Uzanto-Diskuto:Saloca

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Saloca!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  DidiWeidmann 12:17, 12. Dec 2008 (UTC)

Lingvonivelo[redakti fonton]

Estimata, kvankam vi anoncas ke vi estas denaska parolanto de Esperanto, ŝajnas ke via lingvorego ne estas tiom bona. Bonvolu korekti la lingvonivelon al iu pli honeste priskriba: {{vikipediisto eo-1}} aŭ {{vikipediisto eo-2}}. Dankas AL @ 09:54, 20. Jan 2009 (UTC)

Kara Arno - mi ĵus vidis vian rimarkon al Saloca. Fakte al tio mi emas rimarkigi, ke la aserto de la fakto, ke iu estas "denaska" parolanto de lingvo ne vere estas aserto pri la lia lingva nivelo de tiu-ĉi lingvo. Miaj du filinoj Linda kaj Jasmin ambaŭ denaske parolas Esperanton, tamen ilia lingvonivelo estas tute malsama. Dum Linda relative bone regas la lingvon, la kapabloj de Jasmin estas praktike nur pasivaj. Tial mi opinias, ke Saloca ja povas lasi la indikon, ke li estas denaska parolanto, sed aldonu ankaŭ la indikilon pri la lingvo-nivelo (krome ja ankaŭ povas esti granda diferenco inter la aktiva kaj pasiva nivelo) - cetere ja ekzistas multaj denaskaj esperantistoj, kiuj ne vere bone regas la lingvon. Do la nocio denaska ja nur indikas, ke oni ek de sia naskiĝo eklernis la lingvon. Vi nature pravas en la senco, ke laiko kutime antaŭjuĝas, ke denaska parolanto devas bone regi sian lingvon. Lingoscience tio tamen tute ne estas prava. Oni eĉ povas komplete forgesi sian denaskan lingvon, se oni ĝin dum multaj jaroj ne uzas. Amike DidiWeidmann 23:58, 30. Jan 2009 (UTC)

Ekzercu vian lingvon, mi volonte helpas vin[redakti fonton]

Kara amiko, Arno supre fakte pravas rilate vian lingvonivelon. Kvamkam mi ja kredas, ke vi ne mensogas, dirante, ke vi denaske eklernis la lingvon. Sed en via trilingva familio Esperanto verŝajne havis maldominan rolon por vi. Certe via lingvo-nivelo rapide pliboniĝos, kiam vi aktive kunalboras en vikipedio! - Vi metis la citaĵon de Wales sur vian vikipediistan paĝon kaj ankaŭ kreis novan ŝablonon. La ŝablonon mi poluris, ĉar ĝi estas sufiĉe grava vizitkarto ne nur de vi (kun 20-o da intervikiligiloj, ĝin oni ne povas lasi plene da eraroj). Sur via vikipediista paĝo mi tamen ne intervenas. Tial jen la plibonigita versio sur via diskutpaĝo. Vi povas mem ĝin meti al via vikipediista paĝo, se vi tion deziras: Imagu mondon, en kiu ĉiu persono sur la planedo, havas liberan aliron al la tuta homara scio. Jen kion ni realigas, kunlaboru kun ni! Redaktu Vikipedion - Amike salutas vin DidiWeidmann 00:32, 31. Jan 2009 (UTC)

Estimata ! antaŭ ol rekrei denove ŝablonon bonvolu kontroli sekvante la interlingvajn ligojn ĉu ĝi jam ne ekzistas. Estis senutile rekrei {{PP}} dum sekvinte interlingvajn ligilojn el ekzemple en:Template:Userpagees:Plantilla:Página usuario, vi trovintus ke jam ekzistas {{Uzula paĝo}}. AL @ 08:48, 31. Jan 2009 (UTC)

Bonvolu mesaĝi klare[redakti fonton]

Mi bedaŭras, sed mi bone komprenas neniun el viaj mesaĝoj (nek Esperante, nek angle, nek france). Bonvolu mesaĝi al mi hispanlingve, se ĝi estas la lingvo kiun vi plej bone regas. AL @ 10:46, 31. Jan 2009 (UTC)