Uzanto-Diskuto:Meitneriu

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Meitneriu!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Narvalo 16:03, 25. Maj 2005 (UTC)

Kategorioj[redakti fonton]

Saluton ! kaj gratulon por la gravaj kontribuoj. Mi kreis kategorion Kantabrio kaj ekordigis en ĝin kio rilatas. Mi ankaŭ kreis kategorion Aŭtonoma Komunumo de Hispanio. Bonvolu ordigi la artikolojn kiujn vi redaktas en la taŭgajn kategoriojn, tio povas helpi legantojn. Dankas Arno Lagrange  03:53, 28. Maj 2005 (UTC)

--Bonege! Dankon! ;) Meitneriu

Artikolo de la Semajno[redakti fonton]

Nun estas la ligilo: ĉu pli bone nun? Vi mem povas redakti la ŝabonon per tiu ligilo. Duomillia 22:45, 12. Jun 2005 (UTC)

eŭska lingvo[redakti fonton]

Mi serĉas tradukantoj esperanto/eŭska lingvo. Ĉu tio interesas vin? aŭ ĉu vi konas iun pri tio? Bonvolu respondi al mi. Ĝis baldaŭ Corinne Daudier 08:07, 13. Jun 2005 (UTC) Jes! bonege! viaj amikoj interesas min. Bonvolu doni al mi ilian ret-adreson aŭ doni al li mian adreson. Mi parolas la franca. corinne.daudier@wanadoo.fr Ĝis Corinne Daudier 16:12, 13. Jun 2005 (UTC)

Kategorioj Naskiĝintoj kaj Mortintoj[redakti fonton]

Dankon, ke vi helpas al mi aldoni la kategoriojn al nomoj. Jam mi estas iom laca pro tio. Petro 7:Jan 2006 23:32 (UTC)

Jakoba Vojo[redakti fonton]

Saluton, Meitneriu! Mi trovis vian nomon en la artikolo Jakoba Vojo.

Mi estas polino kaj mi interesiĝas pri la historio kaj diverslingvaj versioj de la tre konata kanto (kanono) “Frat’ Jakobo” (hispane: “Martinillo, martinillo“). Mi longe serĉis informojn sur diversaj paĝoj en la pola, la germana lingvo kaj en Esperanto. Nur unu de ili - http://www.frankenpilger.de/ - priskribis la historion de la kanto, kvankam tre mallonge, sed tio tre ĝojigis min. Laŭ tiuj informoj la kanto naskiĝis dum la 15-a jarcento sur la Jakoba Vojo - kaj aperis en Germanio dum la 17-a jarcento. Feliĉe mi kopiis la tekston, ĉar nuntempe oni povas trovi tie nur jenan informon: “Frankenpilger hat den Jakobsweg verlassen. Jeder Weg ist nun Pilgerweg geworden. Veranstaltungen von Frankenpilger nehmen eine neue Form an. Bleiben Sie neugierig.“ Scivola? Mi restas senkonsola, ĉar tio estis la ununura fonto por mi. La aŭtoro ne skribis, de kie li scias tion, kaj mi ne sukcesis demandi lin.

Mi skribis artikolon por la pola Vikipedio pri tiu temo - vidu: http://pl.wikipedia.org/wiki/Panie_Janie - kaj intencas traduki ĝin por la esperantlingva Vikipedio, sed la informoj ne estas 100-procente certaj. Bedaŭrinde mi ege malmulte konas la francan lingvon (mi lernis ĝin nur unu jaron) kaj tute ne konas la hispanan, kaj certe en tiuj lingvoj estus troveblaj iaj informoj. Eble vi povus helpi aŭ konas homojn, kiuj povus helpi?

Mi estus ege danka! Korajn salutojn

Małgorzata [legu: maŭgoĵata] http://pl.wikipedia.org/wiki/Wikipedysta:Fringo, tie troviĝas ligilo por mia e-mail.

Kartografio de la vikipediistoj[redakti fonton]

Ĉar vi mencias en la prezentopaĝo la urbon, kie vi nun loĝas, mi metis por vi ruĝan punkton en la paĝo Vikipedio:Kartografio de la vikipediistoj. Espereble vi ne kontraŭas. Mi metis la punkton por Salamanko; vi povas ŝanĝi, se vi ŝatus, ke estu Kantabrio. Fakte en tiu mapo la diferenco ne aspektos tre rimarkinde: estas la tuta mondo en kelkaj punktoj tie. :) - Slavik IVANOV 21:28, 30. Okt 2006 (UTC)

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 19:35, 30 Dec. 2013 (UTC)

Saluton, Meitneriu. Danko pro la nova artikolo Bareyo. Sed bedaŭrinde vi miksis latitudojn kun longitudoj. Mi korektis tion kaj krome ŝanĝis la koncernajn parametroj al la nova skemo de {{Informkesto urbo}}. Por aperigi mapon de hispanio kun markilo, mi krome aldonis plian parametron, nome regiono-ISO=ES. Bedaŭrinde mi ne scias la koncernan kodon por la regiono. Ĉu eble vi? --Tlustulimu (diskuto) 18:51, 2 Jan. 2014 (UTC)

Dankegon! Mi ĵus kreis ŝablonon situo sur mapo por la ISO-kodo de Kantabrio, t.e. ES-CB. Temas pri la unua ŝablono, kiun mi kreas, sed ŝajne ĝi bone funkcias. :) --Meitneriu (diskuto) 01:57, 16 Jan. 2014 (UTC)

Ŝablono:Situo sur mapo Hispanio Asturio[redakti fonton]

Saluton, Meitneriu. Dankon pro la nova ŝablono {{Situo sur mapo Hispanio Asturio}}. Mi kreis alidirektilon {{Situo sur mapo Asturio}} al ĝi, por ke en la dokumentado ĝuste aperu la informo pri la parametro zono. Krome mi vidis, ke vi ne aranĝis la intervikiojn de Ŝablono:Situo sur mapo Hispanio Asturio laŭ malnova kaj nova sistemoj. Sed ekde la 6-a de marto 2013 eblas uzi la novan sistemon per VP:VD. La ligiloj de la artikolo nun troviĝas sur la paĝo d:Q5557592, ĉar mi aranĝis tion. Mi rekomendas estonte uzi la novan manieron, ĉar tiam necesas aldono nur ĉe Vikidatumoj. Do, ne plu en ĉiu unuopa lingva versio. Se vi ankoraŭ havas demandon, demandu min aŭ sur la diskutopaĝo de la helpopaĝo. --Tlustulimu (diskuto) 14:02, 16 Jan. 2014 (UTC)

Loknomoj/Populacio[redakti fonton]

Saluton, Mglk, kiel vi fartas? Mi komencu pri populacio: vi tute pravas, kvankam la unua signifo ĉe PIV lasas iom malferma la pordon. Fakte ĉar mi komencis vikipediumi pri birdoj mi uzis la konitan vorton "loĝantaro" por birdoj kaj iu avertis min por ŝanĝo al populacio, kaj poste tio restis por hispanaj loĝlokoj, kaj mi timas, ke tro ofte mi misuzis tiun vorton. Mi de nun klopodos fari tiel: populacio por birdoj, loĝantaro por homoj. Korekti pasintajn artikolojn estus troe al mi. Nun mi komencis ĉe provinco Kvenko, kiam mi jam estis farinta la tuton de Badajoz, Cáceres, Onubo, Toledo kaj Ciudad Real, troe por reveni. Mi ĉiam klopodas preni el la hispanlingvaj artikoloj plej gravan informon, sed ne ĉiam bonkvalite, fakte la la hispanlingvaj artikoloj kiujn mi trafis estas ofte ege fuŝaj. Kaj ek al la dua afero. Vi pravas denove. Se etimologio estas certa indas aparta paragrafo, kiel mi faris kiam mi trovis tion en la hispanlingva versio. Kiam ne, mi metas tiun informon se mi vidas klare, pli por kontentigi eblan scivolemon de nehispanparolantoj ol por scienca precizigo. Fakte mi timas, ke foje la metita etimologio de hispanlingva versio estas iom pli entuziasma aŭ nepreciza. Mia intenco estas aldoni iom por nehispanaj esperantistoj. Laŭ mi ne necesas fortranĉi tiun parteton, ĉefe pro necesa peno, sed se vi deziras fari tion, faru, mi prifajfetas. Certe de nun mi pripensos iomete ĉu vere indas mian metotan klarigon kaj metos ĝin nur se mi certas pri la klarigo. Ankaŭ koordinatoj iom fuŝas, la ŝablono, la urbestro en malnove redaktitaj artikoloj ktp. Mi preferas antaŭeniri.--kani (diskuto) 20:23, 20 Jan. 2014 (UTC)

Mi konsentas. Mi pensas, ke etaj vilaĝoj kutime havas nomojn etimologie pli komplikajn kaj nekonatajn ol tiuj de multegaj ĉefurboj de landoj, en kies artikola kaplinio estas neniu rekta traduko. Fakte, en la nordo de Hispanio loknomoj kutime havas tiel obskurajn originojn, ke lokanoj kaj eksterlokanoj kutime agnoskas ĝeneralan nekongruecon inter loknomo kaj ties aktuala hispanlingva signifo, eĉ se ili estas forme samaj aŭ similaj. Ĉi tial mi trovis, ke traduko de loknomo (speciale tiu ignoranta veran devenon) en la unua linio de artikolo estas malkonsilinda. Krom tio, kiel vi, mi ankaŭ havas dubojn pri ĝisdatigo de ŝablonoj de municipoj. Ekzemple, en la ŝablonon mi kutime ne enmetas la nomon de urbestroj ĉar 1) ili ŝanĝiĝas tre ofte kaj ne estas ĝisdatigantoj krom la redaktinto kaj 2) estroj de etaj vilaĝoj ne estas tiel priredaktindaj, do artikolojn pri ili plej eble neniu redaktos. Loĝantaro ŝanĝiĝas eĉ pli ofte, sed dubon pri ties aktualeco jam solvas la montrita jaro de censo. Cetere, mi emas plu redakti artikolojn pri Hispanio. Do se vi havas proponon ne hezitu prirakonti! --Meitneriu (diskuto) 13:26, 23 Jan. 2014 (UTC)

Saluton, Meitneriu. Mi pligrandigis la artikolo pri la Saja Rivero kaj mi ŝatus vi korektus tio. Mia unua lingvo estas la kastilia kaj mia esperanta nivelo estas minimuma. Multaj dankoj.--Juenti el toju (diskuto) 22:52, 4 Mar. 2014 (UTC)

Saluton, Meitneriu! Tiun ŝablonon {{Kataluna nomo}} mi trovis en la angla vikipedio, kaj provis iom plibonigi ĝin por adapti al esperanto. Mi ne pensis ke flago de Katalunio estas tikla afero, mi forigis ĝin. Tamen la regulo pri katalunaj nomoj estas ege simpla: la 1-a familia nomo nepre estas la patronomo, poste venas "i" ("y" en la hispana) kaj fine la 2-a familia nomo, nepre la patrinonomo. Antaŭ ĉio ĉi venas la persona nomo kiel en la hispana. --Dominik (diskuto) 14:58, 11 Apr. 2014 (UTC)

Kaverno Las Monedas[redakti fonton]

Saluton, Meitneriu. Mi legis en la artikola historio de Kaverno Las Monedas, ke vi foje kreis la artikolon. El kiu fonto vi prenis la koordinatojn? Mi ja pensas, ke ili estas ĝustaj. Mi antaŭe provis uzi la koordinatojn el Vikidatumoj, sed tiam la markilo sur la mapo de Kantabrio estis en la maro. Ĉu iu el ni atentigu en la diskutopaĝo de la rilata Vikidatuma ero pri la problemo kun la koordinatoj? --Tlustulimu (diskuto) 07:47, 19 Aŭg. 2015 (UTC)

(+) Vidu ankaŭ Diskuto:Kaverno Las Chimeneas. Ĉu vi eble povas helpi? --Tlustulimu (diskuto) 08:18, 19 Aŭg. 2015 (UTC)