Uzanto-Diskuto:Robin van der Vliet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Uzanto-Diskuto:Robin Bot)
Jump to navigation Jump to search
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Robin van der Vliet!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 16:36, 13 Aŭg. 2015 (UTC)

alinomdiskuto[redakti fonton]

Saluton Robin van der Vliet. Mi ĵus vidis vin alinomi amase artikolojn kun "ĥ" (teĥniko -> tekniko ktp). Ĉu vi havas interkonsenton pri tio? Se ne, bonvolu pripensi antaŭdiskuti ĉe VP:AA.--Salatonbv (diskuto) 01:24, 25 Jan. 2016 (UTC)

Mi alinomis tiujn artikolojn, ĉar la artikolo pri tekniko ankaŭ uzas la saman ortografion en la titolo. Ĝi estas bona pro la konsistenco de la titoloj. Mi ne sciis pri VP:AA. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 14:31, 25 Jan. 2016 (UTC)
Persone mi konsentas kun via klarigo. Dankon,--Salatonbv (diskuto) 01:53, 26 Jan. 2016 (UTC)

ŝablono "urbo de" respektive pli longe "informkesto germania komunumo"[redakti fonton]

Saluton Robin. Via hodiaŭa ŝanĝo en la {{informkesto germania komunumo}}, por tie ankaŭ utiligi vikidatumajn informojn pri blazono kaj oficiala kodo, principe ŝajnas al mi tute bona kaj bonveniginda ideo. Tamen: la hodiaŭa ŝanĝo de vi ne funkcias. Se en la vikidatumaro estas indiko pri blazono (ekz. pri urbo Zarrentin am Schaalsee kaj multegaj aliaj), ja la blazono montriĝas, tutegale kio estas indikata en la informkesto mem, sed se ne estas vikidatuma informo pri blazono, tiam aŭtomate montriĝas nenio, kvankam en la informkesto estas indiko ke montriĝu la esperantlingva dosiero "ne havas blazonon.svg" - ekzemploj estu pri la komunumo Alt Krenzlin kaj multegaj aliaŭ, aŭ komunumaro Amt Zarrentin kaj multegaj aliaj. Pri la oficiala kodo ŝajne la adapto funkcias, sed pri la blazono ĝi estas malbonigo. Kompreneble eblas simple malfari vian agon de hodiaŭ, kaj peti vin poste rekonsideri en kiu detalo vi eraris, sed mi lasas al vi duontagon ĝis morgaŭ tagmeze por kontroli vian redakton, kaj nur tiam - se ankoraŭ ne troviĝis la eraro - malfaros la redakton. Eble ĝis tiam vi jam trovis la problemon: tute povas esti ke nur estas eta tajperaro, kiu fuŝis la tendence bonan intencon. Sincere salutas ThomasPusch (diskuto) 20:05, 9 aŭg. 2016 (UTC)

Mi riparis la ŝablonon. La artikolo nun uzas la parametrojn de la ŝablono kiam la kodo aŭ blazono ne estas en Vikidatumoj. Espereble ĝi funkcias ĉie bone nun. Dankon por via atentigo! Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 23:49, 9 aŭg. 2016 (UTC)
Aspektas tiel ke ĉio tute bone funkcias nun, kaj je proksima rigardo aparte la utiligo de la vikipedia parametro p439, kiun mi persone iel antaŭe en vikidatumoj pri germaniaj komunumoj iel ne vere atentis, estas tre eleganta helpo. Sinceran dankon pro via ruza ŝanĝo de la tiom multe uzata ŝablono. ThomasPusch (diskuto) 20:25, 10 aŭg. 2016 (UTC)

EO WV[redakti fonton]

Hello, please see this discussion. Might interest you, thanks Acer (diskuto) 21:48, 10 okt. 2016 (UTC)

Thank you. I responded. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 15:17, 13 okt. 2016 (UTC)

Request[redakti fonton]

Greetings.

Could you create the article en:Iranian Azerbaijanis (Azeroj en Irano) in Esperanto?

Thank you.

Ŝablono:Flagikono[redakti fonton]

Vi ĵus skribis ke en la ŝablono post via lasta ŝanĝo "oni ankoraŭ uzas Esperantajn flagnomojn, ĉiuj subtenitaj nomoj estas daŭre subtenataj". Se tiel estus, ĉio estus en ordo, kaj la plivastigita landonomaro fakte estus plibonigo. Al mi tamen ŝajnas, ke simple la antaŭe uzitaj "lokaj" esperantlingvaj dosieroj en via redakto estas anstataŭigataj per la koncernaj anglalingvaj dosieroj el la komunejo. Eblus argumenti, ke ne gravas, ĉar simpla uzanto ne atentos pri tio, sed la antaŭa konsento, pri kiu informis kesta noto metita ne de mi, estis alia. La apartaj esperantlingvaj flagobildoj nur konatas al relative granda nombro de uzantoj se ili praktike uzatas, ankaŭ en ŝablonoj kiel tiu ĉi. Fakte mi ĝenerale tre aprezas vian saĝan redaktadon, tute ne volus bremsi viajn plibonigojn, sed kiel vi nun agas, vi simple malinstalas la esperantlingvajn flagobildojn kaj anstataŭigas ilin per samaspektaj anglaj, sume enkondukas iom pli da fremdlingva kodo en la esperantlingvan kodigon de tiu ĉi vikipedio, sen ke tio necesus. Bonas antaŭvidi laŭeble ĉiujn variaĵojn de landonomoj (kompreneble funkciu "Rusujo", "Rusio", "Ruslando", plej bone ankaŭ "Rusa Federacio" kaj "Rusia Federacio", "Rusa federacio" kaj "Rusia federacio"), kaj bonas antaŭvidi multajn historiajn flagobildojn [se ne uzatas esperantlingva flagobildo, taŭgas ĉiu ajn bildo de historia flago el la komunejo]. Sed devus ebli ne per ĉirkaŭvojigo de la antaŭa diskuto malinstali la esperantlingvajn flagobildojn. Povas esti ke al vi persone la uzo de apartaj, esperantlingve nomitaj flagobildoj ĝenas aŭ vi simple indiferentas, sed vi provu tamen ne malinstali antaŭe atingitan praktikon. Sincere ThomasPusch (diskuto) 20:09, 30 okt. 2016 (UTC)

Mi testis multegajn flagojn kaj ĉiuj miaj ŝanĝoj estas retrokongruaj. La argumento kontraŭ uzi la anglalingvajn dosierojn estas, ke homoj eble ne komprenas ilin, kiam oni uzas ilin en ŝablonoj. Sed rigardu la ŝablonojn, neniu ŝablono enhavas ajnan anglan landonomon, ĉio venas de Vikidatumoj. Tio havas la kroman avantaĝon, ke nun ankaŭ tre facile eblas enmeti historiajn flagojn, simple metu la landon en la unuan parametron kaj la jaron de tiu flago en la duan parametron de {{flageto}}. Tio neniam eblus sen Vikidatumoj. Kiam oni rigardas la fontokodon oni ja vidas ekzemple:
<img alt="Nederlando" src="//upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/20/Flag_of_the_Netherlands.svg/30px-Flag_of_the_Netherlands.svg.png" title="Nederlando" height="20" width="30">
Do, kun anglalingva nomo, sed tio ne tiom gravas, ĉar tio neniam videblas. "img", "alt", "src", "upload", "thumb", "title", "height" kaj "width" ankaŭ estas anglaj vortoj/mallongigoj kaj ankaŭ neniu plendas pri tio. Simple estas nevidebla teĥnikaĵo. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 23:59, 30 okt. 2016 (UTC)

Aktualaĵoj[redakti fonton]

Saluton. Kial vi remetas la jam forigitajn novaĵojn? Plej ofte oni lasas nur la lastan semajnon aŭ maksimume du, sed ne utilas havi tridek novaĵojn dum tiom da tempo. Plej bone oni metu novajn. Ĉiam estas novaj novaĵoj. Nun iu devos reforigi tiujn remetitajn.--Seminario (diskuto) 08:05, 11 nov. 2016 (UTC)

Mi tiam akcidente remetis kelkajn novaĵojn, ĉar mi akcidente redaktis malnovan version, kiam mi prilaboris la flagetojn en la novaĵoj. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 18:04, 7 dec. 2016 (UTC)

Informkesto germania komunumo[redakti fonton]

Saluton Robin. Vidu la noton Ŝablono-Diskuto:Informkesto_germania_komunumo#blazono. Ĉu vi povas aranĝi vian redakton de aŭgusto 2016 tiel ke evitiĝas la priskribataj nedezirataj ruĝaj ligiloj? Antaŭdankas ThomasPusch (diskuto) 19:09, 19 nov. 2016 (UTC)

Farita. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 18:04, 7 dec. 2016 (UTC)

Forigo de uzantopaĝo[redakti fonton]

Saluton! Vi petas forigi vian uzantopaĝon. Kial? Multaj paĝoj estas ligitaj kun ĝi. Vi alternative povus forviŝi la enhavon. Tiam ĝi fariĝus tute malplena, kvazaŭforigita, kaj vi daŭre kalkulus je ĝi. Kreo de uzantopaĝo estas speco de kontribuo, via kontribuo al la komunumo. Dankon! Vikiano (diskuto) 12:41, 22 dec. 2016 (UTC)

Mi petis forigi mian uzantpaĝon ĉe pluraj Vikipedioj (de, en, fy, nl) ĉar mi volas uzi ĉie la saman uzantpaĝon de Meta-Vikio. Bonvolu rigardi mian uzantpaĝon ĉe aliaj Vikipedioj kaj poste forigi mian uzantpaĝon ĉi tie. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 13:04, 22 dec. 2016 (UTC)

Konstanca (dukino de Bretonio)[redakti fonton]

Hello, I saw that you edited the page I created about Catherine of Thouars (on Wikidata). I'm making edits about her mother Constance's pages in different languages and as I don't know esperanto, I wondered if an Esperanto-speaking user might help me a little. I've already made a few short edits (and I hope there isn't too much mistakes) but I'd like to write about her supposed brother William. I've already written about him on the English, French, Italian and Spanish articles.

Would it be possible for you to translate it into Esperanto? Thanks in advance.--Aziliz Breizh (diskuto) 17:25, 9 jan. 2017 (UTC)

Informkesto urbo de Turkio[redakti fonton]

Hazarde mi ĵus konsciiĝis, ke tre multaj ĝermaj artikoloj pri komunumoj de Turkio havas probleman averton pro nemeto de koordinatoj en la artikola informkesto. Estus nerealisme granda laboro permane aldoni la koordinatojn en ĉiuj artikoloj. Preferindas instrui la uzatan informkeston en kazo de bezono transpreni koordinatojn el vikidatumoj, kie intertempe ĉiuj koncernaj koordinataj datumoj haveblas. Tion delonge faras la ĝenerala {{informkesto urbo}}, sed en la tekstoj pri komunumoj de Turkio uzatas aparta {{informkesto urbo de Turkio}}, kiu ankoraŭ ne havas tiun kapablon. Ĉar vi tre lertas pri prenado de vikidatumaj informoj per informkestoj, ĉu vi volus kaj povus aranĝi tiun kapablon? Supozeble simple temas pri kopiado de la kodo de {{informkesto urbo}} al {{informkesto urbo de Turkio}}, mi imagas tion ne tre malfacila, sed mi momente aktivas en tute aliaj partoj de vikipedio kaj ĝojus se mi ne mem devus ripari la multajn fuŝojn de la tekstoj pri Turkio... Ĉu vi helpos? ThomasPusch (diskuto) 17:05, 19 jan. 2017 (UTC)

Ŝablono:Informkesto homo[redakti fonton]

Saluton, Robin. Mi ĵus vidis, ke vi aldonis ion al {{Informkesto homo}}. Sed informoj pri la Vikidatuma subteno de la ŝablono tute mankas en la dokumentado. Ĉu vi povus ankoraŭ aldoni tion? --Tlustulimu (diskuto) 18:16, 23 mar. 2017 (UTC)

Mi ĵus vidis, ke vi aktualigis la dokumentadon. Sed kial vi forprenis la majuskle komencantajn parametrojn? Ĉu la ŝablono ne plu subtenas ilin? Se jes, verŝajnas eĉ, ke nun artikoloj povus esti fuŝaj, ĉar la majuskleco de la unua litero estis uzata ĉe antaŭa versio de la ŝablono. --Tlustulimu (diskuto) 19:05, 23 mar. 2017 (UTC)
Mi nur forprenis ilin el la dokumentado, ĉar ili ne vere uzindas kaj estas apenaŭ uzataj. Pli bonas se estontece homoj nur uzas unu sistemon kohere. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 19:06, 27 mar. 2017 (UTC)

Korekta seksatenco[redakti fonton]

Saluton. Mi opinias ke pli taŭga titolo por tiu artikolo estu Korektiga seksatenco, ĉu ne? Oni povas alinomigi la artikolon tiele ke restus la nuna titolo kiel alidirektilo.--kani (diskuto) 18:22, 27 mar. 2017 (UTC)

La vorto "korektiga" estas erara, ĉar "korekt/" estas verba radiko, do "korekta" signifas ĝuste tion kion vi celas. Ankaŭ vidu la paĝojn pri tio en PIV kaj PMEG. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 19:06, 27 mar. 2017 (UTC)

Malplenigo de kategorioj[redakti fonton]

Saluton! Mi vidas ke lastatempe vi insiste malplenigas kaj proponas al tuja forigado inajn kategoriojn kiel Kategorio:Poetinoj, Kategorio:Virinaj leĝfaristoj ktp. Pro tio mi havas unu demandon kaj unu rimarkon.

1. Kial vi faras tion? Tiuj kategorioj estas akceptitaj kaj vaste uzataj en ĉiuj aliaj vikioj, ekzemple en:Category:Women poets.

2. Oni povas proponi al tuja forigado kategorion se ĝi estas malplena, do ne uzata. Sed vi mem malplenigas ilin, do tiu regulo ne aplikeblas ĉi-kaze. Se vi opinias ke tiuj kategorioj estas troaj, kial vi simple ne proponos ilian forigadon en la respektivaj diskutpaĝoj kaj en la ĝenerala Diskutejo?--RG72 (diskuto) 04:42, 29 mar. 2017 (UTC)

Mi respondis ĉe Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo#Forigo_de_inaj_kategorioj. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 07:48, 29 mar. 2017 (UTC)

Forigo de "monarkinaj" kategorioj[redakti fonton]

Estimata Robin van der Vliet! Mi komprenas vian intencon forigi virinajn kategoriojn, sed devas atentigi vin pri unu detalo. Kiam vi forprenas virinojn el la kategorio "Monarĥinoj" aŭ ties subkategorioj ekz-e "Hispanaj / Hungaraj / Nederlandaj monarkinoj", tiam ne transmetu ilin al la respektiva kategorio por "monarkoj", sed simple forigu entute tiun enkategoriigon. Se vi rigardos en tiujn kategoriojn por "monarkoj", vi vidos ke ili nun enhavas nur virinojn. Do, vi ne eliminis la maltaŭgajn kategoriojn, vi nur alinomis ilin. La subkategorioj ekz-e "Hispanaj / Hungaraj / Nederlandaj monarkoj" (sen -in-) havas neniun utilon - ili estas forigendaj. Jam ekzistas kategorioj por "Hispanaj / Hungaraj / Nederlandaj reĝoj" k.s. La superkategorio "Monarkoj" ne enhavu unuopajn regantojn, sed nur subkategoriojn. Ĉiuj monarĥinoj jam enestas nerekte ("transitive") en Kategorio "Monarkoj" per siaj subkategorioj, ekz-e "Hispanaj reĝoj". Tiamaniere ekestos pli taŭga, kaj seksneŭtrala strukturo por la tuto. Ĉu bone? Sincere via Moldur (diskuto) 16:06, 29 mar. 2017 (UTC)

P.S. Estis mi kiu kreis la (superan) kategorion antaŭ multaj jaroj, kiel vi verŝajne jam komprenas. La dissplitigon al laŭlandaj subkategorioj tamen ne faris mi, tion faris Ariadne kelkajn jarojn pli poste. Mi ne kontraŭas ke vi forigas ĉi ĉion nun. Moldur (diskuto) 16:19, 29 mar. 2017 (UTC)

P.P.S. Kiam vi ekkonsideros imperiestrinojn, ne necesas korekti iujn kategoriojn. La ekzistantaj imperiestrinoj ja ĝenerale ne estas inaj imperiestroj sed estas imperiestredzinoj, do samtipaj al reĝedzinoj (kaj reĝinedzoj), do tiuj kategorioj ekzistu plu. Sincere, Moldur (diskuto) 16:30, 29 mar. 2017 (UTC)

Fuŝo de Lua en Vikipedio:Vikipediistoj[redakti fonton]

Saluton, Robin. Mi ĵus vidis, ke okazas fuŝo de Lua en la paĝo Vikipedio:Vikipediistoj. Tie subite aperas la mesaĝo "La planita tempo por plenumi skriptojn pasis.". Krome ĉiuj sekvaj uzoj de la ŝablono {{flago}} ne funkcias. Bonvolu provi alĝustigi la koncernan modulon, se eblas. Alie la menciita paĝo restos en la zorgiga kategorio Paĝoj kun skripteraroj. --Tlustulimu (diskuto) 16:57, 2 apr. 2017 (UTC)

Mi ĵus trovis plian paĝon kun tiu erarmesaĝo, nome Vikipedio:Naciaj flagoj en Vikipedio. --Tlustulimu (diskuto) 19:40, 2 apr. 2017 (UTC)
Ankaŭ Metropolo enhavas la erarmesaĝon. --Tlustulimu (diskuto) 20:26, 2 apr. 2017 (UTC)

Kelkaj flagoj ial ne funkcias[redakti fonton]

Saluton, Robin. En la artikolo Poentoveturado multaj flagoj ial ne funkcias. Sed tie ne estas erarmesaĝo. --Tlustulimu (diskuto) 20:19, 2 apr. 2017 (UTC)

Alia erarmesaĝo[redakti fonton]

Saluton, Robin. Mi ĵus trovis artikolojn, kie la erarmesaĝo "Lua‑eraro: bad argument #2 to 'formatDate' (not a valid timestamp)" aperas, nome Futbala mond-ĉampionado de ludantoj sub 17 jaroj (2009), en la tiea ĉapitro "Grupo E", kaj en ISO 3166-1. --Tlustulimu (diskuto) 17:23, 2 apr. 2017 (UTC)

Multaj flagoj ne funkcias ĝuste[redakti fonton]

Saluton, Robin. Mi ĵus vidis, ke en Listo de landoj laŭ MEP (ĝenerale) multaj flagoj ne funkcias ĝuste kaj aperas la supre jam menciita erarmesaĝo pri "La planita tempo por plenumi skriptojn pasis.". --Tlustulimu (diskuto) 19:57, 2 apr. 2017 (UTC)

Denove problemo kun flagoj[redakti fonton]

Saluton, Robin. Ankaŭ la paĝo Listo de Sovetaj kaj Rusaj homportantaj kosmaj misioj multaj flagoj estas difinitaj. Tamen nur parto el ili funkcias. Ĉe la aliaj aperas ial angla mesaĝo "Node-count limit exceeded". --Tlustulimu (diskuto) 20:00, 2 apr. 2017 (UTC)

Saluton, Robin kaj Tlustulimu! Mi fakte ne enrigardis en la problemen kodon, sed pro la simptomoj mi forte suspektas kazon de senfina rekursio. Eble iu voko al, ekz-e "flago de A" estas redirektata al "flago de B", kaj tiu denove al la unua, rezultiganta al senfina reciproka vokado... Amike, Moldur (diskuto) 20:24, 2 apr. 2017 (UTC)

Modulo:Wikidata[redakti fonton]

Saluton, Robin. Mi ĵus realdonis trajton al Modulo:Wikidata, kiun vi pro aldono laŭ la germana modulo de:Modul:Wikidata forigis. Sed via forpreno aperigis erarmesaĝon de Lua en Vikipedio:Lua/Moduloj/Geografiaĵoj/testoj/urbo2. Pro mia realdono la erarmesaĝo ne nur malaperis, sed eĉ la tieaj testoj denove funkcias. Ĉu ni eventuale bezonos pliajn aldonojn laŭ la germana modulo de:Modul:Wikidata? Se jes, mi iom post iom emus aldoni tion. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 10:47, 3 apr. 2017 (UTC)

Koran dankon![redakti fonton]

Estimata Robin! Kian grandan aranĝon vi faris al la artikolo pri Johaneto! Tre koran dankon! Vikiano (diskuto) 10:47, 5 apr. 2017 (UTC)

Imperiestrinoj[redakti fonton]

Estimata! Bonvolu tuj ĉesi vian detruan agadon pri imperiestrinoj! Vi forfuŝas multan laboron, kiun aliaj vikipedianoj (inkluzive mi) diligente kaj tute laŭregule konstruadis. Relegu kaj komprenu la klarigojn kiujn vi forviŝis el la kategorioj. "Imperiestrinoj" estas portantoj de nobela titolo "imperiestrino", kaj rajtas al propra Kategorio. Ili ja NE estas "inaj imperiestroj", sed imperiestraj edzinoj, kaj same kiel reĝedzinoj, ankaŭ imperiestredzinoj rajtas havi sian kategorion. - Sincere, Moldur (diskuto) 20:08, 5 jun. 2017 (UTC)

La vorto "imperiestrino" logike signifas "ina imperiestro", eble uzu la vorton "imperiestredzinoj" same kiel "reĝedzinoj" se vi volas diferencigi inter "imperiestrino" kaj "imperiestredzino". Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 20:12, 5 jun. 2017 (UTC)
La vorto "imperiestrino" havas du signifojn: 1. "ina imperiestro" (la "logika" signifo - en praktiko preskaŭ neniuj tiaj ekzistis), 2. "edzino de imperiestro". Moldur (diskuto) 20:26, 5 jun. 2017 (UTC)
Vi malĝuste metis imperiestrinojn (kun signifo 2.) en kategoriojn por imperiestroj. Por imperiestrinoj kun signifo 1. tio estus akceptebla, sed por tiuj kun signifo 2. tio estas plene erara. - Sincere, Moldur (diskuto) 20:33, 5 jun. 2017 (UTC)

Saluton, Robin van der Vliet kaj Moldur. Mi legis vian diskuton kaj serĉis information pri kategorio de imperiestrinoj, kaj trovis ke en aliaj vikipeidoj uzas kategoriojn por imperiestrinoj kaj reĝedzinoj aparte. Vidu tiujn kategoriojn: Empresses (imperiestrinoj/imperiestredzinoj) kaj Queens (reĝedzinoj). Ankaŭ vidu Vortaron. Mi pensas ke krei novan kategorion estas bona ideo, sed simple malfari redakton estas ne bezona. -- Sincere, Flugkapitano (diskuto) 00:17, 6 jun. 2017 (UTC)

Ŝablono:Informkesto kemia elemento/Berilio[redakti fonton]

Robin, ŝajnas ke vi ne komprenas la kialojn kaj la uzon de Ŝablonoj, ili ekzistas precize POR KE TIO, KIO ESTAS ENE, "NE" APERU EN LA TEKSTO de la koncerna artikolo. Se ŝanĝoj devas esti farataj, ili devas esti farataj NUR en la ŝablono mem. Per viaj ŝanĝoj vi nuligas la ekziston mem de iu ajn ŝablono. Ĉu lasos vi al mi daūrigi la normalan uzon de tiaj ŝablonoj?--DidCORN la 16-a de junio 2017, 13:50 (UTC):

Tio estas tute malkutima afero en Vikipedio, rigardu aliajn artikolojn kun informkestoj. Ili ĉiam estu ene de la teksto. Meti informkestojn en aliajn paĝojn nur plimalfaciligas redaktadon de la paĝoj. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 13:03, 16 jun. 2017 (UTC)
Ŝajnas ke vi pravas en Vikipedio, kie estas logiko malsama ol en aliaj Vikipedioj pri aliaj lingvoj.--DidCORN la 16-a de junio 2017, 13:55 (UTC):

Voĉdono[redakti fonton]

La voĉoj ne sufiĉas ĝis tiam, bonvolu pliigi ĝin Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/RG72 --Crosstor (diskuto) 06:01, 26 aŭg. 2017 (UTC)

La usona ŝtato nomiĝas Virginio[redakti fonton]

Mi ricevis jenan mesaghon: La usona ŝtato nomiĝas Virginio, bonvolu kontroli vortaron kaj ne elpensu novajn vortojn. Mi krome ankaŭ malfaris viajn ŝanĝojn rilate la radikon "BOSN/", bonvolu kontroli vortaron. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 19:53, 19 jun. 2017 (UTC)

Mi ne memoras esti shanghinta la nomon de la Usona shtato Virginio, almenau mi ne povas trovi registrajhon de tia shangho.

Pri Bosnio povas esti, ke antau longe mi shanghis ion, sed mi ne retrovas tiun shanghon nek vian malfaron.

Trie: Mi havas demandon kiel mi povas forigi mian uzantpaghon Papalagus kaj fari el ghi uzantpaghon lau mia vera nomo "Johan Derks"

Afablan saluton,

Johan Derks

Ĝermolisto de belorusaj esperantistoj[redakti fonton]

Mi rimarkis ke vi forviŝis la enhavon de tiu ĉi artikolo kaj markis ĝin kiel tujforigendan pro teknikaj konsideroj. Mi opinias ke estus pli bone restarigi ĝin en la origina stato, marki kiel forigendan kaj prezenti respektivan peton ĉe VP:FA.--RG72 (diskuto) 13:24, 2 dec. 2017 (UTC)

Mi markis ĝin kiel tujforigendan, ĉar la artikolo alie estus malplena. Mi nur sekvis la konsilon supre en la paĝo:
Se vi volus partigi informon en apartan artikolon, aldonu informojn tiel ke minimume estu tri plenaj frazoj, prefere pli, nepre estu ĝustaj kategorioj, almenaŭ kategorio:belorusaj esperantistoj, kaj laŭeble ankaŭ uziĝu la ŝablonoj {{informkesto esperantisto}} kaj {{vivtempo}}. Post kreo de aparta artikolo forigu la informon de ĉi tie.
Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 13:38, 2 dec. 2017 (UTC)
Bone, mi faris.--RG72 (diskuto) 14:26, 2 dec. 2017 (UTC)

Potsdam[redakti fonton]

Estimata! Bonvolu atendi la rezulton de la alinomado-diskuto, antau ol fari multajn redaktojn. Se la rezulto estos "Potsdamo", necesos malfari multajn redaktojn. Sincere, Moldur (diskuto) 20:52, 1 jan. 2018 (UTC)

Share your experience and feedback as a Wikimedian in this global survey[redakti fonton]

WMF Surveys, 18:41, 29 mar. 2018 (UTC)

Forigo de informoj pri mia laboro en Vikipedio en artikolo pri Petr Tomašovský[redakti fonton]

Saluton, mi volas demandi vin, kial vi forigis informojn pri miaj aliaj uzanto-nomoj, kiujn mi uzis en Vikipedio. Jen estas ligilo, kiu konfirmas tion. https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Uzanto-Diskuto:Petr_Tomasovsky&direction=next&oldid=3164560 Petr Tomasovsky (diskuto) 12:55, 7 apr. 2018 (UTC)

Reminder: Share your feedback in this Wikimedia survey[redakti fonton]

WMF Surveys, 01:39, 13 apr. 2018 (UTC)

Modulo:Flago kaj Vikipedio:Lua/Moduloj/Flago/eo[redakti fonton]

Saluton, Robin. Dankon pro la nova modulo {{Flago}}. Mi ĵus kreis por ĝi la dokumentadon laŭ la skemo, kiun mi foje proponis por moduloj, sed jam antaŭ kelkaj jaroj. Jen la ligilo Vikipedio:Lua/Moduloj/Flago/eo. Ĉu ĉio estas kompleta tie? Se ne, bonvolu aldoni mankantajn informojn. --Tlustulimu (diskuto) 08:10, 13 apr. 2018 (UTC)

Your feedback matters: Final reminder to take the global Wikimedia survey[redakti fonton]

WMF Surveys, 00:49, 20 apr. 2018 (UTC)

Generinto/gepatro, gefilo/ido[redakti fonton]

Saluton! Vi nuligis la redaktaĵojn miajn. Laŭ Vikipedio:Lingvaĵo, Vikipedio uzu "gramatikon tiel, kiel ĝi kutime estas uzata kaj akceptata," kaj pri vortprovizo "Okaze ke ekzistas du vortoj por unu "sama" afero, unu ofta kaj la alia malordinara, oni evitu senbezonan uzon de la malordinara."

"Generi" estas en ReVo, kaj la PIV. Kaj "generinto" estas tute logika kunmetita vorto.

Krome, PMEG diras ke "Tia uzo [gepatro, geedzo] tamen ne estas normala, kaj multaj opinias ĝin nelogika kaj neregula.", kaj ReVo diras ke gepatro estas "malofte" uzata kaj "Ĉi tiu uzo devias de la tradicia uzo, kaj ne ĉiuj esperantistoj akceptas ĝin."

Do, laŭ Vikipedio:Lingvaĵo, mi pensas ke Vikipedio uzu la vorton "generinto" kaj evitu la vorton "gepatro" (simile pri "ido" kaj "gefilo".) La unua frazo de Vikipedio:Lingvaĵo eĉ diras ke "Vikipedio devas speguli la ordinaran lingvouzon kaj lingvan tradicion." Gepatro, geedzo, gefilo, ktp. taŭgas por babilado, sed ne por enciklopedio tia.

--Osho-Jabbe (diskuto) 02:53, 24 jul. 2018 (UTC)

Robota statuso[redakti fonton]

Saluton, Robin. Mi ĵus rimarkis, ke via roboto Uzanto:Robin Bot ne havas robotan statuson, tiel ke uzantoj ne povas kaŝi ĝiajn redaktojn en diversaj paĝoj, kiel ekzemple Lastaj ŝanĝoj. Bonvolu peti tian statuson sur Vikipedio:Roboto/Permespeto. --Tlustulimu (diskuto) 11:40, 26 sep. 2018 (UTC)

Mi kreis permespeton ĉi tie. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 12:49, 26 sep. 2018 (UTC)

Ankoraŭ problemo kun la ŝablono:Flago[redakti fonton]

Saluton, Robin. Mi ĵus vidis, ke la ŝablono {{flago}} plenigas nian zorgigan kategorion Paĝoj kun skripteraroj. Mi foje proponis, malfari la ŝanĝon de {{flago}} al Lua-modulo. Lua havas certajn limojn kaj unu el ili sabotas plurfojan ripetan uzadon de ŝablono en la sama artikolo. Do, por tiaj ŝablonoj Lua bedaŭrinde ne taŭgas. --Tlustulimu (diskuto) 12:36, 26 sep. 2018 (UTC)

Mi rimarkis ĉi-semajne, ke tiuj eraroj nur videblas per la reteja versio de Vikipedio. Kiam oni iras per la oficiala Android-apo de Vikipedio al artikolo kun multaj flagetoj, la paĝo senerare aperas. Mi estas esploranta kial ekzistas tiu diferenco kaj ĉu ne eblas alimaniere solvi la problemon. Mi kreis por tio ĉi tiun testpaĝon, ĝi aspektas erare komputile, sed tute bone telefone. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 12:48, 26 sep. 2018 (UTC)
@Tlustulimu: Ankoraŭ iom atendu pri {{Flago}} bonvole. Mi raportis programeraron ĉi tie pri tio, ke la modulo funkcias bone poŝtelefone, sed malbone reteje. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 17:01, 27 sep. 2018 (UTC)

Komunumoj de Italio - alvoko al helpo de roboto[redakti fonton]

Vi konscias pri la katastrofa stato pri multaj el la sume pli ol 7900 artikoloj pri komunumoj de Italio: plej multaj havas ruĝan ligilon al iam ekzistinta sed el la komunejo forigita blazonobildo, havas nur unu minimuman frazon ("...estas komunumo de Italio.") antaŭ, ne post la informkesto, kio estas multe malpli ol artikola ĝermo, sed aldone ankaŭ mankas ŝablono {{ĝermo}} aŭ pli juste {{ĝermeto}}. La informkestaj informoj estas ĉiuj de 2005, kaj obstine oni substrekas tion per aldono de "(2005)" post ĉiu informero, kvankam ne probablas baldaŭa reorganizado de la aparteno al regiono aŭ provinco, baldaŭa renomigo de la najbaraj komunumoj aŭ baldaŭa ŝanĝo de la festotago de iu kristana patrono "san Nicola (2005)", kiu fakte estas "Nikolao de Mira (2005)", do la "6-a de decembro (2005)". Multaj el tiuj paĝoj estis neniam redaktitaj de esperantista redaktanto, nur de iuj robotoj, kiuj tamen ne esence plibonigis ion. Mi nervite senrobote "levis al la nivelo de artikola ĝermo" multajn el tiuj paĝoj, ekzemple ĉiujn de la regiono Basilikato (ekzemple tiun de Anzi jen), sed konscias ke permane ĉiujn fuŝajn robote kreitajn paĝojn ŝanĝi nerealismus kaj estus grandega fortomalŝparo. Tial mi alvokas al helpo de roboto, eĉ se tiu helpo eble nur transprenus la plej tedajn ŝanĝojn. Sed jam tutvikipedia ŝanĝo de "|thumb|" al "|eta|", "|left|" al "|maldekstra|", tutkategoria forigo de "(2005)", kaj ŝanĝo de "| kvanto_de_loĝantoj = [iuj ajn signoj]^p| denso" al "| kvanto_de_loĝantoj = {{WikidataLoĝantaro}} ({{WikidataLoĝantaroDato}})^p| denso" estus plibonigo, pli bonus robote forigi la ruĝajn ligilojn pri blazonobildoj, kaj ŝanĝi la malplenajn parametrojn "| blazono = ^p" al "| dosiero = ^p". Mi konscias ke eblus pli simple ŝanĝi la kodon de la ŝablono {{Italia komunumo}} tiel ke ĝi ignoras ĉion el la paĝo kaj pure ĉerpas informojn el vikidatumoj, sed aspektas idiote havi putrantajn informojn en la paĝokodo, kiuj plene ignoriĝas en la fina paĝoaspekto, kaj bonas havi la eblecon per simpla redaktado en la esperantlingva vikipedio redakti la esperantlingvajn paĝojn. Plej bonus robote forigi unuan orfan frazon ("...estas komunumo de Italio.") antaŭ la informkesto, kaj aŭtomate meti frazaron kiel la ekzemplo de artikola ĝermo Anzi post la informkeston, kun kvar plenaj kaj aktualaj frazoj, oficiala retejo, {{projektoj}} kaj {{ĝermo|Italio}}. Ĉu vi pretus per-robote kunhelpi pri almenaŭ la plej tedaj el la farendaj taskoj? ThomasPusch (diskuto) 16:30, 9 okt. 2018 (UTC)

@ThomasPusch: Mi pretas helpi vin per mia roboto, mi aldonis la taskon al la listo de taskoj por mia roboto. Ĉu vi povas rigardi la permespeton kiun mi faris kaj voĉdoni/komenti? Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 17:21, 9 okt. 2018 (UTC)