Uzanto-Diskuto:Jmb~eowiki

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Jmb~eowiki!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Arno Lagrange 09:40, 23. Feb 2004 (UTC)


Bone! nun vi povos multobligi la artikolojn pri historio, geografio kaj biologio, (ĉefe pri biologio multaj ankoraŭ mankas), bonvenon kaj plezurdonan kunlaboradon en la Vikipedio !
Eliott


Vi skribis: "Mi lernis esperanton en 1986 sed neniam komunikis esperante kun iu ajn ĝis 2003."
Pardonu la scivolan demandon: Kiel vi eltenis tion? ;-) Mo

Kio estas la nomenklaturo de Středa?[redakti fonton]

Kara kolego, laŭ mia impreso vi faras tre bonkvalitajn kontribuojn al Vikipedio. Certe ankaŭ via estas grava, sed mi konfesas, ke mi neniam aŭdis pri tiu nomenklaturo kaj ankaŭ ne tuj sukcesas trovio ion pri ĝi en TTT. Ĉu vi eble povus verki (almenaŭ ĝermon de) ĉefartikolo pri tiu kategorio? Sincere, Umberto 22:09, 15. Jul 2005 (UTC)


Pri la prononco de la loknomo Moresnet[redakti fonton]

Unue, estas amuza fakto ke mi jam atendis vian demandon. Mi iomete post Le Hibou ŝanĝis mian vikipediistan paĝon rilate la monda mapo kaj pro tio rimarkis vian informpeton kun la respondo al ĝi. Sed ĉi vespere mi veturis al la Esperantoklubejo en Antverpeno kaj starigis la demandon pri Moresnet al kelkaj geamikoj. Mi estas belgo kaj parolas la nederlandan lingvon kaj lernis la francan en la lernejo. Tamen mi volis kontroli ĉu aliaj same kiel mi prononcas la nomon.

Do, la rezulto estas ke franclingve oni prononcas : - m o - r e s - n e - simple kun mallongaj vokaloj kaj forlasante la lastan 't'-literon. La emfazo estu sur la lasta silabo (kiel ofte en la franca)

Kaj nederlandlingve oni diras - m o - r e s - n e t - tamen kun t je la fino kaj kun mallongaj vokaloj kiel en Esperanto. Espereble mi helpis vin per tio, amike Biciklanto 00:39, 10. Dec 2005 (UTC)

ie.wikipedia[redakti fonton]

Hi. I understand you are sysop on ie.wikipedia. Could you please delete the pages in ie:Category for speedy deletion?

Thanks. --Jorunn 21:05, 21. Aŭg 2007 (UTC)

I needm help on the Interligue wikipedia. Could you help me?

Kail mi povas helpi en interlingvea vikipedio? --Parolu Esperanto 11:37, 18. Nov 2007 (UTC)

Via uzantonomo estos ŝanĝata[redakti fonton]

23:48, 17 Mar. 2015 (UTC)

06:27, 19 Apr. 2015 (UTC)