Uzanto-Diskuto:Idolano
Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.
En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.
Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:
Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.
Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!
Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.
Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante —~~~~
.
Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|…}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.
Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}
. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.
Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 03:04, 2 okt. 2018 (UTC)
Legindaj artikoloj
[redakti fonton]Do, mi ekigos kampanjon por akceptigi tiujn artikolojn kiel legindaj artikoloj, Kelkaj atendas dum pli ol unu jaro. Jen ili: Jorge Luis Borges, Baziliko Sankta Petro, Bildliteraturo, Bogoto, Ludwig van Beethoven, Brita imperio, George Byron, Bovo, Aŭgusto Cezaro, Johannes Brahms, Miguel de Cervantes, Winston Churchill, James Cook, Le Corbusier, Citrono, Diplomatio, Salvador Dalí, Marie Curie, Isabel la 2-a (Hispanio). Mi petas balotojn almenaŭ por kelkaj el ili.--kani (diskuto) 12:38, 24 aŭg. 2019 (UTC)
- Farita. Idolano (diskuto) 06:43, 27 aŭg. 2019 (UTC)
Rusalka
[redakti fonton]Saluton. Dankon pro la averto. Ja mi ne faris ligon ĉar ne ekzistas ankoraŭ artikoloj pri tiuj operoj, sed ja ekzistas pri iliaj aŭtoroj. Mi klopodis solvi la konfuzon. Bonvolu subskribi mesaĝojn.--kani (diskuto) 09:41, 27 aŭg. 2019 (UTC)
- Saluton! Nedankinde. Mi provos ne forgesi pri la subskribo. Idolano (diskuto) 10:06, 27 aŭg. 2019 (UTC)
Jambliko
[redakti fonton]Mi kun intereso ĵus legis la tekston pri la antikva saĝulo Jambliko, kiu estas grandparte de vi. Pri la temo mi ĵus bluigis iujn ligilojn, ekzemple la antikva urbo Apamea en la esperanta vikpedio ne ricevis plene esperantan nomon Apameo kun -o-finaĵo, ĉar ni ne jam trovis fidindan ekstervikipedian fonton por tiu esperantigo (kompreneble, interŝanĝi a kun o povas ĉiu infano), sed tamen la esperanta literaturo ekster Vikipedio ne jam skribis pri ĉiu antikva loko kaj ne pri ĉiu establigis o-finaĵan nomon, do ĉi-tie estas ne plene-esperante "Apamea", kaj ankaŭ mi en vikidatumoj preparis unuajn bazajn informojn pri la antikva loko Ĥalkido (d:Q979091). Sed tamen pri tiu antikva loko, pri la malnovaraba lingvo kaj pri Juliano la Ĥaldeo ankoraŭ restas neekverkitaj estontaj artikoloj. Ĉu vi ne volus verki ilin ankoraŭ? ThomasPusch (diskuto) 08:54, 9 feb. 2025 (UTC)