Uzanto-Diskuto:Tlustulimu/Arkivo20140112

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablonoj pri referencoj[redakti fonton]

Saluton. Mi antaŭe foje iom flanke ĝeniĝis pri la pluraj ŝablonoj pri referencoj, kiuj en e-lingvaj artikoloj grandkvante uziĝas en formo pli-malpli anglalingva, kun foje ioma, foje nenia traduko. Temas pri

Tamen nur hieraŭ mi rigardis la unuajn tri ŝablonojn pli detale, kaj vidis ke delonge homoj postulis konsekvencan e-lingvigon kaj samajn dezajnojn kaj parametronomojn por la ŝablonoj. Ĉar plendoj ne ŝanĝas la mondon, nur aktivaj ŝanĝoj, mi laŭ antaŭaj proponoj provis unuecigi iujn parametrojn, samtempe lasante ankaŭ la malnovajn parametrojn por ke neniu ŝablonouzado difektiĝu. La rezultoj tamen ne estas perfektaj. La sintakso pro samtempa konsidero de novaj, dezirindaj kaj malnovaj, nur tolerataj parametroj iuloke tre komplikiĝas, kaj facile perdiĝas la superrigardo. Rezulte post mia ŝanĝoprovo en malmultaj uzoj aperas troa signaro "}}", sed ofte indikoj en la listo de referencoj menciiĝas duoble (vidu la ekzemplan ekuzon en la tekstoj Astronomio, Anarkiismo kaj Pelikano). Ie do mi preteratentis fuŝon. Ĉu vi povus rigardi kaj vidi, ĉu vi povus plibonigi la rezulton? Mi hodiaŭ ne plu havos tempon en vikipedio, sed ĝeniĝas lasi duonmaturan rezulton... ThomasPusch (diskuto) 13:25, 20 Mar. 2013 (UTC)

Mi pensas ke ni povas kliniĝi al uzado de metaŝablono (Ŝablono:CitoŜablono:Citation) sed post fina unuecigo de la parametroj. Mi por tio jam proponis min mem kiam mi havos tempon (bedaŭrinde por tia laboro mi ĝin ne trovis dum 2 monatoj...). --KuboF (diskuto) 16:59, 21 Mar. 2013 (UTC)

Hi, sorry for writing in English. I'm writing to ask you, as a bureaucrat of this wiki, to translate and review the notification that will be sent to all users, also on this wiki, who will be forced to change their user name on May 27 and will probably need your help with renames. You may also want to help with the pages m:Rename practices and m:Global rename policy. Thank you, Nemo 13:09, 3 Maj. 2013 (UTC)

Mi provlegis vian tradukon kaj faris kelkajn ŝanĝojn (por iom plifaciligi la tekston kaj adapti ĝin al E-o). Bonvolu priokulumi kaj se vi ne havas kontraŭojn -- ŝanĝi la statuson de la traduko al "preta" (la statuso ŝanĝeblas tutsupre sur la paĝo). Krome, eble indas krei specialan paĝon por petoj pri alinomadoj, ĉar tiuj povas esti amasaj. Ĉu vi havas ideojn pri tio? Amike, Alaŭdo ۩ 20:42, 3 Maj. 2013 (UTC)
Saluton, Alaŭdo. Dankon pro via provlegado. Nun la traduko estas eĉ pli bona ol mia. - Ni havas por peto je alinomigo de uzanto la paĝon Vikipedio:Alinomigi uzanton. - Mi legis ĉe Meta en la germana (La esperanta versio tie mankas.), ke post la ŝanĝo de la alsalutado burokratoj perdos la rajton je alinomigo de uzantoj kaj tiu rajto transiros al la stevardoj. Ili jam nun okupiĝas pri aferoj, kiuj koncernas ĉiujn Mediavikiajn vikiojn. --Tlustulimu (diskuto) 21:03, 3 Maj. 2013 (UTC)
Dankon pro via laŭdo! Jes, vi korekte legis, mi miskomprenis tiun punkton dum la unua legado kaj legis ĝin en la rusa versio. Pro globaligo de la uzanto-nomoj ankaŭ la alimado estis la rajto de stivardoj, ne plu burokratoj. Tiom pli bone! Interalie, mi ŝanĝis la statuson de la traduko al "preta" sur la meta, mi esperas ke vi ne kontraŭas tion. Alaŭdo ۩ 21:39, 3 Maj. 2013 (UTC)
Aha. Kiel vi ŝanĝis la statuson al "preta"? Mi eĉ ne trovis butonon por tio. Tamen mi ne kontraŭas vian ŝanĝon de la statuso. --Tlustulimu (diskuto) 21:43, 3 Maj. 2013 (UTC)

Seminario pri WikiTrans kaj Vikidatumoj okazas[redakti fonton]

Saluton Tlustulimu, mi volas informi vin, ke nun kelkaj vikipediistoj ĉi tie en Slovakio partoprenas seminarion, kadre de kiu ni ĝuste nun kreas serion de artikoloj pri filmoj de Charlie Chaplin. La ŝablonon {{Informkesto filmo}} ni intence enmetas malplena, ĉar ni sekve plenigas ĉe Vikidatumoj informojn pri tiu filmo kaj lasas al la ŝablono elsuĉi ilin mem de tie. Pro tio mi petas vin, bonvolu dum tiuj ĉi tagoj laŭeble ne aldonadu en tiajn ŝablonojn parametrojn rekte en la paĝan kodon, ĉar tio malhelpas nian laboron. Anstataŭe, vi povas helpi aldonadi informojn al Vikidatumoj. Mi jam ankaŭ faris noton pri tio en la dokumentado de tiu ŝablono. Amike Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 17:13, 3 Maj. 2013 (UTC)

Saluton, Marek. Kiuj parametroj de la ŝablono estas koncernataj? --Tlustulimu (diskuto) 17:16, 3 Maj. 2013 (UTC)
Ĝis antaŭ momento pro eraro kelkaj ne estis funkciigitaj. Nuntempe temas pri "reĝisoro", "produktisto", "scenaro", "ĉefrolanto". Poste ni aldonos pliajn. Vi povas vidi tion en la kodo de la ŝablono: tie, kie oni vokas per "#property" la vikidatumon, tiu datumo prefere troviĝu en Vikidatumoj kaj ne plu en la artikola teksto. Pardonu la konfuziĝon, ĉar ni mem ankoraŭ orientiĝas en la afero, ĝi estas tre nova afero kaj aldone malfacilas al ni komunikiĝi kun vikipediistoj kiel vi kiuj ne povis veni al la trejnado sed tamen sidas hejme kaj laboras por Vikipedio. Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 17:33, 3 Maj. 2013 (UTC)

Ŝablono:Informkesto stacio[redakti fonton]

Dankon, Tlustulimu! Mi provis ŝanĝi {{Informkesto stacio}} per si mem, sed ne sukcesis. Tamen vi faris ĝuste tion, kion mi volis. Ĉu vi povas ankaŭ aldoni 5-an linion? Antaŭe dankon. -- NoKo (diskuto) 16:07, 7 Maj. 2013 (UTC)

Ne dankinde. ✔ Farite Mi ĵus aldonis kodon por kvina linio. Krome mi jam aldonis la informojn al la dokumentadoj. Mi pensas, ke pli ol kvin linioj ne estu uzataj. La informkesto ja ne fariĝu tiel grandega kiel ekzemple {{geokesto}}. --Tlustulimu (diskuto) 16:19, 7 Maj. 2013 (UTC)

Iuj novaj argumentoj de la ŝablono {{Informkesto stacio}} ne tre bone funkcias. Se oni uzus ŝablonon {{koordinato}} aparte la skribaĵo "Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi." kaŝas la koordinatojn aŭ miksiĝas kun ili. La kampo "Geografia situo" ne necesas, se la koordinatoj aperas supre. En eŭroplingvaj vikipedioj oni ne uzas tiun kampon; en la korea oni uzas nur tiun kampon, sed ne skribas koordinatoj supre; nur en la japana oni duobligas tiun informon, sed en la informkesto estas nur koordinatoj kaj ne estas mapo. Mapo certe devas esti nedeviga, sed ĝi aperas, se la argumento "latitudo" ne malplenas (pro tio mi volis uzi la ŝablonon {{koordinato}}, sed ne sukcesis).

Ankaŭ la argumento "lando" ne bone funkcias. Ekzemple "lando=[[Japanio]]" aperigas fuŝon anstataŭ flagon; ja "lando=Japnio" funkcias, sed "Japanio" ne estas blua en tiu okazo.

Krome mi proponas ligi la argumentojn "latitudo" kaj "longitudo" de la ŝablono {{koordinato}} kun la unua kaj la dua argumentoj. Se oni povus skribi simple "{{Koordinato|35.672922|139.724278|type=landmark}}", tio eblus simple kopii koordinatojn el la angla vikipedio kaj uzantoj pli volonte helpus al la projekto. Mi priskribis pli ol 50 fervojaj stacioj kaj estas ne facile aldoni koordinatojn al ĉiu. --NoKo (diskuto) 17:18, 15 Jun. 2013 (UTC)

Saluton, NoKo. La ŝablono {{koordinato}} neniam estu samtempe uzata kune kun la ŝablono {{informkesto stacio}}. Mi ĵus aldonis atentigon pri tio al ĝia dokumentado.
La informkesto mem havas parametrojn por aldoni koordinatojn. Ĉu vi eble jam legis ion pri la jena projekto: Projekto:Geografiaj koordinatoj? Ĝis nun neniu alia ol mi okupiĝas pri tio kaj tie eĉ neniu ĝis nun diskutis tion. Mi aranĝis la projekton laŭ tiu lingvo, kiun mi krom Esperanto plej bone komprenas, nome la germana. Krome mi pensas, ke la "angla" maniero meti koordinatojn estas ja sufiĉe ofta ankaŭ ekster la angla vikipedio, sed tamen ne la plej saĝa. Tio verŝajne rezultas el tio, ke la ideo pri alia maniero nur aperis ĝis nun en malmultaj vikipedioj, nome la germana, franca kaj rusa.
La parametroj latitudo kaj longitudo jam interne de la informkesto alvokas {{koordinato}}n, nome unufoje rekte por la ligilo kun koordinatoj kaj la supra ligilo kaj alifoje por la mapo kun markilo. Do, ne necesas iel plurfoje aldoni la samajn koordinatojn. Pro teknikaj kialoj la apartigo de latitudo kaj longitudo estas pli facile kodebla. --Tlustulimu (diskuto) 17:47, 15 Jun. 2013 (UTC)

Etimaj ekzemploj en artikolo Esperanto[redakti fonton]

Kio estas la ordigo de la vortoj sub "Etimaj ekzemploj" en la artikolo Esperanto? Kelkfoje ĝi estas laŭalfabeta, sed kelkfoje ĝi ŝajne havas alian ordigon. Kiun ordigon? Por mi estas la plej logike, laŭalfabetigi la ekzemplajn vortojn. Hans Kamp (diskuto) 07:16, 14 Maj. 2013 (UTC)

lastmomente[redakti fonton]

La mapo ekzerci estas a manovro al malaperi li por unu monato aŭ plu. --PerfektesChaos (diskuto) 20:08, 14 Maj. 2013 (UTC)

Etikedoj[redakti fonton]

Tute prave, mi tro rapidis. Pardonu. Nu, <hr/> <li> <ul> kaj simile oni efektive nomas etikedoj, kaj tiujn, kiuj komenciĝas per ampersando, oni nomas kodoj. Mi ne bone dormis ĉi-nokte kaj jen la sekvo! PaulP@diskkont 16:24, 15 Maj. 2013 (UTC)

Ŝablono-Diskuto:Informkesto flugkompanio[redakti fonton]

Sal Reneeto, mi petas vian helpon/konsilon. Vidu fine de Ŝablono-Diskuto:Informkesto flugkompanio. Se mi ĝuste komprenas, roboto devus korekti ĉiujn lokojn, kie la erara etikedo aperas, samtempe kun la korekto de la ŝablono, ĉu? Aŭ ĉu estas pli simpla vojo? Dankon! PaulP@diskkont 11:41, 18 Maj. 2013 (UTC)

Kategorioj[redakti fonton]

Mi intencis skribi "foriginta" (alia eraro). Dankon pro la korekto. Kaj vi ja pravas, mi ne povas forigi kategoriojn: mi volis almenaŭ revizii la faritaĵon por ripari la eraron kiel eble plej bone kaj rapide; mi lasis tion kiel tasko en atendo. Mi estas uzanto jam delonge kaj mi bone scias uzi Vikipedion. Mi bone konas la normojn kaj funkciadon. Se mi faras eraron mi poste korektas ĝin. Amike.--Pangea (diskuto) 11:57, 27 Maj. 2013 (UTC)

LuaModuleDoc[redakti fonton]

Hallo,

die erste Serie zu LuaModuleDoc habe ich mal kopiert. Das Modul müsste noch gesichtet werden, und Übersetzungen wären nachzupolieren:

Jetzt erstmal die arbeitenden Codes; die Dokus magst du dir selbst im aktuellen Stand zusammensuchen, dafür ist es mir zu spät/früh.

Ĝis --PerfektesChaos (diskuto) 23:11, 15 Jun. 2013 (UTC) ~

Burokratoj[redakti fonton]

Kara Tlustulimu, vidu tion: Diskutejo. Amike DidiWeidmann (diskuto) 10:04, 17 Jun. 2013 (UTC)

Pri ŝablonoj "informkesto registaro" kaj "Ordigo"[redakti fonton]

Bonvolu lasi al mi la tempon por provi tiujn ŝablonojn, kiuj estas uzataj en la paĝo "registaro de Jean-Marc Ayrault (2-a)" antaŭ ol dokumenti ilin. Tion mi faros! mi promesas!--Xian (diskuto) 15:19, 21 Jun. 2013 (UTC)

Pri ŝablono "informkesto organizaĵo"[redakti fonton]

Mi uzis tiun ŝablonon por krei la paĝon pri "Ministerio pri eksteraj aferoj (Francio)". Mi aldonis la parametrojn "elstaruloj" kaj "elstaruloj_tipo" por indiki la gravajn personojn ligitajn al la organizaĵo, kutime pasintaj estroj. Ankaŭ la parametro "fondintoj" estus utila. Sed mia problemo estas la parametro "mapo", ĉar kia ĝi estas, ĝi ne ebligas kiel la ŝablono "geokesto" vidigi la situon de la sidejo en lando aŭ urbo. Ĉu ne eblas aldoni la solvon de geokesto kiel alternativan solvon por lokigo en "informkesto organizaĵo"? Antaŭdankon, --Xian (diskuto) 13:12, 25 Jun. 2013 (UTC)

Saluton, Xian. La solvo de {{Geokesto}} bezonas apartajn helpajn ŝablonojn por ĉiuj landoj kaj regionoj. Ĝi kun la aktuala kodo ne povas uzi la kutimajn landajn kaj regionajn ŝablonojn de {{situo sur mapo}}. Tial mi ne volas aranĝi nek aranĝos aldonon laŭ {{geokesto}}, sed alia maniero. Vidu ankaŭ Projekto:Geografiaj koordinatoj/Helpo/Informkestoj. Do, mi tre malrekomendas eĉ la uzadon de {{geokesto}}, ĉar ĝi estas terure malbone traktebla ŝablono, kaj dum uzado kaj dum flegado de ĝia kodo. Bedaŭrinde ĝia kreinto jam forkuris el la esperanta vikipedio, eble li tre malfacile eltenis kritikon. --Tlustulimu (diskuto) 13:18, 25 Jun. 2013 (UTC)
(+) Ĉu mi faru aldonon laŭ mia kutima maniero, kiel jam videblas en {{informkesto insulo}}, {{informkesto insularo}}, {{informkesto atolo}} kaj multaj aliaj? --Tlustulimu (diskuto) 13:20, 25 Jun. 2013 (UTC)
(+) Tio ŝajnas al mi kontentiga solvo do vi povas fari. Pri paĝo por ministerio la ŝablono "informkesto organizaĵo" ŝajnas al mi pli taŭga ol "informkesto registaro" ĉar ne temas pri similaj aferoj. --Xian (diskuto) 14:39, 25 Jun. 2013 (UTC)
Dankon la ŝablonon!--Crosstor (diskuto) 05:49, 26 Jun. 2013 (UTC)

Saluton. La erara kaj forigenda estas Kreado de Portalo:Pedofilio/Citaĵo/2013-07. Ĉiujn paĝojn kun "2013" kaj "2014" en la titolo oni devos forigi, sed unue mi devas transferi la enhavon al la novaj (nur kun la monato, sen jaro). Estas ankaŭ paĝoj nomataj "Portalo:Intro" kaj simile, ankaŭ forigendaj, ĉar fine mi ne uzos ilin.--Pangea (diskuto) 15:29, 3 Jul. 2013 (UTC)

Mi ne bone legis: jes ja, vi pravas, tiu ĉi nomo estas ankaŭ erara. La korekta estas "Portalo:Pedofilio/Citaĵo/07".--Pangea (diskuto) 15:41, 3 Jul. 2013 (UTC)

Saluton. Ĉu vi scipovus aranĝi la ligilojn al Komunejo, Vikifontaro, Vikicitaro kaj Vikivortao de la sekcio "Pedofilio en aliaj Vikiprojektoj" por ke ili konduku al la Esperantaj versioj de tiuj projektoj, kie ekzistas enhavoj pri la temo en Esperanto? Nun ili kondukas al la anglaj versioj ĉar mi ne scipovas fari tion.--Pangea (diskuto) 20:55, 4 Jul. 2013 (UTC)

Agrablajn feriojn![redakti fonton]

Jes, mi provos teni la ŝipon flosanta :-) PaulP@diskkont 17:02, 19 Jul. 2013 (UTC)

Vikivojaĝo[redakti fonton]

Saluton. Mi estas Ebe123 kaj mi ŝatus demandi favoron. Mi ŝatus la sitenotice por reklami la Vikivojaĝo en Esperanto de kiu estas ĉe incubator:Wy/eo. Vi ankaŭ povas kontribui al la projekto. Mi vere ŝatas vian helpon. Dankon.

Ebe123 (diskuto | kontribuoj) Ebe123 (diskuto) 03:04, 5 Aŭg. 2013 (UTC)

Vivtempo[redakti fonton]

Dankon! Mi ne konis la ŝablonon {{vivtempo}}.--Morel (diskuto) 12:36, 18 Aŭg. 2013 (UTC)

Ne dankinde. :-) --Tlustulimu (diskuto) 12:54, 18 Aŭg. 2013 (UTC)

Saluton, Tlustulimu! Mi kreis la ŝablonon laŭ via klara informo sentita al mi antaŭe. Se vi ne ŝatus la tekston, bonvolu ŝanĝi ĝin. Dankon,--Salatonbv (diskuto) 03:03, 31 Aŭg. 2013 (UTC)

Ŝablono:Situo sur mapo Francio Franĉ-Konteo[redakti fonton]

Saluton, Tlustulimu! Estas bone. Tio helpas min multe. Dankon! --pino (diskuto) 11:03, 5 Sep. 2013 (UTC)

Traduko de la franca ŝablono:
{{Sommaire compact}}
[redakti fonton]

Tiu ŝablono ebligas videbligi unulinian enhavtabelon kun ĉiuj alfabetaj literoj anstataŭ vertikalan tiel : Supre A B C D E F G...

Mi deziras uzi ĝin multfoje en "Blazonaro de la komunumoj de Côtes-d'Armor", kiam la unua litero de nomo de komunumo komenciĝas per malsama litero.

Mi jam tradukis multajn ŝablonojn, sed mi ne kapablas traduki tiun ĉar tiu uzas variablojn kia "préfixe" kiu ne estas inter la parametroj de la ŝablono. Kie mi povas trovi la esperantan nomon de tiuj neparametraj variabloj aŭ ĉu vi povas traduki ĝin. Antaŭdankon, --Xian (diskuto) 08:16, 16 Sep. 2013 (UTC)

wikEd translation[redakti fonton]

Hi Tlustulimu,

I have updated your wikEd translation to the current version (0.9.119c). It would be great if you could find the time to translate the new additions into English. Please let me know here if you have any questions or suggestions.

Thanks in advance, Cacycle (talk) 14:03, 8 October 2013 (UTC)

Saluton Tlustulimu, en Parizo estas 20 arondismentoj, oni vidus nur 16 en informkesto. Mi rigardis en ŝablono geokesto estas parto, parto1 ... ĝis parto40. Ĉu vi komprenas la eraron? Antaŭdankon! --pino (diskuto) 17:54, 9 Okt. 2013 (UTC)

Saluton, Pino. Mi foje jam provis korekti tian fuŝon. Sed bedaŭrinde tio okazis eble en 2011, tiel ke mi ne plu memoras, kion mi kiel provis. Do, mi ne rapide povos helpi. Krome en 2011 aliaj uzantoj intermiksis ĉe la ŝablonaĉo {{Geokesto}}, kio tutcerte plikomplikigas la aferon. --Tlustulimu (diskuto) 18:33, 9 Okt. 2013 (UTC)
Bonŝance mi ĵus retrovis la solvon el 2012. Ĝi troviĝas en unu el la helpaj ŝablonoj, nome {{Geokesto2 listo faldo}}. Mi esperas, ke ne estas iu kromefiko de la ŝanĝo. --Tlustulimu (diskuto) 18:58, 9 Okt. 2013 (UTC)
(+) Se vi rimarkas iun ajn kromefikon de la korekto, bonvolu informi min unue antaŭ ol vi mem provus ion korekti.
{{Geokesto}} estas unu el la plej kompleksaj ŝablonoj en nia vikipedio. Bedaŭrinde mi ne proponis forigon de ĝia praulo en 2008 pro manko de tempo. Alie mi ne devus okupiĝi pri ĝi. La ĉefaj kreintoj de ĝi intertempe eĉ foriris el la vikipedio. :-| --Tlustulimu (diskuto) 18:58, 9 Okt. 2013 (UTC)
Funkcias, dankon multe! Geokesto estas certe malfacila kaj ankaŭ kompleta kaj internacia do utila por nia internacia lingvo. Amike. --pino (diskuto) 07:40, 10 Okt. 2013 (UTC)

Saluton, Pino. Mi ne skribis, ke {{geokesto}} estus kompleta. Mi ja skribis, ke ĝi estas kompleksa. Do, ne miksu la vortojn "komleta" kaj "kompleksa". Ambaŭ havas malsamajn signifojn. --Tlustulimu (diskuto) 10:32, 20 Nov. 2013 (UTC)

Saluton, Tlustulimu. Jes vi pravas {{geokesto}} estas ege komplekse sed por kontribuantoj ĝi estas utila kaj kompleta. Ĝi permesas ekzemple labori kun la samaj iloj kaj en Afriko kaj en Eŭropo, kaj por kastelo kaj por urbo .... Amike. --pino (diskuto) 12:02, 20 Nov. 2013 (UTC)

Dosiero:Knabino kun banto.jpeg[redakti fonton]

Saluton, mi tuj aldonos la informojn al la bildo. --Verdulo (diskuto) 19:44, 21 Nov. 2013 (UTC)

Jes, bonvolu forigi ĝin la nomo estas malĝusta. --Verdulo (diskuto) 19:51, 21 Nov. 2013 (UTC)
Dankon pro via helpo! --Verdulo (diskuto) 20:02, 21 Nov. 2013 (UTC)
Bedaŭrinde mi ne trovis artikolon pri banto en la nederlandlingva vikio. La nederlanda nomo cetere estas "strik". --Verdulo (diskuto) 19:22, 22 Nov. 2013 (UTC)
Dankon pro la peno!--Verdulo (diskuto) 19:35, 22 Nov. 2013 (UTC)

Bildo de Ivorezeano[redakti fonton]

Saluton al vi, kaj dankojn.. pri la bretonakrakeno.jpg mi iom perdiĝis ene de kopirajtaj informoj kaj ŝablonoj... Mi estas tre tre kelkfoja uzanto amatoreca, se konfesi.. Mi forigis, remetis la plenan liberecon pri uzo de ĉi fotaĵo hejma..Do: Tuta rajto uzi la fotaĵon ĝentile sed ne devige indikante la farinton... Kiel ekuzanto iom labirintas la tuta vikipedia regularo.

Kaj verŝajne ankaŭ poro uzo en diskuto! -- Uzanto:ivorezeano:ivorezeano

Kartavado[redakti fonton]

Mi volis tion fari, sed Kani estis pli rapida. Mi ne povis alligi la Parta vida malkapablon el teĥnikaj kialoj. Koracio (diskuto) 18:04, 22 Dec. 2013 (UTC)

Nazala parolo[redakti fonton]

Mi ne povis aldoni la Nazala parolon al Wikidata. Koracio (diskuto) 19:11, 22 Dec. 2013 (UTC)

Saluton, Koracio. Ĉu mi faru tion por vi? Se jes, ĉu tio estas la rilata hungara artikolo? --Tlustulimu (diskuto) 19:17, 22 Dec. 2013 (UTC)
Nun denove estas la sama problemo kiel ĉe Kartavado, nome ke en Vikidatumoj estas du grupoj de rilataj artikoloj, nome d:Q1225995 (nur la hungara) kaj d:Q1965566 (7 lingvoj). Ĉu ili estu kombinataj? --Tlustulimu (diskuto) 19:24, 22 Dec. 2013 (UTC)
Denove Kani ligis kun alia grupo de vikipedioj. Sed mi intertempe miksis la tri grupojn, tiel ke la Vikidatumoj nun troviĝas sub d:Q1225995. La hungara vikidatuma ero estis la plej malnova kaj tial mi uzis ĝin. Espereble tio estas en ordo. Se ne, bonvolu skribi la kialon ĉi tien, precipe se vi ne bone scias, kiel aranĝi ion ĉe Vikidatumoj. --Tlustulimu (diskuto) 15:15, 23 Dec. 2013 (UTC)

Ambaŭ rilatoj estas ĝustaj. Feliĉan Kristnaskon! Koracio (diskuto) 15:31, 24 Dec. 2013 (UTC)

Bildo: "La tirano..."[redakti fonton]

Mi ricevis skriban permeson, sed vi parolas pri "licenco"; ĉu sufiĉos, ke iu mesaĝas, donante permeson, por ke la licenco efektiviĝu ? --Petrochibleur (diskuto) 10:33, 28 Dec. 2013 (UTC)