Uzanto:Alaudo/Marksismo-malnova

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Marksismo estis origine scienca metodaro kiun Karl Marx kaj Friedrich Engels evoluigis kaj aplikis en historiscienco, filozofio, sociologio, ekonomiko kaj pliaj fakoj. Poste la nocion oni aplikis al ĉiu aŭtoro aŭ politikisto, kiu estis influita de Marx aŭ asertis agi en lia tradicio.

La Kapitalo, ĉefverko de Karl Marx

Enhavo:

  • Teorio pri socio komunismo
  • Historia materiismo
  • Filozofio: dialektika materiismo

EdE-M

Marksismo - kiel universala scienca filozofio, bazita sur principoj de dialektika materialismo, celanta revolucian rekonstruon de la tuta homar-socio kaj starigon de nova tutmonda senklasa kaj sennacia sociordo - liveras solidan teorian bazon por la ideo de L. I. En la verkoj de la kreintoj de marksismo - K. Marx kaj F. Engels - oni povas trovi multajn eldiraĵojn pri la lingvo, ĝia deveno kaj evoluo, kaj ankaŭ gravajn argumentojn pruvantajn necesecon de L.I. En siaj verkoj „La rolo de laboro en procedo de homiĝo de simio“ kaj „Deveno de familio, privata posedaĵo kaj ŝtato“ Engels detale analizis la kondiĉojn, en kiuj kreiĝis kaj evoluis la homa lingvo. En sia komuna verko „Germana ideologio“ Marx kaj Engels skribis: „La lingvo estas same antikva kiel ankaŭ la konscio; la lingvo do estas ĝuste la praktika, ekzistanta ankaŭ por aliaj homoj kaj nur per tio ekzistanta ankaŭ por mi mem reala konscio; kaj simile al la konscio, la lingvo aperas nur el Dezono, el la insista bezono rilati kun la aliaj homoj... La lingvo estas produkto de gento... En ĉiu moderna progresinta lingvo la originale memstara idiomo superiĝis ĝis nacia lingvo, parte pro historia evoluado de lingvo el preta materialo kiel en la romanaj kaj ĝermanaj lingvoj, parte pro interkruciĝo kaj kunmiksiĝo de lingvoj, kiel en la angla, parte pro kuncentriĝo de dialektoj en unu nacia lingvo kondiĉita de l' ekonomia kaj politika kuncentriĝo. Estas memkompreneble, ke en sia tempo la individuoj plene prenos sub sian kontrolon ankaŭ ĉi tiun produkton de la gento.“ Koncerne al la L I., el tiuj ĉi marksismaj tezoj logike konsekvencas ke: 1. la bezono pri int. rilatoj naskas ankaŭ la bezonon pri L. I., 2. la interkruciĝo kaj kunmiksiĝo de lingvoj estas tute natura kaj historie pravigita bazo por L. I. kaj 3. la estonta L I. devas kreiĝi ne spontanee, sed sub plena konscia kontrolo de la homoj, t. e. ĝi devas esti arte organizita konforme al aktuala stadio de konomia kaj politika strukturo de la homa scio.

En unu el siaj leteroj al Marx, Engels skribis: „Por Weitling estas malfeliĉo, ke li ne konas persan lingvon: li trovus en ,ĝi langue universelle aute trouvée' (tute pretan universalan lingvon)“. Ankaŭ Marx en sia antaŭarolo por „Mizereco de la filozofio“ skribis: „La disĉipla verko de Proudon pri universala lingvo montras, kun kioma senceremonieco li kaptadis eĉ tiajn taskojn, por kies solvo mankis ĉe li la plej elementaj konoj“. Tiuj ĉi ambaŭ citaĵoj montras, ke Marx kaj Engels, ne kontraŭdirante problemon pri lingvo universala, konsideris ĝin tre serioza kaj postulis almenaŭ, ke la personoj dezirantaj solvi ĝin havu necesajn sciencajn konojn por tio.

Verŝajne kun konsento de Marx estis akceptita la sekvanta rezolucio de 2-a kongreso de Unua Laborista Internacio en Lausanne 1867: „La kongreso opinias, ke lingvo universala kaj reformo de ortografio estus universala bonfaro kaj forte akcelus unuecon kaj fratecon de la popoloj“.

Ankoraŭ pli grandan detaligon de lingva problemo laŭ la marksisma vidpunkto oni trovas en la verkoj de Lenin, pri la nacia problemo. Lenin skribis: „La lingvo estas la plej grava rimedo por interrilatado de la homoj. . . Neniun privilegion nek por iu nacio, nek por iu lingvo! Nek la plej etan ĝenon, nek la plej etan maljustaĵon por la nacia minorito - jen estas la principoj de laborista demokratio. . . La proletaro subtenas ĉion helpantan al foriĝo de la naciaj diferencoj, al falo de la naciaj interbaroj, ĉion farantan la rilatojn inter la nacioj ĉiam pli kaj pli densaj, ĉion kondukantan al kunfluiĝo de la nacioj. Agi alimaniere signifas ekstari en la flanko de reakcia naciema filistraro“. El tiuj ĉi tezoj de Lenin logike konsekvencas ke: 1) neniu nacia lingvo estas akceptebla kiel L.I., 2) estonte la nacioj devas kuniĝi „en supera unueco“ kun forigo de ĉiuj naciaj diferencoj, do devas ekesti unu tutmonda lingvo.

Karl Kautsky skribis en sia verko „Liberiĝo de la nacioj“. „Tre strange, sed ekzistas socialistoj, kiuj pasie batalas kontraŭ asimiligo de la nacioj kaj iliaj kulturoj. Ili opinias, ke kun malapero de diverseco inter la nacioj kaj lingvoj la mondo estus kondamnita al monotoneco kaj mensmizeriĝo. . . Sed oni ne devas bedaŭri pri malapero de multlingveco. . . Dividiĝo de la lingvoj malfortigis potencon de la homaro. Unuiĝo de la lingvoj signifus ĝian leviĝon ĝis la apogeo de potenco. Kontraŭstari tion estus reakcio. . .“

Precipe klaran, netan kaj precizan formuligon de la marksisma rilato al la lingvo universala oni trovas en la verkoj de Stalin. Kontraŭdirante la tezon de Kautsky pri eventualeco de germaniĝo de ĉeĥoj se venkus proleta revolucio en Germanlando kaj Aŭstrio en mezo de la pasinta jarcento, Stalin diris: „la naciaj diferencoj ne povas malaperi en la proksima periodo. . . ili devas resti ankoraŭ por longe eĉ post venko de proleta revolucio en tutmonda skalo. . . kiam la socialismo plifortikiĝos kaj enradikiĝos en la moraro, la naciaj lingvoj neeviteble devas kunfluiĝi en unu komunan lingvon, kiu certe estos nek rusa, nek germana, sed io nova. . . Oni devas ebligi al la naciaj kulturoj elevolui kaj disvolviĝi, elmontri ĉiujn siajn potencojn, por krei la kondiĉojn por ilia kunfluiĝo en unu komunan kulturon kun unu komuna lingvo. Plenflorado de la naciaj laŭforme kaj socialismaj laŭenhave kulturoj en kondiĉoj de la diktaturo de proletaro en unu lando por ilia kunfluiĝo en unu socialisman (kaj laŭforme kaj laŭenhave) kulturon en unu komuna lingvo, kiam la proletaro estos venkinta en la tuta mondo kaj la socialismo enradikiĝos en la moraro, - ĝuste en tio ĉi konsistas la dialektikeco de la leninista ekspono de la problemo pri nacia kulturo.“

La problemo pri helpa int. lingvo ĝis nun ne estas prezentita en la marksisma literaturo same klare kiom tiu pri la lingvo universala. Sed ĉiuj necesaj premisoj por ĝia pozitiva solvo logike konsekvencas el la supre eksponitaj tezoj: la neevitebla plua disflorado de la naciaj lingvoj kaj la plua intensiviĝo de l' internaciaj ritatoj necesigas helpan int. lingvon (sen domaĝi al la estonta komuna lingvo tutmonda) ; samtempe la marksisma koncepto pri la lingvo antaŭdifinas la formon de L. I. (sur bazo de interkruciĝo, miksiĝo, kuncentrigo kaj plua progresigo de la lingvoj konforme al la moderna kulturnivelo de la homaro) kaj ankaŭ la manieron de ĝia kreo (konscia artefara reguligo).

Senpere pri E ĝis nun nur malmultaj aŭtoritatuloj de marksismo ion diris en definitiva maniero. Estas konataj favoraj mencioj pri E de la sekvantaj famaj komunistoj: L. Krasin, Sen Katajama, A. Lunaĉarskij, M. Gorkij, H. Barbusse, F. Kon k. a. La vidvino kaj fratino de Lenin asertas ke li negative rilatis al E., sed en la verkoj de L. tiu ĉi aserto trovas neniun konfirmon.

Multaj verkoj pri marksismo estas eldonitaj en E, parte de SAT („Komunista Manifesto“, „Kom. Dokumentaro“, „K. Marx, lia vivo kaj lia verko“), sed precipe de SEU kaj Ekrelo. N. NEKRASOV


La stumblo inter socialismo kaj lingvo internacia - grava eseo de Alberto Fernandez priskribas la negativan sintenon de ĉefaj teoriistoj pri Marksismo je la estonto de lingvo internacia.


Vidu ankaŭ jenon:[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]