Uzanto-Diskuto:KoreKorin'

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bonvenon![redakti fonton]

  • Saluton kaj bonvenon! Ŝajnas ke Vikipedio estas familia al vi. Ne hezutu demandi se vi benas helpon. Amike Gangleri | Dh | D 08:43, 19. Feb 2005 (UTC)
Dankon pro la respondo! Tio bonege funkciis. Ĉe Vikipedio:Vikipediistoj vi trovas diversajn manierojn ekscii pri interesoj de la kunlaborantoj ktp. Antaŭ ol kontakti Vikipediiston indas priesplori ĉu ĝi aktivis lasttempe. Mi mem okupiĝis lasttempe ĉefe pri teknikaĵoj. Do ne hezitu demandi :-) Amike Gangleri | Dh | D 13:12, 19. Feb 2005 (UTC)

Interese, do ,se mi ne miskalkulis, vi estas bopranepino de CART?! 213.73.76.166 17:04, 2. Mar 2005 (UTC)

Jes vi tute pravas! ;-) Corinne


Mi ne tre klare komprenas, kion oni faru en la Vikiprojekto Esperanto. Cetere jam en la ordinara Vikipedio mi estas tro maljuna, ol ke mi polemikus: se mi konstatas, ke iu malakordiĝas pri io aŭ aliaĵo, kaj obstine rifuzas supozi, ke li eble malpravas, mi preferas lasi la artikolon kaj komenci alian. Rigardu ekzemple tion, kion mi skribis pri Johano la 23-a. Tial mi de temp' al tempo daŭre laboros, kiam ideo al mi venos, sed mi ne povos fari pli. Amike. Keskastel 10:44, 20. Maj 2005 (UTC)


Mi ne povas fari multe[redakti fonton]

Mi estas maljuna kaj laca; t.e. ke mi havas tempon por labori ne forton por polemiki. Kiam mi sentas en mi inspiron, mi skribas komencon de artikolo, finota posta; sed, se mi konstatos, ke aliulo ĝin malklere ŝanĝis kaj rifuzas diskuti, mi forlasos kaj komencos aliaĵon. Tiel mi lasis al Gunnar Gällmo, kion mi komencis pri Johano la 23-a.

Artikolon mi verkis por la papo Leono la 9-a, kun informoj precipe ĉerpitaj el tre klera Benediktano. Mi intencas daŭrigi, sed tuj rezignos, se malsciulo intervenos. Tion fari konsilis al mi amiko, kiu provis kunlabori kun la franca Vikipedio kaj tuj estis kontraŭdirata de amaso da nekompetentuloj.

Amike

Keskastel 10:35, 23. Maj 2005 (UTC)

Babel Ŝablonoj[redakti fonton]

Dankon pro la Babel Ŝablonoj --Fajro 02:32, 1. Jun 2005 (UTC)

--
Unue dankon pro viaj klopodoj pri la ŝablonoj!

Vi skribis: Ĉu vi povas doni al mi la tekston de tiu XX-p en esperanto?

"Ĉi tiu uzanto komprenas tekstojn en <lingvo>."

Ĉu ni vere bezonas ĝin ? Ĉu la aliaj ne sufiĉas?

Ni unue rigardu iomete kion ni jam havas. Ekzemple:

Cette personne peut contribuer avec un niveau élémentaire de français.
Este usuario puede contribuir con un nivel Básico de español.
Этот участник может вносить вклад в данный проект на русском языке начального уровня.

Tiajn "etikedojn" elektas por si (se mi ne tute eraras) tiuj, kiuj skribas aŭ skribos en la koncernaj lingvoj. Krom ili troveblas multaj homoj, precipe inter esperantistoj, kiuj sufiĉe bone komprenas skribitajn tekstojn en iu lingvo, ofte eĉ kapablas produkti fidindajn tradukojn el ĝi, sed ne aŭ preskaŭ ne scipovas (respektive kuraĝas) aktive uzi ĝin. Per ŝablonoj laŭ la skemo xx-p(asiva lingvouzo) ni do povus ekscii ion pri lingvokonoj, kiuj sen ili restas kaŝataj.

Se, ekzemple, en diskuto mi aludas aŭ citas etnolingvan tekston aŭ fonton, la adresato povas senti sin ofendita aŭ informita. Kaj tio evidente dependas ne de la aktiva, sed de la pasiva lingvokono de la koncernulo. Tamen pri ĉi lasta ne informas la supre menciitaj ŝablontekstoj.
Kompreneble mi ne proponas la aldonan ŝablonon pro nura ĝentileco. Pli grava estas ĝia utileco por efika kunlaboro, kies kondiĉo estas scii kun kiu eblas kunlabori pri kio kaj per kiu(j) lingvo(j).

Ankaŭ mi ĝis nun ne renkontis tiajn ŝablonojn en aliaj vikipedioj; nu, jen fakto kiu pledas pli por ol kontraŭ enkonduko...

Resume: mi kredas, ke estas avantaĝe havi tiajn ŝablonojn, tamen ne rigardas tion nepra necesaĵo. Se vi estas konvinkita, ke ĝi ne estas bezonata, mi ne kontraŭos forigon. --Koremo

Eŭska lingvo[redakti fonton]

Malfeliĉe, mi ne parolas la eŭskan, nek konas Esperantiston parolantan la eŭskan. Tamen amiko mia studas eŭskan traduk-interpretadon (+itala + angla +hispana), sed mi ne scias ĉu tio povas helpi vin. Amike, Meitneriu 11:04, 13. Jun 2005 (UTC)

Saluton. Jam ekzistis artikolo Vestfasono kun sama temo. Do mi kopiis vian tekston en tiu jam ekzistinta artikolo kaj la nomo Vestaĵa fasonado restas kiel alidirektilo. Tiele oni ne perdiĝos inter ambaŭ. Ĉiukaze vi devus antaŭ prilabori artikolon certiĝi ke jam ne ekzistas en esperanto. Oni povas ĉu serĉi en Vikipedio ĉu en via (aŭ viaj) nacilingvoj. Tiele estos alilingvaj ligiloj.-- Seminario 16:39, 9. Jun 2010 (UTC)

Krome mi ne bone komprenas la neceson fari Markemblemo post Emblemo. Klarigo sufiĉus. Oni ne bezonas milojn da artikoloj, sed bonkvalitan vikipedion.--Seminario 16:56, 9. Jun 2010 (UTC)

Pri emblemo: emblemo estas figuro de objekto aŭ estulo konvencie reprezentanta abstraktan ideon. stelo estas emblemo de E, pesiloestas la emblemo de justico... tratukita emblème franclingve aŭ emblem anglaligve. Oni uzas emblemo ankaŭ pri logo en esperanto sed Marko estas multe pli ĝusta pri emblemo de firmao. Markemblemo estas la ĝusta traduko de logo.

Hermafrodito[redakti fonton]

Saluton, KoreKorin'. Mi ĵus vidis, ke vi anstataŭigis la enhavon de Hermafrodito per pli mallonga versio? Kial? Krome malaperis la intervikiaj ligiloj. Amike --Tlustulimu 18:11, 13. Jun 2010 (UTC)

Ligoj al Wikilingue kaj WikiTrans[redakti fonton]

Bonvolu ekkoni mian Proponon Arno Lagrange @ 13:42, 16. Jun 2010 (UTC)

Vikimanio[redakti fonton]

Saluton, Corinne! Ĉu vi ĉeestos en Vikimanio? Mi volas proponi laborgrupon por virinoj tie. Castelianemsg 01:16, 27 Sep. 2011 (UTC)