Uzanto-Diskuto:Helmut Welger

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bonvenon![redakti fonton]

i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Helmut Welger!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  --Unukorno 19:55, 30. Mar 2004 (UTC)


Bismarck[redakti fonton]

Dankon por via atenta korekto de la artikolo, Helmut, sed mi vin atentigas, ke post ol estis plene aprobita de Zamenhof, kiam oni lin demandis pri ĝi.

Mi insistis pri la edukiteco kaj la ĝentileco de Bismarck. Mi aldonos ie la ĉi-suban tekston de Aleksandro de Hohenlohe, filo de Chlodwig zu Hohenlohe-Schillingsfürst.

«Kiu ajn havis la okazon aŭdi paroli la princon Bismarck tuj estis frapita de la profunda kulturo, de kiu liaj paroladoj kaj lia konversacio estis penetritaj; kaj lia kulturo ne estis nur klasika; ĝi estis ege vasta kaj solida. Ĉiupaŝe oni renkontis en liaj paroladoj citaĵon latinan, grekan, francan aŭ anglan. Ja povus rigardi lin modelo tiuj multaj Germanoj, kiuj erare kredas forlasi iom el sia germaneco, se ili okaze uzas fremdan vorton. Bismarck ne hezitis fari tion, kiam li volis doni al siaj ideoj pri karakterigan esprimopovo.»

Keskastel 12:27, 26. Feb 2005 (UTC)

Dankon Keskastel! "Post ol" estas (teorie) aprobita de Z., sed (praktike) ne uzita de li, vd. LR 126. Sekvante pro unueco la stilon de Z. - vd. la Bulonjan Deklaracion § 4 - ni do preferu la formon "post kiam", kvankam "post ol" ne estas gramatike malĝusta. --Helmut Welger 20:20, 26. Feb 2005 (UTC)

Problemo[redakti fonton]

Multan dankon pro viaj respondoj! Montanesko 16:22, 13. Mar 2005 (UTC)

Salutojn el Munkeno![redakti fonton]

Dankojn pro la salutoj! Ni ĵus hejmenvenis de kuracisto. Antaŭ nelonge mi fariĝis administranto ĉe ro: kaj eo:.
Mi volas atentigi von pri la helpilo GlobalWPSearch Berlin ellaborata de de:Benutzer:Aka. Ĝi serĉas samnomajn paĝojn kaj proponas kunligi ilin, tamen atentu
  1. la enhavon de la artikoloj — GlobalWPSearch Caesar, GlobalWPSearch Island
  2. kopirajtonGlobalWPSearch Bahá'u'lláh
  3. diversmanierajn alidirektojn — GlobalWPSearch
  4. aliajn nomspacojn — GlobalWPSearch Template:CategoryTOC
Ĝis poste! Amike salutas Gangleri | Dh | D 19:20, 15. Mar 2005 (UTC)

Bonvole helpu[redakti fonton]

Kara Helmut

Mi kaj Ismo diskutis dum la Sankta Vendredo (Dio pardonu nin) pri se oni konsideru von en germanaj nomoj, kiel Otto von BISMARCK kaj Klemens VON METTERNICH, parton de familinomo aŭ ne, bonvolu legu diskuton en Diskuto:Klemens VON METTERNICH. Kiel dum feriaj tagoj ne estas iu germanparolanto, ni decidis ne decidi. Bonvole opiniu!Roberto 14:41, 27. Mar 2005 (UTC)

Fina Juĝo[redakti fonton]

Saluton Helmut, mi pensas vin katolikisto. Mankas artikolo pri fina juĝo kaj artikolo pri reviviĝo laŭ kristana senco estas tre ĝerma, ĉu vi ne volas redakti ilin?Roberto 12:42, 29. Jan 2006 (UTC)

Saluton, Roberto, kvankam mi ne estas katoliko, la temoj fina juĝo kaj reviviĝo interesas min. Mi povus prilabori la artikolojn, konsiderante la katolikan mondkateĥismon. --Helmut Welger 12:51, 29. Jan 2006 (UTC)

Majuskligo[redakti fonton]

Kara Helmut, vi skribis: En bonstila Esperanto oni ne majuskligas nomojn. Unue, mi volas certiĝi, ĉu mi bone komprenis ke vi aludas ĉi tie la tutmajuskligon de familiaj nomoj - la aferon nune tiom akre priparolataj (aŭ fakte pli taŭgas diri altrudatan, bedaŭrinde) en la esperanto-vikipedio. Se estas tiel, tiam mi povas daŭrigi jene: Lingvo evoluas kaj kiel kontraŭon al viaj libraj fontoj, mi povas denove starigi la gazetojn TEJO Tutmonde kaj Kontakto, kiuj respegulas la plej modernan (t.e. junularan) lingvouzon kaj samtempe estas eldonataj de serioza organizo (TEJO, filio de UEA). Mi jes konscias, ke TEJO tamen ne estas ajna evolustiranta organizo (malkiel la Akademio). Tamen tiun fakton laŭ mi sukcesas superigi simple tio, ke la tutmajuskligo de familinomoj ekestis pro simpla bezono (kial ĝi bezonatas bv. legi en mia diskuteja komento). Tiun bezonon oni eksentis jam antaŭ iom da tempo, kaj poste ankaŭ same en la Vikipedio, kaj ambaŭ komunumoj sentis ĝin tiom gravan, ke kuraĝis adapti pro ĝi iom sian lingvaĵon. Tamen tio daŭre ne estas ajna proponata ŝanĝo en la lingvo, simple teĥnika solvo de problemo (pri tio kiel rekonigi nomerojn de persono kiam tio povas gravi), do funkcias laŭ mi iom simile kiel la x-sistemo. Se nun vikipediistoj ne plu komprenas tiun tutmajuskligon povas esti kaŭzita de tio, ke vikipediistoj sufiĉe rapide alterniĝas, malkiel la movadaj gvidantoj. Due, mi ne komprenas precize, kion vi celas per "bonstila Esperanto", sed verŝajne tiu troviĝanta en beletraj libroj, oficialaj dokumentoj, verkoj de Zamenhof ktp. Jes ja, tie ankaŭ mi neniam tutmajuskligis tiel ĉi - sed ne nur pro la respekto al la fundamenta esperanto, sed ankaŭ kaj ĉefe pro tio, ke tie mi ne sentus tiun bezonon, pro kiu la tutmajuskligado uziĝas en la TEJO-gazetoj aŭ (almenaŭ ankoraŭ) en la vikipedio. Marek "Blahma" BLAHUŠ 02:30, 13. Feb 2006 (UTC)

Helmut, laŭ mia vidpunkto oni same povas konsideri tutmajuskligon de familiaj nomoj nur kiel "internan kodon". Ĝi celas transdoni iun informon (kio estas familinomo vs. kiu litero estas ĉapelita) kaj oni komprenas, ke tiel (tutmajusklige aŭ skribante ikson) oni ne celas diri, ke tiel la vorto vere aperas - oni celas nur ke per tio oni eksciu tiun kroman informon. Tiu "oni" povas esti aŭ jam komputilo (kiu kompreninte ke temas pri ĉapelo montras ĝin ĝuste), aŭ nur la leganto (kiu vidante tutmajuskligitan vorton ekscias, ke tiu vorto estas familinomo). Se oni trovus taŭgan manieron kiel distingigi familinomojn per alia maniero (ekz. per alia koloro, substreko ktp.), tiam oni povus respondecigi pri la distingigo ankaŭ jam la komputilon, kiu konvertus la tutmajuskligon al normala majuskligo kaj samtempe per tiu elektita maniero indikus ke temas pri familia nomo (same kiel ĝi nun indikas ĉapelitan literon per montrado de tiu ĝusta litero). Sed, oni ĝis nun trovis nenian tian taŭgan manieron, tial oni nun respondecigas pri tiu distingo nur la leganton mem. Ankoraŭ mi volas averti, ke oni neniel celas altrudi tian skribmanieron al aliaj publikaĵoj, kie la bezono de distingo de nomeroj ne estas sentata. Oni povas tiel fari en TEJO-dokumentoj, se oni sentas tian manieron taŭga kaj la bezonon de distingo ĉeestanta, sed oni kompreneble ne skribu tiel ekz. en tiuj beletraj verkoj, pri kiuj vi skribas - tie certe pli bezonatas tiu {bon/norm}stileco kaj cetere skribante pri fikciuloj kiel Sherlock Holmes ktp., oni ne tiom forte bezonas scii, kia nomero estas kia - ja estas nepenseble ke oni ekz. planus viziti aŭ skribe alparoli lin kaj ŝatus scii, kiel nomi lin persone. Marek "Blahma" BLAHUŠ 18:43, 13. Feb 2006 (UTC)

Pri dezirataj artikoloj[redakti fonton]

Pardonu Helmut, sed ne estis mi... Vi mem povas konstati en la arĥivo (historio) de tiu artikolo, ke ne estis mi kiu forprenis tiun redaktotan artikolon... mi nur donis tabelan formaton al la listo... La uzanto Narvalo preskaŭ forviŝis la tutan enhavon (eble pro eraro), kaj poste la uzanto Roberto denove plenigis ĝin... eble el via versio (mi ne certas pri tio) kiu estas antaŭa al la mia... kaj poste, Roberto faris la lastan ŝanĝon: demetis la ligon al via dezirata artikolo de la kodo k metis ĝin en la komenton... Ĉu vi komprenas? En mia lasta versio ankoraŭ aperas via petata artikolo...

Kaj aliflanke, mi opinias ke la tabela formato estas multe pli utila. Kion vi opinias pri tio?

Aliamondano 04:49, 28. Feb 2007 (UTC)

Voĉdono pri forigo de la Portalo Pedofilio[redakti fonton]

Kara mi lanĉis ĉi-tie voĉdonon pri la forigo de tiu protalo: Baloto pri forigo de la Portalo Peofilio.

Via uzantonomo estos ŝanĝata[redakti fonton]

23:47, 17 Mar. 2015 (UTC)