Uzanto-Diskuto:ThomasPusch/Arkivo 2012

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kuujjuaq (Kebekio)[redakti fonton]

Saluton, mi kreas la artikolon Kuujjuaq (Kebekio) kaj mi volas demandi al vi Ĉu ĉefvilaĝo ekzistas ?. Dankon pro via respondo. Amike, Ĉiuĵŭd Astroscienco 19:31, 28 Jan. 2012 (UTC)

Mi neniam aŭdis aŭ vidis la vorton kaj tial ĝi ŝajnas al mi stranga. Sen koni la kontekston en kiu vi volus uzi la vorton, eventuale eblus elturniĝi pli neŭtrale simple skribi "vilaĝo" aŭ ankoraŭ pli ĝenerale "loĝloko"... Aliflanke el lingva vidpunkto enkonduko de nova tia vorto ne malpermesatas - nur ne tuj klaras ĉu temu vilaĝo en kiu aparte loĝas ĉefoj, aŭ ĉu pri unu el pluraj vilaĝoj, ligitajn en administra komunumo, en kiu tiu unu vilaĝo havu ĉefan, gvidan, centran rolon. Dubokaze pli bonas priskribi ol enkonduki novan terminon...
Kaj eble vi ja simple volas diri "Kuujjuaq estas la plej granda inuita vilaĝo de Nunavik, Kebekio, Kanado."
Sincere, ThomasPusch 19:44, 28 Jan. 2012 (UTC)
Dankon. Ĉiuĵŭd Astroscienco 19:49, 28 Jan. 2012 (UTC)
Ankaŭ, ĉu Kuujjuamiuto estas korekta por nomi la loĝantojn de Kuujjuaq ? Ĉiuĵŭd Astroscienco 19:56, 28 Jan. 2012 (UTC)
En kiu lingvo? Ne trovinte ion en la koncernaj angla kaj germana artikoloj, mi trovis "Ses habitants s'appellent les Kuujjuamiut" en la franca teksto (pluajn lingvoversiojn mi do nun ne traserĉis). Se vi insistas, vi skribu "La vilaĝaj loĝantoj [respektive vilaĝanoj] inuite nomatas Kuujjuamiut" (prefere kun prononchelpo). Aldoni esperantlingvan o-finaĵon al inuita vorto de pure loka signifo ŝajnas al mi nesenca. Ĉu?
ThomasPusch 20:05, 28 Jan. 2012 (UTC)
Fine, mi ne metas la laŭlokan nomon al loĝantoj de kuujjuaq, kiu evitos problemojn. Ĉiuĵŭd Astroscienco 20:06, 28 Jan. 2012 (UTC)

Multan dankon pro la korektoj, plibonigoj, kaj pliampleksigo! --Haruo 17:07, 3 Feb. 2012 (UTC) - Nedankinde... --ThomasPusch 19:09, 3 Feb. 2012 (UTC)

Litovaj personaj nomoj[redakti fonton]

Kion vi pensas pri ideo aldoni al la esperantlingva vikipedio artikolojn pri la (internacie iom specifaj) litovaj personaj nomoj, simile al la ĝis nun 110 germanlingvaj tekstoj en la jena kategorio de la germana vikipedio?

Aidas (diskuto) 11:56, 26 Feb. 2012 (UTC)

Tute bone. Fakte mi jam pli longe pensis pri io tia, sed ĝis nun ne realigis la ideon. Hodiaŭ posttagmeze mi dum kvin horoj kun poŝkomputilo sidos en trajno kaj facile povos fari unuan paŝon al tiu direkto - eble eĉ tute realigi ĝin, ĉar la kreendaj paĝoj restos relative mallongaj kaj mi ankoraŭ havas literaturon pri la temo (K. Kuzavinis/B. Suvukynas: Lietuvių vardų kilmės žodynas, Vilnius 1994). Do laŭenhave eblos superi la germanlingvajn paĝojn.

ThomasPusch (diskuto) 12:34, 26 Feb. 2012 (UTC)

Saluton Thomas! Koncerne la nomon Robert, vi eble ankaŭ povus aldoni ke ĝi estas/estis populara en Francio, kvankam eble iomete maljuniĝinta. La kulmino estis en 1926 kun 11583 naskitoj (Tout sur le prénom ROBERT). --Dominik (diskuto) 03:50, 2 Mar. 2012 (UTC)

Salut' ! Mi korektis distriĝeman eraron: Vi metis Germanio anstataŭ Rumanio. Ne estas grava, sed mi ĵus volis atentigi pri via nevola eraro. Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 23:07, 6 Mar. 2012 (UTC)

Dankon. Jes, mi jam lacis, kaj miris ke nacia Esperanto-asocio de tia grando ankoraŭ ne havas vikipedian artikolon (kvankam fakte ankoraŭ mankas iuj el tiaj artikoloj). Mia celo tamen dum la lastaj tempoj estis plenigi artikolojn pri LS-oj de TEJO, kaj tiun laboron mi hieraŭ miavidpunkte finis: estas nun tekstoj pri 40 el la 46 landaj sekcioj, kaj pri la lastaj 6 mi rete ne trovas kontentigajn informojn: aŭ lokulo devus aldoni tiujn informojn, aŭ la sekcioj estas fakte ne plu vivaj (tion mi forte supozas ekde jam 20 jaroj ekzemple pri la sekcio en Grekio...). La ĝermo pri EA de Rumanio, LA de UEA, ĉiukaze estas minimumisma - tamen komenco. ThomasPusch (diskuto) 09:23, 7 Mar. 2012 (UTC)

Cite web[redakti fonton]

Kara Thomas! En artikolo Anastacia, anstataŭ forigi ĉiujn "Cite web" ŝajnis al mi preferinde anstataŭi ilin per "citaĵo el la reto" (kaj "title" per "titolo"). --Dominik (diskuto) 07:35, 23 Mar. 2012 (UTC)

Kara Dominik: La problemo tie ne estas la angleco de la forigita ŝablono "cite web", sed la fakto ke la tri ligiloj estas komercaj elŝutejoj de muzikaĵoj de Anastacia, kaj ne estas tekstaj referencoj pri la muzikaj ĝenroj de ŝiaj produktaĵoj - tamen tion supozigus la indiko "Pop-muziko,[1] Ritmenbluso, Soulo, Danco,[2] Pop-roko[3]". Mi pensas ke la referencoj estas reklamo pri la komercaj elŝutejoj, kaj tial mi proponas forpreni ilin. Ĉu vi povas konsenti pri tio? --ThomasPusch (diskuto) 18:08, 23 Mar. 2012 (UTC)

Kara Thomas! Misgvidis min via rimarko: "forpreno de forigita ŝablono "cite web" (ankaŭ ankoraŭ uzata en preskaŭ 1000 aliaj paĝoj)..." - --Dominik (diskuto) 02:24, 24 Mar. 2012 (UTC)

Ŝablono:Informkesto kanada provinco-teritorio[redakti fonton]

Saluton, Thomas. Mi tradukis la anglajn parametrojn de {{Informkesto kanada provinco-teritorio}} kaj aranĝis ĉion tiel ke kaj la anglaj kaj la esperantaj parametroj funkcias kiel alternativaj parametroj. Ĉu vi povus foje rigardi miajn tradukojn? Se estas malĝustaĵo, bonvolu mesaĝi tion ĉi tie. Krome kelkaj parametroj ankoraŭ devus fariĝi nedevigaj. Ĉu vi eble scias, kiuj? Amike --Tlustulimu (diskuto) 14:51, 12 Apr. 2012 (UTC)

Mi ĵus respondis rekte en la ŝablona diskutpaĝo kaj esperas ke tio enordas. ThomasPusch (diskuto) 18:25, 14 Apr. 2012 (UTC)

Kanada konfederacio[redakti fonton]

Saluton, ĉu vi havas tempon por fari la artikolon Patroj de la Konfederacio, mi petas ? Se ne mi faros. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 19:26, 14 Apr. 2012 (UTC)

Mi provas kontribui per tekstoj pri la du parlamentaj ĉambroj, sed nun limigus min al tio. Pri la "patroj de la konfederacio" facile vi povus verki... ThomasPusch (diskuto) 20:21, 14 Apr. 2012 (UTC)

Kiel alinomigi ĝin?[redakti fonton]

Saluton, Thomas. Ĉu vi eventuale rimarkis la jenan diskuton: Ŝablono-Diskuto:G? Mi mem jam proponis du malsamajn titolojn. Sed ambaŭ ŝajnas al mi ne tiel perfektaj. La unua propono estas Geolokigo. Sed tio sugestas similecon al {{geokesto}}, kiu ne ekzistas. La dua estas Mapo kun punkto. Sed tio sugestas, ke ĝi mem kreus mapon, kvankam ĝi nur aldonas la punkton. Ĉu vi havas proponon pri pli taŭga titolo de la ŝablono?

Mi tradukis la ŝablonon en 2011 el la franca versio, kvankam mi neniam lernis la francan lingvon. Sed nur la 17an de aprilo 2012 mi hazarde retrovis ĝin. Dum la kreado de dokumentado mi konstatis, ke ĝi ne ĝuste funkcias. Sed mi trovis trukon por korekti tion. Ĝi estas la malgranda "fratino" de {{situo sur mapo}} kaj uzas la samajn laŭlandajn ŝablonojn. La diferenco al la granda ŝablono estas, ke ĝi nur aranĝas punkton laŭ kelkaj parametroj. Amike --Tlustulimu (diskuto) 16:59, 20 Apr. 2012 (UTC)

Ne, mi ne rimarkis la diskuton, kaj jes, mi ĵus esprimis mian opinion. Dankon pro la atentigo. Amike Thomas (diskuto) 17:12, 20 Apr. 2012 (UTC)

Dankon, Thomas, pro via komento. Mi jam denove komentis en Ŝablono-Diskuto:G. --Tlustulimu (diskuto) 18:40, 20 Apr. 2012 (UTC)

Listo de Meksikaj ŝtatoj[redakti fonton]

Saluton, Thomas. Mi ĵus vidis, ke en la artikolo Listo de Meksikaj ŝtatoj estas sufiĉe granda mapo kun teksto en la hispana lingvo. Se ne ekzistas mapo en esperanto, eble ni povus aranĝi ion per helpo de {{situo sur mapo/+}} kaj {{situo sur mapo/~}}, eble eĉ kun {{punkto sur mapo}}. Kion vi pensas? Amike --Tlustulimu (diskuto) 17:52, 26 Apr. 2012 (UTC)

(+) La bezonata ŝablono {{Situo sur mapo Meksiko}} jam ekzistas. Mi proponas, ke ni kreu la tuton kiel ŝablonon, kiu estu poste metata en la artikolon. Kiel ni nomu ĝin? --Tlustulimu (diskuto) 17:59, 26 Apr. 2012 (UTC)
(+) La mapo pri meksikaj ŝtatoj estas io alia ol nur meti signilojn sur malplenan lokigomapon. Mi tre aprezas la ŝablonojn kiel {{Situo sur mapo Meksiko}}, sed en la artikolo Listo de Meksikaj ŝtatoj bezonatas mapo kun grafika montro de la unuopaj ŝtatolimoj... Plej bone estus simple esperantlingvigi la SVG-mapon - rekomendinde per la senpaga programo Inkscape, sed la kompromiso havi la mapon en la hispana ŝajnis al mi pli-malpli kontentiga. Sincere, ThomasPusch (diskuto) 11:12, 27 Apr. 2012 (UTC)

Ŝablono:Flageto[redakti fonton]

Saluton, Thomas. Mi ĵus aldonis la "magian vorton" {{uc: (angle uppercase) al {{Flageto}}. Mia testo estis sukcesa, tiel ke mi povis aldoni informon pri plia trajto al la ŝablona dokumentado. Amike --Tlustulimu (diskuto) 20:17, 3 Maj. 2012 (UTC)

Dankon. Vidu la tutfreŝan artikolan ĝermon Diego Confalonieri por vidi unuan uzon de la "flagetoj". La skermisto postmorgaŭ estos temo de la bildo de la tago en la vikimedia komunejo, do artikoleto pri li ankoraŭ naskiĝis ĝustatempe. Sincere -- ThomasPusch (diskuto) 20:51, 3 Maj. 2012 (UTC)

Ŝablono:Priskribo[redakti fonton]

Saluton, Thomas. La ŝablono {{Priskribo}} jam "komprenas" kelkajn esperantajn vortojn por koloroj. Ĝi uzas por tio novan subŝablonon, nome {{Priskribo/koloro}}. Krome mi aldonis informon pri la nova trajto al la dokumentado. Mi esperas, ke tio estas tio, kion vi celis. Amike --Tlustulimu (diskuto) 22:24, 6 Maj. 2012 (UTC)

Tre bele! Koran dankon! ThomasPusch (diskuto) 09:28, 7 Maj. 2012 (UTC)

Gemeinsame Normdatei (GND)[redakti fonton]

Hallo Thomas, wir besprechen gerade in der dt. Wikipedia, wie die Möglichkeiten der neuen Normdatei GND, in der PND, GKD und SWD aufgegangen sind, am besten genutzt werden können (de:Wikipedia Diskussion:Normdaten#GND: To-Do-Liste). Da die betreffenden Vorlagen in zahlreichen Sprachen, darunter natürlich auch Esperanto, genutzt werden, suchen wir noch Autoren, die den Artikel über die Gemeinsame Normdatei (GND) de, en in möglichst viele Sprachen übersetzen können. Hättest du Zeit/Lust eine kurzen Eintrag für die eo anzulegen? Es braucht keine vollständige Übersetzung zu sein; ein Stub auf den man verlinken kann wäre schon eine riesen Hilfe. Gruß --Kolja21 (diskuto) 16:45, 9 Maj. 2012 (UTC)

Ja, ich helfe dabei gern, aber der Beginn ist gar nicht so einfach: Auch wenn es in der Esperanto-Wikipedia viele gute Artikel über spezifische Themen gibt, fehlen hier Lemmata über ganz grundlegende Begriffe. Ich habe jetzt erst einmal Esperanto-Seiten über die Themen "Schriftstück" und "Dokumentation" angelegt, und den Text "Dokument" ergänzt. Mal sehen, wie weit ich komme... ThomasPusch (diskuto) 21:14, 9 Maj. 2012 (UTC)
Nun, ich bin noch bis "Normdatei" und "Gemeinsame Normdatei" gekommen. Grüße, ThomasPusch (diskuto) 22:03, 9 Maj. 2012 (UTC)

Habe beide Artikel schon entdeckt. Bin begeistert! Ist ja eigentlich ein eher trockenes Thema, aber da die Verlinkung in beide Richtungen verläuft (Wikipedia auf Bibliotheken und die in ihren Katalogen wieder zurück hierher), entfaltet es eine große Breitenwirkung. Morgendliche Grüße --Kolja21 (diskuto) 04:46, 10 Maj. 2012 (UTC)

Bei der VIAF, sehe ich gerade, gibt es für die Abkürzung zwei unterschiedliche Übersetzungen: "Virtuala Internacia Aŭtoritato-Dosiero" und "Virtuala Internacia Norma Datumaro". --Kolja21 (diskuto) 05:37, 10 Maj. 2012 (UTC)
Stimmt. ""Virtuala Internacia Aŭtoritato-Dosiero" war eine erste wortwörtliche Übersetzung aus dem Englischen. Problematisch ist, dass dieses Wort auf Esperanto komplett unverständlich ist. "Virtuala Internacia Norma Datumaro" erklärt sich selbst und ist auf jeden Fall der brauchbarere Terminus. Ich ändere den Artikel VIAF grad ab, und baue auch noch den Link auf den gestern erstellten Artikel "Normdatei" ein. Danke für den Hinweis! -- ThomasPusch (diskuto) 08:30, 10 Maj. 2012 (UTC)

Berlin-Lichtenberg kaj rilataj artikoloj[redakti fonton]

Saluton, Thomas. Skajpanino ĵus demandis min, ĉu mi povus traduki la germanan artikolon de:Berlin-Lichtenberg esperanten. Ĝi temas pri lokoparto. Sed ni jam havas Berlin-Lichtenberg, kiu fakte okupas ĝian titolon kaj estas ligata al de:Bezirk Lichtenberg. Krome neniu el la Berlinaj urbokvartaloj havas ĉi tiun indikon en la titolo. Do kion fari? --Tlustulimu (diskuto) 14:13, 18 Maj. 2012 (UTC)

Mi proponas titolon Lichtenberg (kvartalo de Berlino) kiel france kaj pole. Ĉu interkonsenteble? La tekstoj pri urbodistriktoj estas pli ofte uzeblaj en artikoloj pri Berlino kaj mi aprezas ilian mallongajn titolojn kiel "Berlin-Lichtenberg" - alternativoj kiel "Bezirk Lichtenberg (Berlin)" [Beciak Lihtnbeak Bealin] kaj simile pli malelegantus. Tamen la variaĵo "Berlin-Lichtenberg" por la urbodistrikto kaj "Berlin-Lichtenberg (kvartalo)" por la kvartalo ankaŭ aspektus en ordo laŭ mi. Kiam via teksto pretas, cetere ne forgesu menciigi ĝin en la apartigilo Lichtenberg... Salutas ThomasPusch (diskuto) 19:07, 18 Maj. 2012 (UTC)
Saluton, Thomas. Ĉu vi havas ideon, kion mi faru kun la Ŝablono:Infobox Ortsteil von Berlin je la artikola komenco de Lichtenberg (kvartalo de Berlino)? Eble ja iel uzeblas {{informkesto administra unuo2}}. Amike --Tlustulimu (diskuto) 13:35, 23 Maj. 2012 (UTC)
Bone, la germana, angla kaj nederlanda tekstoj havas informkeston, la franca, pola kaj bretona ne... Mi persone pensas ke estas tiom malmultaj detalaj artikoloj pri urbokvartaloj en la esperantlingva vikipedio (kaj al mi ŝajnas pli grave havi artikolojn pri la 10 plej grandaj urboj de Slovenio, ol pri ĉiuj kvartaloj de ni diru la berlina urbodistrikto Reinickendorf [kvankam mi persone pli ofte estis en Reinickendorf ol en Slovenio... kaj ĵus verkis unuopan artikoleton - vidu sube]), ke ŝajnas al mi troigite en urbokvartala artikolo meti grandan informkeston kiel pri memstara urbo. Kaj se tamen meti informkeston, mi almenaŭ forte konsilas enmeti en ĝin laŭeble malmultajn ŝanĝeblajn informojn (do en ordo meti indikon pri ŝtato, urbo, urbodistrikto, ankaŭ areo, sed ne pri nombro de loĝantoj - kompreneble daŭre ŝanĝiĝanta - aŭ pri urbestro - iam-tiam ŝanĝiĝanta).
Iuspeca informkesto tamen bele aspektas, mi konfesas, sed mi proponas ke ĝi laŭeble plej modestu: Laŭ mia propono estu kesto simila al tiu pri la urbodistriktoj - mi enmetis tian en mian novan artikoleton pri la berlina kvartalo Frohnau. Principe kompreneble ankaŭ uzo de {{informkesto administra unuo2}} enordas, sed ĝi facile donas la tenton enmeti tro da informoj, kiuj por artikolo pri simpla urboparto en la esperantlingva vikiopedio ne estu normo (krom se ekaperas cento da novaj esperantlingvaj vikipediistoj kiuj nur dediĉas sin al verkado kaj aktualigado de urbokvartalaj artikoloj: tiam niaj normoj povas esti altaj). Mi tre aprezas ekziston de {{informkesto administra unuo2}}, ĉar eblas universale uzi ĝin kaj ne devi krei proprajn informkestojn por specifaj uzoj: sed pri la urbodistriktoj kaj urbokvartaloj de Berlino la nuna modesta informkesta solvo, bele berlineca kun la urba blazono en ĉiu kesto, unueca dezajno inter urbodistriktaj kaj urbokvartalaj tekstoj, tute kontentigas.
Alia rimarko: Mi konsilus al vi ne meti tro grandan nombron da ruĝaj ligiloj, krom se vi persone volas dediĉi vin al verkado de la nun ruĝaj tekstoj dum la sekvaj monatoj: kompreneble bonvenas e-lingvaj tekstoj pri la urbodomo kaj preĝejoj kaj lernejoj kaj ĉefaj stratoj de kvartalo Lichtenberg, sed ili ne estas internacia prioritato. Pli bone unue ne meti ligilojn, kaj aldoni ilin kiam teksto pri temo ekestas. Ruĝaj ligiloj estas en signala koloro kaj krie atentigas ke ĉi-tie "mankegas" plia artikolo... Sed verdire en Esperanto ne mankegas tekstoj pri unuopaj stratoj aŭ konstruaĵoj de kvartalo Lichtenberg aŭ iu ajn alia urbokvartalo.
La rekomento je ne-tro-uzo de ruĝaj ligiloj cetere ne estas mia persona aŭ nur esperantlingva tendenco: ankaŭ en tre grandaj, multvikipediistaj projektoj kiel la germana vikio ĝi aplikiĝas - vidu ekzemple ke en la aktuala germana teksto pri la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 estas unuopaj artikoloj pri iuj de la kantoj (kun bluaj ligiloj), sed la kantoj pri kiuj ne estas aparta artikolo estas sen ligiloj, en nigra koloro, kaj ne kun ruĝaj ligiloj postulantaj kreon de tia artikolo. Tekstoj pri unuopaj kantoj de kantokonkurso eĉ en la granda germanlingva vikipedio estas bonvenaj, sed ne prioritataj, kaj tio ekzemplo bone transpreneblas al nia projekto kun signife malpli multaj spertaj kunlaborantoj.
Berlinece salutas, ThomasPusch (diskuto) 12:05, 24 Maj. 2012 (UTC)

Ekzekut(iv)o?[redakti fonton]

Ĉu ekzekuta oficisto? Pli bone afergvida oficisto. Narvalo (diskuto) 20:34, 22 Maj. 2012 (UTC)

Vi pravas. La argumento, ke la vorto ekzekutivo ankaŭ ekzistas kaj ne rilatas al mortpuno, ne tre konvinkas, ĉar la celata funkcio angle nomata CEO (Chief Executive Officer) klare ne rilatas al ŝtata organizado, sed al komercaj firmaoj. En la esperantlingva artikolo "Chief Executive Officer" ĝis nun ekzistis la traduko "ĉefa gvidanta oficulo", sed mi pensas ke laŭ via propono "Ĉefa afergvida oficisto" vere pli taŭgas, kaj ĵus adaptis ankaŭ la difinan artikolon pri la temo. Dankon pro via atentemo! ThomasPusch (diskuto) 20:40, 22 Maj. 2012 (UTC)

Forigita dosiero[redakti fonton]

La dosiero Sporting CP.svg estis forigita el la e-lingva vikipedio, ĉar ĝi laŭdire ne estus uzata. Sed ĝi daŭre estis kaj estas bezonata en la artikolo pri la internacie signifa portugala futbala klubo Sporting Clube de Portugal (kreita de vi) kaj nur ŝajnis neuzata pro neatenta ŝanĝo de informkesta parametro ("bildo" al "dosiero"), sen adapti la informkestan uzon en la artikolo. Ĉu vi povas restarigi la grafikaĵon? Antaŭdankas, Aidas (diskuto) 20:23, 12 Jun. 2012 (UTC) ✔ Farite Dankon pro la atento! TP

Usona problemo[redakti fonton]

Se mi ĝuste komprenis la problemon, mi nun jam solvis ĝin. La tuta fina parto de Listo de prezidantoj de Usono ne plu estas transinkludita en la paĝon Usono. -- PEJNO Simono  Diskuto  19:24, 27 Jun. 2012 (UTC)

C'est ça! Dankon al vi. ThomasPusch (diskuto) 19:28, 27 Jun. 2012 (UTC)

Sebastian Giovinco[redakti fonton]

Saluton, Thomas. Mi ĵus ŝanĝis en la artikolo Sebastian Giovinco de Ŝablonon:Naskiĝtago al la nova titolo {{Naskiĝdato}}. Alia uzanto proponis tiun alinomigon en la ĉefa diskutejo. Do bonvolu uzi estonte la novan titolon, kvankam la malnova ankoraŭ funkcias. --Tlustulimu (diskuto) 10:15, 4 Jul. 2012 (UTC)

Tre bone. Sincere dirite, mi fojfoje jam sen aparta atento tajpis la ŝablonan nomon "naskiĝdato", en la antaŭvido vidis ruĝajn literojn kaj ŝanĝis la vorteron "dato" al "tago". Mi mallonge pripensis mem meti ŝablonan nomon "naskiĝdato" kaj instali alidirektigon al la ĝisnuna nomo "...tago", sed poste konsideris la problemon mia propra kaj ne faris tion. La formo "...dato" almenaŭ same ĝustas, kaj laŭ mia subjektiva lingvosento preferindas. Tamen, kiel vi rimarkas, mi ne sekvis la diskutejan disputon. Dankon do pro la eta atentigo! ThomasPusch (diskuto) 10:22, 4 Jul. 2012 (UTC)

  PT evidente planas denove forbari min. -- PEJNO Simono Diskuto  16:47, 4 Jul. 2012 (UTC)

  Jen la problemo: Uzanto:Pejno Simono/provejo/PT -- PEJNO Simono Diskuto  18:07, 4 Jul. 2012 (UTC)

Malgranda problemo[redakti fonton]

Hieraŭ vespere mi prenis al mi la tempon, pruvi ke fakte Petr Tomasovski kaj CubeF estas unusama persono. Ili alterne agas tie ĉi, ofte estas nur 2 aŭ 3 minutoj inter la elsaluto de la unua kaj la ensaluto de la dua. Por tio mi esploris la horojn de la po 250 lastaj kontriboj per Excel. Do fakte PT persekutas min jam de tuta monato maskiĝanta malantaŭ la fasado de normala uzulo. Mi jam tre forte suspektis tion, kaj nun havas la statistikajn pruvojn.

Li postulis 50 referencojn de mi en mia membiografia paĝo kaj postulas plu eĉ pliajn. Li, en sia membiograifo, kiun li tuj malaktivigis, kiam mi malkovris ĝin, havas neniun. Eĉ Zamenhofo mem havas nur 7.

Aldone li sekvas mian ĉiun movon tie ĉi. Pro tio nun alia uzula nomo. Kion fari? --Nomis (diskuto) 08:59, 6 Jul. 2012 (UTC)

Provincnomoj[redakti fonton]

Diskuto:Landnomoj#Provincnomoj -- there are redirects in place, so I cannot harmonize the names of the Spanish provinces. Imperium Romanum Sacrum (diskuto) 05:28, 7 Jul. 2012 (UTC)

Novaj kontribuoj de mi en Diskuto:Landnomoj#Provincnomoj kaj Diskuto:Landnomoj#Provincnomoj 2 --- Imperium Romanum Sacrum (diskuto) 20:21, 7 Jul. 2012 (UTC)
Necesas administranton - Diskuto:Brunsvigo (duklando) Imperium Romanum Sacrum (diskuto) 22:56, 9 Jul. 2012 (UTC)
Ni ne bezonas forigi la paĝon, kiel menciinta en la artikolo. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 23:11, 9 Jul. 2012 (UTC)
"ni"? vi ne, sed rekte estas. Imperium Romanum Sacrum (diskuto) 03:52, 10 Jul. 2012 (UTC)

Petr Tomasovsky kontraŭregule forigis tutan sekcion[redakti fonton]

  Mi atentigas, ke la redaktada historio montras, ke hodiau Petr Tomasovsky forigis tiun tutan sekcion, sendube pro tio, ke ĝi ne plaĉas al li. Aliflanke, li ne eĉ enarkivigis la sekcion, ĝi simple malaperu. Aldone li klopodas cenzuri partojn de la teksto per lia apenaŭ komprenebla ŝablono refaktorigita. Tia forigo estas grava malobeo de la Vikipedia regularo. Mi petas al Petr ne refari tion aŭ mi okazigos denove baloton pri lia eksadministrantigo. -- PEJNO Simono Diskuto  18:15, 8 Jul. 2012 (UTC)


refaktorigita

  refaktorigita.

  Li forigis la kompletan enhavon de dokumentada paĝo de mia ŝablona sistemo. Li evidente ne tuj komprenis ĝian funkcion. Poste, laŭŝajne ekkoninte ĝin, li malfaris sian ŝanĝon. 
  Li forgis la tabulon montrantan la ŝablonaron el la ĉi-tema diskutsekcio tie ĉi en la diskutejo. Mi atentigas, ke estas nek dece, nek normalkondute forigi disuterojn de iu ajn el la diskutejo. Eĉ pli fie estas fari tion sen iel ajn anonci tion aŭ kontakti la aŭtoron. Se iu ajn forigu ion ajn, tiu estu nur la aŭtoro mem. Kaj jam tio estas tikla. 
  Petr faris kelkajn vere plene arbitrajn ŝanĝojn en la intertempe plene senmerite famiĝinta paĝo mi-rilata. Interalie li fuŝetis mian nomon. 

Petr, vi agas denove tro haste, tro senpripense kaj tro incite. Ŝajne via sinteno estas, kiel en la estinto, laŭ bona Holivuda vakera maniero: Fulmrapide tuj mortpafi, nur post tio eble demandadi. Do mi petas vin bridi vin iomete kaj, se io ne plaĉas al vi, unue kontakti min.

Mi certe ne volas, ke la Vikipedio refoje por vi estos forpasinta.

Aldone, ni havas ege pli inteligentajn solvojn, se vi opinias, ke la tabulo da ŝablonoj, kiun mi afiŝis, tro ĝenas en la diskutejo. Fakte estis integra parto de la diskuto kaj responde al Ĉiuĵaŭde. Ĉiuokaze, vi bonvolu estonte demandi min antaŭ ol forigi iujn ajn diskuterojn de mi. Mi memorigu vin pri la spektaklo, kiun vi mem ja okazigis, kiam mi nur intermetis sekcian titolon. Des pli strange estas, ke vi eĉ arogas forigi ion.

Se ŝablonaj diskutoj ne estas volataj tie ĉi, kion mi plene komprenus, mi demandu, kie oni anoncu aŭ diskutu novajn ŝablonojn? Mi eble atentigu, ke kiam iuj plendis pri tro da koloro, mi ene de nur kelkaj horoj reagis, moderigante mian signaturon kaj reduktante la grandon de la Nova!-ŝablono.

Mi aldone tre miras, ke vi forigis plene laŭregulan diskuteron de mi, tamen lasas plene ne tuŝita la idiotan ŝablonon nun kape de la diskutejo. Ĝis mi modifis la ŝablonon, la diskutejo vere estis enkategoriigita Proponitaj artikoloj por ADLS. Do mi demandas pro kio vi entute estas administranto, se vi ne okupiĝas pri tia misago kaj anstataŭe okupiĝas nur pri iuj ŝanĝetoj en Pejno Simono? -- PEJNO Simono Diskuto  20:57, 3 Jul. 2012 (UTC)

NE NE KAJ NE ! Tio ne rekomencu ! Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 22:28, 3 Jul. 2012 (UTC)
Pejno, jam ĉesas amuzi min legi viajn akuzojn pri aliuloj kaj viajn lamentojn. Mi redaktis sekcion en Vikipedio:Diskutejo, kiu estis Ŝablonaro. Tie estis via moŝta ŝablonaro pri pejnaĵoj, kiu neniel rilatis al Diskutejo. Kiam mi estis konservinta la ŝanĝojn, mi eksciis, ke la sekcia titolo estis en via moŝta ŝablono. Kia strangaĵo! Do vi kulpas pri tio! Faru ŝablonojn per vikipedia maniero. Se vi ne ĉesos akuzi min aŭ aliajn vipediistojn, povas okazi, ke mi denove forbaros vin pro personaj atakoj kontraŭ pluraj uzantoj. Petr Tomasovsky (diskuto) 14:10, 4 Jul. 2012 (UTC)

  Kara Petr. La demando tie ĉi estas, kiu atakas kiun? Kiu ĵus denove ŝanĝetis mian nomon en Pejno Simono, jen vi, ĉu ne?

Do mi proponas, ke vi ĉesu fari arbitrajn ŝanĝetojn en la mi-rilataj paĝoj.
 Sed mi proponas ankaŭ, ke vi reaktivigu vian propran membiografian paĝon refaktorigita Se vi ne plu ŝanĝetadas ĉe mi, mi certe ne havos motivon komenci ŝanĝetadi ĉe vi. Mi simple volis demonstracii al vi, kiel estas, kiam aliaj faras nenecesajn ŝanĝojn. (Aparte de la fakto, ke mi riparis du de viaj ne plu funkciantaj ligiloj.) Restas nur la problemo haltigi CubeF. Sen jen certe por vi ne tre granda problemo, ĉu ne? -- PEJNO Simono Diskuto  14:49, 4 Jul. 2012 (UTC)

  Mi konstatas, ke, kiel CubeF klarigis al ni, vi tute ne metis la al la komunumo apartenantan paĝon refaktorigita en Forigendaj Artikoloj. Vi simple forigis ĝin. Tio ne konformas al la regularo. Do fakte vi DEVAS reaktivigi la paĝon kaj unue demandi, ĉu iu kontraŭas ĝian forigadon. -- PEJNO Simono Diskuto  15:14, 4 Jul. 2012 (UTC)

Paĝo pri vi ne estas via proprumaĵo, ĝi estas redaktebla de ĉiuj, do bonvolu ne nomi miajn kontribuojn en la paĝo pri vi misagoj. Mi devos apliki vian forbaron laŭ en:Wikipedia:No personal attacks. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:33, 4 Jul. 2012 (UTC)

  Se iu ĉiun tagon fuŝetas mian plumnomon, kiel vi nomus tion? Helpu min, al mi mankas taŭga vorto. Cetere, via eks-paĝo same ne estis via propraĵo. Do vi ne rajtis senkomente forigi ĝin. Bedaŭrinde, mi pravas. Evidente por vi estus la plej simpla solvo trovi kialon denove forbari min. -- PEJNO Simono Diskuto  16:45, 4 Jul. 2012 (UTC)

Forbaro

   PT evidente planas denove forbari min.  -- PEJNO Simono Diskuto  16:47, 4 Jul. 2012 (UTC)

  Kaj eĉ cenzuras la diskuton, forigante ĉiujn menciojn de la al li rilantanta paĝo, kiun li ĵus forigis. Hmm. Jen io tute nova.

Sed al mi estas plene egale, kion li faras kun sia paĝo. -- PEJNO Simono Diskuto  17:20, 4 Jul. 2012 (UTC)
  Mi eble menciu, ke mi jam informis ĉiujn aktivajn administrantojn. -- PEJNO Simono Diskuto  19:18, 4 Jul. 2012 (UTC)

Afiksoj en Esperanto[redakti fonton]

-uj-, mi nur findis ekzemplojn ke estas nemoderne. Imperium Romanum Sacrum (diskuto) 03:56, 10 Jul. 2012 (UTC) [Mi supozas ke vi intencis skribi 'Pri -uj- mi nur trovis ekzemplojn kiuj estas malmodernaj'... Ĉu? TP]

Multaj esperantlingvaj vorteroj estas klare unusignifaj kaj ne-ambiguaj. Tio faciligas la funkcion de internaciema lingvo. La silabo -uj- havas tri nur iomete parencajn signifojn, tradicie povas signi kaj entenilon (monujo, skribilujo ktp.), kreskaĵon (pomujo=arbo, frambujo=arbusto ktp.) aŭ landon [kvara signifo estas la memstara uzo de la sufikso kiel vortradiko: substantivo "ujo" ktp.]. Artikolo pri -uj- devus videbligi ĉiujn tri (respektive kvar) signifojn. Klaras ke multaj parolantoj de la lingvo konsideras la lastan el la tri signifoj malmodernaĵo: "germanujo" laŭ la unua signifo povus esti ujo en kiu nur estas germanoj, ni diru aviadilo kun nur germanaj pasaĝeroj, sed en la ŝtato FRG loĝas multaj negermanoj, kaj homoj kun germana pasporto vivas en multaj aliaj landoj. Tial iuj (fakte multaj) parolantoj de Esperanto preferas havi apartajn vortradikojn por ŝtatoj, kies lasta vortradika litero estas "i", sed tiu "i" ne estas sufikso sed simple parto de la vorto. Vortradikoj kiel "Germani-", "Hungari-" aŭ "Itali-" (paralelelaj al la etnonomoj german-, hungar- kaj ital-) tiel same kutimiĝis kiel la vortradiko "Aŭstrali-" sen rilato al etnonomo. Civitanoj de Usono estas usonanoj, civitanoj de Hungario povas nomiĝi hungarianoj kaj ne nepre etne devas esti hungaroj [...teorie ankaŭ eblus civitanonomoj kiel "hungarujano" aŭ "italujano", sed tiaj formoj en Esperanto ĝis nun restas tute neuzataj]. Iuj tre tradiciaj Esperantoparolantoj konsideras apartajn vortradikojn "Germani-", "Hungari-" aŭ "Itali-" nenecesa lukso, la lingvo havu laŭeble malgrandan bazan vortprovizon, kvankam en praktika lingvouzo en la dua duono de la 20-a jarcento la ŝtataj vortradikoj de fina vokalo -i- iĝis tre kutimaj. La tria signifo de -uj- povas do konsideriĝi "nemoderna", aŭ ne, laŭ persona vidpunkto, sed miaopinie almenaŭ la unua signifo estas neniel malmoderna... Kaj la variaĵoj pomujo aŭ pomarbo, frambujo aŭ frambarbusto laŭ mi same bonas - elekteblas laŭ persona prefero, sen ke iu el la variaĵoj sonus malpli moderne ...
Laŭdinde ke vi komencis la artikolon -uj-. Ĝi en la nuna formo ankoraŭ ne estas finita, sed bone finebla, kvankam mi mem nun ne havas tempon por tio (mia laboreja tagmeza paŭzo nun tuj finiĝos, tiel ke mi apenaŭ sukcesas fini ĉi-noton, kaj principe mi momente aktivas pri alia vikipedia temaro, kaj ne volas salti inter pluraj temoj). Tamen mi esperas ke iu lingve sperta esperanto-parolanto povus helpi plikompletigi la artikolon.
Sincere, ThomasPusch (diskuto) 10:57, 16 Jul. 2012 (UTC)

Signifoplena kaj ne ekspresiva[redakti fonton]

Saluton, kara amiko, mi respekteme direktas min al vi serĉante la opinion kaj helpon de homoj kiuj amas tion, kion ili faras, kaj sendube Vikipedio estas favora grundo por la plantado de la kono. Do mi trovis sennombrajn kunlaborantojn kiuj uzis la vorton ekspresiva por diri signifoplena. Mi konsultis en Vikipedio la Sufikson -iv- kaj, mi konstatis tion, ke ĝi devas esti uzata por esprimi povon aŭ kapablecon: krei, kreiva aŭ kreikapabla - aŭdi, aŭdiva aŭ aŭdipova. Tamen ekspresiva ne taŭgas kaj ni ne trovos en Plena Ilustrita Vortaro tian esprimon. Ekspreso rilatas al speciala kuriero: ekspresa kuriero, ekspresa vagonaro (do ekspres-iv-a kuriero temas pri kuriero kiu povas esti pli rapida, kaj ne signifoplena. Do mi kredas ke esperantistoj mise uzas tiun vorton. Kion vi opinias? Dankegon kaj pardonon pri mia manko de sperto.Claudio Pistilli (diskuto) 11:33, 11 Jul. 2012 (UTC)

Laŭ mi via titola noto plene resumas la rekomendon: simple indas diri "signifoplena" kaj ne "ekspresiva" (rapidema). Klaras ke ekspres- etimologie venas de el- kaj -prem/pres-: Ekspresa trajno "elpremas" la lastajn energirezervojn kaj tial aparte rapidas. Se oni "elpremas" ĉiujn signifonuancojn el teksto, oni bone "esprimiĝas" - la radiko "esprim-" do iel havas la saman etimologion. Kaj se artisto el la epoko de ekspresionismo (neologisma radiko "ekspresionism-" sen afiksoj!) aŭ esprimismo forte "elpremas" ĉiujn emociojn el artaĵo, kaj tiel forte esprimiĝas, ankaŭ temas pri la sama etimologio. Vi tute pravas ke ekspres-iv-a kuriero estas rapida kuriero. Kiu volas, povas nomi ion aparte esprimopovan "esprimiva" - kio estas signifoplena, simple nomiĝu "signifoplena". -- ThomasPusch (diskuto) 11:08, 16 Jul. 2012 (UTC)

Cleopatra Stratan[redakti fonton]

Saluton, Thomas. Mi ĵus tradukis Cleopatra Stratan el la germana versio. Ĉu vi povus kontrollegi mian tradukaĵon? Amike --Tlustulimu (diskuto) 14:36, 8 Aŭg. 2012 (UTC)

✔ Farite. Estis nur stilaj detaletoj, neniuj eraroj. Ekzemple ja tute permesatas skribi la monatojn majuskle, kvazaŭ persona nomo, sed en kutima lingvouzo pli multas la minuskla skribo, kvazaŭ simpla substantivo - tial preferindas la minuskla versio. Aŭ aliekzemple en Esperanto, kvankam la vortordo principe tute liberas, por laŭeble simpla kompreno rekomendindas lasi la subjekton kaj verbon de frazo laŭeble proksime, dum en la germana estas la kutimo meti ilin tre malproksime unu de la alia en la frazo (se eble ankoraŭ dividi la verbon al du eroj kaj tiujn laŭeble malproksimigi). Tradukante de la germana al iu ajn alia lingvo, indas kritike kontroli ĉu eblas transpreni la ofte torditan germanan vortordon aŭ ĉu alilingve ne eblas pli simpla fraza ordigo... Plia tre malgranda detaleto estas uzo de la ŝablono "vivtempo" artikolofine. Jen do. Salutas ThomasPusch (diskuto) 17:15, 8 Aŭg. 2012 (UTC)

Saluton, Thomas. Dankon pro viaj korektoj. --Tlustulimu (diskuto) 10:31, 9 Aŭg. 2012 (UTC)

Article translation/collaboration request[redakti fonton]

Hi ThomasPusch, how are you? Mate, I am trying to find an editor/s who can help by translating User:Russavia/Polandball into Esperanto. I was wondering if we could make a trade?

If you could translate that article into Esperanto for me, I would be happy to upload approximately 50 aviation photos to Commons from amongst the 200,000 I have permission to upload. I have already uploaded a number of photos to give you a brief idea of what I can upload, and I am keeping a gallery at User:Russavia of photos uploaded.

Would you be interested in such a collaborative "trade"? Do let me know, either by responding here, or on my talk page, or by emailing me. Cheers, Russavia (diskuto) 20:12, 8 Aŭg. 2012 (UTC)

Hey mate, just a quick note to let you know that User:Dominik helped with the translation, and the article is now found at Polandball. Cheers, Russavia (diskuto) 15:52, 10 Aŭg. 2012 (UTC)

Pavel Stratan[redakti fonton]

Saluton, Thomas. Por malaperigi ruĝan ligilon el Cleopatra Stratan, mi ĵus tradukis de:Pavel Stratan esperanten: Pavel Stratan. Ĉu vi povus rigardi, ĉu estas io malĝuste tradukita tie? Dankon kaj agrablan legadon. --Tlustulimu (diskuto) 10:34, 9 Aŭg. 2012 (UTC)

en ladum?[redakti fonton]

Vidu ĉi tie: Diskuto:Usono en la Somera Olimpiko 2012 --Iketsi (diskuto) 15:12, 16 Aŭg. 2012 (UTC)

Kara Thomas fakte ankaŭ vi ofte uzis/uzas la ŝablonon {{el}}. KubeF nun proponis forigon, post kiam mi protektis la ŝablon, ĉar li volis anstataŭi la terglobo per asterikso, kion oni antaŭ tri jaroj post protesto de vi jam foje nuligis. Eble vi povus foje studi la aferon. Kaj esprimi vian opinion. Amike DidiWeidmann (diskuto) 19:29, 25 Aŭg. 2012 (UTC)

 Jes, vi pravas. Ĝi bezonas novliniilon, ĉar mi elĵetis la internan dupunkton. Mi jam provizore metis novliniiilon kiel tuja riparo. Mi okupiĝos pri la problemo. -- PEJNO Simono Diskuto  08:10, 5 Sep. 2012 (UTC)

 Por konservi la malnovan sintenon, mi devis finfine remeti la komencan dupunkton. La cetero legeblas en Teknikejo#El kun adaptita aranĝo. -- PEJNO Simono Diskuto  12:24, 5 Sep. 2012 (UTC)

Subpaĝoj[redakti fonton]

Mi ne komprenas, kial vi kreas subpaĝojn, ligitaj al normalaj artikoloj kun neidenta titolo en alia vikipedioj. Narvalo (diskuto) 20:10, 6 Sep. 2012 (UTC)

Evidente vi trovis ian misan tajpaĵon aŭ tekstokopiaĵon en artikolokreo de mi - sed mi ankoraŭ ne trovis ĝin. Ĉu vi bonvolas malkaŝi kion precize vi trovis? Bonus ripari la fuŝon. -- ThomasPusch (diskuto) 20:46, 6 Sep. 2012 (UTC)
Hu, mia problemo kez. Vintra Olimpiko 1994/Nacia teamo de Usono. Kial subpaĝo? (en:United States at the 1994 Winter Olympics) Kial ne Usono en la Vintra Olimpiko 1994? Kial vi ne aldonis eĉ unu membron de la nacia teamo, dum la subpaĝo estas nomata nacia teamo de Usono? Kion vi celas per tiuj subpaĝoj? Mi esperas, ke vi pli bone komprenas miajn demandojn. Narvalo (diskuto) 20:50, 6 Sep. 2012 (UTC)
Mi tute konsentas kun Narvalo. Tiuj artikoloj estas tre malfacile troveblaj se ĝi restos subpaĝojn. Sciante ke alnomigi la paĝojn kiel menciis Narvalo rompas {{Informkesto olimpika nacia teamo}}, mi proponas kunigi ĝin kun {{Informkesto lando Olimpikoj}} kaj poste alnomigi subpaĝojn. --Iketsi (diskuto) 21:15, 6 Sep. 2012 (UTC)
Nun mi komprenas vin. Mi fakte stumblis pri la navigilo {{Vintra Olimpiko 2006/Naciaj teamoj}}, en kiu komence ĝenis min ke ĝi estis fuŝe misordigita, do la landoj estis parte en alfabeta sinsekvo sed parte ankaŭ ne. Mi supozas ke iu tro haste tradukis el la pola kaj blinde transprenis la polan alfabetan ordon. Do mi ordigis tiun fuŝon. Poste mi vidis ke pri tiu vintra olimpiko estis multaj subpaĝoj de naciaj teamoj, sed pri neniu ajn alia vintra olimpiko, kaj mi decidis iom kontribui iujn pliajn subpaĝojn de pliaj naciaj teamoj kaj pliaj vintraj olimpikoj (1994, 1998, 2002, 2006 kaj 2010), por iom post iom redukti la alikaze multegajn ruĝajn ligilojn. Kaj mi simple transprenis la modelon de la ekzistintaj paĝoj pri teamoj de 2006. Mi eksperimentis kaj plibonigis la antaŭe lingve ne tre elegantan ŝablonon {{Informkesto olimpika nacia teamo}}, tiel ke per ĝerma energio eblas fari tute kontentigajn subpaĝojn pri naciaj teamoj de vintraj olimpikoj, al kiuj eblas aldoni pliajn informojn individue, se oni ŝatas, kiujn eblas ligi al la medaltabeloj de la koncernaj vintraj olimpikoj (ekzemple Medaltabelo de la Vintra Olimpiko 2010 ankaŭ en la ĉefa artikolo mem), kaj kiuj bone inter si ligiĝas. Mi principe malŝatas inundojn da ruĝaj ligiloj, se ne estas realisma ŝanco ene de limigita tempo signife redukti ilin, sed per la eksperimentado trovis ke per la hodiaŭa sistemo eblis je malgranda tempoinvesto krei kontentigan kvanton da tute bonaj minimumaj artikoloj, kun ĉiuj almenaŭ ses frazoj (do pli ol la ĝerma minimumo), en normala Esperanto, kun deca informkesto kaj kun du navigiloj, kiuj relative elegante kaŝas la ankoraŭ multajn ruĝajn ligilojn ĝis oni intence malfermas ilin, por vidi ĉu iu subartikolo jam estas.
Kvankam mi antaŭ iom da tagoj avertis al Iketsi ne enkonduki multege pli da ruĝaj ligiloj ol ni povas realisme trakti, mi tute kontentas pri la rilato inter fortostreĉo kaj rezulto nun. Pri via baza demando, kial Vintra Olimpiko 1994/Nacia teamo de Usono kaj ne Usono en la Vintra Olimpiko 1994: Evidente mi simple pluiris la komencitan vojon de la subpaĝoj pri vintraj olimpikoj. Laŭ la artikolonoma modelo de Iketsi mi mem antaŭ kelkaj tagoj kreis malmultajn subpaĝojn pri someraj olimpikoj laŭ la modelo de Usono en la Somera Olimpiko 2012. La pli komplikaj titoloj kiel "Vintra Olimpiko 1994/Nacia teamo de Usono" evidente sekvas la modelon de la germanlingva vikio, la pli simplaj kiel "Usono en la Somera Olimpiko 2012" la modelon de la anglalingva vikio, poste kopiita de aliaj vikioj. Vi tute pravas ke en kazo de alternativo la pli simpla solvo pli bonas, kaj krome estas prava postulo ke titoloj de subpaĝoj por Vintraj kaj Someraj Olimpikoj sekvu saman modelon... Mi nun simple iom tro senkritike kopiis de la ekzistintaj subpaĝoj pri Vintraj Olimpikoj, kvankam mi pripense tute preferas la simplan titolaron de la Someraj Olimpikoj: Mi do alinomigas miajn pli-malpli 25 ĵus kreitajn artikolojn pri "vintraj olimpiaj teamoj", kaj ankaŭ la malnovajn pri pliaj teamoj de la Vintra Olimpiko 2006. Paralele ankaŭ la navigilaj nomoj kiel {{Vintra Olimpiko 1994/Naciaj teamoj}} pro sameco kiel koncernaj someraj navigiloj estu {{Landoj en la Vintra Olimpiko 1994}}.
Pri la ĵus aldone enĵetita propono de Iketsi, maluzi la ŝablonon {{Informkesto olimpika nacia teamo}} kaj koncentriĝi pri ŝablono {{Informkesto lando Olimpikoj}}, mi rigarde al la granda nombro de kreeblaj artikoloj post la hodiaŭa sperto pri rapida kreo de bonaspektaj bazaj artikoloj helpe de la ŝablono {{Informkesto olimpika nacia teamo}} malpli entuziasmas - mia "somera" artikolo Usono en la Somera Olimpiko 2012 multe pli longe daŭris ol miaj "vintraj" artikoloj de hodiaŭ. Sed kun pli da laboro po paĝo kompreneble ankaŭ eblas permane tajpi la unuopajn frazojn respektive permane prilabori kopieblajn tekstopartojn... Certe bonas se la enpaĝigo de ambaŭ informkestoj grafike tre similas - fakte principe egalas al mi ĉu la supra linio estas nigraj literoj sur griza fono kiel la "somera modelo" aŭ blankaj literoj sur blua fono kiel la "vintra modelo" pli frua (tendence pli belas la blanka/blua solvo, laŭ persona gusto, kaj pli belas ke la listoj de jaroj en kiuj nacia teamo aperis olimpike estu en aparta kaŝebla navigilo sube, kiel en la "vintra modelo", ol ke la jaroj laŭ la "somera modelo" a) tre grandigas la informkeston dekstre kaj b) tuj trafas la okulojn la ankoraŭ granda nombro da ruĝaj ligiloj, en la "vintra modelo" pli orde forpakita. Kaj laste, en komparo inter la vintraj navigiloj kiel "Naciaj teamoj dum la Vintra Olimpiko 1994" [persone mi fakte pli preferas "en" ol "dum"] kaj la someraj kiel "Ŝtatoj partoprenintaj en la Somera Olimpiko 2012 en Londono", estas la unua titolo kiu pli simplas kaj koncizas. Kiam mi antaŭe mesaĝis kun Iketsi pri la temo, mi simple ne konsciis pri la laboro rilate al la Vintra Olimpiko 2006.
Tutlaste: En komparo inter la "vintra kaj somera modeloj" de la navigiloj pri naciaj teamoj en unuopa olimpiko, klaras la diferenco ke la vintraj listoj estas alfabetigitaj listegoj (laŭ la germanlingva vintra modelo), kaj la someraj estas ordigitaj laŭ kontinentoj. Min ne ĝenis la laŭalfabeteco de la vintraj naciaj teamoj, ĉar ne estas tro granda nombro da, sed en la someraj olimpikoj partoprenas tia amaso de naciaj teamoj ke tre sencas ordigo laŭ kontinentoj (eĉ la germanlingva somera modelo ordigas laŭ kontinentoj). Min ne ĝenas se la 60-80 vintraj naciaj teamoj estas ordigitaj alfabete kaj nur la ĉirkaŭ 200 someraj naciaj teamoj laŭ kontinentoj kaj poste alfabete (kiel praktikas la germanlingva vikio), sed mi ankaŭ ne kontraŭas ke reverkiĝas la (ĝis nun nur kvin) vintraj navigiloj laŭ la anglalingva modelo de grupigoj laŭ kontinentoj.
La ŝanĝon de Vintra Olimpiko 1994/Nacia teamo de Usono al Usono en la Vintra Olimpiko 1994 ktp., ankaŭ de la malnovaj vintraj teamopaĝoj, mi ankoraŭ realigos nun laŭ via instigo ... pri la resto eblas ankoraŭ interkonsenti. Salutas ThomasPusch (diskuto) 22:17, 6 Sep. 2012 (UTC)
Dankon pro la detala elvolvo de la problemo. Narvalo (diskuto) 16:01, 7 Sep. 2012 (UTC)
La antaŭa "vintra" strukturo nomi la unuopajn teamajn paĝojn laŭ modelo "Vintra Olimpiko JARO/Nacia teamo de LANDO" cetere ne malelegantis: en ŝablonoj ĉiam eblis referenci je la koncerna olimpiko per la simpla komando BASEPAGENAME - kiam mi ŝovis la titolojn al simpla titolo "LANDO en la Vintra Olimpiko JARO", mi devis ĉie forigi la komandon BASEPAGENAME kaj al ĉiu paĝo enmeti unuopan informon al kiu olimpiko rilatas la unuopa teamo pri kiu temu la artikolo. Post kiam la laboro estas finita, ne plu estas problemo, kaj indis investi la tempon por havi similan strukturon de paĝotitoloj kiel en e-lingvaj artikoloj pri Someraj Olimpikoj kaj kiel en plej multaj alilingvaj vikipedioj - pri tio mi plene konsentas kun Iketsi kaj Narvalo. Sed mi substrekas ke la malnova modelo de titoloj "Vintra Olimpiko JARO/Nacia teamo de LANDO", kiun proponis kaj uzis la polo Arkadiusz Z., ankaŭ havis siajn avantaĝojn. :-) -- ThomasPusch (diskuto) 09:04, 8 Sep. 2012 (UTC)

Saluton. Ĉu vi povus pliheligi en la vikimedia komunejo la foton uzitan en la nova artikoleto Litovio en la Vintra Olimpiko 2010, samkiel vi faris pri fotoj de aliaj naciaj teamoj de tiu olimpiko? Tiam la fotoj estus same helaj, ĉar prilaboritaj laŭ sama metodo. Antaŭdankas Aidas (diskuto) 20:09, 12 Sep. 2012 (UTC)

✔ Farite ThomasPusch (diskuto) 07:08, 13 Sep. 2012 (UTC)

Saluton. Mi ŝanĝis en viaj ĵusaj artikoloj pri birdoj la vorton bredi al reprodukti. Ankaŭ mi iam faris tro ofte tiun eraron ĝis iu avertis min. Homoj bredas animalojn, ekzemple birdojn, sed animaloj reproduktiĝas, ekzemple birdoj. Ĝis. Amike.--kani (diskuto) 19:05, 11 Okt. 2012 (UTC)

Vi komplete pravas. Sincere dirite, mi hodiaŭ unuafoje en mia vivo testis la funkcion WikiTrans kiu liveris al mi krudan maŝinan tradukon de la koncernaj anglaj artikoloj (fakte ne identa al la momenta angla versio, ŝajne maŝine tradukita el iom pli fura versio de la angla teksto), kaj proponis la vorton bredi. Foje la maŝino tute bone tradukis, foje komplete nekompreneble, tiel ke mi baze de la angla teksto provis spuri la sencon, sed la mistraduko "bredi" ne estis tiom okulfrapa ke mi eksuspektis... Se mia cerbo mem dekomence farintus la tekston, mi ne pensintus pri la vorto bredi. Sed iel mi povas kompreni la maŝinon miskompreni la anglan vorton breeding kaj mistraduki ĝin per "bredado": ja la angla signifo de la vorto multe pli vastas ol la esperantlingva. -- ThomasPusch (diskuto) 19:20, 11 Okt. 2012 (UTC)

Tradukpeto[redakti fonton]

Saluton, Thomas. Ĉu vi povus skribi tradukitan version de la ĉapitro Morfologija el lt:Gvaranių kalba al Diskuto:Gvarania lingvo? Mi ŝatus uzi tion kun propraj aldonoj por la artikolo Gvarania lingvo, sed ankaŭ por la sorabaj versioj: hsb:Guaranišćina kaj dsb:Guaranišćina. Amike --Tlustulimu (diskuto) 16:38, 24 Okt. 2012 (UTC)

Dankegon, Thomas, pro via traduko. :-) --Tlustulimu (diskuto) 09:04, 25 Okt. 2012 (UTC)
En la diskutpaĝo mi metis plian komenton... ThomasPusch (diskuto) 10:28, 25 Okt. 2012 (UTC)

Saluton, Thomas. Mi hodiaŭ metis korekton en la ĉapitron Morfologio de Gvarania lingvo, nome pri la numeraloj. Ĉu vi povus anstataŭigi la ekvivalenton de la lasta frazo

La gvarania origine nur havis numeralojn por la nombroj unu ĝis kvin, tial la restaj nombroj kunmetiĝas morfologie, per antaŭmeto de afiksoj, kiel po (kvin) + mbohapy (tri) = poapy (ok). La nomoj de monatoj kreiĝas per la sama principo: jasy (monato) + peteĩ (unu) = jasyteĩ (januaro).

per la jena korekto en la litova artikolo lt:Gvaranių kalba?

La gvarania origine nur havis numeralojn por la nombroj unu ĝis kvar[1], tial la restaj nombroj kunmetiĝas morfologie, per antaŭmeto de afiksoj, ĉe kio funkcias ekzemple po (kvin, vere mano) kiel bazo, kiel po (kvin) + mbohapy (tri) = poapy (ok). La nomoj de monatoj kreiĝas per la sama principo: jasy (monato) + peteĩ (unu) = jasyteĩ (januaro).

Se ne, ĉu eble vi ja povus almenaŭ diskuti tian ŝanĝon tie? Laŭ diversaj fontoj en la Gvarania lingvo origine ekzistis la numeraloj unu ĝis kvar, ne ĝis kvin. Krome po havas la sencon "mano" krom "kvin". Kiel fontindikon mi uzis ĉi tie <ref name="lustig">[http://www.uni-mainz.de/~lustig/texte/guahispa.txt Priskribo de la lingvo] {{ref-de}} (Elŝutita la 19-an de septembro 2012.)</ref>, dum ke en la artikolo mem ĉi tiu kompleta indiko troviĝas je alia loko. Krome mi ankaŭ ŝanĝis la kodigon por la koloroj al <span> anstataŭ <font>. Amike --Tlustulimu (diskuto) 15:38, 30 Okt. 2012 (UTC)

  1. Priskribo de la lingvo germane (Elŝutita la 19-an de septembro 2012.)

Laŭ mia ĝisnuna sperto, tute subjektiva, en la litova vikipedio mi trovis relative multajn malagrablajn kverelemulojn kaj diputemulojn, kiuj akceptas redakton nur post plurobla pruvo pri profesieco de la redaktanto kaj post tre elokventa litovlingva defendo de ĉia redakto... Mia tempo tro valoras al mi por ke mi investus ĝin al debatoj de malkunlaborema etoso: Disputu la denaske litovlingvaj redaktantoj inter si. Despli ke estas malgranda nuanco ĉu oni difinas ke origine estis numeraloj unu ĝis kvar, kaj poste per "helpa numeralo" kvin (="mano" kun kvin fingroj laŭ mi estas tute bona simboligo de koncepto "kvin") ekkonstruas pliajn nombrojn, aŭ ĉu oni diras ke la originaj numeraloj inkluzivas la nombrojn 1 ĝis 5 ("po"=kvin kaj mano). Mi legis la tekston de Wolf Lustig, aprezas ĝin kaj la revortumon de la ĉapitro e-lingva pri morfologio de la gvarania, sed defendi tian nuancan revortumon en la litova artikolo per litovlingva debato mi ne emas. Ofte mi limigas min ne fari longan kaj tro tempinvestan e-lingvan artikolon, sed nur skribi tiel multe ke la temo estas bone skizita, estu "perfekta ĝermo" aŭ iomete pli da teksto, kaj mi konscie decidas ĉu investi tempon en alilingvajn vikipediajn projektojn aŭ ĉu ne: ĉi-tie la transpreno de informoj el la litova al Esperanto utilas, sed nuanca revortumo litovlingva ne meritas la penon. Ĉiukaze la esperantlingva teksto pri la gvarania nun tute bonas, vi atentu bone juĝi kiom vi ankoraŭ volas profundigi ĝin... :) Sincere, ThomasPusch (diskuto) 19:03, 30 Okt. 2012 (UTC)

Nu bone, Thomas. Mi ne sciis pri la situacio en la litova vikipedio. --Tlustulimu (diskuto) 13:31, 31 Okt. 2012 (UTC)

Hans Georg Link[redakti fonton]

mi respondis en mia diskutpaĝo --Arno Lagrange @ 22:54, 29 Okt. 2012 (UTC)

Sinagogo[redakti fonton]

Tiun bildon mi trovis en la rumana paĝo. Bonvolu traredakti aŭ ŝanĝi ĝin laŭ via gusto. --Crosstor (diskuto) 09:08, 1 Nov. 2012 (UTC)

Ŝablono:Informkesto germania komunumo[redakti fonton]

Saluton. Pri la problemo de Ŝablono:Informkesto germania komunumo mi jam respondis ĉe mi. --Tlustulimu (diskuto) 11:56, 27 Nov. 2012 (UTC)

Saluton! Mi klopodas plibonigi la artikolon pri Airbus A380, ĉefe tradukante de aliaj vikipedioj. Certe mi faris kelkajn erarojn - ĉu eble vi povus kontroli la tekston? Amike, Michał Artur (diskuto) 18:26, 1 Dec. 2012 (UTC)

La artikolo ŝajnas tute bona (tiom kiom mi povis vidi je rapida trarigardo...). Mi nur kuraĝigus vin uzi la e-lingvan versiojn de la ŝablonoj "cite book", "cite news" ktp., do plene traduki la tekston ankaŭ en ne rekte videblaj partoj kaj ne lasi ĝin anglaglinga sub la surfaco... Cetere: Se vi emas, eble vi ŝatus ankoraŭ verki etan artikolon pri la urbo Broughton en Kimrio, pri kiu vi metis ruĝan ligilon? :-) -- ThomasPusch (diskuto) 18:44, 1 Dec. 2012 (UTC)

Dankon! Mi lasos Broughton al iu alia, A380 okupos min dum kelkaj longaj tagoj :-) Michał Artur (diskuto) 18:54, 1 Dec. 2012 (UTC)

Bildoj pri Tibor[redakti fonton]

Mi jam realŝutis iom da bildoj ĉi tien. Vidu Kategorio:Tibor_Sekelj. Cetere mi kolektis iom da materialo en privata retejo. Inter ili vi trovos Foton en Nepalo kaj tie vi trovos la fonton de kie mi ekhavis ĝin : ÖNB 8092775. AL @ 19:58, 1 Dec. 2012 (UTC)

Ĝuste pri tiu foto el Katmanduo mi pensis, kaj volis aldoni ĝin al la paĝo pri Nepala Esperanto-Asocio. Estus bone redisponigi ĝin... Do mi plukuraĝigas vin (re)alŝuti tiun kaj pliajn simile movado-historiajn fotojn al la esperantlingva vikipedio, se la komunejaj karaj gekolegoj montriĝas tro striktaj... Neniel mi volus misfamigi la komunejon, mem estante energia kontribuanto de fotoj al ĝi. Sed mi bedaŭrus se laŭ komuneja radikaleco eblus rebildigi la historion de Esperanton nur pli ol 70 jarojn post morto de ĉiu unuopa movada fotinto (se persona aŭtoreco sendube klaras), kun nacilingva skriba permeso de ĉiu ebla heredanto de la mortinto (krom se la fotinto agis kadre de profesia deĵoro por la usona registaro, ĉar tio pruvus liberan uzeblon de la foto)... Sincere, ThomasPusch (diskuto) 13:35, 2 Dec. 2012 (UTC)

Fuŝado de artikoloj en la germana vikipedio[redakti fonton]

Saluton, Thomas. Ĉu vi eble jam vidis la sufiĉe fuŝajn ŝanĝojn de de:Benutzer:Isadso en la germana vikipedio? En septembro kelkaj aliaj uzantoj tie eldiskutis ŝanĝojn ĉe kelkaj artikoloj. Mi ĉeestis tion nur iomete, ĉar mi ne tre ŝatas tiajn diskutojn. Sed la nomita ulo subite reaperis la 30-an de novembro por malfari preskaŭ ĉion. Li diskutis nur post sia faro. Kion vi pensas pri tia agado? Amike --Tlustulimu (diskuto) 14:58, 2 Dec. 2012 (UTC)

Mi ne trovas lin en la germana vikipedio, nek uzantopaĝon nek iujn redakton de homo kun tiu nomo. Ĉu vi eble mistajpis lian nomon? -- ThomasPusch (diskuto) 19:25, 2 Dec. 2012 (UTC)

Pardonu min. Mi misskribis lian nomon. Devas esti de:Benutzer:Izadso. --Tlustulimu (diskuto) 19:59, 2 Dec. 2012 (UTC)
Dankon, mi nun estas survoje kaj nur paŭze iom vikipediumis (principe enretigis iujn antaŭe trajne per tekokomputilo skribitajn kontribuojn). Tial mi nun ne povas pli detale rigardi liajn vikipediajn paŝojn - mi faros tion morgaŭ... Sincere, ThomasPusch (diskuto) 20:07, 2 Dec. 2012 (UTC)
Ho ve. Ne, mi antaŭe ne konsciis pri la persono (kiel jam montris mia antaŭa demando). Iuj redaktetoj de la uzanto (ekzemple lastatempaj pri SAT) estas lingve tute pravaj, nur akompanataj de foje cinikaj foje ofendaj redaktoresumoj, sed la subpaĝo Eo en la persona uzantopaĝo kaj la sekvo de iuj lastaj baroj de la homo videbligas misian batalon kontraŭ ŝajne ajna vikipedia mencio de la lingvo, en vervo kiu aspektas al mi (kiel mi diru profesie?) almenaŭ emocie tre malekvilibra. Domaĝe se ĉiujn paŝojn de tia homo necesus kritike sekvi, en provo limigi la ofendan damaĝon... Kia malŝparo da tempo kaj energio. Sed lasi tiajn ofendojn kaj kalumniojn en vikipedio ankaŭ ne estas alternativo... -- ThomasPusch (diskuto) 23:12, 4 Dec. 2012 (UTC)

"Vadmaro (ĝenerale)" estis alidirektita al "Flusejo"[redakti fonton]

Vidu Vadmaro (ĝenerale). Mi ne estas certa, ĉu tiu alidirektilo metita de Corobu (diskuto) estas bona. Kion vi opinias? --Onklo (diskuto) 17:45, 5 Dec. 2012 (UTC)