature interpretus tion ĝin kiel nomon por lingvo de rusinoj, t.e. rusaj inoj.

2. Tamen, se rusina kaj rutena lingvoj estas la samo, kiel iu aludis ĉi tie, kial la du apartaj artikoloj ekzistas ankaŭ en pluraj aliaj lingvoj, kun similaj (aŭ eventuale malsamaj) distingoj?

3. Se oni konsideras alinomadon, oni pensu ankaŭ pri derivaĵoj kaj paronimoj (aŭ ĉu homonimoj?).

Ekzemple, kiel al tio ĉi rilatas al rutenoj, rusenoj kaj rusinoj, kiuj aperas aliloke ktp: Vidu Rutenoj, Rutena grek-katolika eklezio, Ruten-Ukraina Radikala Partio, Rutena triopo ktp.

Ĉu kompetentulo (fakulo aŭ amatoro erudicia pri tio ĉi) povas sisteme prikomenti ĉion ĉi? Anticipan dankon!

Ĉar la ŝanĝado okazas ankaŭ en aliaj artikoloj, mi iniciatas tiun ĉi diskuton en neŭtrala, nemovebla loko: sur mia propra diskutpaĝo.

Amike, Filozofo (diskuto) 22:03, 9 okt. 2020 (UTC)