Uzanto-Diskuto:Flugkapitano

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

(Esperanto)

  • Saluton kaj Koran Bonvenon. Tiu paĝo ne nur ekzistas por diskuti pri informo, ankaŭ por komuniki libere kun mi. Se vi volus demandi pri aviado, aŭ se vi volus proponi ion (nur pri Vikipediaj materialoj), mi aŭdos vian opinion.
  • Se vi malfacilas uzi Esperanto, vi eblas uzi anglan lingvon por komuniki.
  • Bonvolu : Via afabla maniero helpos vian diskuton kun mi. Se vi parolus pli afable, ankaŭ vi facile komunikos kun aliaj uzantoj.
  • Por eviti miskomprenon dum la diskuto, mi petas por konsenti sekvajn regulojn: Se vi komencos diskuton kun mi, mi konsideros ke vi tute akceptis pri tuj reguloj.
    • Se vi ne eblas partopreni en diskuto kun mi pro via horaro, bonvolu informi min kiam vi eblas diskuti, antaŭ via foresto.
    • Se vi ne respondos post la semajno (7 tagoj) ekde kiam vi lasis lastan respondon, mi konkludos diskuton kaj fermos diskuton.
    • Se vi deziras repartopreni post la fermo de diskuto, bonvolu komenci la novan diskuton.
  • Por privata demando kaj komuniko, uzu la retpoŝton.
  • Por aldoni titolon, uzu la sekvajn kodojn:
    • A: Artikolo
    • P: Privata
    • T: Teknika
    • V: Vikipedio, pri ĝeneralaj kontentoj.

(English)

  • Hello and Warm Welcome. This page doesn't exist just for discuss about information, but also for communicate freely with me. If you want to ask about aviation, or if you want to propose something (Only about Wikipedia materials), I'll listen your opinion.
  • If you have difficulties to using Esperanto, you can use english language for communication.
  • Please : Your kind manner will help your discussion with me. If you would talk more kindly, also you can easily communicate with other users.
  • To avoid misunderstanding during the discussion, I ask you to agree following rules: If you will start discussion with me, I will consider that you would fully accept about these rules.
    • If you can't participate in discussion due to your schedule, please inform me when you can discuss, prior to your absence.
    • If you don't answer after one week (7 days) since you leaved last message, I will conclude the discussion and close the discussion.
    • If you desire to re-participate after the closure of discussion, please start the new discussion.
  • For private question and communication, use the e-mail.
  • To add title, use the following codes:
    • A: Article
    • P: Private
    • T: Techincal
    • V: Wikipedia, about general contents.

A001 Internacia Flughaveno Borjspilo (Borispil International Airport) (20170518)[redakti fonton]

Saluton Flugkapitano! La nomo de la artikolo devus esti "Internacia Flughaveno Borispilo" tial ke la koresponda urbo estas Borispilo. --Dominik (diskuto) 13:04, 18 maj. 2017 (UTC)[Respondi]

Mi konfirmis kaj korektis. Dankon! --Flugkapitano (diskuto) 13:12, 18 maj. 2017 (UTC)[Respondi]

T001 Flugdistanco kaj Povejo (Flight distance and Powerplant) (20170726-20170808)[redakti fonton]

Flugrango estas malĝusta esprimo: la angla "range" ne estas tradukebla kiel rango. Bv. uzi el la esprimoj: flugdistanco, efikdistanco, atingopovo, distancpovo, distanckapablo. Narvalo (diskuto) 18:46, 26 jul. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton, Narvalo! Mi konfirmis kaj ŝangis al "Flugdistancon (Flight distance)". La vortoj kiel "Efikdistanco", "Atingopovo", "Distancpovo" estas ne uzataj en aviado, sed "distanco" estas uzata de ICAO.[1]
Plue, mi simple volas demandi al vi pri diferencoj de signifo inter "potenco" kaj "povo", kiuj ofte trandukiĝas kiel "Power" en angla lingvo: Kiel "povo" estas diferenca el "potenco"? Mi komprenas povon kiel "Ability", sed povo estas ofte trandukita kiel "Power". Flugkapitano (diskuto) 12:12, 27 jul. 2017 (UTC)[Respondi]
Kiel la anglaj vortoj, ankaŭ la esperantaj vortoj havas kelkfoje plurajn signifojn: bv. viziti la paĝojn: povo, potenco (aŭ [vidu] povo (vortaro.net), potenco (vortaro.net)). Mi esperas, ke tio kaj la ekzemploj helpas vin. Tiel vi povas traduki - laŭ mi, hungaro, ne-lingvisto - la anglan "ability" plej ofte al kapabl(ec)o, povo, kompetenteco, dum "power" al potenco, povo, depende de la teksto, enhavo. Narvalo (diskuto) 13:53, 27 jul. 2017 (UTC)[Respondi]
El kiu lingvo vi tradukis al Potencplanto, ĉu ne jetmotoro? Jetmotoro (Reta vortaro) Narvalo (diskuto) 14:00, 27 jul. 2017 (UTC)[Respondi]
La "Potencplanto" estis originale trandukita el angla vorto, "Powerplant". (Ĉiuj vortoj en aviado estas bazita de angla lingvo.)
Aviadilo uzas jetmotoron, ne nur por flugaj motoroj, kiuj kreas levforton de aviadilo. APU (Auxiliary Power Unit, Helpanta Povuma Ento) ankaŭ estas jetmotoro. APU donas elektropovon al aviadilo, kiam flugaj motoroj ne funkcias.
Do por distingi el ordinaraj jetmotoroj, flugaj motoroj de aviadilo nomiĝas "Potencplanto" aŭ "Povplanto". Ili ankaŭ inkluzivas protektan sistemon de fluga motoro.
Mi pensas ke "Povplanto" aŭ "Povumplanto" estas pli korekta tranduko por "Powerplant", ĉar mi trovis vortojn kiel "elektropovo" aŭ "povo", sed ne trovis vortojn kiel "elektropotenco". Flugkapitano (diskuto) 12:09, 30 jul. 2017 (UTC)[Respondi]
Mia guglo-tradukilo tradukas powerplant al Elektrocentralo. "Plant" estas tute alia vorto en la angla kiel Ea planto. legu pli: Centralo (Reta vortaro) Narvalo (diskuto) 19:30, 1 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
Angla vorto plant signifas "planton" esperante, sed ankaŭ ĝi signifas "fabrikon" aŭ "centralon".[2] Eble, via traundukilo trandukis powerplant al Elektrocentralo, ĉar powerplant ĝenerale signifas "elektrocentralon".
Tamen, en aviado "powerplant" estas ne elektrocentralo. Generatoro de aviadilo funkcias kiel elektropova fonto de aviadilo, (Kaj loko de generatoro estas malsama laŭ aviadilo, motoro) do motoro estas ne elektrocentralo.
Mi pensas, kiel elektrejo kaj librejo, preĝejo, "povejo" (povo + -ejo) estas propra tranduko por Powerplant. Mi ne scias, kiel hungraraj aviadistoj lernas pri aviado, tamen se vi legus hungarajn lernolibrojn por aviadistoj, vi pli facile komprenos pri aviadilo. Flugkapitano (diskuto) 13:17, 2 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
P.S : Se vi uzus {{re|(uzantnomo)|montri=ne}}, vi ricevos pli fruan respondon el mi.
Mi nun realvenis el libertempo. Povejo estas bona traduko. Dankon. Narvalo (diskuto) 16:22, 8 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

T002 Enkonduko (Introduction) (20170812-20170814)[redakti fonton]

Saluton. La vorto introduki ne ekzistas en Esperanto. Kiam mi vidas ĝin, mi ŝanĝas al enkonduki. --kani (diskuto) 11:06, 12 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton, Kani! Bonvenon al realveno el longa vojaĝo. Ĉu vi havis bonan tempon kun viaj kolegoj? Mi vidis vian korekton, kaj vi lerte korektis artiklojn pri Airbus. Sed vi eraris:
  • Sud aviado estas franca aviadfabrikanta kompanio, Sud Aviation. Tio estas originala nomo de franca kompanio.
  • Roger Béteille (inĝeniero) estas vivanta homo. Li nuntempe vivas.
  • Jam la artiklo pri Franz Josef Strauss ekzistas en Esperanta vikipedio.
Mi zorgas ke antaŭe vi same forgesis konfirmi vian redakton. Korekti gramatikon estas bona, sed kiam vi redaktas faktojn, mi petas vin konfirmi ke vi korekte skribis. Mi helpos vin, se vi deziras korekti artiklojn pri aviado. Se vi volus demandi al mi pri aviado, ĉiam mi bonvenas vian demandon. Flugkapitano (diskuto) 13:07, 14 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

T003 Specifaĵo (Specification) (20170827)[redakti fonton]

Saluton. Mi ŝanĝis en kelkaj artikoloj ĉapitrotitolon Specifikaĵo al Specifikaĵoj, ĉar ĉiu informero estas Specifikaĵo. Krome mi vidas en Airbus A340 en unua paragrafo de Historio aludon al dek tonaj motoroj; mi supozas ke ja temas pri tonoj kaj ne pri tunoj, ĉu ne?--kani (diskuto) 00:34, 27 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton, Kani. Tuno estas korekta, ĉar mi ne vidis kiam mi redaktis artiklon. Sed "specifikaĵoj" estas eraro. En aviado, ĝenerale unu specifikaĵo nomiĝas unu modelo/tipo (ekz. A320, A330, A340...), kaj ankaŭ inkluzivas informon pri variantoj (ekz. -200, -300...). Se vi nomas tiun informon kiel "specifikaĵojn", vi nomigas multajn modelojn, kiel A320, A330. Sed artikolo nur klarigas pri unu aviadilan modelon. Se vi eblus, vi eblos trovi bonajn liberojn pri aviado en hispana lingvo]. -Amike, Flugkapitano (diskuto) 08:53, 27 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
Fakte la problemo kuŝas en la vorto specifiki, kiu ekzistas nek en PIV nek en ReVo. Se vi trovis ĝin en teknika vortareto por modelo, bone. Tiuokaze la vorto por tiu ĉapitro devus estis Teknikaĵoj aŭ Specifaĵoj aŭ io tia, kiel aperas en aliaj artikoloj por modeloj, maŝinoj, aparatoj ktp.--kani (diskuto) 09:52, 27 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
Kiel vi bone scias, eble PIV kaj ReVo estas normoj por esperanto, sed aviadistoj ofte uzas tekinkajn manualojn en angla lingvo. Se vi legus tekinkajn dokumentojn, vi ofte vidus vorton "specification". Fakte, aviadindustrio uzas multajn vortojn el anglaj vortoj, kiel Fairing, Ceiling, Catering. Do nur kun PIV kaj ReVo ne eblas klarigi aŭ tranduki modernajn aviadajn vortojn. Flugkapitano (diskuto) 10:19, 27 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
Mi pensas ke Specifaĵo estas bona tranduko por Specification. Tiu vorto ankaŭ inkluzivas signifon kiel specifan informon. Mi poste redaktos. Dankon! Flugkapitano (diskuto) 10:32, 27 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

T004 Prilaboro kaj Ellaboro (Development) (20171127-20171207)[redakti fonton]

Saluton, Taylor 49! Mi vidis ke vi ŝangis vorton "disvolviĝi" al "ellabori". Mi pensas ke "ellabori" estas bona vorto, sed mi uzis "disvolviĝi", ĉar;

  • Disvolviĝo: signifas dum la proceso por produkto. (more similar with "develop")
  • Ellaboro: signifas ke ĝi estis konkludita ĉiun proceson, pri fina rezulto. (more similar with "release (as result of fabrication)")

Aviadilo estas ne simpla produkto, sed ĝi necesas multajn; tial mi pensas "ellabori" estas korekta, kiam vi volas priskribi pri "fina rezulto". Se vi deziras diskuton pri tio, sendu mesaĝon al mi. Flugkapitano (diskuto) 12:56, 26 nov. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton!
Mi vidas ke vi malfaris preskaŭ ĉiujn miajn redaktojn.
> Airbus A300 estas pasaĝeraviadilo de Airbus, kiu estis disvolviĝita en 1974.
Bedaŭrinde vi eraras. Ŝajne vi tradukis vorton "develop" el angla lingvo[3] (develop -> evoluiĝi; evolui; evolucii; disvolvi; disvolviĝi; krei; urbanizi; ellabori; ekesti; estiĝi; fariĝi; aperi; kapti; riveli; malsaniĝi je; esti trafita de; programi). Kiel "prilabori"? "disvolviĝi" estas netransitiva verbo do ĝi neniam povas uzata en pasiva participa formo. Disponeblas vortoj "netigi" (kiun preskaŭ neniu uzas, nur pri tekstoj?), "finfari" (mankas en PIV, damne) kaj finofari (???). Eble oni diru "prilabori" pri la procezo de disvolvigo kaj "finfari" pri ties sukcesa fino?
Ĉiuj bonvolu estigi proponojn kaj komentojn! Taylor 49 (diskuto) 13:32, 27 nov. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton, Taylor 49! Nun mi respondas. Mi ne pensas ke, vi eraras aŭ mi eraras; Eble vi pensas ke "prilabori" estas bona vorto. Jes, prilabori estas bona, sed kiam mi uzis "disvolviĝi", mi volis priskribi pri "proceso". El komenco de proceso, aviadilo dezajniĝas, tial fabrikiĝas, kaj re-dezajnas. Eble ĉiu proceso nomiĝas "laboro", sed tra tiu proceso, aviadilo kreiĝas. Tiel mi uzis "disvolviĝi", por priskribi ke, kiel en fino de proceso, aviadilo unue flugis kaj prezentis.

Honeste, aviado uzas anglan lingvon kiel normo de komunikado. Kaj ĝenerale, multaj fabrikantoj uzas "development" dum la ĉiu proceso, do se vi volas proponi, proponu bonan vorton por tiu tranduko. Mi atendos vian respondon. Flugkapitano (diskuto) 14:02, 27 nov. 2017 (UTC)[Respondi]

Ni havas na multe da vortoj inter kiuj ni povas elekti. Verbo "disvolviĝi" povas boni en certaj situacioj. Sed se vi skribas "disvolviĝita" do tio estas erara ĉar ne eblas konstrui pasivan participon de netransitivaj verboj. Kaj mi ŝatus ricevi ankaŭ aliajn opiniojn pri la afero, ne nur vian. PS: Ne necesas sendi ion al mi, mi kapablas trovi via diskutpaĝon. Taylor 49 (diskuto) 14:14, 27 nov. 2017 (UTC)[Respondi]
La angla verbo "develop" povas esti transitiva aŭ netransitiva. Ankaŭ angla lingvo havas nur du participajn formojn (present participle "developing", past participle "developed") sed en Esperanto ni havas na 6 do ni estu atentemaj pri ilia ĝusta uzo. Taylor 49 (diskuto) 14:20, 27 nov. 2017 (UTC)[Respondi]

Mi konsentas; Kiel vi priskribis, la vorto "ellaboro" kaj "prilaboro" estas bonaj por priskribi la proceson "development". Do mi volas ke por priskribi "development", ni eblas uzi du vortojn.

Ekzemple;

  • Prilabori : Boeing prilaboris B777 por anstataŭi B747 kaj aliaj.
  • Ellabori : B777 estis ellaborita en 2009, post la prilaboro kun aliaj kompanioj.

Kiel vi pensas?

P.S: Vi ne necesas zorgi pri tio; Mi ankaŭ aŭdas aliajn uzantojn, kaj ili eblas diskuti en mia diskutpaĝo libere. Mi poste aldonos finan redakton de nia diskuto en lingvejo, do ne zorgu pri tio. Flugkapitano (diskuto) 14:33, 27 nov. 2017 (UTC)[Respondi]

Nun mi devas reveni al laboro. Se vi diros kiam vi eblos diskuti, poste mi revenos kaj daŭrigos. Atendos vian respondon. Ĝis baldaŭ! Flugkapitano (diskuto) 14:56, 27 nov. 2017 (UTC)[Respondi]

Viaj proponoj iomete bonas laŭ mi. Sed mi ŝatus vidi ankaŭ opinioj de aliaj esperantistoj. Taylor 49 (diskuto) 14:34, 29 nov. 2017 (UTC)[Respondi]

Mi atendos aliajn opiniojn por unu semajno (Ĝis 2017-12-07): Tiu tempo estos propra por diskuti pri tiu temo. Tamen se diskuto ne pli daŭros post la semajno, mi konkludos diskuton kiel ni diskutis, kaj redaktos artikolojn laŭ diskuto. Mi donas tempon al vi por respekti vian opinion, Tamen post la semajno, tiam vi devos respekti mian decidon. Flugkapitano (diskuto) 09:18, 30 nov. 2017 (UTC)[Respondi]

Ĉu iu esperantisto kuraĝos partopreni en la diskuto? Taylor 49 (diskuto) 11:48, 4 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

Kiel ni diskutis, mi konkludas diskuton kaj redaktos artikolojn laŭ ni diskutis. Dankon por via opinio. Flugkapitano (diskuto) 00:06, 8 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

V001 Forigo (Deletion) (20171220-20171228)[redakti fonton]

Saluton kara! Vi markis kiel forigenda Camp Ritchie, sed ne prezentis necesan peton ĉe VP:FA. Sen tio aliaj uzantoj ne povos vidi viajn argumentojn, esprimi sian opinion kaj simple ne scios pri via propono. Vi povas facile krei la peton sekvante respektivan ligilon en la kreita de vi foriga anonco.--RG72 (diskuto) 09:07, 20 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton, RG72! Mi markis pri tio pro mankanta kunteksto (A1). La artikolo estas fakte ĝermeto, sed neniu ne aldonis plenuman kontenton, do mi markis ŝablonon. se vi deziras aldoni kontenton, mi nuligos forigon. Mi aldonnos la proponon laŭ via peto. Ankaŭ ĉu eblas vi forigi nenecesajn kategoriojn, kiujn mi markis? Flugkapitano (diskuto) 10:24, 20 dec. 2017 (UTC)[Respondi]
Mi ne kontraŭas enmeton de la foriga ŝablono. Mi nur atentigas vin ke post fari tion necesas ankaŭ prezenti respektivan peton ĉe VP:FA. Nun vi jam faris tion, do ni atendu la rezulton.--RG72 (diskuto) 13:25, 20 dec. 2017 (UTC)[Respondi]
La proponoj de forigo estas kompletitaj. Mi konkludis proponojn kaj aldonis rezulton. Dankon por via atentigo. Flugkapitano (diskuto) 13:58, 28 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

A002 Ministerioj kaj Departmentoj (Ministries and Departments) (20171225-20180109)[redakti fonton]

Saluton! Mi miris rimarki ke ĉiuj miaj jam de pli ol jaro ekzistantaj artikoloj pri la ministerioj de la Usona registaro subite malaperis, kaj anstataŭe troviĝis la samaj artikoloj eĉ ne redaktitaj sub la titolo Departmento..., ke vi forigis eĉ la alispedirektilojn, kaj ke vi asertis ke vi faris tion por doni la "oficialan nomon". Nu, usonaj instancoj ne havas oficialajn nomojn en Esperanto. Kaj Departmento eĉ ne estas oficiala vorto en Esperanto. La radiko ne troviĝas en PIV. Mi komprenas, ke eble vi supozis ke "Departmento" estas vorto en Esperanto, kaj tial pli bona traduko ol "Ministerio", sed forigi ankaŭ la alidirektilojn, tio estas atako kontraŭ la utileco de Vikipedio por ordinaraj uzantoj. --Haruo (diskuto) 06:28, 25 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton, Haruo! Mi vidis vian komenton kaj respondas: Eble vi pensas ke "Ministerio" estas bona traduko ol "Departmento", sed la vorto "Departmento" ekzistas en pluraj aktualaj Esperantaj vortaroj. Vidu referencojn: Reta Vortaro, Vikivortaro. Ankaŭ du vortaroj havas artikolon pri "Departmento".[4][5] (Vi eblas trovi tiujn vortarojn en reto.)
Fakte kaj Ĝenerale, la vorto "Departmento" estas uzata por nomigi usonajn plenumajn instituciojn en Usona registaro, kaj tio estas ĝenerale akceptanta. Tio signifas, ke internacie, la vorto "Departmento" estas rekonata kiel nomo de usonaj institucioj. Eble vi ne ŝatas mian tradukon, sed diri tiujn ŝanĝojn kiel "atako" estas tro radikala. Antaŭ vi skribas, kion vi volas, pensu pri viaj vortoj, kiujn vi skribas. Flugkapitano (diskuto) 10:44, 25 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton, Haruo! Mi respondis pri via komento, sed vi ne respondis pri tio. Laŭ mi anoncis, se vi ne partoprenos en unu semajno (7 tagoj, ĝis 2018-01-08), mi regardos ke vi konsentis kun mi, tiel mi konkludos diskuton. Se vi deziras daŭrigi diskuton, bonvolu lasi vian opinion antaŭ la konkludo. Flugkapitano (diskuto) 13:42, 1 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Kiel mi anoncis, vi ne opiniis pri diskuta temo ĝis planita tempo de konkludo, do mi konkludas diskuton. Se vi deziras re-partopreni post la konkludo, bonvolu malfermi la novan diskuton. Dankon. Flugkapitano (diskuto) 11:01, 9 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

T005 Inteligento (Intelligence) (20180110-20180117)[redakti fonton]

Estimata Flugkapitano! Bonvolu noti ke viaj proponitaj nomoj "Centra Inteligenteca Agentejo" kaj "Internacia Aera Transporta Asocio" estas eraraj. La angla intelligence ĉi tie ne rilatas al inteligento, sed al informkolekto/spionado. Kaj IATA estu "Internacia Aertransporta Asocio" laŭ esperanta gramatiko. - Sincere Moldur (diskuto) 16:47, 9 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Saluton, Moldur! Originala angla vorto "intelligence" ne nur signifas "kapablon de penso", sed ankaŭ signifas "informon kun politikaj aŭ militaj signifoj".[6] En militfortoj la "informo" kaj "inteligento" estas malsama koncepto. La "Intelligence agency" estas malsama el informa agentejo (ekz. AP, Deutsche Welle): La bazaj misioj de tiuj organoj estas kolekti kaj analizi inteligentojn, oferas al registraj institucioj. mi provis trovi propran esprantan ekvialenton en plurajn vortarojn, tamen en Esperanto ne havis saman vorton por "intelligence", do mi tradukis kiel "Inteligento": Ankaŭ HUMINT (homa inteligento) kaj SIGINT(Signala inteligento) ankaŭ uzas "inteligenton". Se vi scias pli propran vorton, proponu ĝin.
Kiam mi tradukis titolon de IATA, mi ankaŭ pensis ke Aertransporto estas bona, sed tradukis kiel oficiala nomo. Gramatike, la titolo estas ne eraro, tamen eble vidiĝas ne bona. Se vi klarigos kialon, mi respondos pri via opinio. Flugkapitano (diskuto) 12:55, 10 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Saluton, Moldur! Vi lasis opinion antaŭ la unu semajno (2018-01-09) kaj diskuto ne daŭriĝas. Mi atendos por unu semajno (ĝis 2018-01-17) kaj konkludos diskuton. Se vi deziras daŭrigi diskuton, lasu vian mesaĝon antaŭ la konkludo. Flugkapitano (diskuto) 13:04, 17 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

V002 Titoloŝanĝo (Title change) (20180113)[redakti fonton]

Ĉi tiu paĝo klarigas kiel laŭregule ŝanĝi artikolotitolon. Mi citos kelkajn partojn:

En Vikipedio, foje oni vidas ke iu artikolo (aŭ alia paĝo) havas eraran nomon. Ekzemple, la artikolo "Elephanto" fakte estu "Elefanto".
Evidenta, sed tre malbona solvo estas simple krei la novan artikolon ("Elefanto") kaj kopii la enhavon de la malnova artikolo ("Elephanto") al ĝi. Malbona tiu ĉi solvo estas, ĉar
  • tiel la artikola enhavo perdos sian historion
  • aliaj paĝoj verŝajne jam havas ligilon al "Elephanto", tiuj ligiloj do sendos al malnoviĝanta artikola enhavo''
La funkcio "alinomi" eventuale ne funkcias, ĉar paĝo kun la celata nomo jam ekzistas. Vi devas unue peti, ke administranto forigu ĝin. Poste vi povos alinomi la paĝon.
Se la celata nomo estas fakte alidirektilo, alsalutinta uzanto povas alinomigi al ĝi, se ĝi havas en la historio nur unu version. Se estas pli ol unu versio, necesas helpo de administranto.

(Mi grasigis la plej gravajn partojn de la frazoj.)

Tiu malbona solvo krome havas la problemon, ke ĝi malrespektas la aŭtorrajtojn de ĉiuj antaŭaj redaktintoj. Artikoloj kiuj malrespektas aŭtorrajtojn ĉe Vikipedio estas rapide forigendaj aŭ solvendaj. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 14:59, 13 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Saluton, Robin van der Vliet! Mi legis kaj respondas: Unue, "Helppaĝo" estas "gvidlinio por redakto", ne "formala regulo" por alinomado: Vi scias, kio estas regulo kaj neregulo: Kaj neniuj ĉefaj reguloj kiel Vikipedio:Lingvaĵo kaj Vikipedio:Titoloj de artikoloj ne enhavas superajn kontentojn. Mi pensas ke se oni estis "reguloj", tiam ĝi devis enhavi kaj montri en regulaj paĝoj, sed tio nur skribis en helppaĝo.
Due, La nomo de "Reĝa Aerarmeo" estas unu el nepopularaj artikoloj en vikipedio. Eĉ mi ne redaktis pri tio, sed nur simple alinomis nomon, por normigi kune kun aliaj aerarmeaj nomoj. sed neniu ne petis kaj interesis dum la procezo de alinomado. Do mi regardis ke neniu ne interesis pri tiu temo, do ĝi estos akceptanta ĉar sia nepopulareco.
Tamen vi bone kaj propre menciis pri rilataj paĝoj: Mi deziris al vi ke tiuj klarigoj kun referenco, do nun mi klare komprenis vian demandon. Mi pensas ke se vi deziras devigi diskuton por ĉiu alinomado, la ĝenerala revizio de regulo estos unue farita kun aliaj vikipedistoj. Kiel vi pensas?
P.S: Se vi aldonos {{re|Flugkapitano|montri=ne}} en komenco de via komento, mi dankos por via atentigo. Flugkapitano (diskuto) 15:12, 13 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Helppaĝo, regulo, gvidlinio aŭ leĝo... Ne tiom gravas, kiel oni volas nomi ilin. Ili ĉiuokaze ekzistas pro bona kialo. Kiam vi volis alinomi la artikolon, la programo eĉ haltigis vin per eraromesaĝo. Al mi ne multe gravas kiu formo estas la plej populara formo, al mi gravas, ke oni sekvas leĝojn rilate aŭtorrajtojn ĉe Vikipedio kaj ke oni sekvas la formalan procezon. Mi komencis formalan diskuton por ŝanĝi la titolon ĉi tie en bona maniero. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 15:28, 13 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

La Malsamo inter Regulo kaj Rekomendo estas grava, tiam ni juĝas kun tiuj dokumentoj. "Regulo" havas povon por devigi sian enhavon, kaj ni devos respekti ĝin. Tamen "Rekomendo (Gvidlinio, Rekomendo)" estas simple bona ekzemplo: Uzantoj eble respektos laŭ tiuj, sed ili ne devos respekti ĝin, ĉar tio estas simple "Bona ekzemplo". Se vi interesas pri lego, vi scios ke tio estas granda malsamo.
Se vi ne eblas distingi regulon kun rekomendo, tio simple montras ke vi nur interesas kiel kondamni kaj kritiki min. Tamen, honeste, mi ne interesas pri tio. Originale mi ne interesis pri via diskuto, sed nur mi intendis solvi teĥnikan problemon en diskuto, tamen vi ne komprenas kiel solvi tiun problemon kun bazaj solvoj. Flugkapitano (diskuto) 16:03, 13 jan. 2018 (UTC)[Respondi]
Honeste, mi ne ŝatas vian manieron, tamen mi pensas ke diskuto estos helpanta por demandi bonan ideon al aliaj uzantoj. "Redaktomilito" estas ne mia intereso, kaj mi nun ricevis sufiĉan klarigon por via "regulo" (Almenaŭ tio estis ne sufiĉa por kompreno). Se vi ricevos rezulton de diskuto, informu min pri tio. Mi atendos bonan rezulton el vi. Flugkapitano (diskuto) 16:29, 13 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

T006 Dorsdirekte Fleksiĝita Flugilo (Swept Wing) (20180903-20181106)[redakti fonton]

Kiu povos klarigi kion estas "balaita flugilo"? Pli detalaj priskriboj necesas. Plie bildo utilindas.DidCORN (diskuto) 14:54, 3 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

Pririgardante la demandon, mi supozas ke balaita flugilo estas deltaforma flugilo, mi do proponas anstataŭigi balaitan flugilon per la gloso deltaflugilo. Kiu konsentas, aŭ ne, kun mi? DidCORN (diskuto) 14:59, 21 sep. 2018 (UTC)[Respondi]
Saluton, DidCORN! Dankon por via propono kaj mi respondas:
Unue, tio estas elementa koncepto por aeronaŭtiko. (Eble mi uzos "neologismon" por plimultaj vortoj, ĉar ni en aviado ofte uzas vortojn en angla lingvo) Kiam mi trovis tradukon por "Balaiĝita flugilo", fakte, tio estas "Swept wing". (mi uzos anglan vorton Swept wing, ĉar mi ne trovis propran tradukon por tiu vorto.)
Eble vi pensis ke tipo de flugilo estas "deltaflugilo", bedaŭrinde ĝi estas eraro. Vidu flugilon de kvar aviadiloj:
Republican F-84 Thunderjet
(Rektflugilo)
North American F-86 Sabre
(Swept wing)
Mirage 3
(Deltaflugilo)
Sukhoi Su-47 Berkut
(Forward-swept wing)
En aeronaŭtiko, deltaflugilo estas ne sama flugilo kiel swept wing. Ĝi havas ĝian nomon: Delta wing. Do mi pensis multajn variantojn.
Unue mi pensis, kurbiĝita flugilo estis propra traduko, sed tio estas ne propra, ĉar "Kurbiĝita flugilo" eble konfuziĝas kun Elliptical wing. Eble Arkiĝita flugiloFleksiĝita flugilo estas propraj, sed swept wing ankaŭ havas signifon dorsdirekte.
"Balaita flugilo" estas klare eraro. Do mi pensas ke "dorsdirekte fleksiĝita flugilo" estas propra nomo por tiu flugilo, sed se vi volus proponi pli bona nomo por tiu flugilo, mi aŭdos vian opinion. Atendos vian opinion.
Flugkapitano (diskuto) 14:55, 3 nov. 2018 (UTC)[Respondi]
Saluton, Flugkapitano! Via nova propono estas fakte pli klara. Sed se mi rigardas aliajn Vikipediojn (krom la anglan), mi ofte trovas la terminon "sago", mi proponas do anstataŭ balaita flugilo la terminon sagoflugilo. Kion pensas vi pri tiu esprimo ? Se vi konsentas, mi povos aldoni paragrafon pri tia aviadilo kun via ekzemplo F86 Sabre.DidCORN (diskuto) 18:04, 3 nov. 2018 (UTC)[Respondi]
Saluton, DidCORN! Mi ankaŭ trovis ke aliaj lingvoj uzas terminon "sago", sed pluraj sagoj uzas plurajn flugilojn, ambaŭ fleksiĝita flugilo (por flugi altrapide) kaj deltaflugilo (por longtempe flugi kaj ricevi levforton), do se mi uzos terminon "(Dorsdirekta/Antaŭdirekta) Sagoflugilo", eble ambaŭ "fleksiĝitan flugilon" kaj "deltaflugilon". Do mi pensas fleksiĝita flugilo estos pli klara kaj facila nomo por kompreni koncepton Swept wing. Flugkapitano (diskuto) 00:21, 4 nov. 2018 (UTC)[Respondi]
Sago uzas plurajn flugilojn por ĝia uzo kaj ricevi aeronaŭtikan avantaĝon.
He de nove estas mi, Flugkapitano! Por mi fleksiĝita flugilo estas malklara, ĉar ĉiuj flugiloj estas fleksiĝeblaj vertikale; per la uzo de fleksiĝita flugilo, oni povas scii se ĝi estas vertikale aŭ horizontale fleksiĝita. Finfine prefereblas por mi via antaŭa propono kiel Dorsdirekta flugilo. Kion pensas vi?DidCORN (diskuto) 11:46, 4 nov. 2018 (UTC)[Respondi]
Saluton, DidCORN! Kiel vi parolis, Dorsdirekta flugilo estas mia unua propono. Sed vi ne konfuzis kun Rudro? Aeronaŭtike, la ĉefa funkcio de flugilo estas krei levforton, do ĉiu flugilo de aviadilo nur havas horizontale fleksiĝita flugilo. Se vi konesntos, mi aldonos klarigon por tiu flugilo. Flugkapitano (diskuto) 13:04, 4 nov. 2018 (UTC)[Respondi]
Bone, Flugkapitano! Vi klarigis la aferon (fakte Kudro ne estas flugilo, do ne konfuzebla). Sed kial vi forviŝis la ekzemplon Douglas DC-3 pri rekta flugilo, kaj la referencoj al glisilo kaj Fratoj Wright en la paragrafo "Vidu ankaŭ"? DidCORN (diskuto) 18:41, 4 nov. 2018 (UTC)[Respondi]
Mi klarigas:
  • Douglas DC-3: Se vi interesas pri aviado, DC-3 estas legendo en la historio. Sed ĝenerale legantoj ne scias, kiam oni aŭdas nur nomon de aviadilo. Mi aldonos dosieron de Boeing 747 aŭ pli ekzemplon.
  • Glisilo: Laŭ signifo de ICAO, Flugmaŝino nomigas ĉiuj flugeblaj objektoj, inkluzive aviadilo kaj helikoptero, ankaŭ glisilo. Se Flugmaŝino lokigas en "Vidu ankaŭ", ni ne necesas ripeti ligilon kaj mi kreis ligilon en "tipoj de aviadiloj".
  • Fratoj Wright: Mi forigis ilian nomon ĉar mi planis pliklarigos en la sekcio "Historio" do ne necesas ripeti. Ili estas gravaj pioniroj de aviado, do mi pli skribos pri hisotrio de aviado. Flugkapitano (diskuto) 00:24, 5 nov. 2018 (UTC)[Respondi]
Dankegon Flugkapitano! pri viaj kompletigoj kaj klarigoj. DidCORN (diskuto) 11:53, 5 nov. 2018 (UTC)[Respondi]
Vi bone redaktis kaj mi kontentige legis vian redakton. Juŝ mi korektis kelkajn sekciojn:
  • Helica aviadilo : Glisilo estas ne helica aviadilo. Pli korekte, Glisilo signifas aviadilo sen povejo(motoro), kaj eĉ glisilo ekipas povejon, ofte tiu aviadilo nomiĝas kiel Ultramalpeza aviadilo, ne glisilo. Do strikte, helica aviadilo estas alia nomo de piŝtmotora aviadilo. Mi aldonos ligilon en sekcio "Laŭcele".
  • Turboventolilo : estas tipo de jetmotora aviadilo. Jetmotoro havas kelkajn variantojn, Turbojeta, Turboventumila, Turbohelica, kaj Turboŝafta. Turboventolila aviadilo estas fakte varianto de jetmotora aviadilo. Antaŭe mi skribis kaj klarigis en artikolo Jetmotoro.
  • Raketmotoro : Raketo estas ne sama motoro kiel jetmotoro. La mekanismo de raketmotoro estas malsama, do teknike raketmotoro estas ne jetmotoro.
  • Nord-Amerika (North American) : ...estas nomo de fabrikanta kompanio, ne nomo de lando. Ofte aviadilo nomiĝas kun nomo de ĝia fabrikanto, ekzemple "Boeing 747" ne nomiĝas "Usona Boeing 747". Fakte, aviadilo estas "produkto" de kompanio, kiel Microsoft Windows. Post la dua mondmilito, pluraj landoj partoprenas en fabrikado de unu aviadilo, do ne necesas aldoni ĝian "landon".
Se vi havas opinion, lasi komenton kaj mi respondos kun plezuro. Dankon por via redakto! Flugkapitano (diskuto) 03:34, 6 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

T007 Fuzelaĝo (Fuselage) (20180926-20181106)[redakti fonton]

La termino fuzelaĝo estas malbone farita neologismo. Ĝi estas la fuŝa esperantigo de la angla "fuselage" reprenante la anglan prononcon de la termino, sen sekvi la klasikan vortfaradon de Esperanto. Se ĉiuj novaj esperantaj vortoj stulte esperantigas la anglajn vortojn laŭ la angla prononco de ĉi-lasta lingvo, estos la morto de Esperanto, kiu iĝos nur malriĉa kromklono de la angla lingvo. Ĉu la esperanta traduko de la angla vorto "package" ne estas jam tradudika per pakaĵo kaj ne pakaĝo? Fuzelaĝo havas neniun rilaton kun aĝo de materialo aŭ homo, estas la kialo pri kiu ŝajnas nmulte pli taŭgas uzi la terminon Fuzelaĵo. Eĉ en la franca kaj la rusa lingvoj, respektive la finaĵoj de fuselage kaj Фюзеля́ж respondas al la esperanta fonemo . Necesas komuniki mian proponon kaj mia atenton al la Akademio de Esperanto. DidCORN (diskuto) 19:36, 26 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

La du proponoj estas inkluditaj de mi en la artikolo. DidCORN (diskuto) 10:14, 30 sep. 2018 (UTC)[Respondi]
Saluton, DidCORN! Kiam mi esperantigis vorton Fuselage, Mi referencigis ĝian tradukon el Fuzelaĝo (Reta Vortaro). Mi konsentas ke fuzelaĵo estas pli bona traduko por Fuselage. Antaŭe kiam mi diskutis pri traduko de Specification, mi opiniis ke Specifaĵo estos bona traduko por tiu vorto kaj uzis en aliaj artikoloj. Eble, malmultaj informoj pri aviado estas granda kialo por stulta esperantigo, kaj ni necesas komuniki por esperantigo de profesiaj vortoj, se vi ne volus la morto de Esperanto.
Se vi volus komuniki kun mi, bonvolu informu min vian atenton aŭ diskutu kun mi. Mi ĉiam bonvenas diskuton pri aviado. Flugkapitano (diskuto) 13:58, 3 nov. 2018 (UTC)[Respondi]
Mi trovis kontraǔekzemplon: kiam la angla lingvo diras garage, la esperanta lingvo diras garaĝo kaj ne garaĵo. Finfine, ni devos sekvi, kion ni trovas kaj en ReVo kaj en NPIV. DidCORN (diskuto) 18:41, 4 nov. 2018 (UTC)[Respondi]
Saluton, DidCORN! Mi ne konsideras tiun vorton laŭ lingva referenco, sed laŭ historia kaj teknika uzo. La vorto "Fuselage" estas originale derivita el ŝipo: Kiel vi scias, Fuselage de ŝipo formas la korpo de ŝipo, kaj tiu strukturo estas uzata ankaŭ por aviadilo. Bedaŭrinde mi ne eblis trovi neniuj referencoj aŭ tekstoj pri ŝipkreado aŭ sipo. Se vi scias bonaj tekstoj aŭ liborj pri ŝipo, mi legos kaj diskutos kun vi kun plezuro. Mi ne konsideras ke traduko "fuzelago" devos uzata por traduko Fuselage, kaj ni eblas esperantigi tiun vorton kun bonaj vortoj. Flugkapitano (diskuto) 01:31, 5 nov. 2018 (UTC)[Respondi]
Saluton, Flugkapitano! Fakte la termino fuzelaĝo validas nur pri aviadiloj, pri ŝipoj uzatas la termino kareno. DidCORN (diskuto) 11:53, 5 nov. 2018 (UTC)[Respondi]
Saluton, DidCORN! Mi sekvis pli referencojn, kaj konfirmis ke aliaj lingvoj uzas ĝian varianton kun franca vorto "Fusele", do kiel vi klarigis, "Fuzeo + -aĵo" estos propra por esperantigo, aŭ uzo de "Fuzelaĝo" estas ne malbona, ĉar tio estas lingva prunto el franca lingvo kiel "Komputero" (Angla Computer) aŭ "Tiramisuo" (Itala Tiramisu). Kion vorton vi pensas plibone? Flugkapitano (diskuto) 03:34, 6 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

T008 Aviadilo kaj Aeroplano (Aircraft and Airplane) (20181111-20181113)[redakti fonton]

PIV signifas, ke Aviadilo (PIV) estas "Ĉiaspeca aerportata veturilo" kaj Aerplano (PIV) estas "Aviadilo, kiu funkcias per motoro k kies aloj estas fiksaj dum la flugado.". Se ni adaptas tiun signifon en Vikipedio, La aviadilo (aircraft) estas propra nomo por nuna artikolo "flugmaŝino", ĉar tio estas ĝenerala termino por ĉiuj flugantaj maŝinoj, kaj la aeroplano (airplane) estos pli propra por tiu artikolo, ĉar tiu artikolo klarigas pri aviadilo, kiu do mi proponas alinomi tiun artikolon "Aerplanon", kaj alinomi flugmaŝinon al aviadilo. Mi pensas ke nur la sekcio "Tipoj de aviadiloj" necesas moviĝi al flugmaŝino, kaj restaj artikoloj ne necesas alinomi aŭ reskribi. Se vi havas opinion, mi aŭdos vian opinion. Flugkapitano (diskuto) 00:02, 11 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Ŝajnas ke estas kontraŭdiroj inter malsamaj vortaroj. En ReVo kiel mi menciis en la artikolo la termino aeroplano estas arĥaismo. Se ne, ŝajnas ke vi pravas. Fakte, en mia malnova PIV de 1964, mi vidas ke Aeroplano estas oficiala termino laǔ tiu difino "Aparato kapabla sin levi kaj movi en la aero, ne estante pli mal peza ol ĝi, dank' al la premo de la vento sur siaj surfacoj". Normale, oni ne povas facile ŝanĝi oficialajn terminojn. Sed pri ambaŭ kazoj aŭ ni devas konsideri ĝin kiel arĥaismon aŭ ni devas ŝanĝi ĝian difinon. Malfacila elekto, ĉu ne? DidCORN (diskuto) 21:46, 11 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

La pluraj esperantaj vortoj por fluganta veturilo estas fakte la lingva pruntojtradukoj, kiujn pruntis el aliaj lingvoj. Ekzemple, Avio venis el franca vorto Avion, Flugmaŝino/Flugaparato de germana vorto Flugzeug. Aeroplano de franca vorto Aéroplane, kiu ankaŭ adaptiĝis en angla lingvo. Do mi konsideris ke la propra esperanta nomo por fluganta veturilo estas "aviadilo", kaj unu tipo de tu fluganta veturilo estos propra por "aeroplano". Fakte, Esperanto ne klare distingas uzadon aŭ signifon de tuj vortoj. Kaj mi ne certas ke "aeroplano" estas vere arĥaismo; Kiel vi klarigis, ni devas konsideri vorton kiel propra uzo. Kaj mi trovis interesan klarigon en Reta vortaro:

Rim.: La uzado de „avio“ lastatempe plioftiĝas, tamen „aviadilo“ restas pli kutima kaj ĝenerala vorto; certe „avio“ estas pli uzata ol la arkaikiĝinta „aeroplano“. Avi (Reta vortaro)

Do se ni korekte komprenis signifon, Reta Vortaro (ReVo) sugestis, la aviadilo estas ĝenerala vorto por fluganta veturilo, kaj avio estas pli uzata ol la arkaikiĝinta aeroplano. Kaj PIV signifas ke aviadilo estas "Ĉiaspeca aerportata veturilo", kaj aeroplano estas "aviadilo, kiu funkcias per motoro kaj kies aloj estas fiksaj dum la flugado." Do du vortaroj baze klarigas same, kaj ni ne devas ŝanĝi la difinon, aŭ ne necesas prizorgi: Aviadilo estas ĝenerala vorto por fluganta veturilo (Flugmaŝino), kaj nur ni devas selekti du vortojn inter Avio kaj Aeroplano. Eble tio estas ne tre malfacila, pli ol ni konsideris. Flugkapitano (diskuto) 03:26, 12 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Do, oni devas trifoje pripensi alinomigon de la artikolo. Dum jardeko la artikolo aperis kun tiu titolo. Fakte, la vorto „aviadilo“ estas kutima kaj ĝenerala vorto por la nuna senco. Re-enkonduko de neuzata termino, vorto estas pripensinda. Kvankam 80-jara terminaro (http://www.eventoj.hu/steb/vortaroj/aeronautika-terminaro-jarlibro-1941-iel.pdf) klarigas la vorton kiel PIV, sed la lingvo, lingvouzo evoluis dumtempe.Narvalo (diskuto) 07:11, 12 nov. 2018 (UTC)[Respondi]
Serĉo el 2005 donis la jenon: aviadilo ĉ. 900, aeroplano ĉ. 300 flugmaŝino ĉ. 100 laŭ guglo. Narvalo (diskuto) 07:13, 12 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Saluton, Narvalo! Fakte, laŭ via referenco (Jarlibro 1941, Dua parto), vidu paĝon 19. (3/20) Jen estas unu interesan klasigon, kiel vi vidis, aviadilo lokiĝas en plej supra loko kaj ĝi estas ĝenerala vorto por ĉiujn veturilojn. Se tio estas prava, la klasigo kaj titoloj de nunaj du vikipediaj artikoloj erare uzis titolon, ĉu ne? Laŭ tiu referenco, ni devas korekti titolojn, kaj ankaŭ PIV kaj ReVo sugestas ke aviadilo estas ĝenerala vorto, kiu anstataŭas nunan "flugmaŝinon". Do mia propono estas:

  • Flugmaŝino →‎ Aviadilo
  • Aviadilo →‎ Avio (laŭ ReVo) / Aeroplano (laŭ PIV) / Flugmaŝino (laŭ via referenco)

Kiam ni antaŭe diskutis pri "povejo", Ni diskutis pri la traduko de neekzistinta vortkoncepto en Esperanto. Fakte, aliaj lingvoj distingas du konceptojn, sed Esperanto eĉ ne distingas du konceptojn strikte; Eble vi vidis mian proponon en tiu diskuto: mi proponas ke nur titoloj necesas alinomiĝi, kaj aliaj rilataj ligiloj ne necesas ŝanĝi aŭ reskribi: "Aeroplano/Avio/Flugmaŝino" estas subkategorio de "aviadilo". Ekzemple, se mi nomigis "North American F-86 Sabre" ĉasaviadilon kaj alinomis titolon "flugmaŝino" al "aviadilo", tio ne provokos problemo: Ankoraŭ Sabre estas ĉasaviadilo, ĉar F-86 Sabre estas fiksflugila ĉasavio kaj ankaŭ estas ĉasaviadilo. Kaj laŭ serĉo el 2005, Aviadilo estas unua serĉita vorto por fluganta veturilo kaj Aeroplano estas dua.

Fakte, Mi konsideris plurajn variantojn por tiu alinomado, kaj bedaŭrinde, ni ne eblas konfirmi la evoluon de lingvouzo en aviado. La fakto estas, la aviadilo estas la plej uzata vorto por fluganta veturilo en retejo kaj aliaj komunikiloj, kaj pluraj vortaroj sugestas kaj difinas ke aviadilo estas ĝenerala vorto por fluganta veturilo. Do, principe, la uzo de la plej uzata vorto por ĝenerala vorto de fluganta veturilo estas ne problemo. Se vi prizorgas pri teknikaj problemoj en Vikipedio, mi fiksos rilatajn problemojn kun tiun. Do mi ne alinomis titolon kaj komencis disktuon pri tiu temo necesas diskuti kaj komuniki kun vi.

Kvankam, dankon por via referenco: Esperantaj libroj pri aviado estas malfacila por trovi en retejo. Flugkapitano (diskuto) 12:21, 12 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Fakte la konfuzo originas, ke mankas unu vorto en Esperanto. Oni devas konsideri la ĝeneralan terminon (ĝis nun) flugmaŝino (aircraft en la angla, aéronef en la franca, Flugfahrzeug en la germana), la terminon pri pli pezaj ol aero flugmaŝinoj (ĝis nun) aviadilo (airplane en la angla, avion en la franca, Flugzeug en la germana) kaj la terminon pri aviadiloj kun fiksaj flugilojn aeroplano (fixed-wing airplane en la angla, aéroplane en la franca, mankas en la germana). Pro la fakto ke aeroplano koncernas nur (ĉi tie) aviadilon kaj glisilon, la termino estas malmulte uzata, prefereblas uzi, en la komuna uzo, rekte la terminojn aviadilo aŭ glisilo. Anstataŭ diri, ke aeroplano esta arĥaika, prefereblas por mi diri laŭ tiu konteksto, ke ĝi estas malofte uzata. Aliflanke, se oni uzas nur du terminojn, kunigante la du terminojn (flugmaŝino kaj aviadilo) al en unu, restas ke aeroplano inkludos glisilon en la alinomota artikolo. DidCORN (diskuto) 13:55, 12 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi konsentas kun vi, ke mankas pluraj vortoj en Esperanto kaj necesas difini tujn vortojn. Mi ankaŭ legis la referencon de Narvalo, kaj trovis interesan referencon: la klasigon de aviadiloj. Eble tio klarigas rilaton de aviadvortoj. (Vidu paĝon 19 de referenco.)

Kiel vi rimarkis, aeroplano estas malofte uzata, ĉar vi klarigis, la termino "aviadilo" difinas "ĉiujn aerportatajn veturilojn" kaj ne necesas ĝenerale distingas du vortojn.

Do mi proponas tri ŝanĝojn: Aviadilo por nuna Flugmaŝino, Aeroplano por nuna Aviadilo, kaj Fiksflugila aviadilo kaj Rotaciiflugila aviadilo, kiel vi skribis en Aerodino#Tipoj de aviadiloj. Tiam ni eblos klarigi ĉiujn vortojn. Jen mi montras tabelon, kiu montras la nuna titolo kaj nomoj en pluraj lingvoj, kaj mia propono:

Nuna titolo Flugmaŝino Aviadilo Fiksflugilmaŝino kaj Rotaciflugilmaŝino (Laŭ Aerodino)
Angla lingvo Aircraft Airplane Fixed-wing Aircraft kaj Rotorcraft
Franca lingvo Aeronef Avion Aéroplane kaj Aérogire
Germana lingvo Luftfahrzeug Flugzeug (ne ekzistas) kaj Drehflügler
Propono Aviadilo Aeroplano Fiksflugila aviadilo kaj Rotaciflugila aviadilo

Do tio estas mia propono. Mi ankaŭ konsentas ke aeroplano estas ne arĥaika, sed malfacilas ke avio estas aktive uzata. Laŭ serĉo el 2005, esperantistoj pli uzas vorton "Aeroplano" ol "Avio", kaj mi trovis ke la vorto "avio" estas tre malofte uzata. Do mi deziras adapti du vortojn, kiuj ofte uzataj de esperantistoj. Sed mi aŭdos vian opinion.Flugkapitano (diskuto) 15:04, 12 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Estis interesi serĉi per guglo jene: .... (vorto) + site:www.monato.net (unu el la plej gravaj eldonaĵoj) aviadilo superas dekoble avion, flugmaŝinon, aeroplanon. Aviadilo estas en ĝenerala uzo por la - plej ofte menciita - pasaĝera aviadilo. Dume okeze de serĉo per site:https://eo.mondediplo.com/ aperas ĉe mi aviadilo 148-foje, avio 0, aeroplano 0, flugmaŝino 4-foje. Do, uzi alian vorton por pasaĝera aŭ ĉas-aviadilo ol ia aviadilo estas falsigo de la nuna lingvouzo. Narvalo (diskuto) 16:37, 12 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Narvalo, mi pensas ke vi ne komprenis, kiun ni diskutas. Mi klarigas, kiun DidCORN kaj mi klarigis: nature, ĝenerala uzo por aviadilo nomiĝas "pasaĝeraviadilo", ĉar la plej ofta vidanta aviadilo estas pasaĝeraviadilo. Do DidCORN diris ke pro la fakto ke aeroplano koncernas nur (ĉi tie) aviadilon kaj glisilon, la termino estas malmulte uzata pli ol vorto "aviadilo". Kaj tio estas kialo, kial ĝenerale aviadilo estas nomiĝita kiel "pasaĝeraviadilo". Kaj kiel mi klarigis, ni eblas uzi la terminon "aviadilo" por "pasaĝeraviadilo" kaj "ĉasaviadilo", ĉar la "aviadilo" estas ĝenerala vorto por ĉiuj flugantaj veturiloj. Mi montros ekzemplon:

Boeing 747
Angla lingvo Passenger Aircraft Passenger Airplane
Nuna titolo Pasaĝerflugmaŝino (O) Pasaĝeraviadilo (O)
Propono Pasaĝeraviadilo (O) Pasaĝeraeroplano/Pasaĝeravio (O)

Do, se ni alinomos la titolojn, tio signifas ke ni eblos daŭri la uzon de vortoj kiel "komercaviadilo" kaj "militaviadilo", ĉar "aeroplano" estas subkategorio de "aviadilo". Necesas vi kompreni pri la difino de tri flugantaj veturiloj? Flugkapitano (diskuto) 17:15, 12 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi nur fiksis mian vidpunkton por eviti iun ajn miskomprenon. Alikaze, mi interkonsentas kun vi. Narvalo (diskuto) 17:44, 12 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Tiam saĵne, nun ni komprenas kaj konsentas por alinomigo. Se tiuj alinomigoj devas faritaj de administranto, mi petas vin alinomi tiujn artikolojn laŭ suba tabelo kaj mi redaktos restajn tekstojn. Alikaze se ĝi ne devas, mi ambaŭ redaktos. Dankon. Flugkapitano (diskuto) 08:15, 13 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Nunaj titoloj Flugmaŝino Aviadilo
Proponitaj titoloj Aviadilo Aeroplano

T009 Senpilota Aviadilo (Unmanned Aerial Vehicle) (20150820-20181119)[redakti fonton]

Vere "piloto", tiu homo kiu gvidas la aviadilon, ja ekzistas (escepte se la aparato estas roboto) nur ke li/ŝi ne estas ŝipanaro/veturanto en la aparato mem. Do, eble pli bone: "telekondukata flugaparato". Luisgui (diskuto) 21:24, 20 Aŭg. 2015 (UTC)

Fakte la artikolo titolis ĝis nun senpilota aviadilo, sed tiu termino estas memkompreneble ne akceptebla kaj komplete absurda, ĉar tiuj aviadiloj ja havas pilotojn, sed la pilotoj telestiras ilin! Do evidente la ĝusta termino estas telestiraviadilo! DidiWeidmann (diskuto) 19:42, 10 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Senpilota aviadilo ne signifas ne havi piloton, sed ne enhavi piloton. Fakte ekzistas ankaŭ aŭtonomaj aviadiloj tute sen pilotoj, ĉar iliaj enhavaj komputilojn registris antaŭ la flugoj la tutan programon de ĉi-lastaj, per aparato kiun oni nomas "Aŭtomata pilotilo". Dum milito, gravas, pro sekureco, ke tiaj aviadiloj observantaj la batalkampon havu neniun eksteran ligilon per radiokomunikado. Do la esprimo senpilota aviadilo ne estas komplete absurda kaj pli ĝenerala, kaj taŭgus. DidCORN (diskuto) 10:08, 16 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Bone vi klarigis, do mi aldonas klarigon: La Senpilota aviadilo estas ĝenerala uzata nomo, devenis de angla traduko de Unmanned Aerial Vehicle, kiu estis inkluzivita en oficiala termino uzata en ICAO. Fakte, Internaciaj kaj naicaj aviadaj aŭtoritatoj kiel ICAO kaj FAA, EASA uzas terminon Unmanned Aircraft System (UAS),[7] kies nomigas ĉiun sistemon de ambaŭ vetruilo kaj kontrolo. (Fakte, ICAO rekomendas uzi tiun terminon por nomigi ĉiujn aviadilojn, ĉar oni vidas ke droneo estas kolekta sistemo kun grunda kontrolo.) Do se ni volas nomigi tiujn tipojn flugantajn veturilojn, Mi pensas la termino Senpilota aera veturilo (nur nomigas veturilojn)Senpilota Aviadila Sistmeo (laŭ rekomendo de ICAO) estos preciza titolo. Flugkapitano (diskuto) 02:52, 17 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Kara Flugkapitano! Laŭ la glosaro de via elstara referenco, la termino Unmanned aerial vehicle (UAV) estas konsiderita arĥaisma, kaj ŝajnas, ke la anstataŭanta gloso estas Unmanned aircraft (UA), do esperante Senpilota avisadilo. Nia konkludo estas, ke la originala titolo donita de Verdulo (diskuto) estu la bona. Ĉu devos ni denove alinomi ĝin? DidCORN (diskuto) 14:39, 18 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Kial ne? Kiel antaŭa diskuo, se alinomado nesecas administranton, mi petos alinomigon al administranto de nuna titolo al Senpilota aviadilo, kaj mi redaktos restajn tekstojn. Alikaze se ĝi ne devas, mi redaktos. Flugkapitano (diskuto) 13:09, 19 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Bonege! Jes, en la angla Vikipedio estas longa paragrafo pri aǔtonomaj senpilotaj aviadiloj. Mi ankaŭ provos helpeti pri la redakto. DidCORN (diskuto) 16:53, 19 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Referencoj[redakti fonton]

  1. Glosaro de ICAO
  2. Angla-hungara vortaro
  3. Vortaro angla-Esperanta d, Esperanta Vikivortaro.
  4. Butler, Montagu C. Esperanto-English Dictionary. London: British Esperanto Association, 1967. p.84
  5. Wells, John C. English Esperanto English Dictionary, New York: Mondial, 2010. p.228 ISBN 978-1-59569-149-1
  6. Oxforda angla vortaro, signifo "Intelligence", vidu 2.
  7. Senpilota Aviadila Sistemo (UAS), ICAO, 2011.

Konkurso VikiPrintempo 2020 - partoprenu ĝis fino de Aprilo[redakti fonton]

Saluton Flugkapitano! En antaŭa(j) jaro(j) vi jam partoprenis la konkurson VikiPrintempo, do mi pensas, ke vi povas interesiĝi pri remalfermo de la konkurso! Kompare al antaŭaj jaroj, nun la konkurso daŭros nur ĝis fino de Aprilo - je 1 monato malpli. Do, neniu hasto, sed la horloĝo tamen tiktakas.

La antaŭan jaron vi ne povis partopreni per temo pri via propra lando - tio nun ŝanĝiĝis! Kaj eĉ se vi pensus, ke Vikipedio jam enhavas ĉiun eblan artikolon pri lando de via intereso, legu plie, tiel vi pli bone povas partopreni en Vikivojaĝo.

Mi vin ankaŭ speciale atentigas kaj invitas partopreni la konkurson en Vikivojaĝo! Vikivojaĝo estas relative nova frato de Vikipedio, kiu celas helpi al esperantistoj pli agrable vojaĝi danke al buntaj turismaj informoj pri ĉiuj turismaj cellokoj (ankaŭ ne tre kutimaj). Vikivojaĝo daŭre estas en la Vikimedia Kovilo kaj serĉas sian aktivan komunumon. Kun la komunumo (ĉu ankaŭ vi estos parto de tio?), Vikivojaĝo maturiĝos kaj havos memstaran subdomajnon, tiel pli bone provizante la informojn.

Mi konscias, ke redaktado en Kovilo estas iom malsama ol en Vikipedio. Tial por plifaciligi viajn unuajn paŝojn kaj instigi vin provi Vikivojaĝon vi ricevos 2-oble pli multajn poentojn en Vikivojaĝo ol en Vikipedio! Nur pro tio, ke vi provis. Krome, estas speciala premio por la plej granda kontribuo ĝuste al Vikivojaĝo - kaj tiun vi povas ricevi aldone al la kutimaj premioj! Ni kredas, ke Vikivojaĝo havas multon por provizi al Esperantujo kaj Vikimedianoj - tial tiuj specialaj ofertoj. Kaj, eble vi ekŝatos Vikivojaĝon kaj decidos redakti ĝin ankaŭ post VikiPrintempo.

Por partopreni la konkurson venu al jenaj paĝoj kaj listiĝu en la listo:

Nomo de la organizanto, Uzanto:KuboF Hromoslav (diskuto) 21:49, 27 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj[redakti fonton]

Kara, Flugkapitano, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj ;-)

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)[Respondi]