Anglalingva Karibio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
British West-Indies aŭ anglalingva Karibio
Road Town, Tortola.

Karibio anglalingva (angle British West IndiesCommonwealth Caribbean) estas la kolektiva nomo por ĉiuj insuloj en Karibio, kiuj estas aŭ estis kolonioj de la Brita Imperio ( Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando) [1] [2]. La esprimo ankaŭ rilatas al la britaj teritorioj sur la kontinento en la sudamerika areo: Brita Honduro kaj Brita Gujano (kaj la Miskita Marbordo).

Terminologio[redakti | redakti fonton]

La termino Karibio anglalingva estas uzata por referenci al la koloniigitaj Okcidentaj Indioj, kie la angla estas plejparte parolata. Karibio anglalingva estas preferata termino al tiu de Brita KaribioBritaj Karibiaj Insuloj, ĉar plejparto de la teritorioj estas nuntempe sendependaj nacioj. La nomoj "Britaj Karibiaj Insuloj" aŭ "Brita Karibio" tial iom post iom ne plu estis uzataj en la 20-a jarcento.

Sendependaj ŝtatoj[redakti | redakti fonton]

Nuntempe la plej multaj el la insuloj kaj teritorioj, inkluzive ĉiujn pli grandajn, estas nun laŭleĝe sendependaj landoj, kvankam kun proksima politika kaj komerca rilatoj kun Britio.

Ĉi tiuj landoj apartenas al multaj internaciaj forumoj kiel la Organizo de Amerikaj Ŝtatoj , la Asocio de Karibaj Ŝtatoj , la Monda Komerca Organizo , la Unuiĝintaj Nacioj , la Kariba Komunumo , la Komunumo de Nacioj.kaj la Kariba Disvolva Banko , inter aliaj. La ceteraj (la plej malgrandaj) estas Britaj Transmaraj Teritorioj . Tamen la termino ankoraŭ estas uzata por indiki ĉi tiujn lastajn britajn insulajn teritoriojn en Karibio, kiel ekzemple Kajmana Insularo .

La sendependaj ŝtatoj estas nuntempe (dato de sendependeco, se entute, inter krampoj):

Britaj teritorioj[redakti | redakti fonton]

Teritorioj kiuj restis britaj teritorioj estas:

Federacio de Karibiaj Insuloj[redakti | redakti fonton]

La Federacio de Karibiaj Insuloj (ankaŭ nomata aŭ Okcidentaj Antiloj) estis mallongdaŭra federacio, kiu ekzistis de la 3-a de januaro 1958 ĝis la 31-a de majo 1962. Ĝi konsistis el pluraj karibiaj kolonioj de Britio.

Inter 1958 kaj 1962, ĉiuj insulaj teritorioj, krom la Britaj Virgulininsuloj, Bahamoj, Brita Honduro kaj Brita Gujano, estis organizitaj en la Federacio de Karibiaj Insuloj. La celo de la Federacio estis krei politikan unuiĝon, kiu sendependiĝus de Britio kiel ununura ŝtato, eble simila al la Aŭstralia Federacio, aŭ kanada konfederacio. Sed la Federacio kolapsis pro internaj politikaj konfliktoj antaŭ ol ĝi povus disvolviĝi.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]