Uzanto-Diskuto:PauloSilas90

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol fari (iom grandan) redakton, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru: se viaj redaktoj kontraŭas al la reguloj, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion. Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto!

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante --~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampoVia subskribo kun tempstampo

Vi disponas ankaŭ pri uzantopaĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi  --Fiskot (diskuto) 21:17, 8. Feb 2010 (UTC)

Kopirajta problemo[redakti fonton]

Kara, vi alŝutis File:Poŝtkarto de 5-a UK.png, menciante fonton el ipernitio kiu mem mencias fonton el delcampe.net. Mi timas ke la dosiero estos rapide forigita el Komunejo ĉar laŭ vidpunkto tie oni konsideros ke vi malrespektas kopirajton posedatan de decampe.net. Mi bedaŭras, sed en Komunejo estas drasta politiko por respektegi kopirajtojn.

En la retejo de Delcampe legeblas

Citaĵo
 © 2000-2012 Delcampe International sprl et Delcampe Luxembourg sàrl. Tous droits réservés. Les marques et marques commerciales mentionnées appartiennent à leurs propriétaires respectifs. 

Cetere se vi deziras ŝanĝi uzantonomon bonvolu peti tion (ekzemple rekte al mi), sed ne faru redirekton el via diskutpaĝo ĉar se mi redaktus en via celpaĝo (Uzanto-Diskuto:PauloSilas90), vi ne estos informita pri mia komento, ĉar vi ne estas registrita kiel Uzanto:PauloSilas90. --Arno Lagrange @ 23:25, 6 Maj. 2012 (UTC)

Mi konsentas kun vi ke estas bedaŭrinde, sed administrantoj en Komunejo havas tre mallarĝan vidpunkton kaj tute ne akceptas argumentojn kiel viajn - kiujn miaflanke mi tute aprobas-. Ne min provu konvinki, sed penu ke ili ne povu ataki vin kaj forigi la dosieron kiel ili tre kutime faras. --Arno Lagrange @ 12:14, 7 Maj. 2012 (UTC)

Ŝanĝo de via uzantonomo[redakti fonton]

Mi ŝanĝis vian uzantonomon, sed atentu ke ĝi tial disiĝis de via Unuigita salutnomo. --Arno Lagrange @ 12:10, 7 Maj. 2012 (UTC)

Citaĵo
 Uzulo Sp90 estis migrigita al unuigita salutsistemo. Ties renomado disigos la lokan uzulon de la unuigita salutnomo. 

Kara Paulo, mi hazarde trafis vian artikolon pri la Stela Domo. Ĉu vi pensus ke eblus krei biografian tekston pri Augusto Gonçalves de Castro? Kaj flanke, ĉu vi havas ajnan ideon kio estis la dosiero "Stela_domo.jpg" forigita el la Komunejo en 2016, kiun vi uzis en la artikolo? ThomasPusch (diskuto) 11:14, 18 okt. 2020 (UTC)[Respondi]