Uzanto:A.R. Mamduhi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mia nomo estas Ahmad Reza Mamduhi. Mi naskiĝis en 1960. Mi eklernis Esperanton 16- aŭ 17-jaraĝe ĉefe helpe de anglalingvaj memlernolibroj kaj vortaroj. Ankoraŭ mi havas ilin ĉemane: Step by Step in Esperanto kaj Esperanto-English Dictionary, ambaŭ far s-ano Montagu C. BUTLER kaj Esperanto Dictionary far d-ro John C. WELLS. Ankaŭ A Beginner's Course of Esperanto (ABC of Esperanto), far s-ano William John Downes. Ĉiujn ilin alportis por mi mia patro dum siaj vizitoj al Anglio tiam.

Pasas nur kelkaj tagoj ke mi serioze atentis pri Vikipedio. Kiel unuan kontribuaĵon, mi jam preparis mian artikolon pri Rumi kaj enmetis ĝin en la Vikipedion. Ĝin mi estis verkinta por la 5a n-ro de Irana Esperantisto (aŭtuno 2003), du-lingva internacia revuo en la persa kaj Esperanto pri kulturo. Ĝi presiĝas en Teherano kaj eble estas la nura E-revuo, kiun oni povas aĉeti land-skale de gazet-vendejoj (-kioskoj).

Mi kredas ke la Vikipedio havas potencialon por allogi multajn homojn al Esperanto: se ni, la E-istaro, riĉigu ĝin tiel multe, ke ekzistu en ĝi valoraj respondoj al onies plej-serĉataj demandoj, oni certe elspezus sufiĉe por lerni E-on kaj utiligivi la Vikipedion. Esperante tiun tagon, ni pliigu kontribuaĵojn kvante kaj kvalite!