Uzanto-Diskuto:Sciureto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Sciureto!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi RG72 (diskuto)

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Do, mi ekigos kampanjon por akceptigi tiujn artikolojn kiel legindaj artikoloj, Kelkaj atendas dum pli ol unu jaro. Jen ili: Jorge Luis Borges, Baziliko Sankta Petro, Bildliteraturo, Bogoto, Ludwig van Beethoven, Brita imperio, George Byron, Bovo, Aŭgusto Cezaro, Johannes Brahms, Miguel de Cervantes, Winston Churchill, James Cook, Le Corbusier, Citrono, Diplomatio, Salvador Dalí, Marie Curie, Isabel la 2-a (Hispanio). Mi petas balotojn almenaŭ por kelkaj el ili.--kani (diskuto) 12:32, 24 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Ĉu tion vi deziris? Farite. Mi rekomendas, ke vi bluigu vian uzantopaĝon almenaŭ dirante: Sciureto estas eta sciuro. Ruĝaj ligiloj iom ĝenas.--kani (diskuto) 11:58, 18 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Jes, tion mi celis. Dankon!--Sciureto (diskuto) 13:12, 18 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi ĵus legis la artikolon Ludwig Schödl, al kiu grave kontribuis vi, kaj volas esprimi mian estimon pri via tre detala sondado. Eksperimente mi ĵus sondis en la reto je informoj pri Ernst Kissler - rezulto: nulo. Pri tia esperantisto sendube nur iu kun aparte bona aliro al paperaj fontoj (kiel vi) povus verki ion. ThomasPusch (diskuto) 21:24, 27 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton! Pardonu, ke mi ne tuj reagis. Mi nur nun legis vian mesaĝon. Verŝajne tiel detale kiel pri Schödl mi ne povas verki pri Kissler, sed mi povas rigardi, kion mi trovas pri li. Sciureto (diskuto) 13:14, 22 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
Nur nun postokaze mi volas ankoraŭ danki pro via artikolo pri Ernst Kissler. En la esperantlingva vikipedio tiaj biografioj pri historiaj esperantistoj havas bonan platformon bone esti vidataj, kaj indas ke la ofte aventuraj travivaĵoj aparte el la 1930-aj jaroj ne estu tute forgesitaj. ThomasPusch (diskuto) 18:31, 28 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Cetere: mi ja supozas ke vi estas sciuro kun bonaj kontaktoj al la aleaj arboj kaj la parkoj de Berlino. Tial mi petas vin pripensi ĉu ne eblus savi iujn fotojn kiel Dosiero:Magdanzklarigas1992.jpg, faritaj de Fritz Wollenberg por la "Jubilea Libro 1903 - 2003" por la Esperanto-Ligo Berlin. La uzanto Illuminatus tute ne atentis pri iuj notoj por garantii ke eblas sen kopirajtaj bremsiloj havi la fotojn ĉi tie. Per aldono de la 10 karaktroj {{PD-mem}} aŭ {{PD}} (kompreneble enkopiebla per nur unu klavopremo) iu ajn ensalutinta aktivulo de Esperanto-Ligo Berlin povus por ĉiam savi la fotojn kontraŭ forigo pro iuj dubindaj kopirajtaj leĝoj. Nun iuj fotoj nur ne buĉiĝis, ĉar la espewrantaj administrantoj obstine fermas ambaŭ okulojn kaj simple "ne rimarkas" ke ili jam ekde jaroj devintus forĵeti la fotojn: per jena ligilo vi tuj vidas ilin ĉiujn. Se vi havas iujn kontaktojn al iuj postenuloj de ELB, aŭ eble havas bonan kontakton kun la maljuna F. Wollenberg, eble vi povas uzi la kontaktojn por savo de la restintaj bildoj. Mi ne scias kiu iam - tiam forprenas bildon de la kategorio, sed mi rimarkas ke la kategorio ĉiam kiam mi rerigardas malpli larĝas - do la risko estas konkreta ke iam poste eble 1-2 jaroj la kategorio tamen estos malplena, kaj ĉiuj fotoj kiuj dum jaroj havis la ruĝan senlicencan kaston ĉe si estos buĉitaj. ThomasPusch (diskuto) 18:31, 28 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Burokratoj[redakti fonton]

Saluton! Ĉu vi bonvolus partopreni en elekto de du novaj burokratoj? Taylor 49 (diskuto) 18:30, 19 feb. 2023 (UTC)[Respondi]