Uzanto-Diskuto:Yvesn/Arkivo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton Yves, Ĉu vi rimarkis mian reagon al via mesaĝo? Ĝi troviĝas do en mia diskut-paĝo.

Mi volas atentigi al vi ke iuj vikipediistoj malkonsentas kun vi pri la valoro de kontribuo via. Estas "peto pro forigo" por la artikolo pri Veerle. Mi tamen devas konjekti pri la kialo ĉar mankas motivigo.

Iom da serĉado: gebruiker:Londenp unue markis la nl-artikolon pri Veerle por forigo. Poste vikipediisto:Umberto sekvis la ekzemplon kaj donis rimarkon pri la eo-artikolo Poste vikipediisto:Razilklingo efektive markis la eo-artikolon por forigo. Tamen vi, laŭ mi, povos trovi ekzemplojn kaj argumentojn por "defendi" la ekzistorajton de via kontribuo (komparu la propran artikolon de gebruiker:Londenp ktp.)

Mia starpunkto estas jena: oni prefere ne enmetu tro da varieblaj faktoj, ĉar poste necesas multe ĝisdatigi (oni facile forgesas). Mi ekzemple ne mencias pri mia nuntempa laborejo ĉar mi jam scias ke mi baldaŭ transiros al alia.

Amike, Biciklanto 2005.07.07-20:56(UTC)

Ĉar Biciklanto mencias mian nomon, mi volas precizigi, ke mi ne "sekvis la ekzemplon", sed nur menciis, ke la intervikia ligilo al la nederlandlingva artikolo pri Veerle SWARTEBROEKX eble baldaŭ ne plu ekzistos, ĉar ĝi estas markita por forigo.
Mi estas tiuteme iom en konflikto. La "seriozaj" vikipedioj (da kiuj ekzistas eble nur deko) insistas, ke nur personoj de pli ol regioneta signifo havu artikolon, kaj ili estas tre delikatsentaj, se iu enmetas artikolon pri si mem aŭ pri siaj amikoj. Nu certe la "nomenklatura" (funkciularo) de la E-movado havas por ni grandan signifon, sed por la resto de la mondo ne. La hamleta demando do estas: ĉu ni volas servi al niaj (gravaj!) celoj, aŭ ĉu ni volas impresi la ceteran mondon per nia seriozeco – aŭ (terure!) ĉu ni volas kompromison?
Mi ne scias, sed la demando estas grava. Eble kompromiso povus konsisti en speciala sintakso (ekz: "EMovado/xx YY")?
Sincere, Umberto 7. Jul 2005 21:50 (UTC)

pri mia kontribuo Veerle SWARTEBROEKX[redakti fonton]

Saluton karaj,

Mi konsentas ke la artikolo pri Veerle (kaj Anuschka DE COSTER) ne estas enciklopedia kaj do oni ĝin forigu. Nur mi demandis min: ĉu iel mi povas tion mem fari?

amike,

Yves

Saluton, Yves,
ordinaraj uzuloj kiaj vi kaj mi ne povas forigi artikolon (kaj tio estus tre bona, alie rezultus kaoso). Vi povas tamen
  • meti en la artikolon la ŝablonon {{forigu}}
  • enskribi la artikolon en la liston VP:Forigendaj artikoloj
  • en urĝaj kazoj (tie ĉi ne, mi opinias) malplenigi la artikolon
Sincere, Umberto 11:38, 10. Jul 2005 (UTC)

Demando pri Ghislenghien[redakti fonton]

Saluton, Yves,

mi iomete poluris vian artikolon pri Ghislenghien, sed unu frazo estas al mi neklara:

  • "Tri tagoj post la katastrofo estis nacia funebra tago"

Mi supozas, ke estas gramatika neklaraĵo en la frazo, sed ekzistas du diversaj interpretoj:

  1. "Tri tagoj post la katastrofo estis naciaj funebraj tagoj" (do tri funebraj tagoj tuj post la eksplodo)
  2. "Tri tagojn post la katastrofo estis nacia funebra tago" (do unu funebra tago, post paso de du tagoj)

Mi provizore metis la unuan version. Ĉu vi posedas la necesan informon kaj povas klarigi?

Viki-kolege kaj amike, Umberto 12:32, 30. Jul 2005 (UTC)

pri Ghislenghien[redakti fonton]

okazis nur unu funebra tago post tri tagoj; mi adaptis. Dankon pro la atentigo.

Mi miregas: ĉu Ĉeĥio estas Tŝetŝenio[redakti fonton]

Yvesn, de kiam Ĉeĥio estas Tŝetŝenio??? Mi miregas!!! Tiel ĉi vi nomis Ĉeĥion en artikolo pri Bielsko-Biala Petro 24. Sep. 2005 16:37 (UTC)

Kial "procezilo"[redakti fonton]

Saluton, Yves NEVELSTEEN! Mi tre ĝojas, ke dank' al vi operas novaj kaj interesaj artikoloj pri komputiloj. Bedaŭrinde nemultas homoj, kiu verkas pri la temo. Tamen min interesas, kial vi uzas vorton procezilo. Iam mi esploris kaj trovis, ke vorto procesoro estas multe pli ofte uzata.--P.Fiŝo 12:32, 6. Okt 2006 (UTC)

Dankon, estas interese. Bonvolu rigardi disputon pri procesoro en mia "Vikipediista diskuto", ni multe parolis pri la temo--P.Fiŝo 13:00, 9. Okt 2006 (UTC)

Instruistigi[redakti fonton]

Dankon al vi por la propono, sed vi scias ke mi estas en Barato kaj mi ne scias se vi havos la tempon por kontribui aŭ paroli esperante. Sed mi bonvolas estis korektita por vin. --Jonathaneo 07:37, 17. Nov 2006 (UTC)

Saluton. Dankon al vi. Mistiline 16:07, 11. Dec 2006 (UTC)

Vidu [1].

Ĉu iuj el ties paĝoj enhavas ion konservindan, aŭ ĉu ili estas ĉiuj forigindaj? (Mi ne parolas la nederlandan.)

Sok Na Men Sui Lui 14:08, 15. Dec 2006 (UTC)

Bv. kiel eble plej rapide forigi tiujn artikolojn; estas sensencaĵoj.

Amike,

Yves Nevelsteen 14:15, 15. Dec 2006 (UTC)

Dankon pro la klarigo, sed nur administranto povas forigi ilin. Tamen mi aldonos {{forigu}} al ĉiuj por atentigi la administrantojn. Sok Na Men Sui Lui 14:18, 15. Dec 2006 (UTC)

CC komiksoj[redakti fonton]

Kion vi pensas pri la tradukon?: http://liberaprogramo.org/index.php?option=com_openwiki&Itemid=26&id=tradukado:cc_komiksoj

Certere, mi pensas ke vi prava ne tradukis Creative Commons al krea komunaĵo en la oficiala retejo. Sed mi pensas ke esperantuje ili nomiĝu: KK permesiloj, ktp...

Vidu ankaŭ: http://www.dejo.dk/agado/novajxujo/esperantlingvaj/krea-komunajo

Amike Denizo 16:04, 12. Mar 2007 (UTC)

Pardono, mi forgesis gratuli al vi pro la tre grava laboro vi faris por ni esperantistoj. Tio certe menciindas al aliaj esperantistoj. Tial mi ankaŭ helpetis kaj verkis artikolon pri CC ĉe DEJO.dk (ligilo supre)
Mi esperas ke mi iam povas kunlabori kun vi pri sama grava tradukprojekto.
Vi skribis: "Mi serĉas kunlaborantojn por provlegi mian traduklaboron kaj respondon al kelkaj praktikaj demandoj."
Do mi aldonas ĉar mi leĝis kelkaj el viaj tradukitaj tekstoj, vi uzis "leĝa kodo" ekz. tie ĉi "Leĝa kodo por advokatoj" kiu usone estas "Lawyer-Readable Legal Code".
Mi opinias ke ĝi estas "teksto" kaj ne kodo. Do "leĝa teksto por advokatoj" pli bonas ĉu ne? Alie, ĉu fakte estas "leĝa"? Laŭ mi advokatoj ne povas fari leĝoj, do ĝi fakte povus nomiĝi "leĝteknika teksto" aŭ "leĝfaka teksto" aŭ "faka teksto por advokatoj (kaj juĝuloj)". --Denizo 17:08, 12. Mar 2007 (UTC)