Uzanto-Diskuto:Oldaru

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj vikipediistoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol fari (iom grandan) redakton, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru: se viaj redaktoj kontraŭas al la reguloj, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos ilin.

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante --~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampoVia subskribo kun tempstampo

Vi disponas ankaŭ pri uzantopaĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi CasteloBrancodiskuto 06:47, 28. Nov 2010 (UTC)

Saluton![redakti fonton]

Oĉjo, saluton! Mi esperas, ke vi aldonos al vikio multajn informojn P.Fiŝo§@ 08:39, 13. Dec 2010 (UTC)

Dosiero:Oĉjo2.jpg[redakti fonton]

Saluton, Oldaru. Ĉu vi jam konas la ŝablonon {{Informo por dosiero}}? Ĝi estas uzeblaj sur bildaj paĝoj. Malplene ĝi aspektas jene:

{{Informo por dosiero
|priskribo=
|fonto=
|aŭtoro=
|dato=
|permeso=
|aliaj versioj=
|rimarkoj=
}}

Uzoekzemploj ekzistas jam kelkaj. Ĉe la parametro permeso estas du eblecoj:

  • meti la licencan ŝablonon rekte tien
  • skribi tien: vidi malsupre kaj skribi la licencan ŝablonon sub la tutan ŝablonon

Mi mem ofte uzas la duan eblecon, sed tio ne estas deviga. Nur necesas, ke estu menciita unu licenco. La kategorio Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por dosieraj kopirajtoj enhavas kelkajn uzeblajn ŝablonojn. --Tlustulimu 15:01, 25. Jan 2011 (UTC)

Kara Oleg, vi ŝajne ne reagis al la supra noto de Tlustulimu de jam antaŭ preskaŭ tri jaroj, kaj la dosiero Oĉjo2.jpg daŭre ĝis nun estis en la kategorio Bildoj sen licenco, je minaco forigi ĝin el vikipedio. Tia forigo tamen ŝajnas al mi bedaŭrinda kaj kontraŭ via volo. Vi klare indikas[1], ke la vikipediista konto Oldaru apartenas al la persono Oleg Ĉajka, kaj nek F. Fiŝo nek alia vikipediisto pridubas tion. Tial anstataŭ vi mi metas la licencon {{Cc-by-sa-3.0}}, kiu validas por ĉiu kutima redakto de vikipedio (vidu ĉefpaĝe aŭ sube de ĉiu redaktokesto). Tamen mi petas vin persone konfirmi la licencigon, savante iun redakteton de la dosieropriskribo per la vikipediista konto Oldaru. Tio estos minimuma laboreto. Ĉu? ThomasPusch (diskuto) 01:09, 19 Dec. 2013 (UTC)
  1. [1]

Resaluton![redakti fonton]

Res! Vi eĉ imagi ne povas kiom mi penis por almenaŭ tion fari! Tiu "simpla" vikio por mi estas densega arbaro! Mi tute ne komprenas la logikon de la agoj, la sinsekvon. En kelkaj lokoj estas indikita, kion necesas fari, sed, unue, tre nebule, due - kien meti??? Do, la manoj senforte falas... Se estus iu faciligilo (iu programo, ekz-e), per kiu eblus ĉion senprobleme fari - aĥ, kiom estus bone! :) Mi ne perdus tiom da tempo por tiuj teknikaj detaloj, sed kun plezuro aldonadus diversajn bonajn informojn. Estas multaj ideoj, sed post la ĵusaj obstakloj mi jam haltigas min portempe, ĉar vere, tro da tempo mi disipas. Oldaru 16:54, 26 Jan 2011 (UTC)

Oĉjo, telefonu al mi 89032090553 као mi helpos P.Fiŝo§@ 06:50, 27. Jan 2011 (UTC)

Captain America: Civil War[redakti fonton]

Saluton. Vi aldonis esperantlingvaj titoloj. Kie en literaturo ekzistas tiuj esperantlingvaj titoloj? Ne povas esti ke unue en Vikipedio / ke vi mem tradukis titolojn. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:54, 13 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]