Uzanto-Diskuto:KuboF Hromoslav/Arkivo/2012/1

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton, vi faris malutilajn ŝanĝojn. Dankon ke vi faras utilajn ŝanĝojn. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 03:13, 8 Jan. 2012 (UTC)

  • Se vi estus tiom bonkora kaj ligus min al almenaŭ unu mia malutila redakto aŭ (pli bone) rekte dirus al mi kion malutilan mi faris tio estus centoble pli bone, mi almenaŭ lernus. --CubeF 03:17, 8 Jan. 2012 (UTC)

4250 Peruno[redakti fonton]

Saluton, tio estas malutila de diri la nomon de la dio en artikoloj pri asteroido ĉar la nomo de la dio estas menciita jam en la titolon. Ĉiuĵŭd Astroscienco 14:46, 9 Jan. 2012 (UTC)

Slovakaj municipoj[redakti fonton]

Saluton, se vi iom okupiĝos per artikoloj pri la slovakaj urboj kaj vilaĝoj, bv rimarki la gramatikon en ili. Crosstor aldonis la paĝojn per siaj hejmaj ŝablonoj, sed li havas en ili multe da gramatikaj eraroj. Li uzas finaĵojn -oj-ojn post mallongigoj de longo (5 km-ojn anstataŭ nur 5 km). Li malĝuste uzas aktivon ĉe verboj, kiuj rilatas al nevivaj objektoj (burgo konstruiĝis, fortikaĵo forlasiĝis, trakonstruiĝis...). Burgo neniam povas sin konstrui mem, fortikaĵo neniam povas forlasi sin mem ktp. Ĉu vi povus dum viaj redaktoj korekti tiujn absurdaĵojn? Mi jam korektis multon, sed tio estas formika laboro. Dankon. Petr Tomasovsky 18:30, 21 Jan. 2012 (UTC)

  • Jes ja, mi plene konsentas kun vi! Ĝis nun mi korektadis plejparte tiujn strangajn hungaraĵojn en kelkaj municipoj proksimaj al mi, sed pri lingva nivelo de multaj artikoloj mi lamentis. Multajn erarojn mi eĉ ne kapablis korekti ĉar mi ne povis kapti faktan signifon. Kaj jes, tio estas formika laboro - dankon pro la via ĝisnuna! Amike.--CubeF 20:19, 21 Jan. 2012 (UTC)
Mi aldonis al multaj urboj, municipoj, vilaĝoj aŭ aliaj geografiaĵoj ŝablonon {{Geokesto}}. Kie ĝi estas metita, vi trovos per Speciala paĝo: ligiloj ĉi tien al Portalo:Slovakio. Bedaŭrinde multajn geografiaĵojn mi ankoraŭ ne havas ligitaj al la portalo. Petr Tomasovsky 21:09, 21 Jan. 2012 (UTC)

Diskutejo[redakti fonton]

Mi respondas al vian lastan subtitolon. Ĉiuĵŭd Astroscienco 22:04, 21 Jan. 2012 (UTC)

  • Dankon pro la respondo sed vi ne devas min atentigi en mia diskutpaĝo - ja mi atentas ĉiujn miajn diskutojn. --CubeF 15:52, 22 Jan. 2012 (UTC)

Kial vi ne sekvas instruon de Didi:Fakte la principo, ke tiu, kiu kreas la artikolon aŭ tre esence kontribuas al ĝi (do je pli ol 50% de la enhavo) havu la rajton ankaŭ decidi en tia kazo la stilan koncepton de la teksto. Eblas havi la koncepton, kiam oni verkas pri persono aŭ evento de certa epoko, ke la nomoj tiam aperu en la tiama formo (memkompreneble kun enkrampa indiko de la aktuala oficiala formo). Estas ankaŭ ebla la inversa metodo, nome utiligi konsekvence la aktualan formon (tiam indikante la tiam validan formon en krampo kun koncerna indiko). Mi elektis la logikan sistemon: la unue la tiama, poste la nuna nomo.--Crosstor 06:51, 22 Jan. 2012 (UTC)

  • Crosstor, vi min iam laŭdas kaj poste krias al mi, iom trankviliĝu! Via redaktomilito estas enuiga kaj faras pli da malbono ol da bono! Eĉ nun via redakto estas malbona ĉar la loko ne nomiĝas Dolná Strehová Slovakio kiel vi skribis. Mi tion jam korektis kaj konservis VIAN manieron do vi ĝoju. Aldone mi korektis unu plian vian eraron ĉar vi miksis historiajn nomojn kun alilingvaj nomon do mi laŭ VIA volo preferis la historiajn. --CubeF 15:43, 22 Jan. 2012 (UTC)

Saluton, CubeF. Artikolo de "Gorilo", skandalo politika slovaka, manki de la portalo Slovakio. Dankon!14:13, 10 Feb. 2012 (UTC)

Zólyom (reĝa departemento) estas historia afero, departemento en la Hungara Reĝlando, ĝi ekzistis ĝis 1918, ĝia oficiala nomo estis tiu en tiu periodo (komparu http://en.wikipedia.org/wiki/Z%C3%B3lyom_County). La alia problemo estas enkonduko de esprimo ĵupo anstataŭ departemento, kiun la hungaraj esperantistoj uzas/uzis por tiu administra unuo, ekde la 1910-aj jaroj. Ĉar vi loĝas en Zvoleno, eble vin trafas tre persone la afero, tiel mi povas proponi la nomojn Zvolena reĝa departemento, Zvolena historia departemento aŭ Zvoleno (reĝa departemento), akceptante, ke la Esperanta nomo de la urbo estas Zvoleno.Narvalo (diskuto) 10:34, 20 Feb. 2012 (UTC)

    • Nu, mi vidas ke Petr denove prizorgis la paĝon. Al mi ŝajnas ke ni prefere iom pridiskutu la aferon, mi persone konsentas pri la rekomendo proponita en Diskutejo. --CubeF (diskuto) 12:47, 20 Feb. 2012 (UTC)

Dankon pro korekti la artikolon! Brunosprak (diskuto) 01:23, 16 Mar. 2012 (UTC)

Anglalingvaj ŝablonoj[redakti fonton]

Saluton, ne kredu, ke io ŝanĝiĝos nur pro tio, ke la ŝablonoj Cite web kaj Cite journal estis reaperitaj. Oni senĉese uzos ilin. Pli komforte estas ja simple kopii ion ol traduki tion. Kaj kiu laborigus sin per tradukado, se ekzistas ebleco simple senlabore kopii. Mi ne disverŝis lakton, mi nur forviŝis la superverŝitan lokon kaj forigis laktujon. Petr Tomasovsky (diskuto) 09:29, 26 Mar. 2012 (UTC)

  • Jes ja, vi pravas, mi plene konsentas. Tamen mi daŭre opinias ke en nuna situacio (~2 000 artikoloj uzantaj tiujn du ŝablonojn) estus damaĝo por la Vikipedio simple forigi ilin kaj lasi artikolojn kun fuŝaj, nefunkciantaj referencoj. Mi plene subtenas ideo tute forigi ilin sed nur post korekto de la paĝoj. Kaj tio estas porrobota tasko. --CubeF (diskuto) 11:53, 26 Mar. 2012 (UTC)

Johana de Arko[redakti fonton]

Saluton, kial vi forigis la artikolon "Johana de Arko" el la elstaraj artikoloj? Mi restarigis ĝin.--Andy 27 Mar., 18:39 (UTC).

  • Sal. Mi ne forigis ĝin, almenŭ mi pri tio ne konscias (alikaze metu ĉi tien la ligilon). Fakte mi eĉ ne trovis registron pri voĉdonado por la artikolo en la Vikipedio:Proponoj por elstaraj artikoloj, nek en (malgranda) arĥivo. Ĉu vi povas min ligi al tiu voĉdonado? --CubeF (diskuto) 14:50, 29 Mar. 2012 (UTC)
Antaŭlonge oni rekte elstarigas la artikolojn de la semajno. Ĉu vi ne rimarkis tion?--Andy 01 Mar., 21:17 (UTC).

Ĉu Esperanto-Vikimedio?[redakti fonton]

Kara kolego, WMF anoncss ke ĝi intencas akcepti aldonajn vikimediajn unuiĝojn. Detaloj sekvos. Kiam ni scios pli, eventuale ni povos fari ion por Eo. Sincere Ziko (diskuto) 05:31, 30 Mar. 2012 (UTC)

  • Dankon pro la informo kara! --CubeF (diskuto) 01:07, 4 Apr. 2012 (UTC)

  Mi vere ne tuj ekkonas, kial vi ne tuj ekkonis, pri kio la paĝo temas. Kaj se mi donas kopirajton al ĉiuj rilate iujn verketojn de mi, kiel mi faru tion neŭtrale?

Sed kion, precize, vi kritikas pri la paĝo? Sciu, mi ĵus investis denove semajnfinon en Vikipedio, nome pri Koloroj por TTT, Ŝablono:E-koloroj, ktp. Do mi tre tentiĝas diri, prefere laboru kaj ne laborigu, sed mi evidente neniam dirus tion. {{{1}}}

Ĉiuokaze, nun estas referencoj. {{{1}}} Ĉu deko sufiĉos? --  PEJNO Simono  Diskuto  16:20, 10 Jun. 2012 (UTC)

  • Mi vere ne komprenas kial vi disbatis nian diskuton kaj daŭris ĝin en mia diskuto-paĝo sed ne grave, mi respondos tie ĉi.
  • Mi konsultas tiun ĉi revizion. En ĝi estas eĉ ne unu referenco (komprenu Vikipedia referenco) kaj do tute ne dekoj kiujn vi promesis (vi forigis eĉ tiun unu solan, kiun mi provizore aldonis por ke la paĝo ne estu absolute senfonta). Entute la paĝo pli-malpli ne ŝanĝiĝis (nur mi laŭdas ke almenaŭ Babel ne plu estas tie (videbla...)) kaj daŭras ĉiu problemo kiun mi menciis en ties diskuto, bv. konsulti ĝin. Sed ĉefe du aferoj: VI verkis artikolon pri si mem kio estas ĝenerale malrekomendata (kaj utile, tiel povas okazi malneŭtrala stato tre simple, oni povas ne aldoni referencojn, laŭdi sin mem, ....). Kaj due: tiu "tiel nomata artikolo" multe pli similas al uzanto-paĝo (precipe partoj Kopirajtoj kaj ekzemplo de viaj artikoloj kaj ŝablonoj). Fek, vi ne volas laborigi sed kiom vi laborigis min.... Ne grave, mi denove ŝanĝos la artikolon al iom pli enciklopedia formo kaj esperas ke vi estos volontema klarigi kelkajn ĝiajn partojn en ties Diskuto.
  • Mi emfazas ke mi absolute ne kontraŭas inkludon de artikolo al sia uzanto-paĝo, sed tiu ago nepre ne tuŝu enciklopediecon de koncerna artikolo kaj ne ŝajnigu ke uzanto-paĝo estas artikolo (ekz. per tiuj ŝablonoj uzataj nur por artikoloj...) --CubeF (diskuto) 20:25, 10 Jun. 2012 (UTC)
  1. Ne estas fontoj en ĉi tiu artikolo, ĉar li (Pejno) fontas siajn informojn de si mem !
  2. Mi vidas nenion neneŭtrala.

Eble ni denove malfaros viajn ŝanĝojn en sia uzanto-paĝo kaj en la artikolo ! Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 20:47, 10 Jun. 2012 (UTC)

  • Kara Ĉiuĵaŭde, bv. denove legi la diskuton de la paĝo kaj miajn komentdojn. Kiel vi mem diris li uzis informojn de si mem -> kaj nun surprizo: tio ĉi estas supozeble malneŭtrala (almenaŭ se tio ne estas pruvigita per referencoj). --CubeF (diskuto) 20:59, 10 Jun. 2012 (UTC)
Aĥ PATRO NIA ! Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 21:03, 10 Jun. 2012 (UTC)

Atenton: Mi klopodas refari bone la artikolon. Vi ne bezonas averti min !!! Paciencon, bv. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 21:11, 10 Jun. 2012 (UTC)

Mi klopodis refari la artikolon. Ĉu ĝi estas nun korekta ??? Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 21:24, 10 Jun. 2012 (UTC)
  • Via klopodo estas aprezinda kaj laudinda! Bedaŭrinde ekzemploj (tiuj tabeloj) de vikipediaj artikoloj parte verkitaj de Pejno ne taŭgas al artikolo, simile tabelo pri Kopirajtoj (teksto povas estis, sed la formo ne taŭgas) kaj ŝablonaro-kesto estas vere forigenda (de artikoloj). Poste mi kontraŭas nur etajn stilajn aferojn (kiujn vi povas ignori) kaj mankon de referencoj (do supozata neneutraleco) (pri kiu indas averti per koncernaj ŝablonoj). Pri ligilo-stoko mi ne certas, prefere nun tion lasi... (kaj solvi iom poste) Denove dankon pro via helpo pri tiu ĉi afero. --CubeF (diskuto) 23:16, 10 Jun. 2012 (UTC)
Ne dankinde kaj dankon.
Sed, via respondo al mia mesaĝo estas tre bona por doni vian opinion de la artikolo. Mi faris iom da ŝanĝojn por solvi parte la problemon (certe la nuligoj kiuj vi faris Pejno kaj vi), sed diru tion al Pejno Simono, kion vi ne ŝatas en la stilo kaj konkludu konsenton por tio. Ankaŭ, ne modifu la artikolon sen ĉi tiu konsento, por ke vi eble solvu la problemon aŭ konsentu kun io. Mi esperas al vi bonan diskuton kaj bonan semajnon. Amike, Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 23:25, 10 Jun. 2012 (UTC)
  • Mi ne tute vin komprenis. Artikoloj en Vikipedio estas liberaj, tio signifas ke iu ajn ilin povas redakti se tia redakto estas laŭ reguloj kaj rekomendoj de Vikipedio... --CubeF (diskuto) 23:35, 10 Jun. 2012 (UTC)
  • Kj rilate al uzanto-paĝo de Pejno: Oni prefere ne redaktu paĝon de alia uzanto se por tio ne estas bona kialo! Mi de ĝi forigis inkludon ĉar lia uzanto-paĝo estis enkategoriigita en kategorioj por artikoloj (ez. Germanaj esperantistoj, Vivantaj homoj, Senfontaj artikoloj, ...). Vi per aldono de inkludo tion restarigis do bonvolu prizorgu ankaŭ tion. Amike. --CubeF (diskuto) 23:35, 10 Jun. 2012 (UTC)
Malfeliĉe mi revenos vendrede.
Jes, la artikoloj povas esti redaktataj de ĉiuj. Sed vi diris ke kontraŭas kelkajn etajn stilajn aferojn. Do, mi rekomendas ke vi diskutu kun li por havi konsenton kun viaj kontraŭoj. Ne ? Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 23:41, 10 Jun. 2012 (UTC)


   La vera problemo estas, ke la Ŝablono:Babel dokumentade ne avertas, ke ĝi enŝovas Kategoriojn kaj pro tio uziĝu nur en uzantopaĝoj.  Kiu povus imagi tion? {Komparu kun mia dokumentado de Ŝablono:Jama ADLS.) Aldone, vere estas tre ĝene, se iu administranto komencas umi en ies paĝoj, ĝuste tiam, kiam oni okupiĝas pri io alia. Sed mi jam sufiĉe acide atentigis pri tio en la ĉefa diskutejo. Administrantoj simple ne konscias pri tio, kion ili eklanĉas ĉe iuj kontribuantoj, se ili simple kvazaŭ divokite ekagas kaj forigas ion. Se vi estus atentiginta min pri la kategoria problemo, evidente, mi estus solvinta ĝin. Sed ne hieraŭ. Hodiaŭ.

Aldone, se vi estas programisto, kial vi ne mem simple solvis la problemeton? Kion mi celis per mia transa inkludo devus esti klare, ĉu? Same pri la neĉeestaj referencoj. Via devo estas helpi, ne malhelpi. --  PEJNO Simono  Diskuto  11:35, 11 Jun. 2012 (UTC)

Mi atentas vin je tio, ke Pejno Simono estas la verkista nomo de iu persono en Eo, tiel vi ne rajtis alinomi tion laŭ supozoj. Lian veran nomon mi ne konas. Narvalo (diskuto) 13:42, 11 Jun. 2012 (UTC)


Laŭ la angla Vikipedio: Writing autobiographies is discouraged because it is difficult to write a neutral, verifiable autobiography, and there are many pitfalls. Ili pravas. Malgraŭ, la aferoj de aliaj vikipedioj restas iliajn aferojn. Simple ke ni respektu la regulojn deciditaj por ĉiuj Vikipedioj, kaj ne la reguloj de aliaj vikipedioj kies ni ne havas paĝon kaj ne decidis aplikadon de la regulo tie. Sed ni povas krei vikipedian paĝon pri la aŭtobiografoj, se nia komunumo akceptas. La kialo estas ke pluraj el niaj uzantoj skribis iliajn aŭtobiografiojn, ĉar ili estas aŭ estis Esperantistoj. Do, ni devas havi konsenton kun la aliaj uzantoj. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 00:01, 18 Jun. 2012 (UTC)

  Fakte estas tiel, ke intertempe aliaj okazigas la redaktomiliton kvazaŭ mianome. Sed skribi ion en mia diskutejo, iugrade pacserĉe, kaj samtempe reredakti, jen iomete tro. Miajn argumentojn vi konas.

Se vi teĥnike ne kompreas mian paĝon, jen via problemo. Do mi konsilas vin estonte simple lasu ĝin en paco.
Aldone mi atentigas, ke estas almenaŭ cento da membiografioj ĉi-Vikie. Jen do vera tasko por vi. Do ek al novaj horizontoj! -- PEJNO Simono  Diskuto  21:33, 1 Jul. 2012 (UTC)

Pejno Simono[redakti fonton]

Mi petas ke ni diskutu antaŭ ol modifi la paĝon. Mi rimarkas ke ni forte modifas la artikolon. Dankon. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 21:42, 4 Jul. 2012 (UTC)

Skizofrenio[redakti fonton]

Mi traktos vin Petr, ĉar mi prenis al mi la tempon, por pruvi, ke fakte estas tia. Por mi tio ne estis tre malfacila kaj vi akcidente postlasis plurajn indicojn. Mi povas eĉ diri, kiam vi tagmanĝas kaj kiam vi supozeble veturas hejmen. Do mi proponas, ke vi remetu CubeF-on reen en lian flakonon kaj ne forgesu bone korki ĝin.

Sed malgraŭ via konfliktemo, mi gratulas vin pro la diskuteja sistemo. Kiel vi vidas, mi faris per ĝi tri rubrikojn. -- PEJNO Simono Diskuto  08:36, 7 Jul. 2012 (UTC)

Rubrikoj[redakti fonton]

  Legu eble unue miajn Ekkonojn antaŭ ol meti pliajn rubrikojn. Ne-Esperanto supozeble restos tute malplena, aŭ kion vi volas tien enmeti? -- PEJNO Simono Diskuto  09:09, 7 Jul. 2012 (UTC)

Ho mi devenas. Afiŝoj, kiuj ne estas en Esperanto. Sed tiam oni nomu ĝin Not in Esperanto, ĉu? La demando estas, nur se jen afiŝoj de iuj uzantoj, aŭ iuj teknikaĵoj el aliaj Vikiaj sekcioj. -- PEJNO Simono Diskuto  09:13, 7 Jul. 2012 (UTC)

Via forŝovo de la rubriktabelo[redakti fonton]

  Estas klare, ke vi kunŝovis la ankron, ĉu? Ĉu jen vere bona ideo? Metu la sekcitabelon eble en apartan dosieron. Tiam ni povas reteni la ankron sur la supra ebeno, ekzemple se ni volas moveti ĝin. Aliflanke, oni povus lasi ĉion tia kiel nuna. -- PEJNO Simono Diskuto  20:51, 7 Jul. 2012 (UTC)

Mi uzas la ankron en Partoj de Diskutejo por la ligilo Al Kompleta enhavo. Se la ankro ne estas sur la supra ebeno, la afero iĝas por iu, kiu volas varti la aferon, iomete mistifika. Sed aliflanke, se ni jam kvazaŭ pafas de malsupre, subtere el Partoj de Diskutejo, la celo supozeble rajtu esti same malsupre en Diskutejo/Enkonduko. Do lasu tia. -- PEJNO Simono Diskuto  21:04, 7 Jul. 2012 (UTC)

Vikipedio:Diskutejo/Diskutejo[redakti fonton]

Mi havas proponon por alia nomo: ceterejo aŭ aliejo. Eble "ceterejo" estus pli bone. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 21:27, 7 Jul. 2012 (UTC)

Roger, over and out[redakti fonton]

  Do mi nun ĝisas.

La nova Diskutejo ruliĝas bonege. Mi lasis viajn kolorojn kaj ankaŭ laŭ mia opinio, ĝi aspektas, kiel ĝi nun ĝuste estas, tre kontentiga. La grandaj titoloj estas necesaj por helpegi la uzulon, kiu laŭpove ne konfuziĝu kaj bone konsciu, kie li ĝuste troviĝas. Ĉe tio mi korektis mallogikaĵon en la praversio rilate la lokon de la ĉefa Enhavo. Nur tiel la afero vere klariĝos por la uzulo.

La sola tasko, kiu estas ankoraŭ farenda, estas malaktivigi Aldoni temon (kaj nur tiun) sur la ĉefpaĝo. Sendube iu jam scias, precize kie oni devos fari la ŝanĝon. Plej bone estus lasi la ungeton, sed klare montri, ke ĝi ne plu estas aktiva. Mi ne scias, ĉu la sistemo subtenas tion.

-- PEJNO Simono Diskuto  21:31, 7 Jul. 2012 (UTC)

Diversejo[redakti fonton]

  Genia! Jen la ĝusta termino. -- PEJNO Simono Diskuto  19:19, 8 Jul. 2012 (UTC)

Ŝablono:Navigilo:Sukoj[redakti fonton]

Dankon pro via helpo. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 21:30, 9 Jul. 2012 (UTC)

Kontraŭ[redakti fonton]

Kial vi kontraŭas ĉiujn proponojn por ADLS ??? Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 21:06, 14 Jul. 2012 (UTC)

  • Mian opinion mi ĉiam skribas kune kun mia voĉdono. --CubeF (diskuto) 21:29, 14 Jul. 2012 (UTC)
Ĉu almenaŭ unu proponon vi poras ? Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 21:44, 14 Jul. 2012 (UTC)
  • Se estos sufiĉe bona propono mi ĝin certe subtenos. Nun mi ekzemple legas sufiĉe bonan. --CubeF (diskuto) 21:48, 14 Jul. 2012 (UTC)
Do la proponoj de ADLS estas ĝisnune malbonaj ? Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 21:50, 14 Jul. 2012 (UTC)

Justa uzo[redakti fonton]

Dankon pro via helpopreteco sur mia diskutpaĝo. Mi volus fari ŝablonon pri justa uzo, sed ne scias kiamaniere procedi. Mi disponas pri jenaj informoj: Kovrilpaĝo | Adolf Sproeck | La skurila libro | desegnis Anna Bragge | eldonejo Torben Kehlet | Kopenhago 1968 | aŭtoro kaj eldonisto mortis, ankaŭ desegnisto | justa uzo. --Riŝo (diskuto) 20:41, 31 Jul. 2012 (UTC)