Uzanto-Diskuto:Piechjo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aldonu komenton


Agrablan kunlaboradon deziras al vi.  Slavik IVANOV 22:41, 14. Okt 2006 (UTC)

Via punkto sur la mapo[redakti fonton]

Espereble ne ĝenos vin, ke mi metis vian punkton sur la mapo en vikipedia paĝo Vikipedio:Kartografio de la vikipediistoj. La punkto uzas la fakton, kiun vi mem malkaŝas en via vikipediista paĝo, dirante, ke vi loĝas en Helsinko. - Bondezire, Slavik IVANOV 16:39, 16. Okt 2006 (UTC)

Ne ghenas, mi volonte estas vikipediisto :) --Piechjo 16:47, 16. Okt 2006 (UTC)
Flanke de la temo: strukturigi diskutojn estas oportune per dupunktoj (vidu kodon de ĉi-interparolo por kompreni, pri kio temas). - Slavik IVANOV 19:43, 16. Okt 2006 (UTC)

Enhavskatolo[redakti fonton]

Enhavskatoloj aperas mem, aŭtomate. Por ke ili aperu, en la artikolo devas esti kelkaj titoloj, formatitaj per egalsignoj (== Historio de Zozolando ==, ekz.). Kiam estas kelkaj tiaj titoloj, la enhavtabelo aperas mem antaŭ la unua titolo. - Slavik IVANOV 19:43, 16. Okt 2006 (UTC)

x-a sistemo[redakti fonton]

Bonvolu atenti, kara Dolchamarano (aŭ Dolcxamarano ? ) ke en Vikipedio ni uzas x-an/unikodan sistemon por ĉapelliteroj (nome ni tajpas x-e kaj la literoj aperas unikode por legantoj). Tial mi ŝanĝis ĉiuj viajn h-sistemajn skribaĵojn al x-aj/unikodaj (krom kiam temas pri Dolchamar kiu ŝajne estas malunikoda). Arno Lagrange  11:07, 17. Okt 2006 (UTC)


Aaargh! Chu mi nun devas re-h-igi la textojn? Kie estas la histori-butono... ;) --Piechjo 19:20, 17. Okt 2006 (UTC)

Ne mi ne ŝatas la h-sistemon, nek la x-sistemon : ili simple estas surogataj sistemoj, t.e. sistemoj kiujn oni uzas kiam oni malhavas la eblecon taŭge elmontri ĉapelitajn literojn. Per unikodo (aŭ en vikipedio per x-a/unikoda sistemo) ni nun havas tre oportunajn rimedojn por bone montri ilin, do kial uzi surogatojn ? Cetere en esperanto oni skribas teksto ne texto. Unikode salutas AL @ 06:14, 18. Okt 2006 (UTC)

Mi imagas, ke en sia prezentopaĝo vikipediisto ja rajtas uzi nekonvencian lingvaĵon kaj skribsistemojn. Certe tio maleblas en artikoloj kaj eble ne tre bonas en diskutoj. - Slavik IVANOV 20:43, 18. Okt 2006 (UTC)

Homoj relaxu... iru danci kaj aerumi. --Piechjo 23:17, 18. Okt 2006 (UTC)

Piechjo ! vi ja rajtas bonetosi kaj amuziĝi. Bonvolu konscii ke vikipedio estas projekto kiu povus esti rigardata kiel modela. Esperanto havas regulojn, propran alfabeton kaj difinitan skribmanieron. Se vi emas uzi aliajn regulojn kaj skribmanieron, komprenu ke aliaj kunlaborantoj en la Vikipedio ne konsentos pri ili kaj emos ŝanĝi viajn kontribuaĵojn por konformigi ilin al interkonsentitaj reguloj. Eventuale provu krei vikipedian projekton en alternativa Esperant' kie forestus tiuj malrelaxaj reguloj. Arno Lagrange  06:39, 19. Okt 2006 (UTC)
Kara Arno, eble vi vere re-laksu, laŭ admono de Pieĉjo, eble helpe de laksetigilo. Bonvolu ne tuŝi la personajn vikipediistajn paĝojn. Ankaŭ ties lingvaĵo kaj prezentomaniero rakontas al ni multon pri la koncerna homo, des pli, se la paĝo estas iel nekonvencia. Zorgu pri lingvaj, ortografiaj kaj aferaj eraroj en la Vikipediaj artikoloj, lasu la personajn paĝojn nefalsitaj. --Surfo 07:22, 19. Okt 2006 (UTC)

Uzanto-ŝablonoj[redakti fonton]

Sal Pieĉjo, por krei ŝablonon sufiĉas redakti paĝon en la nomspaco "Ŝablono:". Simile liston de ĉiuj ŝablonoj vi trovos sub Speciala:Allpages post elekto de "Ŝablonoj" kiel artikolspeco. Por kopii la uzantoskatolon kiun vi menciis, sufiĉas eniri la paĝon Ŝablono:Uzanto kristano kaj kopii ĝian enhavon al alia similspecnoma paĝo. Ĉiukaze, se vi kreos skatolon por montri sciencan komprenemon pri la vivo, mi devos aldoni kaj tiun, kaj tiun de la kristanoj, ĉar mi kredas ke ambaŭ validas por mi ;-) Sukceson! Marek "Blahma" BLAHUŠ 13:25, 26. Okt 2006 (UTC)

Uzantoskatoloj[redakti fonton]

Provu per Vikipedio:Uzantoskatolo/Vikipediistoj

Vidu ekzemple {{Uzanto Scienca perspektivo}} Arno Lagrange  13:41, 26. Okt 2006 (UTC)

Nova artikolo[redakti fonton]

Hej Piechjo, ĉu vi jam aŭdis pri simia kaptilo??? ;-) Amike salutas Marek "Blahma" BLAHUŠ 21:38, 28. Okt 2006 (UTC)

Dankon pro la bonega artikolo Skvaŝo! Bonan laboron! Amike salutas Yekrats 13:11, 4. Dec 2007 (UTC).

  • Dankon pro la laŭdo :) Do mi verkas lernolibron kaj pro tio serĉas novajn vortojn. Mi fakte rekomendas Vikipedion kiel terminan vortaron al miaj lernantoj. Piechjo 11:19, 6. Dec 2007 (UTC)
Dio nin gardu! Bonvolu almenaŭ aldoni multajn avertajn vortojn, sed-ojn, se-ojn kaj tamen-ojn al tia rekomendo! --Surfo 14:42, 6. Dec 2007 (UTC)

Ĉu '...skopo'[redakti fonton]

Saluton! Rigardu ĉi-tien: http://eo.wikipedia.org/wiki/Diskuto:Magnetoskopo Por mi estas interesa via opinio. --P.Fiŝo 06:34, 11. Dec 2007 (UTC)