Uzanto-Diskuto:Kunar

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mesaĝoj por kaj de Kunar


Elektronika Kompilo[redakti fonton]

Nun ke la Elektronika kompilo estas en Vikipedio, mi verŝajne aĉetos ĝin.  :-) --Chuck SMITH

Nu, tio estis ĝuste kion mi alcelis! *ridetante* Krome mi senhonte aldonas artikolojn nur por impresi homojn per mia muzikkolekto.... ;-) --Kunar
Dankegon pro viaj kontribuoj... ŝajnas ke vi trovis taŭgan lokon por vi mem en la Vikipedio. Nun, se vi volas, vi povas doni vin al la listo de Vikipediistoj... --Chuck SMITH

biografio[redakti fonton]

Mi ligis viajn du nomojn supre, do vi povas skribi mallongan biografion pri via aktiveco en la esperanto-movado! Ĉu vi povus fari tion? Antaŭdankon, --Chuck SMITH

Hehe, mi nur atendis ke iu alia kreus tiujn du ligojn por senhonte prezenti min mem! ; ) Nu, serioze: Mi pensas ke indas krei artikolon pri DĴ Kunar, sed ke sufiĉas unu pri mia normala vivo. Sekve mi ŝatus ke Gunnar R. FISCHER kaj Vikipediisto:Kunar iĝas la samaj... mi nur devos ankoraŭ eltrovi kiel tio funkcias.
Kunar
Aldono: Mi nun eltrovis kiel tio funkcias. Sed eble tamen estas pli saĝa havi oficialan artikolon kaj internan Vikipedian paĝon... nu, mi cerbumos pri tio.
Kunar
Provizore mi kreis la alidirekton. Se vi poste volas skribi oficialan artikolon, vi povas klaki la ligilon kiu diras ke ĝi estas alidirekto kaj tie vi povas redakti la originalan artikolon... mi esperas ke mi esprimis min ĝuste, sed mi iom dubas... hmmm --Chuck SMITH

Die Ärzte[redakti fonton]

Mi deziras rimarkigi al vi ke estas konfuzige ke la germanlingva artikolo ([[:de:Die_%C4rzte|Die Ärzte]]) ligas al la esperanta La Kuracistoj (La_Kuracistoj). Devus esti aparta artikolo pri "Die Ärzte" en la eo-vikipedio. Arno Lagrange 11:47, 12. Jan 2004 (UTC)

Mi ĵus kreis la koncernan artikolon kaj korektis la ligon en la germanlingva vikioedio. Kunar 2004-01-14

Ŝablonoj[redakti fonton]

Saluton: Samidean'; mi volas inviti vin uzi la jenajn ŝablonojn {{dataro}}, {{loko|lando|urbo}} Se vi havas admonojn, aŭ ideojn, aŭ kritikojn pri la ŝablonoj [aŭ ne] Skribu min Bonvolu. Kuartaseo  08:11, 3. Jan 2006 (UTC)

Navigilo supre[redakti fonton]

Dankon, ke vi zorgas pri artikoloj; tamen atentu, ke jam antaŭe okazis diskuto pri la supra navigilo, kaj ĝi estis agnoskita malaktuala. Tiaj navigiloj aperis ankoraŭ en pratempo de Vikipedio, kiam forestis kategorioj. Nun la ĉefa laŭtema navigilo estas sistemo de kategorioj. Do, eble estas preferinde ne plu aldonadi navigilojn al artikoloj, kiuj ilin ne havas (sed zorgi pri akurataj kategorioj, jes, tre indas). - Slavik IVANOV 22:10, 15. Sep 2007 (UTC)

Mi jam demandis min, kial artikoloj bezonas plurajn ordigilojn. Sed tiam la tasko estas, forigi la navigilojn el ĉiuj artikoloj. Kutime tiuj "paneraj padoj" tamen estas konsiderataj tre helpaj kaj aktualaj (ekzemple laŭ rekomendo de Jakob Nielsen). Kio ŝokis min, estis la ŝajne tute hazarda uzo de kategorioj. Foje ili mankis, foje oni metis nekongruajn kategoriojn. Inda aktiveco konsistas en tio, normigi la uzon de tiuj kategorioj. --Kunar 22:37, 15. Sep 2007 (UTC)

Brazila muziko[redakti fonton]

Saluton, kara Kunar! Vi ŝanĝis kelkajn kategoriigojn pri muziko, ĉu ne? Mi dankas la organizadon, tial mi ja devis atenti pri la kategoria arbo de tiuj artikoloj. Tamen mi kredas, ke ni devas revenigi al la kategorio Portugallingva muziko la kategorion Brazila muziko, ĉu ne? Kaj la kategorio Brazila muziko kaj la artikolo Muziko de Brazilo devas esti en tiu kategorio. Ni interkonsentu por ŝanĝi aŭ ne tion. Kore, Fernando Maia Jr. 05:02, 24. Sep 2007 (UTC).

Dankon pro tio, ke vi unue demandas anstataŭ senkomente ŝanĝi la aferojn. Bonvolu rigardi al Kategorio:Muziko. Tie vi trovos diversajn metodojn, laŭ kiuj oni ordigas muzikajn artikolojn kaj specifajn kategoriojn. Unu principo estas Kategorio:Muziko_laŭ_lingvo, kies unu subkategorio sendube estas Kategorio:Portugallingva muziko. Alia principo estas Kategorio:Muziko laŭ nacieco, al kiu apartenas la subkategorio Kategorio:Brazila muziko. Evidente tiuj du subkategorioj estas partoj de diversaj ĝeneralaj konceptoj kaj tial neniu el ili enhavas la alian komplete. Bonvolu konsideri, ke la artikolo Muziko de Brazilo mencias Esperanto-muzikistojn el Brazilo. Ili ne nepre faras muzikon en la portugala (almenaŭ ne sub la sama artista nomo). Sekve tiu artikolo ne aperu en la kategorio, kiu listigas portugallingvan muzikon. (Ĝi same ne aperas sub la kategorio Kategorio:Esperanto-muziko, ĉar ne ĉiuj muzikistoj en la artikolo faras Esperanto-muzikon.) --Kunar 15:52, 30. Sep 2007 (UTC)

Al la barikadoj[redakti fonton]

Pardonu. Ĉu vi povas helpi al mi kun la artikolo Al la barikadoj? Mi volas meti la listojn de himnoj la la sama alteco. --Chabi 14:11, 21. Okt 2007 (UTC)

Ĝenerale oni ne volas meti kompletajn kantotekstojn al la Vikipedio. Por tio ekzistas diversaj kantaroj kaj kantotekstokolektoj en la reto. Mi forte konsilas al vi, plibonigi vian Esperanto-nivelon (mi jam korektis la erarojn en via supra kontribuo). Mi ne emas, postkuri komencantojn por korekti artikolojn kun terura lingva nivelo. Tion mi jam kelkfoje faris, sed tiu laboro tute ne plaĉas al mi. --Kunar 14:30, 21. Okt 2007 (UTC)

Mia misuzo[redakti fonton]

Dankon! -- Yekrats 15:21, 1. Nov 2007 (UTC)

Aldono: Tio estas reago al lingvaj korektoj (vidu ĉe Vikipediista_diskuto:Yekrats#malfermita_prokurilo) rilate al la ŝablono pri malfermita prokurilo. --Kunar 12:16, 3. Nov 2007 (UTC)

Pri "Specimeno"[redakti fonton]

Saluton! Mi kopias ĉi tie mian respondon al via mesaĝo en mia paĝo.

Unue mi kontraŭas al imperiismo kaj koloniismo de kristanismo. Uzado de "Patro Nia" kiel specimeno por lingvoj estas malbona tradicio de esperantistoj. Due mi havas opinion ke estas nenecesa komuna specimeno por diversaj lingvoj. Ĉar tiu ne estas originalaj vortoj, do ne estas belaj. Mi vidis "Deklaro pri la Homaj Rajtoj"-n en la artikolo de japana lingvo en franca vikipedio. Sed tiu estas nur tradukaĵo, do ne estas bela kaj ne estas vera japana lingvo. Ĉiuj lingvoj havas siajn belajn vortojn. Do ne estas necesa malbela komuna specimeno tradukita. Estas sufiĉe nur originalaj vortoj.

--Cappuccino 05:34, 3. Nov 2007 (UTC)

Aldono: La tuta diskuto nun troviĝas ĉe Diskuto:Esperanto#specimeno. --Kunar 12:16, 3. Nov 2007 (UTC)

Kategorio:Esperantlingvaj kantistoj[redakti fonton]

Saluton, nia kara DĴ! Kial vi petis forigi tiun kategorion? Bonvolu respondi en Kategoria diskuto:Esperantlingvaj kantistoj. Ĝis! -- Fernando Maia Jr. 20:33, 6. Dec 2007 (UTC)

Kantonoj de Usono[redakti fonton]

Mesaĝo por ĉiuj administrantoj:

Mi pensas, ke estas bona ideo krei paĝon pri ĉiu Kantono de Usono (aŭ, en Luiziano, ĉiu paroĥo). Tre facilus fari ĉi tion per roboto, kiu povus preni informojn rekte el la anglalingva Vikipedio. Bedaŭrinde, mi ne scipovas konstrui robotojn, do mi petas ies helpon. Laŭ mi, bona stilo por titolo estus: Kantono Nomo (Ŝtato, se bezonata).

Bonvolu sciigi al mi viajn opiniojn pri ĉi tiu propono. Dankon!

--Nick, 11 Mar. 15:33 (UTC)

Estas tre bona ideo krei la artikolojn, sed bonvolu sen roboto. Eĉ se tio daŭras iomete pli longe - la spertoj, kiujn la komunumo havis kun robotaj aldonoj de tiaj artikoloj kondukis al la decido, ke nuntempe ni tion ne plu permesas. Alternativo tre bona (kiun mi nun utiligas por la svisaj komunumoj) estas, ke oni pretigas en Word kadran ŝablonon, kiun oni povas mane kompletigi kun faktoj, kiujn oni kolektas en aliaj leksikonoj kaj fontoj. Tiel tiuj artikoloj tuj havas tute alian valoron kaj kvaliton ol la stultaj robotaĵoj, kiuj tiam sensescepte tekstus proksimume "X estas komunumo en distriko Y kun Z loĝantoj". Eble mia propono helpas al vi krei la tekstojn sen robotaj fuŝiloj. Kiel dirite la amasa robota aldono de ĝermaj artikoloj ne plu estas permesata. Amike DidiWeidmann 16:37, 15. Jun 2008 (UTC)

Portalo Esperanto en germana VP[redakti fonton]

Saluton, ĉu vi eble volas subteni eventualan Portalon Esperanto en la germana Vikipedio? vidu ĉi tie. Kore --Ziko 14:42, 29. Maj 2008 (UTC)

Atendu finon de redaktado[redakti fonton]

Kara Kunar, necesas atendi la finon de mia redaktado, kiam mi metas la fenestron "redaktata" por fari lingvan poluradon, char se ne, tio povas kaŭzi ĝenajn teknikajn problemojn kun redakto-konflikto. Mi post 10 minutoj finos, tiam via polurado tre bonvenos. Unu peton, ne utiligu la tre duoblasendan vorton "einstellen" por "hochladen" (en Svislando kaj Aŭstrio la vorto "einstellen" estas praktike nur komprenata kun la senco "fermi la budon" ...). [PS: Ĉi somere ni ne vidos nin dum renkontiĝo, ĉar ni estas translokiĝantaj al Uster, sed eventuale denove vintre dum NR] Amike Didi DidiWeidmann 15:55, 15. Jun 2008 (UTC)

Do nun mi finis - kaj memkompreneble severa polurado de

Vikipedio:Gazetara komuniko 100000 de nun tre bonvenas. Dankon kaj amike DidiWeidmann 16:02, 15. Jun 2008 (UTC)

PS. Mi elektis la metodon de publike videbla redaktado de la traduko, por eviti, ke iu faras samtempe la saman laboron. (Kutime oni ja prefere metu pretajn tekstojn en la reton) Amike DidiWeidmann 16:04, 15. Jun 2008 (UTC)

Atentu: dosiero alŝutita de vi eble estos forigita![redakti fonton]

Vi iam alŝutis la dosieron Dosiero:Gunnar f4.jpg. Al ĉi tiu dosiero mankas informoj pri la permesilo, do ĝi eble estos forigita. Vi havas du eblojn: akcepti la baldaŭan forigon aŭ aldoni taŭgan liberan permesilon al la dosiero. Vi havas du semajnojn por plenumi ĉi tiun peton. Je la 6-a de oktobro 2018 mi petos al la administrantoj de Vikipedio forigi la dosieron. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 13:11, 22 sep. 2018 (UTC)[Respondi]