Uzanto-Diskuto:Nubuke TG

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Projekto:Afrika monato 2021/Partoprenu[redakti fonton]

Saluton, Nubuke TG. Mi ĵus vidis, ke vi skribis artikolan tekston en Projekto:Afrika monato 2021/Partoprenu‎‎ . Sed tio ne estas la celo de tiu paĝo. Bonvolu meti vian tekston en artikolon aŭ alternative en vian provejon. Alie aliaj partoprenantoj de la projektoj konfuziĝos pro la subita neatendita ŝanĝo de la projektopaĝo. --Tlustulimu (diskuto) 18:15, 27 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Ĉu la filmo havas la titolon "La Heredaĵo"? Mi ĵus sekvis la ligilon al Jutubo kaj tie legeblas la titolo "La Heredaĵo". Se jes, estus bone alinomi poste la paĝon Uzanto:Nubuke TG/provejo al "La Heredaĵo", sed sen la citiloj. Alinomado por vi eblos nur post kvar tagoj, post via unua alsaluto en la Vikipedio. Tio estas trajto de la Vikia programaro. Aŭ vi povus peti min aŭ alian uzanton pri la alinomado. --Tlustulimu (diskuto) 19:25, 27 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Via dua teksto[redakti fonton]

Saluton, Nubuke TG. Mi ĵus vidis, ke vi metis tekston en la helpopaĝon Vikipedio:VidRedaktilo. Sed tio ne estas ĝia celo. Tial mi malfaris la ŝanĝon kaj ĵus metis vian tekston en Uzanto:Nubuke TG/provejo2. Sed ial la tie uzata bildo ne funkcias. Ĉu vi kontrolis la nomon de la bildo? --Tlustulimu (diskuto) 19:17, 27 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton, Nubuke TG. Ĉu vi eble legis mian hieraŭan sciigon? Bonvolu ne krei artikolon en helpopaĝo. Tio povus konfuzi aliajn uzantojn. - Se vi volas krei artikolon, skribu la celatan titolon en la helpo-keston ("Serĉi tra Vikipedio") kaj serĉu ĝin. Se ĝi ne ekzistas, vi devus vidi ruĝan ligilon por krei ĝin. --Tlustulimu (diskuto) 09:00, 28 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
Krome ankoraŭ ekzistas via teksto en Uzanto:Nubuke TG/provejo2. --Tlustulimu (diskuto) 09:23, 28 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Afrika konkurso 2021[redakti fonton]

Kara Nubuke TG dankon pro viaj kontribuoj al vikipedio! Ĉar vi estas komencanto mi klopodos helpi vin, detalaj klarigoj estas ĉe:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Helpo:Kiel_krei_paĝon
vi devas kompreni ke ĉiu nova artikolo devas aperi en sia propra paĝo laŭ la sekva ligilo:
https://eo.wikipedia.org/wiki/
post kio venas la titolo ekz:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Afriko
https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto
https://eo.wikipedia.org/wiki/<via titolo>

pli simple estas tajpi la titolon en tiu ĉi skatolo!


kaj poste verki la artikilon en tiu paĝo kiu aperas.
Ne timu skribi, verki kaj redakti. -- Radioamatoro (diskuto) 20:19, 31 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Dankon pro via partopreno en Afrika monato 2021![redakti fonton]

Kara Nubuke, dankon pro via partopreno en la Afrika monato 2021! En la organiza teamo ni aparte ĝojas pri partopreno de vi, kiel nova Afrika Vikipediisto! Mi memoras pri miaj komencoj en Vikipedio (kaj estis ankaŭ malfacile) kaj des pli mi gratulas, ke vi faris la unuajn paŝojn por kontribui!

La rezultoj estos kalkulitaj laŭplane tuj la sekvan semajnofinon. Rezultoj kaj disdono de premioj sekvos baldaŭ post tio.

Se vi volas konkursi plu kaj gajni pliajn premiojn, mi invitas vin al la konkurso pri Unesko, kiu okazas ĝuste nun. Ni organizas ĝin kun UEA laŭ rekta instigo de Unesko, do iuj de la plej pintaj institucioj rigardos la rezultojn! Mi speciale invitas vin, ĉar tio estas bona okazo por praktiki viajn novajn vikiajn kapablojn ;-)

Amike, organizanto KuboF Hromoslav (diskuto) 19:46, 2 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Honorigo[redakti fonton]

Gratulon pro la 3-a loko en la konkurso Afrika monato 2021 sub la kategorio:Viki-novuloj el Afriko!
-- Radioamatoro (diskuto) 16:44, 15 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Dankon pro via partopreno en la afrika monato 2021.
Vi povas aldoni la jenan honorigon en via uzantopaĝo laŭplaĉe. -- Radioamatoro (diskuto) 16:44, 15 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Via premio de Afrika monato 2021[redakti fonton]

Kara Nubuke TG, gratulon pro via venko en la konkurso VikiPrintempo COE 2021!

La 12-an de Junio mi sendis al vi gravan retmesaĝon kun la titolo "Gratulon al venko en la Afrika monato 2021, Nubuke!". Bonvolu legi ĝin kaj respondi - nur post tio mi povas sendi al vi vian premion!

Vi faris admirindan laboron kaj plene meritas la premion! Mi esperas, ke vi prenos vian premion kaj ĝuos ĝin! Bonvolu respondi ĝis la lundo la 28a de Junio, 12:00 UTK - post tiu tempo mi transdonos vian premion al la venkinto sekva en la vico!

Bonvolu (per retmesaĝo aŭ ĉi tie) respondi kiom eble plej frue!

Amike, la organizanto KuboF Hromoslav (diskuto), 15:47, 25 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj[redakti fonton]

Kara, Nubuke TG, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj ;-)

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)[Respondi]