Uzanto-Diskuto:ThomasPusch/Arkivo 2014

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kalumnio kontraŭ mia persono fare de Pangea – mi tial petas de vi lian forbaron[redakti fonton]

Kara samideano, la personaj atakoj kaj kalumnioj de Pangea kontraŭ mia persono nun prenis formon ne akcepteblan. Li publike akuzas min je krimaj agoj daŭre insultadas min, kvankam mi ja strikte obeis la regulojn de Vikipedio kaj en neniu momento mi insultis ĝis nun la personon de Pangea, mi diskutigis nur liajn kontribuojn! Oni eventuale povus al mi riproĉi, ke mi faris tre grandan bruon rialte al tiu-ĉi afero. Tamen en miaj tekstoj ne troveblas unu sola insulto aŭ falsa akuzo al la persono de Pangea. Oni devas ankaŭ sekvi la estiĝon de la tuta diskuto: Nome mi unue ja nur publike petis diskuton pri la enhavo de la kontribuoj kaj modifoj fare de Pangea en certaj tekstoj rilate al Pedofilio. Mi atentigis pri eraroj en tiuj tekstoj kaj pri la fakto ke certaj tekstoj liaj en la nuna formo estas simple politika propogando por afero, kiun almenaŭ mi konsideras fiaĵon. Estas evidenta, ke vikipedio malpermesas politikan propogandon kaj estas nature absurda, kiam poste tiu persono, kiu en tia maniero agas kontraŭ la regularo, akuzas, ke la interveno kotraŭ tia agitado estas politika propogando fare de tiu, kiu postulas la observon de vikiepdia neŭtraleco! Mi cetere en neniu momento postulis cenzuron de informoj, mi postulis nur ĉesigon de la politika propogando por pedofilia agitado (Pangea parolas pri pedofilia movado, tamen jam tio en si mem estas malkorekta esprimo, ĉar ne vere temas pri movado sed nur pri agitado de kelkaj individuoj) – kaj mi ne cenzuris ĝis nun ion, sed mi postulis en publika diskuto forigon aŭ korekton de certaj kontribuoj. La problemo estis, ke al miaj tute enhavaj argumentoj Panga reagis tuj nur per insultoj kaj atakoj kontraŭ mia persono. Fakte nur post tiuj ataktoj kaj inulstoj entute mi lanĉis la peton de la forigo de la Portalo Pedofilio! Mi en neniu memonto misuzis mian povon de administrano – se mi tion volus, mi ja simple povintus forbari Pangean. Malgraŭ gravaj insultoj, mi tion ĝis nun ne faris. Tamen nun pasis la limo kaj forbaro de Pangea post tiuj akuzoj – li publike akuzis min je krimaj agoj, kaj tio estas krima ago – nun objektive plenumiĝis la kondiĉoj por forbaro. Pangeo povintus per objektivaj argumentoj defendi siajn kontribuojn kaj la portalon, tion li en neniu momento faris, sed anstataŭe elektis dekomence kiel solaj argumentoj insultojn kaj falsajn akuzojn. Por montri, la diskuto komenciĝis per mia sekvanta interveno Unua kontribuo al la diskuto pri pedofilio. Anstataŭ per argumentoj Pangea reagis per la sekvanta frazo: La gravaj akuzoj kaj atakoj, insinuoj, tono, demagogio, delirado, trompema argumentado, arogantesko, fanatikismo, cenzuristaj intencoj, senĉesa persekutado, kompleta neklereco pri la temo diskutata kaj sinsekvaj sensencaĵoj kiujn la uzanto DidiWeidmann senĉese vomas kaj tenas jam de du tagoj min devigas ne alparoli al li persone, sed ĝenerale.. Kaj nun li al mi vorte riproĉas deliktan konduton. Oni ja rajtas ĉion esprimi en diskutejo, sed oni ne rajtas false akuzi kaj insulti personon. Li nomis min fanatikulo, demagogo, cenzuristo (kvankam mi ĝis nun nenion cenzuris – la forigo de la kandidatigo de la artikolo pedofilia movado kiel artikolo de la semajno estis laŭregulara bezono, pro la fakto, ke mi deprenis al la artikolo la kvaliton de leginda surbaze de pravaj mankoj rilate al neŭtraleco, objektiveco kaj kompleteco) – pro tiu konstanta kaj daŭra insultado mi tial petas vin en via funkcio kiel administranto, ke vi bonvolu forbari Pangean dum certa tempo de nia vikipedio. Mi tian forbaron ne deziras plenumigi mem, kvankam mi povus, ĉar mi ne volas mem agi kiel administranto en afero, en kiu mi estas partio. Tial mi petas vian helpon respektive, se vi neas la forbaron, tiam mi petas de vi, ke vi unuflanke almenaŭ admonu Pangean, ke li bonvolu ĉesi la kalumniadon kaj insultadon. En tia kazo mi petas, ke vi respondu al mi, kial vi ne forbaras Pangean. Amike salutas vin. La forbaropeto ne rilatas al la enhavo de la diskuto pri pedofilio sed nur al la insultoj de Pangea kontraŭ mia persono! DidiWeidmann (diskuto) 15:55, 1 Jan. 2014 (UTC)

Paroleraro[redakti fonton]

Saluton, mi volas skribi artikolon pri paroleraro, kiun oni nomas germane Poltern, angle cluttering. Kiu devas esti la titolo de la artikolo? Koracio (diskuto) 19:17, 1 Jan. 2014 (UTC)

Bona demando! Mi scias pri kio vi parolas, sed ankaŭ mi ne havas tujan esperantan vorton por la diagnozo. Devante iom improvizi, ĉar mi ne havas miajn e-lingvajn vortarojn tie kie mi nun komputilumas, mi havas la impreson, ke la esperanta vorto "balbuti" jam kovras pli da paroleraroj krom la tradukon "stottern" (PIV-a 2-a signifo, se mi bone memoras), nome ĝi en 1-a signifo ankaŭ signifas entute paroli malfacile kompreneble, do estas traduko de la germanaj vortoj "stammeln" kaj "lallen". "Poltern" tamen estas ankoraŭ io alia, kaj en medicino kaj logopedio ja aparte diferenciĝas inter "stottern" (balbuti) kaj "poltern". Ebla elturniĝo povus esti la vorto "parolstumbli", sed tio estas spontanea improvizaĵo de mi, neniel vortara informo bazita je fakliteratura fonto. ThomasPusch (diskuto) 19:33, 1 Jan. 2014 (UTC)

Mi uzos la vorton taĥilialion. Koracio (diskuto) 20:08, 1 Jan. 2014 (UTC)

Grekismo, sed uzebla, kiel elturniĝas per la greka multaj aliaj medicinaj fakterminoj... Tamen vi supozeble celas vortumon taĥilalio, cu? Tiu kunmeto el ταχυ- (taĥi-, rapida) kaj -lali- (parolado, kiel en dislalio) kompreneblus al mi, sed aldona -i- en la tria silabo estus stranga... ThomasPusch (diskuto) 04:56, 2 Jan. 2014 (UTC)

Nomoj de meksikaj komunumoj[redakti fonton]

Ĉar vi ankaŭ tuŝis la temon en diskuto kun Uzanto:Salatonbv mi ripetas la mesaĝon al li ĉe lia diskutpaĝo: Unue dankon pro via helpo ĉe la plibonigo de la Vikipedio. Mi konfesas, ke mi ĉe la kreo de la artikoloj eble ne faris ĉion plej bone. Kelkajn aferojn mi eble faris malbone. Tamen la afero estas pli komplika ol ĝi ŝajnas, ĉar tre ofte ekzistas la sama nomo en pluraj ŝtatoj kaj tre ofte la ĉefurbo havas la saman nomon, kiel la komunumo. Ĉe la serĉado laŭ mia opinio do taŭgus tuj trovi la serĉitan artikolon. Ĉe Ahúacatlan ekz. oni tuj trovu aŭ la komunumon en Nayarit aŭ en Puebla; same laŭ mi jes taŭgus tuj trovi la artikolon aŭ pri la komunumo aŭ pri la urbo. La fakto ke ankoraŭ ne ekzistas multaj artikoloj pri la ĉefurboj ne signifas, ke ili estonte ne ekzistos. Ĉiukaze ĉe alinomigo oni ege atentu, ĉar klakante al la ligilo pri Ahuacatlán ĉe "Ahuacatlán (komunumo en Puebla)" oni nun venas al Ahuacatlán en Nayarit, dum en la artikolo Ahúactlan, tute ne troviĝas iu ligilo al la ĉefurbo. --Esperantst 20:01, 1 Jan. 2014 (UTC)

Hej Martin, vi nenion faris malbone, nur laŭ mi vi tro nerealisme optimismis pri viaj laborfortoj kaj tiuj de ĉiuj aliaj vikipedianoj en pluevoluigo de la unuopaj artikoloj pri meksikaj komunumoj. Persone mi rekomendus procedi de pli grandaj al pli malgrandaj geografiaj objektoj, do unue krei artikolojn pri la subŝtatoj, poste pri ties regionoj, poste pri ties provincoj, poste pri ties komunumoj, kaj poste pri ties ĉefurbo, kaj se tiam ankoraŭ restas energio, eblas ankoraŭ verki unuopajn tekstojn pri pliaj urboj aŭ vilaĝoj de la komunumo, tamen mi ne metus ruĝajn artikolojn pri aliaj sub-komunumaj vilaĝoj, nur metus unuopan artikolon tien kie unuopa vikipediano sentas motivon verki artikoleton. Vi bone kovris la tutan landon per ŝablonecaj artikoloj pri la unuopaj komunumoj, antaŭvidis ruĝajn ligilojn pri ĉiuj komunumaj ĉefurboj, en iuj kazoj (ekzemple en Oaĥako) ankaŭ antaŭvidis ruĝajn ligilojn pri ĉiuj regionoj kaj distrikoj, kaj poste forlasis vin la energio pluevoluigi la multegajn komunumajn artikolojn kaj krei ĉiujn aliajn... Kaj neniu alia pretis samenergie plulaboregi. Tre kompreneble. En tia situacio bonas iom redukti la ambicion, kiel faras la angla vikipedio, kiu preskaŭ en ĉiu okazo antaŭvidas saman artikolon por komunumo kaj urbo, kaj tion celis la ideo de Salatonbv. Ruĝaj ligiloj laŭ mi bonas por certe tempo, sed se antaŭvideblas ke ili eterne restos ruĝaj, pli bonas alternativo. Tiel ekzemple mi kreis artikolojn pri la 8 regionoj de Oahaxko, kaj metis alidirektigojn de la distriktonomoj al la koncernaj regionaj artikoloj, por ke oni alvenu proksimume en la ĝusta loko, ne nur staru antaŭ "ruĝa muro". Vi vidis ke KuboF proponis robotan helpon, kaj ke tiu robota helpo ĝis nun ne venis... Eble estas tute saĝe fari la laboregon pri redukto de la ruĝaj ligiloj permane, ĉar kiel vi mem montras en la ekzemplo Ahuacatlán/Ahuacatlán (komunumo en Puebla) facile enŝteliĝas eraroj se oni tro hastas aŭ procedas ŝablone sen observo per "homa cerbo". Tamen laŭ mi la prizorgado de la artikola lavango iras al bona direkto, kaj la restantajn erarojn simple necesas pene elkribri. Fine, eblos sen giganta premo elekti laŭ kiu sinsekvo plukrei mankajn artikolojn pri regionoj kaj distriktoj, kaj se oni volas pri unuopaj komunumaj ĉefurboj. Tamen ne estos premego nur koncentriĝi nur pri tekstoj pri komunumaj ĉefurboj, ĉar laŭ mi ekzemple tekstoj laŭeble kompletaj pri la unuopaj etnoj de Meksiko kaj ties lingvoj estas eĉ pli interesaj, kaj eble venu antaŭ ol kreiĝos artikoloj pri unuopaj vilaĝoj...

Sincere novjarbondezire salutas ThomasPusch (diskuto) 05:21, 2 Jan. 2014 (UTC)

PS1: Cetere ĝis Puebla la reordigo de artikoloj kaj internaj ligiloj simple ankoraŭ ne progresis, tio iom klarigas kial la fuŝo pri Ahuacatlán, kiun mi ĵus riparis, ankoraŭ ne troviĝis.

PS2: Eble vi volus rigardi la diskutpaĝon pri Miŝtekoj/Mikstekoj, kaj eventuale vi havas ideon/komenton pri la demando tie levita...

Pangea plu misatentas la admonojn kaj atakas mian personon[redakti fonton]

Kara Tomaso mi kiel promesite nun silentis en la diskuto, tamen bedaŭrinde Pangea denove aktive plu denunacas kaj kalumnias mian personon. Precipe en mia (kio kelkaj al mi riproĉis, ke temis pri spamo, pri kio tamen mi malsamopinias, ĉar tiam ankaŭ ekzemple la mondonacalvokoj aŭ la alvoko pri partopreno al la fotokonkurso aŭ la alvoko partopreni la stewardelektojn estus spamo!) alvoko por partopreno en la baloto mi ja per neniu vorto menciis eĉ la nomon de Pangea, mi nur kritikis la portalon, krome ja donis la ligilon, tiel ke ĉiu mem povis fari al si propran opinion. La novaj atakoj al mia persono simple estas do misatento de la admono de pluraj administrantoj. Mi lasas al vi decidi pri la konsekvencoj.DidiWeidmann (diskuto) 17:59, 2 Jan. 2014 (UTC)

Landnoma interkonsento ĉe la Aŭstruja Popola Partio[redakti fonton]

Laŭ mi la regulo (VP:lingva angulo#Landnomoj) estas klara: ĉar mi estis la unua, kiu decidis uzi iun ajn el -uj, -i kaj -land en la titolo (mi kvazaŭ aldonis tekston en la titolo), mi povas decidi, kiun sistemon uzi, kaj vi ne rajtas ŝanĝi tion, krom se vi tute reverkas la artikolon, en kies titolo estas la landnomo. Estas ja klare, ke en la unua frazo de la artikolo estu Aŭstria, kaj tial mi ne ŝanĝis tion. darkweasel94 00:00, 4 Jan. 2014 (UTC)

Vi komprenas la titolon tute sendependa objekto disde la artikolo, mi ĝis nun komprenis la landnoman interkonsenton tiel ke se estas formo -uj- aŭ -i- en la titolo, ne permesatas simple ŝanĝi tion, samkiel se estas formo -uj- aŭ -i- en la unua aŭ iu posta frazo de la artikolo, ne permesatas simpla ŝango. Sed ĉi-tie ĝis nun ne estis vorta titolo, la paĝo nomiĝis laŭ germanlingva mallongigo de tri literoj, kaj tial mi konsideris la unuan frazon de la artikolo, en kiu la artikola temo esperantlingve estas metata en grasaj literoj, fakta esperantlingva titolo. Laŭ tiu kompreno la verkinto de la artikolo en sia titola grasliterigo de la unua frazo elektis formon "aŭstria", sed nomis la tutan tekston laŭ la oficiala germanlingva mallongigo de la partio, kio ne signifas ke tiu persono, la origina aŭtoro, dezirus ke posta traduko de la germana mallongigo al esperanta vorto uzu la malan principon ol uziĝis en la artikolkomenca unua frazo. Mi do transprenis la faktan titolon en la unua frazo al la titola linio en tute bona intenco. Sed nun, kiam mi vidas vian argumentadon kaj relegas la interkonsenton, mi ne certas ĉu mia rezonado pli ĝustas ol via - tamen mi konvinkatas ke via ne nomeblas la pli ĝusta, pli ke la interkonsento ĉi-tie lasas du samrajtajn, sed praktike kontraŭajn interpretojn. Salomona juĝo probable estas simple ne ŝanĝi la germanan mallongigon de la partio al e-lingva nomo, sed lasi ĝin (kiel historie Edmond Privat en la detaleca lukto de la svisaj e-istoj inter uzo de "Svisio" kaj "Svisujo" proponis salomone uzi la formon "Svislando"). Mi mem samkiel vi preferus internacie kompreneblan e-lingvan titolon ol internacie nekomprenebla germanlingva mallongigo, sed se estas tiom kontraŭaj vidpunktoj kiel apliki la landnoman interkonsenton ĉi-tie, tiam prefere restu la nekomprenebla germanlingva mallongigo en la titolo.

Tamen vi supozeble konsentas kun mi, ke iom ridindas luktegi pri tia batalo. Eble vi vidis, ke mi hieraŭ metis informkeston al la sola e-lingva artikolo pri urbo de la federacia lando Vorarlbergo, kaj metis novajn mallongvajn artikolojn pri la kvar aliaj urboj. Dum la lastaj tagoj en la ĉefpaĝo unue aperis ruĝa ligilo pri la pejzaĝo Bregenzerwald, la arbaro de Bregenz (bildo de la tago 246), kaj hieraŭ ruĝa ligilo pri la komunumo Schoppernau (bildo de la tago 248): mi unue pensis ke iel misliterumiĝis la interna ligilo, volis ripari tion kaj vidis ke tute ne ekzistis artikoloj pri iu vorarlberga komunumo krom la minimuma ĝermo pri la landa ĉefurbo. Mi iom ŝokiĝis: tio estas unu el la vikipediaj truoj pri kiu meritus investo da energio. Ĉar vi mem aŭstras kaj geografie troviĝas multe pli proksime, eble vi emas estonte iom daŭrigi la eklaboron de hieraŭ kaj ekverki pliajn artikolojn pri la partoj de Aŭstrio... tiam vi havas ĉiun plenan rajton uzi la landnoman formon -uj-, kaj ni ambaŭ pli profitigas vikipedion ol se ni engaĝigas en fakte miniatura lukteto kiel tiu-ĉi. :-)

ThomasPusch (diskuto) 08:49, 4 Jan. 2014 (UTC)

Temas pri miskompreno. Ĉar li ne verkis tute la artikolon, li ne rajtis decidi tute pri la formo. Tion ja faris jam iu ĉe Egiptujo, fakte ŝtelante laboron de aliaj homoj. Do iu nur alinomas la artikolon - sen laboranta en ĝi - kaj alia persono devas tute reverki, se li volas alian titolon. Ridinda. Bonvolu do aldoni iomete al lartikolo kaj neniu plendas. Kaj fakte, la originala verkinto donis la esperantlingvan titolon de la artikolo, tiel, laŭ mia interpreto, temas pri ŝtelo de aliaj spiritaj verkoj. Narvalo (diskuto) 09:34, 4 Jan. 2014 (UTC)

Ŝablono:Distrikto Cuxhaven[redakti fonton]

Saluton, Thomas. Mi ĵus alinomigis vian novan ŝablonon al {{Distrikto Cuxhaven}}. Mi esperas, ke tio estas en ordo. --Tlustulimu (diskuto) 17:39, 7 Jan. 2014 (UTC)

Kompreneble, dankon! ThomasPusch (diskuto) 17:51, 7 Jan. 2014 (UTC)

Kion vi pretus fari por portalo pedofilio?[redakti fonton]

La baloto pri eventuala forigo de la Portalo:Pedofilio alvenos morgaŭ al ĝia limdato. Eĉ se oni ne nombras kelkajn malvalidajn voĉojn, grandega plimulto favoras nuntempe forigon, kaj tiu rezulto supozeble ne multe ŝanĝiĝos ĝis morgaŭ. Tamen antaŭ procedi al simpla forigo mi emas serĉi alian vojon, kiu eble permesus interkonsenton inter la poruloj kaj la kontraŭuloj de la portalo. Antaŭ ol malfermi novan diskuton, mi tamen deziras informiĝi pri ĝia utilo. Tial jen mia konkreta demando, kiun mi faras al vi, ĉar vi ja voĉdonis kontraŭ la forigo do por la konservado: Se oni konservus la portalon aŭ ĝin enmetus (kiel estis kompromisa propono mia) en kadron de pli vasta ol pure pedofilia portalo: ĉu vi persone promesus aktive kunlabori por la flegado de tiu-ĉi portalo? (Aktive signifas regule kontribui kaj kunredakti – ne nur unu foje per redakteto en duona jaro, sed almenaŭ unufoje semajne.) Se vi pretas al tio, tiam mi petas respondi al tiu demando per jes. (Cetere: Mankanta aŭ malklara respondo signifas simple „ne“.) DidiWeidmann (diskuto) 19:02, 11 Jan. 2014 (UTC)

Mi pretus kundiskuti[1] pri portalo pri pedofilio kaj kontribui al ties direktigo unufoje semajne (en limigita tempo de, ni diru, maksimume duona horo, ne tutan tagon), se la portalo ankoraŭ pli reduktiĝus: jam bonas ke ne plu prezentiĝas "elstaraj" artikoloj/biografioj ktp. sed "selektitaj", kaj ke forfalis la "selektitaj bildoj"; mi persone ankaŭ forfaligus la ĉapitrojn "Naskiĝoj de la monato" (aŭ postulus ke en diskutpaĝo de la ĉapitro pri ĉiu menciato estu klara, konciza argumentado kial li/ŝi menciiĝu en tia kategorio en portalo pri pedofilio) kaj "farendaĵoj" (ĉar tiom fervora alvoko al kreo de artikoloj kaj bildoj eksplicite pri pedofiliaj temoj aspektas al mi kvazaŭ aktivismo pedofilimovada). Respondo do: Jes, limigite. Sed kompreneble, se mi rigardas la mizeran staton de la portalo pri medicino, kiu tute ne pretendas prezenti artikolojn, sed nur montri per ruĝaj ligiloj kiom da centraj primedicinaj artikoloj ankoraŭ mankas, aŭ la kompletan mankon pri portalo:psikologio, kun multaj aliaj farendaj taskoj en vikipedio, mi ne protestus se ne necesus fokusigi parton de mia labortempo al tiom specifa kaj tiom malfacile traktebla temo. Aliflanke "neŭtrala" teno de la portalo sen grandegaj ambicioj (do eble per minimumo de po 12 rotaciantaj temaj kaj biografiaj artikoloj, 12 "ĉu-vi-scias-ke"-kestetoj kaj ĉiukaze ne pli ol 12 monataj kestetoj pri "historiaj eventoj" (rilate al la temo pedofilio), povus ebli sen grandega ĉiusemajna fortostreĉo. Ĉiukaze mi donas mian limigitan promeson, pretus fake kunlabori, sed certe ne iĝus "la motoro de tia portalo". ThomasPusch (diskuto) 20:03, 11 Jan. 2014 (UTC)
Kompreneble, kiam ni venos al komuna decido forigi la portalon post pesado de ĉiuj poraj kaj kontraŭaj argumentoj, mi plene kunsubtenos tiun rezulton, neniel ajn minacus pri malpliaktiviĝo aŭ protesto - fakte mi persone bone vidas la porajn kaj kontraŭajn argumentojn, unuflanke tendencus teni la faritan laboron, kaj aliflanke nur tre hezite donis promeson (de administranto vikipedia kaj fakulo ekstervikipedia) limigi certan parton de la privata tempo al tiom specifa kaj "emocie malfacila" temo. ThomasPusch (diskuto) 11:00, 12 Jan. 2014 (UTC)
  1. "kundiskuti" kaj "kontribui" ĉi-tie signifu: mi pretas esti unu el minimume du administrantoj, kiuj konsideriĝu laŭeble neŭtralaj pri la temo kaj atente akompanus la portalon.

Realŝuto de viaj bildoj al Komunejo[redakti fonton]

Sal Thomas. Mi vidas, ke vi alŝutis pliajn fotojn al Vikipedio kiuj estas disponeblaj laŭ libera permesilo. Bonus se vi realŝutus la fotoj al Komunejo de kie la fotojn povos uzadi ĉiuj vikimediaj projektoj. Tio estus pli facile ol se liberajn dosierojn realŝutus iu alia. Amike. --KuboF (diskuto)

Al kiuj bildoj aktuale alŝutitaj vi aludas? Mi trovas nur unu kazon, nome dosiero:ASCII-artaĵo Zamenhof.png, kun mi alŝutis kompromise por solvi antaŭan konflikton pri senlicenca dosiero. Ĉu tiun unusolan kazon vi alcelas, aŭ pri kiu konkreta dosiero vi pensas? Pri la ASCII-artaĵo komunejigo diskuteblas, kvankam mi ne scias ĉu la komunejaj cenzuremuloj povus trovi juran dubon kaj tiam preferus nuligon - mi konas pliajn bildojn kiuj en la e-lingva vikipedio disponeblas per libera permesilo sed tamen en la komunejo forĵetatas. Do: ĉu pri tiu, aŭ pri kiu, dosiero vi pensas? Sincere ThomasPusch (diskuto) 16:40, 13 Jan. 2014 (UTC)
Sal. Mi celis la bildojn en diversaj subkategorioj de Kategorio:IJK. --KuboF (diskuto) 19:55, 13 Jan. 2014 (UTC)

Noto de Pangea[redakti fonton]

Saluton. Mi vidas, ke en sia kampanjo kontraŭ Portalo:Pedofilio, la uzanto-administranto DidiWeidmann nun estas sendanta novan serion da mesaĝoj al uzantoj, ĉi-foje al tiuj, kiuj voĉdonis kontraŭ la forigon de la portalo. En tiuj mesaĝoj li demandas se vi ĉiuj estas pretaj regule kunlabori kaj kunredakti en la portalo ("ne nur unu foje per redakteto en duona jaro, sed almenaŭ unufoje semajne" unufoje semajne! -!!!-), kiel speco de ĉantaĝo aŭ kondiĉo altrudata de li mem por ne forigi la portalon, kiu ĉiuokaze li klopodus manipuli kaj cenzuri laŭ sia fajfilo. Nu, antaŭ tio mi devas averti, ke: UNUE: Ekde la komenco, la portalo estas farita tiamaniere, ke ĝi tute ne bezonas ian flegadon. Ĝi ne entenas, kiel oni povas konstati, sekciojn kiaj "Novaĵoj" aŭ "Aktualaĵoj", sed nuraj artikoloj, biografioj, historiaj eventoj, naskiĝoj, kiuj rotacias ĉiumonate. Tiaj enhavoj, memkompreneble, ne bezonas ian ĝisdatigon... des pli plurfoje po semajno! La propono flegi ĝin konstante, plurfoje po semajno, estas do sensenca kaj absurda. DUE: DidiWeidmann ja scias ke neniu pretos regule flegi la portalon. Sciante tion, li esperas atingi ekskuzon, kiu permesu al li libere cenzuri, forigi aŭ manipuli la portalon. Pardonu la ĝenon, sed mi ne povis resti silenta antaŭ tiu nova manipulado. Amike.--Pangea (diskuto) 09:13, 13 Jan. 2014 (UTC)

Mi konsentas kun vi, ke principe la portalo povos funkcii sen ampleksa flegado, kaj jam menciis tion supre. Aliflanke mi ne konsentas, de Didi nur retorike ĉantaĝus aŭ altrudus taskon kiun ĉiukaze neniu prenos, tiel ke estos plia pravigo forigi la portalon: Vi vidas, ke mi mem hieraŭ deklaris preti je parta transpreno de la tasko atenti pri ĝi. Mi pretas. Ĉiukaze, malgraŭ ke teknike la portalo povus funkcii aŭtomate, mi antaŭvidas pliajn diskutojn pri unuopaj eroj de ĝi, pro la socie tre hejtigita diskuto pri la temo. Do mi ja antaŭvidas ke zorgado pri la portalo prenos iom da tempo. Pozitive mi notas, ke la kritikojn kiujn mi mem jam esprimis (ekzemple pri "elstaraj" artikoloj/biografioj, duboj pri bono de "selektata bildo"), vi atente akceptis kaj reage ŝanĝis la portalon - mi vidas kompromisemon kaj kunlaboremon. Tendence bonas, ke la temaro, pri kiu antaŭe zorgis preskaŭ sole nur vi (kiel okazas ofte en la e-lingva vikipedio, ke nur unu redaktanto prilaboras temaron), nun havas amasan atenton. Sincere dirite, la voĉdono laŭ mi pravigas tujan forigon de la portalo, se oni ne strebas al kompromiso. La serĉo pri kompromiso do ne estas "plia malicaĵo", sed peno laŭdinda. La disputo pri la temo respegulas la malfacilan pozicion de la temaro pedofilio en la nuntempa tutmonda socio, kaj tute ne estas individue kaprica ago "libere cenzuri, forigi aŭ manipuli". Mi tute komprenas ke vi ne volas vidi malaperi kion vi pene verkis en vikipedio, ankaŭ mi kaj ĉiu alia redaktanto en vikipedio volas ke la redakta laboro ne estu vana. Sed miaopinie vere ne ĝustas ke Didi persone postĉasus vin kaj volus "purigi vikipedion de persone malŝatata temo" kiel en mezepoka inkvizicio: la temo estas malfacila. Kiel ajn, ĉu tamen ankoraŭ troveblos vojo teni la portalon, ĉu ĝi malaperos, viaj ampleksaj kontribuoj en vikipedio pri la komplika temo je tre granda parto restos kaj povos pluevolui. La laborinvesto sume ne estos vana. Persona atakado ĉiukaze ne helpas progresigi pli balancitan informadon pri la malsamopinie disputata temo. ThomasPusch (diskuto) 14:28, 13 Jan. 2014 (UTC)

Georg Sauerwein‎‎[redakti fonton]

Saluton, Thomas. Mi ĵus tradukis la artikolon Georg Sauerwein‎‎ el la germana de:Georg Sauerwein‎‎. Ĉu vi povus kontrole legi ĝin kaj eventuale korekti erarojn? Agrablan legadon kaj antaŭdankon. :-) --Tlustulimu (diskuto) 07:48, 18 Jan. 2014 (UTC)

Amasa alinomigado[redakti fonton]

Kara Thomas. Mi ĵus per roboto alinomigis restantajn artikolojn pri meksikaj komunumoj. Tio estis ĉ. 850 alinomigoj kaj daŭris al mi ĉ. 2 horojn. Estontece prefere memoru, ke tio fareblas per roboto kaj vi povas okupiĝi pri malpli tedaj kaj pli gravaj aferoj. Mi scias, ke mia roboto ne funkciis dum kvaronjaro, sed eblis peti robotiston de alia vikio, eĉ mi persone povus peti amikon-robotiston. Amike. --KuboF (diskuto) 19:59, 18 Jan. 2014 (UTC)

Principe vi tre pravas laŭeble preni la helpon de roboto. Sed ĉar klaris ke vi havis teknikajn problemojn helpi, kaj mi lastatempe ne perceptis alian e-lingvan administranton kun aktiva roboto, mi preferis mem iom post iom, lante kaj flanke de la "normala" laboro, traserĉi artikolojn, vide kontroli ilin kaj fari pli da adaptoj ol nur la simplan alinomigon. Sed ja klare via robota laboro ĵus estis granda paŝo antaŭen, dankon (mi nur trovis du restintajn artikolojn, Jiménez (Tamaulipas) kaj Matamoros (Tamaulipas), kiujn mi ĵus aldone permane finalinomigis). En situacio kiel ĉi-tie, laŭ mi idealas preni la "krudan" helpon de roboto, sed poste ankaŭ proprarigarde kontroli kiuj taskoj restis robote nefinitaj (ekzemple pro tajperareto en la teksto). Ĉiukaze restas ankoraŭ pliaj laboroj pri meksikaj komunumoj.
  1. Ekzemple en probable ĉiuj paĝoj de kategorio:komunumoj de Puebla paĝofine necesas aldoni ŝablonon "ĝermo:Meksiko" kaj forpreni "kategorio:komunumoj de Meksiko" (sufiĉas "kategorio:komunumoj de Puebla").
  2. Plia tasko: Se ne samas nomo de komunumo kaj nomo de ties ĉefa urbo kaj mankas artikolo pri la ĉefa urbo, indas meti alidirektigon de la titolo de la ĉefa urbo al la komunuma artikolo (eblas rigardi la listojn "Listo de komunumoj en PROVINCONOMO", kaj bluigi la ruĝajn nomojn.
  3. Persone mi en la kazoj, en kiuj la nomo de la ĉefa urbo kaj de la komunumo samis, ŝanĝis la unuan frazon de "La ĉefurbo de la komunumo estas Nomo" (fakte ligilo al la sama teksto, tial nigra) al "La ĉefurbo de la komunumo same nomiĝas Nomo" (sen ligilo). Mi ne scias, ĉu roboto trovus tiajn kazojn kaj aŭtomate ŝanĝus ilin, sed mi povus imagi ke eblas. En tiu agado mi krome trovis amason da tajperaroj pri nomoj de ĉefaj urboj, pri tiu trovado de eraroj certe neniu roboto helpos.
  4. Aliekzemple pri la komunumoj de Oaxaca (da ili bedaŭrinde estas aparte multaj, pli-malpli 500 el la entute 2000) menciiĝis ankaŭ internaj ligiloj pri la distriktoj kaj la regionoj. Mi tial kreis artikolojn pri la ok regionoj, kreis kategoriojn pri tiuj regionoj, kaj komencis almenaŭ meti alidirektilojn de la (ruĝaj) distriktaj titoloj al la regionaj artikoloj. Tamen la originaj regionaj titoloj estis malbone vortumitaj (ekz. "regiono Sierra Norte">regiono norda montaro de Oaĥako"), kompreneble ankoraŭ ne estas sube ligita la regiona kategorio, kaj ofte la origina roboto (aŭ robotece diligenta persono) misis pri la regiono (vidu ekzemplojn Ocotlán de Morelos, kie videblas regiono Centro (ankaŭ nomata Valles Centrales) (prefere estu regiono Centraj valoj de Oaĥako), sed fakte ligiĝas la malĝusta regiono Sierra Norte, aŭ Pinotepa de Don Luis, kie videblas regiono Costa (prefere estu Marborda regiono de Oaĥako), sed fakte same ligiĝas la malĝusta regiono Sierra Norte. Pri tio roboto ja povus helpi, se ĝi serĉus ĉiujn karaktrovicojn [[Regiono Sierra Norte|regiono Costa]], ŝanĝus al [[regiono Costa]], kaj poste ŝanĝus [[regiono Costa]], kiu apartenas al la sudokcidenta parto de la subŝtato Oaxaca al [[Marborda regiono de Oaĥako]] (regiono ''Costa''), kiu apartenas al la sudokcidenta parto de la subŝtato, kaj plue fine paĝosube aldonas [[Kategorio:Marborda regiono de Oaĥako]]. Pri la komunumoj en la aliaj sep regionoj de Oaĥako kompreneble same. Krome en la unua frazo de la tekstoj pri oaĥakaj komunumoj prefere estu "de la meksika subŝtato Oaĥako (Oaxaca)", ĉar preferindas tuj komence difini la signifon de Oaĥako al kiu kiu tute ne orientiĝas pri Meksiko. Ĉu vi pretus pluprilabori la artikolaron pri meksikaj komunumoj tiusence, aŭ ĉu vi volus ekzaktan agoliston, kiun via roboto povus ekzekuti, sen devi mem formuli la unuopajn paŝojn?

Sincere dirite, mi pensas ke probable iam estonte prefere ankaŭ mi mem lernu regi roboton, ĉar plej bonus simplajn taskojn povi mem fari, ol ke nur 1-2 robotoregantoj devas finfari multajn listojn (aŭ eĉ ne ricevas robotajn petojn, pro konscio ke la robotisto eble estus superŝutita je programiga laboro). Sed ĉi-momente mi ne regas robotadon, kaj vi jes, do bonas se vi ofertas vian kunlaboron, nun kiam vi denove povas aktivigi vian roboton. Ja eblas komune pripensi, kiel ne-tro-komplike taskigi la roboton.

Peru al via roboto mian dankon pri la kunhelpo, kaj mian certigon ke mi aprezas la kunlaboron! --ThomasPusch (diskuto) 20:54, 18 Jan. 2014 (UTC)

Nun (dum sekvaj 3 semajnoj) mi tute ne emas prilabori ion ne tute simplan ĉar mi estas superŝutiĝinta je ekstervikipedia laboro. Poste ni povos priparoli detalojn.
En (ŝajne) februaro mi povos al vi instrui uzadi roboton - ja ankaŭ mi ne estas spertega en tiu ĉi kampo kaj faras pli-malpli nur bazajn aferojn. Aŭ se ni renkontiĝos dum viva Esperanta renkontiĝo mi tre volonte priparolos la temon ;) Amike. --KuboF (diskuto) 22:07, 18 Jan. 2014 (UTC)
Mi konfesas ke mi tre multe laboras profesie, kaj la restan tempon mi provas plene dediĉi al mia familio, kiu konsistas el esperantlingva, sed de longe ne plu esperantista edzino kaj el du infanoj malforte parolantaj Esperanton. Kaj mi mem estas eks-esperantisto "antaŭ reveno al Esperantujo", do ankoraŭ ne tie. Mi faras fotojn por la komunejo, se mi kun la familio estas en fotinda loko, kaj redaktas por vikipedio en trajnvojaĝoj inter hejmo kaj laboro, en paŭzoj laborejaj kaj malofte hejmaj. Vojaĝo al Esperanto-evento provizore ne planatas. Se vi povas instrui al mi bazajn paŝojn al robotado per retpoŝto, tute bone (mi en normalaj laborsemajnoj nun povas legi retpoŝton nur vendrede-sabate, sed tiu prokrasteto de malmultaj tagoj ne ĝenas). Krome mi foje pripensis ĉu mi povus rendevui kun la pasinte tute aktiva robotisto Marcos, kiu eble ankoraŭ loĝas survoje de ofte uzata trajnvojo de mi - ĝis nun mi ne demandis lin, ĉar kutime mi en tiuj trajnadoj estis sub granda tempopremo kaj ne havintus tempon halti. Do, komputila komunikado pli elegantus, se perado de scioj funkcius tiel-ĉi. Principe mi pretus plilertiĝi tiurilate, kaj vi tute pravas ke mem koni iom da robotado faciligus mian vikipediadon kaj bonus por la projekto. Sincere, ThomasPusch (diskuto) 21:44, 28 Apr. 2014 (UTC)
Fu, detalplena priskribo... Bone, mi ĝojegas, ke homoj eĉ malgraŭ malmulta tempo laboras ĉi tie por nia celo. Nun mi estas ege okupiĝanta pri mia bakalaŭra laboraĵo kiu formanĝas multan mian programistan energion. Post unu monato mi (espereble) povos komenci instrui vin retpoŝte kaj eble tujmesaĝile. Mi sendas al vi retpoŝton kun kontaktoj. Amike. --KuboF (diskuto) 11:31, 29 Apr. 2014 (UTC)

Reago al la rebonvenigo de Thomas Guibal[redakti fonton]

Saluton Thomas,

Koran dankon pro la rebonveno! Post longa malaktiveco mi ja ambicias "revikipediiĝi" (kaj fakte eĉ re-esperantiĝi) per la tradukado de kelkaj anglalingvaj elstaraj artikoloj. Kun ĝojo mi cetere lernis, ke la venonta UK 2015 okazos en Lille kaj mi do esperas multe plibonigi la artikolojn pri mia denaska regiono.

Ne zorgu pri mia redakto de Absender unbekannt : ĝi simple estis misklako, kiun mi tuj nuligis ! Jes, ankaŭ pri la vikipediaj iloj mi devas rekutimiĝi. ;)

Amike, Thomas Guibal (diskuto) 05:42, 19 Jan. 2014 (UTC)

Ĉefkatedralo[redakti fonton]

Lo vorto venis laŭ simpla traduko el la hungara. En Hungario ekzistas episkopoj kun katedraloj kaj ĉefepiskopoj kun ĉefkatedraloj. Mi ne estas kredulo, tial mi ne scias pli. Vere estas farendaj pri ĉiuj preĝejoj, mia celo estis nur prezenti almenaŭ 500 en Hung. Ŝajnas, tiu temo finiĝis por mi, ĉar mi volas fini akademianojn, mia vico estas ĉe T. Miaj kategorioj ne sufiĉas, sed varmakato povus helpi. Vi agu laŭplaĉe!--Crosstor (diskuto) 06:53, 21 Jan. 2014 (UTC)

Dankon pro la respondo. Vidu mian resumon en Kategorio-Diskuto:Katedraloj. Sincere, ThomasPusch (diskuto) 12:43, 21 Jan. 2014 (UTC)
Jen la alia kirko: Kirko Sankta Ladislao (Berhida), kion vi supozis. Krome mi vidis, ke vi kreis kategorion pri kalvinanaj kirkoj. Mi ne faris ĝin, ĉar tio klare dividiĝas kaj en kategorio kaj en listo. Nun estos pli komplika la strukturo. Se estas kalvinanaj, luteranaj, ortodoksaj ktp kirkoj en kategorio, grandparte restas katolikaj (eĉ romkatolikaj) kirkoj, kiuj ne havas tian kategorion (kat:katolikaj kirkoj). Tiam evidentiĝas pluraj kateg., katol. kirkoj en Hungario (almenaŭ 400), same tiel kalv. kirkoj en Hu...--Crosstor (diskuto) 09:54, 30 Jan. 2014 (UTC)
Pri la Ladislaa kirko: dankon pro la konfirmo, en la tri tekstaj fontoj pri la Stefana Kirko de Berhida simple enŝteliĝis unu mismetita fonto pri la Ladislaa, tio nur estis detalo, sed mia precipa koncerno estis, ke la fotoj pri la loka Stefana Kirko en la vikimedia komunejo estas en kategorio nomata "Ladislaa kirko", jen simpla eraro, kaj mi cerbumetis ĝis kiam mi komprenis de kie venis tiu eraro. Vidu. Ĉar mi komence ne certis, mi ne mem korektis la eraron, nur proponis ĝian korekton. Cetere tiel flanke eblis fanfaroneti pri via bona e-lingva laboro kaj atentigi ke artikoloj pri la du kirkoj estas preskaŭ nur en la e-lingva vikipedio...
Pri Kategorio:Kirkoj laŭ konfesioj: Vi pravas ke neniel ĉiuj artikoloj pri kirkoj estas kategoriigitaj laŭ kristanaj konfesioj. Sed mi simple vidis ke estis malnova "kategorio:preĝejoj laŭ religioj", kies enhavoj tamen ne estis preĝejoj de diversaj religioj (do duoblaĵo de kategorio:religiaj konstruaĵoj), sed nur kristanaj preĝejoj=kirkoj laŭ diversaj kristanismaj grupiĝoj=konfesioj, do renomis ĝin "kategorio:kirkoj laŭ konfesioj". Kaj ene de tiu kategorio, estis kategorioj pri "luteranaj", "katolikaj" kaj "ortodoksaj" kristanaj preĝejoj (kun subkategorio pri katolikaj kirkoj en Ĉeĥio), kiujn mi simple transprenis al samaj kategorioj "luteranaj", "katolikaj" kaj "ortodoksaj kirkoj". Laŭ tiuj tri modeloj, kiuj ekzistas ankaŭ komuneje kaj en alilingvaj vikipedioj, ankaŭ pravigeblas kategorio "kalvinismaj kirkoj" (iom hazarde nomita kalvinismaj, same bone povus estis kalvinanaj). Laŭ mi la kategorio pri kalvinismaj kirkoj praktikas, kaj kategorioj pri kirkoj de aliaj konfesioj ne malhelpas, ankaŭ se ne ĉiuj tekstoj pri katolikaj kirkoj metiĝas al tiam plenega kategorio "katolikaj kirkoj", aŭ al subkategorioj "katolikaj kirkoj en LANDONOMO", kiel povus sugesti la antaŭe kreita kategorio de katolikaj kirkoj en Ĉeĥio. Mi certe ne sen roboto volus mem meti ĉiujn multegajn tekstojn pri katolikaj kirkoj al novaj aldonaj kategorioj, sed tamen pensas ke la kategorio pri kalvinismaj kirkoj kun malmultaj artikoloj estas helpilo trovi ilin. Mi persone kontentiĝos, se laŭ via origina propono (kaj tiu de Aidas) la kategorioj iam (kristancentrisme) nomitaj "preĝejoj", en senco de nur kristanaj preĝejoj, estos kategorioj pri "kirkoj", kaj tiam finos labori ĉi-kampe... Poste mia fokuso pli estos plulabori pri iuj elektitaj moskeoj kaj sinagogoj, kiel mi faris dum la lastaj semajnoj kaj monatoj. --ThomasPusch (diskuto) 12:00, 30 Jan. 2014 (UTC)

Ektopia gravedeco[redakti fonton]

Saluton, Thomas. Novulo hodiaŭ kreis la artikolon Ektopia gravedeco. Mi esperas, ke la intervikio al de:Extrauteringravidität kaj en:Ectopic pregnancy estas ĝusta. Ĉu vi povus eventuale doni al la artikolo fontojn, kategoriojn kaj bildojn? Mi jam iomete ŝanĝis ĝin, ĉar je du partoj la kreinto ŝajne volis meti listojn, sed ne sciis kiel oni faras tion. --Tlustulimu (diskuto) 20:29, 10 Feb. 2014 (UTC)

Esperantaj prefiksoj en la germana vikipedio[redakti fonton]

Saluton, Thomas. Mi aldonis la kutime uzatajn prefiksojn de Esperanto al de:Präfix. Sed nun alia uzanto preferas forpeli ilin al alia artikolo, nome de:Sprachaufbau des Esperanto. Vidu de:Diskussion:Präfix#Deutsche_Verben_-_und_sonst.3F. Kion vi pensas pri tio? Mi pensas, ke li nur parte pravas kaj esperanto povus esti menciata en la artikolo pri prefiksoj, sed kun ligilo al propra artikolo. --Tlustulimu (diskuto) 13:02, 16 Feb. 2014 (UTC)

Saluton. Mi volis meti nur la hispanajn municipojn kiujn mi iom post iom metas en vikipedio. Plie mi ne faros. Mi pardonpetas pro mia troa rapido ;-) --kani (diskuto) 19:51, 3 Mar. 2014 (UTC)

Ne pardonpetinde. Mi fakte petus vin ankoraŭ meti ligilojn al la provincaj artikoloj. Tio utilus, kaj povas esti tuj, ĉar mi prilaboras nur la alilandajn ĉapitrojn. Ĉu? ThomasPusch (diskuto) 19:54, 3 Mar. 2014 (UTC)
Farite. Mi ankaŭ maldikigis la nomojn de la municipoj.--kani (diskuto) 20:02, 3 Mar. 2014 (UTC)
Tre bone. Eĉ pli rapide ol mi sukcesis aldoni la sekvan ĉapitron, pri Gvatemalo. ThomasPusch (diskuto) 20:06, 3 Mar. 2014 (UTC)

Svisa instituto de esplorado pri eksterlando[redakti fonton]

Mi prilaboris la artikolon sub ŝanĝita nomo Svisa instituto de esplorado pri eksterlando. Post kontrolo oni povus viŝi tie la averton pri forigo.--Riŝo (diskuto) 19:37, 7 Apr. 2014 (UTC)

Bone: DidiWeidmann jam faris tion. ThomasPusch (diskuto) 09:30, 8 Apr. 2014 (UTC)

Neliberaj dosieroj[redakti fonton]

Sal Thomas. Mi iom dubas pri taŭgeco de bildoj, kiujn vi alŝutis por meti al Klubo de Madrido, ekz. Dosiero:José María Figueres.png. Temas ofte pri homoj daŭre vivantaj por kiuj eblus krei liberan foton (klarigo, ke ne ekzistas libera alternativo en Komunejo ne estas sufiĉa argumento). Tial mi pensas, ke taŭgeco de "justa uzo" devas esti tre precize klarigita kaj justigita, aliokaze eble la bildoj povus esti forigitaj. Kion vi pensas? --KuboF (diskuto) 23:47, 16 Apr. 2014 (UTC)

Saluton Kubof. Laŭ mi la je licenco de justa uzo alŝutitaj fotoj en la membrolisto de la Klubo de Madrido ja plenumas ĉiujn 10 kriteriojn de la vikipedia regularo pri justa uzo. Foto kaj en biografia artikolo kaj en tia-ĉi listo, en kiu antaŭvidatas fotoj de ĉiuj listanoj, nur pro manko de liberaj dosieroj ekestas iuj "truoj", esence helpas subteni la komprenon, la fontoj de la fotoj estas ekzakte dokumentitaj, kaj en tiu-ĉi kazo fakte ĉiuj venas el la retejo de la Klubo de Madrido mem, kiu laŭ mi havas nenian motivon kontraŭi tiun-ĉi publikigon, kiu servas al plia konatigo de la institucio.
Vi pravas ke pri homoj daŭre vivantaj principe eblus krei liberan foton, se vikipediisto (aŭ alia "liber-licenca fotanto") persone renkontus la personon kaj sukcesus pri bonkvalita foto. En tiu kazo laŭ punkto 1 de la regularo la antaŭa bildo estu "anstataŭigita per [la] pli libera alternativo". Post alŝuto de tia libera foto al la komunejo kompreneble la just-uza foto ne plu bezonatus kaj povos esti forigata. Sed ĝis tia momento (pri kiu oni ne scias ĉu ĝi venos) ĉiuj kriterioj de justa uzo laŭ mi klare estas plenumataj. Tiaj kazoj ja jam estis: Ekzemple estis just-uzaj portretoj de gvidaj membroj de la Eŭropa Komisiono (ankaŭ el oficiala retejo de la Eŭropa Komisiono, kie ili tute celiĝis por publika uzo en retejoj, artikoloj, presaĵoj, prelegoj, kvankam ili ne havis la vikimedie deziratan CC- aŭ GFDL-licencon), kiuj bildigis la koncernajn biografiajn artikolojn, ĝis kiam ekhaveblis fotoj de libera licenco en la vikimedia komunejo - tiam la just-uza dosiero anstataŭigeblis kaj estis forigataj. La celo de vikipedio estas peri sciojn en laŭeble vasta gamo da lingvoj, ne lukti politikan batalon kontraŭ naciaj leĝoj de kopirajto. Kompreneble liberaj fotoj pli taŭgas en libera enciklopedio ol kopirajtaj, sed neniam la jure striktaj kondiĉoj de la vikimedia komunejo havigeblos ĉiujn eduke necesajn kaj utilajn dosierojn. Tial ekzemple en la angla kaj germana vikipedioj stokiĝas multaj enciklopedie gravaj kaj utilaj dosieroj, kiuj ne permesatas en la komunejo, kaj nepre en la e-lingva vikipedio estu la sama rajto (kvankam laŭkvante ja estas malpli da lokaj dosieroj ol en la angla aŭ germana vikipedioj). Sincere salutas ThomasPusch (diskuto) 19:35, 27 Apr. 2014 (UTC)
Sal. Mi tute konsentas, ke por peri scion bonas havi tiajn dosierojn. Sed ni ne povas marki ĉiun dosieron kiel justa uzo nur pro tio, ke dume ne estas provizita libera alternativo, eĉ se tiu povus ekzisti. Simila kazo estis pri foto de iu birdo , kiu disponeblis laŭ CC BY-NC-SA kaj la rezulto estis forigo pro anstataŭigebleco. Eble darkweasel94 scias pli. --KuboF (diskuto) 15:59, 28 Apr. 2014 (UTC)
Mi ja pensas, ke la reguloj pri justa uzo devus esti tre strikte interpretataj, ĉar nia celo estas disvastigi liberan scion - ni provu longtempe kuraĝigi homojn produkti kaj alŝuti liberajn dosierojn, eĉ se tio mallongtempe signifas malpli da ilustraĵoj. Fakte mi subtenus reguloŝanĝon, ke just-uzaj bildoj permesiĝu nur, kiam la bildo mem estas diskutata en la artikolo. Sed mi ne havas tempon aŭ energion por batali por tio, kaj ne intencas fari tiurilatajn forigojn. :) darkweasel94 18:58, 28 Apr. 2014 (UTC)
Kara Kubof, la de vi citita foto de aŭstrala karakaro estis mala kazo ol la situacio pri la publike elstaraj membroj de la Klubo de Madrido, tute ne "simila": En la kazo de la birdofoto ja estis multaj liberaj alternativoj en la vikimedia komunejo, kaj tial facilis rezigni pri la duba foto, forigi ĝin el la artikolo kaj poste tute el vikipedio (mi cetere ĵus vidis, ke oni nur forigis ĝin el vikipedio, sed mise ne el la artikolo, kaj tiel tie ekestis rompita ligilo - sed tion mi ĵus mem riparas): Ĝuste por tio mi mem argumentas. Sed en la kazo de la pridiskutataj politikistoj (aŭ de personoj de simila publika intereso), pri kiuj estas kaj sencas unuopa portreto laŭ justa uzo, la problemo ĝuste estas la nehaveblo de libere licencita foto. Nun, kompreneble: La tuta realeco estas la pasinto kaj nuno - pri la estonto ĉiam eblas nur malakurate supozi. Mi certe ne estu akuzata ke mi ne preferus kaj forte subtenus la havigon de libere licencigitaj dosieroj: inter la esperantlingvaj vikipediistoj, mi sendube estas inter tiuj plej forte kontribuintaj liberajn dosierojn al la komunejo, eble la plej forte kontribuinta. Sed kompreneble tiu kontribuado havas limojn: Ĉiam eblas foti nur tie, kie vikipediano mem estas. Mi inter alie sukcesis libere foti la nunan prezidanton de Germanio, sed mi ne planas en proksima estonto persone renkonti la diskutatajn politikistojn de la Klubo de Madrido kaj ne povos foti ilin, kaj ĝis nun en la komunejo aspektas ke ankaŭ neniu alia vikipediano sukcesas. Ĉu vi, Darkweasel, vere pensas, ke se ni forstrekas sen-alternativan justuzan foton pri internacie konata politikisto el la e-lingva vikipedio, tio kaŭzas homon ekvojaĝi por sukcesi "produkti kaj alŝuti liberajn dosierojn" pri tiu politikisto? ThomasPusch (diskuto) 21:15, 28 Apr. 2014 (UTC)
Dankon pro opinio darkweasel94! Mi opinias kaj statas tre simile, sed eble post monato mi intencas limigi uzon de neliberajn dosierojn. Amike. --KuboF (diskuto) 20:57, 28 Apr. 2014 (UTC)
Mi ja pensas, ke, se homoj vidas, ke ne ekzistas foto de iu persono en Vikipedio (ajnlingva), tio eble kuraĝigos ilin fari tian foton. Se ili vidas, ke ja ekzistas foto, tiam ili certe ne (t.e.: eĉ pli malverŝajne) iros por fari tian foton. Cetere, tio ne estas nur mia opinio, sed ankaŭ tiu de la Fondaĵo Vikimedio:
An EDP may not allow material where we can reasonably expect someone to upload a freely licensed file for the same purpose, such as is the case for almost all portraits of living notable individuals.
(trad: Esceptoregularo ne rajtas permesi materialon, kie ni povas racie atendi, ke iu alŝutos libere licencitan samcelan dosieron, kiel en la kazo de preskaŭ ĉiuj portretoj de vivantaj menciindaj individuoj) (emfazo mia)
Fotoj de ankoraŭ vivantaj estas do preskaŭ ĉiam kontraŭ tiu tut-Vikimedia regularo. Tiuj homoj ne estas iel neatingeblaj (ekzemple en malliberejo), kio estus eble kialo ja havi tiajn fotojn. darkweasel94 15:43, 29 Apr. 2014 (UTC)
Mi tute konsentas kun darweasel (sed nun havas iom pli urĝajn aferojn por fari ;)). --16:14, 29 Apr. 2014 (UTC)
Ho ve: Mi de longe konas kaj penas detale apliki la esperantlingvan vikipedian regularon pri justa uzo, kiun mi persone opinias en iuj kazoj sen-necese strikta, sed kiun mi tamen obeas pro socia konsento. Tamen mi nur nun post via citaĵo detale spuris la anglalingvan Resolution:Licensing policy de la vikimedia fondaĵo, el kiu vi ĉerpas vian frazon. Mi certas ke ni ne faru nian regularon pri justa uzo pli strikta ol necese, sed la de darkweasel citita frazo ja fariĝis vikimedia gvidlinio, sendepende de tio ke ĝi ne legeblas en Esperanto kaj (almenaŭ por mi) ĝis nun ne renkonteblis en la e-lingva vikipedio. Mi persone bedaŭras ke la anglalingva frazo vere signifas ke preskaŭ en ĉiu kazo kaj en ĉiu vikipedio malpermesatas just-uza portreto de ajna vivanta menciinda persono (krom se tutvive en malliberejo aŭ krimulo kaŝe vivanta en sekreta loko). Sed mi nun konsciiĝis kaj rezulte mem nuligos la 4-5 just-uzajn portretojn de membroj de la Klubo de Madrido, pri kiuj nun tutvikipedie ekzistas neniu libera alternativo. Tamen en tiu situacio la rezultanta membrolisto kun fotoj aspektus kiel en la angla vikipedio, kie estas foto pri preskaŭ ĉiu listano, sed malbele intere estas iuj blankaj truoj (ĝuste tiujn truojn mi ja volis plenigi). Se ne pri ĉiu membro de la renoma institucio ekzistas metebla foto, tiam el la listo prefere mi forprenos ĉiujn fotojn (kiel faras la nederlanda aŭ portugala artikoloj). Tio laŭ mi estas signifa perdo de informo kompare al la nuna listo kun ĉiuj portretoj, sed laŭ enpaĝigo pli bona solvo ol listo kun iuj fotoj kaj iuj truoj. Pri tiu aldona limigo de la e-lingva regularo de justa uzo necesus kun referenco al la angla dokumento de la fondaĵo pli klare atentigi en la e-lingva regularo. Sed mia tasko nun estas ekzekuti miajn alŝutojn kaj cenzure fortondi la fotojn el la membrolisto de la teksto pri la klubo de Madrido. Estas frustrige en valora libertempo malfari laboron kiun oni ĵus en valora libertempo kreis, sed mi ĉiukaze dankas pro la montro de la citaĵo de la fondaĵa dokumento, pri kiu mi antaŭe ne detale legis. ThomasPusch (diskuto) 20:20, 29 Apr. 2014 (UTC)
Jes, estas malplaĉe subite ekscii tian aferon (tamen, ju pli frue, des pli bone). Persone mi tamen rekomendas en la listo lasi disponeblajn portretojn (des pli, ke estas relative malmultaj senbilduloj). --KuboF (diskuto) 20:29, 29 Apr. 2014 (UTC)
Mi eksperimentos kaj vidos kiel aspektos. La kvin "krimajn" portretojn mi ĵus jam forigis, kaj pri Osvaldo Hurtado mi trovis malbonkvalitan sed liberan anstataŭan foton, tiel ke nun nur restas kvar truoj. Eble eĉ unu aŭ plurajn pliajn truojn mi iel-ajn povos ankoraŭ ŝtopi per duontaŭga anstataŭaĵo. Poste ni vidos la rezulton. ThomasPusch (diskuto) 20:35, 29 Apr. 2014 (UTC)
Ankaŭ pri s-ro Al-Irjani mi trovis malpli bonan, sed liberan anstataŭaĵon. Do restas nur tri nun neeviteblaj truoj en la listigo. La rezulta listo ŝajnas al mi tolerebla, do mi tamen ne forigos ĉiujn fotojn el la de mi farita artikolo. ThomasPusch (diskuto) 21:08, 29 Apr. 2014 (UTC)

Saluton, kara amiko. Mi trovis en la Esperanta Vikipedio, 25 uzojn de la radiko "afirm" kun la senco "asert". Mi ne trovas la verbon "afirmi" en mia PIV. Ĉu tiu estas korekta? DankEGon pro via helpo. Claudio Pistilli (diskuto) 14:30, 17 Apr. 2014 (UTC)

Mi vin dankas, denove. Claudio Pistilli (diskuto) 02:14, 23 Apr. 2014 (UTC)
Mi jam survojas hejmen de mia ferio (vidu tutsupre), kaj hodiaŭ vespere respektive nokte "estos ĉe mia PIV de 1970" kaj ĉe aliaj vortaroj. Nun mi ne volus survoje misaserti ion, nur baziĝante je subjektiva "sento" kaj je rigardeto en la retejon ReVo kaj sen papera referenco, kion mi hodiaŭ nokte aŭ morgaŭ (depende de mia alventempo...) povos post pripenso bone respondi. Tamen mi forte supozas, ke via dubemo tute pravas. Bonvolu simple ankoraŭ atendi unu vojaĝan tagon... ThomasPusch (diskuto) 06:21, 23 Apr. 2014 (UTC)
Ĵus mi havis unuan trankvilan momenton postferie, rigardis mian PIV-on kaj iujn pliajn vortarojn (ekz. Wells en-eo-en, kaj Vilborg Etimologia vortaro de eo, a-d), kaj povas konfirmi (ne "afirmi"), ke vere mi ne trovas ajnan indikon ke verbo "afirmi" ekzistus en Esperanto. Mi kuraĝigas vin mem ŝanĝi la koncernajn tekstojn, kaj dum la ŝanĝo ankoraŭ pripenseti, ĉu vere ĉie temas pri la signifo "aserti", aŭ ĉu eble ie pri la (ja iom simila, sed ne sama) signifo "konfirmi". Ĉu en ordo? Koran dankon pro via atentemo! ThomasPusch (diskuto) 14:03, 27 Apr. 2014 (UTC)
Dankegon pro via respondo, iom post iom, mi korektos ilin Claudio Pistilli (diskuto) 01:36, 29 Apr. 2014 (UTC)

Saluton Thomas, kiel vi rimarkis, mi momente preskaŭ ne havas tempon okupiĝi pri vikipedio. Hodiaŭ mi faris ŝanĝeton ĉe la paĝo, sed mi nek havis la tempon korekti la kategorion, nek tempon por plibonigi la mapon (situo). Vi ja estas eksperto pri tiuj aferoj kaj supozeble facile povas fari tion. --Esperantst 21:19, 17 Apr. 2014 (UTC)

Mi komprenas la situacion, kaj tute dankas ke vi trovis unu plian mison en la priskribado respektive titolado de meksikaj komunumoj. Mi vidas ke vi malgraŭ via supra frazo ja provis meti bonajn koordinatojn, sed pro "opozicio" de la informkesto la punkto sur la mapo mismetiĝis al Azio, aliflanke de la terglobo - do mi ĝustigis la informkestajn koordinatojn, kinkorektis ankaŭ la mencion de la ĉefurbo kaj de la frazo pri distrikto kaj regiono. Kompreneble ankaŭ mi ne havas sufiĉan tempon por vere kontentiga flegado de la 2000 artikoloj pri meksikaj komunumoj, sed pro tempomanko devas same impovizi, sed ŝajnas al mi ke tamen la plej okulfrapaj mankoj jam estas trovitaj, iom post iom rimarkiĝos la lastaj eraroj, kaj la artikolaj ĝermoj fine estas tiom perfektaj kiom ebligas la komuna tempokapacito. Apartan dankon pro la bona, funkcianta ekstera ligilo. ThomasPusch (diskuto) 06:40, 23 Apr. 2014 (UTC)

Absurda batalo kun KuboF[redakti fonton]

Kara Thomas, KuboF por ne kompreneblaj motivoj blokas per komplete absurdaj argumentoj la mallegindigon de la artikolo nudelo, kvankam tiu artikolo, kiel ankaŭ KuboF mem asertas neniel meritas la atributon legindindecon. Ĉu vi foje povas rigardi la diskuton kaj helpi, ke ni povas trovi racian solvon. La afero prenas dirketon malbonan, se ne iu povas interveni kaj solvi la aferon!DidiWeidmann (diskuto) 12:25, 19 Apr. 2014 (UTC)

Kara DidiWeidmann, mi jam diris, ke mi serĉas sisteman solvon - do aŭ sendiskute forigi statuson de neniu leginda / elstara artikolo aŭ de ĉiuj laŭ iu konkreta, difinita kaj komunume akceptita kriterio. Tamen, ŝajnas, ke dank' al evoluo en Vikipedio:Ne plu legindaj artikoloj la afero iom plitrankviliĝos. --KuboF (diskuto) 12:49, 19 Apr. 2014 (UTC)
Mi pardonpetas, ke mi pro vojaĝado sen kontentiga aliro al komputilo ĝis hodiaŭ nokte (vidu supre) nur povos kontribueti al vikipedio, ne profunde legi kontribuojn kaj trankvile kontribui, kaj postferie mi devos unue reordigi la laborlokon, antaŭ ol mi havos trankvilon ankaŭ normale reaktiviĝi en vikipedio. Sed ankaŭ al mi ŝajnas, ke dank' al evoluo en Vikipedio:Ne plu legindaj artikoloj la afero jam iom plitrankviliĝas. Dubokaze, sen jam akceptitaj minimumaj kriterioj por tujforigo de statuso pri legindeco, ŝajnas al mi ke la "komplika" solvo unuope voĉdoni estas bona vojo ankoraŭ lasi iom da ŝanco por plibonigo de la teksto. Sed mi certas ke minimumaj kriterioj por tujforigo de statuso pri legindeco ja konsenteblos. Pli semajnfine. ThomasPusch (diskuto) 06:58, 23 Apr. 2014 (UTC)

Ŝablono:El[redakti fonton]

En Ŝablono:El estas skribita "ne plu uzadi ĝin". Mi vidis ke la ŝablono estis forviŝita. Ĉu mi povas aŭ ĉu mi ne povas uzadi ĝin? Marek Mazurkiewicz (diskuto)

En Ŝablono:El estas skribita "En 2012 oni tamen subtenis uzadon ĉe eksteraj ligiloj." Tion ekzemple mi mem aplikas, kaj en la citita diskuto bone legeblas miaj kialoj. Krome en la dokumentado de Ŝablono:El ankaŭ priskribiĝas kiel malvidigi la terglobeton antaŭ eksteraj ligiloj en la kazo ke oni persone simple ne ŝatas ĝin. Laŭ la nuna stato ne estas ajna problemo uzi la ŝablonon. Eble ĉiuj ankoraŭ pli kontentus se estus grafike unueca solvo, ne "du grafikaj variaĵoj", sed tiu unueca solvo ĝis nun evidente ne troveblis (mia persona prefero estus ĝenerale uzigi la terglobojn antaŭ eksteraj ligiloj, kiel grafike aparta eco de la e-lingva kontraste al aliaj vikipedioj, kiuj ankaŭ inter si diferencas per specifaj detaloj de la enpaĝigo de artikoloj, kaj atentigi ke per la personaj preferoj simple eblas individue ŝanĝi tion al buletoj antaŭ eksteraj ligiloj kiel en aliaj vikipedioj, se oni persone preferas tion - sed en duba kazo kiel tiu-ĉi mi opinias ke saĝas kompromise toleri du variaĵojn, ne batali por persona prefero). Do certe vi povas uzi la ŝablonon El. Demando ebla nur estas ĉu laŭ la konsento de 2012 pravigeblas se unuopulo persone forviŝas la sablonon metitan de alia uzanto el artikolo, nur pro persona prefero. Mi ĝis nun ne atentis pri tio. Ĉu fakte tio estas la kaŝita demando malantaŭ via demando? ThomasPusch (diskuto) 11:12, 1 Maj. 2014 (UTC)
@Marek Mazurkiewicz: Plej sekuras (sed ne nepre plej bonas) lasi restantan situacion en konkreta artikolo. Se estas artikolo verkita de iu fervora ŝatanto de la ŝablono, ankaŭ lasu ;) Se ĝi estas uzita en artikolo en alia loko ol Eksteraj ligiloj, trankvile ĝin forigu - Eksteraj ligiloj estas tradicie ununura loko por uzadi la ŝablonon. Roboto Uzanto:Maksim-bot siatempe aldonis multegajn tiujn ŝablonojn al eksteraj ligiloj - multaj el tiuj ligiloj mem estas indaj je forigo / ĝisdatigo (ili neniam havas priskribon kaj ofte aperas kun galerio sen priskriboj); tiuokaze redaktu kun kuraĝo laŭ via plejbona prikonsidero. Se estas uzata kune Ŝ:El kaj steleto * en la sekcio, prefere ŝanĝu al unu el ili, ĉar tio aspektas vere strange. Tio ĉi estas "manlibro pri sekuro", en aliaj okazoj redaktu kun kuraĝo kaj prudento :) --KuboF (diskuto) 13:22, 1 Maj. 2014 (UTC)
Mi povas konsenti kun ĉio el tiu noto. ThomasPusch (diskuto) 16:00, 1 Maj. 2014 (UTC)

Amt Schenkenländchen‎‎[redakti fonton]

Saluton, Thomas. Mi ĵus ŝanĝis la aranĝadon de la du bildoj en Amt Schenkenländchen‎‎. Por tio mi uzis la ŝablonon {{Pluraj bildoj}}. Se vi emas plialtigi la bildojn, vi devus ŝanĝi la unuan nombron en la matematikaj formuloj de ambaŭ bildoj en la parametroj larĝo1 kaj larĝo2 al la sama valoro. Nun estas 220 tie. La du aliaj valoroj estas la larĝeco kaj alteco de la bildoj, kiun vi povas trovi sur la bildopriskribaj paĝoj tuj sub la bildoj. --Tlustulimu (diskuto) 21:32, 11 Maj. 2014 (UTC)

Tre bone, René. Ĝuste tion mi celis ... sed mi ne parkeris la ĝustan ŝablonon. Dankon! Tamen mi ne samopinias, ke la bildaro nepre devas komenciĝi post la informkesto, kaj lasi grandan blankan truon super ĝi. Laŭ mia kompreno {{-}} egalas al <br clear=all>, sed ĉi-tie tute sufiĉas <br clear=left>, kiu donas bonan distancon al la pli supra teksto. Nur se mi en miaj retumiloj grandigas la literojn al giganta, preskaŭblindula grandeco, la du bildoj ŝoviĝas unu sub la alian - kaj en tia litera grandeco ankaŭ aliaj enpaĝigoj aspektas strangaj. Laŭ mi tio tolereblas, kaj <br clear=left> plibeligas la dezajnon. Kion vi, kun supozeble aliaj retumilaj enpaĝigoj, pensas pri tio? ThomasPusch (diskuto) 21:45, 11 Maj. 2014 (UTC)
Mi ĵus iomete ŝanĝis la altecon de la bildoj al 170 pikseloj, ĉar ĉe ekrana grandeco de 1024 x 768 ili aperis unu super la alia, do ne plu unu apud la alia. Krome mi metis la ŝablonon {{-l}}. --Tlustulimu (diskuto) 08:21, 12 Maj. 2014 (UTC)
Mi konsentas kaj aplikis viajn ŝanĝojn ankaŭ al la paĝoj Amt Lieberose/Oberspreewald kaj Amt Unterspreewald. Se vi volas, vi povas rapide kontroli, ĉu ĉe vi la enpaĝigo nun aspektas en ordo tie... ThomasPusch (diskuto) 09:36, 12 Maj. 2014 (UTC)

Estimata kolego! Post via aprila ŝanĝo la ŝablono Citaĵo el la reto misfunkcias en ĉiuj paĝoj, kie ĝi estas uzata kun la parametro arkivurl (ekzemple, en la artikolo IETF): anstataŭ ol montri du unuopajn hiperligojn al la citita retpaĝo mem kaj al ĝia arkivita versio, la ŝablono montras du hiperligojn al la citita retpaĝo. Gamliel Fiŝkin (diskuto) 11:44, 6 Jun. 2014 (UTC)

Vi pravas. Mi malfaris mian redakton de marto 2013, kaj notis: "Mi ne sukcesas forigi mison en la programado, do pli bone lingve malbona, sed teknike funkcia solvo ol inverse...". La ŝablono malperfektas multrilate, sed vi tute pravas ke ĉiu ŝanĝo kiu sabotas la praktikan funkcion ne estas plibonigo sed malplibonigo... Dankon pro la atentigo! ThomasPusch (diskuto) 18:57, 9 Jun. 2014 (UTC)
Nomoj de parametroj kaj de ŝablonoj mem ne estas vidataj fare de ordinaraj legantoj (ja tre multaj homoj legas Vikipedion kaj nur malgranda parto el ili ĝin redaktas). Do, ne tre gravas, kiel estas titolita iu ŝablono aŭ parametro, sed estas atentinde, kiun tekston montras la ŝablono sur paĝoj. Gamliel Fiŝkin (diskuto) 04:36, 16 Jun. 2014 (UTC)

Por ADLS[redakti fonton]

Saluton. mi preparis antaŭ nelonge artikolojn pri Argentino ĉefe kaj ankaŭ iom pri Bonaero. Eble ili taŭgus por la semajnoj antaŭ la UKo tie. Tio estus la 2a de julio ĝis la lasta de julio kun komenco de aŭgusto tio estus 28a al 31a semajnoj, se mi bone kalkulis. Nune ambaŭ estas proponitaj por Elstaraj artikoloj ĉe https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Proponoj_por_elstaraj_artikoloj#Proponoj inter aliaj proponitaj artikoloj. Mi supozas, ke la partoprenantaro de la UKo povos aprezi Vikipedion tiam. Se vi havas sugestojn, rimarkojn, malakceptojn ktp., bonvolu kontakti min.--kani (diskuto) 09:21, 7 Jun. 2014 (UTC)

Tute bona ideo. Mi subtenas antaŭvidi la du tekstojn por la 28-a ĝis 31-a semajnoj 2014. Mi klopodos ankoraŭ kunhelpi forigi iom da ruĝaj ligiloj en ambaŭ tekstoj, kvankam mi ne povas garantii la kvanton de helpo, ĉar precipe mi nun redaktas en aliaj partoj de vikipedio kaj ankaŭ devas finigi tiujn redaktojn. Sed ĉiukaze ligi strebojn pri elstareco de tekstoj al la lando kaj urbo de UK estas ĉarma ideo. ThomasPusch (diskuto) 19:04, 9 Jun. 2014 (UTC)
PS: Nun mi kreis artikoloĝermojn Rawson, la lasta provinca ĉefurbo kiu antaŭe ne havis artikolon, kaj argentina kuirarto, kaj krome riparis tri referencojn. Jam ioma kontribuo... TP
Memoru, ke jam estas decidita la ADLS por la 27a semajno, do jam estus la momento por enmeti unue Argentinon kaj poste Bonaeron aŭ inverse. Tamen la koncernaj paĝoj pri proponoj kiel elstaraj artikoloj lamas. Se restas ruĝaj ligiloj mi bluigos ilin antaŭ la ADLSigo.--kani (diskuto) 15:37, 17 Jun. 2014 (UTC)
Mi rememorigas.--Seminario (diskuto) 07:47, 23 Jun. 2014 (UTC)
Bone, mi fermas la diskutojn pri elekto de elstareco rilate al ambaŭ artikoloj kaj preparas la resumojn kiel Artikoloj de la semajno. Salutojn! ThomasPusch (diskuto) 10:22, 23 Jun. 2014 (UTC)
Dankon pro la fermo Thomas. Sed mi petas vin, estontece bv. sekvi pliaj paŝoj de Vikipedio:Proponoj por elstaraj artikoloj#Kiel proponi elstaran artikolon, precipe aldonon al VP:EA ;) --KuboF (diskuto) 15:28, 23 Jun. 2014 (UTC)
Dankon pro la atento kaj finfaro de la ago. Mi simple iom distriĝis, en labora paŭzeto volante unue "baki" la resumojn por la estontaj du ADLS-kestetoj, kaj poste fini la elstariĝo-proceson, kaj tiam mi pli frue ol planite forvokiĝis de la komputilo. En la sekva paŭzeto mi tamen finintus la agon (ja nur mankis paŝetoj * kaj **). Ĉiukaze dankon! ThomasPusch (diskuto) 15:40, 23 Jun. 2014 (UTC)

Dankon pro la novaj kategorioj pri sportoj[redakti fonton]

Mi ĵus aldonis interlingvajn ligilojn al ĉiaj viaj lastaj kontribuoj. —Iketsi (diskuto) 21:00, 11 Jun. 2014 (UTC)

Jes, mi rimarkis. Redankon al vi pro via rapida kunhelpo. ThomasPusch (diskuto) 21:01, 11 Jun. 2014 (UTC)
Laŭ nuna rigardo en la kategorion sporto laŭ jaroj eblus havi la fortan impreson ke homoj pli sportemus en paraj jaroj ol en malparaj. Sed en la kategorio laŭ nuna stato ja nur kolektiĝas la plej amase vizitataj eventegoj, precipe olimpikoj kaj matĉoj pri la futbala mondpokalo, kiuj tradicie okazas en paraj jaroj. Mi scivolemas kiam estos ĉiuj kategorioj pri malparaj jaroj depost 1919... ThomasPusch (diskuto) 21:27, 11 Jun. 2014 (UTC)
Mi povas krei ĝin hodiaŭ. Bone? —Iketsi (diskuto) 00:45, 12 Jun. 2014 (UTC)
✔ FariteIketsi (diskuto) 01:18, 12 Jun. 2014 (UTC)
Dankon pro la entuziasmo, sed mi iom miskompreneble esprimis min. Laŭ mia intenco mi volis esprimi: "Mi scivolemas kiam estos unuaj artikoloj en ĉiuj malparaj jaroj depost 1919, tiel ke necesos krei ĉiujn mankajn kategoriojn por malparaj jaroj ekde tiam"... Krei bonajn artikoloĝermojn kompreneble estas iom pli da laboro ol krei malplenajn kategoriojn. Sed ja estas defio meti almenaŭ unuan artikolon en ĉiujn "ujojn". ThomasPusch (diskuto) 06:14, 13 Jun. 2014 (UTC)

Saluton! Bonvolu fari ion en Preĝejo Ĉieliro de Maria (Szászvár). Mi kreis ĝin jam longe, sed kun ne moderna bildo. Mi forgesis ĝin kaj nun mi kreis novan Kirko Ĉieliro de Maria (Szászvár)-n. Mi volis peti nuligon pri la malnova artikolo, sed la komputilo ne akceptis la ĝustan redakton, tial okazis nenio.--Crosstor (diskuto) 10:27, 18 Jun. 2014 (UTC)

✔ Farite - mi forigis la malnovan, forigindan paĝon. Salutas ThomasPusch (diskuto) 10:33, 18 Jun. 2014 (UTC)

Hm, post pripensa momento mi tamen rekreas la paĝon kiel alidirektilo al la nova artikolo. Tion eblintus ankaŭ tuj fari, sed mi ne tuj konjektis tion. ThomasPusch (diskuto) 10:35, 18 Jun. 2014 (UTC)

Katedralo de Brno[redakti fonton]

Mi faras kirkojn, ĉar mi trovis hungarajn fontojn. Pri la katedralo de Brno mi trovis nur 2 hungarajn frazojn, sed mi tovis ĝin en angle kaj en la ceteraj lingvoj. Morgaŭ mi faros ĝin, sed tiel, ol la urbegoj en Ameriko, do laŭ WikiTrans kaj Guglo.--Crosstor (diskuto) 11:54, 23 Jun. 2014 (UTC)

Mi ne bone komprenas kion vi volas esprimi per "ol la urbegoj en Ameriko" sed fide je viaj redaktaj kapabloj atendas la rezulton... Salutas ThomasPusch (diskuto) 12:31, 23 Jun. 2014 (UTC)
@Crosstor: Tre bela rezulto, dankon! Tutflanke mi volus peti vin prefere ne uzi la vorton "hompaĝo", sed "retejo" aŭ "retpaĝaro" aŭ simile. La traduko de la angla vorto "homepage" ja ne estus "hompaĝo", sed laŭvorte "hejmpaĝo", kvankam tiu vortumo ne praktike uzatas en Esperanto. Hompaĝo tamen tutcerte aspektas stranga vorto en Esperanto... Sed kiel dirite, mi tre kontentas pri via artikolo. ThomasPusch (diskuto) 08:15, 26 Jun. 2014 (UTC)

Modulo:Portalo/bildoj/alternativaj nomoj‎‎[redakti fonton]

Saluton, Thomas. Dankon pro viaj aldonoj al Modulo:Portalo/bildoj/alternativaj nomoj‎‎. Tamen en unu linio vi faris erareton, tiel ke en la dokumentadoj de {{ĝermo}} kaj {{ĝermo/bildo}} aperis erarmesaĝo de Lua, nome ĉe la ekzemploj sen donita parametro. Mi jam korektis la submodulon kaj la mesaĝo malaperis denove. Dekstre ĉiam devas esti uzataj { kaj } ĉirkaŭ la grupoj de valoroj. Do, normalaj rondaj krampoj ( kaj ) kaŭzis la erarmesaĝon. --Tlustulimu (diskuto) 21:41, 23 Jun. 2014 (UTC)

Koran dankon pro via atento. Mia retkrozilo estis ŝaltita al tre etaj karaktroj, kaj la krampoj en helverda koloro aldone malbone videblis, tiel ke mi trompiĝis kaj ne sufiĉe atente rigardis. Mi supozeble maljuniĝas kaj certe iam ajn bezonos okulvitrojn.:) ThomasPusch (diskuto) 06:35, 24 Jun. 2014 (UTC)

Kontakto[redakti fonton]

Thomas, mi perdis viajn kontaktinformojn; mi skribis al vi en Facebook. Ĉu vi povus kontakti min. --Esperantst 01:51, 26 Jun. 2014 (UTC)

Volonte, sed aliron al Facebook mi nur havos morgaŭ vespere... Thomas

Tekstaj librokovriloj[redakti fonton]

Sal Thomas. Mi trovis kelkajn viajn alŝutaĵojn de librokovriloj, al kiuj vi aldonis permesilo-ŝablonojn {{Librokovrilo}} kaj {{Informkesto justa uzo}} sed samtempe ankaŭ {{PD-nurteksta}}. Sed se la bildo estas publika havaĵo pro sia troa simpleco (PD-nurteksta), ĝi ne estas samtempe kopirajte protektata kaj do ne devas esti sub justa uzo. Kaj male. Tiel estis ĉe Dosiero:Vole ... Novele.jpg kiu, laŭ mi, pro la bildigo de Eifela turo ne uzas nur "simplajn geometriajn formojn" kaj do, laŭ mi, ne estas publika havaĵo. Male, Dosiero:Eszperantó-Magyar Szótár (Pechan Alfonsz, 1983).jpg vere konsistas nur de teksto do mi supozas, ke vere estas publika havaĵo. La duan mi jam transigis al Komunejo kaj forigis de Vikipedio.

Mi dume ne plene certas pri maniero de transigado de tiaj dosieroj (mankas al mi koncerna ŝablono en Komunejo), do mi demandis tie en Esperanto kaj en la angla. Post ilia certigo pri taŭgeco ni povus komenci transigadon de niaj lokaj dosieroj kaj novajn jam alŝutadi rekte tien. (bv. noti, ke mi uzis aliajn ŝablonojn ol uzus vi, kiel la skaninto. En la ŝablono Information vi en la parametro Source uzus Self-scanned, ne Scan, kiel faris mi) Amike. --KuboF (diskuto) 14:52, 2 Jul. 2014 (UTC)

Malgraŭ mi kontribuas multajn centojn da fotoj, precipe pri diverslandaj kulturaj kaj naturaj heredaĵoj, al la dosiera trezoro de la komunejo, mi iom skeptikas pri la dinamiko de decidiĝo, laŭ kiu foje dosiero tie buĉiĝas kaj foje ne - tendence en kazo de dubo laŭ mia sperto dosiero estas forigata, laŭ la tordita latina moto in dubio contra. Mi tute samopinias pri via opinio, ke la bildo pri la hungara vortaro estas nurteksta, kaj ne volas kvereli se estas dubo konsideri la tre desegne simpligitan bildigon de la Ejfela turo nur el "simplaj geometriaj formoj" (mi nomus la tre ŝablonan bildon geometrie simple, nur iuj rektaj kaj cirklopartaj strioj, kaj interstriaj spacoj jen ruĝe, jen nigre kolorigitaj, sed konscias pri la dubeta stato). Do justa uzo estas en ordo por ĝi. Precipe mi ĉi-kaze konsentas pri la movo unue alŝuti bildon al la e-lingva vikipedio, kaj post konsidero pluŝuti ĝin al la komunejo, ĉar se mia dubemo montriĝas prava kaj iu fervorulo el la frakcio "ju pli forigi des pli bone" sukcesas forigi ĝin tie (kaj la alŝutinto, ĉi-kaze mi, eble ne plu trovas la originalon en la propra komputilo), tiam sekurokaze ankoraŭ estas "forigita" kopio de la dosiero en la e-lingva projekto, kiun iu ajn administranto povas reaperigi, do ne ĉio dependas nur tutsole de la alŝutinto (aŭ de komunejaj administrantoj, pri kiuj mi ĝis nun ne spertis ke ili "redonus" iun dosieron jam forigitan, por ebligi unuopan alŝuton en loka projekto, se ĝi ricevis statuson esti nedezirata en la komunejo. Mi ofte perdas miajn alŝutojn el la atento post la alŝuta ago, tial mi ne re-rezonas pri la indikoj kiujn mi faris alŝute - sed se vi vidas dubon, alternative al mem-redakto vi ankaŭ povas simple re-atentigi min kaj mi mem povas fari la laboron: mi neniel volas elŝteliĝi el la respondeco pri miaj alŝutoj, nur ne havas ĉion en atento. Amike, ThomasPusch (diskuto) 14:49, 3 Jul. 2014 (UTC)

Saluton. Laŭ mia scio ne estu loĝdenson de 3 131 homoj po kvadrata kilometro, sed loĝdenson de po 3 131 homoj por unu kvadrata kilometroloĝdenson de po 3 131 homoj por kvadrata kilometro. Ĉu ne?--kani (diskuto) 21:44, 7 Jul. 2014 (UTC)

Fakte vi pravas. Mi ĝeniĝinte pri la multaj mankaj artikoloj pri komunumoj de Nederlando jen simple prenis artikolan ĝermon pri alia najbara komunumo, anstataŭigis la parametrojn kaj savis similstilan artikolajn ĝermojn pri tri aldonaj komunumoj. Sed iom haste, mi neatente simple transprenis la erareton de la antaŭa teksto, kiu probable jam kopiiĝis multajn fojojn. Sed vi pravas. Mi ĝustigos la ĵusajn tri tekstojn (aĥ, vi jam faris, dankon), kaj en kreo de eventualaj pliaj ĝermoj pri komunumoj de Nederlando pli atentos forigi, ne multobligi la erareton... Kompreneble malgrandaj artikolaj ĝermoj ne estu lingve malpli kvalitaj ol pli grandaj tekstoj... ThomasPusch (diskuto) 22:13, 7 Jul. 2014 (UTC)
Cetere: Ĵusa serĉo de la signovico "po kvadrata kilometro" donis 1110 rezultojn. La erareto ne maloftas en tekstoj... Kaj pro tio ke post forigo de pli-malpli 20 uzoj daŭre restas ekzakte 1110 rezultoj, mi supozetas ke tiu nombro fakte simple estas la supra nombro de la nuna serĉilo, kaj verdire temas pri pli da rezultoj ol indikas tiu nombro. Thomas

Eraro/ĝisdatigo Amri Wandel[redakti fonton]

Sal Thomas, Lastatempe mi rimarkis ke mia viki-paĝo estis sufiĉe modifita en la lastaj monatoj (de vi kaj du aliaj redaktantoj kies vikinomojn mi ne rekonas). Dum tiu procezo oni ankaŭ enmetis eraron, nome igis min prezidanton de *Junulara* E-Ligo Israela (anst. de ELI). Mi dankas la komplimenton, sed por tiu rolo mi estas 30 jarojn tro maljuna :) Mi korektis la eraron kaj tiuokaze iomete ĝisdatigis mian eldonliston.

Mi petas vin kontroli kaj oficialigi tiun redakteton, ĉar okazis ke iama ĝisdatigo mia ne estis oficialigita dum du jaroj kaj poste ne plu estis aplikebla pro aliaj redaktoj.

Amike, Amri

Saluton Amri, mi tre aprezas vin persone kaj volonte aprobas redaktojn, se temas pri nur teknika ago. Via prezidanteco de Esperanto-Ligo en Israelo en la periodoj 1990-1996 kaj 2009 ĝis nun estas ĝustigo tute komprenebla pri fakto ne diskutata, kaj ja jam estas aprobita fare de pino. Mi tamen ne konsentas, ke enmeto de interna ligilo ĉirkaŭ la vorteto pri (kiu sendas al alidirektilo PRI, do P.R.I.) estas plibonigo - laŭ mi neniel sencas meti internajn ligilojn ĉirkaŭ ĉiuj gramatikaj vortetoj kiel prepozicioj, pronomoj, konjunkcioj ktp. La aldono de anglalingva ekstera ligilo ĉe la vorto Stony Brook University estas nur malgranda helpo. Mi pensas ke alcelinda situacio estus verki almenaŭ malgrandan e-lingvan vikipedian artikolon "universitato Stony Brook", duan artikoleton pri la loĝloko "Stony Brook" kaj trian pri la urbo "Brookhaven". En la unua el la tri tekstetoj havas bonan lokon la anglalingva ekstera ligilo. E-lingvaj informoj estas tio, kion la e-lingva vikipedio fakte celas; anglalingvajn informojn oni facile trovas en la anglalingva vikipedio {{{1}}}, ivritajn en la ivrita ktp. ... Sed mi ne kontraŭas pri provizoraĵo de nun aldona anglalingva ekstera ligilo al la vorto "Stony Brook" en via teksto. Nur pri aprobo de interna ligilo ĉirkaŭ la vorteto "pri" vi devus investi fortan penon konvinki min... nun mi ne vidas ties sencon. Ĉu vi ne pretus patroni la tri etajn artikolojn "universitato Stony Brook", loĝloko "Stony Brook" kaj urbo "Brookhaven"? Sinceran saluton, ThomasPusch (diskuto) 16:59, 18 Jul. 2014 (UTC)
Cetere, Stony Brook situas en Novjorkio, la subŝtato, ne en Novjorko, la urbego, ĉu? Thomas

Pri resumo[redakti fonton]

Saluton ThomasPusch, mi ĵus vidis vin redakti la artikolon Heiligenhaus kaj ke vi forigis sekcion.[1] Eble estus bone skribi resumon aŭ kialon kiam vi redaktas, ĉu ne?--Salatonbv (diskuto) 11:57, 8 Aŭg. 2014 (UTC)

Saluton, vi vidas ke mi preskaŭ robote provas aktualigi multajn artikolojn pri komunumoj de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio en Germanio. La redaktoj estas iom pli ol ŝablonaj, tiel ke laŭ mi roboto ne bone farus ilin (temas inter alie pri decido kie en la teksto situu la fotoj, aldoni fotojn kaj esperantigi ilian priskribon), sed tamen la adaptoj estas tre ripetaj, ne veraj verkistaj redaktoj, kaj principe servu nur al levo de la tekstoj de "nekontentiga artikola ĝermo" al "bona artikola ĝermo". Se mi unuope aldonas resumojn al tiuj ripetaj ŝanĝoj, la laboro iĝus ankoraŭ pli longa kaj teda... tial mi konscie rezignis pri tio, kaj fidas al tio ke ja eblas vidigi la redaktopaŝojn. Por la forigo de la sekcio, kiun vi menciis kaj kiu ĉe mi ĵus estis nur "flankefiko" de la ŝablona redakto, mi tamen havas kialon, kaj ankoraŭ aldonos ĝin al la artikola diskutpaĝo: La informoj pri la Esperanto-grupoj de Essen kaj Düsseldorf bonas en la artikoloj pri tiuj gruopj, kaj en la urbaj artikoloj pri Essen kaj Düsseldorf. Sed tiuj informoj ankaŭ ŝablonece enkopiiĝis al multaj pliaj artikoloj pri pli aŭ malpli proskimaj aliaj komunumoj de Germanio, kun kiuj ili fakte ne rilatas. Kaj la informoj mem ekde pli ol ses jaroj estas malaktualaj - en estonteca formo menciiĝas planoj por junio 2008, sed jam delonge pasis junio 2014. En kelkaj artikoloj mi unuope aktualigis kaj koncizigis la informojn, sed verdire ne esencas en artikolo pri iu vilaĝo mencii ke en iu urbo (laŭ kelkaj tekstoj relative proksima, laŭ kelkaj tekstoj plurdek kilometrojn for) unufoje monate renkontiĝas grupeto da esperantistoj. Tial ĉi-foje mi ne permane retajpis la samajn aktualigojn, kiujn mi jam redaktis en dek aliaj mencioj de la sama tekstobloko, sed ĉi-kaze simple forprenis ĝin. Mi notos tion en la koncerna diskutpaĝo. Ĉu bone? ThomasPusch (diskuto) 12:26, 8 Aŭg. 2014 (UTC)
Dankon Thomas pro la respondo kaj bonaj redaktoj. Noti en la paĝo estos belege. Kore,--Salatonbv (diskuto) 12:41, 8 Aŭg. 2014 (UTC)

Weyhusen[redakti fonton]

Saluton, Thomas, estas frapa hazardo, ke vi komencis plidetaligi la artikolon pri Weyhausen tri tagojn antaŭ ke mi alŝutis foton pri ĝia loknoma ŝildo. Amuza afero. Dankon pro la uzo de mia foto.

Mi uzis mian foton en la platdiĉa vikipedio, kiu havas artikolon pri dulingvaj malaltsaksujaj lokŝildoj, sed mi ne imagis, ke ĝi povus esti interesa por iu alilingva vikipedio.

Ĉion bonan, Aisano (diskuto) 22:23, 21 Aŭg. 2014 (UTC)

Saluton Tomas! Mi vidis vian reagon en mia diskutpaĝo kaj ankaŭ mi dankas pro via kontribuo en la artikolo Tahirih. Eble vi jam rimarkis ke ĝi jam havas ĉiujn ligilojn bluajn. Pri notoj kaj referencoj, bedaŭrinde mi ne povas trovi facile en aliaj lingvoj krom la angla ĉar, bedaŭrinde, ĝis nun plejmulto el la gravaj libroj bahaaj troviĝas en la angla pro la grando de la bahaa anglalingva komunumo. Mi ankaŭ daŭro poluris la lingvaĵon. Ĉu vi pensas ke ĝi jam pretas por kandidatiĝi por elstara artikolo kaj artikolo de la semajno? amike kaj dankeme, -Andy 13:06, 19. Sep 2014 (UTC)

Mi vidas ke la lastaj tri ruĝaj ligiloj malaperis, kaj gratulas pro la komuna peno. Persone mi pensus, ke Nazanin Afshin-Jam meritus ankoraŭ iom pli da teksto, sed pri aliaj menciatoj kiel ekzemple Henri Antoine Jules-Bois, kiu al mi ŝajnas iom - pardonu - ekscentra, la nun konciza prezento esperantlingva laŭ mia juĝo tute sufiĉas. Mia lasta kritiketo koncernas la referencojn: Ne ke la fontaj dokumentoj estas preskaŭ ĉiuj en la angla - mi konscias ke aliaj fontoj pri Bahaismo ol tekstoj anglalingvaj estas troveblaj relative malfacile - sed la fakto de la referencaj tekstoj aspektas tro videble elkopiitaj el la angla artikolo. En e-lingva artikolo ne tekstu ekzemple "1908, Nov. 23d", sed "la 23-an de novembro 1908", "Shoghi Effendi (Translator)" estu "Shoghi Effendi (tradukinto)", ktp. Mi persone krome iom ĝeniĝas redaktostate vidadi la anglajn parametrojn de la ŝablono "cite book" en krome e-lingva teksto, sed aŭ unupaŝe tradukus la parametrojn al tiuj de la nialingva ŝablono "citaĵo el libro" aŭ (sed tio estus pli da laboro, do ĉi-tie malpli rekomendindas) tute rezigni pri ŝablono kaj mencii la referencojn en simpla teksto. Nun mi havas tre mallongan momenton ĉe la komputilo, antaŭ ol la familio rebezonos min ... mi vidos ĉu la momento sufiĉos por ŝanĝadi la parametrojn de "cite book" al "citaĵo el libro" per tekstredaktilo. Sendepende de tio, la fintraduko de la referencaj teksteroj de la angla al Esperanto ankoraŭ restos. Sed la laboro ĝis kandidatigo por elstareco kaj ADLS preskaŭ finitas. Sincere ThomasPusch (diskuto) 16:24, 19 Sep. 2014 (UTC)
Pri la traduko de plejmultaj aŭ eble ĉiuj parametroj de la anglaj al e-lingvaj ŝablonoj "citaĵo el la reto", "... el libro", "... el gazeto" mi sukcesis - se vi ankoraŭ trovos anglaĵon, bonvolu mem kunhelpu fini la konvertiĝon. Nun mi devas foriri de la komputilo - vi klopodu ankoraŭ pli traduki la lingvaĵon de la referencaj tekstetoj, kiel ekz. datoj aŭ frazeroj/vortetoj kiel "softcover" >>> "poŝlibro" ktp. Sincere ThomasPusch (diskuto) 17:11, 19 Sep. 2014 (UTC)

Kemia ŝablono[redakti fonton]

Saluton, Pusch. Mi deziras verki artikolojn pri kemiaĵoj en Vikipedio, sed mi ne trovas la rilatajn ŝablonojn. Ekzemple: Mi volas skribi pri la Vanilino sed mi bezonas la kemian skatolon (Chembox) de la angla versio. Ĉu vi povas helpi min aŭ indiki iun? Aliflanke, ĉu ne estas aliaj formoj meti du bildojn en la saman skatolo, tion mi bezonas. DankEGon. Claudio Pistilli (diskuto) 14:01, 27 Sep. 2014 (UTC)

Saluton, Claudio. Antaŭ ol reagi al viaj demandoj, mi petas saluti min per mia persona, ne per mia familia nomo, se eblas. Al mi saluto per familia nomo ("Saluton, Pistilli") sonas strange - en Esperanto samkiel la naciaj lingvoj kiujn mi konas... Enhave: Ja la pli-malpli-ekvivalento de la angla informkesto "chembox" estas "informkesto kemia substanco". Mi vidas ke ĝin vi mem trovis post kiam vi demandis. Kiam mi antaŭe vidis kaj rigardis la e-lingvan ŝablonon, mi havis la impreson ke ĝi tre detalas, kaj ne dirus ke ĝi estus tro limigita rilate al parametroj kompare al la alilingvaj samtemaj ŝablonoj. Sed kompreneble ĉiam eblas ke diverslingvaj ŝablonoj malsamas - ne estas leĝo ke ĉiuj alilingvaj ŝablonoj devas esti striktaj tradukoj de la ŝablono angla, aŭ hispana, aŭ rusa, aŭ esperantlingva aŭ de variaĵo en ajna lingvo... Se mankas parametro, eblas klopodi mem aldoni ĝin al la ŝablono, proponi la aldonon en la ŝablona diskutpaĝo: Eble aliaj vikipedianoj ne konsentas ankoraŭ-pli-komplikigi ŝablonon kaj malkonsentas (ja gravas ke ŝablona apliko ne tro komplikiĝu), sed eble ankaŭ kolektiĝas vasta konsento. Ĉiukaze laŭ mi indas klopodi pri konsento. Pri la "du fotoj en unu vico", mi supozas ke vi celas la du bildojn pri vanilina strukturformulo, kiuj en via teksto de antaŭ horo estis unu sub la alia. Mi simple reduktis ilian grandecon de 150px al 120px, kaj en mia retumilo ili nun estas unu apud la alia. Bonvolu kontroli ĉu en via retumilo ankaŭ aspektas tiel. Se jes, estis tute simpla solvo de la problemeto. Se aperas pliaj demandoj en via redaktado, ne hezitu rekontakti min. Kvankam mi estas medicinisto kaj ne kemiisto, mi jam foje bezonis la ŝablonon "informkesto kemia substanco" kaj klopodos helpi kiom mi povas. Kompreneble, foje mia reago venos pli rapide, foje malpli rapide: kiel ĉiuj homoj, mi ne senpaŭze sidas ĉe la komputilo, sed havas ankaŭ aliajn vivokupojn... Sincerajn salutojn. ThomasPusch (diskuto) 19:14, 27 Sep. 2014 (UTC)

Liv and Maddie[redakti fonton]

Do you think you could expand Liv and Maddie or at least take off the interwiki link? I asked Uzanto:Kani but he/she didn't respond. I want to take the interwiki link off (used in Wikidata), but then the page won't be reviewed. Help? Also I would like more content about the show. There's info available in English and Spanish. It's a show about two identical twins with entirely different personalities and they're both played by Dove Cameron. 184.20.182.105 20:03, 29 Sep. 2014 (UTC)

You're right: a stub in the Esperanto wikipedia should have at least three full sentences and at least one external link, so I expanded the text to this minimum. Nevertheless, even an extremely short text has the right to be linked to wiki-texts in other langugages, if only to facilitate expansion. So I don't see a reason to take the interwiki link off (- if you see a text of just one sentence, you can put the template "ĝermeto", "less than a stub", than sooner or later it'll be rewieved and will be or expanded or deleted). I'm fully aware that the text still is small, but I couldn't and wouldn't like to invest more personal time than I just did. OK? ThomasPusch (diskuto) 20:40, 29 Sep. 2014 (UTC)
The text looks good, but I meant take of the link to is:Liv and Maddie because it's already at d:q8172269. Wikidata was created to cover these types of links. Although I'll admit I would love to see further expansion but I'm satisfied with what's written. I just wanted a longer article and that's what I got. 184.20.182.105 22:37, 29 Sep. 2014 (UTC)
I took the is interwiki off (got the summary from Uzanto:Addbot's edit to Victorious) but now it needs to be reviewed. 184.20.182.105 22:44, 29 Sep. 2014 (UTC)
Well, now I understand what you were talking about yesterday - back then I didn't get your point. Everything OK now. I'll review the edit. There's another small problem: In the Esperanto wikipedia, category names in general are in plural: so it has to be "usonaj situaciaj komedioj", not "usonaj situacia komedio", which is completely wrong (the singular form would be "usona situacia komedio" - ending -j everywhere or nowhere in an adjective-substantive-context-block). Personally, I would prefer not to create new categories "usonaj situaciaj komedioj" and "situaciaj komedioj", both with just one entry, but would use the existing categories "usonaj televidaj serioj" kaj "televidaj serioj", which are fuller, but I don't object to create "category space for future articles" about sitcoms :-). So i'll just change the category names into the plural form. ThomasPusch (diskuto) 08:39, 30 Sep. 2014 (UTC)

Kara Thomas, vi volas klarigon pri miaj ŝanĝoj en la artikolo pri Sankta Johano (Lüneburg), kiujn mi faris senkomente. Nu, estis mi, kiu kreis la artikolon kadre la temaro Johann Sebastian Bach. Nun mi renkontis la saman artikolan objekton kadre por artikolo pri gotika arĥitekturo. Kontrollegante la artikolon, mi rimarkis, ke vi senkomente anstataŭis la vorton plene esperantan "preĝejo" per barbarismo "kirko", kiu ne estas nek fundamenta, nek unu el la oficialaj aldonaĵoj 1-9, nek PIV-a (Vd.kapvorton "kirko" en ReVo). Mi neniam aŭdis la vorton en esperanta (inter)parolado, kvankam mi kiel preĝeja orgenisto iom pli ofte ja uzas la vorton "preĝejo", klarigante mian okupon. Do mi anstataŭis la vorton "kirko" per la "reallingva" (Claude Piron, La bona Lingvo) "preĝejo".--Longharulo (diskuto) 06:30, 3 Okt. 2014 (UTC)

Kara Longharulo, vi certe konsentas, ke vi la 2-an de oktobro 2014 ne ŝanĝis simplan vorton en la artikola teksto, sed vi ŝanĝis la kategorian nomon Kirkoj en Germanio al neekzista kategorio Preĝejoj en Germanio - sed la kategoria sistemo en la e-lingva vikipedio ne funkcias tiel ke laŭ lingva gusto eblas ŝanĝi kategorionomojn kaj la sekve ruĝa koloro poste estu postulo krei duan kategorion de alia vortumo sed sama enhavo kiel la jam ekzistanta. Poste vi inventis plian kategorion Preĝejoj en Germanujo, laŭ via lingva sento pli "ĝusta" ol la ekzistanta kategorio "kirkoj en Germanio", kaj efektive kreis duoblan kategorion de alia vortumo sed sama enhavo. Tiaj duoblaj aŭ pluroblaj kategorioj de ekzakte sama enhavo en Vikipedio ne permeseblas, ĉar ili tute konfuzigus la kategorian sistemon, kiu helpu al ordigo kaj orientigo, ne al malordigo.
Pri la vorto mem: Kompreneble la vorto "preĝejo" estas tute ĝusta esperantlingva vorto. Sed ĝi estas, kiel multaj sufikse kreitaj vortoj, tute ĝenerala: preĝejo estas ejo por preĝado. Eĉ se iuj kristane centritaj esperantistoj en la unuaj jardekoj de la lingvouzo uzis la vorton sinonime al "kristana preĝejo", fakte la vorto mem neniel aludas al kristanismo, do sinagogo aŭ moskeo aŭ ŝintoisma templo kompreneble ankaŭ estas preĝejoj. En la kategoria sistemo tamen necesas pli konkreta kategoriigo laŭ "kristanismaj preĝejoj" aŭ "kirkoj", kaj sub ĝi laŭ "katolikaj kristanismaj preĝejoj" aŭ "katolikaj kirkoj" ktp. Eĉ se vi persone ne aŭdis la vorton en esperanta (inter)parolado, mi konfirmas ke mi aŭdis ĝin, do via persona aŭdado ankoraŭ ne estas konvinka argumento. La vorto "kirko" estas same reallingva laŭ Claude Piron kiel la vorto "preĝejo". Kompreneble eblus malinventi ĉiujn vortojn de preĝejoj laŭ religioj, do malpermesi la vortojn "kirko", "sinagogo", "moskeo", "templo" kaj eble pliajn, survoje al "Simpla Esperanto" samkiel "Simple English". Sed en nuntempa Esperanto la vortoj ekzistas. Kaj malpermeso nur de la vorto "kirko" kreas alian maljustaĵon: Dum la vortparo "preĝejo (kristana) - moskeo (islama)" ofendus la islamon, indikante ke nur kristanaj preĝejoj estas veraj preĝejoj, la vortparo "kristana preĝejo - moskeo" ofendus la kristanismon, indikante ke la islamo rajtas je aparta termino por siaj domoj de dia adoro, sed la kristanismo ne rajtas. Kaj en la kategoria sistemo klare la longaj priskriboj "katolikaj kristanismaj preĝejoj" aŭ "ŝijaismaj islamaj preĝejoj" ridinde longus - tamen "katolikaj preĝejoj" en supera kategorio "kristanismaj preĝejoj" kaj "ŝijaismaj preĝejoj" en supera kategorio "islamaj preĝejoj" necesigus ke oni devas scii pri ĉiuj subbranĉoj de la unuopaj religioj, por kompreni la kategoriigon. Tial bonas kaj koncizas la nuna sistemo laŭ la "reala lingvouzo" de Esperanto, ne laŭ iu laŭ minimuma vortnombro limigita. Sendepende de tio vi kompreneble bonvenas esti preĝeja orgenisto. Vi konscias ke multaj eŭropaj sinagogoj de la lastaj du jarcentoj havas orgenojn, kaj sendube per sinagoga orgeno vi povas same bone muziki kiel per orgeno de kristanisma preĝejo.
Flanke mi volas mencii, ke mi neniel intencas lingvan militon pri lingvaj detaloj kontaŭ vi. Mi aprezas vian laboron, sed nur volas alvoki vin esti malpli lingve radikalisma. Kiel signo de bona volo, mi hodiaŭ kreis artikolan ĝermon pri la urbodistrikto Wattenscheid de Bochum, kiu elstaris kiel ruĝa ligilo en du artikoloj de vi, kaj do deflanke kontribuetis al viaj du artikoloj. ThomasPusch (diskuto) 22:29, 11 Dec. 2014 (UTC)

Shouldn't the article Big Hero 6 (film) be renamed to Big Hero 6 (filmo)? 172.243.8.224 03:29, 5 Dec. 2014 (UTC)

Absolute. Sen diskuto. Mi rapide ŝanĝos la nomon. ThomasPusch (diskuto) 03:34, 5 Dec. 2014 (UTC)

Preĝejo Sankta Marteno (Laives)[redakti fonton]

Saluton Thomas! Ĉu vi povas iomete rigardi la artikolon Preĝejo Sankta Marteno (Laives). Ĉu estas klara? Ĉu estas senerara lingvo? Ĉu vi povus opinii en Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj ? La lingva kvalito estas tie grava objektivo. Antaŭdankon. --pino (diskuto) 15:47, 7 Dec. 2014 (UTC)

Mi ĵus trarigardis la artikolon, faris tre malmultajn redaktoproponojn, kaj juĝas ĝin tute leginda. Vi tamen atentu ke se vi en redakta modo komencas novan tekstolinion, tio en la artikolo neniel videblas. Nur se en la redakta modo enŝoviĝas komplete malplena tekstolinio, en la artikolo estos nova alineo. Mi tial ŝanĝis kelkajn teksterojn, en kiuj redaktomode estis simple nova tekstolinio, en verajn komencojn de nova alineo. Nur en la ĉapitro "De la konstruo ĝis la franca revolucio" estis tiom da redaktomodaj novaj linioj, preskaŭ post ĉiu frazo, ke en la artikolo ekestintus laŭ mi tro multaj alineoj de nur po unu frazo. Tial mi grupigis la frazojn al tri alineoj. La grupigo tamen ne perfektas: Vi kontrolu, kiujn alineojn vi volas, kaj faru tiel kiel ŝajnas al vi taŭge, tiom longe kiom ne rezultas nur unu frazo po alineo (ni diru, ke estu slmenaŭ pli ol duoble da frazoj kompare al da alineoj). Ĉu bone? ThomasPusch (diskuto) 20:52, 11 Dec. 2014 (UTC)
Estas bone, dankon. Verdire mi ankoraŭ ne atentis pri alineoj. --pino (diskuto) 09:37, 12 Dec. 2014 (UTC)