Uzanto-Diskuto:Haistakaa!

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Haistakaa!!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 14:53, 4 Apr. 2011 (UTC)

Savoniaj dialektoj[redakti fonton]

Hyvää päivää! Saluton, Haistakaa! Mi ĵus reviziis la artikoleton Savoniaj dialektoj. Ĉu vi povus iom aldoni informojn pri la trajtoj de la dialektoj? Amike --Tlustulimu 14:28, 24 Apr. 2011 (UTC)

Mi dankas, ke vi salutas min en mia lingvo.

Ĉu mi povas preni novan plumnomon? La finna vorto haistakaa estas malbeleta, mi prenis tion, kiam mi estis kolera. Haistakaa! 10:35, 25 Apr. 2011 (UTC)

Jes, vi povas aranĝi ŝanĝon de via uzantonomo. Sed prefere vi petu pri alinomigo de la uzantonomo ĉe unu el la burokratoj. Tiam la ĝisnunaj redaktoj transiros al la nova nomo. Se vi nur kreus novan konton kun alia nomo, tiam la ĝisnunaj redaktoj restus ĉe la malnova nomo.
Ekde 2010 mi estas burokrato. Sed eble vi unue pripensu, ĉu vi vere volas alian uzantonomon, kaj kiun? Ĝi prefere estu libera ne nur en la esperantovikipedio, sed ankaŭ en aliaj, precipe tiuj, en kiuj vi emas verki.
Ĉu mi eble eĉ povus iomete helpi pri alia nomo? Se vi parolas la savonian dialekton, ja eble taŭgus "Savoniulo", ĉu ne? Amike --Tlustulimu 21:41, 25 Apr. 2011 (UTC)
Mi ne parolas savonian dialekton, kvankam la olda dialekto de mia hejmlandskapo (Meza Finnlando) estas savonia. Ĉu mi povus uzi nomon Jakobo, ĉar ĝi estas esperanta ekvivalento de mia nomo (Jaakko)? Haistakaa! 13:25, 27 Jun. 2011 (UTC)
Ĉar mi bone komprenas la finnan, mi tre rekomendas novan uzantonomon. La nuna igas pensi, ke temas pri unu el la malseriozaj vikipediistoj, kiuj ĉefe nur frivole kontribuas (la vorto ne estas vere maldeca, ĉefe nur malserioza). La plej multaj esperantlingvaj vikipediistoj ja tute ne komprenas la vorton kaj pot ili ĝi estas plene neŭtrala, sed gravas ankaŭ la impreso ĉe finnoj, kiuj eventuale ion serĉas en nia Vikipedio. – Amike: --Surfo 12:20, 27 Jun. 2011 (UTC)

Saluton kaj bonvenon. Mi klopodis korekteti tiun artikolon, ekzemple mi klopodis enmeti pli da frazoj, sed vere ki ne bone komprenas pri kio temas kaj ne estas alidirektiloj al similaj artikoloj en alilingvaj vikipedioj; mi ne scias ĉu vi tion scias fari: se ne, demandu. Ĉu oni ne devus ŝanĝi lamelo al lameno? Mi konsilas al vi fari artikolojn nur el komprenataj vikipedioj se ne temas pri esperantaĵoj. Tiele ligoj aŭ bildoj helpos.--kani 11:57, 3 Jul. 2011 (UTC)

Saluton. Kiam vi faros artikolon de koncepto kiu ekzistas ankaŭ en aliaj vikipedioj ekzemple en via finna, en angla aŭ alia, vi devas kopii el ties redaktopaĝo la finajn ligojn al aliaj vikipedio por la esperanta redakto kaj aldoni tiun el kiu vi kopiis tion. Poste vi devas enmeti la esperantan ligon en almenaŭ unu el la aliaj, ekzemple en kiu vi kopiis tion. La esperanta ligo konsistas el [[ eo : la titolo de la esperanta artikolo kaj fermi ĉion. Se vi bezonas helpon, diru.--kani 13:20, 16 Jul. 2011 (UTC)

Saluton,


en via artikolo, vi faris bonajn erarojn. Notu ke:

  • Vi devas meti ligilojn por alilingvaj artikoloj en la fino de la artikolo.
  • Vi devas apartigi la kariero kaj metas ĝin en sekcio. Ekzemplo:

Paavo Väyrynen estas ...

== Kariero ==

Lia kariero tie.

  • Fine, aldonu eksteraj ligiloj se vi povas.



Bonajn kontribuojn al vi, Ĉiuĵŭd Astroscienco 13:11, 22 Jan. 2012 (UTC)

Akuzo de ŝtrumpopumado[redakti fonton]

Saluton ! De Surfo, mi kaj vi estas akuzita de ŝtrumpopumado. Protestu tie. Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 23:00, 3 Mar. 2012 (UTC)

Fakte mia akuzo temis pri via vandala ago en la artikolo Finnlando kaj la posta aprobo fare de via kunkrimulo Ĉiuĵaŭde. Vi du bonvolu tuj ĉesigi tian agadon, Haistakaa la vandaladon kaj Ĉiuĵaude la aprobadon (de iaj ajn artikoloj!). Kaj se Haistakaa! volas montri sin seriozulo, li aŭ ŝi ŝanĝos sian uzantonomon. --Surfo (diskuto) 15:03, 5 Mar. 2012 (UTC)
Mi same kontrolis, kion signifas lia nomo! Mi ne miras, ke li estas forbarita en la finna vikipedio. Narvalo (diskuto) 21:35, 9 Mar. 2012 (UTC)
Mi vidis ke li estas ankaŭ forbarita (pro vandalismo) en lia hejma vikio, la sveda vikipedio. Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 22:04, 9 Mar. 2012 (UTC)

Jes, uzanto kun la nomo Haistakaa! estas forbarita (por ĉiam) en la Finna kaj Sveda Vikipedioj. Li uzas ankaŭ la nomon Lito (en la Finna Vikipedio) kaj Jaakko Leinonen (en la Sveda). Ankaŭ la kontribuoj de tiuj uzantoj estas problemaj, kaj Lito estis foje forbarita. Li ŝajnas ne kompreni, ke malseriozaj, ĉikanaj redaktoj estas tute malpermesitaj, kaj imagas, ke li rajtas fari tiajn, se li iam faras ankaŭ aprobindajn redaktojn. Se aperos eĉ unu plia vandalaĵo, mi proponos tuj forbari la uzanton Haistakaa! por ĉiam. --Surfo (diskuto) 06:50, 10 Mar. 2012 (UTC)

Mi avertas aliajn uzantojn. Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 11:53, 10 Mar. 2012 (UTC)
La uzanto Haistakaa! metis artikolon Peter Kreeft kun nur tiu teksto "estas usana katolika teologisto kaj verkisto. Pli juna li estis kalvinisto. Li skribas ekzemble libroj, kioj defentas katolika kristanismo.", kie vi povas konstati SEP erarojn.--kani (diskuto) 13:15, 18 Mar. 2012 (UTC)

Kie vi vidis ke alia nomo de patrino estas matro ? Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 01:06, 6 Aŭg. 2012 (UTC)

Haistakaa!, matro ne ekzistas en Esperanto, sed nur en Ido. Pluraj esperantistoj povas uzi ĝin pli persone, sed regulo ĉe Vikipedio klare mencias ke ni kreu novajn novismojn/neologismojn (fakte, matro estas en ĉi tiu kategorio) ĉi tie. Ili estas ĝenerale ne akceptitaj ĉe ni, kaj povas esti nekonpreneblaj al pluraj Esperanto-parolantoj (kiu inkluzivas min). Vi ne ricevoj ion ajn konsekvencojn ĉi-kaze, sed vi estos avertita por tio. Do, uzu ĝustajn Esperantlingvajn vortojn. Dankon. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 23:33, 7 Aŭg. 2012 (UTC)
Matro ne estas ina patro, sed fratino estas ina frato. Haistakaa! (diskuto) 10:20, 13 Sep. 2012 (UTC)

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 20:57, 30 Dec. 2013 (UTC)