Lera Borodickaja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lera Borodickaja
Persona informo
Naskiĝo 8-an de majo 1976 (1976-05-08) (47-jaraĝa)
en Mariupol
Lingvoj angla
Ŝtataneco Belorusio
Alma mater Universitato StanfordNordokcidenta Universitato
Okupo
Okupo psikologo • kognosciencisto • profesoro
TTT
Retejo http://lera.ucsd.edu
https://lera.ucsd.edu
vdr

Lera BorodickajaBoroditsky (ru: Лера Бородицкая - Valeriya Romanovna Boroditskaya, angle Lera Boroditsky (n. la 7-an de majo 1976, Minsko, Belorusa SSR [1]) estas usona psikolingvisto, specialisto pri kognoscienco, profesoro, esploristo pri lingvo kaj ekkono. Ŝi estas unu el la kunaŭtoroj de la teorio de lingvistika relativeco (hipotezo de Sapir-Whorf)[2]. Utne Reader nomis ŝin unu el 25 homoj, kies ideoj ŝanĝis la mondon[3].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis en Belorusio en juda familio, kiu elmigris al Usono en 1988 [4]. Kiam ŝi estis 12 jarojn maljuna, ŝia familio elmigris al Usono, kie ŝi lernis paroli la anglan kiel sia kvara lingvo.  Kiel adoleskanto, ŝi memoras pensi pri kiomgrade lingvo povas formi argumenton kaj troigi la diferencojn inter homoj[5].

Ŝi ricevis sian bakalaŭron en kognoscienco de Northwestern University en Evanston, Ilinojso. Ŝi tiam daŭriĝis siajn studojn en Universitato Stanford, kie ŝi ricevis la gradon de doktoro de filozofio (Ph.D.) en kogna psikologio. Poste, ankaŭ ĉe la Universitato Stanford, ŝi estis lektoro en la sekcio de psikologio, filozofio kaj lingvistiko. Post instruado ĉe MIT kaj Universitato Stanford, ŝi estis nomumita lektoro pri kognoscienco ĉe la Universitato de Kalifornio en San-Diego (UCSD) kaj redaktisto de la revuo Frontiers in Cultural Psychology[6].

Esplorlaboro[redakti | redakti fonton]

Ŝia esplorado kombinas komprenojn kaj metodojn de lingvistiko, psikologio, neŭroscienco, kaj antropologio.

Ŝiaj esploroj disponigis novajn sciojn pri la polemika demando ĉu la lingvo, kiun ni parolas, influas nian pensadon kaj percepton (la teorio de lingvistika relativeco), uzante konvinkajn ekzemplojn de translingvaj diferencoj en pensado kaj percepto kiuj rezultas el sintaksaj aŭ leksikaj diferencoj inter lingvoj. Ekzemple, en la angla la diferenco inter la vortoj "cup" (taso) kaj "glass" (glaso) baziĝas sur la materialo, el kiu la objekto estas farita, dum en la rusa la diferencon determinas la formo de la objekto [7]. Ŝiaj raportoj kaj prelegoj influis esplorojn en psikologio, filozofio kaj lingvistiko; ili disponigis indicon kaj faktojn en opozicio al la komuna kredo ke homa percepto estas plejparte universala kaj sendependa de lingvo kaj kulturo[7].

Krom scienca laboro, Boroditskaya ankaŭ faras popularsciencajn prelegojn por la ĝenerala publiko, ekzemple en TED-prelegoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Josh Landy with Lera Boroditsky on language and thought, arkivita el la originalo la 26-an de marto 2020.
  2. (en) Borodovsky Papers. lera.ucsd.edu, arkivita de la originalo, la 3-an de majo 2014.
  3. (en) 25 Visionaries Who Are Changing Your World in 2011 (25 viziuloj, kiuj ŝanĝas vian mondon en 2011), arkivita el la originalo la 26-an de marto 2020.
  4. (en) Lost in Translation,, arkivita de la originalo la 9-an de novembro 2019
  5. (en) Joan O’C. Hamilton, You Say Up, I Say Yesterday, Stanford Magazine, majo-junio 2010.
  6. (en) Cultural Psychology, journal.frontiersin.org
  7. 7,0 7,1 (en) How Language Seems To Shape One's View Of The World (Kiel lingvo ŝajnas fasoni Ia mondvidon), NPR.org, arkivita de la originalo, la 29-an de majo 2015

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Hipotezo de Sapir-Whorf (lingva relativeco)