Uzantino-Diskuto:Printempo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
   Bonvenon al la Vikipedio en Esperanto, Printempo!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj vikipediistoj. Vi ankaŭ disponas pri via vikipediista paĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas, nomi la landon de kie vi venas, ktp. Vi povas fari tion tre elegante enmetante en vian personan paĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}. Kaj se vi volas sciigi viajn interesojn, eluzu la Uzanto-skatolojn.

Se vi havas demandojn rigardu :
- la redaktan subportalon;
- helpon;
- tekston : "Kiel krei paĝon".
- Vikipedio:Nomoj de titoloj

Antaŭ ol ekredakti, nepre legu la apartan artikolon la perfekta ĝermo de artikolo.

En Vikipedio ekzistas diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon .

Agrablan kunlaboradon deziras al vi  -- Yekrats 16:05, 1. Mar 2007 (UTC)

Saluton,

disvastigo signifas igi disvasta, dum disvastiĝi ke iĝis disvasta. Tiel vi malbone korektis ĉe blanka cikonio. Senmovaj kapo kaj flugiloj estas gramatike ĝusta kaj celas, ke ankaŭ la flugiloj estas senmovaj, ne nur la kapo. Ĉiun vian korekton mi ne trarigardis, sed bonvolu pli singardeme korekti. Narvalo 18:53, 4. Mar 2007 (UTC)

Verŝajne, la ŝablonoj por la makedona lingvo ne jam ekzistas. Vi povas lerni kiel krei tian ŝablono ĉe Vikipedio:Babel, aŭ mi povas krei ĝin post du horoj kiam mi estas pli libera. Amike salutas Yekrats 11:58, 5. Mar 2007 (UTC).

Mi baze faris ĝin. Tamen, bonvolu traduki la novan ŝablonon al la makedona lingvo. Salutas Yekrats 13:42, 5. Mar 2007 (UTC).

Kompreneble vi rajtas ŝanĝi la majusklojn al minusklojn se tio estas kutimo. Verdulo 18:08, 7. Mar 2007 (UTC)

Lago de Ohrid[redakti fonton]

Jen la problemo. Mi trovis artikolon pri Lago de Ohrid, kaj volis ion aldoni... Sed kiam mi klakis "redaktu" aperis longa artikolo, interesa... Sed la teksto NE VIDEBLAS en la artikolo,, nur en "redaktu" modulo. Ĉu iu komprenas pri kio temas?--Printempo 10:49, 21. Sep 2007 (UTC)

Mi forviŝis markilojn por kaŝigi la tekston. Petr Tomasovsky@diskkont 11:00, 21. Sep 2007 (UTC)
La ligiloj al la referencoj estas faritaj. Necesas korekti ceterajn ligilojn. Petr Tomasovsky@diskkont 11:44, 21. Sep 2007 (UTC)

Ljubljana[redakti fonton]

Saluton, Printempo! (Bela nomo!) Estas plezura paroli kun slovena homo pri ĝia ĉefurbo. La noma afero en Esperanto estas ja polemika en multo da punktoj. Malgraŭ tio estas klasika moro esperantigi almenaŭ landajn kaj ĉefurbajn nomojn. Vi rigardu, la tumondaj landoj kaj ĉefurboj havas esperantajn nomojn, kaj esperantistaro mem ilin uzas por komuniko en Esperanto. Do taŭgas al Vikipedo, ke tiuj nomoj aperu ĉi tie laŭ siaj esperantaj formoj. Ĉu vi konsentas? Vi povas kontroli ĉiujn landajn kaj ĉefurbajn esperantajn nomojn ĉe paĝaro de Bertilow, verkisto de la grava gramatiko PMEG: http://bertilow.com/lanlin/europo.html#SI . Ni povas diskuti pli pri tia afero. Estos plezure por mi. Respekte via, Fernando Maia Jr. 11:53, 3. Okt 2007 (UTC).

Dosiero:Coc.jpg[redakti fonton]

Saluton, Printempo. Ĉu vi jam konas la ŝablonon {{Informo por dosiero}}? Ĝi estas uzeblaj sur bildaj paĝoj. Malplene ĝi aspektas jene:

{{Informo por dosiero
|priskribo=
|fonto=
|aŭtoro=
|dato=
|permeso=
|aliaj versioj=
|rimarkoj=
}}

Uzoekzemploj ekzistas jam kelkaj. Ĉe la parametro permeso estas du eblecoj:

  • meti la licencan ŝablonon rekte tien
  • skribi tien: vidi malsupre kaj skribi la licencan ŝablonon sub la tutan ŝablonon

Mi mem ofte uzas la duan eblecon, sed tio ne estas deviga. Nur necesas, ke estu menciita unu licenco. La kategorio Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por dosieraj kopirajtoj enhavas kelkajn uzeblajn ŝablonojn. Mi esperas, ke ĉi tiuj informoj helpos al vi meti la la fontaj kaj licencajn informojn al la bildo Dosiero:Coc.jpg. Kore --Tlustulimu 09:48, 9. Nov 2008 (UTC)