Uzanto-Diskuto:ThomasPusch/Diferenco inter "dum" kaj "en"

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diferenco inter "dum" kaj "en"[redakti fonton]

Saluton Thomas. Mi ne samopinias kun viaj korektoj. La diferenco inter "dum" kaj "en" tute ne estas stila. "Dum" signifas "en la daŭro de", "en" signifas "en iu momento". Ne eblas, ke foto estas farita "dum" iu periodo. Domo povas esti konstruita dum 2009; foto ne povas esti farita dum iu periodo. --PaulP@diskkont 18:46, 23. Maj 2009 (UTC)

Jes, klare ke "dum" laŭ la unua PIV signifas "[je] la tempo, en kies daŭro io okazas", kaj "en" laŭ la unua PIV signifas "[je] la tempodaŭro, interne de kiu okazas la ago" (iuj eble dirus, ke tiu diferenco nur subtilus...). Konsentite, ke foto fariĝas dum momenteto, ne dum granda tempointervalo, sed laŭ mia kompreno de Esperanto foto jes ja "povas esti farita [iam] dum iu periodo" (aŭ "[iam] en unu periodo"). Nur ke mi nur pensas la vorton "iam", ne skribas ĝin, sed ke ne skribataj, sed pensataj vortoj havas influon al la gramatiko de skribitaj vortoj, estas ĉiutaga lingva fenomeno (tial, inter multegaj aliaj ekzemploj, oni salute diras ne "bona tago", sed "bonan tagon!", pensante "mi deziras al vi...", ktp).

En la germana lingvo, mia unua infanaĝa lingvo, estus tute kiel vi prezentis, do mi ne pensas ke mi ĉi-rilate estus viktimo de germanismo. Konsiderante, ke mi de 12 jaroj estas ekster Esperantujo, kaj parolas la lingvon nur familie kaj inter manpleno da proksimaj amikoj, eble mia lingvouzo arkaiĝas... Sed mi ankoraŭ dubas ke tiel estus.

ThomasPusch 19:49, 23. Maj 2009 (UTC)

Saluton! Thomas, mi konfesas, ke jam ofte mi miris pri via uzo de "dum", kie aliaj uzus "en"; sed mi sekvis mian principon, ke la lingvaĵon de tiuj, kiuj ĝenerale bone uzas la lingvon, mi korektas nur, se temas pri evidenta eraro.
Evidente (por mi) nur malmultaj diras "dum 2009"; preskaŭ ĉiuj diras "en 2009". (Estus bele fari interretan statistikon, sed la aliaj lingvoj tro ĝenas.) Oni povus deziri, ke Esperanto havu du prepoziciojn por tempa "en" (en 2009) kaj loka "en" (en Moskvo), sed tiel ne estas.
Zamenhofa ekzemplo, laŭ PIV, estas "dum la parolado li dormis". Ĝi rilatas al io, kio per si mem ne estas tempo aŭ daŭro (la parolado); estas klara diferenco al, ekzemple, la esprimo "en la parolado li kritikis la registaron". En la unua okazo temas pri la daŭro, en la dua pri la enhavo. Pri tio vi supozeble konsentas.
Sed kio pri "en 2009" kaj "dum 2009"? Sendube ambaŭ rilatas al la tempo inter la 1-a de januaro kaj la 31-a de decembro 2009 (se escepti, pormomente, kalendarojn aliajn ol la gregoria kalendaro), Laŭ mia impreso la esperanta lingvouzo estas tia, ke "dum 2009" signifas "dum la tuta jaro 2009" kaj "en 2009" signifas "iam en la jaro 2009".
El tiu (persona) impreso rezultus, ke "dum" havas du signifojn, dependajn de la objekto:
  • "dum <ago>" signifas "(iam) en la tempo de la <ago>" (metu "evento" aŭ ion similan anstataŭ "ago"), ne "lige al la <ago>"
  • "dum <tempoindiko>" signifas "en la tuta <tempoindiko>", ne "iam dum <tempoindiko>
Mi ne feliĉas pri tiu diferenco, kaj mi dankas, ke vi atentigis min pri ĝi. Tamen Esperanto estas viva lingvo, kaj laŭ mia impreso la lingvouzo estas tia, kian mi priskribis. Se mi ĝuste komprenas, vi kontraŭas la duan de tiuj signifoj, kaj preferus, ke "dum <tempoindiko>" havu ambaŭ menciitajn sifnifojn.
Mi kun plezuro ekscius vian opinion pri la afero.
-- Aisano 20:47, 23. Maj 2009 (UTC)
"Laŭ mia impreso la esperanta lingvouzo estas tia, ke "dum 2009" signifas "dum la tuta jaro 2009" kaj "en 2009" signifas "iam en la jaro 2009"." Ankaŭ tio estis mia impreso, akirita dum tridek jaroj da manuskripto-reviziado. Cetere, Thomas, mi ne unue kontrolis, kiu verkis la tekston. Se mi sciintus, ke estas vi, mi eble lasintus, kvankam kun iom da kontraŭvolo ;-) --PaulP@diskkont 21:21, 23. Maj 2009 (UTC)

Mi nun havas ekstreme malmultan tempon kaj nur provas inter familiaj taskoj enretigi kelkajn delonge pretajn tekstojn pri la scienc-fikcia universo Star Trek - hodiaŭ vespere mi provos trovi kelkajn trankvilajn minutojn por skribi respondeton, alikaze postmorgaŭ. Pardonu ke miaj sekundoj ĉe la ekrano estas tiom limigitaj...

ThomasPusch 16:49, 25. Maj 2009 (UTC)