Uzanto-Diskuto:Sciuro23

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Sciuro23!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Narvalo 18:20, 29. Nov 2005 (UTC)

Mi jam legis vian nomon ie, iam.

Ĉelsolo estas duonmonstro. Kion signifas solo tiusence? Ĉu ne estus pli bona ĉelfluid(aĵ)o aŭ simila? Narvalo 18:20, 29. Nov 2005 (UTC)


Kion signifas saŭvaĝa. Sajnas esti via inventaĵo (guglo=0). Narvalo 22:55, 20. Dec 2005 (UTC)

Prave, dankon!! Mi volis skribi sovaĝa!! :) Ĝis!!

Ŝablonoj[redakti fonton]

Saluton: Samidean'; mi volas inviti vin uzi la jenajn ŝablonojn {{dataro}}, {{loko|lando|urbo}} Se vi havas admonojn, aŭ ideojn, aŭ kritikojn pri la ŝablonoj [aŭ ne] Skribu min Bonvolu. Kuartaseo  08:36, 3. Jan 2006 (UTC)

Uzantskatoloj[redakti fonton]

Hola, kunlaboranto! Por respondi je via demando: sube de la uzantskatolaroj uzitaj en la vikipediistaj paĝoj, ekzistas ligon (uzantskatola helpo) kiu direktas al Vikipedio:Uzantoskatolo. Tie vi povas ekzemple alklaki la ligon "Interesoj" el kiu fontas plejparto de mia uzantskatolaro. Vi povas trafi la jam ekzistantajn aŭ neŝvite krei novajn kiuj kongruas kun viaj interesoj por "spicigi" vian vikian personecon. Ĝojan vikipediumadon kaj ĝis la retajpo ;) Internaciulo 10:16, 28. Jun 2006 (UTC)

Manlibro pri Vikipedio[redakti fonton]

Saluton,

mi kadre de TEJO-projekto verkis manlibron pri Vikipedio kaj volas al vi senpage sendi ekzempleron (aŭ eĉ pli da, se al vi utilus).

Ĉu vi al mi sciigos vian adreson?

Yves Nevelsteen 19:59, 21. Dec 2006 (UTC)

Saluton el Ĉeĥio[redakti fonton]

Saluton Fabien! Bona hazardo kaj plezuro renkonti vin ĉi tie en la Vikipedio! Mi esperas, ke vi fartas bone. Kaj ankoraŭfoje dankon pro via amika akompano de mi dum mia halteto en Strasburgo aŭtune! Salutas vin kore el Ĉeĥio Marek "Blahma" BLAHUŠ 00:05, 13. Jan 2007 (UTC)

hydrogen from algea[redakti fonton]

See : en:Talk:Biological_hydrogen_production_(Algae)#Germany.2C_more_info. Cheers. Mion 12:14, 21 February 2007 (UTC)

Kara Fabien,

Dankegon pro la invito ! Mi tamen ne estas en Montpellier aŭ proksime al Béziers nuntempe, ĉar mi devas trapasi longajn, tedajn kursojn en Saint-Cyr-au-Mont-d'Or dum ses semajnoj. Plie mi ne certas ke mi tuj kapablus paroli esperanton kun spertaj esperantistoj : jes ja, mi scias ke tion mi devos iam provi, sed mi ne sentas min preta. Bonan manifestacion ! (se vi planas ĉeesti ĝin)

Amike, Thomas Guibal 17:49, 12. Mar 2007 (UTC)

Saluton, ĉu vi estas la aŭtoro de la ĉi-supre menciita dosiero? Se jes, bonvolu mencii tion kun taŭga ŝablono sur la priskriba paĝo, ĉar la bildo ne estas tiel simpla, ke ne eblas kopirajte limigi ĝin. darkweasel94 (diskuto) 11:07, 24 Jul. 2013 (UTC)

Sama demando por la jenaj dosieroj: