Uzanto-Diskuto:Surfo/Arkivo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tio estas arkivo de malnovaĵoj sur la diskutpaĝo de Surfo.

Parto de la malnovaj diskutoj ŝajnas jam tute ne kompreneblaj, ĉar iam estis kutime, eĉ rekomendite, skribi respondon sur la diskutpaĝo de la demandinto, ne ĉi tie. Mi kelkfoje observis tion, sed jam ne.



Mi bedaŭras[redakti fonton]

Mi bedaŭras, ke vi nuligis miajn versiojn pri Uusikaupunki kaj Nokia (urbo). Tiamaj fabrikoj ne donas laboron, sed donas laborlokojn. Ili dungas laboristojn, do ili estas dungantoj. Vidu ĉe Zamenhofo. Estime Jargan 27.01.2009.

Mi tre bedaŭras, ke vi entreprenis sisteman anstataŭigadon de tute aprobinda vorto per alia, kiu eble estas samsignifa, eble ne. La plejparto de la artikol-verkintoj, kiuj uzis la vorton “labordonanto”, konscie elektis la vorton, kaj oni ne ŝanĝu unuopajn, bonajn vortojn pro okaza kaprica prefero. Mi povas tute same refute diri, ke dunganto donas nek laboron nek laborlokon, sed nur faras ian kontrakton. Pri Zamenhofeco de via prefero mi tre dubas. Se vi serĉas en seriozaj altnivelaj tekstoj, vi trovas ambaŭ vortojn uzatajn. Ekzistas nenia kialo deklari unu vorton malaprobinda, des malpli starigi ian ismon el tio. --Surfo 19:09, 27. Jan 2009 (UTC)
"Labordonanto" kiel "dunganto" troviĝis en E-vortprovizo, ĉar de tempo al tempo oni erare tradukas iujn vortojn el aliaj lingvoj. Vidu Listo de falsaj tradukoj. Ĉu ni povus konsenti al ĉi tio? Estime Jargan 27.01.2009.
Mi komprenas la sintenon de Jargan. Ankaŭ mi evitas la vorton "labordonanto", ĉar ĝi estas tiom malklara. "Labordonanto" tute ne donas laboron. Li donas monon kaj ricevas laboron rekompence. Kontraste "dunganto" estas tute klara kaj ne miskomprenebla. --PaulP 20:29, 27. Jan 2009 (UTC)

Ankaŭ mi eble komprenas, kion Jargan volas diri. Lia diro sin bazas sur tro mallarĝa interpreto de laboro, kaj li ankaŭ ne atentas, ke la signifoj de labordonanto kaj dunganto povas (grave aŭ nuance) diferenci. Oni povas diri ekz., ke “La plej grandaj labordonantoj de Islando estas la oceano kaj la fiŝprodukta industrio”, dum dunganto estus iom stranga en tia frazo (tamen, eĉ tion mi ne korektus). Ne ĉiam nur unu vorto estas ĝusta kaj ĉiuj aliaj estas eraraj, kvankam esperantistoj ofte pensas tiel kaj pro tio kverelas. Ĉiuokaze, labordonanto estas ekzistanta kaj daŭre uzata vorto, kaj eblas argumenti por ĝi. Ne estas tasko de Vikipedia redaktanto forpeli tiajn vortojn pro okazaj preferoj, eĉ se tiuj baziĝas sur momenta logiko. – (La Viki-paĝo pri “falsaj tradukoj” ŝajnas unuavice ies fantaziaĵo.) --Surfo 08:03, 30. Jan 2009 (UTC)

En multaj lingvoj “laboro” signifas i.a.: 1. homan fortostreĉon, penadon; 2. laborlokon, laborpostenon. Mi supozas, ke en via gepatra lingvo verŝajnas. Ĉi tiun plursignifatecon oni enmetis malprudente ankaŭ en Esperanton. Nun ekzemple “merita labordonanto” povas signifi: 1. laboriston donintan diligente sian laboron, penadon; 2. dunganton, kiu por sukcesi en sia entrepreno, donis al laboristoj (kiuj deziras salajri) multe da laborlokoj. Ĉu ĉi tiu dusenco estas oportuna? Ĉu ĉi tion celis L. Zamenhof? --77.237.0.105 11:45, 4. Feb 2009 (UTC)
Mi ne vidas ian dusencecon, nur normale, oportune elastan sencon. Cetere, por ke via interpreto estu pravigebla, vi diru ekz. “Li labordonas al la fabriko” anstataŭ “Li laboras en [aŭ por] la fabriko”? Z skribis ekzemple “ŝi anstataŭ dezirata laboro ricevis almozon” kaj “Hodiaŭ oni donis al via patrino laboron, por kiu oni pagos al ŝi” kaj “unu el la Varsoviaj ilustritaj revuoj, plej riĉaj kaj povantaj doni laboron al plej multe da homoj” kaj “tie li trovis Germanan majstron, kiu donis al li laboron”, ktp. Tiuj “doni laboron” certe ne signifas “labori”, kaj “ricevi laboron” ne signifas “ricevi la fruktojn de ies laboro”, kion proponus via interpreto. Kompreneble, oni povas per diversaj argumentoj kritiki la vorton labordonanto, sed ne per pure lingvaj argumentoj. Harfendemulo trovas kritikindaĵojn ankaŭ en dunganto. (Krome, bv. rimarki, ke laboristoj apenaŭ deziras salajri, sed ricevi salajron aŭ esti salajrataj.) --Surfo 14:31, 6. Feb 2009 (UTC)
Mi esprimas aprobon por vi pro via penado elserĉi la ekzemplojn ĉe Zamenhofo. Mi pri ili ne sciis. Samtempe permesu al mi, ke mi restos ĉe mia opinio pri "labordonanto". Vi ne konvinkis min nek mi vin. Mi tamen esperas, ke ĉi tiu diskuto revenos iam sur E-forumon, ĉar la temo laŭ mi estas priparolinda. Dankon por vi! Jargan --195.136.148.214 21:55, 26. Feb 2009 (UTC)

Kiu temo estas priparolinda? Ĉi tie interplektiĝis du temoj. La unua, ĉefa demando estis ĉi tio: Ĉu oni faru ampleksajn, sistemajn ŝanĝojn en Vikipediaj artikoloj simple nur pro tio, ke oni preferas mem esprimi iun aferon per alia vorto? Mia firma respondo estas, ke oni ne faru tion, kiam du aŭ pluraj nomoj aŭ esprimmanieroj fakte ekzistas en la lingvo. Ne malofte oni renkontas similajn provojn, kiujn oni eĉ bele argumentas. La argumentoj povas tre varii, ili povas fonti el malsameco de sciencaj skoloj, el diversaj lingvoplibonigismoj (ekz. forigo de seksismo) aŭ el simplaj preferoj. Almenaŭ oni unue ankaŭ diskutigu aliajn vikipedianojn por trovi eventuale komunan opinion. La dua, malĉefa demando estis ĉi tio: ĉu oni uzu, por certa afero, la vorton labordonanto, ĉu dunganto. Mi serĉis por vi Zamenhofajn frazojn nur pro tio, ke vi ŝajnis kredi labordonanton kontraŭ-Zamenhofa kaj eble volis tiel pruvi ĝin lingva eraro kaj ne nur maltrafa vorto. Mi povus trovi ankaŭ ekzemplojn el aktuala vivanta Esperanto kun tiu vorto (sed ja ankaŭ kun dunganto). Mi ne volis pruvi, ke labordonanto estas la sola aŭ eĉ nepre preferinda termino. Mi volis nur ĉesigi vian preferisman ŝanĝadon: vi havis nenion por aldoni al la artikoloj, nur montri vian preferon de alia vorto ol tiu uzita de la verkinto. Kaj gratulon por via sukceso: preskaŭ ĉiuj viaj "dungantoj" bone konserviĝis. – Pri labordonanto/dunganto eble indas diskuti, eble pri multo alia. Por tio ekzistas la Diskutejo --Surfo 09:27, 27. Feb 2009 (UTC)

Danx, Surfo! Mi bezonis tion :) --Piechjo 07:47, 19. Okt 2006 (UTC)

Pri la propraj nomoj, Barato kaj cetero[redakti fonton]

Saluton! Estas strange al mi legi viajn vortojn "Vi certe kredas, ke la tuta cetera mondo "energie konsentos" priĝoji kaj aklami la esperantigitajn vortlistojn". Se vi volas plaĉi al la cetera mondo, simple ne parolu Esperante, parolu angle kaj/aŭ nacilingve. Se ni uzas Esperanton, ni devas plene uzi ĝin, sed ne apogi nin per stilzoj, kiuj ja estas la nacilingvaj propraj nomoj meze de la Esperanta teksto. Mi bone ge komprenas, kiel funkcias la hiperteksto kaj kiel eblas trovi la informojn plej rapide. Kredu - uzi por tio nacilingvan Esperantan vikipedion estas la plej bizara kaj malracia maniero. Tion mi jam spertis: ĉu por trovi la necesan artikolon mi studu diversajn alfabetojn, ortografion kaj nomojn? Be! Mi preferus vidi en la Esperanta vikipedio la Esperantajn vortojn, literojn kaj sonojn. Se vi ne konsentas - do ni evidente havas malsaman imagon pri la E-vikipedio kaj pri Eto ĝenerale. Pardonu! Mevo 17:27, 6. Jul 2007 (UTC)

[La ĉi-supra komento de Mevo rilatas al mia teksto en [la diskutejo] sub la titolo Uzo de esperantigitaj urbaj nomoj kiel kapvortoj, je 17:07, 6. Jul 2007.]
Bonvolu kompreni, ke mi, kaj eble pluraj aliaj partoprenantoj de la nom-diskuto, povas eĉ plene konsenti pri viaj argumentoj kaj tamen malsamopinii pri la konsekvencoj. Ni simple alie pritaksas la aferojn: kiom necesas reguligo kaj unuformeco, kio estas dezirinda, kio estas nefordonebla, kio estas tolerebla kaj eventuale tolerinda, kion ni gajnas kaj perdas per certaj decidoj.
Eĉ se vi fajfas pri la opinioj de la ceteraj Vikipediistoj (kiu respektu tian disopinian bandon!), vi eble rimarku, ke viajn argumentojn, se eble eĉ pli elokvente, prezentis jam pluraj generacioj ekde antaŭ pli ol 100 jaroj. Kaj tamen plu neesperantigitaj urbonomoj makulas Esperantajn tekstojn kaj ne malmultaj legantoj estas tute kontentaj pri la situacio.
Vi estas ekstremisto, kiu volas mem decidi pri ĉio kaj ne komprenas la ekziston de aliaj opinioj. Ne eblas cedi al ekstremistoj, ĉar tia cedado ne havas finon.
Krome rolas unu diamante malmola fakto (mi citas specialiston juran, kiun oni demandis pri leĝaj aspektoj de Interreto): "Interreto estas ekosistemo, kiun ne eblas reguligi per klaraj malpermesoj kaj ordonoj, kiel oni reguligas malliberejon, kazernon au malnovstilan edukpensionon, kie chio estas au malpermesita au permesita kaj kie, okaze de dubo, oni konsultas 'la libron'." Kaj Vikipedio estas esenca parto de ĝuste tia Interreto. Mirinde kaj neklarigeble, eĉ el tia ĥaoso povas kreski io orda, utila kaj bela. Amike --Surfo 14:32, 9. Jul 2007 (UTC)
Pardonu, sed ekstremisto estas vi, se vi trovis en miaj vortoj la alvokojn al iuj ordonoj kaj malpermesoj. Ĵus supre, anstataŭ paroli fakte pri la temo, kiun mi tuŝis, vi kulpigas min pri ekstremismo kaj fajfado pri alies opinioj - jen bela diskuto! Dum ĉiuj kverelis, ĉu esperantigi aŭ ne, mi kreis la artikolojn pri ĉiuj urbotipaj loĝlokoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo - pri kio povas fanfaroni nek la rusa, nek la ukraina, nek la angla vikipedioj! Jes, la nomoj estas esperantigitaj - sed ĉu tio iel malhelpas al vi??? Mevo 05:48, 12. Jul 2007 (UTC)
Gratulon pro la pri-Krimea artikolaro. Kaj ne, la esperantigo de la nomoj ne malhelpas al mi. Kiel et-etan rimarkon mi eble nur aldonu, ke povus kelkakaze esti utilaj iuj kutimaj latinliterigoj de la ukrainaj aŭ rusaj nomoj. Viaj esperantigoj ŝajnas bone pripensitaj, eble iuj malsamopinias pri Sebastopolo aŭ Sovetsko, sed ne tro gravas kiu formo stabiliĝos aŭ ĉu stabiliĝos. Sed pli grave, mi esperas, ke vi ne trudos devigan esperantigon al aliaj nek komencos sisteme ŝanĝi la nomojn enkondukitajn kaj uzatajn de aliaj. Eble mi miskomprenis vin. Sed, ĉiuokaze, gratulon por la bonaj artikoloj! --Surfo 09:36, 14. Jul 2007 (UTC)
Kara, mi ja nenion altrudas! Kaj mi vidas neniun sencon aldoni "kutimajn latinliterigojn", plej unue ĉar mi eĉ ne komprenas, kio estas "kutima latinliterigo". Por kiu kutima? Por la ruso plej kutima nomo estas la ciril-skriba. Por anglo, franco, norvego, ĉino, arabo ktp plej natura kaj kutima "literigo" estas tiu, kiu uzas lian gepatran skrib-sistemon. Por Esperanto, mi daŭre certas pri tio, la plej kutima literigo estas ĝuste plena asimilo. Tiu, kiu nepre interesiĝas pri "natura" lego de la toponimo, studetu la cirilan alfabeton, ĝi ne estas nevenkeble malfacila. Kiusence fari el Esperanta enciklopedio lernolibron pri tio, kiel legi diverslingvajn proprajn nomojn? Mevo 15:12, 15. Jul 2007 (UTC)

Do bone: vi nenion altrudas. Bonvolu ankaŭ ĉesi desupre papumi al viaj kundiskutantoj, ke iliaj demandoj "simple montras, ke [ili] nenion komprenas pri la afero" aŭ ke estas "stulte" uzi la lingvon en iu maniero, kaj ke tamen oni "ne akuzu la personojn, kiuj ie iam uzos la esperantigitan formon", kvazaŭ nur vi en Esperantujo scias kaj kreas la tradicion. Vi estas admirinda kunlaboranto de Vikipedio, vi suverene regas Esperanton kaj tial mi respektas viajn opiniojn pri aferoj de la lingvo. Mi eĉ samopinias pri multaj viaj argumentoj por esperantigo kaj ankaŭ pri via citaĵo el Auld - ho ve, tiu Auld, kiu ne komprenis esperantigi sian nomon! Iom helpus, se vi adaptus frazon el via propra principo numero 2 ankaŭ al esperantigo de propraj nomoj, ekz. ĉi tiel: "Oni penu utiligi en la vikipedio nur jam pli-malpli firme establitajn [=?, mi verŝajne tamen komprenas vian penson] esperantigojn de nomoj, sen uzi la 'riskajn' elementojn kaj sen inventi la novajn esperantigojn tute senpripense." --Surfo 20:11, 15. Jul 2007 (UTC)

Mi ne papumas (bona vorto, i.a.), sed ja konstatas. Se mi kaŝos tiun mian konstaton, tio neniel ŝanĝos la realon. Se mi partoprenas la diskuton, mi ja rajtas atendi de miaj kundiskutantoj almenaŭ proksimuman samecon de la scioj kaj la saman komprenon pri la samaj aferoj - sen tio ajna rezulto estos vana. Mi neniel intencas ŝanĝi miajn principojn - pri la tradicioj kaj ilia relativeco (aparte por la vikipedia laboro!) mi jam skribis, espereble mi ne devas ripeti tion. Kaj mi daŭre vidas neniujn riskon, danĝeron, obstaklon, minacon, problemon ktp en tio, ke mi preferas uzi esperantigitajn proprajn nomojn. Pardonu, se mi ne komprenas viajn timojn ĉi-rilate. 77.109.25.119 10:51, 16. Jul 2007 (UTC). Pardonu, estis mi, Mevo. Mevo 10:52, 16. Jul 2007 (UTC)
Vi ja rajtas nomi viajn opiniojn konstatoj, tio neniel ŝanĝos la realon nek rajtigos vin difini la regulojn de la diskuto ("atendi la saman komprenon pri la samaj aferoj"), des malpli decidi pri ties rezultoj. Sed mem verku, kiel vi preferas verki, nenio kontraŭ-Fundamenta en tio, ĝis nun. – Do, bone, ni fosu nian sulkon. --Surfo 15:05, 16. Jul 2007 (UTC)
Mi feliĉas, ke ni venis al la interkonsento kaj armistico :) Ankaŭ mi deziras al vi sukcesojn en la vikipedia laborado. Mevo 19:22, 16. Jul 2007 (UTC)

Saluton Surfo![redakti fonton]

Saluton! Ni ne konas nin bone ankoraŭ, sed mi bezonas urĝe vian helpon. La uzanto kun la nomo Icsunonove nun vandale alinomas ĉiuj artikoloj pri Sudtirolo, substituante la tradiciajn germanajn nomojn kun la italajn. Li estas konvinkata faŝisto. Li estas jam malbonfama en aliaj vikipedioj. Ĉu oni povas blokadi lin? Multan dankon, HannesM 21:54, 16. Sep 2007 (UTC)

Saluton, HannesM! Mi ne estas la ĝusta persono por fari ion (krom diskuti) pri ĉi tiu afero, ĉar mi ne estas administranto. Mi nur rimarkis, ke venis iu Icsunonove, kiu amase ŝanĝas nomojn de artikoloj, forigas tutan aŭ partan enhavon de paĝoj kaj precipe interesiĝas pri ŝanĝado de loknomoj kaj ŝajnas fari ĉion ĉi ankaŭ en alilingvaj Vikipedioj. Krome li tute ne regas Esperanton. Tio devus sufiĉi por haltigi lin. Sed la diskuto prefere okazu en la ĝenerala diskutejo, nun troviĝas io sur diskutpaĝoj de diversaj vikipediistoj, almenaŭ tiuj de HannesM, Yekrats kaj Icsunonove. Estas neeble sekvi tian diskuton. Mi kopios ĉi tion sur la diskutejan paĝon, eble tie povas io komenciĝi. Sed Icsunonove preferes skribu esperante. Se li ne tion faras, li simple restas ekster la diskuto. --Surfo 05:46, 17. Sep 2007 (UTC)

Saluton, Surfo! Bonvolu renomi la artikolon "prezidEnto". Prezidento estas ŝtatprezidanto, kaj nur prezidanto de ŝtato nomiĝas prezidento. En vikipedio oni uzas la terminon "prezidento" en tiu kazo. Amike, Bea 09:48, 2. Maj 2008 (UTC)

Mi venas al vi kun la sama peto. Kore, Thomas Guibal 09:57, 2. Maj 2008 (UTC)
Dankon por viaj proponoj, sed mi nepre ne ŝanĝos la titolon. La vorto prezidanto en Esperanto ĉiam signifis ankaŭ respublikestron. El la pure esperantaj vortaroj tiun signifon montras jam Kabe (1911) kaj Plena Vortaro (1934), kiuj, same kiel Reta Vortaro, tute ne havas ian radikon "prezident". "Prezidento" aperis en PIV-1970 kiel sinonimo de unu signifo de "prezidanto". PIV-2002 ankoraŭ havas ĝin, sed montras klare, ke "prezidanto" estas preferinda. Ankaŭ la aserto "vikipedio uzas la terminon 'prezidento' en tiu kazo" estas prava nur, se vi aldonas la vorton "ankaŭ": V. uzas ankaŭ la vorton "prezidento" en tiu okazo.
Bedaŭrinde iom disvastiĝis la uzo de "prezidento", pro stranga precizismo kaj sen ia ajn pruvo pri miskomprenoj en reala lingvo, kaj tiel aldoniĝis tute nenecesa distingo lernota en la lingvo. Rektan modelon por tia distingo oni ne trovas en aliaj lingvoj, tial ĝi estas des pli malutila. Okaze de nepra bezono precizigi, oni povas diri "ŝtatprezidanto" aŭ "respublikestro", sed tia okazo maloftas. Ekz. la esprimo "prezidanto de Finnlando" estas perfekte unusenca sen iaj aldonoj. Se vi opinias, ke respublikestro ne prezidas, ne enkonduku nenecese harfendajn neologismojn, sed ĝustigu vian komprenon pri la vorto "prezidi". PIV-2002 jam tion bone formulis: prezidi (signifo 2) = havi la plej altan oficon en la gvidado de organizaĵo, regno k.a. --Surfo 12:42, 2. Maj 2008 (UTC)

Vidu kion mi faris.[redakti fonton]

Saluton, Surfo. Eĉ se mi estas nekompetentulo, vidu kion mi ĵus faris. Mi kreis la kategorion Prezidantoj. Mi pasigis preskaŭ du horojn alinomante ĉiom da la prezidantaĵoj. Nun ĉiuj titoloj kaj kategorioj uzas la formon "prezidanto." Mi konsentas, ke ĝi estas la preferinda formo pro sia klasikeco kaj malneologismeco, kaj nun ĝi ankaŭ estas la plej regula formo ĉe Vikipedio. Kompreneble, mi faris ĉi tiun ŝanĝegon kun la aprobo de pluraj aliaj vikipediistoj. Kaj iuj el ili eĉ estis -- ŝokege -- "kompetentuloj." Do eble vi danku la ulon, kiu scias absolute nenion pri lingvaj detaloj, kaj kiu (onidire) ne kapablas okupiĝi pri pli gravaj aferoj. --Niko, 06:35, 18 Jun 2008 (UTC)

Bone, mi dankas vin! Kaj pardonu mian malĝentilan vort-uzon, kiun inspiris tio, ke mi opiniis vian dufojan nomŝanĝon embuska atako, kion eblis respondi nur per simile drasta rebato. Vi fakte verkas en tre bona Esperanto. Mi antaŭvidas, ke ne ĉiuj estas kontentaj pri la ŝanĝo de prezidentoj al prezidantoj, sed ne lasu tion ĝeni vin. --Surfo 07:28, 18. Jun 2008 (UTC)
Bone, kaj mi pardonpetas pro mia ĉi-supra, sufiĉe akra komentaĵo. Nu, je plua paca kunlaborado! --Niko, 16:13, 18 Jun 2008 (UTC)

Diskutmaniero[redakti fonton]

Saluton Surfo! En la diskuto pri la nomo por nanplanedo/nana planedo/kvazaŭplanedo ktp. vi parolis pri alies "fantazia matematika logiko", vi asertis, ke iu alia "tute ne komprenas la esperantan vortfaran sistemon" kaj vi parolis pri la "fuŝoj" de iu alia. Tiaj esprimoj laŭ ĉiuj ĝis nun akiritaj spertoj ne kontribuas al pli trankvila diskutado kaj tial ĝenas la laboron en vikipedio. Mi tre ĝojus, se vi povus esprimi vin pli milde - eĉ kaze ke vi pensus ankoraŭ multe pli draste :-) --Lu 06:29, 2. Jun 2009 (UTC)

Dankon por la atentigo, Lu. Kompreneble, vi pravas. Kaj jes, mi pensas eĉ pli draste. La vaporpremo altiĝadis dum iom longa tempo dum estis videbla insista fuŝado, surbaze de aplombaj lingvaj kapricoj, en tutaj artikolaroj (kiel nun pri la sunsistemo kaj "listoj da", antaŭe pri aliaj). Estos malfacile bridi min. --Surfo 10:45, 2. Jun 2009 (UTC)
Mi konas la problemon - ne nur el la literaturo... Iam mi legis pri la edzino de Mark Twain. Laŭdire li ofte tre ĉagreniĝis pri iuj artikoloj. Li tiam skribis ĉagrenan leteron, kiun li donis al la edzino por la poŝto. Ŝi zorge konservis tiujn leterojn - en tirkesto. Tiun modelon, mi ŝatas nomi ĝin "s-ino Twain", oni povas apliki eĉ sola. Kelkfoje mi ĉagrene verkas retleteron, fine pripensas - kaj zorge gardas en aparta dosiero. La vaporpremo per tio iom malaltiĝas. Solidarajn salutojn (ne pro la problemoj, kiujn mi ne trarigardis, sed pro la vaporpremo) --Lu 14:37, 2. Jun 2009 (UTC)

termodinamiko[redakti fonton]

Surfo, kial vi reŝovis la longegan diskutan parton el la termodinamiko reen al Diskutejo? Mi havas la samajn rajtojn en Vikipedio kiel vi, do vi skribas sensencaĵojn, ke ne estas mia afero kie okazas iu diskuto. Tio jam ne estas diskuto, kion vi montras al ni, kiuj volas kontribui en ĝin. Tia diskuto estas simila al iu el diskutoj en iu vilaĝa restoracio. Ne ĝenu la ceterajn vikipediistojn per tiaj opinioj. Zuazua 15:44, 10. Aŭg 2009 (UTC)

Unue, estas tute klare, ke la diskuto ne estis finita kaj tial ne ekzistis kialo arkivigi aŭ alimaniere forŝovi ĝin. Due, ĝi jam ne temis ĉefe pri tio, kiel titoli la artikolon pri termodinamiko, kaj tial ankaŭ la loko, kien vi malĝentile forordonis la diskutantojn, estis maltrafa. Trie, vi akuzas min ke "tio jam ne estas diskuto", kaj vi do verŝajne opinias ke la abrupta anstataŭigo de viva diskuto per "Disputu tie", estis maniero ĝentile diskuti. Se vi volas mallongigi la diskutejon, serĉu tie malnovajn, ĉesintajn diskutojn kaj arkivigu ilin. Tio, kompreneble, eblus nur se vi kapablus pensi kaj prijuĝi aferojn. --Surfo 16:33, 10. Aŭg 2009 (UTC)
Ŝajnas al mi, ke ĉiuj misrigardis, ke jam ekzistis kaj ekzistas de longe artikolo Termodinamiko. Eĉ misrigardis ĝin la komencinto de la diskuto, kiu skribas - Mi volus krei kelkajn artikolojn pri aĵoj de termodinamiko/varmdinamiko. Se li estus, kaj cetere ankaŭ la cetaraj diskutintoj, ekvidinta, ke tia paĝo jam ekzistas, li certe ne demandus tiel kaj aŭ demandus en ties diskuta paĝo aŭ korektus la ekzistantajn paĝojn. Tial tiu ĉi diskuto apartenas tien kaj tial mi ŝovis ĝin tien. A propos, rigardu, kiom da bitokojn havas Diskutejo. Zuazua 17:06, 10. Aŭg 2009 (UTC)

Forigado katigoriojn[redakti fonton]

Mia logiko estas: la artikolo Helsinko estas en kategorioj Kategorio:Helsinko, Kategorio:Urboj de Finnlando, Kategorio:Komunumoj de Suda Finnlando kaj Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo. Sed la kategorio Kategorio:Helsinko estas en alia tri kategorioj. Tial aldon la artikolo en ĉi tiuj tri estas troa.

Ĉar kategorioj dev helpi al trovi informojn sed se vi almetas en kategorio ĉiuj artikolojn de ĉiuj subkategorioj ne povos trovi iu artikuloj.--Maximkaaa 16:47, 19. Jan 2010 (UTC) Vi parolas angla, rusa aŭ hispana?

Temas pri komuna prudento kaj utileco de la kategorioj. Mi ne komprenas, kial la Vikipediaj kategorioj devus esti afero de formala logiko. Estas strange, ke Helsinko apartenu nur al kategorio Helsinko, dum facile kompreneblas, ke ĝia loko estas en Ĉefurboj de Eŭropo aŭ Urboj de Finnlando. Ĉu okazis ie ĝenerala diskuto kaj decido pri tiaj ŝanĝoj? Se estis decidite, ke la kategorioj estu nur ia ludo kun matematika hierarkio, sen ligoj al la realo, mi povas nur miri. – (Kiam temas pri la esperanta Vikipedio, mi parolas nur Esperanton.) --Surfo 07:09, 20. Jan 2010 (UTC)
En la artikulo Vikipedio:Kategorioj estas konsilo: Oni ĉiam uzu la plej specifa(j)n, ekz.: Karbono estu metata en Kategorio:Kemiaj elementoj, sed ne en Kategorio:Kemio, ĉar Kemiaĵo estas sub-kategorio de Kemio. Kaj ĉiu kategorio dev esti utila. Ĉiuj ĉefurboj estas en ŝablono en malsupro de artikulo, tial uzanto ne bezonas la kategorio. Kaj en Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo usario tuj vidas Helsinko sed aldon artiklo en la kategorio.
Verŝajne Kategorio:Urboj de Finnlando povas esti utila. Sed ligo al listo de urboj de Helsonko paŭ laĝantaro estas pli utila.--Maximkaaa 11:17, 20. Jan 2010 (UTC)

Traduko de Usona Konstitucio[redakti fonton]

Kara Surfo - En via malfarado de mia redakto en Usona Konstitucio, vi diris "...nova estis erara kaj nekomprenebla..." Por mi kompreni miajn erarojn: Ĉu vi povas specife listigi la erarojn? Ekz-e, mi ŝanĝis la vorton firmigi al establi por la anglalingvo vorto "establish". (Ŝajne al mi estas rekta traduko.) Ankaŭ mi ŝanĝis la vorton "justo" al "justeco", kiu ŝajnas pli ĝusta. Ĉu vi povas pridiskuti viajn retroŝanĝojn? Kore kaj amike dankas vin Yekrats 19:26, 15. Feb 2011 (UTC).

Pli zorge rigardante mian ŝanĝon, certe la vorto "sekuri" (???) estis malbona (fuŝa) elekto. Eble "konservi" estus pli bona. Ankaŭ mi konsentas la retroŝanĝon al "dekreti". (Tiun vorton mi ne sciis, ĝis nun.) -- Yekrats 19:36, 15. Feb 2011 (UTC)
Dankon por via demando, Yekrats. Vidinte viajn ŝanĝojn mi pensis ĉi tiel: "Jen ŝanĝoj, kiuj estas parte indiferentaj kaj parte eraraj. Plej facile estas malfari ĉion." Ankaŭ farado de indiferentaj ŝanĝoj (kiel sereno en la lando > enlanda sereno) ĝenerale malplaĉas al mi, sed la eraroj (aŭ ne sufiĉe pripensitaj ŝanĝoj) igis min forviŝi ĉiujn modifojn. Eraroj, laŭ mi, estis "provizi por", "sekuri" kaj "konsekreti".
"Provizi por" estas nur anstataŭigo de anglaj vortoj per esperantaj, kaj la signifo estas plene enigma. Provide for estas tipe angla kombinaĵo de verbo + prepozicio, kies signifo ne ĉiam estas esprimebla per provizi. Ĝi povas signifi ankaŭ proksimume subteni, prizorgi, provizi per vivteno; antaŭprepari, (antaŭ)aranĝi; ebligi (precipe jure, per leĝo). La traduko de provide for the common defence estis provizi ĝin [t.e. la landon] per komuna defendo, sed povas esti, ke estus pli adekvate diri ekz. ebligi komunan defendon.
Sekuri estas klare erara vorto ĉi tie. Se uzata, ĝi devus esti sekurigi. En la traduko estis certigi, sed ĝi povus esti simple havigi. Sekurigi signifus unuavice teni sendanĝera, atak-rezista. Wells tradukas la verbajn signifojn de secure per sekurigi; akiri, kapti; certigi; fiksi. Benson havas similajn tradukojn kaj ankaŭ ekz. stabiligi, firmigi.
Via konsekretas estis eble skriberaro, ĉar tia vorto ne ekzistas. Se vi celis konsekras, ĝi ja estas unu ebla vorto por igi sankta (per rito) kaj eventuale iam ebla traduko de ordain, sed nur en religia lingvaĵo. Wells diras dekreti, (priest) ordini. Ĉi tie mi komprenas ke la tuto ordain and establish estas frazero por iom solene esprimi la fakton ke nun oni starigas fundamenta leĝon. Dekretas ŝajnas sufiĉa. Benson tradukas ordain ankaŭ per destini, eble eĉ tiu vorto povus taŭgi.
La esperanta vorto establi signifas ĉefe fondi (firmaon, societon ks.), ekorganizi, dum la angla establish havas multe pli vastan signifon (ekz. Benson tradukas estigi, stabiligi, firmigi; demonstri; (found an organization, bsns, etc.) establi, starigi; ŝtatigi, oficialigi. La vorto establi fakte estas uzata nuntempe iom malstrikte ankaŭ pri diversaj agoj estigistabiligi ion, sed ne estas rekomendinde en ĉi tia teksto uzi tian iom figuran kaj suspektindan signifon por ĉio. Eble tial establish justice estis tradukita firmigi juston, sed por la dua apero de la vorto (establish this Constitution) estis tamen elektita la vorto establi, ĉar eblas pensi pri konkreta ago fondi ion.
Multo dependas ankaŭ de la signifo de justice ĉi tie (en dokumento de antaŭ pli ol 200 jaroj!). Ĝi povus ankaŭ signifi ekz. "jura sistemo de leĝoj kaj organizo de juĝejoj", kio defendus la uzon de fondiestabli, sed mi kredas ke la elektita traduko justo havas taŭge elastan signifon ĉi tie kaj por tia elasta vorto konvenas la elastaj estigifirmigi. Mi opinias, ke justo estas pli konvena ĉi tie ol justeco, kiu insistus pri tio ke estas eco.
Sed, finfine, temas pri unu el la plej gravaj dokumentoj en la mondo. Ĝi estis verkita antaŭ longe, kaj oni ne nepre trovas ĉiujn tiamajn nuancojn en modernaj vortaroj. Aliflanke, ĝi estas unu el la plej vaste interpretitaj kaj interpretataj dokumentoj en la mondo. Kaj ankaŭ traduko ĉiam estas interpreto, kaj ne eblas en tradukon ŝovi ĉiajn signifojn kaj kromsignifojn de la originalo. La konstitucia originalo fakte estas lingve sufiĉe simpla teksto, kaj ankaŭ eventuala traduko ne havu tro komplikan strukturon aŭ nenecese strangajn vortojn. Prefere lasi iom vastsignifajn esprimojn ol tute malebligi kromsignifojn.
Ankaŭ mi eble nun preferus iomete alian vorton ie-tie, sed mi tre hezitus tuŝi la tekston, ĉar ĝi ŝajnas adekvata tuto. Precipe, oni ne ŝanĝu unuopan vorton sen trastudi pli longan ĉirkaŭtekston. Povas estiĝi eĉ katastrofaj kontraŭdiroj.
Ni ne havas multajn leĝojn, interŝtatajn kontraktojn aŭ aliajn jurajn dokumentojn en Esperanta traduko por trovi modelojn. Mi tute ne scias, ĉu ekzistas tradukoj de la Usona Konstitucio. Estos bone, se iam kompetenta (kaj jure kaj lingve) specialist(ar)o tradukos ĉi tiun gravan dokumenton. --Surfo 11:36, 16 Feb. 2011 (UTC)
Dankegon pro la detala priskribo! Amike salutas Yekrats 13:56, 16 Feb. 2011 (UTC).

Salut'! Mi petas vian opinion. Eperjes estis fondita en 1132, tiam apartenanta al Hungara reĝlando. Ekde Traktato de Trianon ĝi estas parto de (Ĉeĥo)Slovakio. Estas ankaŭ vilaĝo Eperjes en Hungario, kie mi skribis: La loknomo estas la sama, ol iama hungara urbo Eperjes. Kial tiu frazo ne estas korekta? Do mi skribis iama hungara, do tio estas, ke iam estis hungara, nun jam ne. Mi ne skribis: iama urbo hungara, ja tio estus : tio estas jam vilaĝo aŭ io alia, nepre ne urbo. La historio estas fakto, ke la urbo estis dum 700 jaroj hungara urbo. Blazono de la urbo ankaŭ nun prezentas la frukton, pri kio venis la loknomo. Ĉu mi eraras?--Crosstor 12:00, 4 Nov. 2011 (UTC)

Kara Crosstor, mi hezitas diri ion ajn pri la afero. Kvankam la diskuto ŝajnas lingva, temas ĉefe pri naciaj sentoj kaj fiero de la homoj. Pro tio ili legas kaj subkomprenas aferojn, kiuj eble vere ne estas tie skribitaj. Leganto, kiu ne detale konas la lokojn kaj ilian historion, apenaŭ rimarkas ion similan. Ekzemple la vortoj "Hungara" kaj "Slovaka" havas alian signifon aŭ nuancon por homoj, kiujn la afero koncernas, dum eksterulo vidas en tio nur nomojn de iuj foraj popoloj.
Mi ne komprenas, kial Petr Tomasovsky tiel forte enmiksiĝis en la aferon (mi tute malaprobas tion, ke li protektis la artikolon), sed mi ankaŭ ne komprenas, kial vi ne povus aprobi ekz. la frazon proponitan de Narvalo "La loknomo Eperjes estis uzata en la Hungara reĝlando ankaŭ por alia loko, nun slovaka vilaĝo Prešov" (simple ŝanĝante la vorton "vilaĝo" al "urbo"). – Bedaŭrinde ĉi tiaj ŝtormoj de sentoj influas la enhavon de Vikipedio, eĉ de la Esperanta. --Surfo 07:20, 7 Nov. 2011 (UTC)

Literofteco[redakti fonton]

Mi fakte planas ion por la Germana kaj la Franca. Sed ĝeneralaj literoftecoj - fakte la ĉefa temo de la artikolo - jam ja ĉeestas. Mankas pleje vortoftecoj kaj la aliaj literaj oftecoj.

ä, é, ü, ß[redakti fonton]

Mi komprenas la problemon pri la Germana. En la malnova antaŭ-Kristnaska epoko la kodado de la umlaŭtaĵoj ne estis stabila. Tiam ĉiu uzis sian proprajn 6 koderojn. La tiel nomata IBM-a presila Askia kodo estis populara. Pli malfrue ek-ekzistis ja Latino-3 kaj hodiaŭ ja Unikodo. Do tiu ĉi problemo almenaŭ kodade estas solvita. Restas nur la problemo havigi al si tekstkorpuson - plej bone en Latino-3, ĉar tiam estas almenaŭ ŝanco, ke Aŭko kapablos rekte prilabori ĝin. Evidente, ekzistas Aŭkoj kiuj kapablas eĉ Unikodon, sed kiu entute havas tian brilaĵon? Oni povas jam taksi sin feliĉa, se la damnaĵo ne estas ankoraŭ 7-bita.

Sed, eĉ se tio iel ajn solveblas, uff, venas jam nova problemo.

Nome la Germana ortografia ŝanĝo. Oni abolis la duonon de la belaj eszetoj. Aparte de tio, Svisujo entute ne uzas eszeton. Do se oni volas ankaŭ kunnombri la eszetojn - jen problemo. :)

Alivorte, de kie hodiaŭ preni tekstojn por korpuso kun unueca ortografio?

Plej bone estus transkodi ä, ö kaj ü al ae, oe kaj ue kaj trakti ĝin programe kiel Esperanta cx, gx, hx, jx kaj sx. La ß-a problemo tamen restas.

Por vortoftecoj ĉio ĉi ne estas problemo. Sed por literofteco tamen.

--  PEJNO Simono  12:13, 17 Jan. 2012 (UTC)

La Germana[redakti fonton]

[Longa tabelo pri literoftecoj en la Germana, aldonita de Pejno Simono, estas forigita.]


Vi miskorektis vian artikolon ![redakti fonton]

Bonvolu haltu de miskorekti vian artikolon. La sekcio karerio estas utila. Ĉiuĵŭd Astroscienco 20:58, 22 Jan. 2012 (UTC)

Bonvolu foriri de la koncerna artikolo. Vi ŝajne nenion komprenas pri la afero, nek la enhavon de la artikolo, nek tion ke ĝi estis aldonita antaŭ kelkaj minutoj kaj estis plu redaktata, kiam vi komencis aldoni vian fantazian subtitolon. Bonvolu lasi al sciantoj redakti tekstojn kaj iru ludi en via propra sablejo. Bv. aldoni "kareriojn" al viaj propraj artikoloj. Mi konsideros peti, ke oni forbaru vin. --Surfo 21:05, 22 Jan. 2012 (UTC)
Ĝentileco bonvolu. Ĉi tie, oni estas pli libera ol la angla vikipedio, sed, oni klarigas antaŭ ol forbari. Mi foriĝis mian malutilan sekcion. Pardonu min. Ĉiuĵŭd Astroscienco 21:08, 22 Jan. 2012 (UTC)
Mi forigis viajn lastajn ŝanĝojn, sed ne havas nun energion daŭrigi pri la teksto. Bonvolu fari pure teknikajn aldonojn kaj korektojn, se vi sentas vin kompetenta, sed lasu la lingvaĵon kaj strukturon netuŝitaj. --Surfo 21:24, 22 Jan. 2012 (UTC)
Dankon por viaj klarigoj. Mi notis ĝin sur mia diskutpaĝo. Ĉiuĵŭd Astroscienco 01:03, 23 Jan. 2012 (UTC)

HALT' ![redakti fonton]

ONI NE NULIGAS ŜANĜOJN DE UNU UZANTO, EĈ SE LI/ŜI PAROLAS BAZAN NIVELON EKSEPTE SE LA ŜANĜO ESTAS MALUTILA ! ĈIU UZANTOJ POVAS FARI ŜANĜOJN ! SE VI NULIGIS ANKORAŬ MIAJN ŜANĜOJN POR ĈI TIU KIALO, MI KONTAKTOS ADMINISTRANTOJN KAJ MI ESTAS TRE SERIOZA !!!! Ĉiuĵŭd Astroscienco 21:24, 26 Jan. 2012 (UTC)

Vi ne respektas regulojn de Vikipedio se vi nuligas miajn ŝanĝojn ĉar mi devas plilerni Esperanton. Ĉiuĵŭd Astroscienco 21:29, 26 Jan. 2012 (UTC)
Mi plilernas mian Esperanton sur Vikipedio. Haltu de nuligi miajn ŝanĝojn ekcepte malutilaj ŝanĝoj, ĉar tio malutilas miajn lernojn. Vi ne helpas min kiam vi nuligas miajn gramatikajn ŝanĝojn. Vi komprenas ? Ĉiuĵŭd Astroscienco 21:38, 26 Jan. 2012 (UTC)

Bonvolu ne krii! Viaj ŝanĝoj (en Lumjaro) estis nepre malutilaj, kaj mi ankaŭ poste forprenos viajn ŝanĝojn, se vi "korektos" seneraran tekston per krudaj lingvaj eraroj. --Surfo 21:46, 26 Jan. 2012 (UTC)

Mi preferas ke ni diskutas de miaj eraroj kaj diri la bonan skribon. Se vi ne faras tion, mi ne povas plilerni. Ĉiuĵŭd Astroscienco 21:48, 26 Jan. 2012 (UTC)

Mi estis aldononta la ĉi-suban tekston en la Diskutejo, sub viaj polemikaĵoj. Ĉar vi tute forprenis tiujn, mi nun metas la tekston ĉi tien:

Ĉi tio ne estis la unua fojo, kiam Uzanto:Ĉiuĵaŭde komencis krii al mi kaj ĝeni normalan redaktadon. Mi komprenas komencantojn, sed mi esperas, ke komencanto ankaŭ sciu la limojn de sia lingvoscio. La artikolo pri Lumjaro, lia plej nova atakocelo, estus por li bona ekzerco por kompreni ĝustan lingvouzon. Mi komencas perdi mian trankvilon. Jam unu fojon mi diris al Ĉiuĵaŭde, ke mi konsideros peti forbari lin. Estas bone, se li verkas artikolojn pri aferoj, kiuj ankoraŭ ne troviĝas en Vikipedio. Tiujn aliaj povos korekti. Sed lia lingvoscio ne sufiĉas por tuŝi artikolojn verkitajn de vikipediistoj lingve spertaj.

Se vi volas demandi min pri iu lingva detalo, bonvolu fari tion atentigante min ĉi tie. Eble estas plej bone fari la demandon en la diskutpaĝo de la artikolo, en kiu vi trovas problemon. --Surfo 22:06, 26 Jan. 2012 (UTC)

Kion vi opinias pri la polurado ? Ĉu vi povas vidi ? Antaŭan dankon!--pino 12:20, 1 Feb. 2012 (UTC)

Pri bildo[redakti fonton]

Saluton! Bonvole, ĉu vi povas diri al mi, kio estas la permesillo por la bildo Dosiero:VSetala-medalo.jpg? Mi volas enkomunejigi tiun bildon por uzi ĝin en Vikifontaro. Dankon. Frglz 17:10, 2 Feb. 2012 (UTC)

La rajto legi[redakti fonton]

Kara Surfo! Mi estas tre surprizita, ke vi nuligis mian etan ŝanĝon en artikolo La rajto legi. Temis pri ŝanĝo de "prunti" al "pruntedoni", kiun vi konsideris kiel "nenecesa ŝanĝo". Tamen la ŝanĝo estas necesa, ĉar la vorto "prunti" estas 2-senca, ĉu "pruntedoni" aŭ "pruntepreni". --Dominik (diskuto) 13:08, 28 Feb. 2012 (UTC)

Ĉu vi opinias, ke "li pruntas al ŝi" estas dusenca? Laŭ mia opinio, via precizigo nur maloportune plilongigis la tekston. Oni povas diri, ke eĉ plej ofte la simpla "prunti" estas tute sufiĉa. – Post verkado, mi ĉiam kelkan tempon observas, ĉu venas tiaj "plibonigoj", kaj forigas la malutilajn, neutilajn aŭ indiferentajn ŝanĝojn. Tio ne signifas, ke mi ne faras erarojn: mi ankaŭ mem ofte rimarkas tiajn en miaj tekstoj. Amike: --Surfo (diskuto) 14:10, 28 Feb. 2012 (UTC)
Nu, faru laŭ via bontrovo. Al mi ne tuj saltis la "al" en la okulon. --Dominik (diskuto) 15:16, 28 Feb. 2012 (UTC)

La uzanto Haistakaa! metis artikolon Peter Kreeft kun nur tiu teksto "estas usana katolika teologisto kaj verkisto. Pli juna li estis kalvinisto. Li skribas ekzemble libroj, kioj defentas katolika kristanismo.", kie vi povas konstati SEP erarojn.--kani (diskuto) 13:15, 18 Mar. 2012 (UTC)

Eŭropa Unio[redakti fonton]

Terkulturistoj kaj bredantoj de brutaro povus rakonti al vi pri ordonoj de EU. Grandeco de kukumoj ktp. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:44, 27 Mar. 2012 (UTC)

Sal,

venontfoje, bonvolu ne ofendi en diskutoj kie vi ne partoprenis. Dankon.

--dapal(skribu @) 20:48, 31 Mar. 2012 (UTC)

Vi nun pruvas perfekte vian propran Leĝon de Surfo.

Eble ne tiom rapide malfaru la laboron de aliuloj, prefere pripensu kiel plibonigi ĝin. Nome, estas sufiĉe malofta okazo, ke Germana faktermino senŝanĝe akceptiĝas internacie. Do tio estas certe notinda informero — nun parenteze. --  PEJNO Simono  Diskuto  10:38, 17 Apr. 2012 (UTC)

La malfaro estis tute bone pripensita kaj mi refaros ĝin, se vi ree aldonis senrilatan kaĉon (se ankaŭ la plej superflia parto de la aldono estis de vi, kvankam anonime farita). Mi ankoraŭ ne legis, kion vi poste faris. Mia leĝo bele pruviĝis jam per la aldonoj, kiujn mi nuligis. Vi mem predikis, ke necesas ne nur ĝustaj faktoj kaj kompreno pri la temo, sed ankaŭ adekvata prezentomaniero. Lingvaj zigzagado kaj ĵonglado meze de aferplena artikolo povas nur distri kaj mallegemigi, ne helpi kompreni la kernon de la afero.
Germanaj terminoj en internacia scienca (nuntempe do unuavice Angla) ne estas tiom elstara malofte afero, ke oni bezonas ilin pritrakti en ĉiaj artikoloj, eĉ en artikolo pri la plej pure esperanta termino "migriĝemo" (ne devigu min ĝisfunde pridubi ĝian trafecon kaj utilon, mi jam ekdubas). Ĉar vi evidente interesiĝas pri la temo, verku apartan artikolon pri la afero, ĉu nur pri via favorata "Zugunruhe" (sed nepre kun ĝuste tiu titolo), ĉu pli ĝenerale ion pri Germandevenaj terminoj en internacia uzo.
Nun mi legis viajn ŝanĝojn, kaj konstatas, ke vi apenaŭ ion komprenas pri la afero, kaj precipe ne komprenas, kio estas grava en ĝi, kio ne. La pinto de viaj fuŝoj estas la ligilo al Animala migrado. Jam la titolo de tiu artikolo devus veki seriozan kontribuanton deteni siajn manojn de la klavaro kaj lasi tiatitolan tekston sufokiĝi en sia propra saŭco. Ni supozu por momento, ke la vorto "Animalo" estas utila, kaj ĝi signifas kion la Akademio kaj la vortaroj diras. Ĉu vi vidas en la artikolo priskribon pri Völkerwanderungen aŭ pri la someraj iroj-revenoj al Mediteraneo? Interesa estas ankaŭ via persona enciklopedieca stilo: vi komencas frazon kun la ĝentila rimarkigo "Notu, ke..."
Ĉu mi helpu vin kompletigi vian pale malriĉan liston pri signifoj de Zug? Ne, ne, mi evidente ekokupiĝu pri via Satelita televido, ĉu ne? --Surfo (diskuto) 12:40, 17 Apr. 2012 (UTC)
Mi donis nur tiujn signifojn, kiuj signife rilatas al la ideo de besta migrado. Eble vi ne rimarkis tion. Ke Zug havas pliajn signifojn, fakte multege pli, pri tio mi bone konscias. Fakte Zug rilatas al la verbo ziehen, do "tiri", kaj enlistigi "movo" estis plene misinforma.--  PEJNO Simono  Diskuto  11:20, 18 Apr. 2012 (UTC)
Mi ligis al Animala migrado, simple pro tio, ke ĝi jam ekzistis kaj estis hierarkie pli alta ol Migrado de birdoj aŭ simile. Do ŝanĝu konvene la titolon de Animala migrado, kiun ankaŭ mi taksas ege fuŝa. Tamen pri la multaj fuŝaj titoloj de artikoloj tie ĉi kaj la eĉ pli fuŝa lingvaĵo aplikata mi neniel kulpas.
Aparte de tio, vi nun tie ĉi komencas per viaj strangaj minacoj sinteni kiel malbone edukita malgranda infano, enploriĝinta apud sia panjo, kiu ne donis al ĝi glaciaĵon. Do eble unue analizu laŭ etologiaj vidpunktoj vian propran konduton kaj nur poste la migremiĝon de birdoj. :)
Tute honeste, laŭŝajne ĉio, kion vi faras estas elstara, kaj ĉio de aliuloj nur fuŝaĵoj. Aŭ ĉu mi iel miskomprenis vin? --  PEJNO Simono  Diskuto  11:38, 18 Apr. 2012 (UTC)
Mi verkis viastile nur por konstati, ĉu tio helpas al vi kompreni kion vi legas. Evidente ne. Ĉar vi nun okupiĝas pri la artikolo, mi ne plu tuŝos ĝin. Ankaŭ poste, se vi havas plendojn, vi povas veni plori al mia diskutpaĝo. --Surfo (diskuto) 18:10, 19 Apr. 2012 (UTC)
Kara Surfo. Pri kio vi entute babilas? Kaj kial mi ne iomete okupiĝu pri la artikolo? Kaj kial — je dudek dronintaj didoj — mi venu plori en via diskutejo?
Mi vere ne komprenas vin. Do mi petas pri klarigo.
Ĝis nun mi simple plukis interesan aldonan alineon el la Angla Vikio kaj nun kun intereso kaj iugrada amuzo rigardas la estiĝintan ŝablonan ĥaoson ĉirkaŭ cite journal.
Aldone mi ŝanĝis la nomon de Animala migrado al Bestomigrado, kvazaŭ minimuma urĝkaza riparo. Fakte la tuta angulo bezonas konsiderindan pluverkadon. Sed mi estas nek biologo nek zoologo, do mi ne povas kaj ne inklinas fari multe. Mi nur plene hazarde entute ekokupiĝis pri tiu ĉi bestotema artikolo - nome post publika peto pri nova titolo kiel titoldonanto - rolo pure lingvaĵa. Se via kvalifiko estas bestoteme pli adekvata, bonvolu labori plu pri la artikolo.
Se mi havas la tempon — kaj la promesita roboto fakte faros nenion — mi esploros la ŝablonan problemon aŭ — malmulte laboreme — simple modifos la nomojn de la parametroj laŭnecese por Ŝablono:Citgazeto. (Denove, plene idiota kaj lingvaĵe malĝusta titolo.) --  PEJNO Simono  Diskuto  19:59, 19 Apr. 2012 (UTC)

Labordonanto???[redakti fonton]

Cetere, mi same ne kulpas pri la fuŝa uzo de Germanismo kiel labordonanto anstataŭ dunganto. --  PEJNO Simono  Diskuto  12:01, 18 Apr. 2012 (UTC)

Pri kio vi babilas? --Surfo (diskuto) 18:11, 19 Apr. 2012 (UTC)

Labordonanto estas laboristo, kiu donas sian laboradon senkoste al iu - ekzemple al karitata organizaĵo. Denove, PIV plene malpravas, akceptinte Germanismon.
Mi simple rimarkis la malnovan diskuton en via diskutejo kaj volis maksimume furiozigi vin. :) --  PEJNO Simono  Diskuto  20:11, 19 Apr. 2012 (UTC)

ParentezOOOOOOOO[redakti fonton]

Vi plene pravas. Damne. Sed nun kun predikativa nominativo 'Tion mi faris tio' la povrulo plene konfuziĝos. Senespere via: --  PEJNO Simono  Diskuto  08:16, 28 Apr. 2012 (UTC)

Jes, ĝuste tiu penso ĉe mi enkapiĝis kiam mi skribis al vi pri tio. Sed fakte Ĉiuĵaŭde verŝajne entute ne rimarkos la ŝanĝon. Sciu, mi ne volas superŝarĝi lin per atentigo pri iuj ne-akuzativoj. Li havas jam sufiĉe da problemoj ekkoni la nepre necesajn jes-akuzativojn.
Imagu, iam la tago krepuskiĝos, kiam iu devos klarigi al li, ke mi jam vin skribis tion estas iel mise. Kia hororo!
Fakte mi supozas, ke li lernas Esperanton pli aŭ malpli rekte, do sen iuspeca solida gramatika bazo. Kvankam en Francaj lernejoj oni ege kaj ĝisgurde gramatikumas. --  PEJNO Simono  Diskuto  08:40, 28 Apr. 2012 (UTC)
Mi konas tiun tezon pri kape enkonstruita gramatikilo, kvankam kelkaj intertempe kontraŭas ĝin. Sed la problemo estas eble, ke la denasklingva ĉirkaŭularo kvazaŭ fortrejnas ĉiun ajn cerbinternan logikon, ĝis oni estas prefekte atinginta la gradon de mallogiko de la natura lingvo de la ĉirkaŭularo. Poste, lingve reiri al kampo nul povas konsistigi defion. :) Tute aparte de tio, ke Esperanto nek sekvas la Ĉomskian onidiran logikon nek estas perfekte iel ajn logika. --  PEJNO Simono  Diskuto  09:16, 28 Apr. 2012 (UTC)

Saluton Surfo. Estas oficiala baloto pri la forpreno de la administraj rajtoj de Petr. Jen:

Vikipedio:Administrantoj/forigo de rajtoj#Forpreno de la administraj rajtoj de Uzanto:Petr Tomasovsky

--  PEJNO Simono  Diskuto  13:24, 29 Apr. 2012 (UTC)

Jen. Eĉ post mia evoluo en Esperanto mi ne pli povas korekti la artikolon. Restas solvo: Forigo. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 18:28, 15 Jul. 2012 (UTC)

Mi invitas Vin voĉdoni: [[1]] pri forpreno de administraj rajtoj de Petr Tomsovsky! (Denova okazas.) --Crosstor (diskuto) 08:11, 13 Aŭg. 2012 (UTC)

Dénes Sándor[redakti fonton]

Kia demando! Mi pensis, ke ankaŭ al vi estas tute klare, ke mi celis atentigi vin. Ja temas pri la ŝablono "membiografio", kiun vi fervore aldonas al artikoloj pri personoj, kiujn vi ne ŝatas. La frenezecon de la afero jam analizis iu alia. Male ol aliaj atentigaj ŝablonoj, ĝi rekte atakas kontraŭ Vikipedia kontribuinto kaj sur tiun ĵetas ombron de suspektinda duonkrimeco. Tia ŝablonado estas malrespekta kaj tre malrespektinda ago, lerte fi-aluda, ĉar maskita kiel afereca kritiko.
Cetere, la Esperanta Vikipedio vere bezonas artikolojn pri notindaj esperantistoj, kiajn apenaŭ eblas trovi aliloke. Estas dezirinde, ke pli multaj personoj de tiu speco mem verku aŭ korektu artikolojn, kiuj rilatas al ili. Tute sensence estas fortimigi kaj ofende brulstampi homon, kiu ion tian jam faris. Feliĉe, ĉiujn "membiografiojn" (laŭ viaj kriterioj) vi ankoraŭ ne trovis. Por eventuale kompletigi kaj ĝustigi tiajn artikolojn, bone sufiĉas tute normala vikipediumado. Bonvolu utiligi vian kapablon por io pli fruktodona ĉi tie. --Surfo 16:42, 27 Aŭg. 2012 (UTC)
  • Kara, kvankam vi ne pravas pri la bazo mi fine parte konsentas kun vi. Mi fakte la ŝablonon aldonis nur en du artikolojn - pri biografioj ĝenerale mi ne interesiĝas kaj eĉ tiujn artikolojn mi trovis hazarde (mi vere pensis ke ili ne ekzistas ;). Kvankam mi ne konsentas pri tiu rekta atakado, via skribaĵo sencon ja havas. Mi la tekston transprenis de la agla vikipedio (tie estas vere multaj artikoloj markitaj per ĝi) sed nia situacio estas alia. Ĉu vi povus ion konsili? Iel ŝanĝi la tekston por ke ĝi ne estu tiel "ataka"? Ĉar mi samtempe ŝatus marki artikolojn pri iliaj mankoj - tio helpus al bonaj artikoloj, distribuus fdindecon pli "juste". Fidindeco de Vikipedio estas por mi tre grava!
  • Pri bezono de artikoloj pri menciindaj esperantistoj mi plene konsentas. Mi cerbumis ĉu starigi iun specialan paĝon kie homoj povus aldoni informojn pri si por ke aliuloj tiujn informojn aldonu al artikolo - tio estus multe pli taŭga por enciklopedio, mi pensas. Tamen mi certe ne okupiĝus pri tiu paĝo do mi forlasis la ideon, mi prefere proponos en Diskutejo.
  • PS: En Diskutejo mi respondis vian kontribuon - tiam mi ne konis tiun ĉi vian version kaj malbone ĝin komprenis... traktu ĝin, bv., tiel... --KuboF (diskuto) 20:32, 27 Aŭg. 2012 (UTC)

Kelter kaj eldonejo[redakti fonton]

Vi mallongigis al "Ĥ. Kelter". Ĉu temas pri la sama persono kiel "Jakov" Kelter? Mi iom miras, ke sur Presejo de Jakov Kelter oni skribas la eldonjaron 1904 por "Int. Lingvo"... --Lu (diskuto) 08:00, 5 Okt. 2012 (UTC)

Mi mallongigis pro tio, ke la sola fidinda afero estas la nomo presita en la libroj mem. Jen ekzemploj, legitaj en fotokopiitaj paĝoj:
Rusa Unua Libro: Типо-Литографія Х. Кельтера, ул. Новолипье № 11. [Tipo-Litografija Ĥ. Keltera, ul. Novolipje № 11]
Pola: w Druk. i Lit. Ch. Keltera, ul. Nowolipie № 11.
Germana: Druck von Ch. Kelter, Nowolipie-Str. N. 11, Warschau
Kiam verkoj de Z jam aperis en Esperanto, la indiko estis (mi vidis plurajn)
Esperanta: Presejo de Ĥ. Kelter, Varsovio, strato Novolipie N. 11
Do ĉiam nur tiu "Ĥ."
Jam pro tio, ke la antaŭnomo Christian, donita de Zakrzewski, ŝajnas ege dubinda, estas plej bone simple citi, kio estas presita en la libroj. Vi povas mem konsulti plurajn faksimilojn en de la Aŭstria Nacia Biblioteko
Presejo de Jakov Kelter, kiun vi menciis, estas enigma afero kaj mi taksas la tutan artikolon plene nefidinda. Certe ne estis tia nomo indikita en la unuaj libroj. La Enciklopedio de Esperanto (1933–1934) diras ĉi tion pri Ĥ. Kelter, inkluzivante ankaŭ la enigman nomon Jakobo:
Kelter Ĥ. firmo de l' presejo, kiu unua en la mondo akiris supersignojn kaj presigis la unuan broŝuron de L. I. de d-ro E, 1887. La presisto, kiu ankaŭ poste presigis multajn verkojn de Z, estis la filo de R. Kelter, Jakobo (1869-1922 en Varsovio), sed en 1887 li presigadis ankoraŭ ĉion ĉe sia patro, ĉe strato Nowolipe. La firmo J. Kelter ekzistas ankoraŭ nun ĉe Strato Rymarska en V.
Estas iom mistere, sed mi komprenas la aferon tiel, ke "Ĥ. Kelter" estis la firmo (originala senco de la vorto), t.e. la oficiala, subskribota nomo de la presejo, la negoca nomo. Eble iu s-ro Ĥ. fondis la presejon, kaj iu ties (pra)filo Jakov tiam jam estis la presisto aŭ presejestro. Aŭ eble s-ro Ĥ. estis la posedanto, ne la presisto. Kaj (verŝajne?) la litero R. en la EdE estas preseraro anstataŭ Ĥ. Ĉi tio estas nur miaj konjektoj, kaj povas esti ke la afero jam estas kompetente klarigita en iu historia verko, kiun mi ne konas.
Sed la nomon de la Presejo ni certe scias, kaj ĝi estas uzinda: Ĥ. Kelter. La frazero "filino de Ĥristian Kelter, kiu presis la Unuan libron" eĉ tiam restas iomete suspektinda. --Surfo 18:44, 5 Okt. 2012 (UTC)
Mi supozas: Ĥ. Kelter estis la patro, Jakobo/Jakov Kelter la filo. La presejo en 1887 havis la firmon "Ĥ. Kelter", do de la patro de Jakobo/Jakov Kelter. Fakte presis la Esperanto-librojn la filo Jakobo/Jakov, pro kio oni iom prave povas paroli pri "presejo de Jakov Kelter".
La klarigo por la mallongigo R. estas supozeble, ke vi havas malbonan kopion; ĉe mia eldono de EdE, represo el 1979, staras klare "(...) estis la filo de Ĥ. Kelter, Jakobo (...)".
Povas esti, ke Zakrzewski vere parolis kun la filino de Ĥ. Kelter; ŝi, fratino de Jakov, estus similaĝa kiel Jakov (1869 - 1922). La informo, ke Ĥ. Kelter "presis" la Unuan Libron povas signifi, ke en la presejo de Ĥ. Kelter estis presita la Unua Libro. --Lu (diskuto) 19:25, 5 Okt. 2012 (UTC)
Vi pravas pri Ĥ/R. Mi zorgege kontrolis la literon en la originalaj zamenhofaĵoj, sed pri la Enciklopedio mi stulte fidis tekston, kiu ne estas fotokopio, sed reliterigo, kaj tie estis klare R. Estas pluraj tiaj R-tekstoj en la reto. Unu estis eĉ ĉi tie en Vikipedio: la vikipedia artikolo pri Ĥ. Kelter. Tiu artikolo estas des pli kritikinda pro tio, ke ĝi mem ŝajnigas ke ĝi estas el EdE kaj precipe aliaj paĝoj en Vikipedio ligas al ĝi kiel al originala EdE-paĝo. Nun mi konsultis fotokopion, kaj trovis ankaŭ la skandalan Kelter-artikolon ĉi tie en Vikipedio. Mi korektis ĝin kaj provizis ĝin per noto.
Sed, ĉiuokaze, la nomo de la presejo estis Ĥ. Kelter, kaj tiu Ĥ. treege probable ne estas iu "Ĥristian". Do, oni povas iom malsame formuli la frazojn depende de tio, ĉu oni parolas pri la firmo, ĉu pri iu presisto tie laboranta. Se oni volas meti iun kompletan antaŭnomon por sinjoro Ĥ., oni devas trovi pli bonajn fontojn ol estas Zakrzewski.--Surfo 20:26, 5 Okt. 2012 (UTC)

Sistema ŝanĝado de artikoloj pri japanaĵoj[redakti fonton]

Kara Surfo. Mi respondos laŭorde. Mi ne scias, kion signifas "speciala" kompetenteco pri la japana lingvo, sed ne necesas esti granda sciencisto por kompreni, kiel alproksimigi prononcon de japanaj vortoj per Esperanta skribo=prononco. Necesas nur pli-malpli sperti paroladon en la japana kaj ne malbone prononci Esperante. Vi tute ne pravas, kiam vi kulpigas min, ke mi faras ion, laŭ mia gusto. Mi skribos proprajn nomajn tiel, ke ĉiu Esperantisto povu korekte prononci ilin. Mi simple sekvas la plej gravan ideon de Esperanto: neŭtralecon, simplecon (kiu inkluzivas prononc-skriba respondo) kaj komunecon de la internacia lingvo. La nomojn, kiel "Sakai", "Setcu" kaj "Fuĵiidera", oni skribis tiel eble pro simileco al ne-Esperantaj transskribaj sistemoj, sed pli ĝusta ilia Esperanta prononco estas "Sakaj", "Seccu" kaj "Fuĝiidera". Eble "Seccu" ankaŭ povas esti "Secu", sed mi restigis la duoblan "c" por montri la longan konsonanton (Esperanto ebligas tion: ekzemple en la vorto "mallonga" estas duobla "l", kiun oni prononcas longe). Ĉiuokaze ne estas sono "t" en la nomo "Seccu/Setcu". La vorto "Bedaŭrinde" certe ne taŭgas, mi iam korektos ĝin. Fine, kial vi postulas, ke ŝanĝoj en Esperanta vikipedio estu "interkonsentitaj kun japanaj vikipediistoj"? Plejmulte de japanaj vikipediistoj ne zorgas pri la Esperanta versio, aŭ eĉ ne scias pri Esperanto mem. Pardonu, se mia rimarko ŝajnas tro pedanta, sed mi opinias, ke estas grave emfazi, ke por Esperanta vikipedio necesas unuavice posedi ne la japanan, sed Esperanton. Ĉiuokaze mi estas "japana" vikipediisto, ĉar mi loĝas en Japanio. Mi ne nur redaktas artikolojn pri japanaĵoj, sed ofte mem skribas ilin. Ĉu aliaj japanaj vikipediistoj konsentas kun tion, kiel mi skribas/ŝanĝas japanajn nomojn? Mi jam kelkaj monatoj intense skribas kaj redaktas tiujn artikolojn, sed aliaj japanaj vikipediistoj neniam protestis. Plie, mi ne ŝanĝis tutan Esperantan vikipedion laŭ sia propra sistemo, sed mia sistemo (se tion eblas nomi sistemo) aperis el tio, kio jam estis en vikipedio antaŭ mi kaj el konfirmoj inter miaj pensoj kaj tio, kio jam estis en vikipedio. Mi tamen estas preta pridiskuti, kiel estas pli logike kaj korekte skribi japanajn nomojn. Vi, ekzemple, skribis pri 3 ekzemplojn kaj mi respondis pri ili. Se vi havas pli da duboj pri konkretaj japanaj nomoj, bonvolu skribi pri tio kaj mi provos klarigi, kial tiu kaj tiu nomo estas skribita tiel kaj tiel. En multaj okazoj mi eĉ povas montri ekzemplojn de la simila afero, farita de alia uzanto. Vi eĉ ne bezonas kontroli, ĉu estas mi, kiu skribis nomon, pri kiu vi dubas, ĉar ni povas pridiskuti la korektecon de la noma skribo ĉiuokaze. -- NoKo (diskuto) 18:21, 28 Feb. 2013 (UTC)

Problemoj pri mi[redakti fonton]

Saluton Surfo. Vi menciis, ke vi vidas iujn problemajn partojn de mi kiel administranto. Bonvolu diri ilin al mi por ke mi povu pliboniĝi. Se estas problemoj, kiuj riskas malfaciligon de laborado en Vikipedio por multaj uzantoj, des pli tio gravas. Mi nur petas al vi esprimi ilin en konstruiga maniero laŭ kiu mi vere povas ion fari (ne uzadi vagajn frazojn). Se vi preferas, estas por vi disponebla ankaŭ mia diskuto kaj retpoŝto. Amike. --KuboF (diskuto) 15:45, 22 Jan. 2014 (UTC)

Ni konstruas enciklopedion[redakti fonton]

Saluton Surfo. Mi ne scias pri kio vi eble krompensas, se rilate al mia propono por forigo de Proverboj estas mia celo forigi de enciklopedio aferojn, kiujn mi konsideras neenciklopediecaj (kiel jam kelkfoje menciita deponejeco). La fakto, ke Vikimedio provizas al ni eblon senpage krei enciklopedion ne signifas, ke ni povas ĉi tien alŝuti ion ajn (ekzemple longtempe mi aŭdas onidirojn pri Esperanta Vikipedio, kiel pri stokejo de maltaŭgaj malliberaj dosieroj...). Ekzemple mi estas ŝatanto de Linukso kaj deziras disvastigon de ĝi, ĉu vi akceptus, ke mi alŝutu instalilon de Linukso al Esperanta Vikipedio? Mi esperas, ke ne...

Rilate al la demando ĉu mia agado forigas aŭ akiras kontribuantojn: Mi scias, ke mia "agado laŭ reguloj" povas esti teda, sed 1) mi ĝin faras pro bonaj kialoj kaj 2) reguloj estas flekseblaj kaj foje ignoreblaj ;) La bona kialo estas, ke reguloj aŭ devenas de principoj (ekz., ke Vikipedio estas enciklopedio) aŭ servas por ne mortigi unu la alian (ekz. pri landnomoj). Kiel administranto mi devas sekvi volon de komunumo (se ĝi ne kontraŭas celon de Vikipedio) kaj tiu volo estas en specifaj kazoj priskribita en reguloj... Do konkludo: sekvante regulojn mi sekvas esprimitan volon de komunumo. Mi esperas, ke tion vi ŝatas ;) Mi ne scias, ĉu vi observas agadon de Esperanto kaj Libera Scio sed eble mia (volontula) laborado tie povas formi vian opinion pri mia helpo al akirado de novaj kontribuantoj ;)

Parenteze, mi vin petis klarigi konstruige al mi miajn "problemojn" por povi pliboniĝi kaj helpadi pli. Se vi scias pri iu konkreta problemo vere skribu! Des pli, se vi proponas utilan helpon! (mi esperas, ke la aferon pri reguloj mi jam sufiĉe detale (kaj malfeliĉe longe...) klarigis) --KuboF (diskuto) 21:23, 24 Apr. 2014 (UTC)

Maladministrantigo de KuboF[redakti fonton]

Sal Surfo. Estas iom strange de vi voli administrantigon de mi eĉ se vi ne respondis al miaj plurfojaj rektaj petoj klarigi al mi miajn problemojn (ekzemple ĉi supre). Mi ja petis diskuton por trovi interkonsenton; al kio vi ne tre reagis...

Rilate al forigo de Proverboj, la forigo estis plenumo de principoj de Vikipedio (kio estas Vikipedio) kaj volo de komunumo eksplice esprimita en regularo pri tuja forigado (tiu konkreta paĝo povis esti forigita eĉ sen diskuto, sed mi preferis tion fari pro rilataj paĝoj). La paĝo reale ne estis enciklopedia artikolo sed manlibr(et)o pri uzado de aliaj paĝoj. Se iu volas en Esperanto provizadi informojn, kiuj estas enciklopediecaj, li estas bonvena tion fari en Vikipedio. Sed enciklopedio ne estas por neenciklopediecaj informoj. --KuboF (diskuto) 21:23, 28 Apr. 2014 (UTC)

Mi vidas viajn demandojn ĉi tie sur mia diskutpaĝo nur kiel provojn ŝovi la diskutojn, kiuj okazas en la pli publika Diskutejo, en foran angulon, kie neniu rimarkas kritikon pri vi. Unu problemo ĉe vi estas tio, ke vi opinias vin mem supera juĝisto pri tio, kio estas enciklopedio kaj enciklopedieca enhavo. Ankaŭ tiuj aferoj estas relativaj kaj diskuteblaj, same kiel preferoj pri lingvaj detaloj aŭ pri tipografio kaj alia ekstera aspekto. Cetere, ne ĉiulingvaj Vikipedioj devas esti identaj unuj al la aliaj. Por vi konsento ŝajnas esti konsento nur se vi ŝatas ĝin.
Ekzemple, estas tute defendebla la starpunkto, ke nia Vikipedio servu precipe kiel oportuna informfonto pri ĉio en la Esperanta kulturo. Kaj en la Esperanta kulturo oni povas eĉ konsideri ĉiun eron en la fama Proverbaro kiel ĝermon por enciklopedia artikolo.
Mi rimarkis, ke Pejno Simono estas via aparte elektita malamiko, kies verkaĵojn vi zorge kontrolas. Ankaŭ mi ne ŝatas, ekzemple, liajn rulfenestrojn, sed vi principe ne lasas iun ajn fari eĉ la plej etan eksperimenton per ebloj de la Vikipedia sistemo por evoluigi ankaŭ la aspekton. Aparte pri la Proverbaro oni povas diri, ke la prezentomaniero, kiun li elpensis ĉi tie por ĝi, estas praktike utilega.
Tio, ke la Enciklopedio kontentigas viajn personajn interpretojn pri kriterioj de enciklopedieco kaj prezentomaniero ne ekvivalentas kun boneco kaj utileco, kiuj estas pli gravaj kriterioj ol iu regularo (ekz. pri tuja forigo) verkita de vi mem.
Bonvolu ĉesi persekuti la vikipediistaron per via advokataĉado pri formalaĵoj kaj komencu aldoni bonan enhavon en Vikipedion efektive verkante ion. Certe ankaŭ via okupiĝado pri robotoj kaj ŝablonoj estas utila, se tio ne signifas, ke redakti Vikipedion iĝos io nefarebla por simplaj nenerdoj. Mi koncedas, ke mi esprimas min ne tre milde sed eble eĉ malĝentile. Tio ŝajnas esti la sola maniero paroli al surda lignoŝtipo. --Surfo 07:22, 11 Maj. 2014 (UTC)
Mi menciu, nur kiel ekzemplon pri via troa fervoro, ke vi ĵus metis en arkivon (do, praktike netrovebligis) la diskuton pri forigo de la proverboj. Por trovi ĝin, necesas unue trovi la ĝustan arkivejon. La forigon vi faris malpli ol du semajnojn post la lastaj kontribuoj.--Surfo 08:04, 11 Maj. 2014 (UTC)
Nun mi ne trovas sufiĉan tempon por viki-aferoj, do nur rapide: diskutoj pri forigendaj artikoloj estas kutime arĥivataj post unu semajno kaj mi dume ne scias pri iu riproĉo pri tia tempolimo por arĥivigado. Amike. --KuboF (diskuto) 14:01, 12 Maj. 2014 (UTC)
Vi forigis diskuton, kiu kritikis vin mem. Ĝi ankaŭ ne estis finita, ĉar via forigo de Proverboj (komparu: forviŝi klarigan tekston el diagramo aŭ statistika tabelo) ne baziĝis sur la diskuto, sed estis tute arbitra elpensaĵo de vi, kiu opinias vin la definitiva ĉefjuĝisto. Do, vi utiligis vian administrantecon por via propra avantaĝo. Ke vi eĉ ne vidas ion kritikindan en tia sinprofitigo, estas des pli strange. Cetere, se vi ne scias pri iu riproĉo pri tia "kutima" tempolimo, mi nun sciigas al vi: Mi riproĉas tian kutimon. Diskuto en Vikipedio ne estas realtempa evento, finebla sen konvena atendodaŭro. Eĉ kiam eblas ĝin fini, ĝi poste videblu almenaŭ unu monaton. Sed en ĉi tiu afero la ĉefa punkto estas, ke vi forbalais la diskuton, dum ĝi ankoraŭ estis aktuala. --Surfo 15:35, 13 Maj. 2014 (UTC)
Kara Surfo, ĉu vi povus menciindigi la artikolon kun la titolo de Proverboj? Se jes, KuboF aŭ alia administranto povus restarigi la artikolon. Mi dubas la ĝustecon de la titolo laŭ VP:TA#Kazo, vorteco, nombro. Se ĝi estus restarigata, oni almenaŭ tuj kunigus ĝin al Proverbo (K1 VP:KUN), nome lasu ĝin kiel alidirektilo.--Salatonbv (diskuto) 21:38, 13 Maj. 2014 (UTC)
Plu mi ne havas multan tempon por viki-aferoj, sed Surfo, bonvolu rigardi la argumentojn de homoj, kiuj kontraŭis mian eksadministrantigon kaj samtempe ion diris pri la paĝo. Tio pruvas, ke mia agado ne estis konsiderita kiel malutila de granda parto de partoprenintoj. Konsideru ankaŭ la fakton, ke Pejno mem deklaris la paĝon uzinstruilo, do ne enciklopedia artikolo. Krome, mi povas nenion aldoni al la eldiro de Salatonbv. --KuboF (diskuto) 18:32, 14 Maj. 2014 (UTC)
Vi do opinias, ke se mi enmetas en la enciklopedio ekzemple tabelon aŭ diagramon aŭ bildon, aldonas al ĝi klarigon pri maniero kompreni la prezenton, la ĝusta maniero trakti ĝin estas simple forigi la klarigon. Interese. Kiel mi jam antaŭe diris, ĝuste tio estas vandalismo, en la originala signifo de la vorto. Kaj, mi ripetas, la forigo-voĉdono ne decidis malsimile trakti tiun paĝon. Estas tute alia afero, ĉu la enhavo aperis ĝustaloke, sub la plej taŭga paĝtitolo ktp. Ĉiu via agado montras nur, ke vi taksas valoran kaj utilan enhavon senvalora, se ĝi ne konformas al via privata interpreto de iaj formalaj kriterioj. --Surfo 07:10, 16 Maj. 2014 (UTC)
Mi revenas al Vikipedio. Kelkaj viaj eldiraĵoj surbaziĝas sur falsaj opinioj - ekz. vi asertas, ke mi ne permesas aspektajn eksperimentojn. Mi rulas roboton kaj estas administranto - do estus por mi ege facile forigi ĉiujn uzojn de la ŝablonoj {{El}} kaj {{Sageto al Enhavo}} (kiuj ĉiuj klare malplaĉas al mi) aŭ {{Nova!}} aŭ {{Unua}} (pri kies utilo mi dubas). La pluresto de la ŝablonoj klare montras, ke mi "permesas" ankaŭ tion kion mi malŝatas. Ankaŭ mi ŝanĝus "Artikolon de la semajno" an "Artikolon de la monato", sed tiu mia propono ne estis akceptita.
Neniu kapablis dum longa tempo klarigi kiel la uzinstruilo Proverboj estas enciklopedieca. Ne temas nur pri mia persona opinio - neniu tion vere kapablis. Tio jam ion diras. Ankaŭ vidu, ke neniu administranto restarigis la paĝon, eĉ malgraŭ risko ricevi proponon por maladministrantigo pro ne laŭado de opinio de Pejno. Do evidente neniu aktiva administranto klare kontraŭas la agon.
Regulo estas regulo nur se estas interkonsento pri ĝi. La fakto, ke mi finpublikigis kaj instigis al reala uzo iun regulon nur signifas, ke mi estas kvazaŭ ĝia "ĉefaŭtoro" (ĉe pluraj tio estas tuta stultaĵo, ĉar mi prenis pli ol nur inspiron de aliaj Vikipedioj), ne iu super mastro. Laŭante regularon oni laŭas plejan opinion de Vikipediistaro; se iu konkreta regulo ŝajnas al vi malbona, vi estas bonvena proponi ĝian ŝanĝon.
Rilate al Pejno al mi ŝajnas, ke ekde kiam mi tuŝis artikolon pri li, ĝuste mi fariĝis lia ĉefa malamiko. Ja ne estis nur mi kiu lin kritikis, sed mi estis ŝajne unu el plej fervoraj kaj mi ne lasis min fortimigi. Nun li finfine foriris, kaj mi esperas, ke por ĉiam - mi neniam spertis tiom akrajn kaj senutilajn diskutojn en Esperanta Vikipedio kiel kun li. Li ŝajne estas bona programisto kaj gvidanto de firmao sed kunlaboreca labormaniero kiel en Vikipedio ŝajne ne taŭgas por li.
Pri taŭgeco de diversaj Esperantaĵoj en la Esperanta Vikipedio oni nuntempe diskutas en Diskutejo kaj ĝi ne temas specife pri mi, do pri tio ni prefere diskutu tie. --KuboF (diskuto) 14:35, 1 Jun. 2014 (UTC)

Pri citiloj[redakti fonton]

Saluton! Nuntempe staras mi al la Fundamento : mi tute ne trovas alian uzon de citiloj krome de « tiujn ĉi » kaj “ Esperanto ” en ĝi. Kial do vi nuligias mian kontribuon al la paĝo Citilo? Antaŭdankon por la klarigo! — SGC.Alex (diskuto) 15:53, 16 Maj. 2014 (UTC)

Per rapida foliumo en la Fundamento oni trovas multajn ekzemplojn de almenaŭ ĉi tiuj specoj:
  • Mi montris en principo, kiamaniere la severa netuŝebleco de la « Fundamento » gardos ĉiam la unuecon de nia lingvo,
  • “Mi faras al vi donacon, ” daŭrigis la feino, “ ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros aŭ floro aŭ multekosta ŝtono. ”
  • Anstataŭ „la“ oni povas ankaŭ diri „l’“ (sed nur post prepozicio, kiu finiĝas per vokalo).
Tiu lasta, kiun vi tute ne menciis, estas tre ofta. Cetere, iam estas spacetoj inter la cito kaj la citiloj, iam ne, iam estas malfacile diri. Via korekto estis grave malĝusta. --Surfo 16:11, 16 Maj. 2014 (UTC)
Saluton Surfo. Mi ne unue vidis vian respondon ĉar vi ne respondis sur mian diskutpaĝon… Ĉu vi havas la netradukitan version de la Fundamento, aŭ la versio kun multaj da lingvoj? Ankaŭ mi vidis tiujn ŝanĝojn en tiu lasta. Sed en la originala versio (sen la vortaro, kaj en kiu ĉio estas skribita en la esperanta), nur ekzistas citiloj « tiel ĉi ». — SGC.Alex (diskuto) 07:48, 20 Maj. 2014 (UTC)

Dankon pro via respondo, SGC.Alex. Unue mi diru, ke mi ĉiam respondas mesaĝojn en la sama loko, kie troviĝas la demando. Mi konas la manieron respondi sur la paĝo de la demandinto, sed por mi tio estas tro konfuza. Mi volas klare vidi la tutan ĉenon de mesaĝoj.

Kiam mi parolas pri la Fundamento, tio ĉiam estas la originala papera eldono de la jaro 1905, "la netuŝebla". Tiu estas la sola valida versio. Vi povas legi klarigon pri la afero ekzemple sur Fundamento-paĝoj de la Akademio de Esperanto (tie bonvolu legi sub la Klarigaj notoj). La originalo estas ses-lingva, kaj la Gramatika parto tute ne aperas en Esperanto (krom per kelkaj reguloj en la Ekzercaro). Do, se vi ie legas la 16-regulan gramatikon de Esperanto en Esperanto, tio ne estas la originala Fundamenta gramatiko, sed ties traduko.

La teksto de la Fundamento, kiu troviĝas en la Akademia retejo, estas ja sufiĉe fidela redono de la originalo, sed tie povas esti eraretoj, ĉar la la originala teksto estas tre komplika: ĝi estas en ses lingvoj, kaj la Rusa estas skribita en arĥaika ortografio kaj la Germana en frakturaj literoj. Tial estas praktike neeble redoni ĉion en originala formo, kun neŝanĝita tipografio, en rete serĉebla formo. Ankaŭ la citiloj en la Akademia teksto de la Fundamento ne estas ĉiam samformaj kun la libro de 1905. Por normalaj bezonoj (do ne por studoj pri tipografiaj detaloj), la Akademia teksto estas bone sufiĉe bonkvalita.

Bona ekzakta reproduktaĵo de la unua eldono estas (aŭ almenaŭ iam estis) trovebla ĉi tie: http://ubuntuone.com/3mL0DTsGtnvzhc5rvg2Aqe La tiea enkonduko sur la unua paĝo, en la Angla lingvo, kompreneble ne apartenas al la Fundamento mem. Vi povas ankaŭ aĉeti la verkon en libroservoj, sed atentu, ke la eldono devas esti faksimila (fotografita) kopio de la originalo, se vi volas fari fidindajn studojn pri formoj de citiloj kaj pri aliaj similaj detaloj. --Surfo 14:58, 21 Maj. 2014 (UTC)

Mi rimarkis, ke la ligilo, kiun mi donis por unu fotografia kopio de la originala Fundamento, ne plu funkcias. Ĉar temas pri sufiĉe grava dokumento, mi donas du novajn adresojn, unu en la dosieraro de Google, la alia en la Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno.
1. Skanaĵo de Google: https://drive.google.com/file/d/0B3bwzubbm6ecMU50OUtTamdSa1k/edit
2. Skanaĵo de IEMW: http://data.onb.ac.at/dtl/5424176
--Surfo 11:24, 5 Feb. 2015 (UTC)

-ujo, -io[redakti fonton]

Saluton! Mi pensis ke -io estas korekte. Ĉu mi malpravas? --Ochilov (diskuto) 19:55, 25 Okt. 2015 (UTC)

"Britio*" kaj "Svedio" ja estas ĝustaj kaj uzataj, sed estas nenio erara en Britujo kaj Svedujo. Tiuj lastaj formoj estas la plej tradiciaj, Fundamentaj nomoj de la landoj. En Vikipedio oni uzas ambaŭ formojn. Tio, ke vi, Ochilov, okaze pli ŝatas skribi "Svedio" ol Svedujo, ne estas sufiĉa kialo por ŝanĝi tekstojn verkitan de aliaj. En la historiaj paĝoj de niaj diskutejoj vi povas trovi longegajn debatojn pri la afero. --Surfo 06:43, 26 Okt. 2015 (UTC)
Dankon, nun mi komprenas. --Ochilov (diskuto) 12:49, 26 Okt. 2015 (UTC)

Ankoraŭfoje: maakunnat de Finnlando[redakti fonton]

Kara Surfo, mi petas vin rigardi la noton diskuto:Provincoj_de_Finnlando#Plu, kaj entute rerigardi la (laŭ mia impreso nefinitan) diskuton tie. Vi en 2007 asertis ke pluraj gravaj finnaj kaj svedaj Esperanto-vortaroj tradukas finne "lääni" respektive svede "län" per la vorto "gubernio". Min interesus, kiel la plej gravaj finnaj kaj svedaj Esperanto-vortaroj tradukas la koncepton de maakunnat. Ĉu vi havas finnajn kaj svedajn Esperanto-vortarojn en papera formo ĉe vi? Se jes, mi petus vin laŭeble konkrete dividi la informojn el ili kun la vikipedianoj sen tiaj vortaroj en la koncerna diskutpaĝo. Antaŭdanke salutas ThomasPusch (diskuto) 16:49, 19 Jan. 2016 (UTC)

Mi respondis en la koncerna diskutpaĝo. --Surfo 15:38, 21 Jan. 2016 (UTC)

Artikolado[redakti fonton]

Vi regule aldonadas la artikolon "la" ĉe la komenco de la unua frazo de biologiaj artikoloj pri besto- kaj plantospecioj (La sukerbeto estas..., La zantedesĥio estas...) Kial? Tio ŝajnas esti via propra kaprica prefero. --Surfo 16:50, 27 Feb. 2016 (UTC)

Ankaŭ mi antaŭe ofte ne metis la artikolon en similaj cirkonstancoj, sen pripensado, nur pro kutimo. Nun ŝajnas al mi ke sen artikolo la signifo estas pli-malpli io kiel "iu individua sukerbeto". Kontraŭe, kun la artikolo (mi pensas), ĝi signifas pli-mapli "la specio sukerbeto". En tio mi estas verŝajne influita de mia gepatra lingvo, en kiu oni tiel faras. Sed mi supozas ke mia rezonado estas racia. En Esperanto oni ĉiam povas elekti la pli racian solvon, eĉ se la kutimo estas alia (Zamenhofa rekomendo). Certe, se vi demonstras la erarecon de mia rezonado, mi korektos. --Forstbirdo (diskuto) 19:18, 27 Feb. 2016 (UTC)
@Forstbirdo: Mi tute ne bezonas pruvi vin erara. Sufiĉas tio, ke aliaj konjektis pri la sama afero alie, kaj vi apenaŭ povas demonstri, ke la senartikola formo signifas "iu individua sukerbeto". Tio estas misrezono laŭ modelo de lingvoj, kiuj havas ankaŭ nedifinan artikolon kaj kies parolantoj emas interpreti la senartikolan formon egala al nedifine artikolita, kvazaŭ "sukerbeto = a sugar beet, une betterave sucrière..." Vi povas legi konsiderojn pri uzado de la artikolo en tiaj esprimoj ekz. ĉi tie: http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/difiniloj/la/specoj.html . Tie vi vidas, ke ekzistas diversaj uzomodeloj. Ĝenerale, la uzado de "la" en Esperanto estas sufiĉe elasta afero.
Vi do volas nur anstataŭigi preferojn de aliaj per viaj propraj preferoj, kiuj estas apenaŭ pli bone fundamentitaj. Ekzistas nenia kialo provi unuecigi la lingvouzon, kaj la ŝanĝoj povas estigi nur eternajn militojn. --Surfo 14:57, 13 Mar. 2016 (UTC)
Mi dankas por la prezentita referenco. Ŝajnas al mi ke la tekstoj (pri bestoj kaj plantoj) en vikopedio plej similas tiujn de jena ekzemplo : "La urso troviĝas kaj en Eŭropo kaj en Ameriko. La diraĵo ne povus validi pri unu sola urso. Tial ne eblas diri: *Urso troviĝas kaj en Eŭropo kaj en Ameriko.*". Tamen, ankaŭ laŭ mi ne valoras la penon por tia ne grava "unueco" riski kverelojn kaj senfinajn diskutojn. Mi do ne plu aldonos la artikolon en tekstoj de aliaj redaktintoj, kiel vi konsilas. Dankon pro la konsilo. --Forstbirdo (diskuto) 17:26, 13 Mar. 2016 (UTC)

Malfarado[redakti fonton]

Ŝajne vi malfaris unu agon mian, nome aldono de titolo al bibliografio. Mi konsideras vian agon absolute malrespekta kaj malutila. Se vi kontraŭas la enhavon de tiu verko, tio estus ege interesa aldono por la sciaro pri tiu verko. Forigo de tio, kun kiu oni ne konsentas, estas la bazo de stalinismo, kaj kompreneble ĉiu rajtas esti tia. Aldoni ekzemple "ĝi estas polemika verko pri uzado de la pasivaj participoj"", estus estinta tre rekomendinda, tamen simple forigi... Mi povis komenci redaktobatalon; ĉu vi pensas ke tio utilus? Mi prifajfas.--kani (diskuto) 19:55, 9 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

@Kani: La motivo de la forigo estis simple tio, ke la temo de la verko estas nur eta gramatika detalo de Esperanto. La detalon iuj iam opiniis sufiĉe grava, por eldoni verkojn pri ĝi, sed mi ne povas kompreni, kial tia verko aperu en la bibliografia listo de artikolo, kies titolo estas Esperanto, la lingvo, tute ĝenerale. Ĝi ja havas imponan nomon "La Zamenhofa Esperanto", kaj mi pensis, ke eble tiu titolo motivis la aldoninton, ĉar ĝi igas pensi, ke la verko fakte temas pri la esenco de Esperanto. Ĝia subtitolo "Simpozio pri -ata/-ita" jam diras pli multe pri la enhavo. Estis lingva batalo tiam, teatra milito, en kiu ambaŭ flankoj publikigis verkojn kun imponaj nomoj. El la kontraŭa flanko oni povas mencii la titolon "Esperanto – moderna lingvo".
Mi ne speciale kontraŭas la enhavon de la verko. Mi nur opinias ĝian aperon malĝustaloka en la artikolo Esperanto. Mi estus aginta tute same, se vi aldonus la malsamtendencan verkon "Esperanto – moderna lingvo" kiel bibliolgrafieron. Se la artikolo pritraktus ankaŭ la koncernan gramatikan detalon, la verko (kaj aliaj) ja povus aperi en la listo de referencoj kaj fontoj, sed ĝi ne meritas lokon en la ĝenerala bibliografio. Estus ja facile longigi la bibliografion per libroj kaj artikoloj pri aliaj detaloj – granda parto de ĉio publikigita en Esperanto temas pri la lingvo kaj povus esti uzata por plilongigi la bibliografion.
Jam estas aparta artikolo pri la verko en Vikipedio. Simile estas pri la participa demando. Eble la koncerna verko (kun multaj aliaj) taŭgas por ties bibliografio, sed la artikolo Esperanto limigu sin al sufiĉe ĝeneralaj prezentoj pri la lingvo.
Mi koncedas, ke eĉ la nuna bibliografia listo enhavas fontojn kun dubinda valoro por la artikolo, eble kopiitajn el la Itala Vikipedio.
Sentu vin libera realdoni la verkon (kaj eble aliajn samtemajn) en la bibliografion. Mi ne reforigos ĝin. --Surfo 07:52, 10 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Nova administranto[redakti fonton]

Saluton Surfo, estas utila se multajn uzantoj partoprenis al la baloto. Tiam nia vikipedio vivas vere. Kore. --pino (diskuto) 09:55, 12 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Unue, ĉu vi vidis ke mi faris kelkajn ŝanĝojn. Due, esperantlingvaj nomoj estis sen referencoj do kial vi denove aldonis ilin? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:04, 9 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Vi faris diversajn ŝanĝojn, kiuj ŝajnis pli-malpli hazardaj, iuj eble estis bonaj. Via redaktoresumo estis simple "etaj", verŝajne por intence misgvidi legantojn. Ĉi tio estas Esperanta enciklopedio kaj vi ne povas postuli, ke ĉiu normala vorto en la artikolaj tekstoj havu referencon por povi esti uzata. Estas facile trovi referencojn por la vortoj "napelo", "blua akonito" kaj "norda akonito" (kaj ankaŭ aliaj nomoj por akonitoj), sed vi eĉ ne provis trovi tiajn. Por sekvi viajn principojn, oni ne verku ion ajn pri afero, pri kiu antaŭe ne ekzistas Esperantaj tekstoj. Tio estas absolute netenebla gvidlinio, kaj cetere tute ne aplikebla en ĉi tiu okazo. Mia tasko ne estas trovi referencojn por ĉiu normala Esperanta vorto, kiun vi bonvolas forigi pro tio, ke vi ne konas ĝin. Via ago estis detrua, forigo de esenca enhavo. Tiom strangan agon estas utile nuligi, ĝin ne valoras detali se oni ne havas troabundon da libera tempo. --Surfo 14:35, 10 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
  • "hazardaj"? Vere? Eble mia redaktoresumo estis ne sufiĉa sed diri pri mia intenco ke estas ĝi estas "misgvida" estas kontraŭ Vikipedio:Supozu bonajn intencojn. Ĉi tio estas enciklopedio do ĉiuj propraj nomoj (interne nomoj de taksonoj] oni devas havi referencojn. "Estas facile trovi referencojn por la vortoj "napelo"..." - kial vi diras pri Nepalo? "..."blua akonito" kaj "norda akonito"" - mi ne vidas, se tio estas simpla al vi, mi petas aldonu. "ke vi ne konas ĝin" - ne >mi ne konas< sed >ne ekzistis esperantlingva literaturo<. Ĉu mi klare skribis? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:32, 10 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Voĉdono pri maladministrantigo de לערי ריינהארט[redakti fonton]

Karaj – jes la demando ja ne estas de mondskua intereso, tamen mi opinias, ke decidoj estu prenitaj de iom pli ol nur du personoj. Do mi petas rapide studi la aferon kaj esprimi vian opinion: Voĉdono pri maladministrantigo de לערי ריינהארט DidiWeidmann (diskuto) 12:33, 11 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Kial pulmoj? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:51, 10 nov. 2017 (UTC)[Respondi]

Mi respondas en la diskutpaĝo de la artikolo Pulmo. --Surfo 10:40, 11 nov. 2017 (UTC)[Respondi]

Share your experience and feedback as a Wikimedian in this global survey[redakti fonton]

WMF Surveys, 18:40, 29 mar. 2018 (UTC)[Respondi]

Reminder: Share your feedback in this Wikimedia survey[redakti fonton]

WMF Surveys, 01:38, 13 apr. 2018 (UTC)[Respondi]

Your feedback matters: Final reminder to take the global Wikimedia survey[redakti fonton]

WMF Surveys, 00:48, 20 apr. 2018 (UTC)[Respondi]