Uzanto:Alzinous/provejo 3

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La centralisma ribelo de Barcelono (katalune: CamànciaJamància) estis progresema ribelo, kiu okazis en Barcelono inter septembro kaj novembro 1843.[1] La celo de la ribelo estis la registaro prezidita de Joaquín María López,[2] kiu devis restarigi ordon post la falo de generalo Baldomero Espartero. López rompis la interkonsentojn kun la Centra Estraro post la renverso de la Espartero-registaro kaj malobservis diversajn dispoziciojn de la konstitucio de 1837.[3]

La etoso de Barcelono post 1835[redakti | redakti fonton]

Ekde la ribeloj de 1835, la aŭtoritatoj, timante novajn sociajn eksplodojn, malpermesis ĉiam provon de asocio de la laborista klaso. Malgraŭ tio, la laboristoj ne bezonis nek la aprobon nek la malpermeson de iu ajn kaj ili organiziĝis kiel ili povis laŭ la naturaj leĝoj.[4] Fine en 1840 Reĝa Dekreto legalizis asociojn de laboristoj. En Barcelono, la unua hispana sindikato naskiĝis, la Reciproka Asocio de Laboristoj de la Kotona Industrio.[5]

Tiutempe la vivkvalito de la popolaj klasoj ene de la malnovaj muroj estis terura. Barcelono estis en la procezo de industriigo. En la stratoj de la malnova kvartalo kunvivis domoj kun metiejoj kaj fabrikoj. Senlaboreco kaj manko de sano kondamnis ekstreman senhavecon al la plej malriĉuloj; tiuj, kiuj havis postenojn, ricevis mizerajn salajrojn; tiuj, kiuj havis nenion, estis devigitaj fariĝi rekrutoj, ktp.[4]

Aliflanke, la burĝaro sukcesis fini la feŭdajn obstaklojn, kiuj malhelpis la urbana mezklaso riĉiĝi. Tamen impostoj kiel la nomataj burots, kiuj registris la produktojn, kiuj trairis la muron, ankoraŭ staris. Kiuj suferis la plej multajn el ĉi tiuj urbaj impostoj estis tiuj, kiuj havis la plej ĝustigitan salajron por garantii la postvivadon de sia familio.[4][5]

La ribelo de 1842[redakti | redakti fonton]

En novembro 1842 nova ribelo okazis. Ĉi-foje, la ellasilo estis la rifuzo de grupo da homoj pagi la taksonojn por iuj vinaj bekkruĉoj kiam ili revenis de pasigi la tagon ekster la urbo. La diskuto kun la gardistoj de la muro en la Portal de l'Àngel finiĝis kun unu detenita laboristo. Tuj oni organizis proteston antaŭ la Urbodomo, kie okazis konflikto kun la Armeo. Sur Strato Platería, furiozaj najbaroj, de la balkonoj, ĵetis ŝtonojn, pezajn objektojn, meblojn, ktp., al la soldatoj. La laborantaj homoj eksplodis kaj la tumulto disvastiĝis tra la urbo. Estis multaj militaj viktimoj.[4][5]

Post ĉi tiuj eventoj la trupo ekloĝis en Montjuic kaj en la Ciutadella.[4] La urba registaro estis organizita ĉirkaŭ Revolucia Estraro konsistanta el industriistoj kaj burĝoj, inkluzive de iu membro de la familio Güell. Ĉi tiu socia sektoro estis tiu, kiu direktis la Nacian Milicon, kiu rifuzis pafi kontraŭ la homoj. Tamen, tuj kiam la registaro minacis bombi la urbon el Montjuic, ĉi tiu liberala burĝaro ŝanĝis flankojn. La popularaj sektoroj kaj la laboristoj tiam formis sian propran milicon, la Patuleya, kiun la Estraro klopodis senarmigi ĉiam. En la fino la Estraro dissolvis kaj la ribelantoj formis Estraron de Malesperuloj.[5] Tiutempe Generalo Baldomero Espartero estis alveninta en la urbon. Espartero, postulis la senkondiĉan kapitulacon de la ribeluloj. Poste, Barcelono estis bombita dum pli ol 12 horoj la 3an de decembro. Dek naŭ civitanoj estis mortpafitaj.[4][5]

En majo 1843 la generalo Joan Prim i Prats stariĝis kontraŭ Espartero. La urbo subtenis lin kaj laŭdis lin kiam li eniris Barcelonon en junio de tiu jaro. Tamen en aŭgusto okazis alia multe pli longa kaj sanga tumulto ol la antaŭa. Ĝi estas la ribelo konata kiel Jamancia, de la kaló jamarkhamar, kiu signifas manĝi. Nomo, kiu baziĝis sur la kantoj de la ribeluloj, en kiuj ili minacis manĝi siajn klasajn malamikojn. Ankaŭ por la ĉefa motoro de la movado, malsato. Iuj koploj fariĝis tre popularaj, kiel la sekvajː

Ay, Ay, xin, xin, xin

Ripoza paella

Ay, Ay, xin, xin, xin

Al la paella la Prim.

Barcelono estis plena de barikadoj.

La milicianoj venis, plejparte, el la fabrikoj de Barcelono.

Ĉiuj potencoj estis en la manoj de la tiel nomata Supera Estraro.

La barcelona burĝaro konstituis armilan kaj defendan estraron en Gracia por helpi al la registaro disbatigi la amuzistojn.

Barcelono restis 81 tagojn kontraŭ la registaro.

Krom la barikadoj estis fama sed malsukcesa provo sturmi la fortikaĵon en la Ciutadella en oktobro.

Generalo Prim, kun la subteno de la burĝaro, bombardis Barcelonon denove el Ciutadella, Fort Pio, Don Carlos kaj Montjuic, kiel antaŭe faris Espartero.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. la Jamància | enciclopèdia.cat. Alirita 2019-09-14.
  2. Diccionario alfabético de Ministros. Alirita 2019-09-14.
  3. Bou Ros, Jordi (2004). «La Jamància: el naixement de l’última bullanga popular (juny-agost de 1843)». Barcelona Quaderns d'història (10): p. 171-186. Alirita 2019-09-14.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 Joaquim Sirera Riu. La Barcelona rebelde: guía de una ciudad silenciada. Octaedro, 2003. ISBN 978-84-8063-628-5.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 La Jamancia de 1843, cuando la burguesía dejó de ser revolucionaria (es-ES) (2016-03-27). Alirita 2019-09-14.