Uzanto-Diskuto:Salatonbv

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol fari (iom grandan) redakton, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru: se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos (malfari) ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro !

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomigi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu pli spertan uzanton fari tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo!

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante --~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  --Tlustulimu (diskuto) 06:43, 16 Jun. 2013 (UTC)

Saluton, Salatonbv. Ĉu vi jam konas la ŝablonon {{Informo por dosiero}}? Ĝi estas uzebla sur bildaj paĝoj. Malplene ĝi aspektas jene:

{{Informo por dosiero
|priskribo=
|fonto=
|aŭtoro=
|dato=
|permeso=
|aliaj versioj=
|rimarkoj=
}}

Uzoekzemploj ekzistas jam kelkaj. Ĉe la parametro permeso estas du eblecoj:

  • meti la licencan ŝablonon rekte tien
  • skribi tien: vidi malsupre kaj skribi la licencan ŝablonon sub la tutan ŝablonon

Mi mem ofte uzas la duan eblecon, sed tio ne estas deviga. Nur necesas, ke estu menciita unu licenco. La kategorio Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por dosieraj kopirajtoj enhavas kelkajn uzeblajn ŝablonojn.

Ne necesas realŝuti la bildojn. Simpla redakto de la bilda paĝo kun aldono de la necesaj informoj sufiĉas. Se vi ne aldonos ion, mi aŭ alia administranto devos forigi la bildojn pro manko de licencaj kaj aliaj necesaj informoj. --Tlustulimu (diskuto) 06:44, 16 Jun. 2013 (UTC)

Dankon, Tlustulimu, por via mesaĝo! Pardonon pri mia eraro. Mi esperas, ke la informo ĉifoje sufiĉas. --Salatonbv (diskuto) 07:15, 16 Jun. 2013 (UTC)
Nedankinde. Tamen vi forgesis la plej gravan informon. Estas urĝe necese, aldoni licencan ŝablonon el Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por dosieraj kopirajtoj. --Tlustulimu (diskuto) 07:41, 16 Jun. 2013 (UTC)
Nun ĉiuj necesaj informoj troviĝas sur la bilda paĝo. Tial mi ĵus reviziis ĝin. --Tlustulimu (diskuto) 09:14, 16 Jun. 2013 (UTC)
Bonege! Bonvolu helpi min ree kiam mi, komencanto, eraros en tia proceso aŭ en la lingvo. Kore, --Salatonbv (diskuto) 09:22, 16 Jun. 2013 (UTC)

Malnova egipta lingvo[redakti fonton]

Saluton, Salatonbv. Mi ĵus vidis, ke vi alinomigis artikolon al Malnova egipta lingvo. Sed tio havis kromefikon, nome ke la intervikiaj ligiloj per Vikidatumoj ne plu funkciis. Mi ĵus korektis tion per redakto de la koncerna ero sur la paĝo d:Q447117. Por povi fari tiajn korektojn pli facile, mi uzas la jenajn aldonaĵojn:

  • Vikidatuma ligilo kreas sub la artikola titolo ligilon al la koncerna Vikidatuma ero, se ĝi ekzistas.
  • Vivanta horloĝo metas supre dekstre indikon de tempo laŭ UTC kun ligilo por refreŝigi la kaŝmemoron sur la servilo.

Ili troviĝas sur la paĝo preferoj. Anstataŭ la dua ankaŭ eblas nun uzi la aldonaĵon Purge. --Tlustulimu (diskuto) 07:28, 18 Jun. 2013 (UTC)

Dankon, Tlustulimu, por via redakto! Mi ne sciis la problemon, sed la paĝo nun aperas bona. Krome, via redakto de klasika ĉina lingvo estis ĝusta. Kore,--Salatonbv (diskuto) 03:53, 19 Jun. 2013 (UTC)

Diskuteja arkivo, liberaj dosieroj[redakti fonton]

Saluton kara, ankaŭ mi bonvenigas vin en nia Vikipedio!

Mi vidas ke vi diskutis en Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2013/3. Tamen, tiu paĝo estas arĥivo kaj oni ne plu diskutas tie ĉi, kiel vi trafe menciis. Arĥivan paĝon atentas plejparte nur tiu, kiu ĝin arĥivigis, ŝajne neniu alia.

Mi vidas ankaŭ, ke vi alŝutis vian personan dosieron Dosiero:Mia nomo.jpg. Tio estas bona, tamen liber-licencajn dosierojn ni kutime alŝutas al nia frata projekto Komunejo, de kie eblas ilin uzi ne nur en nia Vikipedio, sed ankaŭ en ajna alia frata projekto de Vikipedio. Ekzemple se vi ŝatus ekredakti en Vikilibroj, vi tuj povus la bildon uzi. Se vi decidus realŝuti la dosieron al Komunejo, bv. enmeti al la paĝo Dosiero:Mia nomo.jpg la ŝablonon {{Nun en komunejo}}. Amike. --KuboF (diskuto) 15:25, 24 Jun. 2013 (UTC)

Kara KuboF, dankon por via mesaĝo! Mi nuligis mian komenton ĉe la arkivo: mi ne povis malhelpi min diri iom ĉar mi trovis la estintan diskuton tre interesa, sed mi nun komprenas la regulon. Ankaŭ, mi ŝanĝis la ŝablonon en mia dosiero ekde "Propra verko" al "Nun en komunejo". Mi esperas, ke ĝi nun funkcius bone, sed mi ne tre certas....--Salatonbv (diskuto) 21:11, 24 Jun. 2013 (UTC)
Mi nun komprenas kiel alŝuti dosieron al Komunejo. Mi ne alŝutos la mia-noman bildon ĝis mi komencos alian projekton. Tamen, jenaj aliaj dosieroj estas pretaj:
Do, bonvolu forigi la unuajn internajn dosierojn (kiel ). Kore,--Salatonbv (diskuto) 08:55, 23 Jul. 2013 (UTC)

Pri diftongo[redakti fonton]

Saluton Salatonbv!

Pardonon pro ke mi longe forestis nian vikipedion pro mia laboro. Pri fonto de diftongo-uzo... mi NE havas nenion kiu subtenas uzon de diftongo en ĝenerala transskribo. Aldone mi ne subtenas uzon de diftongon por ĝenerala Japana-Esperanta transskribado.

Pri sekcio "Klarigo pri la uzo de esperantaj literoj por indiki la japanan prononcon proksime al la reala prononco"...

Tiutempe iuj ne-japanaj esperantistoj, kiu emis pli real-prononcan trasskribon ol konvenciaj tabeloj pri diftongo, jocugana kaj aliaj. Do, mi aldonis la apartan sekcion. Kiel vi komprenas, ĝi estis originala esplorado, do mi evitis klaran diron en la sekcio. Antaŭ ĉio, mi opinias ke forigo de la sekcio estas prava ĉar ĝi estis originala esplorado.

Laste, bonvenon al nia vikipedio! - Ryoho (diskuto) 08:51, 15 Jul. 2013 (UTC)

Dankon, Ryoho, pro via respondo! Mi estas ĝoja finfine korespondi kun vi. Mi komprenas tra via klarigo la kialon kaj situacion je via redakto de la sekcio en la artikolo. Nu, relate al ĝi, ĉu vi havus iun ajn konsilon pri la uzado de Esuperanto-ŝiki Romaĵi en titoloj de japanaj fontaj artikoloj en Vikipedio? Mi konas, ke pluraj esperantistoj kaj esperantaj rondoj uzas ĝin por literumi siajn nomojn, kaj oni ne ŝanĝu ilin en Vikipedio, kaj, ke ĝi estas ofte utila por montri nacilingvan elparoladon en artikolo; tamen, la nuntempaj titoloj de japanaj stacidomoj per E-Romaĵi (kiel "Stacio Ŝinĝuku-sanĉome") eble alinomiĝus al tion per Transskribo de Hepburn ("Stacio Shinjuku-sanchōme") depende de la rezulto de diskutoj. Mi ne estas H-Romōji-isto aŭ nek Kunrei-Rômazi-isto, sed mi pensas, ke oni necesas la klaran vikipedian regulon por eviti titolan militon. Vi estus bonvena en la diskutejo, se vi havus tempon por tio. Amike, --Salatonbv (diskuto) 20:45, 15 Jul. 2013 (UTC)

Salut'! Mi ne akceptis vian ŝanĝon en Tihany, ĉar tie estas muzeo, kie estas videblaj pupoj kaj tute ne estas pupteatro, kie okazus prezentadoj.--Crosstor (diskuto) 09:56, 19 Jul. 2013 (UTC)

Dankon Crosstor, por via mesaĝo! Hmm, mi ŝanĝis ĝin sen tre klara difino de pupteatro kiam mi kreis la artikolon. Mi pensas ke oni bonigu ĝin por klarigi kio estas "teatro" de popoj, ĉu la konstruaĵo enhavas muzeon, aŭ ĉu la teatro nur signifas "arto de la teatro" kiel "dramo" kaj "opero". Ĉiakaze, mi volas fidi vian opinion. Amike,--Salatonbv (diskuto) 10:13, 19 Jul. 2013 (UTC)

Saluton, ĉu vi trovis la formon Sent-Lucio (aŭ Sankta Lucio) en PMEG? Mi ne. Eble mi ankoraŭ ne estas sufiĉe veka :-) PaulP@diskkont 06:00, 23 Jul. 2013 (UTC)

Pardonon por kelkaj eraroj. La retpaĝo estas PMEG Landoj de la mondo. Tamen, ĉi tio ŝajnas la dua citaĵo de malnova versio de PMEG, do mi forigos ĝin. Kaj dankon por korekti la ligilon de La landoj de l' tero al "Sankta Lucio". Mi senzorge ilin kopiis el la paĝo de Kastrizo. Amike, --Salatonbv (diskuto) 06:16, 23 Jul. 2013 (UTC)

Mi opinias, ke tio estus bona. Mi ĝenerale ne alinomadas alies artikolojn, nur tiujn, kiujn mi mem redaktis, tamen estas ankaŭ esceptoj.

Estas pli grava, kion mi nun skribas al vi:

  • sur la diskuto apud la artikolo malofte vi ricevos respondojn, ĉar tio malofte estas vizitebla. Se vi nepre atendas respondon, aŭ vi iru al "Diskutejo" aŭ skribu rekte al iu (al la Uzanto-Diskuto - kiel mi faras tion al vi -; kaze de la lasta kazo vi ricevos tuj mesaĝon post entajpo de la salutnomo kun kodo
  • se vi ricevas tian mesaĝon, vi respondu ne en la sama loko, sed vi klaku al la blua "diskuto" apud la uzanto-nomo, kion vi vidas tuj post la blua "Crosstor"! Crosstor (diskuto) 04:57, 4 Aŭg. 2013 (UTC)
Mi aldonas, ke mankas(?) ŝablono pri usonaj subŝtatoj kun ties ĉefurboj (aŭ pli precize mi ne trovis tian ŝablonon). La ŝablono enhavus ankaŭ la subŝtatajn mallongigojn (2 majuskloj ekz. FL). Kaze de tio estus tre bona trarigardo pri la subŝtataj ĉefurboj.Crosstor (diskuto) 06:17, 4 Aŭg. 2013 (UTC)
Eble Usonaj subŝtatoj kun ĉefurboj, sed mi ne konvinkiĝis, ĉu ĝi estas ĝusta titolo.Crosstor (diskuto) 07:28, 4 Aŭg. 2013 (UTC)

Pri alinomigo[redakti fonton]

Dankon, mi ne konis la procedurojn de eo.wiki pri la alinomigoj. Nun mi faris miajn proponojn tie (se vi volas interveni). --Tn4196 (diskutoj) 13:20, 5 Aŭg. 2013 (UTC)

Kara Tn4196, mi dankas al vi pro la procedo por alinomigo. Amike,--Salatonbv (diskuto) 23:05, 5 Aŭg. 2013 (UTC)

Usona ŝablono[redakti fonton]

Mi gratulas al vi por la kreo. Tiel vi vidas, ke kelkaj urboj havas o-finaĵon, aliaj havas la anglan originon. En tiu tereno la ordo-egaleco estus bona. Ĉu vi metos la ŝablonon al ĉiuj urboj? Estus bone!Crosstor (diskuto) 08:23, 10 Aŭg. 2013 (UTC)

Ne aperas "Aldoni ligilojn"!Crosstor (diskuto) 11:06, 10 Aŭg. 2013 (UTC)
Ili plej ofte mankas, estas nur: Ligiloj ĉi tien

Rilataj paĝoj Alŝuti al Komunejo Alŝuti dosieron Specialaj paĝoj Konstanta ligilo Informoj pri la paĝo Citu ĉi tiun artikolon Crosstor (diskuto) 11:54, 10 Aŭg. 2013 (UTC)

Solvo estus tre simpla, se mi retirus al la malnova sistemo, poste roboto farus la ligon. La nova sistemo - kiel vi vidas - ne ĉiam funkcias, ĉar la nova sistemo havas erarojn. Necesas pacienco. Mi faras nur simplajn taskojn, ĉar mi estas maljunulo. Tial mi ne faras ŝablonon, lastfoje mi faris, sed tio tute fuŝiĝis, iu alia riparis ĝin. Mi havas problemojn ankaŭ pri komplikaj kategorioj. Mi denove diras, ke varmakato funkcias perfekte, do estas komputila tasko fari la lingvajn ligilojn tiel, kiel varmakato.Crosstor (diskuto) 06:34, 11 Aŭg. 2013 (UTC)
Kial vi forigis "kategorion urboj pri famuloj", ja en la teksto estas legebla: La urbo estas nomita por Stephen F. Austin, la "Patro de Teksaso" en Aŭstino? Estas pluraj lokoj por diversaj kategorioj.Crosstor (diskuto) 08:00, 11 Aŭg. 2013 (UTC)
Mi tiel pensas, ke tiu kategorio estas bona.Dankon pro la redonojn de la kat.Crosstor (diskuto) 08:31, 11 Aŭg. 2013 (UTC)
Povas okazi, ke iu pensas pri trafan titolon, sed ĝis tiam oni ne kritikis la mian. Mi uzas ĝin tiam, kiam vere temas pri famulo. Ian urbon fondis bakisto, poste la urbo prenis lian nomon. La bakisto estis simpla homo, tial mi ne faris tie tian kategorion.Crosstor (diskuto) 08:52, 11 Aŭg. 2013 (UTC)

trovis kaj mem uzi interesetan ŝablonon[redakti fonton]

--Salatonbv (diskuto) 22:24, 11 Aŭg. 2013 (UTC)

Saluton Salatonbv! Mi dankas vin pro via laboro en Vikipedio. La ordigo kaj raciigo de kategorioj ĉiam estis unu el miaj zorgoj. Mi nun kun kontento vidas, ke ankaŭ vi provas iom sistemigi la kategoriojn! Cetere, se vi enuas dum pluva tago, jen alia bela tasko ;-) Kategorio:Ambasadoroj PaulP@diskkont 10:52, 15 Aŭg. 2013 (UTC)

Ne dankinde, PaulP. Mi devas zorgi mian vikipediiholismon lastatempe...--Salatonbv (diskuto) 10:55, 15 Aŭg. 2013 (UTC)

Plian dankon[redakti fonton]

...pro via korekteto de la artikolo Yosimi Umeda, kaj la aldono pri lia mortojaro. Bedaŭrinde ke li mortis, mi tre aprezis la kunlaboron kun li. Ĉu vi eble povus eltrovi ankoraŭ pliajn informojn pri li, ekzemple la naskiĝdaton kaj -lokon, kaj iujn informojn pri lia profesieco kaj nacia esperantista aktiveco? Alia peteto de mi estus instigi vin rigardi la artikolan ĝermon pri Saitō Tume: mi ne certas ĉu la japana formo de la nomo vere ĝustas, kaj supozas ke hepburne estus Saito Tumi.. ĉu estas tiel? Ankaŭ pri ŝi estus bone eltrovi ankoraŭ iujn pliajn informojn, kiel la naskiĝdaton kaj -lokon... Cetere ankaŭ foto bonvenus. ThomasPusch (diskuto) 14:19, 21 Aŭg. 2013 (UTC)

Kiom malĝoja vi devas esti pro perdi vian kunlaboranto. Jes, mi klopodos aldoni pliajn informojn iom post iom se mi konos. Mi pensas ke estus bona ideo elekti kunrei-sistemon de "Yosimi Umeda" se li mem ŝatis kaj elektis. Tamen, ni ankaŭ vidas hepburn-sistemon ĉe reto inkludante http://www.youtube.com/watch?v=1N6ZSO2mEQc . Kategorio:Japanaj esperantistoj estas salato de kunrei, hepburn, esperanta, kaj familia-persona kaj persona-familia nomoj. Mi ne estas interesita pri unuigi la tutajn literumojn sed volas respekti ilian ŝatatan literumon kun fontoj. Unue, mi komencos korekti "斎藤トゥミ" kun klare malbona literumo. --Salatonbv (diskuto) 22:54, 21 Aŭg. 2013 (UTC)

Ŝablono:Lingva adverbo‎[redakti fonton]

Saluton, Salatonbv. Dankon pro via aldono al la tabelo en {{Lingva adverbo‎}}. --Tlustulimu (diskuto) 10:55, 29 Aŭg. 2013 (UTC)

Ne dankinde, Tlustulimu! Mi kontrolu kiuj lingvoj estas ofte uzataj kaj frue kreindaj (ruĝaj). Cetere, ĉu vi havas ideojn pri Diskuto:Pavo? Amike,--Salatonbv (diskuto) 11:01, 29 Aŭg. 2013 (UTC)

Teĥnikaj forigoj[redakti fonton]

Saluton! Mi ĵus vidis, ke vi proponis Akana lingvo por tuja forigo. Ĝi estis tamen alidirektilo kun nur unu revizio, do ne estis fakte necese fari tion - vi povas en la estonteco simple movi alian artikolon super ĝin. darkweasel94 11:16, 19 Sep. 2013 (UTC)

Dankon, darkweasel94, pro la utila informo! Mi fakte ne konis la kialon, iom mi sukcesis movi titolon kaj iom ne. Mi nun komprenas!--Salatonbv (diskuto) 11:20, 19 Sep. 2013 (UTC)

Pri la nomoj de asteroidoj[redakti fonton]

Amiko Salatonbv.

Unue: pri kia "serĉilo" temas ? Mi ne konas la manieron, laŭ kiu serĉiloj indeksas la paĝojn, nek la tempon, post kiu la paĝoj estas troveblaj. Sendube iuj serĉrobotoj estas malpli laboremaj ol aliaj... Sed per unu el la plej konataj serĉiloj, mi trovas facile la paĝojn pri la asteroidoj, kiujn mi kreis, eĉ kun supersigno (kvankam la x-kodo povas problemi...).

Pri la nomoj, kiel mi diris al amiko Narvalo pri la esperantigo de planedaj nomoj, mi komencis esperantigi la praaj mitologiajn nomojn, kaj la "mitologi-similajn" nomojn, sed rezignis esperantigi la proprajn nomojn de homoj. Ĉu mi pravas ? estas multe da dubindaj kazoj. Sed se vi opiniaj, ke oni nepre ne ŝanĝu la oficialajn nomojn, kial ne.

Pri la fonto, ĉu ne sufiĉas la ligiloj al "JPL Smalbl body Database" kaj "IAU Minor Planet Center" ? Mi inventas nenion, nur tradukas la datumojn troveblajn en ĉi-tiujn datumbazoj.

Mi resta malferma por ĉiuj ideoj pri plibonigo.

--Jean-François Clet (diskuto) 12:14, 5 Okt. 2013 (UTC)

Originala asteroidaj nomoj[redakti fonton]

Pri la serĉantaj robotoj, "Google" trovas senprobleme la nomojn eĉ kun supersigno. Eble la freŝkreitaj paĝoj estas ne tuj troveblaj, sed post kelkaj semajnoj ili aperas. Pri aliaj robotoj, mi ne scias...
Pri la nomoj : gardi nur la oficialajn nomojn estas bona ideo; cetere tio estas malpli da laboro kaj malpli da erar-fonto. Tamen, mi ne scias ĉu mi povos ĉie indiki la prononcon. Fremdaj propraj nomoj havas foje neantauvideblajn prononcojn (Ekzemple : ĉu la eŭropanoj, kiuj migris en Usonon gardis la prononcon de siajn nomojn aŭ ŝanĝas ĝin laŭ la angla prononco ?). Alia demando : Pri la mitologiaj nomoj (ne nur grek-romia) ĉu mi daŭre essperantigas ilin ? Iaj asteroidoj ricevis nomon de diaĵoj indianaj, barataj, afrikaj, aŭstraliaj, inuitoj... se oni komencis esperantigi la grek-romiajn nomojn, kial ne tiujn de aliaj etnoj ?
Bone, se tio estas tia, mi bonvolas iom post iom ĉiujn ŝanĝi (demandos tempon)....Feliĉe, kelkaj asteroidoj havas la bonan ideon havi nomon jam en esperanto : 9009 Tirso, 9197 Endo, 9190 Masako, 9186 Fumikotsukimoto...
--Jean-François Clet (diskuto) 13:21, 6 Okt. 2013 (UTC)
Mi ne spertas pri esperantigado de propraj nomoj, eĉ en astronomio, sed mi interesiĝas pri la temo. Absoluta plejmulto de asteroidoj longe ne estos en Esperanto menciita ekster Vikipedio do ni ne povas atendi. Eble ni ŝovu diskuton al Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo, eble iu kapablos sperte helpi...
Mi ĉiuokaze pretas helpi pri alinomado per roboto. Mi bezonos liston de alinomendaj artikoloj kaj ilia bona nomo (en specifa formo). Mi havas sperton, ke tio plirapidigas laboron, sed precipe ĉe alia nomskemo. Se vi pensas ke tio helpos, diru al mi (ĉi tie); se ne, nenio okazos. --KuboF (diskuto) 17:56, 6 Okt. 2013 (UTC)
Dankon pro viaj komentoj. Se Jean-François Clet kreus la esperantan vorton en vikipedia artikolo, ĝi ja aperus en guglo en kelkaj tagoj. Tamen, tio ne estas "ekstera fonto". Pri la prononco, jes, mi ankaŭ ne estas tre certa, kio estas "korekta" prononco. Iuj opinius, ke prononco-gvidilo de [esperanta alfabeto] estus utila, sed aliaj opinius, ke tio ankaŭ estus "origina esplorado" se ne estus taŭga fonto. Do, kiel KuboF menciis, ni eble diskutus pri tio poste en la Diskutejo.--Salatonbv (diskuto) 23:13, 6 Okt. 2013 (UTC)
Mi pensas ke estus bona ideo, ke ni kreu liston unue por peti al KuBOT ŝanĝi la titolojn. Jen estas parto de esperantigitaj nomoj.
Kelkaj nomoj ne havas komunajn latinajn nomojn en aliaj vikipedioj, kaj kelkaj estas jam esperante konataj lokaj aŭ personoaj nomoj. Estus du manieroj, (1) ĉiam sekvu oficialan nomon (angla paĝo), aŭ (2) uzu esperantan nomon por konata nomo. Kion vi pensas? --Salatonbv (diskuto) 21:54, 7 Okt. 2013 (UTC)
Dankon pro komenco de la listo. Por ke mi ne faru domaĝon al Vikipedio mi volas vidi klaran konsenton pri nomado, ĝis tiam mi ne volas alinomigi la artikolojn, des pli robote. Malfeliĉe mi ne havas plian proponon por nomoskemo, prefere ni diskutu en Lingvejo... --KuboF (diskuto) 20:55, 10 Okt. 2013 (UTC)
Persone, mi opinias pli simple reveni al la originalaj nomoj, krom se temas pri mitologia nomo (sed kie komencas kaj finiĝas la mitologio ? : ĉu oni rigardu la rolulojn de fantaziaj romanoj aŭ antikvaj poemoj kiel mitajn ulojn ?)
--Jean-François Clet (diskuto) 21:12, 12 Okt. 2013 (UTC)
Dankon pro via komento. Mi ne kontraŭus al la esperantigo se ĝi estus nomo konata, sendepende, ĉu mitologie, loke aŭ persone. Mi aldonis temon al Diskutejo. --Salatonbv (diskuto) 21:37, 12 Okt. 2013 (UTC)

Saluton![redakti fonton]

Mi vidis via nomo en Lasatak ŝanĝoj. Mi estas novaj tie. Ĉar vi estas maljuna uzanto, estas tie iel mi povas helpi? (Mi parolas angle denaske, mia esperanto malbona) --Kaj Taj Mahal (diskuto) 06:12, 6 Okt. 2013 (UTC)

How are you, Kaj Taj Mahal. Mi ankaŭ ne estas tre maljuna kontribuanto ensalutita ĉi tie. Tamen, mi klopodos helpi vin se mi povos fari ion por vi. Dankon pro via mesaĝo. --Salatonbv (diskuto) 07:16, 6 Okt. 2013 (UTC)

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 21:57, 30 Dec. 2013 (UTC)

Nomoj de meksikaj komunumoj[redakti fonton]

Unue dankon pro via helpo ĉe la plibonigo de la Vikipedio. Mi konfesas, ke mi ĉe la kreo de la artikoloj eble ne faris ĉion plej bone. Kelkajn aferojn mi eble faris malbone. Tamen la afero estas pli komplika ol ĝi ŝajnas, ĉar tre ofte ekzistas la sama nomo en pluraj ŝtatoj kaj tre ofte la ĉefurbo havas la saman nomon, kiel la komunumo. Ĉe la serĉado laŭ mia opinio do taŭgus tuj trovi la serĉitan artikolon. Ĉe Ahúacatlan ekz. oni tuj trovu aŭ la komunumon en Nayarit aŭ en Puebla; same laŭ mi jes taŭgus tuj trovi la artikolon aŭ pri la komunumo aŭ pri la urbo. La fakto ke ankoraŭ ne ekzistas multaj artikoloj pri la ĉefurboj ne signifas, ke ili estonte ne ekzistos. Ĉiukaze ĉe alinomigo oni ege atentu, ĉar klakante al la ligilo pri Ahúacatlan ĉe "Ahúactlan (komunumo en Puebla)" oni nun venas al Ahúaactlan en Nayarit, dum en la artikolo Ahúactlan, tute ne troviĝas iu ligilo al la ĉefurbo. --Esperantst 19:58, 1 Jan. 2014 (UTC)

Dankon pro via mesaĝo, Esperantst! Uzanto:ThomasPusch jam ĝuste respondis al vi kaj mi havas nenion aldoni al li.--Salatonbv (diskuto) 00:42, 3 Jan. 2014 (UTC)

Kion vi pretus fari por portalo pedofilio?[redakti fonton]

La baloto pri eventuala forigo de la Portalo:Pedofilio alvenos morgaŭ al ĝia limdato. Eĉ se oni ne nombras kelkajn malvalidajn voĉojn, grandega plimulto favoras nuntempe forigon, kaj tiu rezulto supozeble ne multe ŝanĝiĝos ĝis morgaŭ. Tamen antaŭ procedi al simpla forigo mi emas serĉi alian vojon, kiu eble permesus interkonsenton inter la poruloj kaj la kontraŭuloj de la portalo. Antaŭ ol malfermi novan diskuton, mi tamen deziras informiĝi pri ĝia utilo. Tial jen mia konkreta demando, kiun mi faras al vi, ĉar vi ja voĉdonis kontraŭ la forigo do por la konservado: Se oni konservus la portalon aŭ ĝin enmetus (kiel estis kompromisa propono mia) en kadron de pli vasta ol pure pedofilia portalo: ĉu vi persone promesus aktive kunlabori por la flegado de tiu-ĉi portalo? (Aktive signifas regule kontribui kaj kunredakti – ne nur unu foje per redakteto en duona jaro, sed almenaŭ unufoje semajne.) Se vi pretas al tio, tiam mi petas respondi al tiu demando per jes. (Cetere: Mankanta aŭ malklara respondo signifas simple „ne“.) DidiWeidmann (diskuto) 19:02, 11 Jan. 2014 (UTC)

Ĉu "grandega plimulto favoras"? Ĉar ne estas limtempo redakti artikolon (kiel unufoje semajne) en Vikipedio, mi ne pensas ke tio estus bona maniero por akiri interkonsenton. Tamen, mi promesus kontribui al koncernaj artikoloj kiel mi jam partoprenas en kelkaj artikoloj. Kaj poste mi eĉ eble denove proponus la forigon de la portalo, se ĝi estus konsiderata vere problema el neŭtrala vidpunkto post kelkaj kuntribuoj, sed ne el persona sperto, kaj proponus baloton sen spamo. Finfine, mi ankaŭ promesus kritiki probleman redakton aŭ komenton aŭ proponi forbaron de uzanto, eĉ se li estus pedofila aŭ nepedofila, kutima aŭ burokrata uzanto. Dankon pro via demando.--Salatonbv (diskuto) 23:42, 11 Jan. 2014 (UTC)

Saluton. Mi vidas, ke en sia kampanjo kontraŭ Portalo:Pedofilio, la uzanto-administranto DidiWeidmann nun estas sendanta novan serion da mesaĝoj al uzantoj, ĉi-foje al tiuj, kiuj voĉdonis kontraŭ la forigon de la portalo. En tiuj mesaĝoj li demandas se vi ĉiuj estas pretaj regule kunlabori kaj kunredakti en la portalo ("ne nur unu foje per redakteto en duona jaro, sed almenaŭ unufoje semajne" unufoje semajne! -!!!-), kiel speco de ĉantaĝo aŭ kondiĉo altrudita de li mem por ne forigi la portalon, kiu ĉiuokaze li klopodus manipuli kaj cenzuri laŭ sia fajfilo. Nu, antaŭ tio mi devas averti, ke: UNUE: Ekde la komenco, la portalo estas farita tiamaniere, ke ĝi tute ne bezonas ian flegadon. Ĝi ne entenas, kiel oni povas konstati, sekciojn kiaj "Novaĵoj" aŭ "Aktualaĵoj", sed nuraj artikoloj, biografioj, historiaj eventoj, naskiĝoj, kiuj rotacias ĉiumonate. Tiaj enhavoj, memkompreneble, ne bezonas ian ĝisdatigon... des pli plurfoje po semajno! La propono flegi ĝin konstante, plurfoje po semajno, estas do sensenca kaj absurda. DUE: DidiWeidmann ja scias ke neniu pretos regule flegi la portalon. Sciante tion, li esperas atingi ekskuzon, kiu permesu al li libere cenzuri, forigi aŭ manipuli la portalon. Pardonu la ĝenon, sed mi ne povis resti silenta antaŭ tiu nova manipulado. Amike.--Pangea (diskuto) 09:13, 13 Jan. 2014 (UTC)

Senpaga biero al mi mem[redakti fonton]

Redaktetoj[redakti fonton]

Eble vi vidis, ke mi ankoraŭ faras iun redaktetojn, ekzemple en la Diskutejo. Mi petas komprenon, ĉar kredu min, al mi estas ofte tre malfacili eviti ilin, eĉ uzante "Antaŭrigardo". Ekzemple, en unu el miaj lastaj komentoj en Diskutejo mi plurfoje skribis "plenreskulojn" antataŭ "neplenkreskuloj", kaj kelkajn minutojn poste mi ekrimarkis la eraron. La senco de la mesaĝo tute malsamas uzante unu aŭ alian vorton, do mi nepre devas korekti ĝin. Kiel mi diras, mi petas komprenon.--Pangea (diskuto) 23:05, 16 Jan. 2014 (UTC)

Dankon pro via mesaĝo. Vi ne devus peti tion nur al mi kaj KuboF. Dum mi komprenus vian deziron pri korekti vian komenton, estus memorinde ke vi ne devus tuj respondi al aliaj d:Q11152513. Mi pensas, ke vi eble malplimultigus erarojn per krei mesaĝon ne rekte sur vikipedia paĝo de retumilo, sed sur tekstoredaktilo, savi ĝin sur labortablo kaj konsulti kun via kuseno, kiel kiam oni unue skribus amleteron ;-) --Salatonbv (diskuto) 00:48, 17 Jan. 2014 (UTC)

Voĉdono[redakti fonton]

Salut'! Kubof estis la unusola adm., kiu sendis al mi ofendaĵon. Neniu alia faris tion, tial mi male opinias, ol vi, tiu homo ne estu plu adm.--Crosstor (diskuto) 08:33, 5 Maj. 2014 (UTC)

Salut' Crosstor! Ĉu vi povas montri la ofendaĵon kun ligilo (vikipedie interna aŭ ttt-paĝa)?--Salatonbv (diskuto) 08:54, 5 Maj. 2014 (UTC)
  • estas kutimo respondi ĉiam ĉe la sendinto (do nun ĉe Crosstor)
  • mi nun kreas novajn artikolojn, kion mi ne volas interrompi, krome mi ne volas influi pri via opinio, se vi denove petos ĝin, morgaŭ mi sendos al vi. --Crosstor (diskuto) 10:23, 5 Maj. 2014 (UTC)
  • Pri via "kutimo", bonvolu diskuti ĉi tie.
  • Neniu volus ne-necesan mesaĝon kiel spamo. Tamen se vi volus, tio estus via rajto klarigi kion estas ofendaĵo. Mi ankaŭ interesiĝas pri se ĝi estus nur afero de VP:SBI.--Salatonbv (diskuto) 11:32, 5 Maj. 2014 (UTC)
La diskuto kun (la?) ofendaĵo estis Diskutejo (2012/1) (lasta komento, "ne boju pro falsa logikeco!"). Mi iam ankaŭ subtenis forbaron de Crosstor (pri kio mi nun malsamopinias) kun jenaj kialoj. Se mi bone komprenis, Crosstor (ĉu nur?) iam supozis, ke mi estas gantopupo de iom kontroversa kaj eksadministrantigita Petr Tomasovsky - Crosstor kaj Petr foje akre batalis. --KuboF (diskuto) 13:12, 5 Maj. 2014 (UTC)
Pardonon, ke mi ne tre sciis historiajn diskutojn, sed estas ĝoja ke vi ambaŭ ankoraŭ kontribuas grave en e-vikipedio. Mi ankoraŭ ne trovas la kialon por la nuna propono de eksadministrantigo de KuboF.--Salatonbv (diskuto) 14:05, 5 Maj. 2014 (UTC)

---

  • mi ne havas superfluan energion pri diskutoj pri kutimaj lokoj de diskutejo, mi nur diras, ke se iu ne respondas ĉe mia diskutejo, tiu plej ofte ne ricevos respondon!
  • pri la ofendaĵo vi ricevis respondon de iu alia, nur mi aldonas ke fakte estis diskutoj kun PT, sed ĈIAM EN KULTURA NIVELO. Tion disrompis Kubof, tiu stilo regas la interreton, tamen en Eo Vp neniam okazis malkulturaĵoj
  • mia voĉo por la maladministriĝo de Kubof ne estis vana, ĉar nun li diligente laboras pri robotaj taskoj, kion mi donis ĉ. duonjaron
  • nun se vi volas helpi min, bv. viziti Diskutejo/Administrejo/Sama kategorio, ĉar ne okazis ago --Crosstor (diskuto) 07:32, 6 Maj. 2014 (UTC)

Vi multe laboras tie, ni estus feliĉa, lerni iom pri vi (ne nur salatojn). Kore. --pino (diskuto) 11:06, 18 Maj. 2014 (UTC)

@Pino~eowiki: saluton! Bone, mi pensos pri tio; tamen, mi estas iom timida. Mi ne mem kreos mian artikolon por eviti VP:MB-on ĝis mi ŝanĝos mian ideon. Sed oni tuj kreos kiam mi akiros olimpian ormedalon aŭ nobel-premion aŭ krei plibonegan internacian helpan lingvon! --Salatonbv (diskuto) 13:11, 18 Maj. 2014 (UTC)
Temus nur por Uzanto:Salatonbv kelkaj utilaj informoj, ekzemple la lingvon vi parolas la loko, kie vi vivas aŭ ankaŭ aŭ viaj interesoj. kore. --pino (diskuto) 13:26, 18 Maj. 2014 (UTC)

Dankon pro via subteno Igor Janev[redakti fonton]

Salatonbv, Dankon pro via subteno Janev. --178.222.91.166 20:54, 11 Jun. 2014 (UTC)

Ne dankinde. Vi ankaŭ povas plibonigi la aritikolon, tiel ke neniu petos ĝian forigadon.--Salatonbv (diskuto) 21:14, 11 Jun. 2014 (UTC)

Kopirajto de la voĉoj[redakti fonton]

Saluton, sen la intenco detrui vian amuziĝon, mi tamen devas esprimi dubon pri tio, ĉu la sonoj de vi alŝutitaj kaj publikigitaj sub la titolo "Miaj falsaj voĉoj" en via uzantopaĝo estas efektive plene viaj propraj verkoj, kiujn vi rajtas liberigi laŭ permesilo necesa en Vikipedio. Se mi ĝuste supozas, ke la dosieroj estas rezulto de ia komputila voĉsintezilo, tiam la voĉeroj estas voĉo de iu alia persono, kaj cetere ankaŭ ilia lerta kunmeto en vortojn estas rezulto de ies programada laboro. Mi ne supozas, ke vi mem estas la aŭtoro de la voĉsintezilo, kiun vi uzis. Kvankam la rezulto de aŭtomataj procezoj kutime ne estas kopirajtebla (tial ekz. oni kutimas uzi maŝintradukojn de Google Translate en Vikipedio sen kopirajta problemo), tiun ĉi kazon de voĉsintezaĵoj mi jam opinias pli problema, ĉar la algoritmo ja kunmetas voĉerojn kiuj apartenas al iu kaj estis lerte elektitaj kaj pritranĉitaj de ankoraŭ iu alia; ĉio tio okazis jam antaŭ la aŭtomata algoritmo kunmetis ilin laŭ viaj deziroj, do la bazo laŭ mia analizo estas ies aŭtora verko, kies rajtojn vi do kiel la fina uzanto ne rajtas liberigi. Sekve, mi konkludas, tiuj sonregistraĵoj bedaŭrinde ne rajtas resti alŝutitaj Vikipedie, eĉ ne loke (krom se ial oni scius defendi justan uzon, kio tamen kutime limiĝas nur al artikoloj kaj eĉ tie ĝi devus limiĝi nur je vere necesaj kaj malmultnombraj kazoj). Mi ankoraŭ ne dismetis ŝablonon petantan forigon, ĉar mi unue ŝatus aŭdi vian opinion. Amike --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 23:13, 29 Jul. 2014 (UTC)

Saluton, Blahma! Dankon pro via mesaĝo kaj mi tute konsentas kun via zorgo. Mi eble ŝanĝus la klarigon de ĉiuj dosiroj per aldonante la fontojn de la voĉsinteziloj. Tamen mi ne memoras ĉiujn fontojn kaj la vortojn, kiujn mi enskribis por fari la ilojn paroli (ekzemple, "salooton" en la angla, "살루톤" en la korea, ktp). Do, mi nun petas forigi ilin. Bv kontroli la kategorion (K:TUJ). Kore, --Salatonbv (diskuto) 04:19, 30 Jul. 2014 (UTC)
Forigitaj. --KuboF (diskuto) 21:00, 30 Jul. 2014 (UTC)
Dankon denove KuboF pro via administrado.--Salatonbv (diskuto) 21:38, 30 Jul. 2014 (UTC)

Saluton, Salatonbv. Mi ĵus trovis la strange titolitan artikolon Doronpo. Ĉu vi povus okupiĝi pri ĝi kaj poste respondi la demandon de nekonata persono sur Vikipedio:Diskutejo/Neesperanto? --Tlustulimu (diskuto) 17:13, 30 Jul. 2014 (UTC)

Farita.--Salatonbv (diskuto) 21:40, 30 Jul. 2014 (UTC)
Dankon pro via korekto. :-) --Tlustulimu (diskuto) 10:08, 31 Jul. 2014 (UTC)

Vi klopodis fari artikolon pri planto. Gratulon. --pino (diskuto) 09:17, 1 Aŭg. 2014 (UTC)

Dankon pro via plua redakto!--Salatonbv (diskuto) 09:18, 1 Aŭg. 2014 (UTC)

Ne dankinde ke vi rimarkis mian novan artikoleton pri la historia japana imperiestro Suinin. Ĉu eble vi inspiriĝas kontribui forigi iom da aldonaj ruĝaj ligiloj el la nuna vikipedia artikolo de la semajno, pri "japanaj dolĉaĵoj"? ThomasPusch (diskuto) 01:03, 5 Aŭg. 2014 (UTC)

Saluton ThomasPusch. Mi klopodos krei kelkajn artikolojn dolĉaĵajn. Mi samtempe zorgas pri kelkaj titoloj. Mi foje anstataŭigis la titolon "higaŝio" (senfonta, sendiskutita ŝanĝado de NoKo) al originala "higashi". La antonima namagaŝio ankaŭ estas ridinda. Ĉu ni devas diskuti pri tio?
P.S. Ĉu mi povas ŝanĝi la esprimo "en latinliterigo laŭ la Hepburn-sistemo" -> simple "hepburne"? ĉar Hepburn-sistemo estas ĉiam latinliterigo. --Salatonbv (diskuto) 01:19, 5 Aŭg. 2014 (UTC)
Jen tri notoj de mi:
1. Mi preferus la pli longan "en latinliterigo laŭ la Hepburn-sistemo", kvankam vi kompreneble pravas ke Hepburn-sistemo estas ĉiam latinliterigo, ĉar mi dubas ke ĉiu parolanto de Esperanto tuj konjektas kio estas "hepburne", sen klaki la bluan ligilon kaj legi kio estas... sed ja eblas iom devige puŝi nesciulojn al tia klerigo, per pli konciza vortumo, ĉar per la blua ligilo relative facilas ekscio, do mi ne tro forte protestas.
2. La argumentadon ke terminoj kiel higaŝio kaj namagaŝio estas senfontaj, mi povas bone sekvi. Se estus fontoj pri ekstervikipedia uzo de tiaj e-lingvaj vortoj, mi aliĝus al la opinio de Noko uzi ilin, sed dum ne estas tia pruvo, vikipedio kompreneble ne estas la loko inventi novajn vortojn... Hepburn-latinliterigoj en normala esperanta teksto tamen foje kreas problemojn. Ekzemple mian hieraŭ skribitan frazon "Laŭ Kojiki, imperiestro Suinin postulis de la nobela subulo Tajima-mori venigi specon de oranĝo el la eterna lando" ĉiu esperantisto sen kono de la japana kulturo komencus legi "Laŭ Kojiki...", ne "Laŭ Koĝiki...". Tial laŭ mi bonas, ke la artikolo pri Koĝiki nomatas Koĝiki, kaj nur unuafraze menciiĝu la Hepburn-latinliterigo. Kaj mia frazo pli bone nomiĝu "Laŭ Koĝiki, imperiestro Suinin postulis..." Same bone, sed multe pli komplike, estus skribi "Laŭ 古事記 (prononco [koĝiki], Hepburn: Kojiki, en Eo „Notado de malnovaj okazintaĵoj“), imperiestro Suinin postulis...", aŭ "Laŭ Kojiki (Transskribado Hepburn, origine japane 古事記, prononco [koĝiki], en Eo „Notado de malnovaj okazintaĵoj“), imperiestro Suinin postulis...". Estus eĉ kapturnige komplike... Do: Se en normala e-lingva frazo enŝoviĝas vorto en Hepburn-sistemo, ĝi devas esti en kursivaj literoj, por montri ke ne temas pri e-lingva vorto aŭ e-lingva latinliterigo, kaj tre preferindas klare indiki pri kiu sistemo temas (minimume per adverbo "hepburne"). Tre peze. Tial laŭ mi e-lingva latinliterigo en frazokomenco "Laŭ Koĝiki, imperiestro Suinin postulis..." tute elegantas. Sekvante tiun logikon, eble e-lingvaj latinliterigoj en artikolotitoloj "Higaŝi" kaj "Namagaŝi" kun vera japanlingva nomo kaj la internacia-angleca Hepburn-transskribo tuj unuafraze estus plej bona kompromiso, kiu kontentigus ankaŭ la dubon de Noko amase artikolotitole uzi Hepburn-latinliterigojn?
3. Tute flanke: En la nova artikolo Suinin vi enkonstruis novan ruĝan ligilon Sanketejo Nakashima. Kio estas tio, respektive en kiu el la pluraj lokoj Nakashima? Ĉu mi konjektas ĝuste, ke la unua vorto estas simpla mistajpeto de vorto "sanktejo"? En tia kazo indiko al alilingvaj artikolo per noto - kiel vi faris pri muskovado (alilingve) antaŭhieraŭ en teksto japanaj dolĉaĵoj - estas eleganta solvo. Sed pri Sanketejo Nakashima/Sanktejo Nakaŝima vi devus malkaŝi la vikidatumaran kodon...
Sincere salutas, ThomasPusch (diskuto) 08:39, 5 Aŭg. 2014 (UTC)
Dankon pro via respondo. 1. La vorto "hepburna sistemo" jam estas iomete uzata kiel en la "Bona Lingvo", mi pensas ke "Hepburne:" estus tiel sufiĉa kiel "Pinjine:" en la ĉina kunteksto. 2. Bona punkto. Eljapana latinigo ĉiam estas malfacile trakti en Esperanto. Pri "Koĝiki" (tamen mi vidas plimultan "Koĵiki"), unuigi la literumon en artikolo estas eblo, sed oni povas ne-kursivigi la vorton ĉar li almenaŭ esperantigis (ne-plene aŭ sen-O) la vorton: "Esperanta vorto" kaj "ne-esperanta vorto" povas montri la malfacilecon. 3. Mi ĵus korektis ĝin. Kore,--Salatonbv (diskuto) 09:19, 5 Aŭg. 2014 (UTC)
Pri punkto 2: Ĉu estu Koĝiki aŭ Kiĵiki, malgravas al mi - pri tio juĝu bonaj konantoj de fonologio de la japana. Facilus al mi imagi, ke origine devus esti Kiĵiki, sed la formo Koĝiki ekaperis per intertraduko tra la angla lingvo, en kiu la sono "ĵ" principe ne ekzistas. Mi tamen lasus vorton kiel Koĵiki en kursivaj literoj, ĉar kvankam kun e-lingva litero, ĝi tamen ne estas e-lingva vorto. Pri punkto 3: La indiko pri Sanktejo Nakaŝima, pri kiu vikipedia artikolo ekzistas ekskluzive nur en la japana lingvo, ne estas tro granda helpo por ne-parolantoj de la japana. Ĉar vi metis la ruĝan ligilon: Ĉu vi pretus traduke el la japana krei malgrandan artikolon? Se ne, kaj se la ruĝa ligilo restos ruĝa dum longa tempo, eble preferindas ne meti ruĝan ligilon, sed nur la indikon al la japana artikolo per ŝablono "VD"... ThomasPusch (diskuto) 10:12, 11 Aŭg. 2014 (UTC)
2. Pri la konflikto de "ĵ" kaj "ĝ", mi ne pensas ke la kialo de uzo de "ĝ" rilatas al la fonologio de la angla, sed la uzo de "ĵ" kaj "f" eble rilatas al la hepburna transskribo. Laŭ mia senso tia uzo de "ĵ" estas pli ofte trovebla en la tradicia esperantigo:
  • 富士山, Fuji-san = Fuĵi-Monto (laŭ PIV, JEV, EJV)
  • 柔道, jūdō = ĵudo (laŭ PIV. ne *ĝudo)
Mi konas, ke iu japana esperantistaro eĉ ŝatas nomi la monton "Huzisano" el kunrei-sistemo. El la vidpunkto de la japana fonologio, kaj "ĵ" kaj "ĝ" estas ĝustaj, sed estas nek "ĵ" nek "ĝ", ĉar la sonoj estas la kondiĉaj alofonoj de ジ/ヂ en la moderna japana. Do, mi kutime hezitas esperantigi vorton nur el la fonologio, sed volas citi fidindajn referencojn. Vidu la latinajn transskribojn de la aliaj aziaj vortoj por seka persimono. Mi rigardas tion favoritismo se oni skribus hoshigaki-on japanan, hoŝigaki en Esperanta literumo (se tio estas kursiva aŭ ne). 3. Mi esperis ke iu estonte skribus en aliaj grandaj vikipedioj la artikolon pri la sanktejo. Sed se vi urĝus, mi kreus la artikolon aŭ plilongigus alian artikolon kun la informo de la sanktejo. Amike,--Salatonbv (diskuto) 07:42, 12 Aŭg. 2014 (UTC)

Via kandidateco kiel administranto: Kiu vi estas?[redakti fonton]

Kara Salatonbv. Kio estas via vera nomo? Mi konscias, ke jam estas kelkaj administrantoj kun peseŭdonomoj, tamen ili elektiĝis antaŭ mia tempo aŭ intertempe malkaŝis sian identecon. Mi principe ne subtenas plian administran aŭ burokratan kandidatecon de persono, kiu ne malkaŝis sian identecon. Do se vi deziras mian subtenon, tiam mi petas vin, deklari sur via vikipediista paĝo vian veran nomon kaj loĝlokon. Vikipedio gajnus multe da kredindeco, se la aŭtoroj kaj precipe la administrantoj ne kaŝas sin malantaŭ kaŝnomoj! DidiWeidmann (diskuto) 14:00, 10 Aŭg. 2014 (UTC)

Mi ĝisdatigis la paĝon.--Salatonbv (diskuto) 07:46, 12 Aŭg. 2014 (UTC)
Pardonu, mi nur hodiaŭ vidis vian mesaĝon. En la konkreta kazo mi tamen ne povis voĉdoni, ĉar mi voĉdonas principe nur por personoj, kies veran identecon mi konas. Lasu min diri tiel: Mi fakte havas pozitivan impreson pri via ĝisnuna laboro kaj se mi scias, kiu vi estas (vera familia kaj persona nomo, vivloko, eventuale foto), tiam vi ricevas mian poran voĉon (kvazaŭ postdate). Fakte mi emas kuraĝigi ĉiujn vikipediistojn, kiuj laboras ne jam sub siaj veraj nomoj, ke ili bonvolu malkaŝi al la ĝenerala publiko, kiel ili nomiĝas, ĉar tio multe altigus la kredindecon de Vikipedio. Vi skribis, ke vi tion modifis en via uzanta paĝo. Tamen tie mi ne trovis ankaŭ nun informon, kiu vi estas (nur kio!). Amike DidiWeidmann (diskuto) 17:46, 15 Aŭg. 2014 (UTC)
Saluton DidiWeidmann. Mi feliĉe iĝis administranto eĉ sen via dono. Mi ŝanĝis mian uzantopaĝon tuj post la voĉdonado, sed vi povas konscii la historian paĝon de 07:44, 12 Aŭg. 2014‎. Tiam mi aldonis la subpaĝon, ĉe kiu mi skribis pri mi, sed kiun mi tuj forigis ("Uzanto:Salatonbv/..." pardonon, sed mi ne volas direkte ligi la paĝon eĉ se tio jam estis forigita). Estas ne probleme lasi ĝin videblan de aliaj administrantoj: Mi eĉ intencis amikiĝi kun ili estontece ĉar ili voĉdonis. Vi certe povas vidi la forigitan paĝon. Dankon pro via zorgo,--Salatonbv (diskuto) 00:07, 16 Aŭg. 2014 (UTC)

Administranto[redakti fonton]

Saluton, Salatonbv. Ĉar la limdato laŭ la diskuto pri la plilongigo de la baloto sur Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Salatonbv jam estis kaj vi ricevis 9 porajn, sed nur 4 kontraŭajn voĉojn, mi ĵus igis vin administranto. Gratulon. :-) --Tlustulimu (diskuto) 06:54, 15 Aŭg. 2014 (UTC)

Koran dankon, Tlustulimu! Mi klopodos plej bone. Amike,-Salatonbv (diskuto) 07:21, 15 Aŭg. 2014 (UTC)

Ŝablono:Mallongigo[redakti fonton]

Saluton, Salatonbv. Mi ĵus vidis, ke vi ŝanĝis la ŝablonon {{Mallongigo}}. Sed tio havas kromefikon. Ne plu eblas ĝis 10 parametroj, sed subite nur 6. Ĉu vi rigardis, ĉu ankoraŭ ĉiuj koncernataj paĝoj bone aspektas? Ĉu vi povus aktualigi la dokumentadon? --Tlustulimu (diskuto) 16:09, 15 Aŭg. 2014 (UTC)

Dankon Tlustulimu pro via sciigo. Mi ĵus korektis la parametrojn ĝis 10. Ĉu bone?--Salatonbv (diskuto) 23:53, 15 Aŭg. 2014 (UTC)

Langrompilo[redakti fonton]

Saluton, Salatonbv. Ĉu vi povus aldoni tradukojn al la japanaj Langrompiloj? --Tlustulimu (diskuto) 10:25, 16 Aŭg. 2014 (UTC)

Vikipedio:NELATINA kaj {{Mallongigo}}[redakti fonton]

Saluton, Salatonbv. Mi ĵus vidis, ke la alidirektila ligilo en Vikipedio:NELATINA enhavas #. Verŝajne tio kulpas pri la apero de zorga kagegorio Unua parametro de Vikipedia kesto por mallongigo bezonas korekton de {{mallongigo}} je la fino de la paĝo Vikipedio:Titoloj de artikoloj. Ĉu vi eble havas ideon, kiel tio estus korektebla? --Tlustulimu (diskuto) 18:40, 17 Aŭg. 2014 (UTC)

Saluton, Tlustulimu. Mi ĵus forigis mian redakton al la ŝablono, ĉar mi ne vere komprenis sed nur kopiis la hispanan ŝablonon kies plibelan formon mi ŝatis. Tamen, la kategorio ankoraŭ montras la samajn artikolojn kun eraro (kial??). Principe vikipedia mallongigo povas enhavi #, ĉu ne? (ekz. VP:Ĝ1. Se ni montrus la mallongigojn, vidu Uzanto:Salatonbv/provejo/Vikipedio:Regularo pri tuja forigado (sekcio)) Ĉu vi povus plibeligi nian ŝablonon {{Mallongigo}} kaj solvi la mallongigojn ekz je Helpo:Anstataŭigilo kaj Helpo:Kunigi paĝojn?--Salatonbv (diskuto) 05:59, 18 Aŭg. 2014 (UTC)
Saluton, Salatonbv. La problemon ne kaŭzis la nova kodo, kiun vi eĉ povas remeti. Kulpis malĝusta uzado en kelkaj paĝoj, kiujn mi ĵus korektis. Oni ne metu la ligilan kodon en la parametrojn de {{Mallongigo}}. Ĝi ja mem kreas ligilojn el la parametroj, tiel ke la ĉirkaŭaj krampoj [[ kaj ]] ne estu uzataj. Do, {{mallongigo|[[VP:VD]]}} estas malĝusta, dum ke {{mallongigo|VP:VD}} estas en ordo. Nur la paĝo Uzanto:Salatonbv/provejo/Vikipedio:Regularo pri tuja forigado (sekcio) nun restas en la kategorio, ĉar mankas malsupre du alidirektiloj, nome tiuj por D3 kaj D4. --Tlustulimu (diskuto) 09:07, 18 Aŭg. 2014 (UTC)
Dankon, Tlustulimu. Mi komprenas ke la ŝablona ŝanĝo kaj #-a uzo ne estis problemaj, do mi nuligis mian nulig-redakton.--Salatonbv (diskuto) 12:09, 18 Aŭg. 2014 (UTC)
Ne dankinde, Salatonbv. Mi ĵus demandis stivardon skajpe pri ligilo, per kiu mi povas esplori la aliasojn de nomspacoj: https://eo.wikipedia.org/w/api.php?action=query&meta=siteinfo&siprop=namespaces%7Cnamespacealiases montras, ke fakte nur VP taŭgas por nia ŝablono {{mallongigo}}. Ĉiuj ceteraj estas ja kompletaj vortoj. Ĉu ni eble petu pri aldono de pliaj aliasoj por pli taŭgaj mallongigoj laŭ apartaj nomspacoj? Tiam finfine bone eblus "H" (por Helpo:), "P" (por "Projekto" aŭ "Portalo", certe nur unu eblos), "K" (por Kategorio:), "M" (por Modulo:) kaj "Ŝ" (por Ŝablono:) ktp. --Tlustulimu (diskuto) 12:41, 18 Aŭg. 2014 (UTC)
Tre bona ideo! Jam estas kelkaj neoficialaj mallongigoj kiel K:KK. Sed se tio estos aprobita, serĉi kategorion kun "K:..." estos tre facile. Tamen, lastatempe, per mia retumilo tuj konvertilo kun x-sistemo ne funkcias, do kiam mi serĉas ŝablonon, mi ne enmetas "sxablono:" en la serĉil-skatolo, sed mi skribas "template:" por vidi alternativojn. "Sx:" estos kun la sama afero. Mi volus ion kiel "tl:" sed eĉ en la angla mi ne trovas tian mallongigon.--Salatonbv (diskuto) 12:59, 18 Aŭg. 2014 (UTC)
Mi proponas, ke ni daŭrigu la diskuton pri la aldonindaj aliasoj sur Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo. Tiam aliaj teknikemaj uzantoj povos skribi siajn opiniojn. --Tlustulimu (diskuto) 13:16, 18 Aŭg. 2014 (UTC)

Forigo de alidirektilo[redakti fonton]

Atentu : ne tro tuje forigu la alidirektiloj, kiel 1879 Bruderstromo : ili ligas al la listo de asteroidoj, kiun mi antaŭ tio korektu pro :

  • La reveno al la oficiala nomo
  • la freŝe nomitaj asteroidoj
  • la ĉapeloj kiuj stranĝe aperas

Mi esperas povi fari tion ne tro malfrue...

--Jean-François Clet (diskuto) 12:16, 19 Aŭg. 2014 (UTC)

@Jean-François Clet: Bone, mi ne tiel komprenas kio estas via kriterio. Do, bv listigi paĝojn kiel vi volas. Ili estos ŝovataj al Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Alidirektantaj artikoloj de asteroidoj.--Salatonbv (diskuto) 12:49, 19 Aŭg. 2014 (UTC)

Ŝablono:Uzanto Ne-vizaĝlibro[redakti fonton]

Saluton, Salatonbv. Dankon pro la nova ŝablono {{Uzanto Ne-vizaĝlibro}}. Mi jam uzas ĝin en mia babela paĝo. Tamen ĝi aldonas la kategorion "Uzanto Vizaĝlibro", kiu nek ekzistas nek taŭgas ĉikaze. Prefere estu alia kategorio, eble "Uzanto sen Vizaĝlibro" aŭ io simila. --Tlustulimu (diskuto) 12:07, 20 Aŭg. 2014 (UTC)

Pardonon, ke mi ne citis vian nomon pri la teksto. Ne hezitu korekti ĝin. Amike,--Salatonbv (diskuto) 12:15, 20 Aŭg. 2014 (UTC)
Ne gravas, ke vi ne citis. Do, ne faru al vi zorgojn pro tiu tre mallonga frazeto. - Mi jam korektis la aŭtomate aldonatan kategorion. Sed kiu kategorio estu la pli ĝenerala de Kategorio:Uzanto sen Vizaĝlibro? --Tlustulimu (diskuto) 12:54, 20 Aŭg. 2014 (UTC)
Eble Kategorio:Uzanto laŭ temo? Tio estu maltaŭga sed oni enmetis eĉ vindozon en Kategorio:Uzanto laŭ foliumilo.--Salatonbv (diskuto) 13:04, 20 Aŭg. 2014 (UTC)

Forigado sen superflua resumo[redakti fonton]

Salaton, mi ĝojas, ke vi jam uzas viajn novajn administrajn rajtojn por forigado! Vi povus pripensi aktivigi la aldonaĵon "Malplena resumo dum forigo". Ja en (plej)multaj okazoj ne estas bezonata montri parton de forigata paĝo kaj ĝian aŭtoron; precipe se oni uzas la menuon kun defaŭltaj forigokialoj. Amike. --KuboF (diskuto) 15:35, 20 Aŭg. 2014 (UTC)

Dankon @KuboF: pro la informo. Mi estis mirigita vidi post administrantiĝi la funkcion ne nur "forigi" apud "alinomigi" ĉe artikolo, sed "forbari" apud "kontribuoj" de uzantoj (kio okazos se mi forbaros min mem? Ĉu harakiros?) ĉe "Lastaj ŝanĝoj". Ĉiukaze, mi ŝanĝos la preferojn, kaj ne tre ĝenos la Lastajn ŝanĝojn.--Salatonbv (diskuto) 00:20, 21 Aŭg. 2014 (UTC)
Jes, vi povas forbari ankaŭ vin mem ;) Mi tion ankaŭ faris (tamen ekzistas pli milda kaj taŭga eblo). Sed ne timu, antaŭ tion fari, la sistemo vin atentigos. --KuboF (diskuto) 12:24, 21 Aŭg. 2014 (UTC)

Listigo ĉe Forigendaj artikoloj[redakti fonton]

Fakte mi intence uzis steleton kaj ne kradeton ĉar mi ne volas subtenadi imagon, ke en VP:FA oni voĉdonas (kaj kvazaŭ argumentoj ne havus signifon). Fakte, skribante tion ĉi mi konsciiĝas, ke fakte ne estas bone priskribite kiuj aferoj estas balotataj kaj kiuj diskutataj :O Nu, nun tute ne gravas... --KuboF (diskuto) 23:45, 30 Aŭg. 2014 (UTC)

Saluton, se vi ne volas, vi povas nuligi mian korekteton "*" -> "#". Alikaze, se mi listigos alinomendajn artikolojn por roboto kiel ni diskutis staciajn nomojn, ĉu ĝi ankaŭ ŝanĝos la enhavajn tekstojn en artikoloj? Ĉu mi povos listigi ruĝajn ligilojn por tio?--Salatonbv (diskuto) 01:13, 31 Aŭg. 2014 (UTC)
Mi povas robote ŝanĝi ankaŭ artikolan tekston. Sed estus problemoj se en iuj artikoloj tiu ŝanĝo farus fuŝon, ekz. se ĝi estus nomo de ŝablono aŭ kategorio aŭ estus tie aldonaj krampoj...
Unue faru listigon por alinomo kaj mi ĝin rapide trairos ĉu mi anstataŭigos ankaŭ tekston. --KuboF (diskuto) 19:05, 31 Aŭg. 2014 (UTC)
Dankon, kiel mi montris en Uzanto-Diskuto:M-30722, jen estas la listo: Uzanto:Salatonbv/provejo/Listo de alinomotaj artikoloj‎. Sed, bv atenti kelke da tagoj ĝis la komenco. Korektojn eble havas M-30722, Darkweasel94, kaj NoKo, kiu kreis multajn artikolojn kaj ŝanĝis multajn titolojn sen diskuto sed dumjare ne ensalutas. Ankaŭ mi anoncos denove ĉe VP:DL.--Salatonbv (diskuto) 00:48, 1 Sep. 2014 (UTC)

Redaktetoj[redakti fonton]

Mi daŭre klopodos redukti la nombron de miaj redaktoj. Mi ja uzas "Anraŭrigardo", sed ne sufiĉe, mi agnoskas. Mi ne volas ĝeni iun ajn per miaj redaktetoj, mi tutsimple faras ŝanĝojn kaj tuj poste venas en mian kapon novajn plibonigojn. Kiel dirite, mi klopodos tion eviti. Ghis.--Pangea (diskuto) 08:00, 5 Okt. 2014 (UTC)

Regulo de 3 malfaroj[redakti fonton]

Sal. Laŭ mia konscio (eventuale min korektu) estas VP:R3M uzata en multaj vikioj sed en la Esperanta Vikipedio ĝin komunumo ankoraŭ ne akceptis (ŝajne neniu petis akcepton). Mi laŭe revortumis vian tekston. Sed mi konsentas, ke tiu ĉi regulo bonus, ĉu vi emas ĝin oficiale prilabori? --KuboF (diskuto) 20:41, 11 Okt. 2014 (UTC)

@KuboF: Dankon pro korekti la regulon. Estas ja nature, ke pino ne konis. Ni oficialigu ĝin se ĉiuj interkonsentus.--Salatonbv (diskuto) 22:36, 11 Okt. 2014 (UTC)
Karaj mi fakte opinias, ke pro la malgrandeco de nia EO-komunumo kaj la tamen relative bona diskutokulturo nia, pro tia regulo nuntempe en EO-Vikipedio ne ekzistas bezono. (Vidu diskuton)DidiWeidmann (diskuto) 12:05, 26 Okt. 2014 (UTC)
@DidiWeidmann: mi konsentas, ke nuntempe ne estas bezono. Tamen, en la tempo kiam la bezono efektive aperus, malfacilus la regulon akcepti. Kaj malgraŭ malmultaj homoj ĉi tie (kaj ŝajne pro ilia "mia-ludej-eco") jam kelkfoje aperis malfaromilitoj. (mi dume metis la proponon al aparta paĝo, sed nun ne havas tempon por zorgi pri ĝi) --KuboF (diskuto) 19:14, 26 Okt. 2014 (UTC)

Ĉar SFERO kaj aliaj aktivecoj lastatempe iom okupis min, mi ne tro multe faris dum la lastaj tri semajnoj en vikipedio kaj tial nur nun vidis vian mesaĝon. Vi petis flagon por via roboto. Pri kiu roboto temas, kion ĝi povas kaj faros, kaj kion ĝi ne povas, respektive, kiujn erarojn ĝi povus produkti? Klarigu kaj se la roboto estas utila, mi volonte flagigas ĝin, se ne jam alia faris. Amike DidiWeidmann (diskuto) 14:00, 21 Okt. 2014 (UTC)

Mi jam trovis la peton kaj studis. Jes mi subtenas.DidiWeidmann (diskuto) 15:36, 21 Okt. 2014 (UTC)
Ĉar la tempolimo por la proceduro jam plenumiĝis, estis 2 poraj kaj neniu kontraŭa voĉo nek iu kritiko, mi ĵus atribuis al via roboto la robotan statuson. Se vi vidas porblemoj kaj deziras revoki la statuson, bonvolu kontakti min. Bonan laboron. Amike DidiWeidmann (diskuto) 15:44, 21 Okt. 2014 (UTC)
@DidiWeidmann:Dankon! Dankon! Mi utilos mian roboton kiam mia vikipaŭzo finos. Amike,--Salatonbv (diskuto) 21:02, 21 Okt. 2014 (UTC)
Ne dankinde kaj bonan ripozon por post via vikipaŭzo plenenergie reveni!DidiWeidmann (diskuto) 12:06, 26 Okt. 2014 (UTC)

Forigu paĝojn[redakti fonton]

Saluton. Bonvolu tuj forigi du alidirektilojn Konsilio pri rusa lingvo ĉe Prezidanto de Rusio kaj Konsilio pri rusa lingvo ĉe Registaro de Rusio: du similaj artikoloj jam ekzistas kaj ĉi tiuj du alidirektiloj ne bezonatas ĉar la titoloj estas tro similaj kaj ne helpas por informoserĉado. --Dima41 (diskuto) 11:50, 16 Dec. 2014 (UTC)

@Dima41: dankon pro via postulo. Ĉu vi konsentas kun mi ĉe Vikipedio:Alinomendaj artikoloj#Konsilio pri la rusa lingvo ĉe la Prezidanto de Rusio kaj Konsilio pri la rusa lingvo ĉe la Registaro de Rusio kaj demetos la ŝablonon unue ĉe la titoloj kun "la"? Se jes, mi forigos la titolojn sen "la" pro la kazo de VP:R1 "Alidirektilo elde malĝusta nomo. Kaŭzita pro mistajpo, eraro, vandalaĵo...". Se ne, oni devas denove konsideri vian postulon, ĉu la intenco estus VP:Ĝ6 "Teĥnika forigo. Nekontroversa forigo dum bontenado, ekz dum alinomigado aŭ kunigado de artikoloj." Amike,--Salatonbv (diskuto) 21:00, 16 Dec. 2014 (UTC)
Mi ne bone komprenis vian ideon. Mi proponis forigon de la du paĝoj ĉar ili ne estas necesaj: ili ne povas helpi al serĉanto de ĉi tiuj artikoloj (verŝajne VP:R1). Krome, en Vikipedio:Alinomendaj artikoloj#Konsilio pri la rusa lingvo ĉe la Prezidanto de Rusio kaj Konsilio pri la rusa lingvo ĉe la Registaro de Rusio vi malaprobis mian peton pri alinomado kaj fakte permesis al alia uzanto sendiskute ŝanĝadi bonajn nomojn de artikoloj al aliaj (taŭgaj) laŭ lia prefero. Tial mi mem intencas poste fari la saman aferon: laŭ propra prefero alinomi la artikolojn denove (al mia dekomenca varianto). --Dima41 (diskuto) 21:10, 16 Dec. 2014 (UTC)
Dankon pro via respondo. Vi unue en ĉi tiu paĝo diris, ke "ĉi tiuj du alidirektiloj ne bezonatas ĉar la titoloj estas tro similaj kaj ne helpas por informoserĉado":nome, ne uzi la titolojn. Sed vi nun diras, ke "Tial mi mem intencas poste fari la saman aferon": realinomi kaj uzi la unuajn titolojn. Ĉi tio pruvas, ke la unua mesaĝo estis mensogo, ĉu ne?--Salatonbv (diskuto) 21:23, 16 Dec. 2014 (UTC)
Temas pri ke ne bezonatas estado de variantoj samtempe kun "La" kaj sen "la". Evidente, sufiĉas unu varianto. Tion mi jam supre klarigis. --Dima41 (diskuto) 21:29, 16 Dec. 2014 (UTC)
@Dima41: Se vi ankoraŭ ne estas konvinkita, bonvolu diskuti ĉe Vikipedio:Alinomendaj_artikoloj#Konsilio_pri_la_rusa_lingvo_.C4.89e_la_Prezidanto_de_Rusio_kaj_Konsilio_pri_la_rusa_lingvo_.C4.89e_la_Registaro_de_Rusio (eble pli bone krei novan sekcion) sed ne ĉe iu uzantapaĝo. Dankon,--Salatonbv (diskuto) 00:41, 14 Mar. 2015 (UTC)
Mi skribis al alia administranto kaj atendos lian opinion. Aŭ kreos apartan temon en diskutejo. --Dima41 (diskuto) 10:39, 14 Mar. 2015 (UTC)

Saluton, en Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo mi demandas pri fonto de decido pri ĝuste NLPP kaj atendas mi vian respondon. Dankon anticipe.--EO-Ivan (diskuto) 11:21, 18 Dec. 2014 (UTC)

@EO-Ivan: Bonvenon al nia vikipedio. Mi respondis al vi tie. Dankon por lerte uzi vikipediajn diskutpaĝojn kun ŝablonoj. Mi ĝoje atendos viajn kontribuojn al vikipediaj artikoloj.--Salatonbv (diskuto) 20:53, 18 Dec. 2014 (UTC)

Jes, vi pravis. Fakte tiel estis, ĝis mi miskomprenis tion eraro, kaj ŝanĝis al la herbo, influite de la nacilingva uzado kie vorto soja estas sama vorto por herbo, tio estas por subgenro kaj specio kaj neniam por la saŭco, dum por tiu oni diras rekte sojsaŭco. Ĉio en ordo. Dankon. Nun la artikolo Sojfabo plialtiĝis je kategorio.--kani (diskuto) 17:46, 31 Dec. 2014 (UTC)

Stevardelektoj 2015[redakti fonton]

Ĉu iun el ni kandidatiĝu?DidiWeidmann (diskuto) 12:51, 16 Jan. 2015 (UTC)

Kara Salatonbv, estus utila uzi roboto por evoluigi administrajn unuojn en Francio. Unua ekzemplo estus ŝanĝi Burgonjo al Burgonjo-Franĉkonteo kaj Franĉ-Konteo al Burgonjo-Franĉkonteo en ŝablono Geokesto kaj en enkondukofrazo de koncernitaj artikoloj, ekzemple en Source-Seine aŭ en Bretenières. Ĉu vi povas fari tion ? Amike. --pino (diskuto) 11:00, 23 Jan. 2015 (UTC)

Malŝalto de la x-sistemo nuntempe simple estus katastrofo[redakti fonton]

Kara Salatonbv, vi subtenis la proponon de KuboF verŝanje sen pripensi la konsekvencojn. La konsevenco estus, ke personoj, kiuj ne disponas pri ĝavoskripto (ĝavoskripto kaŭzas riskojn por komputiloj, tial ofte necesas bloki ĝin) respektive ie survoje laboras tra malnova Reto simple ne plu povus tajpi Esperanto-literojn en vikipedio. KuboF volas solvi tre marĝenan problemon kreante tamen gigantan novan! La nuntempa x-sistemo bonege jam funkcias dum jardekoj kaj helpas, ke ĉiu sen benzono de instalo de iu aparta programo povas facile sikribi Esperanton kun ĝustaj supersignoj. Mi tial petas, ke vi pripensu vian subtenon al tiu ne matura propono. DidiWeidmann (diskuto) 12:24, 22 Feb. 2015 (UTC)

@DidiWeidmann:, vi pravas, ke mi ne estas tre familia kun la detalo, sed mi kredis, ke Uzanto:KuboF plibonigos la tajpan manieron en nia VP. Nuntempe estas jenaj karakteroj.
  • Bona punkto: Oni povas aŭtomate skribi kunĉapelan literon per X-sistemo.
  • Malbona punkto: Antaŭrigardo ne funkcias ĝuste. Tio iam montras X-ajn literojn.
Ĉu mi komprenas bone? Se vi povos solvi plifacile, mi malfaros mian voĉon al KuboF.--Salatonbv (diskuto) 13:06, 22 Feb. 2015 (UTC)
Mi ne komprenas vian rimarkon pri antaŭrigardo; kiam ĝi montras iksojn? Ĉu vi eble parolas pri Vivanta antaŭrigaardo? Tio fakte estas eksperimenta funkcio kaj ŝajne ne estas plene kongrua kun Esperantvikipedia malnova x-sistemo. Rilate al tio estas problemo, ke programistoj ne ĉiam kongruigas siajn programojn al nia vikipedio kaj ofte eĉ ne scias pri ĝia specifeco. --KuboF (diskuto) 01:14, 23 Feb. 2015 (UTC)
La ekrankopio de la antaŭrigardo de mia uzantopaĝo
@KuboF: Bv vidu la bildon dekstran. Tio montras x-ajn literojn kiam mi uzas "Antaŭrigardon". Mi pensas, ke tio komenciĝis lastatempe (mi ne povis redakti VP por tempo, do mi ne scias ekzakte kiam ĝi okazis). Kaj tio ne plu diras ruĝe "This is only a preview; your changes have not yet been saved!" en Esperanto. Pardonon, se ĝi ne estus rilata al via diskuto.--Salatonbv (diskuto) 03:53, 23 Feb. 2015 (UTC)
Hmm, mi dume vere ne scias, kio kaŭzas tiun vian problemon. Ŝajne vi estas ununura / unu el malmultaj. Mi trovis nek vian personan ĝavoskriptan paĝon, kiun mi supozis esti la kaŭzanto. Provu malŝalti ĉiujn Aldonaĵojn. Ĉu vi eble ŝanĝis vian krozilon? Provu instali plej novan version de via preferata krozilo kaj testi aliajn. Aliokaze mi dume vere ne scias, tamen ŝajnas, ke tio ne estas ĝenerala sekvo de la malnova x-sistemo. --KuboF (diskuto) 19:21, 23 Feb. 2015 (UTC)
@KuboF: Ve! Mi nun komprenas la kialon. Mi antaŭe ŝanĝis mian "Preferojn". Se mi restarigis ĉiujn defaŭltajn preferojn, mi ne suferas el la stranga antaŭrigardo. Nun, ĝi normale montras esperantajn literojn kaj "Memoru, ke ĉi tio estas nur antaŭrigardo kaj ankoraŭ ne konservita!".
Tamen, mi ne plu povas tajpi aŭtomate ĉapelan literon dum redakto post restarigi ĉiujn defaŭltajn preferojn! Mi provas rememori kiun funkcion mi ŝanĝis en Preferoj...--Salatonbv (diskuto) 23:05, 23 Feb. 2015 (UTC)
En la unua paĝo de viaj preferoj iru al " Pliaj lingvaj agordoj" > Enigo, elektu Esperanton kaj vian preferatan metodon. --KuboF (diskuto) 08:16, 24 Feb. 2015 (UTC)
Koran dankon KuboF, mi nun trovas min tajpi Esperanto-literojn per elektante "transliterigo" en "Enig-metodoj por Esperanto"! Mi komprenas, ke la stranga apero en la Antaŭrigardo estas la kaŭzo de " Uzu vivantan antaŭvidon (JavaScript) (Eksperimenta)". Do, kio estas la problemo de nuna tajpado en VP?--Salatonbv (diskuto) 08:41, 24 Feb. 2015 (UTC)

Uzanto:Nirmos‎[redakti fonton]

Saluton, Salatonbv. Mi ĵus vidis, ke vi malplenigis Uzanto:Nirmos‎. Oni vere ne povas forigi vikipedian konton. Sed ekde kelkaj tagoj post forigo de uzantopaĝo estas uzata globala paĝo el Meta. La menciita uzanto eĉ havas tian paĝon: meta:User:Nirmos. --Tlustulimu (diskuto) 16:11, 27 Feb. 2015 (UTC)

Saluton, Tlustulimu. Li metis la ŝablonon {{TUJ}} sur lia uzantopaĝo, do mi demetis ĝin ĉar lia nomo aperis en K:TUJ. Eble li ne volis blankigi la paĝon sed volis uzi alidirektilon al sia metaa paĝo, ĉu?--Salatonbv (diskuto) 19:45, 27 Feb. 2015 (UTC)
Mi konsideras, ke la uzanto petis forigon, ne malplenigon, do mi forigis. Multaj homoj nun petas forigon de sia uzanto-apĝo de projektoj, kie ili ne estas aktivaj; ekz. Pathoschild nun ilin forigas per sia skripto. --KuboF (diskuto) 00:10, 28 Feb. 2015 (UTC)
Dankon! Dankon! Pardonon, ke mi forgesis tiam pri VP:U1. Mi vidis ie alie kaj konfuziĝis pri la forigo de uzantopaĝo.--Salatonbv (diskuto) 01:01, 1 Mar. 2015 (UTC)

Kara Salatonbv, mi ne parolas Esperanto... I've seen you speak Japanese, and I need your precious help to write something more in this page in Japanese Wikipedia.

Please, can you put something more about the biography and the Theater? I'll be pleased to help you to open a new page in Italian, or in Portuguese. Arigatò Gosaimàs!

Rei Momo (diskuto) 11:33, 9 Mar. 2015 (UTC)

Hi Rei Momo. I'd like to accept your offer, but I'm afraid I'm not very much into Japanese Wikipedia, where I don't know about the rules on notability of living people. If she is so famous in Japan, they, a quite big community, will write more about her soon. So, don't worry. Cheers,--Salatonbv (diskuto) 11:51, 9 Mar. 2015 (UTC)
No problem, arigatò gosaimàs for your reply :-) !!! Rei Momo (diskuto) 14:31, 9 Mar. 2015 (UTC)
Any time. Buona fortuna.--Salatonbv (diskuto) 14:44, 9 Mar. 2015 (UTC)

Provu kontaktiĝi kun Uzanto:Narvalo, kreinto de Tokaj.--Crosstor (diskuto) 10:57, 26 Maj. 2015 (UTC)

Vakaka kaj (tutcerte?) aliaj[redakti fonton]

Kara samlandano. Kial vi forĵetadas artikolojn pri esperantigitaj personaj nomoj japanaj? Simple kreu proprajn artikolojn pri hepburn-skribaj personaj nomoj – miaj artikoloj koncernas nur esperantigoj. Por japana lingvo bazo ne estas hepburn-sistemo sed kanĝi, ĉu? Se vi volas ŝanĝi ĉiujn miajn artikolojn, mia laboro estas sensenca, kaj via ago stranga. Mi ne konsentas por ĉi-agado de vi. Mahirosaito (diskuto) 08:47, 9 Jun. 2015 (UTC)

Konnichiwa Mahirosaito, dankon pro via mesaĝo. Verŝajne vi estas la IP-ulo, kiu kreis la artikolojn. Dankon ankaŭ pro via ensalutado. La kialo de alinomo de la artikolo estas, ĉar oni ne konas, kiu estas pli taŭga esperantigo, Vakaka aŭ Ŭakaka. Ankaŭ tutcerte aliaj artikoloj, kiel vi menciis, estas alinomendaj kun kelkaj aliaj kialoj. La fonta artikolo de la angla vikipedio montras la realan uzon de "Jitsuko". Tamen en Ĵitsuka (persona nomo), ĉu vi povus montri iuj ajn Esperantistojn nomatajn "Ĵitsuka"? Mi forte dubas tion. La fonto estas nur de Ono Takao. Tio eble estas menciinda ene en artikolo (do mi ne forigis la tekston), sed tro malforte elekti tian strange "Esperantigitan" nomon kiel enciklopedia titolo. Mi kredis ke Vakaka estas tuj alinomebla, sed estontece oni povos diskuti ĉe VP:AA. Amike,--Salatonbv (diskuto) 11:06, 9 Jun. 2015 (UTC)
今日は Salatonbv, ŝajnas ke vi simple preferas anglaĵojn, kaj tute ne esperantigojn. Mi ne interesiĝas pri kopiado de anglaj vikitekstoj, inkluzive titoloj. Vi jes kaj ĉi tio estas stranga. Mi bazas sur fonto, kiu por vi ne valoras? Li - nur muzikisto - kontraŭ vi - grava administranto? Mi ripetas: miaj artikoloj ne koncernas anglajn versiojn de japanaj personaj nomoj, sed la esperantigitaj. Do titolo de artikolo kiel Wakako estas ne por akcepti. Bv. nuligi ĉiujn viajn plibonigojn. Ĉu vi povas fari ĝin? Kaj poste/estontece vi povas diskuti.--Mahirosaito (diskuto)
✔ Farite. Mi ne povis trovi manieron por diskuti IP-ulon, do mi alinomis antaŭdiskute. Aliflanke kial vi nomis min "ŝajnas ke vi simple preferas anglaĵojn"?--Salatonbv (diskuto) 07:36, 10 Jun. 2015 (UTC)
Dankon. Kial? Ekz. tial: Konnichiwa, Wakako... Kinshichō, Shibuya, Shimbashi, Yamanote, Chūō-Sōbu, Ginza (Tokyo Metro)... Mankon de (plenaj) esperantigoj oni povas pardoni (malfacile diri kial), anglaĵojn anstataŭe – tute ne. IP-ulo (komforta solvo por mi) ankaŭ rajtas krei ĉi tie, kaj el ni du nur vi estas anonima (mi tralegis vian profilon), kaj ĝuste vi administras. Tamen mi volas kredi ke vi – flua anglalingvano – vere promocios ĉi tie nur Esperanto :) --Mahirosaito (diskuto)
Mi ne tre certas, kion vi volus diri. Estas interkonsento en nia komunumo pri tiuj japanaj staciaj nomoj. Hepburna transskribo ne estas "anglaĵo" sed Japania preskaŭ oficiala transskribo. En vikipediaj projektoj tio ofte estas uzata en ne nur la angla sed multaj aliaj latinliteraj vikipedioj. "la konsonanta paro "ch" (por [ĉ]), kiu estas la karaktero de la hepburna kaj kritikita kiel "angleca", estas ankaŭ uzataj en la vjetnama, svahila, okcitana kaj ĉefa transskrib-sistemoj de la korea kaj ĉina; "sh" (por [ŝ]) en la svahila, albana kaj lingala; kaj "j" (por [ĝ] aŭ [ĵ]) estas ankaŭ uzata en la indonesia, turkmena kaj portugala." Ĉu vi kritikus la korean nomon "Lee Jung-kee" pro anglaĵo? Ĉu vi kritikus la organizon Ĉina Radio Internacia kiu ofte skribas ĉinan vorton per pinjino, kiu estis plibonigita de Zhou Youguang en Novjorko? Mi neniom alinomos esperantigitan nomon Kioto al Kyoto. Mi eĉ proponis ĉe Vikipedio:Diskutejo#Japanaj_regionoj esperantigi ĉiujn japanajn religiojn (ekz Tokajo, Ĉugokuo ktp). Mi ĝoje atendos vian redaktaron ĉe nia vikipedio, ĉar Vikipedio ne estas forumo por diskuti. Dōzo Yoroshiku,--Salatonbv (diskuto) 12:27, 11 Jun. 2015 (UTC)

Kumagusu Minakata[redakti fonton]

Saluton kara, mi provas uzi vikidatuoj kun la {{Informkesto biografio}}. Ĉu vi povus iomete relegi la artikolon Kumagusu Minakata, estus simpatia. Antaŭdankon! --pino (diskuto) 14:30, 13 Sep. 2015 (UTC)

Bona laboro! Mi iomete aldonis frazojn.--Salatonbv (diskuto) 20:45, 13 Sep. 2015 (UTC)
Dankon! Eble vi povas ankaŭ aldoni la mortlokon laŭ la japania vikipedio. --pino (diskuto) 11:51, 14 Sep. 2015 (UTC)

"Administraj entoj"[redakti fonton]

Bonvolu atenti la noton Diskuto:Administra teritoria unuo#Atenton. ThomasPusch (diskuto) 12:06, 22 Dec. 2015 (UTC)

@ThomasPusch: saluton. Kiel Uzanto:Pino~eowiki diras, la problemo ŝajnas esti nur unu uzanto, ĉu ne? Bedaŭrinde, ni ne havas kontrolantojn (CheckUsers) en nia vikipedio. Kion ni faros?--Salatonbv (diskuto) 12:21, 22 Dec. 2015 (UTC)
Laŭ mi bonas fari unu paŝon post la alia. La diskuto pri "administraj entoj" ĝis nun eĉ ne estis oficiale fermita, poste necesos (laŭ la nuna diskuta stato) alinomigi la kategoriojn de "administraj entoj" al "administraj unuoj". Se iu unuopulo vandale kontraŭstaros tiujn paŝojn post tiom longa kaj cedema diskuto, eblas forbari la aganton, kaj se montriĝas ke je pluraj nomoj bremsas ŝajne sama persono, eblas peti la helpon de alilingva CheckUser por kontroli la ŝtrumpopupecon, kiel oni faris en la angla vikipedio pri EfrinEfrin. Nun la unuopulo prave povus diri, ke la diskuto eĉ ne estis oficiale finita. Do, paŝon post paŝo. ThomasPusch (diskuto) 12:50, 22 Dec. 2015 (UTC)
@ThomasPusch: Bone, ni faru tion. Ĉu iu povas listigi la kategoriojn alinomendajn? Poste, ni petu al angla kontrolantaro pri la Esperanta gantopupulo.--Salatonbv (diskuto) 21:46, 22 Dec. 2015 (UTC)
Ĉu ni petu al roboto por ŝanĝi subkategoriojn sub Kategorio:Administraj teritoriaj entoj laŭ landoj?--Salatonbv (diskuto) 03:21, 23 Dec. 2015 (UTC)

Prokrasto de mia roboto[redakti fonton]

Saluton! La prokrasto de mia roboto estas metita por 5 sekundoj por ordinara laboro, 2 sekundoj por malfacilaj petoj kaj 0 sekundoj por facilaj petoj. Nun li laboras pri facila peto de Crosstor. Ĉu bone? --Ochilov (diskuto) 12:51, 25 Dec. 2015 (UTC)
Do, nun li faras 5 redaktojn en unu minuto normale, 8 redaktojn en unu minutu por malfacilaj petoj kaj 18 redaktojn en unun minutu por facilaj petoj. --Ochilov (diskuto) 12:59, 25 Dec. 2015 (UTC)
Saluton Ochilov. AWB estas dirata "duonaŭtomata tekstredaktilo" kaj "You are responsible for every edit made" (Vi estas respondeca por ĉiu redakto farita). Ankaŭ Vikipedio:Ne estas limtempo. Ĉu vi vere devas rapide korekti tiujn artikolojn?--Salatonbv (diskuto) 03:03, 28 Dec. 2015 (UTC)
Mi ne devas korekti rapide, sed mi devas rapide fari petojn. --Ochilov (diskuto) 05:07, 28 Dec. 2015 (UTC)
@Ochilov: Se vi povas kontroli kaj esti respondeca por ĉiu AWBa laboro, estas bone.--Salatonbv (diskuto) 22:01, 28 Dec. 2015 (UTC)

Mi ne komprenas. Mi metis saman averton en la Diskuto de ambaŭ artikoloj. Sed mi ne volas restarigi forigitan artikolon. Kion mi diru ĉe Diskutejo?--kani (diskuto) 02:36, 28 Dec. 2015 (UTC)

Saluton kani. Mi ne povas vidi iun ajn forig-historion de Divido Bangalore? Ĉu iu alia adiministranto forigis antaŭe? Oni povus foriti la artikolon, kiu estas ĝermeto kun iu ajn ekstera fonto. Sed tio eble krestus estontece ĉar estas alilingvaj vikipediaj artikoloj (d:Q806457).--Salatonbv (diskuto) 02:57, 28 Dec. 2015 (UTC)
Mi ne komprenas kiun historion de forigo vi volas vidi se ne ekzistas, ĉar la artikoloj ne estis forigitaj kaj vi jam partoprenis komente en Forigendaj artikoloj. Mi ne proponis alternativan titolon, ĉar mi ne havas solvon. Mi scias, ke divido ne taŭgas kaj divizio ne multe ĉar militistas aŭ ĝeneralas, sed tiun mi akceptus.--kani (diskuto) 10:30, 28 Dec. 2015 (UTC)
@Kani: Pardonon, mi nun konas mian eraron. Vi diris al li "vi kreis forigotajn ĝermetojn", sed mi pensis "forigitajn".--Salatonbv (diskuto) 22:13, 28 Dec. 2015 (UTC)

Saluton! Mi legis vian pozicion pri la uzanto desupre. Ĉu bone forigi lian aŭtomatkontrolantstatuson aŭ ne? Kore, Ochilov (diskuto) 04:53, 30 Dec. 2015 (UTC)

Mi eklegis la diskuton kaj forigis lian aŭtomatkontrolantstatuson. --Ochilov (diskuto) 04:58, 30 Dec. 2015 (UTC)
Dankon! Dankon!Ochilov--Salatonbv (diskuto) 03:54, 31 Dec. 2015 (UTC)

Maladministrantigo de Alaudo[redakti fonton]

Saluton! Mi eklegis viajn argumentojn kaj nun komprenas vin. Mi forigis mian peton. Ĉu bone? --Ochilov (diskuto) 15:31, 9 Jan. 2016 (UTC)

Portobuffolé[redakti fonton]

Hi Salatonbv! I need to speak to an admin, may I ask you? It's about the problem of the article "Portobuffolé": it was disussed both in en.wikipedia and in it.wikipedia about the correct spelling, and it was established that it must have have the acute accent. The following are some of the sources brought in the discussions, proving the correct spelling: [1] [2] [3] [4]. They're the most authoritative dictionaries and encyclopedias about Italian language and they all agree about the spelling. Also almost all other Wikis have already changed the uncorrect spellings, but there's a Dutch admin/rollbacker (EvilFreD, which you blocked) who's going against consensus and moving back a lot of pages on several Wikis to the uncorrect spelling, in this way actually vandalising the Wiki-pedia. Can you please move once for all the page "Portobuffolè" to "Portobuffolé", or delete the page "Portobuffolè" with the uncorrect spelling, please? If an admin of eo.wikipedia does it, this could prevent the Dutch admin from keeping this senseless edit-war. Thank you in advance if you will! 151.20.116.35 10:44, 21 Jan. 2016 (UTC)

Thank you for the info. I'll take the sources you provided to our village pump later and seek the consensus. By the way, why don't you create an account yourself? We'd like to work with guys like you who are keen on finding out sources and even into the personnel affairs on the wiki project. Just login for wikipedia, if not eo.wikipedia.--Salatonbv (diskuto) 12:35, 21 Jan. 2016 (UTC)

Thanks for being well-disposed to new users :-) I'm not a habitual goer in the Wikis, every now and then I give some contributions but in these days I'm caring about this renaming in different languages; I've already thought to create an account on it.wikipedia (I'm Italian), I think I will but I'd never come to eo.wikipedia before the issue about Portobuffolé (it shouldn't be difficult reaching a consensus here too by using the sources above). 151.20.48.93 13:01, 21 Jan. 2016 (UTC)

(mia unua demando ĉe Uzanto-Diskuto:Kani#Geißenklösterle): Saluton Kani. Mi ĵus vidis vin movi paĝon Geißenklösterle al Geissenklösterle, kun la kialo "forigo de neesperanta litero". Laŭ mi "ö" ankaŭ estas neesperanta litero.--Salatonbv (diskuto) 22:46, 1 Mar. 2016 (UTC)

Saluton. Vi pravas, ankaŭ ö ne estas esperanta litero, sed laŭ mi, ß estas malpli esperanta. Se vi volas, vi povas malfari la ŝanĝon aŭ ŝanĝi al Geissenkloesterle. Decidu.--kani (diskuto) 22:51, 1 Mar. 2016 (UTC)

@Kani: Dankon pro via respondo. Se "Geissenklosterlo" (ankoraŭ) ne estas konata en Esperantio, oni rekomendas uzi nur originalan literumon kiel titolo (Geißenklösterle). Se oni konus la germanan, li povus legi ambaŭ ß kaj ö. Se esperantisto ne konus ĝin kaj nur legis "Geissenkloesterle", mi timas ke li prononcus kiel "geis/senklo/esterle". Kion vi pensas?--Salatonbv (diskuto) 23:08, 1 Mar. 2016 (UTC)
Jes, la komenca nomo taŭgas.--kani (diskuto) 23:12, 1 Mar. 2016 (UTC)
@Kani: Koran dankon. Pardonon por ĝeni vin.--Salatonbv (diskuto) 23:13, 1 Mar. 2016 (UTC)

Traduko de bona japana artikolo[redakti fonton]

Mi serĉis bonan kaj tradukindan alilingvan artikolon pri Historio de Orienta Azio. Sed tiu artikolo ekzistas nur angle, ruse, ĉine, koree, kaj japane. La angla versio estas fuŝa kaj el la aliaj el tiuj lingvoj komprenas mi nenion - eĉ ne unu ajn vorton. Nur rigardante la aspekton de la aliaj artikoloj, plej bona ŝajnas la japana. Ĉu vi do povus traduki Esperanten la artikolon ja:東アジア史? Al vi mi demandas tion pro tio ke vi estas unu el la malmultaj Vikipediistoj bone parolantaj kaj la japanan kaj Esperanton - kaj vi estas administranto, do sufiĉe fidinda... Dankon jam nun!--KEO144000 (diskuto) 11:02, 19 Mar. 2016 (UTC)

@KEO144000: Dankon pro via peto. Mi ja interesiĝas en la temo. Mi nun estas iom okupita, do mi komencos la tradukon kiam mi havos tempon. --Salatonbv (diskuto) 08:47, 20 Mar. 2016 (UTC)

Esperanta Vikivojaĝo[redakti fonton]

Saluton Salaton! Vi iam iomete eksperimentis pri la Esperanta Vikivojaĝo, ĉu vi ŝatus plukontribui? La loka komunumo serĉas novajn homojn, kiuj almenaŭ foje tie aktivos. Post kiam la komunumo montriĝos aktiva, Vikivojaĝo ricevos sian propran retejon.

Se vi ŝatus rapide komenci, tute bone eblas traduki la Japanan frazlibron. Amike :) --KuboF (diskuto) 19:23, 27 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton KuboF. Tio estas interesa kaj mi faros kuntribuojn kiam mi havos kelke da tempo. Dankon pro via sciigo.--Salatonbv (diskuto) 02:08, 28 mar. 2016 (UTC)--Salatonbv (diskuto) 02:08, 28 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

Kara, por mi (kun Android) estas malfacila arkivi sed ed estas necesa laboro. Mi vidas ke vi nuligis mian laboron. Certe vi laboros pli lerta kaj efika ol mi. Do finu vi mem la arkivon. Antaŭdankon. --pino (diskuto) 07:51, 1 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton pino, pardonon ke mi nuligis ĝin. Mi pensis ke vi erare nuligis la sekcion ĉar vi ne skribis la resumon. Mi re-nuligis mian redakton.--Salatonbv (diskuto) 09:17, 1 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

peto por forigo en uzanta provejo[redakti fonton]

Saluton, Kani. Mi vidis ke vi enmetis la ŝablonon {{forigu tuj}} ĉe Uzanto:Haruo/The Kingston Trio kaj Uzanto:Pathenlag/provejo. Ĉu vi havas konsenton el ili? Uzanta provejo estas kutime tuj forigebla laŭ la mem-uzanta peto VP:U1. --Salatonbv (diskuto) 06:38, 2 maj. 2016 (UTC) (Ĉi tio estis ŝovita el diskuto. Kani, estonte bonvolu uzi la ŝablonon {{re}} en via diskutpaĝo)

Saluton, Salaton. Mi demandis al ambaŭ. Ambaŭ artikoloj certe restis forgesitaj ĉar oni metis akurate la ĝustajn kompletigitajn artikolojn. Kaze de Haruo, li bone kunlaboras kaj certe respondos. Kaze de Pathenlag, temas pri anonimulo, kiu faris nur tiun kontribuon. Se tiu ne respondos, ĉu la fuŝaĵo restos tia? Mi komprenas, ke tio estas kontraŭ regulo, sed ankaŭ ke regulo povas esti mallogika. Se artikoloj kun tiuj avertoj tuj restis senŝanĝe dum preskaŭ tri monatoj, ĉu tio signifas ke same restis aliaj forgesitaj kun la averto kaj por ĉiam? Tiukaze multe pli utila uzi forigu anstataŭ forigu tuj, ĉu ne?--kani (diskuto) 16:37, 2 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Saluton, Salaton. Kiel mi supozis, Haruo respondis jese. Vidu vi mem ties respondon. The Kingston Trio. Jes, tiu kopio en mia Uzantospaco estis forigebla provo. Kredeble ekzistas aliaj simile forigeblaj malnetoj (aŭ eĉ netoj!) en mia spaco. --Haruo (diskuto) 04:04, 3 maj. 2016 (UTC). Do eble estas aliaj simile forigendajn malnetojn. Pri Pathenlag, mi ege dubas, ke tiu respondos iam.--kani (diskuto) 18:07, 3 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Dankon kani, mi ĵus forigis Uzanto:Haruo/The Kingston Trio. Laŭ mi oni ne devus tre zorgi provejojn de aliuloj, kiuj ne estas serĉataj ĉe serĉiloj kiel guglo. Tamen, ili estus urĝe forigendaj se la enhavo estus ofensiva anonco, falsa onidiro ktp.--Salatonbv (diskuto) 19:33, 3 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Diskriminacio lingva pro la nova ilo por montri la intervikiajn ligilojn al aliaj lingvoj[redakti fonton]

Vidu la diskuton kaj partoprenu la voĉdonon en teknikejo ĉi tie! DidiWeidmann (diskuto) 16:14, 4 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Koreaj nomoj de urboj kaj provincoj[redakti fonton]

Saluton, Salatonbv!

Mi volas skribi novajn artikolojn pri Sud-Koreio kaj Nord-Koreio. Vi skribis al mi ke estas Japana-Esperanta vortaro. Mi ne havas tion kaj ne parolas la japanan lingvon. Ĉu vi povas serĉi nomojn de koreajn urbojn kaj provincojn en tia vortaro (aŭ en la interreto)? Mi volas scii la esperantajn nomojn de ili. Bonvolu helpi min :-) Dosiero:金-oracle.svg Oppashi Rakontu 16:17, 24 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

@Oppashi: Dankon pro via mesaĝo. Bedaŭrinde la "Vortaro Japana-Esperanta" 3 eldono nur publikigas kelke da urboj (S: 5, N: 6). Reta vortaro [Praktika Esperanto-Japana Vortareto] eble havas similajn vortojn (https://ja.glosbe.com/ja/eo/ estas laŭ mi ne tre fidinda). Por koreaj vortaroj, [마영태] 영어-한국어-에스페란토 사전(ANGLA-KOREA-ESPERANTA VORTARO) estas nova kaj tre interesa (krom Listo_de_Esperanto-vortaroj#La_korea). Ĉu vi havas ion? Laŭ la Vikipedia politiko NLPP (VP:EN) la titoloj (se ne estas fontoj) estu skribataj per Reviziita transskribo de la korea lingvo (por la Suda) aŭ transskribo de McCune-Reischauer (por la Norda). Tamen, vi estas bonveniga skribi artikolojn unue (se ili ne estus ĝermetoj) kaj la vikipedia komunumo trovi la plej bonan manieron estonte. Amike,--Salatonbv (diskuto) 22:09, 24 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Dankon! Dosiero:金-oracle.svg Oppashi Rakontu 21:10, 25 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Invito al grava diskuto[redakti fonton]

Estimata kolego!

Bonvolu trarigardi la diskuton ĉe Vikipedio:Diskutejo/Administrejo#Rangaltigo je patrolanto kaj partopreni ĝin.

Ankaŭ ne-administrantoj estas bonvenaj kontribui al tiu diskuto, sed partopreno de administrantoj estas speciale grava. Tial la mesaĝo estas sendita al ĉiuj aktivaj administrantoj (escepte de la roboto-administranto), kiuj ankoraŭ ne partoprenis la diskuton.

Gamliel Fiŝkin per MediaWiki message delivery (diskuto) 00:13, 26 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Voĉdono pri maladministrantigo de לערי ריינהארט[redakti fonton]

Karaj – jes la demando ja ne estas de mondskua intereso, tamen mi opinias, ke decidoj estu prenitaj de iom pli ol nur du personoj. Do mi petas rapide studi la aferon kaj esprimi vian opinion: Voĉdono pri maladministrantigo de לערי ריינהארט DidiWeidmann (diskuto) 12:30, 11 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Kandidato por administrantiĝo[redakti fonton]

Saluton! Mi proponis min ĉe speciala paĝo por kandidatoj. Mi invitas vin viziti ĝin kaj voĉdoni. Dankon! Frate, Vikiano (diskuto) 03:08, 23 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Share your experience and feedback as a Wikimedian in this global survey[redakti fonton]


Your feedback matters: Final reminder to take the global Wikimedia survey[redakti fonton]

(Sorry to write in English)

Saluton, Salaton! Kiel vi fartas? Dosiero:金-oracle.svg Oppashi Rakontu 08:14, 1 mar. 2017 (UTC)[Respondi]

@Oppashi: bone, dankon. Kiel mi povas helpi vin?--Salatonbv (diskuto) 12:34, 1 mar. 2017 (UTC)[Respondi]
Neniel nun, mi nur volas paroli esperante :-) La 4-an mi havas ekzamenon. Dosiero:金-oracle.svg Oppashi Rakontu 18:07, 1 mar. 2017 (UTC)[Respondi]
@Oppashi: Bonŝancon!--Salatonbv (diskuto) 19:44, 1 mar. 2017 (UTC)[Respondi]

Stenografio[redakti fonton]

Dankon pro la ago pri tio, tamen restis stenografo kiel malĝusta formo. Supozeble devas disigi la aldirekton, poste forigi stenografon. Vi pravas pri ebla formo stenografo, kiel komprenebla kaj pli mallonga formo, sed kion fari, se oni kritikas tiu ĉi formon.--Crosstor (diskuto) 12:29, 19 mar. 2017 (UTC)[Respondi]

@Crosstor: saluton. Laŭ mi "stenografiisto" estas gramatike malĝusta, do mi forigis ĝin. Sed "stenografo", "stenografisto", "stenografado" kaj "stenografaĵo" estas variantoj de la koncerna temo. Do, estus bone resti ilin kiel alidirektiloj, ĉu ne? Samkiel "kato", "katido" ktp estas alidirektiloj al Hejma kato. Sed "keto" estus foriginda alidirektilo.--Salatonbv (diskuto) 12:50, 19 mar. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton Salatonbv! En artikolo Genro (gramatiko) vi ĵus faris jenan ŝanĝon:

  • оте́ц -> роди́тель
  • мать -> роди́тельница

tamen la antaŭaj vortoj ŝajnas al mi pli ĉiutagaj. --Dominik (diskuto) 05:01, 26 mar. 2017 (UTC)[Respondi]

@Dominik: dankon pro via instruo. Mi jxus volis montri ke ne estas neuxtrala formo por "gepatro" en la rusa. Mi estos gxoja se vi elektos la plibonan formon.Salatonbv (diskuto) 06:13, 26 mar. 2017 (UTC)[Respondi]
Rusa vikipedio listigas tiujn vortojn (Родитель, Родительница) en pluralo (ru:Родители) = gepatroj. --Dominik (diskuto) 08:26, 26 mar. 2017 (UTC)[Respondi]
@Dominik: Mia intenco de la listo estis montri la genrajn k neŭtrajn formojn. La neŭtraj de la listo estas singularaj. Do, laŭ mi estas klare ke kaj la rusa (Родитель или Родительница) kaj Esperanto (Ge-patro: neoficiala esprimo) ne havas bonan vorton por "unu el gepatroj". Parenteze, mi ŝovis la francan chat al la vira.--Salatonbv (diskuto) 13:34, 26 mar. 2017 (UTC)[Respondi]

Majusklo[redakti fonton]

Kial estas vi nuliganta miajn redaktojn kiam mi ŝangas nomojn de "Nomo" al "NOMO"? Mi pensis ke NOMO estas la interkonsento? Vi estas kontraŭdiranta vin, ĉu ne? Michipedian (diskuto) 21:43, 10 jul. 2017 (UTC)[Respondi]

@Michipedian:Dankon pro via mesaĝo. Vi menciis "Bone, dankon." Do, mi komprenis ke vi konsentis. Ni denove diskutu.--Salatonbv (diskuto) 08:05, 11 jul. 2017 (UTC)[Respondi]
Pardonon! Tio estis tute mia eraro. Mi nuligis miajn redaktojn. Amike--Salatonbv (diskuto) 00:17, 12 jul. 2017 (UTC)[Respondi]
Dankon. Michipedian (diskuto) 01:28, 12 jul. 2017 (UTC)[Respondi]

Arkaismo, neologismo?[redakti fonton]

Mi malfaris ĉi tiun redakton de vi, jen miaj kialoj. La vera neologismo en tiu artikolo estis "malnovegismo", kiu nur havas 4 rezultojn en Google. Ĝi estas vorto, kiu ne ekzistas en la efektiva lingvouzo de Esperanto. Male, la vortoj "arĥaismo" (fundamenta) kaj "arkaismo" (1974) estas oficialaj, en vortaroj kaj ofte uzataj. Vikipedio priskribu la efektivan lingvouzon de Esperanto. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 08:38, 20 jul. 2018 (UTC)[Respondi]

@Robin van der Vliet: Dankon pro via komento. Mi aldonis la ŝablonon "neologismo" laŭ la oficiala listo de UEA (http://archive.is/gF8pw#selection-1019.0-1019.8). Ili insistas, ke "arĥaismo" estas superflua. Tamen, ili menciis ke la listo estas la vortoj superfluaj, ne neologismo. Mi pensas ke oni eble ŝanĝi la nomon de la ŝablonon al "Superflua vorto" aŭ iu alia.--Salatonbv (diskuto) 09:20, 22 jul. 2018 (UTC)[Respondi]
Pardonu ke mi enmiksiĝas en tiun konversacion. Mi rigardis al la menciita paĝo ( adreso ĉe UEA: http://www.uea.org/vikio/Superfluaj_Vortoj ), kaj vidis ke ĝi neniel ajn estas oficiala, nek apogata de UEA. Ĝi aspektas kiel senorda kolekto de amaso da proponoj de pluraj individuoj; enhavanta multajn strangaĵojn kaj fuŝojn, intermiksite kun kelkaj pli aŭ malpli bonaj proponoj. Atentu la averton komence de la paĝo mem! Do oni nepre ne blinde sekvu tiun liston, aŭ donu al ĝi tro da graveco. - Sincere, Moldur (diskuto) 07:35, 14 jan. 2019 (UTC)[Respondi]
@Moldur: bone, eble la ŝablono mem estas superflua!--Salatonbv (diskuto) 15:36, 14 jan. 2019 (UTC)[Respondi]
La paĝo eĉ malrekomendas la vorton "bona" kaj rekomendas anstataŭe "malmava". Tiu paĝo estas plena fusaĵo, same kiel ĉi tiu ŝablono. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:13, 14 jan. 2019 (UTC)[Respondi]
Kaj "ranoseĝo" anstataŭ "fungo" ŝajnas pli komika ol serioza... Moldur (diskuto) 07:15, 15 jan. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi ne kontraŭas al la forigon de la ŝablono. Mi povos fari kiam mi havas tempon, sed ankaŭ povos iu ajn administranto.--Salatonbv (diskuto) 10:05, 15 jan. 2019 (UTC)[Respondi]
Amuza fakto: en la nederlanda la vorto por "fungo" estas laŭvorte "ranoseĝo", mi scivolas, ĉu estas tiel en pli da lingvoj... Mi subtenas forigon de la ŝablonon. Ĝi jam ne plu estas uzata. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 13:41, 15 jan. 2019 (UTC)[Respondi]
Ankaŭ la angla havas tian vorton: "toadstool". (Kaj "toadstool" kaj "mushroom" estas fungo en la angla.) - Forigo de la ŝablono estas tute en ordo por mi. Moldur (diskuto) 13:48, 15 jan. 2019 (UTC)[Respondi]

Elstaraj kaj legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Antaŭ tri monatoj mi metis tiun sekvan alvokon kaj ĝis nun venis neniu reago. En la koncernaj listoj atendegas kelkaj kandidatoj por la statuso de elstaraj kaj multaj por tiu de legindaj artikoloj, kelkaj dum jaroj! Eĉ kelkaj markitaj kiel jam pritraktitaj aŭ ankoraŭ montras la kandidatecon en la artikolo aŭ ne estas en la koncerna listo de akceptitaj artikoloj. Mi volas laborigi neniun: se oni rajtigas kaj lernigas min fari tion, mi faru. Nun mi ripetas la alvokon kaj proponas ion pli precizan kaj facile plenumeblan. Temas pri la artikolo Dua mondmilito, kiu estis proponita por kategorio Leginda artikolo, havas ĝis nun 12 porajn voĉojn kaj neniun kontraŭan. Ĉu eblas jam kategorii la artikolon? pri kiu fakte jam antaŭ jaroj oni diskutis la temon, sed tiam ĝi estis tute alia.--kani (diskuto) 11:40, 24 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Resaluton[redakti fonton]

Hej, saluton Salaton! Mi ĝojas revidi vin ĉi tie! --KuboF Hromoslav (diskuto) 14:30, 5 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Dankon KuboF. Mi tre bedaŭras, ke mi ne laboris delonge. Mi provos kontribui pli de ĉi tiu jaro. Mi ŝanĝis mian retadreson antaŭe, do se oni sendas al mi privatan mesaĝon per Vikipedio, mi pensas, ke mi povos ricevi ĝin. Salatonbv (diskuto) 18:33, 5 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Uzanto:98458hkio14[redakti fonton]

Saluton, Salatonbv. Mi ĵus vidis, ke vi bonvenigis 98458hkio14 (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) antaŭ kelkaj tagoj. Sed mi krome vidis, ke tiu uzanto aldonis spamon al Japanio, kiun intertempe alia uzanto denove forigis. - Bonvolu esti iomete pli atentema kaj malpli urĝa ĉe bonveno. Dankon :-) --Tlustulimu (diskuto) 15:40, 28 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

@Tlustulimu: ho, pardonu! Mi ne vidis la kontribuojn. Dankon pro sciigi min kaj mi estos pli atentema.--Salatonbv (diskuto) 20:52, 28 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton, Salatonbv. En ordo. - Mi lastatempe apenaŭ uzas la ŝablonon {{bonvenon}}. Krome aperas eĉ novaj uzantoj, kiuj faras unu aŭ kelkajn spamajn redaktojn kaj poste malaperas. Ilin mi kutime ne emas bonvenigi. - Ŝajnas al mi, ke unu el tiaj uloj estas Memarmax01 (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL), jam forbarita en alia lingva versio de Vikipedio. - Kaj ni devus iomete atenti la agon de Jozeflamalpoak (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL), kiu ĝis nun faris nur unu fuŝan redakton ĉe ni kaj poste foriris. --Tlustulimu (diskuto) 21:04, 28 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo[redakti fonton]

Saluton, Salatonbv! Grava parto de Vikipedio estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, formatigas referencojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni de jaroj suferas pro malalta kvalito de multaj el ili, kaj ofte eĉ plena manko.

Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikipedio, se ni specife ilin volus). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.

Tial mi petas vin esprimi vin ĉe Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj.

Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).

Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:34, 27 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Mallokaj ŝablonoj - urĝa helpo bezonata nun![redakti fonton]

Kara Salatonbv, antaŭ 3 monatoj vi subtenis la proponon pri mallokaj ŝablonoj. Danke al tio nia komunumo havis pli grandan pezon en decidado! Denove dankon! Sed daŭre ne klaras, ĉu mallokaj ŝablonoj estos kreitaj baldaŭ.

Tamen ni havas plian ŝancon!

Jam la 28-an de Julio 2021 je 15:00 UTK, do post malpli ol 1 tago, okazos konversacio pri la Jara plano 2021-2022 de la Fondaĵo Vikimedio (kiun ni petis pri prizorgo de kreo de mallokaj ŝablonoj). Tie ni povas montri, ke nia komunumo ja volas mallokajn ŝablonojn.

Nun via subteno esta aparte grava! (mi esperas, ke tio ĉi estas la lasta fojo antaŭ kreo de la sistemo, sed ni vidos) Por helpi al kreo de mallokaj ŝablonoj, bonvolu:

  1. retpoŝte demandi pri inkludo de mallokaj ŝablonoj en la Jara plano 2021-2022 (movementcomms(ĉe)wikimedia.org)
  2. laŭeble aliĝi kaj partopreni en la morgaŭa komunuma konversacio kaj tie subteni mallokajn ŝablonoj
    1. la diskutoj estos en la angla, sed vi eventuale povos peti parolon en Esperanto kaj tradukanton (mi partoprenos kaj povos traduki vin!)
    2. se vi ne volas prezenti voĉe, vi povos skribi en babilejo, precipe menciu la esprimon "Global templates", por ke homoj klare vidu

Se tio ĉi sukcesos, jam sekvan jaron ni havos trezoron da altkvalitaj ŝablonoj rekte ĉe niaj manoj! Sed tio nuntempe bezonas nian etan helpon ;-) --KuboF Hromoslav (diskuto) 16:17, 27 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Muminvalo[redakti fonton]

Estimata Salatonbv! Mi vidas ke vi kunigis artikolojn pri Muminvalo (fikcia mondo) kaj Muminvalo (libro). Ili tamen estas memstaraj temoj kiuj ambaŭ meritas proprajn artikolojn. Mi redisigis ilin, kaj alligis ĉiujn al la respektivaj alilingvaj artikoloj, kaj enordigis ilin al taŭgaj kategorioj. Bonvolu lasi tiujn du nun resti apartaj - Dankon! Indus ankaŭ havi iom pli detalan liston de roluloj en Muminvalo. Iom strangas ankaŭ ke nun unu el la plej malgravaj roluloj, la policisto, okupas la plej grandan teksteron en la Muminvalo, dum informoj pri la ĉefaj roluloj plejparte mankas. - Sincere, Moldur (diskuto) 23:05, 19 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

Dankon Moldur, mi pensas, ke ambaŭ indas nun resti solaj.--Salatonbv (diskuto) 10:08, 21 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

How we will see unregistered users[redakti fonton]

Hi!

You get this message because you are an admin on a Wikimedia wiki.

When someone edits a Wikimedia wiki without being logged in today, we show their IP address. As you may already know, we will not be able to do this in the future. This is a decision by the Wikimedia Foundation Legal department, because norms and regulations for privacy online have changed.

Instead of the IP we will show a masked identity. You as an admin will still be able to access the IP. There will also be a new user right for those who need to see the full IPs of unregistered users to fight vandalism, harassment and spam without being admins. Patrollers will also see part of the IP even without this user right. We are also working on better tools to help.

If you have not seen it before, you can read more on Meta. If you want to make sure you don’t miss technical changes on the Wikimedia wikis, you can subscribe to the weekly technical newsletter.

We have two suggested ways this identity could work. We would appreciate your feedback on which way you think would work best for you and your wiki, now and in the future. You can let us know on the talk page. You can write in your language. The suggestions were posted in October and we will decide after 17 January.

Thank you. /Johan (WMF)

18:15, 4 jan. 2022 (UTC)


Mia propono por nova ĉefpaĝo[redakti fonton]

Saluton, mi kreis proponon por nova ĉefpaĝo kiu pli bone funkcias en malgrandaj ekranoj. Se vi volas, bonvole testu ĝin kaj voĉdonu se vi ŝatas ĝin en la Diskutejo de la ĉefpaĝo: Vikipedia_diskuto:Ĉefpaĝo#Propono:_Mi_kreis_novan_ĉefpaĝon_kiu_pli_bone_funkcias_en_malgrandaj_ekranoj

Amike --Stefangrotz (diskuto) 21:34, 21 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Cele al ĝisdatigo de la paĝo Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj mi proponas al vi viziti ĝin kaj eventuale voĉdoni por iu(j) el la proponitaj artikoloj. Miaj preferataj kandidatoj estas jenaj: Kadavrogrifo, Reformacio, Registaro, Pano kaj Rejno. Sed estas ankaŭ aliaj. Oni povas elekti ene de ampleksa gamo; kelkaj atendas delonge. Dankon pro via komprenemo kaj eventuala partopreno.--kani (diskuto) 21:34, 8 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Elekto de nova administranto[redakti fonton]

La balailo estas simbolo de la administrantoj.

Saluton Salatonbv,
Mi ĵus kandidatigis Uzanto:Kani-n kiel administronton. Se vi havas tempon, bonvolu partopreni la elekton de la nova administranto ĉi tie: Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Kani. En tiu paĝo, vi povas legi la kialojn de la kandidatiĝo. La kandidato jam akceptis la proponon de administrantiĝo.
Dankon kaj ĝis baldaŭ! Amike, — Super Nabla🪰 08:27, 24 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Kampanjo levi laŭeble multajn tekstojn pri japanaj urboj al bonaj artikolaj ĝermoj[redakti fonton]

Saluton Salatonbv, sendube vi konscias kiom malatentataj estas multaj tekstoj pri japanaj urboj. En Ŝablono-Diskuto:Japana urbo la uzanto Sj1mor antaŭ tri tagoj iniciatis alvokon senpolvigi kaj ampleksigi laŭeble multajn, kaj mi intertempe sukcesis, relative tempoŝpare, trakti ĉiujn 49 paĝojn de unua regiono, Kansajo. Mi konfesas ke bonŝance en kelkaj kategorioj ankoraŭ ne kreiĝis multaj tekstoj, post la kreo malatentataj - ekzemple en gub. Osaka estas 23, sed en gub. Vakajamo nur 2. Mi volus kore inviti vin partopreni en la kampanjo - mi mem ankoraŭ sukcesos pri dua, eble tria regiono, sed nepre ne pri ĉiuj 8 aŭ 9. Bonvolu rigardi la klarigan paĝon Ŝablono-Diskuto:Japana urbo kaj mem ekhavu al vi superrigardon. Kore, ThomasPusch (diskuto) 09:32, 2 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Jes, unuflanke temas pri duboj pri esperantigoj de japanaj urboj, kvankam ofte temas nur pri fonetikaj nuancoj, ekzemple kiel decidi inter "ai" aŭ "aj" - ĉar la deziro estas laŭeble havi referencon pri reala uzo de esperantigo, do "o-vorto", tiu kaptado de referencoj povas esti pli longdaŭra. Pri simpla esperantlingva latinliterigo, por ne nur dependi de la Hepburn- kaj Kunrei-latinigoj, estas pli simple, kaj dubokaze ankaŭ permesatas simple uzi la internacie kutiman, kvankam en Esperanto por nekutimiĝintaj esperantistoj foje misgvidan Hepburn-variaĵon. Sed mia peto tute ne temas pri tiuj poluraj detaloj, sed pri la grandkvante malatentataj, ĝermetaj kaj multkaze malaktualaj paĝetoj pri japanaj urboj, kiujn eblas tempoŝpare transformi al bonaj artikolaj ĝermoj, ankaŭ kontrolante ĉu ruĝaj ligiloj sencas aŭ nigriĝu, kaj aranĝante la fotojn, sed tamen ĉiu paĝo bezonas purigon kaj ampleksigon de almenaŭ 5-10 minutoj, kaj tial tamen ne eblas ĉiujn japanajn urbojn havi pretajn post kvaronhoro. Ĉar mi kreis ĉiujn 32 ĝermajn paĝojn pri la urboj de Gubernio Ibaraki‎ en 2019, mi ampleksigis ankoraŭ tiujn 32 paĝojn de regiono Kanto. Tio jam estas preskaŭ duono de Kanto, kaj kun mia tuta bloko de Kansajo jam 1 1/2 da regionoj estas traktataj. Sed mi ne povas nur fokusigi pri Japanio, sed ankoraŭ havas laborejojn en Italio, Francio, Bulgario kaj Rusio, kaj ankaŭ foje devas administre moderigi, fini kaj arkivigi iujn diskutojn. Tial mi timas ke se mi ne ricevas pli lokan kolegon, mi probable en tri semajnoj povos fini Kanton, sed la resto pri la urboj de Japanio restos netuŝita. Se estus kolego, mi pretus ankoraŭ iom pli neglekti la konstruejojn en Bulgario, Italio, Francio kaj Rusio kaj investi iom pli da horoj en la japanan geografian temaron. Do mia propono estus ne bremsiĝi pri iuj duboj de ortografiaj detaloj, sed baze trakti ĉiusemajne iujn blokojn da paĝoj tiel ke ene de limigita tempo ĉiuj nun ekzistantaj paĝoj pri japanaj urboj estu ne plu embarasigaj. Kore salutas, Thomas (diskuto) 22:54, 4 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi intertempe komprenis, ke pri multaj ŝanĝoj de titoloj pri japanaj urboj kulpis la novulo Resoneko en 2000-2021, kaj konstatis ke li neniam metis esperantan frazon aŭ pensis pri diskutigo, sed nur ŝajne mem estis konvinkita ke li scias pli bone ol la "aliaj esperantistoj" kaj simple "ĝustigis" laŭ propra gusto. Pri etaj japanaj urboj, kies esperanta nomo ne dokumentiĝis en PIV aŭ alia tutmonde alirebla vortaro, tio eble eĉ ne tiom rapide rimarkatas, kvankam mi vidis ke kani bremsis la tromemkonvinkitan fervorulon. Sed hodiaŭ mi vidis ke li ankaŭ erare movis paĝon Vaŝingtona metropola areo al Vaŝintona metropola areo (tion rimarkis kaj malfaris moldur). Ne eblas scii ĉu la novulo resoneko konsideras la farintojn de PIV "idiotoj kiuj tajperare metis malĝustan literon 'g' en la nomon 'Vaŝingtono'", probable la homo simple ne havis ideon kontroli sian misan konvinkon per rigardo en vortaro (kiun en 2021 jam ne necesis multekoste aĉeti, sed tiam jam la tuta scio estis alirebla ĉie kaj ĉiam al ĉiuj senkoste). Per tiu fuŝa ago la vortareca reputacio de resoneko ĉe mi reduktiĝis al nulo - kvankam mi ne ofendus lin/ŝin: al ĉiuj povas okazi eraroj, sed tiam gravas ne esti tro memcerta pri siaj propraj konvinkoj. Do ni faru niajn pripensojn pri laŭeble referencitaj esperantaj urbonomoj en Japanio tute sendepende de tio, kion la novulo Resoneko ŝajne opiniis kaj eble konfuzigis... Cetere: la novulo Resoneko ja perdis la intereson plu konfuzigi titolojn de artikoloj en 2021. Sed se tia kazo denove estas, vi rimarkas tion kaj eble alskribas la kulpinton ne ricevante konstrueman respondon, konsciu ke vi kiel administranto povas ŝlosi paĝojn kaj forbari nekunlaboremulojn post admonoj, kaj ankaŭ bonas serĉi kontaktojn kun aliaj aktivaj administrantoj (da ili estas nur manpleno) en tiaj problemaj kazoj, por eviti ke la nekunlaboremulo pluagas kaj la monto de dubindaj artikoloj daŭre kreskas, kio tre plimultigas la laboron ripari ĉion, eble post jaroj. Ĉu bone? ThomasPusch (diskuto) 15:46, 9 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
@ThomasPusch: Dankon pro viaj mesaĝoj kaj pardonon ke mi ne tre estas aktiva. Estas interese, ke PIV montras la vorton Vaŝingtono kun G sed Honkongo sen G antaŭ K. La plej grava afero en Vikipedio kiun mi kredas estas interkonsento inter redaktantoj. Permesu al mi daŭre pensi pri la urbaj normoj de Japanio. Amike, --Salatonbv (diskuto) 22:28, 10 mar. 2024 (UTC)[Respondi]