Uzanto-Diskuto:Pedroca cerebral

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol fari (iom grandan) redakton, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru: se viaj redaktoj kontraŭas al la reguloj, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion. Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto!

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante --~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampoVia subskribo kun tempstampo

Vi disponas ankaŭ pri uzantopaĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi  --Tlustulimu (diskuto) 20:22, 20 Feb. 2012 (UTC)

Prezidanto de Germanio[redakti fonton]

Saluton, Pedroca cerebral. Mi ĵus malakceptis vian ŝanĝon de Prezidanto de Germanio. "Gauck" estas unu el la kandidatoj. Alia kandidato ankoraŭ ne estis menciita en la amasmedioj. Krome la baloto ankoraŭ devos okazi. Poste vi povos aldoni la novan prezidanton. --Tlustulimu (diskuto) 20:25, 20 Feb. 2012 (UTC)

Bonvolu ne malfari mian malfaron. La baloto ankoraŭ ne okazis. --Tlustulimu (diskuto) 20:28, 20 Feb. 2012 (UTC)
Joachim Gauck ne estas prezidanto de Germanio? Vidu fontoj:

Ne malfaras vian malfaron. Pedroca cerebral (diskuto) 20:31, 20 Feb. 2012 (UTC)

Vi ĝuste komprenis, ke Joachim Gauck ankoraŭ ne estas la prezidanto de Germanio. La baloto okazos en marto 2012. Momente li ŝajnas esti la sola kandidato por ĉi tiu ofico. Sed mi ie legis, ke alia partio volos prezenti sian propran kandidaton. --Tlustulimu (diskuto) 20:35, 20 Feb. 2012 (UTC)
Mi jam kreis la tabelan linion por la balotota prezidanto, por ke estu videbla, kiam estos la baloto. Nomon, partion ktp. mi ne aldonis. --Tlustulimu (diskuto) 20:41, 20 Feb. 2012 (UTC)
Mi komprenas, pardonu per ĝeni. Mi estis kondukis al eraron per tio: "Joachim Gauck" estas nova prezidanto de Germanio". Ekzameno. Pedroca cerebral (diskuto) 20:45, 20 Feb. 2012 (UTC)
Dankon pro via korekto en la portugala vikipedio. Alikaze ja iu alia povus pensi, ke li jam estus la nova prezidanto. --Tlustulimu (diskuto) 20:53, 20 Feb. 2012 (UTC)