Uzanto-Diskuto:KuboF Hromoslav/Arkivo/2014

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu vi povas rapide legi tiun kontribuon?[redakti fonton]

Mi postulas, ke Pangea ĉesu siajn insultojn kaj kalumniadon. Dankon por via eventuala interveno DidiWeidmann (diskuto) 16:47, 1 Jan. 2014 (UTC)

Geokesto2[redakti fonton]

Dankon! Uzo de vikidatumo estas plibonigo. Mi vidis Detva kaj klopodis fari same por Lechâtelet sed kiel ni povas aldoni oficiala retejo (http://www.lechatelet.fr/) en deklaro? Mi ne sukcesis aldoni novan deklaron en vikidatumo. --pino (diskuto) 09:05, 8 Jan. 2014 (UTC)

(daŭrigo) Nun mi sukcesis, bone. Alian parametron aŭtomate aldoni en ŝablonon estus tre utila: geografiaj koordinatoj. Ĉu estus malfacila ?--pino (diskuto) 09:24, 8 Jan. 2014 (UTC)
Mi laboras pri aldonado de ĉio ajn sed pri koordinatoj mi ne spertas. Tamen mi komunikas pri tio kun Tlustulimu kaj post kelka tempo (espereble) ni aldonos ankaŭ tion. Sciu, ke ne bezonatas forigadi parametrojn de ŝablonoj permane (se vi ne faras alian redakton samtempe), ĉar post kiam nova sistemo pretos mi povos lanĉi roboton. Vikidatumoj utilas nuntempe precipe por nove kreitaj artikoloj. Amike. --KuboF (diskuto) 18:18, 8 Jan. 2014 (UTC)
@Pino. La afero pri la koordinatoj estas sufiĉe malfacila, ĉar {{geokesto}}, kiu ja estas la praulo de {{geokesto2}} ja enhavas diversajn grupojn de parametroj por koordinatoj. Pro kongrueco ili nun eĉ restis en {{geokesto2}}. Sed intertempe ja aperis Lua. Kaj en somero 2013 mi eĉ kreis du Lua-modulojn por tio. Tial mi emus iel rearanĝi la koordinatojn eĉ per Lua. Ĉar mi ĉi tie nun tute sole okupiĝas pri tio, tio certe ankoraŭ iomete daŭros. :-| La moduloj ankoraŭ bezonos iom da plilaborado, kvankam la unue kreita uzota poste de {{Koord}} jam estas preskaŭ preta. Tamen mi ankoraŭ volas testi iomete kaj ekuzi ilin en ŝablonoj samtempe, se eblas. --Tlustulimu (diskuto) 20:47, 8 Jan. 2014 (UTC)
Kompreneble, dankon Kubof kaj Tlustulimu. --pino (diskuto) 21:35, 8 Jan. 2014 (UTC)

Saluton. Mi vidas, ke en sia kampanjo kontraŭ Portalo:Pedofilio, la uzanto-administranto DidiWeidmann nun estas sendanta novan serion da mesaĝoj al uzantoj, ĉi-foje al tiuj, kiuj voĉdonis kontraŭ la forigon de la portalo. En tiuj mesaĝoj li demandas se vi ĉiuj estas pretaj regule kunlabori kaj kunredakti en la portalo ("ne nur unu foje per redakteto en duona jaro, sed almenaŭ unufoje semajne" unufoje semajne! -!!!-), kiel speco de ĉantaĝo aŭ kondiĉo altrudita de li mem por ne forigi la portalon, kiu ĉiuokaze li klopodus manipuli kaj cenzuri laŭ sia fajfilo. Nu, antaŭ tio mi devas averti, ke: UNUE: Ekde la komenco, la portalo estas farita tiamaniere, ke ĝi tute ne bezonas ian flegadon. Ĝi ne entenas, kiel oni povas konstati, sekciojn kiaj "Novaĵoj" aŭ "Aktualaĵoj", sed nuraj artikoloj, biografioj, historiaj eventoj, naskiĝoj, kiuj rotacias ĉiumonate. Tiaj enhavoj, memkompreneble, ne bezonas ian ĝisdatigon... des pli plurfoje po semajno! La propono flegi ĝin konstante, plurfoje po semajno, estas do sensenca kaj absurda. DUE: DidiWeidmann ja scias ke neniu pretos regule flegi la portalon. Sciante tion, li esperas atingi ekskuzon, kiu permesu al li libere cenzuri, forigi aŭ manipuli la portalon. Pardonu la ĝenon, sed mi ne povis resti silenta antaŭ tiu nova manipulado. Amike.--Pangea (diskuto) 09:13, 13 Jan. 2014 (UTC)

Sal Pangea! Mi vidas la aktivadon de Didi. Mi jam petis lin pri markado de problemaj partoj de la portalo kaj de la artikoloj rilataj. Li evidente havas multegan liberan tempon por skribi longegajn diskutojn kaj sendadi amasmesaĝojn. Se li utiligus tiun tempon por montri al konkretaj problemoj, jam tute ne devus esti iu ajn parto de la portalo problema. En tre arka situacio mi eĉ povus pripensi ŝlosi la portalon - ja se ĝi ne bezonas regulan prilaboron, tio povus esti eble por malebligi vandaladon (tamen tio nur en vere tre akra situacio). --KuboF (diskuto) 13:16, 13 Jan. 2014 (UTC)
La portalo ja ne bezonas regulan prilaboron, nek flegadon, nek ĝisdatigojn. Kiun flegadon bezonus selekto de artikoloj, biografioj, historiaj eventoj aŭ naskiĝoj de famaj pedofiloj? Mi pensas, ke Didi nur volas atingi per tiu propono 1) negativan respondon pri la flegado fare de la uzantoj, kion li uzus kiel ekskuzon por forigi ĝin argumentante, ke ĝi necesas flegadon (malvere) kaj neniu pretas fari tion aŭ 2), se ĝi daŭrigas, manipuli ĝin laŭ sia fajfilo kaj el lia kompleta nescio pri la temo, por prezenti pedofilion kvazaŭ sinonimon de infana sekso misuzo kaj nenion-plu-endas-aldoni, kio estus abomenaĵo kaj signifus fariĝi kvalitan portalon simpla rubaĵo sen ia valoro. Mi ne scias se fermi ĝin estas bona ideo, mi eĉ konsentus forigi ĝin se tio utilus por fini la problemojn kreataj de tiu persono. Bedaŭrinda decido, ĉar ĝi estas unu el la plej kvalitaj kaj interesaj portaloj en Vikipedio (ne nur en la esperanta Vikipedio) kaj mi multe laboris en ĝi dum multaj monatoj, kun pasio kaj iluzio. Sed necesas fari ion por ne plu elteni la konstantajn manipuladojn, polemikojn, petojn de cenzuro kaj problemojn kreatajn de tiu ulo, kiuj estas jam tro multe lacigaj por mi kaj por ĉiuj. Tiu persono scias neniom pri pedofilio kaj pretendas redukti ĝin al infana seksa misuzo kaj tio estas sensenca; pedofilio estas temo tre ampleksa, oni ne povas limigi ĝin al tio, kaj tion li ne komprenas nek ŝajnas kapabli kompreni. Tiu persono estas nekapabla distingi inter enhavoj neŭtralaj kaj neneŭtralaj kaj nekapabla verki li mem neŭtrale pri la temo, kion li ripetadi demonstris. Mi demandas al mi se iu vere tralegis la enhavojn de la portalo aŭ simple parolas sen scii pri kio, simple pelataj de la demagogia kampanjo de tiu uzanto.--Pangea (diskuto) 03:08, 14 Jan. 2014 (UTC)

Redaktetoj[redakti fonton]

Eble vi vidis, ke mi ankoraŭ faras iun redaktetojn, ekzemple en la Diskutejo. Mi petas komprenon, ĉar kredu min, al mi estas ofte tre malfacili eviti ilin, eĉ uzante "Antaŭrigardo". Ekzemple, en unu el miaj lastaj komentoj en Diskutejo mi plurfoje skribis "plenreskulojn" antataŭ "neplenkreskuloj", kaj kelkajn minutojn poste mi ekrimarkis la eraron. La senco de la mesaĝo tute malsamas uzante unu aŭ alian vorton, do mi nepre devas korekti ĝin. Kiel mi diras, mi petas komprenon.--Pangea (diskuto) 23:04, 16 Jan. 2014 (UTC)

Restarigo[redakti fonton]

Saluton. Via intenco restarigi la portalon ŝajnas al mi trafa pro tio, ke la forigo estis nura cenzuro, ne nur de enhavoj, sed de la temo mem, kaj la balotado, plena de neregulecoj kiuj senvalidigus la tutan proceduron, nura alibio por pravigi ĝin. Kiel vi mem kaj aliaj diris, la temo estas enciklopedieca kaj portalo pri la temo estas akceptebla, samkiel ekzistas portaloj pri plej diversaj temoj; do ne estis motivoj por proponi balotadon. Ni ne trompiĝu: multaj volas forigi la portalon pro nuraj personaj antipatioj al la temo mem, kaj antipatio al iu temo ne estas valida kialo por forigi enhavojn. Se iu kredis, ke iu parto, frazo aŭ vorto en la enhavoj ne estas neŭtrala, sufiĉis diri tion en la koncerna diskutpaĝo por klopodi alveni al interkonsento. Bona argumentado estas tre grava: ne sufiĉas aserti ion, necesas ke la argumentoj estu logikaj kaj ne trompaj, kaj ĉi tie la argumentoj de multaj rezistas eĉ ne la plej etan analizon. Ja tio ne estas problemo ekskuziva de Vikipedio, sed ĝenerala pritraktante ĉie la temon de pedofilio, fronte al kio multaj ŝajnas havi nenian kapablon analizi la aferojn racie. Ŝajnas al mi, ke iuj ne havas fakte enciklopediecajn celojn, sed nur emo polemiki. Al mi jam estas preskaŭ egale se la portalo malaperas aŭ daŭras, ĉar mi estas jam laca kaj ne volas, ke ĝi fariĝu fonto de konfliktoj, sed mi ne povas permesi, ke iuj prezentu la aferojn kia ili ne estas. Mi esperas, ke ni trankviliĝos kaj klopodos debati kaj rezoni civilize, centrante nin sur konkretaj punktoj. Mi ŝatus alveni al plej bonaj solvoj, sed hodiaŭ mi ne havas tempon por partopreni en la debatoj. Ĝis.--Pangea (diskuto) 20:01, 22 Jan. 2014 (UTC)

Jes, longaj mesaĝoj lacigas. Mi klopodos.--Pangea (diskuto) 05:26, 23 Jan. 2014 (UTC)

Komunumoj de Meksiko[redakti fonton]

Saluton, nun februaro jam pasis kaj la projekto pri plia ordigo de la miloj da artikoletoj pri la komunumoj de Meksiko ankoraŭ ne robote pluprogresis. Daŭre vi pravas, ke robota helpo tre bonas en trakto de tiom granda sumo de artikoloj, sed aliflanke la robota helpo kompreneble ĉiam nur kovras unu tasketon, do restas pesi kiam estas tute ŝablonaj taskoj taŭgaj por roboto, kaj kiam - kvankam tede - homa redaktanto povas samtempe fari plurajn individuajn redaktojn. Por tamen progresi al pli interesaj taskoj, mi petus vin sendi vian roboton fari tri absolute ŝablonajn anstataŭigojn - se vi volas en tuta vikipedio, ne nur en la artikoloj pri komunumoj de Meksiko. Unua estas simpla tajperaro en miloj da primeksikaj paĝoj, nome ŝanĝi la signaron "La geografia koordinatoj de la komunumo" al "La geografiaj koordinatoj de la komunumo" - en tio centprocente ne eblas damaĝi ion ajn :-). Dua peto estus ŝablone, mi rekomendus tutvikipedie ŝanĝi la signaron " enloĝanto" al " loĝanto", tiel ke ŝanĝiĝas ĉiuj vortformoj (do -o, -oj, -on kaj -ojn). Se iel problemas fari tion unupaŝe, alternativo estus fari ĉiujn kvar anstataŭigojn unuope. Variaĵoj kun komenca majusklo laŭ mi apenaŭ ekzistas en signifa kvanto. Paralele mi ankaŭ persone pluprilaborus paĝojn, sed la suprajn tedegajn ŝanĝojn mi ne emas persone fari. Ĉu vi sendos vian roboton? Cetere: Bonas la ideo foje persone renkontiĝi en Esperanto-evento, sed mi momente ankoraŭ ne vidus ke mia persona - kaj familia kaj profesia - situacio ŝanĝiĝus tiel ke denove ekestus tempo por mi veni al iu tia evento. Sed kiam la infanoj iom plugrandiĝos, kaj post profesia ekaktiviĝo de mia edzino mi eble povos iom redukti la propran profesiumadon, ni vidos. Nun por mi pli simplus demandi al Marcos, ĉu li ankoraŭ vivas en Bonn, kaj se jes peti lin ĉu li emus foje renkontiĝi tie, aŭ en apudaj urboj Siegburg aŭ Kolonjo, plej bone kun tekokomputiloj en apudĉefstacidoma restoracio, ĉar regule mi trajne pasas tra la urbaro (nur ke necesus elekti bonan tagon, tiel ke mi ne plu-voje malkaptus la lastan tagan trajnkonekton...). Eĉ se li nun ne tre aktivas en vikipedio, mi certas ke li plu povus bone klarigi kiel funkciigi vikipedian roboton. Tamen, ĝis nun mi ne konkrete demandis lin, ĉar mi ne vidis tagon kiam mi havus sufiĉan kvanton da disponebla tempo apudĉefstacidome... kaj tial mi eĉ ne certas ĉu li ankoraŭ estas en Bonno. Do, provizore mi emas ne mem konstrui roboton, sed peti vian roboton pri iuj aparte simplaj, aparte tedaj taskoj, kiuj ne pravigus personan tempoinveston fare de administranto kaj fake samkiel lingve kompare sperta artikol-verkisto. Ĉu vi povas realigi miajn du petojn, kaj poste eventuale akcepti pliajn? ThomasPusch (diskuto) 12:17, 9 Mar. 2014 (UTC)

Artikoloj pri bestoj kaj plantoj[redakti fonton]

Dankon pro klarigo. Sed laŭ mi la plia aldono de "projektoj" estas senutila en tiaj artikoloj, ĉar la informo estas jam havebla danke al la informo en la "kesto". --Forstbirdo (diskuto) 14:08, 16 Mar. 2014 (UTC)

Kaj literaturo havas alian signifon ol bibliografio. Temas laŭ mi pri tiu ĉi. --Forstbirdo (diskuto) 19:11, 16 Mar. 2014 (UTC)

Legindeco de la artikolo nudelo[redakti fonton]

Post postulo de diversaj kontribuantoj en la disktuejo mi forigis la artikolon nudelo el la listo de la legindaj artikoloj. La kialo estas evidenta, ĝi ne plenumigas la kriteriojn objektivajn por la atributo "leginda": Unue la artikolo estas tre mallonga (nome malpli ol 4000 bitokoj). Artikolo kun malpli ol 8000 bitokoj nun en tre esceptaj kazoj entute devus ricevi la atributon leginda kaj malgraŭ ĝia mallongeco granda parto de la artikolo eĉ nur estas listo kun alidirektoj al aliaj artikoloj. Do la efektive artiklolo longas eĉ malpli ol 2000 bitokoj. Certer la longeco estas ne la unika kriterio kaj en tre escepetaj kazoj ankaŭ mallonga artikolo povas meriti tian atributon. Sed direndas, ke la artikoleto vere nur tre supraĵe traktas esencajn trajtojn de la temo. Alia kriterio estas referencoj. La artikolo havas eĉ ne unu solan entekstan referencon. Tial ankaŭ tiun kriterion ĝi tute ne plenumigas. Trie ek de la decido mallegindigi ĝin ne okazis esencaj modifoj. Pro tiuj evidentaj kialoj via nuligo de mia redakto estas malkorekta kaj ne estas akceptebla nuntempe la remeto de nudelo al la listo de legindaj artikoloj, sen ke la necesaj plibonigoj okazos. Se la legindeco de nudelo al vi ion signifas, mi elkore invitas vin transformi ĝin al vere leginda artikolo. Se ĝi atingis longecon akcpeteblan (de almenau 10000 bitokoj), estos verikta en bona stilo kaj enhavos la bezonatajn referencojn (oni povas ankaŭ kopii ilin el la alilingvaj versioj), tiam mi estos la unua, kiu volonte subtenos la remeton de la artikolo al la listo legindaj artikoloj. Niaj legindaj artikoloj tamen devas plenigi minimumajn kvalitajn kriteriojn, se ni ne volas, ke Esperanto-vikipedio ricevos la reputacion de diletanta vikipedio! Mi esperas, ke vi komprenas surbaze de tiuj argumentoj, ke mi restarigas miajn redaktojn, kiujn vi nuligis. Amike salutas vin DidiWeidmann (diskuto) 17:28, 18 Apr. 2014 (UTC)

Kara Didi, unue bonvolu skribi iom pli koncize - tio daŭros malpli multan tempon al vi por skribi kaj al mi por legi ;)
Due, kiu estas la "diversaj kontribuantoj en la disktuejo"? Se temas pri nuntempa sekcio Mallegindigi artikolon, tie estas unu homo post kies atentigo vi efektivigis la ideon. Ĉu estas iuj diskutoj, kiujn mi pretervidis?
Trie, mi tute konsentas pri ekslegindigo de "Nudelo" - ĝi tute ne plenumas la kriteriojn, almenaŭ pri kontrolebleco de asertoj (ja mi mem markis ĝin pri senfonteco). Ĉu vi tamen konsideras taŭge en tiu ĉi momento ekslegindigi ĉiujn 78 senfontajn legindajn kaj 54 senfontajn elstarajn artikolojn? Aŭ ĉu vi preferas almenaŭ demandi la komunumon?
Amike. --KuboF (diskuto) 17:51, 18 Apr. 2014 (UTC)
Bonvolu pludiskuti en Diskutejo por ne rompi duskuton en kelkajn erojn. --KuboF (diskuto) 17:54, 18 Apr. 2014 (UTC)
Kara Kubo, estas vere ridinda, ke vi volas defendi la legindecon de tiel mizera artikolo kiel estas nudelo. Por komparo rigardu la koncernajn artikolojn en la germana kaj angla versio de vikipedio, kiuj ambaŭ estas multe pli riĉaj, tamen neniu havis la ideojn al tiuj artikoloj tie doni la statuson de "legindeco". Doni statuson de legindeco al artikoloj, kiuj laŭ ilia kvalito kaj grandeco absolute ne meritas tion, damaĝas la reputacion de nia vikipedio. Se vi malfermas redaktomiliton en tia afero, tio estus vere stranga kaj ne komprenebla agado! Mi jam diris, al vi, se vi volas konservi la artikolon kiel leginda, tiam faru ion, ke ĝi fariĝu leginda. Ĉio alia estas absurdaĵo!DidiWeidmann (diskuto) 21:07, 18 Apr. 2014 (UTC)
Kara Didi, mi verdire ne protektas la artikolon (mi tute konsentas, ke ĝi neniel estas leginda), mi protektas almenaŭ bazan vicordon de aferoj. Do ekz., se ni kreis paĝon por trakti ekslegindigon, ne sufiĉas diri "mi efektivigis ekslegindigon". Mi persone preferus, ke ni povu en rapida procezo (nuntempe tio signifas "tuj, sen diskuto, kun mencio en iu centra loko") ekslegindigi kaj ekselstarigi ĉiujn statushavajn artikolojn sen referencoj (kaj pri aliaj, kiuj ne plenumas kriteriojn ni povas diskuti). Se vi volas forigi statuson de iu ajn artikolo alimaniere ol per kutima interkonsentita procezo vi tion prefere almenaŭ diru anticipe, ja sendiskuta rompado de kutimoj estas konsiderata kiel vandalaĵo en multaj okazoj... Kaj nun, kiam estas konflikto pri la agado, prefere ni revenu al elirpunkto kaj findiskutu ĝin. --KuboF (diskuto) 21:26, 18 Apr. 2014 (UTC)
Kara Kubo, via riproĉo, ke la proceduro ne estis observita estas malprava kaj via stranga lukto, kiun vi kaŭzas nun vere absurda! Kiel dirite jam en novembro 2012 al la artikolo estis mincaita la perdo de ĝia statuso de legindindeco - la ŝablono ja bone videblas. La aldono de tiu ŝablono estis fakte la malfermo de la diskuto. Ke neniu reagis, simple signifas, ke neniu volis diskuti - la ebleco ekzistis! Do fakte jam en decembro 2012 mi povintus mallegindigi la artikolon tute regularkonforme! Tamen mi mallegindigis la artikolon nur plurajn tagojn post publika postulo pri mallegindigo, fare de Mutichou, kiu trovis cetere subtenon de Tlustulimu kaj nenian kontraŭstaron. La restarigo de legindeco aliflanke postulas pliponigon de la artikolo kaj poste novan voĉdonon pri legindeco. Se vi restarigas nun simple la legindecon, tiam fakte vi vundas la regularon, dum male mia ago de mallegindigo estis tute regulkonforma.DidiWeidmann (diskuto) 22:10, 18 Apr. 2014 (UTC)
Por ion ankoraŭ klarigi: Ni ne havas ĝis nun eksplicitan proceduron pri mallengindigo. Sed oni por jure paroli povas uzi analogian proceduron al forigo. Ĉar forigo estas pli forta ago ol mallegindigo, certe la analoga apliko de la foriga regularo por mallegindigo estas jure pli ol korekta. La foriga regularo antaŭvidas maksimuman tempolimon de 1 semajno post postulo de forigo, se neniu protestas kaj postulas diskuton. Kiel dirite la minaco/postulo de mallegindigo al la artikolo nudelo estis anoncita jam en novembro 2012. Kontraŭ tio ne venis protesto. Cetere ŝajne ne ekzistas protokolo pri la siatempa legindigo de la artikolo. Do mi eĉ havas dubon, ĉu en la konkreta kazo okazis korekta baloto - mi certe voĉdonintus kontraŭ!DidiWeidmann (diskuto) 22:27, 18 Apr. 2014 (UTC)
Didi, denove mi vin petas pri plikoncizigo de viaj eseoj, ili vere estas tro longaj!
Ŝablonigo de la artikolo pri senfonteco estis rimarkigo pri senfonteco, ne unua paŝo de ekslegindiga procezo (mi dirus, ke la nula, prepara paŝo). Konsciu, ke la ŝablono estis aldonita robote, do ĝi ne aperis en Lastaj ŝanĝoj nek en kutima Atentaro (eĉ atentaro de ĝiaj kontribuintoj!). Krome, kutima procezo por forigo konsistas ankaŭ de atentigo de ĉefaŭtoro(j). Se vi volas kompari procedurojn, prefere al ekslegindigo komparu ekselstarigon - kaj tiu ja postulas diskuton en koncerna paĝo. Do ekslegindigo tute ne estis konforma al laŭ tiu komparo.
Mi jam x-foje ripetas, ke mi neniel pensas, ke la artikolo meritas legindan statuson (eble ĝerman...). Sed faradu ni aferojn sisteme - aŭ ni diskutu pri ĉiuj artikoloj aŭ ni difinu iun sojlon sub kiu ne necesas diskuti. Sed faru ni tion sisteme, ne arbitre! (aliokaze denove estos perditaj protokoloj...) Mi preferas starigi tian sojlon, precipe ĉar mi (kiel fakte nuntempa ĉefprizorganto de balotoj pri elstarigo / legindigo / ekselstarigo) scias kiom multe da energio kostus al ni formala diskutado.
--KuboF (diskuto) 23:15, 18 Apr. 2014 (UTC)
Admono: Kara Kubo - via ago nuligi la mallegindecon de nudelo estas malakceptebla mi petas vi fariĝu racia!DidiWeidmann (diskuto) 12:01, 19 Apr. 2014 (UTC)
DidiWeidmann, vi vidas, ke la komunumo malakceptas sendiskutan ekslegindigon kaj ekzemple mi konsideras tion malakceptebla. Mi proponis sisteman solvon sed vi ne emis plu diskuti pri ĝi (kion mi vere bedaŭras). Ĉiuokaze, nun estas lanĉita diskuto ĉe Vikipedio:Ne plu legindaj artikoloj/Nudelo - bonvolu partopreni. --KuboF (diskuto) 12:06, 19 Apr. 2014 (UTC)
Kara KuboF - ne parolu en la nomo de la komunumo: Krom vi neniu en tiu-ĉi afero intervenis - memkompreneble oni povas por ĉiu simpla afero krei sisteman proceduron, sed tiam ni iun tagon ne plu povas labori sed devus por ĉiu ago malfermi komplikan diskuton! En kazoj evidentaj kaj klaraj administrantoj devas havi certan decidorajton. En la kazo, ke tia dedico estas enhave erara, oni povas malfermi diskuton. Mia propono estas, ke por mallegindigo ni apliku similan metodon kiel por forigoj. Mi havus komprenon por vi, se vi opinius, ke la artikolo nudelo meritus konservon en la listo de legindeco. Tio tamen ne estas la kazo, vi mem asertas, ke tiu artikolo neniel meritas legindecon. Do vere via konduto simple estas absurda kaj viaj riproĉoj al mi senbazaj! Laŭ la impreso, kiun mi havas, estas evidenta fakto, ke se la komunumo ion deziras, tiam tion, ke nudelo ne estu en la listo de legindaj artikoloj.DidiWeidmann (diskuto) 13:20, 19 Apr. 2014 (UTC)
Didi, mi ĝojas, ke ni havas similan opinion pri tio! Kiel mi jam skribis milfoje kaj ankaŭ antaŭmomente mi ankaŭ volas havi proceduron similan al forigado, do por klaraj kazo havi sendiskutan proceduron similan al tuja forigado (sed kun nepra protokoligo ie konkretloke) kaj por diskuteblaj kazoj diskutadon similan al kutima forigado. Ĉu vi volas helpi pri starigo de tiu pli simpla proceduro? Mi jam miajn proponojn por la kriterioj multfoje diris. Estas via vico. --KuboF (diskuto) 13:28, 19 Apr. 2014 (UTC)
Kara Kubo, mi havas la impreson, ke vi ie havas nodon. Eĉ se vere mi preteratentintus proceduron - principo de la romia juro (kiu validas preskaŭ ĉie en Eŭropo) estas: "Kie ne estas plendanto, ne estas juĝisto!" - Via interveno do nur estintus prava, se vi volis esprimi malkonsenton kun mia laŭdire arbitra decido, do se vi havintus la opinion, ke nudelo devus resti leginda! Via interveno tamen estis simple rigida aplikado de formalaj principoj (kiuj cetere estas via persona interpreto) kaj tial evidente superflua. La principo de la romia juro formulas tiel: Plendanto havas nur plendorajton, kiam li volas postuli modifon de la decido. Vi tamen ja, kiel vi mem asertis, ne deziris relegindigon de la artikolo nudelo, do per aliaj vortoj: vi ne estis interesita partio kaj tial eĉ ne havintus plendorajton ... - ĉu vi sukcesis sekvi tiujn klarigojn?DidiWeidmann (diskuto) 15:21, 19 Apr. 2014 (UTC)
Didi, mi ja volas ŝanĝon de proponita proceduro (arbitra decido sen anticipe interkonsentitaj kriterioj), do mi havas plendorajton. Jam estas la artikolo en formala proceduro por ekslegindigo kaj estas proponitaj paŝoj por estonteco (diskutejo, NPLA, NLEA). Se estus vi, kiu longtempe prizorgadus tiujn disktojn / balotojn vi tuj komprenus miajn intencojn (kiuj ja ne estas tro apartaj de viaj deklaritaj), do precipe sisteman, dokumentitaj kaj plej eble simplan pritraktadon de statusforigoj. Ĉu ni nun povus finfine diskuti konstruige? --KuboF (diskuto) 15:53, 19 Apr. 2014 (UTC)

Mi provas rediri per simplaj vorto: Kubo, vi ĵus kreis grandan problemon, kie neniu problemo ekzistis kaj nun vi volas proponi por krei superfluan proceduron por solvi la tute ne ekzistantan problemon. Vi simple misinterpretis la regularon, kaj tial al mi kaŭzis multe da ĝeno kaj tempoperdo por nenio. Ĉar je la fino tamen estos mallegindigita nudelo. DidiWeidmann (diskuto) 15:38, 19 Apr. 2014 (UTC)

Mi komprenas, ke vi dum lastaj jaroj ne prizorgadis balotojn pri EA / LA / NPEA, aliokaze vi tuj scius, ke la ekslegindigo de Nudelo ne estos fino sed nur plia paŝo en longtempa procezo de kvalito-taksado. Se vi estus pli ema al diskutado (do ambaŭflanka komprenema komunikado) ni jam povus havi starigitan kvalito-sojlon por tuj forigi statuson de artikoloj. Do ne temis pri protektado de unu sola artikolo, sed sistema prilaborado de pli ol cento da ili (kion vi tute ne menciis, sed mi ekde komenco celis al tio). Mi ja ŝatas diskutante solvadi problemojn, sed ni diskutu konstruige! --KuboF (diskuto) 15:53, 19 Apr. 2014 (UTC)
Mi vere ne komprenas, kion vi volas: Ni jam havas proceduron. Estas klare la kriterioj por legindaj kaj elstaraj artikoloj. La klarajn ni laŭ la nuna regularo povas mallegindigi post anonco post paso de unu tago aŭ maksimume unu semajno sen disktuo, krom se iu en specifa kazo postulas diskuton. Postuli diskuton tamen povas nur persono, kiu malkonsentas kun la mallegindigo aŭ malelstarigo. Kiel dirite, ĉar ne ekzistas la problemo mi ankaŭ ne vidas eblecon diskuti pri ĝi. La problemo estas, ke ni devas malelstarigi kaj mallegindigi ankoraŭ grandan kvanton da artikoloj - bedaŭrinde, sed se neniu ilin plibonigas, ne estas alia ebleco. DidiWeidmann (diskuto) 16:06, 19 Apr. 2014 (UTC)
Bonvolu pruvi „La klarajn ni laŭ la nuna regularo povas mallegindigi post anonco post paso de unu tago aŭ maksimume unu semajno sen disktuo, krom se iu en specifa kazo postulas diskuton.” Sen pruvo tiu eldiro validas tute nenion. Mi vere volas tion legi! --KuboF (diskuto) 16:11, 19 Apr. 2014 (UTC)

Bonvolu diskuti pri kriterioj por tuja forigo de statuso. --KuboF (diskuto) 16:47, 22 Apr. 2014 (UTC)

Angulo -[redakti fonton]

https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Angulo&oldid=5237312&diff=cur

Kial vi forviŝis {{el}} kaj proverboj? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:38, 23 Apr. 2014 (UTC)

Uzado de {{El}} estas iom kontroversa, mi ĝin kutime forigas kiam mi ĝin konsideras maltaŭga aspekte. Same faras kelkaj aliaj uzantoj, dum aliaj ĝin aldonas kaj ĝenerale mankas interkonsento pri tio.
Pri proverboj rigardu la redakto-resumon. --KuboF (diskuto) 12:45, 23 Apr. 2014 (UTC)
Mi proponas aldoni pli grandan informon ke {{El}} ne estas rekomendata. Ĉu bone? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:21, 23 Apr. 2014 (UTC)
@Marek Mazurkiewicz:: Mi ja ŝatus tion, sed ne estas ĝenerala interkonsento de la komunumo (aŭ eĉ de signife pli granda parto). La afero evoluiĝas laŭ tempo, iam estas pli da kontraŭo, iam pli da poro... Nun mi kuraĝas prezenti nur mian personan opinion - ke ĝi estas maltaŭga ne nur laŭ aspekto sed ankaŭ laŭ teĥnika principo; neŭtrala klarigo estas en ties dokumentado. --KuboF (diskuto) 15:17, 23 Apr. 2014 (UTC)

Respondo malfrua...[redakti fonton]

Saluton Kubof, mi kutime ne aparte atentigus vin ĉi-tie ke mi respondis al via komento metita al mia diskutpaĝo - sed ĵus mi malfrue respondis al noto kiun vi jam metis fine de januaro*, kaj samtempe ni ankaŭ diskutas en alia loko de mia diskutpaĝo. Mi sekve ne certas ĉu vi ne pretervidos mian respondon al vi en sekcio "Amasa alinomigado" :) Sincere, ThomasPusch (diskuto) 22:01, 28 Apr. 2014 (UTC)

* aldone al unua responda noto de la 9-a de marto kiun mi metis ĉi-paĝen, kaj jam dubis ĉu mi vere verkis ĝin aŭ ĉu mi nur pensis ĉu skribi ĝin, tial la duobla mencio de Marcos...

Saluton KuboF,

We're rearranging support for VisualEditor a bit, which means that I won't be dropping by the Esperanto Wikipedia nearly as often to see how it's working for you all, to check for questions, or to let you know about m:IRC office hours. Would you please let me know if any problems or questions come up? You know how to find me at the English Wikipedia, and the central feedback page is at mw:VisualEditor/Feedback. Also, we're starting a newsletter list at m:VisualEditor/Newsletter for anyone who wants to hear about bug fixes and new features.

You are one of the reasons why dealing with eo.wp has been such a pleasure. Dankon, Whatamidoing (WMF) (diskuto) 00:04, 30 Apr. 2014 (UTC)

Hi Whatamidoing (WMF)! I like to hear that. Unfortunately for next 3 weeks I am occupied and will not have much time for Wikis (and also have a little bit more urgent affairs on wiki, as is proposed unsysoping of me ;). Maybe Tlustulimu could help you more (I am in regular IM contact with him, if it will be needed). After 3 weeks I am freer to be agent for eowiki and VE. Regards. --KuboF (diskuto) 07:42, 30 Apr. 2014 (UTC)
I'm glad that the de-sysopping proposal failed. I agree with Darkweasel and several others who spoke in your defense. Perhaps I'll see you again in a few weeks. WhatamIdoing (diskuto) 17:40, 5 Maj. 2014 (UTC)
I am pretty glad too ;) See you later! --KuboF (diskuto) 18:59, 5 Maj. 2014 (UTC)

Pri kategoria alinomigo[redakti fonton]

Dankon KuboF pro forigi la artikolojn kaj kategoriojn al kiuj mi petis tujforigadon. Mi komprenis, ke mia maniero por alinomigi kategorion ne estis ĝusta, kiam mi vidis vian manieron: alinomigi kategorion, restarigi la paĝon kaj kunigi la historiojn. Tio estas pli bona ĉar mi antaŭe ne povis kunigi la historiojn per denove krei novan kategorion kiam mi volis alinomigi kategorion. Ekzemple vidu la historion Kategorio:Romkatolika Eklezio. Ĉu vi devos kunigi la historiojn kun Kategorio:Eklezio Romkatolika pro VP:C? Se vi povos fari ĝin, mi listigos tiajn kategoriojn.--Salatonbv (diskuto) 20:32, 22 Jun. 2014 (UTC)

@Salatonbv: Fakte alinomigo de kategoria paĝo funkcias nur mallonge, eble dum unu monato. Tial ankoraŭ multaj uzantoj ne konscias pri ĝi. Rilate al kopirajto - kategoria paĝo preskaŭ ne enhavas kopirajteblan tekston (tro simpla afero,fakte plejparte nur teĥnikaĵoj), sed mi fine kunigis la historiojn ĉar mi tion konsideras bona maniero por trakti historion de la paĝo (ekz. ke la paĝo estiĝis antaŭ 10 jaroj, ne antaŭ 1).
Kaj prefere vi ne petu al mi fari tiajn aferojn, sed mem petu administrajn rajtojn. Vi ja dum kelka tempo prilaboras alinomigadon, do administraj rajtoj utilos por vi (kaj ŝparos al mi multan tempon ;)). --KuboF (diskuto) 20:48, 22 Jun. 2014 (UTC)
Dankon pro la respondo kaj rekomendo. Mi pensos tion post enmeti la ŝablonon {{Intervikia plusendilo}} al forigitaj kategorioj (laŭ en:WP:MV) kaj eble skribi pli multajn artikolojn por amikiĝi kun plimultaj aliaj uzantoj;-) --Salatonbv (diskuto) 21:00, 22 Jun. 2014 (UTC)
@Salatonbv: Se mi bone komprenis, la angla Vikipedio ne postulas meti ŝablonon al jam forigitaj kategorioj. Tiu ŝablono estas metita dum alinomigo, kiam ankoraŭ restas paĝoj en la malnova kategorio (kaj poste eventuale estas la malnova kategorio forigita).
Verkado de artikoloj kaj administra laboro estas du aliaj aferoj, kvankam ja gravas, ke administranto havu spertojn pri ambaŭ. Mi persone konsideras, ke vi, kun pli ol 6 000 redaktoj kaj oftaj rimarkoj precipe pri alinomigado, estus utila ano de administrantaro. (Vere pripensu tion, kiam vi pripensas alinomigon kaj poste ĝin petas de administrantoj, ankaŭ ni bezonas ĝin denove pripensi kaj tiel alinomigo daŭras pli longe...) --KuboF (diskuto) 21:38, 22 Jun. 2014 (UTC)

Por ADLS[redakti fonton]

Saluton. mi preparis antaŭ nelonge artikolojn pri Argentino ĉefe kaj ankaŭ iom pri Bonaero. Eble ili taŭgus por la semajnoj antaŭ la UKo tie. Tio estus la 2a de julio ĝis la lasta de julio kun komenco de aŭgusto tio estus 28a al 31a semajnoj, se mi bone kalkulis. Nune ambaŭ estas proponitaj por Elstaraj artikoloj ĉe Vikipedio:Proponoj_por_elstaraj_artikoloj#Proponoj inter aliaj proponitaj artikoloj. Mi supozas, ke la partoprenantaro de la UKo povos aprezi Vikipedion tiam. Se vi havas sugestojn, rimarkojn, malakceptojn ktp., bonvolu kontakti min. Vidu la debaton ĉe Uzanto-Diskuto:ThomasPusch#Por ADLS.--Seminario (diskuto) 07:46, 23 Jun. 2014 (UTC)

@Kani:, dankon pro via laboro! Fakte, la balotpaĝoj ne aparte lamis - mi kiel ĉefa prizorganto de la balotoj fermas diskuton post ĉ. unu monato. Jam faris Thomas Pusch, mi ankoraŭ iom atendus, sed mi ne vidas problemon. --KuboF (diskuto) 15:03, 23 Jun. 2014 (UTC)

Via erara akuzo pri neglegkto de kopirajto kaj sekva forviŝo de la teksto pri TEVA[redakti fonton]

Kara Kubo via kompleta vorviŝo de la teksto pri la historio de TEVA, fakte estas kvazaŭ vandalisma ago. Mi komprenas, ke tio ne estis via intenco, sed ke vi volis bonvole malhelpi vundon de kopirajto. Tamen antaŭ oni faras ion, oni ĉiam unue informiĝu pri la faktoj. En la konkreta kazo la artikolo en Vikipedio estas la orignala teksto, de Ulrich Mathias (kiu ĝin verkis en vikipedio), tiun tekston la TEVA-revo poste transprenis el vikipedio. Do se iu faris malkorektaĵon, tiam la TEVA-revuo, kiu ne nomis la fonton de la teksto. Se vi tamen kontrolintus la datojn, tiam vi povintus tion facile rimarki. Do mi petas, ke estonte, kiam vi tian arbitran agon faras, unue kontrolas la faktojn. Mi nuligis vian redakton en la TEVA-artikolo. (Cetere eĉ se la artikolo unue aperintus en TEVA-revuo, se estas la aŭtoro mem, kiu ĝin metas al vikipedio, tiam simple estus komplete absurda paroli pri vundo de kopirajtoj!) Pri la afero aperis komento en fejsbuko. Al Ulrich mi aliflanke klarigis, ke li povintus solvi tiun aferon alimaniere ol per agresa artikolo en fejsbuko, nome skribante al vi aŭ mi. Tute alia afero estas, ke al tiu artikolo oni devas forte riproĉi la mankon de fontindikoj! Pri tiu lasta afero mi fakte nun petas Ulrich, ke li kompletigu la artikolon en tiu senco!DidiWeidmann (diskuto) 13:08, 10 Aŭg. 2014 (UTC)

@DidiWeidmann: Mi ĉiam ĝuas viajn longajn mesaĝojn! Dankon pro plibonigo de mia tago!
Krome, mi ne diris, ke temas pri neglekto de kopirajto, sed pri ebla neglekto de kopirajto. Se oni havas bonan supozon (do post iagrada reserĉo) pri tia neglekto, oni prefere tuj forigu la tekston kaj metu la ŝablonon. Tio estas kutimo tra pli-mapli tuta Vikipediaro; kvankam mi konscias, ke ne tre ofte tio estas kontrolata en nia Vikipedio.
Mi demandis rekte TEVA - vidu Diskuto:Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio#Kopirajto de teksto pri historio. --KuboF (diskuto) 23:52, 20 Aŭg. 2014 (UTC)
Kara Kubo: Mi malkonsentas, ke oni simple post ia surpraĵa supozo tuj forviŝu kontribuojn el vikipedio. En via kazo simple vi tre malprofunde observis la aferon kaj via unua reago estis vorviŝo de grava parto de la artikolo. Kiam oni forviŝas oni iomete pli zorge kontrolu. La fakto ke la skribodato de la teksto en vikipedio estas pli malnova, ol la revuon de TEVA, kiun vi pretendis esti vundita jam estas por si mem pruvo, kiu estas la originalo kaj kiu la kopio. Fakte tute male oni devus admoni TEVA-n, ke ĝi vundis la kopirajton de Vikipedio, ĉar en la TEVA revuo estis neglektita la fontindiko!DidiWeidmann (diskuto) 15:14, 24 Aŭg. 2014 (UTC)

Bieron pro mia administrantiĝo[redakti fonton]

--Salatonbv (diskuto) 07:25, 15 Aŭg. 2014 (UTC)

Peto pri helpo[redakti fonton]

Saluton KuboF! Ĉi tie Leŝek, ni renkontis en Londono. Mi gratulas al la tuta esperantistaro, kiu redaktas la esperantan Vikipedion - 200 000 multegas :) Ĉu vi povus helpi al mi pri la temo, kiu rilatas al la pola Vikipedio? Mi antaûdiris pri tio, sed ne estis sufiĉe da tempo.

Temas pri https://cs.wikipedia.org/wiki/Ol%C5%A1ansk%C3%A9_h%C5%99bitovy. Kiom tomboj entute estas sur tiu tombejo kaj kiom homoj trovis sian pacon tie? La artikolo estas en la ĉeĥa, sed certe vi konas la respondon. Ni havas artikolon pri la tombejo en la pola, sed ŝajne estas eraro tie.

Bonvolu respondi sur mia pola diskutpaĝo ([1])! Koran antaûdankon! Bonvol (diskuto) 17:31, 19 Aŭg. 2014 (UTC)

Saluton. Vi skribis: ""homo" estas "animalo" sed ne "besto"" En artikolo Bestoj estas skribita: "Ekzemploj de bestoj estas homo, hundo, hamstro, abelo, baleno, salmo, mevo ktp." En artikolo Homo ankaŭ estas skribita ke Homo estas: primato, mamulo kaj besto. Kie estas eraro? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:58, 20 Aŭg. 2014 (UTC)

@Marek Mazurkiewicz: Eraro povas esti diversloke ;) Ekz. En NPIV estas "besto" difinita kiel "Ĉiu animalo escepte de homo". Sed, kiel diris Zlatko Tišljar pri PIV: "Ankaŭ mia edzino ne estas senerara, sed mi ne havas pli bonan." Mi persone konsideras distingon inter "besto" kaj "animalo" ĝuste tia, ke ĝuste homo estas animalo sed ne besto. Sed jes, ankaŭ mi povas erari ;) --KuboF (diskuto) 20:55, 20 Aŭg. 2014 (UTC)
Mi pensas ke unueco estas grava. Se en artikolo "bestoj" estas skribita, ke homo estas besto do mi proponas agnoski, ke homo estas besto. Ĉu vi planas korekti artikolon "bestoj"? Sed mi pensas ke en vindotuko estas sufiĉe bone - kunteksto estas klara. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:18, 20 Aŭg. 2014 (UTC)
@Marek Mazurkiewicz: vidu Bestoj#Lingva noto (kvankam ĝi estas verkita en ne sufiĉe faka stilo...). --KuboF (diskuto) 23:35, 20 Aŭg. 2014 (UTC)
Mi vidis. Mi komprenas, ke (laŭ Bestoj#Lingva noto) estas du versioj
1) besto = animalia - pli malnova versio, multaj homoj agnoskas, estas uzita en artikolo bestoj
2) animalo = besto + homo - pli nova versio, kelkaj homoj agnoskas, Akademio de Esperanto agnoskas
Ĉu mi bone komprenas? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:42, 21 Aŭg. 2014 (UTC)
@Marek Mazurkiewicz: Akademio de Esperanto agnoskas ekziston de "animalo", sed nun mi ne certas pri ilia versio de signifo. Kaj jes, vi komprenas ;)
Alia problemo estas, ke fakte ekzistas pliaj lingvoj en unu - la kutima kaj faka. Sed tio estas soci-lingva problemo, kiu taŭgus por plena prelego kaj mi ne tiom spertas pri ĝi en Esperanto... --KuboF (diskuto) 12:29, 21 Aŭg. 2014 (UTC)

Tuja forigado[redakti fonton]

Dankon, sekvan fojon mi faros. Salutojn --KuboF (diskuto) 18:23, 3 Sep. 2014 (UTC)

Thanks for translating! I'm always happy when my translation requests are welcome. :P Participation from this wiki is still rather low, I'm afraid most people here are not aware of the facts summarised on the page. Is there some place on this wiki where editors regularly look for a list of current votes/polls/surveys/elections and could you add a link there? Nemo bis (diskuto) 07:17, 4 Sep. 2014 (UTC)

Hi, I have already informed the community in Village Pump and in Facebook. Regards. --KuboF (diskuto) 21:35, 4 Sep. 2014 (UTC)

WG 2014-59[redakti fonton]

Witaj. W imieniu Komisji Wikigrantów informuję Cię, że wniosek zgodnie z właściwością został przekazany Zarządowi Stowarzyszenia do rozpoznania (szczegóły na stronie wniosku oraz na tej stronie). Pozdrawiam, Elfhelm (diskuto) 11:21, 23 Sep. 2014 (UTC)

Pri mesaĝo Averto de via forbaro[redakti fonton]

Estimata KuboF, ni vidos se necese konkretajn regulojn. Mi esperas kvankam, ke vi ne troigi por burokratigi. Via kontribuaĵo estas iom longa kaj vi povas juĝi rezultojn de viaj agoj. Ni pensu ankaŭ, ke ne ni povas nepre traduki internajn regulojn de grandajn aliajn vikipedioj. Etaj organismoj kiel formikoj vivas en sama mondo kiel elefantoj kun samaj reguloj sed la graveco de reguloj estas tre malsimilaj (pezofortoj, frotatado ...). Por ĉia skalo, ĝiaj reguloj.--pino (diskuto) 14:41, 12 Okt. 2014 (UTC)

✅ Bone pino, kaze de neceso ni diskutu pri konkretaj reguloj. --KuboF (diskuto) 17:41, 12 Okt. 2014 (UTC)

Ŝablono povas fuŝi artikolon[redakti fonton]

Estimata KuboF, mi ne certe volas nepre defendi iun aŭ alian artikolon. Sed mi zorgas pri saxblonojn, kiuj estas truditaj, mane aŭ robote. Se estis diskuton, ni evitu eterne ŝablonojn, kiuj vere fuŝas la aspekton de la artikoloj. Estas ankaŭ diskutpaĝojn .--pino (diskuto) 07:54, 23 Okt. 2014 (UTC)

Kara pino, se estus diskuto kun klara rezulto ni ja evitu ŝablonojn. Sed pri tia diskuto mi ne scias. Mi ekzemple volas eviti artikolojn, kiuj vere fuŝas aspekton de Vikipedio, kaj se ni jam havas tiajn artikolojn, ni montru, ke tio ne estas plej bona aŭ sekvinda maniero de artikoloj. --KuboF (diskuto) 08:22, 23 Okt. 2014 (UTC)
Kara KuboF, tie mi forigis la artikolon por eviti eterne ŝablonon sed mi sincere opinias, ke voli montri kun buntaj afiŝoj al alioj, kion ni mem juĝas plej bona aŭ sekvinda, estas ne taŭga metodo por nia vikipedio. --pino (diskuto) 09:24, 23 Okt. 2014 (UTC)
pino, ankaŭ mi pensas, ke buntaj, okulfrapaj avertoŝablonoj ne estas bonaj, sed en situacio kiam estas artikolo kun iu miso mi konsideras ŝablonon pli bona "solvo" ol forigon. Ideale ni havus multajn bonajn artikolojn, sed efektiva stato ne estas tia. Per marko de problemo en artikolo ni ja faras 2 aferojn:
  1. avertas vizitantojn pri problemoj, do ili pli taŭge povas trakti enhavon de artikolo (ekz. pro manko de fontoj oni povas ne tiom kredi al la informoj kaj pli serĉi fidindajn informojn). Ankaŭ novaj kontribuantoj estas avertataj, ke tio ne estas sekvinda maniero kaj ke ili prefere prenu ion alian kiel ekzemplon.
  2. ni montras peton pri helpo al la artikolo, eĉ pri konkreta problemo. Kaj danke al kategoriigo eblas tiajn problemajn artikolojn facile trovi.
Se vi proponas pli bonan sistemon, sciigu min (tutan komunumon, fakte) kaj ni povas ion novan krei. --KuboF (diskuto) 12:19, 23 Okt. 2014 (UTC)
Se mi ŝanĝis mian voĉon estis nur por eviti malsanan situon kun eterne fuŝanto ŝablono (konsideru, ke mi povus ankaŭ mem pensi). Jes averto en artikolo povas esti utila, ĉefe kiam estas danĝero alie (laŭ mia opinio kaj vidantaj pasintaj rezultoj) estus plu efika uzi diskutpaĝojn. La afero estas antaŭ ĉio ne troigi, ni vidos (nur se necesa) estontaj kazoj. --pino (diskuto) 15:35, 23 Okt. 2014 (UTC)

Anglalingvaj ruĝaj kategorioj amasaldonataj en tre multaj, probable ĉiuj, dosieroj de la e-lingva branĉo de Vikipedio[redakti fonton]

Kara KuboF,

ekde iom da tempo la sekvaj anglalingvaj ruĝaj kategorioj estas amasaldonataj en tre multaj, probable ĉiuj, dosieroj de la e-lingva branĉo de Vikipedio: category:Files with no machine-readable license, category:Files with no machine-readable description, category:Files with no machine-readable author kaj category:Files with no machine-readable source. La dosieroj, kiujn mi kontrolis, ja havas bonajn licencojn, bonajn priskribojn pri enhavo, aŭtoro kaj fonto per la norma ŝablono {{Informo por dosiero}}, sed ŝajne la "maŝino", pri kiu temas ĉi-tie, ne bone komprenas Esperanton, ŝajnas ankaŭ ne kompreni la anglan, eĉ ne komprenas la normajn vikipediajn ŝablonojn pri licencoj kiel {{cc-by-sa-3.0}}. Pri kiu "maŝino" do entute temas? Ĉu tiuj novaj mis-kategorioj vere necesas en nia vikipedio, kiun sencon ili havu, kaj ĉu iam necesos prilabori ĉiujn dosieropriskribojn tiel ke ne nur homoj sed ankaŭ "la maŝino" komprenu ilin??? Kaze ke iu el triuj demandoj respondiĝas per "ne", ĉu ne pli bonas reforpreni la en tiu kazo strangajn kaj mis-alarmigajn kategoriojn? Mi scivolas pri via opinio, kaj demandas la samon ankaŭ al Tlustulimu. Kontrolante, mi post intensa serĉo trovis anglalingvan informileton Tech News: 2014-43 kiu traktas la temon, sed la informo donata tie ne tuj trankviligas min. Ĉu eble temas simple pri tio ke necesus sisteme prilabori la ŝablonon {{Informo por dosiero}}, ekzemple al <td id="fileinfotpl_desc">Priskribo:</td> <td>{{{priskribo}}}</td>, kaj tiam la "maŝino" komprenus la parametrojn de la ŝablono???

Scivole, Thomas (diskuto) 15:15, 8 Nov. 2014 (UTC)

Mi respondis ĉe diskuto de Tlustulimu. --01:26, 11 Nov. 2014 (UTC)

File metadata cleanup[redakti fonton]

Hello! I'm contacting you because you offered to help with the File metadata cleanup drive on this wiki. Thank you!

There are still many files lacking machine-readable information, and many of them can be fixed by adding special markers to the information and copyright templates. Can you help? Even occasional or small edits are appreciated :)

I'm available via email, IRC or on-wiki to answer questions if you're not sure how to proceed. Let me know if you need help! Guillaume 21:50, 17 Nov. 2014 (UTC)

Hi Guillaume (WMF)! Technical ambasadors of eowiki already work on this. We have added markers to some templates, now we have to add the markers to more templates. Regards! --KuboF (diskuto) 22:48, 17 Nov. 2014 (UTC)

Neregula konduto[redakti fonton]

Saluton, KufoF. Mi skribas al vi, por informi pri la ebla neregula konduto de la uzanto pino en la diskutpaĝo de la artikolo Pedofilia movado. Antaŭ kelkaj monatoj tiu ĉi uzanto kreis sekcion kun la titolo "Vikipedio kaj pedofilio", kie li alportis nenion al la diskuto pri la artikolo, sed nura ligilo al sensaciisma novaĵo de 2008, kiu celas kriminaligi la artikolojn traktantajn pri pedofilio, ties kunlaborantojn kaj Vikipedio mem. La intenco de pino ŝajnis nur polemiki kaj kriminaligi mem la koncernatan artikolon. Nun, antaŭ kelkaj tagoj, la sama uzanto pino aldonis du pliajn ligilojn, ĉi-foje al diskuto de iu diskutpaĝo de la franclingva Vikipedio kaj de iu forumo ambaŭ entenantaj misfamigajn deklarojn kontraŭ uzantoj de Vikipedio (mi inter ili) kaj celantajn cenzuron de ties kontribuoj. Mi opinias, ke la kontribuoj kaj la konduto de la uzanto pino en la diskutpaĝo de Pedofilia movado celas nur polemiki, kriminaligi, misfamigi kaj sproni la cenzuron kaj alportas nenion utilan por plibonigi la artikolon. Mi eĉ demandas al mi, ĉu ili estas ekster la reguloj de Vikipedio. Do, mi petas, ke tiaj kontribuoj estu kontrolataj, ke oni forigu la sekciojn aŭ ligilojn entenantajn misfamigojn al mi kaj aliaj uzantoj kaj ke de nun oni klopodu eviti tiajn drivadojn al polemiko, misfamigo kaj cenzuro. Dankon pro via atento.--Pangea (diskuto) 12:58, 18 Nov. 2014 (UTC)

Pangea, mi kontrolis la koncernatan materialon kaj konsideras ĝin ne kontraŭregula. pino foje esprimas sin ne absolute klare (ankaŭ ĉi-kaze laŭ mi bonus iomo da klarigo de lia flanko en lia origina komento) sed atentigo pri ebla advokado (kaj sekve rompo de neŭtraleco de Vikipedio) en Vikipedio pri io ajn, des pli pri tiom tikla temo, estas ago laŭdinda. Vi ja verkas pri pedofilio, tio estas fakto kontrolebla en viaj kontribuoj; sed Pino ĉi-foje neniun specife akuzis pri iu misagado aŭ iu malsano.
Cenzuro ne egalas al forigado de ajna materialo. Se ne eblas aldoni novan enhavon aŭ alivortumi ekzistantan por neŭtraligi artikolon, pli bonas forigi malneŭtraligan parton ol lasi ĝin. Bonvolu memori pri tio.
Se vi sentas sin tuŝita de la koncernaj eksteraj artikoloj, vi povas en la diskuto kaj prefere ankaŭ en via uzantopaĝo klarigi vian situacion. Tio certe prilumos la aferon por ĝenerala Vikimedia komunumo. --KuboF (diskuto) 16:35, 18 Nov. 2014 (UTC)
La temo estas iu temo kiel ajn alia kaj tiel ĝi devas esti traktata. Ĝi estas tikla nur se iu volas, ke ĝi estu. Mi jam klarigis antaŭe, ke miaj verkaĵoj ĉiam estis kiel eble plej neŭtralaj (multe pli, ol multaj artikoloj en Vikipedio, mi certas), ĉiu ajn povas vidi tion kaj mi kredas, ke mi faris bonan laboron. Iuj uzantoj ne sin limigas diskuti la enhavojn, sed atakas la uzantojn mem, eĉ misfamigas ilin se necese, kaj tio ja estas tikla kaj netolerebla. Aliflanke, ne ĉia forigado estas cenzuro, kompreneble, sed cenzuro ja ekzistas kaj tio estas fakto. Ĉiu-okaze, mi ne emas plidaŭrigi stultajn polemikojn, do mi ne revenos sur la afero. Estas aliaj temoj, kiuj interesas al mi, kiaj psikologio, juro, geografio aŭ historio kaj de nun mi preferas okupiĝi pri ili. Mi nur volis averti pri ia konduto, kiu ja ŝajnas al mi tikla. Dankon pro via respondo.--Pangea (diskuto) 17:49, 18 Nov. 2014 (UTC)

Minimuma uzado por justa uzo[redakti fonton]

Estimata KuboF, vi taksas, ke dosieroj superas minimuman uzadon, amase forviŝo signifas ankaŭ amase detruon de artikolo por Esperanto, kiuj sen ĉi tiuj dosieroj perdas tute senso. Antaŭ ĉio mi vidas, konkrete, ke unu el niaj plej seriozaj kaj fidindaj kunlaboranto foriris. Fakto, kiu nature zorgas min. Videble la komunikado kun vi ne plu funkcias. --pino (diskuto) 14:56, 19 Nov. 2014 (UTC)

Kara pino, konsideru ankaŭ, ke amasa alŝutado de licence maltaŭgaj, kaj ŝajne nekonserveblaj, dosieroj domaĝas nian Vikipedion. Ekz. mi dum lasta tempo utiligas multan tempon kaj energion por poluri la aferon, kion mi povus utiligi por ŝablonoj aŭ preparado de traduksistemo.
Foriron de Forstbirdo mi bedaŭras, sed tio ne estas kialo por konservi liajn maltaŭgajn dosierojn; same kiel minaco de foriro de unu uzanto ne estas kialo por neredaktado de liaj malneŭtralaj artikoloj pri pedofilio...
Ekzistas kelketaj, vere malmultaj, bazegaj principoj sur kiuj staras Vikipedio kaj ĉiu, kiu volas labori ene de iliaj limoj estas bonvenega. Tamen, se oni laborus ekster tiuj limoj, oni ne kreus veran Vikipedion. Ekzemple la moldava Vikipedio estis fermita ĝuste pro foriro de la limoj... --KuboF (diskuto) 16:49, 19 Nov. 2014 (UTC)
Jes mi vidas minacon de uzanto (pri pedofilio) sed kion mi timas estas modesta foriro de uzantoj, kiuj serioze laboris. Jes konsekvencoj estus negativaj por nia vikipedio se ni lasus kio ajn dosierojn sed ankaŭ troigo, en ne oportuna momento, de fervoro estus negativa. Ĝis nun Forstbirdo estis malfidema kun sterilaj diskutoj sed li respondis se necesa. Ĉu vi havas retpoŝti lin ?--pino (diskuto) 17:18, 19 Nov. 2014 (UTC)
@Pino~eowiki: Se vi proponintus pli konvenan tempon, ni povintus tiam prilabori la dosierojn (sed vere prilabori kaj ne nur ŝovi la aferon al neniam). Mi ja avertis Forsbirdon jam en Aprilo 2014, forigadon iomete komencis maljam fine de Aŭgusto kaj veran sisteman forigadon nur en duono de Oktobro. Laŭ mi duonjaro estas sufiĉa tempo. Ankaŭ konsideru, de Forstbirdo apenaŭ reagis al pluraj alvokoj de pluraj homoj, eĉ malgraŭ klarega atentigo pri probabla forigo, se li ne reagos. Do serĉado de oportuna momento estus ĉiuokaze malfacilega kaj nur prokrastigus tutan aferon kaj forprenus de ni pli multajn energion kaj tempon.
Ankaŭ ne povas temi pri troigo - mi intencas forigi nur dosierojn, kiuj ne kongruas kun aŭtorrajtaj leĝoj kaj niaj reguloj. Troigo estus ekz. volo vorifi ĉion, kion li alŝutis aŭ postuli lian forbaron...
Forstbirdo feliĉe ne foriris de Vikipedio, nur transiris al vlswiki. Vi povas mem retpoŝti lin, ŝajne tio estus pli taŭga ol se mi lin retpoŝtus.
Nur por fini mian opinion: Mi konscias, ke Esperanta Vikipedio havas multegajn redaktantojn kompare kun nombro de la parolantoj. Mi pensas, ke unu el la kialoj estas, ke eowiki dum longa tempo havis malaltajn kvalito-limojn kaj akceptata estis preskaŭ ĉio ajn en lingvo Esperanto. Tamen, kiam kvalito-limoj leviĝas, enhavo-kontrolo plioftiĝas kaj estas postulata reprilaboro de jam ekzistanta enhavo, ni danku al niaj antaŭuloj kaj laboru - tiuj, kiuj volas labori en vera Vikipedio restos, aliuloj devas decidiĝi inter ŝanĝo de labormaniero kaj foriro. Forstbirdo malfeliĉe (espereble nur portempe) elektis la duan eblon... --KuboF (diskuto) 18:23, 19 Nov. 2014 (UTC)
Kompreneble, ne devas atentigi kaj eviti kontraŭegalajn alŝutojn kaj estas ne ĉiam evidenta. Sed komprenu ankaŭ ke uzantoj, kiuj devas labori en malagrablajn kondiĉoj, simple iras vidi alie. Ni devas gardi uzantoj, kiuj veran enhavon alportas. Troigo de afiŝoj kaj de ŝikanoj kreas ne favora etoso. Takso de justa uzo estas nur elemento, vidu ankaŭ tie. --pino (diskuto) 13:46, 20 Nov. 2014 (UTC)
Pri tiuj malagrablaj kondiĉoj mi konsentas - ja tio estis unu el kialoj de mia transiro de la slovaka Vikipedio al Esperanta. Tio vere "vangofrapis" min tiutempe, mi lernis de tio kaj nun mi estas pli milda kaj pli homema. Se mi ne estus, mi multegon forigadus eĉ sen diskuto. Mi ĝojas ankaŭ, ke vi agnoskas bezonon de evito de kontraŭleĝaj alŝutaĵoj. --KuboF (diskuto) 14:29, 20 Nov. 2014 (UTC)

Dankon ke Vi korektas ordon de sekcioj. Kie estas skribita (en Vikipdio: aŭ Helpo:) ke "== Bildaro ==" estas antaŭ "== Vidu ankaŭ =="? Tie ne estas skribita: Helpo:Kiel_verki_bonan_artikolon#Lastaj_sekciojMarek Mazurkiewicz (diskuto) 01:31, 27 Nov. 2014 (UTC)

Sal Marek. Ne ĉiu stila detaleto estas jam priskribita. Praktiko montris bezonon pri tia sekcio do mi ĝin metas ien al fino super la sekcion "Notoj". La motivo estas, ke bildoj efektive apartenas al teksto de artikolo, kaj mi sentas, ke ili pli taŭgas proksime al ĉefa teksto, kaj ne tiom proksime al "Literaturo" aŭ io simila. Fakte oni uzas ankaŭ nomon "Galerio", ankaŭ tio ne estas interkonsentita. --KuboF (diskuto) 22:23, 27 Nov. 2014 (UTC)

Tradukiloj[redakti fonton]

Saluton. Mi ne havas nun trankvilon por fari tiun taskon, pri kiu mi aparte ne fakas. Mi povas diri, ke mi ofte uzas WikiTrans kaj pri tio mi povas eventuale sendi detalojn pri mistradukado, sed rekte al tiu kiu povu korekti tion.--kani (diskuto) 00:42, 29 Nov. 2014 (UTC)

Fontamara[redakti fonton]

Saluton, Mi nur bitigis la frontpaĝon de la libro el mia privata libraro. Se la permesilo ne estas korekta b.v. menciu aŭ vi mem korektu ĝin. Samideane --Verdulo (diskuto) 10:32, 2 Dec. 2014 (UTC)

Atlantiko kaj Atlantika Oceano[redakti fonton]

Mi legis ke vi forigis la paĝon Kategorio:Atlantiko profite al Kategorio:Atlantika Oceano, kvankam "Atlantiko" estas en la oka listo de la oficiala radikaro kaj en PIV, kaj plie estas mallonga kaj tio tre taŭgas kiam oni bezonas uzi ĝin kiel adjektivon (ĉu ne prefereblas "atlantika haveno" anstataŭ "atlantikoceana haveno").

Laŭ mi, kiam oni volas ŝanĝi oficialan radikon aŭ PIV-an radikon, oni devas havi bonan kialon ĉar poste la ekzisto de du tradukoj por unu ideo donas bonajn argumentojn al esperanto-kontraŭuloj.

Se ne estas tre bona kialo, tiam oni devas reveni al pli oficiala radiko eĉ se tio postulas iom da laboro por korekti paĝojn antaŭ ol aserti kaj firmigi malpli bonan tradukon.--Xian (diskuto) 18:11, 7 Dec. 2014 (UTC)

@Xian: Mi forigis la kategorion por kongrui kun la titolo Atlantika Oceano, ĉar la kategorio nur alidirektis al Kategorio:Atlantika Oceano (cetere, la alidirektilon faris vi) kaj ĉar la forigita kategorio estis pli nova (de 2013) ol la restinta (de 2007). Mi ne memoras precize la forigon, ekz. mi ne bone komprenas kial mi ne lasis kategorian alidirektilon (tamen, tiutempe tia alidirektilo ne bone funkciis). Se vi estas vere konvinkiĝinta, ke tiu titolo estu Atlantiko vi alinomu la artikolon kaj la kategorion. Se estos interkonsento, mi povos la enhavon de la kategorio ŝovi per roboto. Ĉu la aliaj oceanoj estas ĉi tie nomataj ĝuste? En kazo de problemoj indus starigi peton ĉe Vikipedio:Alinomendaj artikoloj. Amike. --KuboF (diskuto) 18:28, 7 Dec. 2014 (UTC)