Uzanto-Diskuto:Sergio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol fari (iom grandan) redakton, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru: se viaj redaktoj kontraŭas al la reguloj, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion. Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto!

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante --~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampoVia subskribo kun tempstampo

Vi disponas ankaŭ pri uzantopaĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi  --Tlustulimu 09:14, 1 Dec. 2011 (UTC)

Satem-lingvoj‎[redakti fonton]

Saluton, Sergio. Mi ĵus iomete plibeligis la tabelon en Satem-lingvoj‎. Por tio ekzistas la CSS-klaso "prettytable". Amike --Tlustulimu 16:32, 6 Feb. 2012 (UTC)


Dankon, Tlustulimu. Sergio 07:37, 7 Feb. 2012 (UTC)Sergio

Alŝuti al la Komunejo[redakti fonton]

Saluton Sergio! Dankon por alŝuti liberajn dosierojn al Vikipedio. Ĉu vi sciis, ke, se vi alŝutas ilin al la plurlingva Vikimedia Komunejo, ankaŭ aliaj projektoj, en Esperanto kaj aliaj lingvoj, povas uzi ilin, kaj ili estos pli facile troveblaj per la tiea kategori-sistemo? Estus bone, se vi estontece alŝutus bildojn tien - via Vikipedia konto funkcios ankaŭ tie. Dankon pro viaj kontribuoj! darkweasel94 08:21, 5 Sep. 2013 (UTC)

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 21:58, 30 Dec. 2013 (UTC)

Saluton. Ĉu tiu artikolo ne havas korespondanton en alia lingvo? Mi ne scias tiun koncepton en mia gepatra lingvo. Se vi diras al mi ties tradukon al iu ajn lingvo, mi metos la alilingvajn ligilojn.--kani (diskuto) 10:04, 2 Nov. 2014 (UTC)

Bedaŭrinde mi ne trovis en la alilingvaj Vikipedioj apartan artikolon por ĉi tiu aparta koncepto. La aliaj Vikipedioj ne klare distingas la aparatajn legilojn (e-reader, elektronika librolegilo) disde la programa rimedo (e-reader software, e-reader application, e-book viewer...).
La informoj estas disĵetitaj tra diversaj aliaj temoj. Ekz-e la rusa Vikipedio havas «komparon de legilaj programoj» ĉe «Сравнение программ для чтения электронных книг», artikolo kiu fakte malmulte respondas al sia anglalingva referencato «Comparison of e-book formats»; la anglalingva Vikipedio entenas pli specialajn artikolojn «Comparison of Android e-book reader software», «Comparison of iOS e-book reader software» — sed malhavas artikolon pri la ĝenerala koncepto mem.
-- Sergio (diskuto) 13:45, 2 Nov. 2014 (UTC)

Saluton. Ĉu tiu artikolo ne havas korespondanton en alia lingvo? Mi serĉis korespondanton en konataj ligvoj de mi kaj trovis du similajn, sed ne tute korespondajn, kvankam profiteblajn. Laŭ mi, gravas ke artikolo estu kunigita al aliaj kaj al aliaj lingvoj kaj interne en la esperanta versio. Por tio lasta mi metis alidirektilojn en rilataj artikoloj por veni al Manskribaj literoj. Por la aliaj lingvoj mi trovis en la angla kun versio en aliaj lingvoj en:Script typeface kaj en:Handwriting. Neniu havas korespondanton en Esperanto. La unua ne egalas al via artikolo, sed temas ĉefe pri presliteroj kiuj imitas la manskribadon. Oni povus ligi vian al tiu se oni aldonas pliajn frazojn klarigante tiun fakton (jam estas tia aludo). La dua temas pri la tuta agado kaj ne nur al la literformoj. Oni povus ligi vian al tiu se oni aldonas pliajn frazojn pri tio (jam estas tia aludo). Lastakaze eblas ankaŭ alinomigi la artikolon al Manskribado, dum la nuna titolo restus kiel alidirektilo. Ĉu vi povas decidi?--kani (diskuto) 10:30, 22 Feb. 2015 (UTC)

Mia celo estas rilatigi tiun artikolon al la angla-franca "cursive", kaj anstataŭigi la nunan kursivon per artikolo kiun ligiĝu kun "italique-italics". Mi ankoraŭ ne finfaris tion. --- Sergio (diskuto)

Kara, vi subtenis la malŝalton de la x-sistemo. Laŭ mia kompreno tamen tio postulus, ke por estonte tajpi supersignojn, necesus instali novan programon. Mi tial kontraŭas la proponon, ĝis oni povas kontentige respondi miajn demandojn. Ĝis nun neniu el la dek, kiuj subtenis la proponon de KuboF donis al mi kontentigan respondon. Bonvolu legi miajn komentojn, kaj aŭ respondi al miaj demandoj kontentige, aŭ tiam pripensi vian subtenon. Ke vi mem persone kun la nova sistemo dank al la softvaro, kiun vi posedas, ne havas problemon, fakte tute ne estas tolerebla argumento por tiuj, kiuj ne posedas tiun softvaron kaj tiam simple ne plu scias, kiel ili povos tajpi la supersignojn. Do bonvolu reiri al la diskutopaĝo, legi miajn demandojn kaj argumentojn, kaj aŭ respondi, aŭ tiam klarigi, kial vi tamen ne ŝanĝas vian subtenan opinion aŭ ĝuste retiri vian subtenon. Dankon por via kompreno! DidiWeidmann (diskuto) 13:15, 22 Feb. 2015 (UTC)

Saluton Sergio! En artikolo Komando (komputa), en la frazo "Aliflanke, la procesoro aŭ periferia aparato disponigas aron da siaj komandoj, kiuj ĝi interpretas aparate aŭ mikroprograme;" ŝajnas al mi ke mankas akuzativo, ĉu en "kiuj", aŭ en "ĝi", mi ne sukcesis interpreti. --Dominik (diskuto) 10:29, 27 Mar. 2015 (UTC)

@Dominik kaj Sergio: Mi aldonis la akuzativon al "kiuj", ĉar alia varianto ne havas sencon. --Tlustulimu (diskuto) 13:21, 27 Mar. 2015 (UTC)
Prave, dankon. --- Sergio (diskuto)

Saluton, Sergio. Iu ulo el la portugala vikipedio ĵus provis korekti ion en Lua. Tamen li iomete fuŝis terminon. Ĉu vi povus rigardi, ĉar eblas pli bone distingi la anglajn terminojn "table" kaj "array" tie. Nuntempe ambaŭ havas la saman tradukon, kio ne povas esti ĝusta. Sed en Komputeko mi trovis nur tradukon por "array". --Tlustulimu (diskuto) 14:23, 29 Maj. 2015 (UTC)

@Tlustulimu kaj Sergio: Mi verkis artikolojn asocia tabelo, hakettabelo — ĉar fakte Lua uzas asociajn tabelojn de la speco hakettabelo. Krome, la artikolon Tabelo (datumtipo) mi alinomis Tabelo (datumstrukturo), kaj ties antaŭan nomon mi donis al nova artikolo pri la ĝenerala tabelo (abstrakta datumtipo, kiel en la angla Wikipedia). Restas iom korekti la nunan Tabelo (datumstrukturo), kion mi baldaŭ faros. La koncernab parton de la artikolo pri Lua mi korektis, --Sergio (diskuto) 15:41, 1 Jun. 2015 (UTC)
@Sergio: Dankegon pro viaj korektoj. Bedaŭrinde mi ne havas taŭgan vortaron pri la informatikaj terminoj. Ĉu tia libro ankoraŭ haveblas ie? --Tlustulimu (diskuto) 15:45, 1 Jun. 2015 (UTC)
@Tlustulimu kaj Sergio: Estas mia Komputada Leksikono, iom malnova, sed rete konsultebla (mi ne plu ĝin aktualigas, preferante verki en Vikipedio aŭ ReVo). Kaj vi supozeble konas Komputekon, kiun mi iam recenzis. --Sergio (diskuto) 16:06, 1 Jun. 2015 (UTC)

Tipara familio[redakti fonton]

(Mi malfaris la du vortoŝanĝojn fare de DidCORN, kiu insistas pri ili; mi, simetrie, insistas pri mia originala versio. Mia respondoj al @DidCORN aperas enŝovite kaj subskribite.)

Skribis DidCORN je la 26-a de aŭgusto 2015, 20:15 (UTC):

Kara esperantista redaktanto, mi ne konsentas kun viaj forviŝoj de miaj korektetoj al via artikolo.

Kaj mi, simetrie, ne konsentas kun viaj korektoj. La malkonsento konsistas en lingvaj preferoj, kaj malprobablas (kvankam ja ne maleblas), ke ni sukcesos konvinki unu la alian. Tial en tiaj okazoj oni lasu la version de la pli frua aŭtoro (ĉi-okaze tia aŭtoro estas mi).--Sergio

... Rigardu la difinojn sur NPIV de garnituro, sortimento, dizajno (kiu malaperis en PIV) kaj dezajno (kiu sur Vikipedio jam alidirektas al la vorto fasono, samekiel dizajno). Dum garnituro rilatas al kio garnas kaj estas almetita al objekto (laŭ PIV) ...

Tio, kion vi priskribas, estas garnaĵo. Garnituro estas aparta radiko memstara, laŭ NPIV:
garnitur²o. Aro da samspecaj aŭ samcelaj objektoj, kiuj prezentas unu tutaĵon, komplekson, sortimenton: garnituro de kameno (horloĝo kun vazoj ktp), de skribotablo (skriboplato, inkujo, sorbilo, tondilo ktp); garnituro por la ungoj (fajliloj ktp); garnituro de manĝilaro; garnituro da butonoj por robo, da boltiloj. ☞ ensemblo, kompleto, serio.--Sergio 04:25, 27 Aŭg. 2015 (UTC)

... sortimento rilatas al aro da samcelaj objektoj (laŭ PIV), tiu lasta termino ŝajnas al pli multe pli taŭga por priskribi tiparan familion.

Ne. «Garnituro» implicas kompleton iom plenan por sia funkciado; «sortimento» ĉi tiun nuancon pri kompleteco malhavas, ĝi povas esti okaza, hazarda, nekompleta aro, ekz-e io prezentata kiel ekzemplo.--Sergio 04:25, 27 Aŭg. 2015 (UTC)

... Dum dizajno estas sinonimo de dezajno en ReVo, sed malaperis en PIV, ĉu ne estas prefereble uzi dezajno-n, kiu estas (laŭ PIV) formo kaj aspekto de artefarita objekto, kiu estu funkcitaŭga kaj estetike valora, tute konforme al la kunteksto. Amika kontraŭdiranto--DidCORN la 26-a de aŭgusto 2015, 20:15 (UTC)

PIV entenas nek dizajnon nek dezajnon. NPIV registris nur dezajnon, kio pruvas ke ĝi ne estas tre fidinda kiel «plena» vortaro, ĉar dizajno estas reale uzata kaj bone atestita (vd la atribuitajn ekzemplojn en ReVo). El la du variantoj dizajno estas pli kohera, ĉar ĝi estas konsekvence fonetika; dum dezajno estas malsistema, ĥimera: la unua silabo estas laŭskriba, la dua estas laŭsona. En la nacilingvoj oni kutimas aŭ prunti la tutan vorton laŭskribe (kiel das Design en la germana), aŭ transskribi la tutan vorton laŭsone (bulgare дизайн, estone disain, kroate dizajn, litove dizainas...). Do, la NPIVa elekto estas nek logika, nek internacia.--Sergio (diskuto) 04:25, 27 Aŭg. 2015 (UTC)

Skribis DidCORN je la 27-a de aŭgusto 2015, 13:35 (UTC):

Saluton Sergio. Mi ne estas leksikografo kaj ne povas decidi kiu el la du neologismoj dizajno kaj dezajno estu prefereble elektata. Tamen Vikipedio ne estas la loko por trudi la uzon de neologismo (ĉitie dizajno) ne plu ekzistanta en la vortaro. Antaŭ insisti pri ĝia uzo, estus pli konvene peti la ŝanĝon al la Esperanta Akademio, konvinki ĝin per viaj (jes fortaj) argumentoj.
Sergio al @DidCORN: Dizajno kaj dezajno havas egalan statuson: ambaŭ estas uzataj, ambaŭ estas neoficialaj. La Akademio nenion decidis pri tiuj vortoj. Insisti pri «dezajno» estas samgrade «trudi» tiun formon fuŝan, kiel insisti pri «dizajno». Tial mi lasas neŝanĝita «dezajno»n de aliaj aŭtoroj, tamen mi postulas ke oni egale respektu mian preferon por «dizajno» en ĉi tiu ankoraŭ ne decidita afero.
Vi miskomprenas la difinon de «garnituro».
Sergio: Mi, kompreneble, havas alian opinion :)
Tiu termino estas de longe Oficiala radiko, kun origina signifo «Akcesoraĵo por ornami».
Sergio: Tio estas misgvida etmologiemo. Oni ne konfuzu garnituron kun garnaĵo. Simile kulturo neniel rilatas al la etimologie parenca kulto, fakturo semantike neniel rilatas al fakto.
La senco de garnituro poste enlarĝiĝis al akcesoraj aĵoj, la pruvo estas la ekzemploj, kiujn vi trovis en la vortaro: ekz. garnituro de skribotablo enhavas kiel elementojn skriboplato, inkujo, sorbilo, tondilo, kiuj ne formas aron da skribtabuloj; sammaniere, la garnituro de bifteko estas kutime fritoj (fakte konsiderataj ĉitie kiel tutaĵo), kiuj tute ne estas aro da biftekoj.
Sergio: Tie ankaŭ aperas «garnituro por la ungoj (fajliloj ktp)», kio estas pli klara ekzemplo. Kaj Z en «Revizoro» parolas pri «vesta garnituro», per kiu li tradukas la rusan „пара платья“, t.e. „vestoparo“, t.e. vestokompleto el surtuto kaj pantalono. Ne temas pri ia garnaĵo, temas pri kompleto (aŭ PIVe «ensemblo»). Kaj «garnituro de bifteko» estas komika eraro (ĝi certe ne signifas «garnaĵo de bifteko»).
Kie vidis vi, ke garnituro devas esti kompleta' (?) aro da samspecaj aŭ samcelaj objektoj?
Sergio: La difino precizigas, ke tiu aro formas «unu tutaĵon», «komplekson».
Kie vidis vi, ke sortimento povas (do povas ankaŭ ne) esti okaza, hazarda, nekompleta aro; plie "io prezentata kiel ekzemplo" NE ESTAS sortimento, sed specimenaro.
Sergio: «Specimenaro» jes estas prezentata kiel sinonimo de «sortimento». Kaj vidu en la NPIVa difino:
Kolekto da specimenoj de varoj, por elmontradi al klientoj, detalistoj ks: sortimento da tukoj, da tranĉiloj, da libroj. 


«Sortimento» estas de longe Oficiala radiko; rigardante ĝian duan difinon (domaĝe ne plu aperantan en la Nova Plena (?) Ilustrita Vortaro), kiu ESTAS aro da diversaj samspecaj aŭ samcelaj objektoj, ŝajnas do al mi, ke sortimento tute taugas por priskribi tiparan familion, ĉu ne? --DidCORN la 27-a de aŭgusto 2015, 13:35 (UTC)
Sergio: Kaj garnituro, kaj sortimento estas kolektoj, tamen malsamaj. La PIV-difinoj estas konfuze similaj; fakte ĉe «garnituro» temas pri aro da objektoj precipe samcelaj; kaj ĉe «sortimento», samspecaj. En garnituro da instrumentoj (tubistaj, skribistaj ktp -- angle tool kit) aperas iloj malsamspecaj, sed servantaj la koncernan celon (inkujo kaj plumo por skribi ktp); en sortimento de magazento povas esti dekoj da ĉemizoj, kiuj varias laŭ la koloro, ŝtofo aŭ grando. — Mia komputilo disponigas vastan, sed iom okazan sortimenton da tiparaj familioj (Tajmzo, Arialo, Palatino...); ĉiu el ili estas garnituro entenanta almenaŭ tri tradiciajn fasonojn kun aparta funkcio tipografia (rektan, kursivon, graseton). Simile, «presejo kun vasta sortimento da tiparoj» bone sencas, sed tio ne signifas «presejo kun vasta tipara familio» -- tio estas kiel «magazeno kun riĉa sortimento da ĉemizoj».--Sergio (diskuto) 04:06, 28 Aŭg. 2015 (UTC)

Reĝistro[redakti fonton]

Saluton Sergio. Mi ŝanĝis la terminon reĝistro al registro, ĉar registro konformas al la FUNDAMENTA RADIKO "REGISTRI", kiu havas en ReVo teknikan kaj fakan signifon (vidu [1] registri), dum la NEOLOGISMO (sen vera nek neceseco nek utileco) reĝistro, kiu aperas en la malnova ReVO, malaperis en la nova NPIV. Prave ĝia signifo en komputado estis aldonita en ĉi-lasta(vidu [2]dateningo.--DidCORN la 29-a de aŭgusto 2015, 16:55 (UTC)

@DidCORN: Hm, ĉu vi komprenas, kion signifas «reĝistro»? La Fundamento (UV) difinas la verbon «registr(i)» per la angla traduko «(to) register», la franca «registrer» ktp. Laŭ la lingva logiko la substantivo «registro» devus signifi «registrado» aŭ «registraĵo» (analogie al skribi → skribo).
La signifo «Serio de la enskribitaj notoj» estas iel-tiel pravigebla (kp "skribo" = "skribaĵo"); pro la internacieca konfuzo aldoniĝis la signifo muzika (La sonamplekso de instrumento aŭ voĉo), kiu neniel sekvas el la Fundamenta difino.
Nun, kiel la komputila signifo "konformas" al la fundamenta signifo? Komputila reĝistro estas nek registraĵo nek registrado, ĝi estas speciala, rapidega memorĉelo. Oni povas registri ion en reĝistron, aŭ legi ion el ĝi; oni egale povas registri sur magnetan diskon aŭ en alian memoron. (Cetere, estas nurlegaj reĝistroj, kiujn oni povas nur legi.)
"Reĝistro" estas vorto eksterfundamenta, kaj kompreneble en la zamenhofa epoko oni ne povas scii pri tia memorspeco. Ankaŭ "komputilo" estas vorto egale eksterfundamenta.
ReVo ne estas «pli malnova» ol NPIV, ReVo plu estas kompilata kaj redaktata. Multaj artikoloj de ReVo estas pli seriozaj kaj fidindaj, ol tiuj de PIV aŭ NPIV. Interalie, ReVo pli serioze atentas la realan uzon, la citaĵoj el la "bonaj aŭtoroj" (kiuj en la PIV-oj iam-tiam aperas falsite) estas kontrolataj kaj provizataj je precizaj referencoj.
Se vi tiom zorgas pri la Fundamento, vi devus malakcepti ke la fundamenta radiko REGISTR ricevu signifon malakordan kun la signifo fundamenta. Atentu ne nur la eksteran formon de la vortoj, sed ankaŭ ilian signifon. Alie rezultos io simila al la parodia «Karaj papo kaj mamo».--Sergio (diskuto) 17:37, 29 Aŭg. 2015 (UTC)
Sergio, ne pruntu al mi, kion mi ne estas. Mi nur vidas, ke en ĈIUJ lingvoj la saman radikon estas uzata por la malsamaj signifoj de registro, KROM pri Esperanto; mia konkludo estas, ke la evoluo de la esperanta lingvo "glitas" al kroma lingvo de la angla, kie Esperanto nur esperantigas la anglajn terminojn aŭ laŭ la angla skribaĵo aŭ laŭ la angla prononco, domaĝe!--DidCORN la 29-a de aŭgusto 2015, 20:35 (UTC)
@DidCORN: Simile multaj lingvoj (ekz-e la angla, la franca, la germana) konfuzas akcenton kun akĉento. Kaj ekz-e ankaŭ en la rusa ekzistas la vorto «акцент» (prononcata /akcent'/), kiu tamen signifas nepre nur «akĉento», kaj neniam «akcento». (Tial por mi neniel evidentas, ke la formoj REGISTR en la traduklisto prezentas la saman homonimion en ĉiuj lingvoj, kian ĝi prezentas en la angla.)
Trudante al Esperanto la konfuzon inter «registro» kaj «reĝistro» vi trudas al ĝi la difekton angla-franca-germanan similan al la konfuzo inter «akcento» kaj «akĉento»: tio estas malracia sklaveco semantika, je la nivelo spirita. Min neniom ĝenas, ke la materia formo «reĝistro» proksimas la sonformon anglan — tio ja faras ĝin facile rekonebla; por mi pli gravas, ke per ĝi ni malkonfuzas la homonimion, kiu malkonfuzo estas raciigo kaj liberigo spirita. Esence do, apartigo per tiu formo angleca estas malangligo.--Sergio (diskuto) 03:45, 30 Aŭg. 2015 (UTC)

Propra retejo[redakti fonton]

Saluton Sergio. Via propra retejo sajnas elreta, kaj la artikolo Ŝava alfabeto ligas al viaj retpaĝoj, do indus ŝalti ilin enrete ree baldaŭ :) ~nmaia d 18:16, 28 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

@nmaia: Efektive, la servilo de mia retpaĝaro serioze paneis, kaj nun estas en riparo. Oni promesas disponigi ĝiajn servojn en februaro. Tre maloportune )-: --Sergio (diskuto) 03:13, 29 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
Dankon pro la respondo! Bonvole sciigu min, kiam ĝi ree enretiĝos; mi ekkonservos vian paĝaron ĉe la Interreta Arĥivo ĉiaokaze. ~nmaia d 11:30, 29 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
@nmaia: Min tedis la atendado de riparo, kaj mi migris al alia provizanto. Nun mia paĝaro estas ĉe http://kovro.heliohost.org. La ligilojn de la Ŝava alfabeto mi ĝisdatigis.--Sergio (diskuto) 07:46, 7 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton. Vi kreis la artikolon Leksikografia ordo (matematiko) ligita al alilingvaj artikoloj kiuj ĝenerale nomiĝas Leksikografia ordo, kaj la artikolon Leksikografia ordo ligita al alilingvaj artikoloj kiuj ĝenerale nomiĝas Alfabeta ordo; en ĝia enkonduko vi mem diras, ke tio ne samas al alfabeta ordo. Nun mi intencas krei la artikolon Alfabeta ordo ligota al alilingvaj artikoloj kiuj ĝenerale nomiĝas Alfabeta ordo. Mi ne komprenas la teknikajn tialojn havi du artikolojn por la koncepto Leksikografia ordo. Vi eble jes, sed klare tio kolizias kun la neceso por atikolo al Alfabeta ordo. Mi vidas klaran solvon ke oni malligu Leksikografia ordo el ligoj al alilingvaj artikoloj kiuj ĝenerale nomiĝas Alfabeta ordo. Poste oni povas religi ĝin al alilingvaj artikoloj kiuj ĝenerale nomiĝas Leksikografia ordo kaj pri la artikolo Leksikografia ordo (matematiko) mi ne scias ĉu ekzistas artikoloj al kiuj ligi ĝin aŭ kunigi ambaŭ, sed ĉiuokaze necesas liberigi la spacon por la artikolo Alfabeta ordo. Mi atendas vian respondon por povi fari mian taskon. Dankon.--kani (diskuto) 17:48, 18 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

@kani:
Kani diris:
«Mi ne komprenas la teknikajn tialojn havi du artikolojn por la koncepto Leksikografia ordo
Ekzistas leksikografia tradicio ordigi la vortojn; ĝi meritas apartan artikolon. Kaj ekzistas ties matematika ĝeneraligo, vaste uzata en komputado kaj matematiko, kiun oni nomas per la nomo de ĝia prototipo, «leksikografia ordo». Ankaŭ ĝi meritas apartan artikolon.
La uzo de la sama termino ne estas hazarda, en ambaŭ okazoj temas pri unu sama ideo -- rilate al malsamaj aplikaj kampoj.
Kani:
«en ĝia enkonduko vi mem diras, ke tio ne samas al alfabeta ordo».
Per tio mi volis diri, ke ĝi ne samas kun la «alfabeta ordo» en ties normala esperanta senco:
«alfabeta ordo» = «la ordo de la literoj en la alfabeto».
Alivorte: mi diris, ke laŭ la normala lingva logiko «alfabeta ordo» sugestas alian signifon, ol tiu, kiun trudas al ĝi la angla Vikipedio.
Same opinias la franca Vikipedio en la responda artikolo fr:Classement alphabétique:
Le classement alphabétique ... est plus complexe que le seul ordre alphabétique, simple classement de ces signes eux-mêmes pris isolément.
La angla “en:Alphabetical order” en la angla Vikipedio estas mistermino, kaj la anglalingvaj fakuloj kiuj flegas sian terminaron tiel ne diras. Oni diras ekz-e “dictionary order” (tiel ekz-e en la instrukcio por uniksa komando sort) aŭ “collation order” (en la operaciumoj, en la unikoda normo: “Unicode collation algorithm”).
La mistermino «alfabeta ordo» maltaŭgas ankaŭ tial, ke en multaj lingvoj uzantaj kromsignojn ne ĉiuj tiuj signoj aperas en la alfabeto; ekz-e en la francan alfabeton oni ne inkludas ô, é -- sed leksikografo kompilanta vortaron devas atenti la ordon de
cote
côte
coté
côté
coter
Estas iom perversa situacio: la termino “lexicographical order” aperas nur en sia metafora signifo, dum por ĝia rekta signifo estas uzata mistermino “alphabetical order”.
Kani:
«Nun mi intencas krei la artikolon Alfabeta ordo ligota al alilingvaj artikoloj kiuj ĝenerale nomiĝas Alfabeta ordo»
Kiun nocion esprimu via artikolo? La angla artikolo temas pri la rektasenca leksikografia ordo (t.e. “dictionary order”), kaj tion mi jam priskribis en Leksikografia ordo. Tio estas «leksikografia ordo en la senco leksikografia».
La artikolon en la angla Vikipedio verkis fuŝulo, kaj pluraj alilingvaj vikipediistoj obeeme imitis la fuŝon. Tio ne estas imitenda.---Sergio (diskuto) 04:29, 19 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Saluton. Evidente vi scias pri tio multe pli ol mi. Eble ankaŭ pli ol la averaĝa uzanto de Vikipedio. Vi absolute rajtas kaj devas inkludi ĉiujn tiujn nuancojn kaj sciojn en la koncernaj artikoloj. Sed mia konstato estas, ke en la ĝenerala vikisistemo estas milionoj da artikoloj en centoj da lingvoj kaj neniu povas korekti ĉion ajn. Alia konstato mia estas, ke ekzistas multaj artikoloj en diversaj lingvoj kiuj nomiĝas alfabeta ordo, koncepto kiun mi kiel filologo uzis dum jardekoj kaj kiel esperantistoj almenaŭ dum du jardekoj (eble ne tiom sufiĉe). Pro tio mi kreis la ĝermon de tiu artikolo kaj volas ligi ĝin al la similaj artikoloj en aliaj lingvoj, ĉar ofte oni venas al Esperanto el aliaj lingvoj. Vi estas bonvena ampleksigi tiun artikolon, nuancigi ĉion ajn kaj eĉ kontraŭdiri la ĝeneralan ideon ke estas io nomita alfabeta ordo.--kani (diskuto) 11:42, 19 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Verkinte tion supran, mi konstatis, ke jam oni rearanĝis la ligojn laŭ mia sugesto. Do, mi iom pliampleksigos alfabeta ordo kaj vi estas libera same pliampleksigi la artikolon. Dankon pro ĉio kaj mi restos je via dispono.--kani (diskuto) 11:42, 19 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Celio / Kelio[redakti fonton]

Ĉu vi volas aldoni opinion pri https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Alinomendaj_artikoloj#Kaelio_-%3E_Celio_/_Kelio? Lingvano (diskuto) 09:30, 3 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Burokratoj[redakti fonton]

Saluton! Ĉu vi bonvolus partopreni en elekto de du novaj burokratoj? Taylor 49 (diskuto) 07:06, 17 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Dubo pri gramatiko[redakti fonton]

Ĉaŭ Sergio. Kiel vi? Mi skribas al mi, ĉar mi ekhavis dubon pri gramatiko. Kiu frazo estas korekta el la jenaj?

  • Mi taksas vin amiko
  • Mi taksas vin amikon

Ĝis baldaŭ. Amike, —Supernabla🪰🍃 00:45, 10 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton. El la du frazoj ĝustas nur la unua (Mi taksas vin amiko). En ĝi amiko estas predikativo. Iom simile ne maleblas diri
Mi opinias vin [esti] mia amiko.
La dua frazo estas erara, sed eblas fari similan per kiel:
Mi taksas vin kiel amikon.
Tiam eblas ankaŭ alisenca frazo:
Mi taksas vin kiel amiko.
En tiu lasta frazo la nominativa kiel amiko karakterizas la subjekton Mi: «Tiun takson mi faras kiel amiko».-- Sergio (diskuto) 05:56, 10 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Dankon pro la klarigo. Komprenite. Nun mi ne havas dubojn. Bonan dimanĉon, —Supernabla🪰🍃 11:07, 10 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Artikoloj pri gramatiko[redakti fonton]

Saluton. Mi volas nur esprimi miajn sincerajn dankojn pro la serio de gramatikaj artikoloj. Ili ege necesis kaj endas.--kani (diskuto) 17:47, 13 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

@kani: Mi ĝojas, ke vi aprezis mian laboron.--Sergio (diskuto) 11:27, 15 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Vikivortaro[redakti fonton]

Saluton kara! Mi decidis kandidatiĝi kiel administranto je Vikivortaro. Vi povas esprimi vian opinion ĉi tie: [3] RG72 (diskuto) 12:26, 15 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

RG72 jam delonge havas personan problemon pri mi tute nerilata al vikioj, kaj ripete tre agreseme atakas min: [4] neakceptebla kondutmaniero: Ĉu vi mem likvidos viajn vandalaĵojn ... Ĉu vi komprenas ke vandalismo estas punenda per forbaro?. Taylor 49 (diskuto) 00:01, 17 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Idiolekto[redakti fonton]

Saluton. Ege plaĉis al mi la artikolo, tiel ke mi aldonis iom. Mi esperas, ke vi akceptos tion. Se ne, bonvolu forigi ion ajn. En mia redakto mi uzis la vorton "kejlvorto", sen absoluta certeco; ĝi povus esti simple kejlo, ŝtopvorto ktp. Fakte ne ekzistas tiu artikolo en Vikipedio, sed nur kejlo kun ĉiuj signifoj, sed neligita al ajna lingvo. Reta Vortaro indikas hispanan muletilla kaj anglajn pin kaj peg. Por pin kaj peg estas esperantlingvaj artikoloj, ne por muletilla, kio vere necesas. Ĉu vi povas helpi en ambaŭ decidoj: krei muletilla kaj ligi artikolon kejlo. Dankon.--kani (diskuto) 10:58, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi trovas vian aldonon utila, tamen al mi malplaĉas la franceca metaforo kejlo, kiu estas tute nekomprenebla al la homoj kiuj ne scias la francan vorton Cheville. Cetere, ĝi rilatas nur al versofarado, dum vi, supozeble, celis tion, kion ruse ni nomas "parazitvortoj". Tial mi aldonis la artikolon Ŝtopvorto, kaj laŭe redaktis vian aldonon. Dankon pro la ideo.--Sergio (diskuto) 13:29, 13 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Dankon pro la plenumo.--kani (diskuto) 14:04, 13 dec. 2023 (UTC)[Respondi]