Uzanto-Diskuto:Marek Mazurkiewicz/arkivo2015-01-01

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Marek Mazurkiewicz/arkivo2015-01-01!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 02:18, 29 Sep. 2012 (UTC)

RE: Wikivoyage[redakti fonton]

Nedankinde ;), tio estas la laboro de ni ĉiuj, la Vikipediistoj -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 02:17, 13 Feb. 2013 (UTC)

Slovaka logo de Vikidatumoj[redakti fonton]

Sal Marek. Mi petas ĝuste vin ĉar vi kreis la esperantlingvan logon de Vikidatumoj. Ĉu vi bonvole povus krei ankaŭ la slovaklingvan? la teksto estus "Wikiúdaje". Antaŭdankon! --KuboF (diskuto) 22:45, 7 Mar. 2013 (UTC)

Jes, mi kreos. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 16:30, 8 Mar. 2013 (UTC)

Mi kreis: File:Wikidata-logo-sk.svg. Ĉu Vi tradukus priskribon File:Wikidata-logo-sk.svg kaj File:Wikidata-logo-eo.svg en la slovaklingva? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 17:01, 8 Mar. 2013 (UTC)
Denove dankon Marek! Jam estas priskribo en la slovaka kaj en la angla. Amike. --KuboF (diskuto) 17:06, 8 Mar. 2013 (UTC)

Taksonomia rango[redakti fonton]

Saluton. Mi pensis, ke ĉar aperas la nomo de la vikipediisto en la titolo de la artikolo estas vera artikolo ĉar fakte oni enkalkulas ĝin kiel tio, anstataŭ provejo. Jam oni klarigis al mi en la koncerna paĝo ke temas pri provejo. Iru al la paĝo por forigendaj artikoloj kaj ĉe la fino estos tia debato. Mi ne scias ĉu pluos ĝi. Pri la enhavo estas aliaj artikoloj pri taksonomio, taksonomiaj rangoj, taksonoj ktp, kie aperas la sama enhavo. Mi pardopetas, sed foje mi iras tro rapide riparante detalojn.--kani (diskuto) 23:14, 17 Mar. 2013 (UTC)

http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Systema_Naturae&curid=280371&diff=5108689&oldid=5092664

Kial Vi skribis interlingva ligilo (malgraŭ estas Vikidatumoj) kaj kial Vi anstataŭigis el Kategorio:Biologia literaturo al Kategorio:Biologio? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:16, 23 Mar. 2013 (UTC)

Kara, Estas io kion mi ne komprenas. Mi nur intencis korekti du tajperarojn en la teksto. Efektive devas esti kategorio:Biologia literatuo. Mi vere ne komprenas kion okazis, eble distriĝemo miaparte. Bonvolu senkulpigi min por miaj senintence faritaj eraroj. --Forstbirdo (diskuto) 09:30, 24 Mar. 2013 (UTC)


Testa mesaĝo Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:52, 24 Mar. 2013 (UTC)

Kategorio:Vivo kaj Kategorio:Biologio[redakti fonton]

Saluton, Marek. Nu, la kategorio "Vivo" enhavas ĉion rilantan al vivo, ĝenerale. Do, "biologio", scienco rilanta al vivo, taŭgas en tiu kategorio. Pro via kompraro al "bestoj" kaj "zoologio" mi kredas ke vi konfuzis la kategoriojn "vivo" (ĝenerala abstraktaĵo) kaj "vivaĵoj", ĉiuj vivantaj specoj, ja inkludendaj en "biologio". Se vi proponas kialigitan alternativan strukturadon, mi senprobleme konsideros ĝin, sed ĝis tiam mi preferus tiun kategoriadon, paralela al tiu, de aliaj versioj de vikipedio. Ekz. en la angla "life" (vivo), "biology" (biologio), "organisms" (vivaĵoj). Amike, --Fimako (diskuto) 21:08, 10 Apr. 2013 (UTC)

Kategorio:Anatomio[redakti fonton]

Saluton denove, Marek. Laŭ mia scio, zoologio estas fako de biologio kiu studas bestojn, ĝenerale, kaj inter ĝia studkampo troviĝas la besta strukturo. Anatomio fakas pri la studo de tiu strukturo, do fakas pri, ni diru, "ero" de la zoologio, kaj pro tio mi konsideris ĝin inkludinda en la pli ĝenerala kategorio zoologio. Kompreneble, anatomio ankaŭ studas plantojn, do ĝi ne estas verdire parto nur de la zoologio, sed ja rilanta sciencfako. Iel ajn, ambaŭ kategorio troviĝas en "biologio", mi supozas ke tio ne estas problemo por vi, do ĉiu legantoj kiu tralegus la vikipedion povus trovi ambaŭ interkonektikajn kategoriojn senprobleme.

Kompreneble, tio estas nur propono, modifenda se oni pravigas ĝin. En kazo de dubo mi ĉiam konsultas la anglan vikipedion, en kiuj laboras multege pli da fakuloj ol en la nia. Kaj verŝajne ili ankaŭ konsideras anatomion artikolo enmetinda en pli ĝenerala katerogio "zoologio". En kio mi eraris? Estus bone ke, krom tiel rekte demandi kial mi agas iamaniere, vi klarigu pro kio vi ne konsentas. --Fimako (diskuto) 00:26, 11 Apr. 2013 (UTC)

Enorde, do. Mi konsideras iom troa krei tiom da kategorioj (ĉefe "Animala" kaj "Besta"), sed se vi konsideras tion pri oportuna, mi ne kontraŭos.--Fimako (diskuto) 16:01, 11 Apr. 2013 (UTC)

Saluton, mi dankas, ke vi atentas pri la uzo de kategorioj. Okazis tie ja multaj fuŝoj. Sed kelkajn el viaj korektoj mi ne komprenas. Ekzemple nazo apartenas kaj al besta anatomio kaj al homa anatomio. Do oni metu ĝin sub ambaŭ, aŭ oni kreu novan kategorion kiu rilatas kaj al bestoj kaj al homoj samtempe, do animala anatomio. Animalo laŭdifine ja estas bestoj+homo. Cetere, pro la sama kialo la kategorio homa anatomio ne povas esti subkategorio de besta anatomio, sed ja de anatomio. Laŭ mi anatomio estu la ĉefkategorio, kun subkategorioj besta anatomio, homa anatomio, planta anatomio ktp. PaulP@diskkont 15:47, 15 Apr. 2013 (UTC)

Resaluton, mi nun legis la komentojn de la aliaj. Mi pensis, ke ĉiu konsentas, ke besto estas ĉiu animalo, escepte de homo, sed ŝajne ne ĉiu akceptas tion. Ĉar do ne ĉiu konsentas pri la ekzakta signifo de besto, prefere oni ne uzu ĝin en kategoriaj nomoj. Sekve ni venas al tiu strukturo:

Mia demando tamen estas, ĉu ni bezonas la kategorion Kategorio:Homa anatomio? Ĉu ekzistas partoj de la homa korpo, kiuj ekzistas nur ĉe la homo kaj ne ĉe bestoj, kiel simioj? Mi pensas, ke ne. Ekzemple meti la vorton buŝo en la kategorio Kategorio:Homa anatomio laŭ mi estas erara. Ĝi devus esti en Kategorio:Animala anatomio. PaulP@diskkont 06:26, 16 Apr. 2013 (UTC)

Stacio Kitasando[redakti fonton]

Saluton, Marek Mazurkiewicz! Se vi metas artikolon en subkategorion, ĝi ne aperas en la kategorio mem. Tamen en ĉi tiu okazo estas oportune havi liston de ĉiuj (preskribitaj) stacioj de la metroa reto. Tio estas komuna praktiko en vikipedio. -- NoKo (diskuto) 01:57, 10 Maj. 2013 (UTC)

La frazo "ĉar Kemiaj elementoj estas sub-kategorio de Kemio" ne estas regulo, sed klarigo, taŭga en kazo de Karbono. Certe oni rekomendas ne "duobligi", sed en apartaj kazoj "duobligo" estas bona. Se estus la regulon "ne metu artikolon en ambaŭ kategorio kaj ĝi subkategorio", do necesus ŝanĝi pli ol 20% de artikoloj. La Kategorio:Stacioj de Tokjo Metro estas por ĉiuj stacioj de tiu ĉi reto, do la artikoloj pri tiuj stacioj devas esti en tiu ĉi kategorio. Tio ebligas al legantoj pli simple trovi artikolon, ĉar oni ne ĉiam konas al kiu linio stacio apartenas. Mi povus eviti "duobligon", malsimpligante la arbon de kategorioj, sed por kio? Pli bone estu "duobligo", ol konfuzanta arbo, ĉu ne? Ĉiaokaze, mi dankas vin, pro la atentigo. -- NoKo (diskuto) 06:56, 10 Maj. 2013 (UTC)

http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Akrido&curid=23035&diff=5224436&oldid=4988025

Kial Vi skribis interlingva ligilo (malgraŭ estas Vikidatumoj) kaj kial Vi anstataŭigis el Kategorio:Ortopteroj al Kategorio:Biologio? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:17, 10 Maj. 2013 (UTC)

Kara, Mi nenion ŝanĝis al kategorioj, nek mi metis interlingvan ligilon. Mi nur ŝanĝis "Atlasa Montaro". --Forstbirdo (diskuto) 06:25, 11 Maj. 2013 (UTC)

Kategorio (kemia elementoj)[redakti fonton]

Saluton denove. Nu, kutime ĉiu kategorio nomata "Kategorio laŭ X" enkadriĝas ene de la kategorio "X", tiel simple. Do mi nur ŝanĝis la kategorion "kategorioj laŭ kemia elemento" al "kemia elemento". Tamen, se mi eraris, ne hezitu modifi ion ajn, senprobleme. Amike, --Fimako (diskuto) 22:24, 20 Maj. 2013 (UTC)

Laŭ mia opinio temas pri la struktura koncepto, la enkadriĝo estas libera ĉiam kiam oni ne kontraŭstaru la ĝeneralajn regulojn. Do, agu laŭ via volo, mi (kaj mi pensas ĉiuj) ne kontraŭstaros. --Fimako (diskuto) 01:43, 21 Maj. 2013 (UTC)

Witaj, mam prośbę, czy mógłbyś przejrzeć i oznaczyć moją edycję jako przejrzaną. 3 sierpnia wstawiłem kategorię Commons i jeszcze nikt nie zatwierdził. Z góry dziękuję i pozdrawiam--Seti6908 (diskuto) 14:14, 28 Aŭg. 2013 (UTC)

Dzięki--Seti6908 (diskuto) 15:46, 28 Aŭg. 2013 (UTC)

Saluton. Dumlonge mi metis bildojn en nia Vikipedio, poste kiam oni petis, ke ni metu ilin en la Vikipedia Komunejo, tion mi faris por komuna uzado en ĉiuj lingvoj. De tiam mi komencis suferi malfacilaĵojn pro diversaj tialoj (ĉu por bildoj ĉu pro aliaj aferoj) el vikipediistoj de aliaj lingvoj, do mi revenis dum momento, ĉar ne plaĉas al mi "labori" por aliaj kaj ke aliaj malfaciligu mian laboron.--kani (diskuto) 16:42, 17 Sep. 2013 (UTC)

Kategorio[redakti fonton]

Saluton, Marek. Nu, pri la kategoriado de Animala fiziologio: mi simple sekvis la saman agadmanieron ol la anglalingva kaj la hispanlingva paĝoj, sufiĉe imitindaj vikipedioj, laŭ mi. --Fimako (diskuto) 17:23, 25 Sep. 2013 (UTC)

Saluton, Marek. Vi ne devas persvadi min, eĉ pli kiam la afero ne estas grava. Laŭ mi, se vi estonte ne konsentas kun la kategoriado kiun mi faras (celante esti paralela al tiu de la angla vikipedio), vi simple ŝanĝu libere tion, kion laŭ vi ne kongruas. Tio ne ĝenos min, kompreneble. --Fimako (diskuto) 20:07, 25 Sep. 2013 (UTC)

Saluton. Mi ĵus alinomigis vian ĵusan artikolon, ĉar mi ne vidas klare kial meti pli longan nomon ol nur Ĝirafo, kiel oni konas tiun specion. Mi jam scias, ke tiu vorto taŭgas ankaŭ por la genro. Tiele pli bone Ĝirafo (specio). Se vi ne akceptas tion, oni povas tuj malfari. Ĉiukaze la iama nomo restas kiel alidirektilo, kvankam pli ĝuste estus Marmora ĝirafo aŭ marmorĝirafo. Kaj mi iom klarigos en la artikolo pri la nomo kaj tiele ĝi iom pligrandiĝos. Kaj dankon denove pro la malfaro de la ŝablono Taksonomio.--kani (diskuto) 01:21, 28 Dec. 2013 (UTC)

Dankon pro via komprenemo. Ja tiuj klasigoj kaj nomigoj en multaj zoologiaj familioj ne ĝustas, ekzemple ĉar en esperanto oni metas plej ofte unue adjekton kaj en tiu tabelo oni faras inverse. Mi jam korektis multajn tiajn nomigojn. Krome marmorata supozigas, ke iu marmorigas, dum tiu supozita verbo marmori ne estas transitiva, sed nur estas marmora aŭ marmoreca. Pro notoj mi prenis la tekston el la hispana kaj angla versioj en parto kie ankoraŭ ne estas noroj, ki8uj venas poste. Ĉiukaze mi metis kelkajn.--kani (diskuto) 02:32, 28 Dec. 2013 (UTC)

Voĉdono pri forigo de la Portalo Pedofilio[redakti fonton]

Kara mi lanĉis ĉi-tie voĉdonon pri la forigo de tiu protalo: Baloto pri forigo de la Portalo Peofilio.

Wikidata helpilo[redakti fonton]

Saluton! Bv. kopii la subajn liniojn al special:MyPage/common.js:

// [[d:User:Yair rand/WikidataInfo.js]]
mw.loader.load("//www.wikidata.org/w/index.php?title=User:Yair rand/WikidataInfo.js&action=raw&ctype=text/javascript");

Nun Vi tuj havas ligojn al Wikidata ĉe ajna paĝo. Sukceson! ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 21:26, 3 Feb. 2014 (UTC)

Saluton, Marek. Tia aldono estas superflua, ĉar jam ekzistas aldonaĵo por tio, kiu troviĝas en viaj preferoj sur la paĝo de Aldonaĵoj kaj nomiĝas tie Vikidatuma ligilo. Tio povas esti aktivigata iomete pli rapide. --Tlustulimu (diskuto) 21:45, 3 Feb. 2014 (UTC)
Pentrado: Pentraĵo de ĉevalo pentrita en la ŝtonepoko, en Groto Lascaux.

Saluton, Marek. Mi sukcesis aldoni la bildon, kiun vi provis aldoni al Arto. Ĉar en la neesperanta titolo de la bildo aperas x post u, la softvaro ŝanĝis ĝin al ŭ. Por eviti tion, oni devas aldoni duan ikson jene:

[[Dosiero:Lascauxx2.jpg|thumb|300px|[[Pentrado]]: Pentraĵo de [[ĉevalo]] pentrita en la [[ŝtonepoko]], en [[Groto Lascauxx]].]]

Mi esperas, ke vi estonte sukcesos aldoni tiajn bildojn. --Tlustulimu (diskuto) 14:08, 10 Mar. 2014 (UTC)

Lastaj sekcioj[redakti fonton]

Vi uzis "Bibliografio". Kial vi ne uzis normalan sekcion (laŭ Ŝablono:Lastaj sekcioj)? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:11, 16 Mar. 2014 (UTC)

Bonvolu senkulpigi min. Mi ne komprenas vian rimarkon. --Forstbirdo (diskuto) 10:20, 16 Mar. 2014 (UTC)

Mi ne konas la sablonojn, sed se vi celas pri tradukado, estas vere, ke mi tradukis resume 2 artikolojn, la ceteraj 13 mil estas memstara verko, sed mi ĉerpis datenojn el aliaj verkoj. --Crosstor (diskuto) 09:57, 11 Apr. 2014 (UTC)

Jean Dorat[redakti fonton]

Mi petas pardonon. Bonvolu paciencu kun mi.Claudio Pistilli (diskuto) 09:29, 28 Apr. 2014 (UTC)

Cikonioj[redakti fonton]

Mi supozas, ke temas pri blankaj cikonioj, ĉar se temus pri Nigra cikonio oni klarigus ke temas pri tiu specio. En Eŭropo ĝenerale se oni diras "cikonio" oni subkomprenas la specion de Blanka cikonio.--kani (diskuto) 13:31, 28 Apr. 2014 (UTC)

Estas iu, kiu metas ŝablonon tien, kie ne troviĝas fonto. Mi ne volas ke miaj ĉiuj artikoloj havigu tiun ŝablonon.--Crosstor (diskuto) 08:17, 29 Apr. 2014 (UTC)

Ne estas sufiĉa, tiel estas tutcerta.--Crosstor (diskuto) 08:36, 29 Apr. 2014 (UTC)
Tre bone kaj dankon. --Crosstor (diskuto) 13:12, 29 Apr. 2014 (UTC)
@Marek Mazurkiewicz: Mi dirus, ke jes. Sed se enestas en la sekcio ankaŭ neliteraturaj fontoj eblas la sekcion provizore lasi aŭ la neliteraturajn fontojn meti ekz. al nova sekcio "== Fontoj ==" (mi ekzemple metas Fontojn sub Eksteraj ligiloj (laŭ skwiki)). Tamen, pri ĉio, kio ne estas tute interkonsentita mi povas doni nur personajn opiniojn. --KuboF (diskuto) 13:13, 29 Apr. 2014 (UTC) —La komenton aldonis, sen subskribo, Crosstor (diskuto • kontribuoj) 06:30, 30 Apr. 2014

Mi ne fakas kiom da universitatoj estas en Parizo, mi nur tradukis hispanlingvan artikolon kaj diris same kiel en la origina teksto.--Seminario (diskuto) 07:43, 19 Jun. 2014 (UTC)

"Borneo"[redakti fonton]

En Linio de Wallace vi skribis sekcion "Borneo" Kia estas funkcio la sekcio? Marek Mazurkiewicz (diskuto)

Mi forigis ĝin. Dankon. --Forstbirdo (diskuto) 05:26, 4 Jul. 2014 (UTC)

WT estas nur helpilo, mi ne parolas angle, tial mi tute ne povas kontroli la tekston. Mi profitas tiujn frazojn aŭ frazelementojn, kiujn mi supozas akceptebla, la ceterajn partojn mi forigas. Restas ĉ. 10 %, kio ne sufiĉas diri tradukaĵo. Se mi tradukas, mi faras tion nur el la hungara. Vi metu ŝablonon, se vi bone parolas angle, la artikolon vi faras kiel la angla. Tion mi ne povas fari. WT nun estas en malbona stato, sed tamen por mi estas pli, ol nenio.--Crosstor (diskuto) 09:50, 4 Jul. 2014 (UTC)

Tatra marmoto[redakti fonton]

Saluton Marek, mi tradukis la nomon el la pola lingvo pere de Google (Świstak tatrzański). Se vi opinias ke tio ne estas ĝusta traduko bonvolu nuligi la alidirektilon.--Verdulo (diskuto) 12:06, 11 Jul. 2014 (UTC)

Bone mi forigos la tradukon. --Verdulo (diskuto) 17:44, 11 Jul. 2014 (UTC)

Vi korektis el "plantoscienco" al "botaniko" sed ni havas artikolon "plantoscienco" Ĉu vi volus alinomigi el "plantoscienco" al "botaniko"? (simile bestoscienco kaj zoologio Marek Mazurkiewicz (diskuto) 07:13, 18 Jul. 2014 (UTC)

"Botaniko" kaj "zoologio" estas internacie konataj vortoj, kaj ankaŭ en Esperantujo uzitaj ekde pli ol jarcento. Vidu ekz. PIV 2002 p. 168. Bonvolu ne ŝanĝi ! Dankon. Estas malavantaĝe por la disvastigo de Esperanto uzi nur malriĝigitan lingvaĵon. Esperanto estu lingvo alloga por ĉiuj fakuloj en la mondo, eĉ por tiuj kiuj ankoraŭ hezitas lerni Esperanton. --Forstbirdo (diskuto) 07:34, 18 Jul. 2014 (UTC)
Mi pensas ke mi ne skribis klare. Pardonu min. Jes mi komprenas ke "Botaniko" kaj "zoologio" estas internacie konataj vortoj" Mi nur opinias ke plej bone estus uzi unu el du sinonimoj. Mi preferes du versioj;

1) En ekozono estas skribita "plantoscienco" kaj estas artikolo "plantoscienco"

2) En ekozono estas skribita "botaniko" kaj estas artikolo "botaniko"

Laŭ mi ne estas diferenco inter 1 kaj 2

Mi opinias ke malbone estas:

3) En "ekozono" estas skribita "botaniko" kaj estas artikolo "plantoscienco"

3) En "ekozono" estas kribita "plantoscienco" kaj estas artykulo "botaniko"

Laŭ mi ne estas diferenco inter 3 kaj 4

Mi opinias ke versioj 1 aŭ 2 estas plej facila por tiuj kiuj ankoraŭ hezitas lerni Esperanton. Ĉu mi persvadis vin? Ĉu estas interkonsento? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:52, 18 Jul. 2014 (UTC)

Klare estas ke mi persone preferus ke la koncernaj artikoloj nomiĝus "botaniko" kaj "zoologio", krome la kreintoj de tiuj artikoloj tiel ilin estas nomintaj. Plantoscienco kaj bestoscienco certe ne estas eraraj terminoj, sed oni devas iomete respekti ĉies guston kaj ĝoji pri la vortoriĉecon de Esperanto. Troa skemigo aŭ unueco-fanatikeco tiurilate certe ne kreas bonan etoson ĉe Vikipedio. Ne estas tiel ke ĉar titolo de artikolo estas "X", aliaj uzantoj ne rajtus uzi anstataŭ iun lingvan korektan sinonimon "Y" en siaj artikoloj. --Forstbirdo (diskuto) 21:28, 18 Jul. 2014 (UTC)


Saluton, kara samideano. Vi estas tre ĝentila. Claudio Pistilli (diskuto) 14:28, 18 Jul. 2014 (UTC)

Saluton. En artikolo Fitosociologio vi korektis el Habitato-tipa klasifiko al Vivejo-tipa klasifiko. Ĉu vi scias ke estas Habitato (ekologio)? Ĉu vi pensas ke "habitato" estus melbona vorto en artikolo fitosociologio? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 09:34, 21 Jul. 2014 (UTC)

Mi estas la kreinto de la artikolojn "fitosociologio" kaj "habitato (ekologio)". Efektive, laŭ nederlande Nys, Rudy J.V. 1987 : Ecologie-Theorie en Praktijk. Stichting Leefmilieu VZW, Antwerpen, ISBN 90-289-0763-7, 360 pp (p.89-90) la termino "habitato" havus tre precizan kaj limigitan signifon. Ĝi nome signifus "vivejo de populacio". Bedaŭrinde tre tre ofte oni uzas la terminon "habitato" kiam oni volas diri simple "vivejo" aŭ "medio". Malpreciza aplikado de la termino "habitato" estas malpreferinde : oni uzu, se konvene, ekzemple "vivejo" aŭ biotopo. Ekzemplo de laŭ mi korekta frazo : "La vivejo de la afrika elefanto nuntempe konsistas el pluraj apartigitaj habitatoj. La "habitato" estas la adreso de populacio. Sinonimo de "habitato" estas do "populacio-adreso" (laŭ la citita referenco). --Forstbirdo (diskuto) 19:53, 21 Jul. 2014 (UTC)
Dankon ke Vi klarigis. Se frazo "La vivejo de la afrika elefanto nuntempe konsistas el pluraj apartigitaj habitatoj." estas korekta do mi pensas ke ni bezonas du artikolojn: vivejo kaj habitato. Mi pensas ke malbone ke estas redirekto el Vivejo al Habitato (ekologio) Mi pensas ke pli bone estus ruĝa ligilo aŭ eble apartigilo. Kio Vi pensas? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:44, 21 Jul. 2014 (UTC)
Mi ne scias ĉu ekzistas taŭga ekvivalento de "vivejo" en angla, franca, …ktp. "Vivejo" estas laŭ mi iomete (science) malpreciza termino kvankam ĝi estas simpla kaj ĝenerala. Se eble, laŭcirkonstance, oni uzu la terminojn "biotopo" (difinita eta vivejo kie hejmas biocenozo, ekzemple iu lageto) , "biomo" (tre vasta vivejo karakterizata de difinita tipa vegetaĵaro, ekzemple tajgo), "habitato" ("adreso" de populacio) kaj eble aliajn parencajn nociojn. Oni povus krei apartigilon kie oni klarigas ke ekzistas pluraj science dinitaj tipoj de vivejoj. --Forstbirdo (diskuto) 20:29, 22 Jul. 2014 (UTC)

Pri la esperanta nomo de ĉiela korpo (ekzemple asteroidoj)[redakti fonton]

Saluton.

Ĉiuj asteroidoj gardu sian oficialan nomon, kiam la eponimo ne ekzistas en esperanto. Kelkaj asteroidoj, nomitaj ekzemple laŭ le nomoj de mituloj (Dioj aŭ herooj de antikva tempo...) aŭ nomita laŭ lokoj kies nomo ekzistas en la esperanta wikipedio, povas havi esperantigitan nomon (freŝa ekzemplo : 12464 Manhatano, ĉar Manhatano ekzistas...

Por la alia, estas nur la oficiala nomo. Sed se la nomo havas alian formon, ekzemple adjektiva, mi trovis utile, ke ekzistas esperanta formo sur kiu oni konstrui la adjektivon, kiel "Marsa", "Urana" aŭ "Makemaka".

Sed mi ja konsentas : la esperantigita formo ĝenerale estas ne tre utila, mi iom post iom revenas al la oficialan nomon por la malgrandaj planedoj al kiuj, mi estis iam doninta esperantigitan nomon.

Oni povus forvisi ilin, se tio liberigus lokojn en memoro...

--Jean-François Clet (diskuto) 13:49, 5 Aŭg. 2014 (UTC)

forigo de inventitaj nomoj[redakti fonton]

Mi iom post iom redonas al ĉiuj asteroidoj la oficialan nomon, kiam ne ekzistas esperanta nomo de la eponimo. La forigo de ĉiuj la alidirektiloj demandoj iom pli da tempo, almenaŭ, ke ekzistus procezo de amasforigo. --Jean-François Clet (diskuto) 16:21, 5 Aŭg. 2014 (UTC)

Selfies de simioj[redakti fonton]

Bonvolu vidi tiun.[1] Mi ne estas la sola kiu opinias ke amuza selfies malbonas ilustraĵoj de simioj.

Peter Isotalo (diskuto) 10:08, 11 Aŭg. 2014 (UTC)

Saluton, kara amiko. La dua elekto esta tio kion mi deziras: Scienculo aŭ klerulo, studanta la helenan literaturon. En tiu kategorio ni povos enmeti ĉiujn homojn, kiuj majstris la grekan lingvon. En Vikipedio alilingvaj estas amaso da listoj pri tiu kleruloj. Krome, ili estis la la unuaj studintoj de la biblio, kune kun la latinistoj, filologoj, humanistoj, ktp. Claudio Pistilli (diskuto) 14:54, 12 Aŭg. 2014 (UTC)

Mi amegis tiun diagramon, kvankam mi ne plene komprenis. Kaj ankaŭ vi proponas que oni enmetu "Kategorion:Helenistoj" ene de subkategorion "Kategorio:Helenistoj". Pardonon, mi scias nur verki biografion. Kaj mi ne komprenas la kompleksan sistemon de la kategorio en Vikipedio. Iam mi lernos. Salutojn Claudio Pistilli (diskuto) 15:09, 13 Aŭg. 2014 (UTC)
Saluton, amiko. DankEgon pro via respondo. Verdire, mi interesiĝas nuntempe pri biografioj el la 14-a, 15-a kaj 16-a jarcentoj. Tio estas epoko kiam ekaperis la reformistoj kaj la humanistoj. La latina lingvo komencis perdi sian influon, do ĝenerale ĉiuj verkistoj tiutempe skribis latine, kaŭze de la persekuto de la katolika eklezio. Tamen, helenistoj kaj hebreisto estas ĉiuj kiuj interesiĝis pri la Biblio, ĉar la unuaj libroj de la Biblio skribiĝis latine kaj hebree (la Malnova Testamento) kaj greke (La Nova Testamento). Tiamaniere ke, la grandaj humanistoj kiel Erasmo de Roterdamo, Thomas More ktp estis latinistoj kaj helenistoj ankaŭ, dank'al ilia intereso pri la Biblio, krom tio ili estis teologoj. Dankon pro viaj klarigoj, ankaŭ. Claudio Pistilli (diskuto) 11:52, 14 Aŭg. 2014 (UTC)

demandeto[redakti fonton]

Bonan tagon Marek Mazurkiewicz, Mi rimarkis, ke mi nun estas revizianto. Mi volus scii, ĉu estas vi kiu reviziantigis min aŭ ne. Se estas vi, dankon. EoVal-de-Loire (diskuto) 20:41, 12 Aŭg. 2014 (UTC)

Dankon pro via respondo. EoVal-de-Loire (diskuto) 20:51, 12 Aŭg. 2014 (UTC)

István B[redakti fonton]

Jes, sed mi forgesis la lingvan ligilon, kiun mi jam faris.Dank.--Crosstor (diskuto) 06:06, 14 Aŭg. 2014 (UTC)

Lampetra[redakti fonton]

Kial vi skribis: "la lampetrojn Lampetra geminis" Kial "petromizojn Lampetra geminis kaj L. spadicea? " estis malbone? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:43, 20 Aŭg. 2014 (UTC)

Vidu PIV 2002 p. 655 "Lampetro" = genro (Lampetra) de senmakzeluloj parencaj al petromizo, .... Lampetro estas do pli preciza. --Forstbirdo (diskuto) 13:53, 20 Aŭg. 2014 (UTC)
Dankon ke Vi respondis. Do kial ne "la [[lampetroj]]n ''Lampetra geminis kaj kaj ''L. spadicea''''" (mi intence uszis "nowiki")? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:07, 20 Aŭg. 2014 (UTC)
Se iu volus krei artikolon lampetro, estus bona solvo. Provizore, al mi ŝajnas utile informi pri tre parencaj specioj. --Forstbirdo (diskuto) 14:21, 20 Aŭg. 2014 (UTC)
Dankon. Mi komprenas ke Vi ne ŝatas ruĝajn ligilojn. Mi rekomendas Vin: Helpo:Ruĝaj ligiloj, precipe: "Studo montris ke la ruĝaj ligiloj helpas Vikipedion kreski ĉar ili atentigas pri bezonataj artikoloj." Ĉu mi persvadis Vin? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:47, 20 Aŭg. 2014 (UTC)
Tute ne. La anglalingva Vikipedio enhavas pli ol 4 000 000 da artikoloj. Oni povas sufiĉe elekti. Tiu kiu kreas ruĝan ligilon devus mem korekti ĝin laŭ mi. --Forstbirdo (diskuto) 15:12, 20 Aŭg. 2014 (UTC)

Saluton, kara amiko. Verdire, mia intenco estas komenci normigon de la kemia nomenklaturo al ĉiuj elementoj, celante uzi la oficialan kemian nomenklaturo, kune kun la kutimajn esprimojn. La tasko estas longa kaj temporaba, sed, laŭ mia eblo, mi bluigos ĉiuĵ ligilojn. Kompreneble ke tio postulos tempon kaj bonvolon. Nun mi emeritis (kiel Media kaj Kemia Tekniksto), do tempo kaj bonvolo neniam mankos al mi, ĉefe pro tio ke mi amas tion, kion mi faras. Tamen, tiu tasko apartenas al la komunumo, ankaŭ, kondiĉe ke oni estu fakulo pri la paĝoj kreotaj. Dankon pro via demando, pardonon se mi ne estis pli klara. Estu bonvena por novaj demandoj. Claudio Pistilli (diskuto) 16:24, 28 Aŭg. 2014 (UTC)

Fontoj en mallongaj artikoloj[redakti fonton]

Rilate al mallongaj artikoloj estas pripensinde ĉu uzi {{Sen fontoj}} aŭ eventuale iun similan el la familio. Mi persone en tiaj okazoj preferas {{Ĝermo}} (krom okazoj, kiam temo / prilaboro de la artikolo klare bezonas fontojn). Mia intenco estas ne krii al legantoj pri malĉeesto de fontoj eĉ en mallongaj artikoloj. Eventuale eblus uzi ankaŭ {{Pluraj problemoj}}. (nur mia persona opinio ;)) Amike. --KuboF (diskuto) 21:53, 4 Sep. 2014 (UTC)

Dankon. Ĉu Vi pensas ke en eo-viki oni povas uzi {{Sen fontoj}} - mi vidas ke eo-viki ne estas sufiĉe matura. Vi skribis ke Vi preferas {{Ĝermo}} - ĉu en eo-viki {{Ĝermo}} signifas ke artikolo bezonas referencojn? Mi pensis ke Ĝermo signifas nur ke artikolo estas mallonga. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:10, 5 Sep. 2014 (UTC)
Mia persona opinio estas, ke ne taŭgas situacio, en kiu estas en artikolo pli multaj avertoŝablonoj ol vera enhavo. Tial mi evitas avertoŝablonojn en ĝermaj artikoloj (se tio ne estas aparte bezonata) kaj uzas ilin nur en almenaŭ iom longetaj artikoloj. En mallongaj mi uzas nur {{Ĝermo}} aŭ {{Ĝermeto}}.
Mi pensas, ke sen avertado pri senfonteco kaj iuj okulmalfermaj agoj (kiel avertoŝablonoj) Vikipedio ne maturiĝos pri enciklopedieco. Do laŭ mi, tiuj ŝablonoj bonas, sed indas ankaŭ informi la verkantojn pri la problemoj, ĉar iuj emas ofendiĝi foje... --KuboF (diskuto) 16:47, 11 Sep. 2014 (UTC)

DankEGon pro via kontrolo. Mi restas je via dispono.Claudio Pistilli (diskuto) 12:54, 9 Sep. 2014 (UTC)

Kemia ŝablono[redakti fonton]

Saluton, Marek. Mi deziras verki artikolojn pri kemiaĵoj en Vikipedio, sed mi ne trovas la rilatajn ŝablonojn. Ekzemple:Mi volas skribi pri la Vanilino sed mi bezonas la kemian skatolon (Chembox) de la angla versio. Ĉu vi povas helpi min aŭ indiki iun? Aliflanke, ĉu ne estas aliaj formoj meti du bildojn en la saman skatolo, tion mi bezonas. DankEGon. Claudio Pistilli (diskuto) 14:04, 27 Sep. 2014 (UTC)

Jes, tion mi bezonis. Vi estas vere efika kaj aktiva. DankEGEGEGEGon!!!! Claudio Pistilli (diskuto) 14:45, 27 Sep. 2014 (UTC)

Ŝablono: sinsekvo[redakti fonton]

Estimata! Mi ĝenerale aprobas ke vi ŝanĝas de "1a" al "1-a" en multaj artikoloj. Tio kreas pli unuecan aspekton de Vikipedio. Ankaŭ mi kutime ŝanĝas tion, kiam mi redaktas artikolon. Tamen en unu specifa loko, tio estas Ŝablono:Sinsekvo, mi intence skribis sen streketo, pro du kialoj:

  1. La vicnombroj aperas dekstre en tre, tre mallarĝa marĝeno, do ĉiu ŝparebla signo gravas, kaj
  2. La duoblaj streketoj, tuj antaŭ kaj tuj post la "a", ne aspektas belaj.

Vidu ekzemplojn:

Antaŭe:Grafo de PoitouPoste:
Henriko la 2-a1169-1196Otto de Brunsvigo1a-foje
Otto de Brunsvigo1198-1199Johano sen Tero2a-foje
Antaŭe:Reganto de BavarioPoste:
Karolo Teodoroprinco-elektisto 1799–18061a-foje
reĝo 1806–1825Ludoviko la 1-a2a-foje

Pro tiuj du kialoj mi preferas ke la ŝablon restu tia kia ĝi estis. Ĉu bone? Sincere salutas Moldur (diskuto) 19:20, 17 Okt. 2014 (UTC)

Estimata! Mi ofte prilaboras diversajn historiajn regantojn kiuj havis la saman oficon plurfoje. Tial mi ofte renkontas tiujn okazaĵojn de tiu ŝablono kun "1-a-foje, 2-a-foje", respektive "1a-foje, 2a-foje" ktp. Ĉiu unuopa okazo rekonvinkigas min ke miaj du supraj argumentoj validas kaj gravas. Tial mi nun malfaris vian ŝanĝon kaj reiris al la pli kompakta formo. Tamen, en ĉiuj okazoj de "1-a, 2-a" ktp. en la flua artikolteksto mi plene subtenas vian unuformadon. - Sincere salutas Moldur (diskuto) 20:30, 8 Nov. 2014 (UTC)

Saluton,

Mi nur miris ke la specio Homo ne troviĝas en la Kategorio:Primatoj.

Sed mi akceptas vian klarigon. Samideane, --Verdulo (diskuto) 18:54, 10 Nov. 2014 (UTC)

Pardonu nura eraro mi korektis ĝin.--Verdulo (diskuto) 22:50, 15 Dec. 2014 (UTC)

1a -> 1-a[redakti fonton]

Estimata, mi subtenas vian agadon por ŝanĝi "1a" al "1-a". Mi tamen petas vin pli atente tralegi la tekstojn kiujn vi redaktas ĉu "1-a" vere havas sencon tie. En la artikoloj Varsovio kaj Historio de Hungario estis pluraj aperoj de "1a" kiuj laŭ signifo ŝajne tute ne estis "unua", sed estis mistajpoj por la artikolo "la". En tiuj kazoj prefere korektu de "1a" al "la", ne al "1-a". Dankon! - Sincere, Moldur (diskuto) 22:55, 22 Dec. 2014 (UTC)

@Moldur: dankon ke Vi skribis al mi. Ĉu Vi povus prezenti min ekzemplon kie mi faris eraron? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:02, 22 Dec. 2014 (UTC)
Vidu ĉe: redakto de Varsovio kaj redakto de Historio de Hungario. Ekzemple "... ne solvis 1a sociajn problemojn". Laŭ mi, ĉiuj okazoj de "1a" pli probable signifas "la", kaj ne "unua". Relegu kaj prijuĝu mem! Amike, Moldur (diskuto) 23:20, 22 Dec. 2014 (UTC)
@Moldur: En Varsovio mi korektis tiel. En Historio de Hungario mi korektis tiel. Pardonu sed mi ne bone vidas aliajn erarojn. Se al Vi aliaj eraroj estas klaraj, mi petas, korektu. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:40, 23 Dec. 2014 (UTC)
Estimata @Marek Mazurkiewicz:, mi nun korektis ĉiujn menciitajn okazaĵojn de "1a" al "la", ĉar tio ŝajnas al mi la plej probabla intencita signifo. Krome, mi restarigis ĉe Varsovio, ĉar tiu alineo estas citaĵo el "Enciklopedio de Esperanto" kaj do ne libere redaktenda teksto. Sincere, Moldur (diskuto) 11:53, 26 Dec. 2014 (UTC)
@Moldur: dankon. Mi pardonpetas ke mi redaktis citaĵon. Tio ne estas klare ke tio estas citaĵo. Eble ni uzos: Ŝablono:Citaĵo, kio Vi pensas? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:26, 26 Dec. 2014 (UTC)

Jes, vi pravis. Vi bone faris. Nun post tiom da peno kaj barakto, tiu artikolo, unu el la 1000 plej gravaj en la vikipedio, jam estas preskaŭ an la venonta supra kategorio de artikoloj, enhavantaj pli ol 10000 kotopo.--kani (diskuto) 17:42, 31 Dec. 2014 (UTC)