Uzanto-Diskuto:Talnat

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Talnat!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Thomas Guibal 16:32, 20. Aŭg 2009 (UTC)

Ĉu "Vikipediismo" ne mem estas nedezirinda vikipediismo ? Kore, Thomas Guibal 16:32, 20. Aŭg 2009 (UTC)

Vikipediismo estas, laŭ mi, nedezirinda fenomeno. La vorto "vikipediismo" estas neologismo, por kiu ne ekzistas alternativa vorto en Esperanto. Tiaspecaj neologismoj devas estis akceptataj por ke oni povu paroli pri fenomenoj, pri kiuj oni antaŭe ne parolis. Kore, Talnat 16:45, 20. Aŭg 2009 (UTC)

La vorto "vikipediismo", tamen ankaŭ povas signifi la ĝeneralan agadon de vikipediistoj - kiun mi konsideras dezirinda fenomeno. Tial estus eble pli bone ŝanĝi la rubrikon de mia artikolo al "Vikipediismo (leksiko)". Mi nun faros tion, kopiante la tekston al nova artikolo kun tiu rubriko. Talnat 17:04, 20. Aŭg 2009 (UTC)

alinomado[redakti fonton]

Saluton, vi alinomis mian paĝon pri Rea akirado de varmo per maniero, kiu estas absolute malbona en Vikipedio. Vi forviŝis la tutan historion de redaktoj. Se vi en estonteco intencos alinomi aliajn paĝojn pro malĝusta titolo, oni faras tion tiel, ke oni klakos sur butono alinomigi kaj per tio transŝovos ankaŭ la tuta historio de redaktoj el la alinomota paĝo. Zuazua 05:20, 21. Aŭg 2009 (UTC)

Saluton, Talnat. La butono alinomigi aperas ĉe novuloj post kvar tagoj. Do ne urĝas, ĉu ne? Kore --Tlustulimu 17:51, 15. Feb 2010 (UTC)

Bonvenon revizianto[redakti fonton]

Mi donis al vi rajtoj de Revizianto. Se vi havas demandojn, bonvolu kontakti al mi. Kore salutas Yekrats 14:08, 22. Mar 2010 (UTC).


Kategorio:Interlingvistoj[redakti fonton]

Mi atentigas vin, ke ekzistas Kategorio:Interlingvistoj kaj vi skribas interlingvaistoj, kio estas malĝusta. Petr Tomasovsky 23:36, 21. Okt 2010 (UTC)

Saluton Petr. Interlingvaisto estas uzanto de Interlingvao. Interlingvisto estas fakulo pri interlingvoj. Mi plenigis ambaŭ kategoriojn dum la pasintaj horoj.Talnat 23:42, 21. Okt 2010 (UTC)

Estimata!

  1. Redaktinte artikolon pri Wilhelm Ostwald vi enmetis neekzistantan, sekve ne funkciantan {{Vivotempo}} anstataŭ {{Vivtempo}}. Bonvolu post redakto de artikolo kontroli tiajn detalojn por ke ĉio bone, funkciu. Mi bedaŭrinde konstatis tion nur kelkajn monatojn poste.
  2. En via unikoda paĝo pri la parolmaŝino de Wolfgang von Kempelen, ĉar ĝi estas kodata per UTF-16 kutime uzata por aziaj lingvoj anstataŭ la pli kutime por tre multaj lingvoj uzata UTF-8, sufiĉas aldoni sekvantan linion por ke ĝi povu montriĝi ankaŭ per Fajrovulpo:
<meta http-equiv="content-type" content="text/html; charset=UTF-16">
  • Cetere mi gratulas vin pro viaj valoraj kontribuoj al artikoloj pri interlingvistiko. Arno Lagrange @ 07:24, 1. Feb 2011 (UTC)
Mi supozis ke malhelpas la markiloj <code> kaj </code> kiujn mi uzis ĉi tie (alikaze la kodo povus esti kaŝita) sed kiun vi devis ne enmeti tien. Mi mem konservis la paĝon sur mia malmola disko, aldonis la menciitan linion kaj konstatis ke ĝi ĝuste aperas. Tamen funkcias per mia versio ne kun la via. Kiam mi en Fajrovulpo aliras la menuon "Vidi/signa enkodigo" kaj elektas UTF-16, via paĝo ĝuste aperas. Mia versio kiun mi konservis uzante la tekstprilaborilon UniRed en formato UTF-16, estas aŭtomate rekonita de Fajrovulpo. Verŝajne estas iu kaŝita kodo enmetita de via tekstprilaborilo kiu malhelpas automatan eltorvon de la kodado. Mi per retmeasĝo ligsendos mian version de via dosiero. Tiam vi povos provi cĉu pli bone funkcias. Arno Lagrange @ 16:39, 2. Feb 2011 (UTC)
<meta http-equiv="content-type" content="text/html; charset=UTF-16">

Mi bedaŭras, ke tiu problemo restas nesolvita. Estas la sama kun ĉiuj miaj unikodaj retpaĝoj:

http://www.ling.su.se/staff/hartmut/kemplneo_u.htm (ligilo el la artikolo Wolfgang von Kempelen), http://www.ling.su.se/staff/hartmut/il_u.htm (pri kurso Interlingvistiko kaj konstruitaj lingvoj), http://www.ling.su.se/fon/IPA-skrivmaskin.htm (fonetika tajpilo, ligilo en la artikolo Internacia Fonetika Alfabeto) kaj http://www.ling.su.se/fon/IPA-brux.htm (plurlingva uzinstrukcio)

Kopioj de tiuj paĝoj servitaj en la propra komputilo ĝuste montriĝas ankaŭ en Fajrovulpo, same kiel la versioj en la ttt-servilo. Pere de la reto, ili tamen nur montriĝas ĝuste en IE. Enmetado de la kodo, kiun vi proponis (sen la markiloj <code> kaj </code>) ne ŝajnas havi ian ajn efikon.

Estas kaŝita kodo komence de la dosieroj, kiu ŝajnas kaŭzi la problemon. Mi ne sukcesis forviŝi aŭ korektigi tiun. Talnat 07:46, 3. Feb 2011 (UTC)

Per sesdekuma redaktilo mi trovis ke via dosiero komenciĝas per FF FE (ÿ þ ) kiuj aperas antaŭ la markilo <html> kaj ĉiuj signoj estas apartigitaj de spacoj (sesdekume 00). Post kiam mi konservis ĝin per UniRed tiuj koderoj malaperis kaj la teksto aperas sen spacoj. Cetere ĉapelitaj literoj estas koditaj laŭ htmlkodoj: &#365; -> ŭ Fakte esplorenda estas kion enmetas via redaktilo - ĉu vi bonvolos sciigi kiu ĝi estas -. Arno Lagrange @ 09:26, 3. Feb 2011 (UTC)

Mi ne memoras, kiun redaktilon mi uzis en 1997, sed por testi vian sugeston, mi simple uzis MS Notepad. En ĝi, ĉiuj esperantaj literoj montriĝas rekte en ĝusta formo. Talnat 14:19, 3. Feb 2011 (UTC)

Saluton! Evidente vi esploris la aferon pli profunde ol mi. Gratulon pro via precizemo, kaj dankon pro la afabla korekto! Sincere, Moldur 19:26, 13 Sep. 2011 (UTC)

Lagoj en Svedio[redakti fonton]

Saluton, Talnat. Mi vidis, ke vi aranĝis la intervikiojn de Lagoj en Svedio laŭ la malnova sistemo. Sed ekde la 6-a de marto 2013 eblas uzi la novan sistemon per VP:VD. La ligiloj de la artikolo nun troviĝas sur la paĝo d:Q10563403, ĉar mi aranĝis tion. Mi rekomendas estonte uzi la novan manieron, ĉar tiam necesas aldono nur ĉe Vikidatumoj. Do, ne plu en ĉiu unuopa lingva versio. Se vi ankoraŭ havas demandon, demandu min aŭ sur la diskutopaĝo de la helpopaĝo. --Tlustulimu (diskuto) 06:38, 4 Jun. 2013 (UTC)

Dankon, Tlustulimu. Mi provis fari tion, kion vi faris, sed tio nur rezultis en ricevo de erarmesaĝo (verŝajne pro iu okaza malfunkcio). Pro tio mi uzis la malnovan sistemon, fidante ke roboto prizorgos la ceteron. --81.216.195.130 10:31, 4 Jun. 2013 (UTC)

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikipedioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 22:02, 30 Dec. 2013 (UTC)

DankEGon pro via mesaĝo, tamen, mi konstatis ke mi forgesas krei paĝon pri la memorinda kemia geniulo Carl Axel Arrhenius, kiun mi plezure faros maksimume morgaŭ. Vi estas tre ĝentila kaj mi sendas fortan ĉirkaŭbrakon. Claudio Pistilli (diskuto) 00:10, 9 Okt. 2014 (UTC)

Bone. Mi eraris pensinte, ke li ne estus sufiĉe konata.

--Talnat (diskuto) 00:21, 9 Okt. 2014 (UTC)

Saluton, kiel vi povas vidi, mi proponis la artikolon "tonlingvo" verkitan plejparte de vi kiel vikipedia artikolo de la semajno. Ĝi videblos ĉefpaĝe ekde lundo. Lige al tio, mi "bluigis" tri antaŭe ruĝajn internajn ligilojn, per kreoj de tri minimumaj artikolaj ĝermoj, kaj aldonis esperantigon de artikola grafikaĵo. Nun restas malmultaj ruĝaj ligiloj, kaj la manko de koncernaj artikoloj laŭ mia juĝo ne ĝenas la komprenon de la ĉefa teksto. Tamen estus defio ankoraŭ ŝtopi tiujn informajn "truojn". Mi cerbumas, kial vi indikis la nocion "distinga trajto" interna ligilo - persone mi havas malfacilaĵon imagi plenan vikipedian artikolon de tiu titolo, aŭ almenaŭ imagas ke por ne-lingvisto estus relative granda peno kunskrapi materialojn, eksterajn fontojn, al kohera, inteligenta kaj konvinka artikolo. Per mallonga serĉo mi ĵus ne trovis alilingvan vikipedian ekvivalenton de sama titolo, sed mi konfesas ke la serĉo vere ne estis intensa... Mi petus vin pripensi kiel verki mallongan (aŭ longan, kiel vi volas) artikolon pri la temo, pluserĉi ĉu vere ne estas alilingva vikipedia ekvivalento de sama titolo, kaj se ne ekestas nova artikoleto, prefere forpreni la internan ligilon: la vortoj "distinga trajto" en la koncerna frazo ankaŭ bone kompreneblas se ili ne estas en ruĝa koloro... ThomasPusch (diskuto) 07:41, 21 Feb. 2015 (UTC)

Devontiĝi, devontigi[redakti fonton]

Mi ne scias : en "REVO" (http://www.reta-vortaro.de/revo/) "devontigi" = "Ligi iun per promeso, ke tiu nepre faros...". Mi do opinis, ke "devontiĝi" = "ligi sin per promeso". Ĉu estus preferinda "devotigi sin", aŭ (pli pie) "konsekriĝi"/"konsekri sin" ?

--Jean-François Clet (diskuto) 09:10, 8 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

OK[redakti fonton]

Oni Konsentas por "dediĉis sin al".

J.-F. Clet