Uzanto-Diskuto:Aleks Andre

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Uzanto-Diskuto:SGC.Alex)

Por malvirgigi ĉi-paĝon...;-)[redakti fonton]

Saluton SCG.Alex !
Mi permesis al mi aldoni ligilon inter Fr:Wikipedia kaj Eo:Vikipedio. Se tio ne plaĉas al vi, tutsimple formetu! Plej kore --Ssire 17:03, 7. Aŭg 2009 (UTC)

Dankon ! Mi ne sciis, ke estas ebla, aldoni tiajn ligilojn sur vikipediistaj pagôj. — SGC.Alex 18:46, 7. Aŭg 2009 (UTC)

Viaj ŝablonoj[redakti fonton]

Saluton, SGC.Alex. Mi ĵus vidis, ke vi kreis kelkajn novajn ŝablonojn: {{Aŭt}}, {{KaleidoTile (software)}}. Ĉu vi povus aldoni al ili dokumentaĵon kaj intervikiaj ligilojn? Pri {{?}} mi jam okupiĝos, ĉar ĝi apartenas al grupo de ŝablonoj, kiuj havas komunan dokumentaĵon. Kore --Tlustulimu 09:46, 18. Apr 2010 (UTC)

Farita! Ĝis. SGC.Alex 10:00, 18. Apr 2010 (UTC)
Dankon. Sed vi forgesis meti la intervikiajn ligilojn de la esperanto-versioj en la alilingvajn versiojn resp. ties dokumentaĵojn. Mi ĵus faris tion. Alikaze la robotoj havus problemojn. Kore --Tlustulimu 10:23, 18. Apr 2010 (UTC)
Mi ne sciis tion. Dankon pri la informado, mi aldonos ilin sekvafoje! SGC.Alex 10:29, 18. Apr 2010 (UTC)

Saluton, SGC.Alex! Mi vidis, ke vi klopodas enkonduki novan ŝablonon pri ĝermoj kiuj rilatas la landon Malio. Tamen, tiajn ĝermojn oni kutime markas per {{ĝermo|Malio}}. Fakte, de kelkaj monatoj ekzistas la ĉionfara ŝablono {{ĝermo}} kiu igas senutilaj la antaŭajn ŝablonojn {{ĝermo-Italio}}, {{ĝermo-Francio}}, ktp... pro tiu ĉi kialo, mi pensas, ke vi povus tute bone uzi {{ĝermo|Malio}} kaj ne enkonduki novan ŝablonon {{ĝermo Malio}}. Plej amike, --WinstonSmith 19:22, 21. Apr 2010 (UTC)

Dankon pri la informado. Foliuminte la paĝon Speciala:Dezirataj_Ŝablonoj, mi vidis ke oni bezonis ŝablonon „Mali-geo-stub”: fakte, ĝi estis uzita en multe da aliaj paĝoj (ŝajnas al mi, ke ili estas tradukitaj paĝoj el la angla vikipedio). Do mi kreis la „ŝablono:Germo Malio” (fogersite „ŝablono” ;-)). Mi ne sciis, ke ekzistis alia ĝermŝablono por ĉi tiu celo… Estas multege da enda laboro pri ŝablonoj, mi vidas! Ne hezitu korekti min, mi vere volas helpi Vikipedion, kvankam mi estas komencanto. Amike, SGC.Alex 20:17, 21. Apr 2010 (UTC)

Ŝablono:Informkesto cifereca fotilo[redakti fonton]

Saluton Alex! Mi vidis vian novan ŝablonon Ŝablono:Informkesto cifereca fotilo - mi jam korektis ĝin kaj anstataŭigis "da" per "de" kiam necese ("da" uziĝas nur por kvantoj) - aliflanke "stokado" ne ŝajnas al mi taŭga vorto - eble "storado" estus pli bona vorto (NPIV: stor/o (evi) = memorilo) - kion vi opinias pri tio? --Dominik 19:12, 7. Feb 2011 (UTC)

Jes, dankon pro via ĝisdatigo. Mi serĉis taŭgan vorton por la tipo de memorilo, kiuj estas CompactFlash kaj SD kartoj, sed ne trovis ion… Eble „memorilo“ estos pli bonan, jes. Ankaŭ pri ŝablonoj: ĉu vi scias, kiel uzi pli bone la „Informkesto“ ŝablonon kaj nur aperigi liniojn enhavante ion? SGC.Alex 19:19, 7. Feb 2011 (UTC)
Denove saluton Alex! Mi sugestis la vorton "storado" anst. "stokado" por minimumigi la laboron - en alia artikolo pri fotiloj (Canon Ixus) mi uzis la vorton "memor-karto". Faru laŭ via bontrovo! Aliflanke mi estas "newbie" koncerne informkestojn. --Dominik 19:45, 7. Feb 2011 (UTC)
Ho, bone. Prave, „stokado“ ne ekzistas. Mi ĵus ŝanĝis ĝin al „storado“ kaj en la ŝablono kaj en la paĝoj pri fotiloj. Ankaŭ la vorton „memorkarto“ mi uzis en la kesto. SGC.Alex 19:57, 7. Feb 2011 (UTC)

Jubilea simbolo de UEA[redakti fonton]

Jubilea simbolo de UEA estas posedaĵo de UEA kaj verko de Guilhem Sevilla. Nepre vi menciu lin kiel aŭtoron kaj UEA kiel posedanton. CC BY vi ne rajtas uzi por tiu simbolo ĉar vi ne havas rajton pri ĝi. Ni nur povas uzi "justan uzon", tio estas ke ni montras la bildon por montri kiel ĝi aspektas kaj por bildigi unu trafan artikolon. Por pli vasta uzo vi nepre petu ĉe la rajtposedanto(j). AL @ 20:12, 18 Apr. 2011 (UTC)

Vizitinte viajn uzantopaĝojn (fr k eo) mi tre ŝatus pli konatiĝi kun vi. Ĉu vi ne planis viziti IREM ? AL @ 20:17, 18 Apr. 2011 (UTC)
Bv legi Ĉu nova simbolo por Esperanto ? AL @ 20:23, 18 Apr. 2011 (UTC)

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 21:56, 30 Dec. 2013 (UTC)

Mi respondis[redakti fonton]

Porinforme: mi respondis vian demandon pri citiloj sur mia diskutpaĝo. Salutas: --Surfo 15:01, 21 Maj. 2014 (UTC)

Vi povas ĉiam skiri al mi en mia diskut'paĝo ĉi-tie. Sed mi respondis al vi ĉe el.wp. Ĉio bona al vi,--Glavkos diskutejo 10:53, 26 Jan. 2016 (UTC)

Pri la artikolo en la Persa Vikipedio[redakti fonton]

Saluton :)

Mi legis vian mesaĝon en mia diskuto. vi estas korekta, sed estas tiom da gravaj esperantaj temoj pri esperanto ke ne havas artikolo en Persa Vikipedio. Mi ne estas ano de Irana Esperanto-Asocio, sed Uzanto:A.R. Mamduhi estas ano de la Asocio. li povus helpi vin pli ol mi. mia esperanta taŭgeco ne estas tiel bona kiel lia esperanto  :) Ashkan P. (diskuto) 14:23, 28 Jan. 2016 (UTC)

Matematiko[redakti fonton]

Saluton. Mi legis en via uzantopaĝo ke vi foje kunlaboras pri artikoloj pri matematiko. En Diskutejo vi povas legi pri havendaj artikoloj. Bona kontribuo via estas preni el la plej malalta kategorio kelkajn artikolojn kaj plialtigi ilin ekzemple per tradukoj el alilingvaj versioj. Ekzemple Algebro, Algoritmo, Angulo, Areo, Aritmetiko, Aroteorio, Diferenciala ekvacio, Ekvacio, Internacia sistemo de unuoj, Kilogramo, Kompleksa nombro, Logaritmo, nur en la unua kolono. Kiel vi povas vidi, estas kie elekti. Dankon.--kani (diskuto) 12:40, 20 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Afganistano - Afganujo[redakti fonton]

Saluton kara! Mi rimarkis ke vi ŝanĝis en Soveta-afgana milito kaj aliaj artikoloj landonomon de Afganistano al Afganujo. Mi ne tre interesiĝas pri la landonomaj diskutoj, sed ĉi-foje havas du demandojn:

  • Ĉu ne estis jam de antaŭlonge decidite ke ni ne plu ŝanĝu la nomojn en jam ekzistantaj artikoloj favore al ujo/io?
  • Ĉu almenaŭ ĉi-foje tiu nomo estas korekta? Ja ne ekzistas etno afganoj. En Afganio loĝas pluraj etnoj: puŝtuoj, taĝikoj, uzbekoj, hazarojj ktp. Ni ja ne nomas USSR Sovetujo, ĉar la sovetianoj estis nacio, ne etno.--RG72 (diskuto) 07:37, 11 apr. 2017 (UTC)[Respondi]
@RG72: Kara, nur gravas al mi ke ekzistu unu el la du formoj Afganujo/io, kaj ne plu la «neĝusta» (laŭ vortaroj) formo Afganistano. Ĉar mi plej kutimas kun la -ujo formo uzis mi ĝin, sed vere ne gravas por mi, ke ĝi estu -io aŭ -ujo. Espereble mi respondis al viaj demandoj. :)) Amike, — Aleks ANDRÉ (diskuto) 07:58, 11 apr. 2017 (UTC)[Respondi]
Ankaŭ mi ĉiam klopodas pri la unueco. Mi komprenas vin. ;)--RG72 (diskuto) 09:22, 11 apr. 2017 (UTC)[Respondi]

Voĉdono[redakti fonton]

La voĉoj ne sufiĉas ĝis tiam, bonvolu pliigi ĝin Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/RG72 --Crosstor (diskuto) 05:55, 26 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

font-size en informkesto[redakti fonton]

Saluton, mi pensas, ke font-size: 80% en informkesto homo estas tre malgranda. La informkesto ne estas legebla en portebla komputilo. Ĉu vi jesas redoni ĝin? Aliaj Vikipedioj ankaŭ ne uzas tian malgrandan skribon. (Se vi volas pli vortojn en linio, mi rekomendas pli larĝan informkeston.) Dankon! Amike --LiMr (diskuto) 14:05, 31 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

Majuskla skribo[redakti fonton]

Saluton, Kial vi skribis la familiajn nomojn majuskle en la paĝo pri Arseno Lupeno? Pro la malsama tipografio, tio vere aĉas en mia retumilo. Plie ne ĉiuj familiaj nomoj estis majuskligitaj. Do por mi, mallogika kaj tute malbela afero. Bonvolu malfari tiun ŝangon, perfavore. Dankon! Amike --HaleBopp (diskuto) 9:05, 27 nov. 2018 (UTC)

Kovrilo de bulteno[redakti fonton]

Aleks mi rimarkis ke vi enŝutis kovrilpaĝon de la bulteno Esperanto en Afriko temas pri Dosiero:Esperanto en Afriko 28.jpg. Mi bezonas same fari pri bulteno de KEA Esperanto.cu kaj pri bulteno de radioamatoroj ILERA-bulteno. Ĉu vi povas helpi min? JabieroKubo (diskuto) 07:17, 16 jul. 2019 (UTC)[Respondi]

@JabieroKubo: Saluton, jen kiel fari: [1] ;-) — Aleks ANDRÉ (diskuto) 03:39, 17 jul. 2019 (UTC)[Respondi]
Dankon Aleks, mi tuj iras kontroli kaj se mi havus dubon mi revenos por demandi! JabieroKubo (diskuto) 18:39, 22 jul. 2019 (UTC)[Respondi]

Gerda malaperis, la filmo[redakti fonton]

Saluton Aleks! Mi hazarde trafis vian artikolon fr:Gerda malaperis, la filmo, kaj dezirus scii kie vi trovis liston de rolantoj. Por aktorino 'Eliana Bernardes' estas menciite 'épouse' kiel rolo, kaj aliflanke mi ne trovas mencion pri kiu rolas kiel flegistino. --Dominik (diskuto) 07:12, 12 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Kara @Dominik:, se mi bone memoras, mi uzis la rolo-liston kiu aperas fine de la filmo. — Aleks ANDRÉ (diskuto) 07:21, 12 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Multan dankon, Aleks, tio estis granda helpo por mia traduko en esperanton: Gerda malaperis (filmo). --Dominik (diskuto) 07:43, 12 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Traduko de ŝablonoj[redakti fonton]

Antaŭ kelkaj tagoj vi subtenis la proponon al mw:Global templates/Discuss/eo. Dankon pro ĉi tio!

Nun estas Komunuma Deziro, ke estos paŝo al plena efektivigo de la vizio de Mallokaj Ŝablonoj. Vi povas legi pli al ĉi tiu blogaĵo: https://esperanto.wiki/2020/esperantisto-proponas-revoluciigi-vikimediajn-sablonojn/

Ĉu vi povas voĉdoni por ĝi? Nur iru al ĉi tiu paĝo kaj alklaku "Support", kaj poste "Support" denove.

Post tio, vi ankaŭ povas rakonti tion al viaj amikoj :)

Dankon! --Amir E. Aharoni (diskuto) 13:23, 15 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo[redakti fonton]

Saluton, Aleks Andre! Grava parto de Vikipedio estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, formatigas referencojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni de jaroj suferas pro malalta kvalito de multaj el ili, kaj ofte eĉ plena manko.

Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikipedio, se ni specife ilin volus). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.

Tial mi petas vin esprimi vin ĉe Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj.

Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).

Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:13, 27 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Kaj gratulon pro artikoloj pri aktoroj. Ne forgesu, ke en Esperanto ekzistas la vorto "si". Ekzemple por "li produktis lian unuan filmon" -> "li produktis sian unuan filmon", "li famas por lia filmo" -> "li famas pro sia filmo". Dankon.--kani (diskuto) 13:03, 8 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Haha, jes, mi ja malofte memoras uzi tiun vorton. Dankon, kara! — Aleks ANDRÉ (diskuto) 16:14, 8 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Mallokaj ŝablonoj - urĝa helpo bezonata nun![redakti fonton]

Kara Aleks Andre, antaŭ 3 monatoj vi subtenis la proponon pri mallokaj ŝablonoj. Danke al tio nia komunumo havis pli grandan pezon en decidado! Denove dankon! Sed daŭre ne klaras, ĉu mallokaj ŝablonoj estos kreitaj baldaŭ.

Tamen ni havas plian ŝancon!

Jam la 28-an de Julio 2021 je 15:00 UTK, do post malpli ol 1 tago, okazos konversacio pri la Jara plano 2021-2022 de la Fondaĵo Vikimedio (kiun ni petis pri prizorgo de kreo de mallokaj ŝablonoj). Tie ni povas montri, ke nia komunumo ja volas mallokajn ŝablonojn.

Nun via subteno esta aparte grava! (mi esperas, ke tio ĉi estas la lasta fojo antaŭ kreo de la sistemo, sed ni vidos) Por helpi al kreo de mallokaj ŝablonoj, bonvolu:

  1. retpoŝte demandi pri inkludo de mallokaj ŝablonoj en la Jara plano 2021-2022 (movementcomms(ĉe)wikimedia.org)
  2. laŭeble aliĝi kaj partopreni en la morgaŭa komunuma konversacio kaj tie subteni mallokajn ŝablonoj
    1. la diskutoj estos en la angla, sed vi eventuale povos peti parolon en Esperanto kaj tradukanton (mi partoprenos kaj povos traduki vin!)
    2. se vi ne volas prezenti voĉe, vi povos skribi en babilejo, precipe menciu la esprimon "Global templates", por ke homoj klare vidu

Se tio ĉi sukcesos, jam sekvan jaron ni havos trezoron da altkvalitaj ŝablonoj rekte ĉe niaj manoj! Sed tio nuntempe bezonas nian etan helpon ;-) --KuboF Hromoslav (diskuto) 16:19, 27 jul. 2021 (UTC)[Respondi]