Uzanto-Diskuto:JorisvS

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, JorisvS!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  DidiWeidmann 22:19, 5. Jan 2010 (UTC)

majuskligo[redakti fonton]

ne ekzistas bona kialo majuskli la tutan familian nomon: la bona kialo estas la regularo, vidu Vikipedio:Gvidilo_por_biografioj. PaulP@diskkont 16:22, 14 Apr. 2013 (UTC)

Do, kie estas la kialo? --JorisvS (diskuto) 12:10, 18 Apr. 2013 (UTC)
Saluton, JorisvS. PaulP jam menciis la paĝon. La koncerna regulo troviĝas en la tiea ĉapitro Unua alineo. --Tlustulimu (diskuto) 13:27, 18 Apr. 2013 (UTC)
Kie precize? Mi vidas nur ke la paĝo diras fari tion, sed ne kial ni devus fari tion. --JorisvS (diskuto) 18:44, 18 Apr. 2013 (UTC)
Ĉar en diversaj landoj kaj kulturoj, familinomoj diverse staras antaŭ aŭ post personaj nomoj. Mi ne insistas, ke nepre restu tiu regulo - sed se vi volas ĝin ŝanĝi, prefere diskutu tion en la Diskutejo, kie povas kundiskuti la tuta komunumo. darkweasel94 (diskuto) 20:41, 19 Apr. 2013 (UTC)
Ĉiuj reguloj, Joris, estas la sintezo de diskutoj inter la plej aktivaj vikipediantoj. Neniu estas arbitre elpensita. Ankaŭ tiu pri la majuskligo estis funde diskutata antaŭ 3-4 jaroj. Vi povos retrovi ĝin ie en la arkivoj. PaulP@diskkont 07:25, 20 Apr. 2013 (UTC)
Kie estas la arkivoj? Mi ne vidas nenian legilon al tioj en la diskutpaĝo de la gvidilo. --JorisvS (diskuto) 18:20, 20 Apr. 2013 (UTC)
Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/Majuskligo de familiaj nomoj darkweasel94 (diskuto) 19:09, 20 Apr. 2013 (UTC)