Uzanto:Christian Rivière/provejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Angèle
Angèle okaze de la Festivalo de Cannes 2019
Angèle okaze de la Festivalo de Cannes 2019
Bazaj informoj
Naskonomo Angèle Joséphine Aimée Van Laeken
Alie nomata Angèle
Naskiĝo 3-an de decembro 1995
en Uccle,  Belgio
Ĝenroj Franclingva kanzono, pop-muziko
Profesio Aŭtoro-komponisto-interpretisto, muzikisto, muzik-produktisto
Instrumentoj Voĉo, piano
Eldoninto Angèle VL, Initial Artist Services, Universal France
vdr

Angèle Van Laeken, alinomata Angèle, naskiĝinta la 3an de decembro 1995a en Uccle (Belgujo), estas belga aŭtoro-komponisto-interpretisto, muzikisto kaj muzik-produktisto.

Ŝia unua albumo, Brol, publikigita en oktobro 2018a kaj premiita kiel disko el diamanto, vendiĝis je pli ol 500 000 ekzempleroj, 11 monatojn post sia publikiĝo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Angèle Van Laeken naskiĝis la 3an de secembro 1995 en Uccle en Belgujo. Ŝi estas la filino de la kantisto Marka kaj de la aktorino Laurence Bibot (fondintoj de la duopo pop-rok-elektro Monsieur et Madame / Sinjoro kaj Sinjorino), kaj la fratino de la rep-muzikisto Roméo Elvis.

Ŝi kreskis en Linkebeek, en la suda ĉirkaŭ-urbo de Bruselo. Ŝia patro frue kuraĝigis ŝin ke ŝi lernu pian-ludon, kio kondukis ŝin al muzika kariero.

Angèle frekventis katolikan institucion kun rigora edukado, en kiu ŝi sentis sin fremda, antaŭ ol aliri la Lernejon Decroly, kun pedagogio inspirita de la nova edukado. La diversaj artaj opcioj de ĉi tiu duagrada lernejo ebligis al ŝi disvolviĝi kaj frekventi ĵaz-lernejon antaŭ ol partopreni la grupon de sia patro.

Muzika kariero[redakti | redakti fonton]

Angèle unuajn fojojn koncertis en trinkejoj de Bruselo.

Si famiĝis en 2016, interalie kantante titolon de Dick Annegarn : Bruxelles, sed ankaŭ tra mallongaj videaĵoj sur sia Instagram-konto en kiuj ŝi miksis kanton kaj humuron. Dum la jaro 2017a, ŝi kantis ĉe antaŭ-spektakloj de la franca-kubana duopo Ibeyi kaj de la belga rep-kantisto Damso, kiun ŝi krome akompanis en lia albumo Lithopédion.

Ŝia unua unukanzona disko, La Loi de Murphy, publikiĝis fine de 2017 kaj estis milionfoje vizitita ĉe YouTube. Dua unupeca disko, titolita Je veux tes yeux (Mi volas viajn okulojn), estis publikigita komence de 2018. Ambaŭ filmetoj estis verkitaj de la belga fotistino Charlotte Abramow.

En majo 2018a, ŝi unuafoje koncertis en Parizo en Trianon, akompanate de MC Solaar, per la titolo Victime de la mode (Viktimo de la modo), kaj sekve partoprenis grandajn somer-festivalojn en Belgujo, en Francujo kaj en Svisujo, ekzemple Les Ardentes, Dour, Garorock, Rock Werchter kaj precipe la festival des Vieilles Charrues (festivalo de la Malnovaj Plugiloj).

Angèle tiam produktis La Thune, sian trian unupecan diskon.

Ŝi sekve anoncis la publikigon de sia unua albumo Brol ĉe la marko Initial. Ĝiaj titoloj estis prezentataj en aŭgusto 2018a. La albumo estis publikigita la 5an de oktobro 2018a, samtempe kiel ŝia kvara unupeca disko, Tout oublier (Ĉion forgesi), duope kun ŝia frato, Roméo Elvis. Tiu ĉi albumo ricevis sukceson ekde la komenco, interalie ĉar Angèle aperis en diversaj francaj televidaj elsendoj, kiel Taratata la 27an de oktobro. En novembro 2018a, en intervjuo por la retejo de Télérama, ŝi asertis ke ŝi perceptas evidentan seks-diskriminacion en la muzikaj medioj, kaj konstatis ke iuj malfacile akceptas ke ŝi mem verkas, komponas kaj produktas siajn kanzonojn. La 5an de decembro 2018a, tiu albumo Brol estis proklamita disko el plateno, du monatojn post sia publikiĝo. Komence de septembro 2019a, ĝi estis proklamita disko el diamanto pro vendo de 500 000 albumoj.

La 14an de aprilo 2019a, Angèle malkovrigis la filmeton Balance ton quoi . Pro la dusenseco de la franclingva verbo « balancer » (ĉu denunci, ĉu alĵeti), estas malfacile traduki ĉi tiun titolon. Ĝi estas kaj aludo al la kampanjo « Balance ton porc » / « Denuncu vian porkon », kaj al la konsilinda memrega kaj ribelema reago de virino fronte al maskleca konduto : « Rebatu vian "kio ? "-n » kun la subdirita malestima signifo : « Kio ? » = « Kiu estas via problemo ? ».

La 15an de junio 2019a, ŝi partoprenis je La kanzono de la jaro elsendita sur TF1, dank’ al la sukceso de sia titolo Tout oublier (Ĉion forgesi). En aŭgusto 2019a, ŝi partoprenis la festivalon de la reĝo Arthur.

La 8an de septembro 2019a, ŝi diskonigis la filmeton de Flou (Malneta).

La 10an de oktobro 2019a, ŝi lanĉis novan kanzonon, Perdus (Perditaj). Ĝi aperas sur la reeldono de ŝia albumo Brol, titolita Brol, la suite (la sekvo).

La 8an de novembro 2019a, ŝi publikigis novan unupecan diskon, Oui ou non (Jes aŭ ne), kun humura filmeto pri la reklamado.

Filantropio[redakti | redakti fonton]

Tra sia muziko kaj siaj tekstoj, Angèle montras sin engaĝita kontraŭ la seksismo, notinde en sia kanzono Balance ton quoi, pri kiu ŝi faris video-filmeton kunlabore kun Charlotte Abramow kaj Ophélie Secq, kun la partopreno de Pierre Niney, Antoine Gouy kaj de Nikita Bellucci.

En majo 2019a, ŝi anoncis sian kunlaboron kun la fondaĵo KickCancer (asocio kiu aktivas kontraŭ la kancero ĉe infanoj kaj rikoltas monon okaze de alvokoj al projektoj aŭ okaze de mon-kolektaj kuradoj tiaj kiaj Run to Kick). Ŝi fariĝis ties ĉef-subtenanto por la jaro 2019 kaj partoprenis la kuradon la 29an de septembro 2019a.

Aliaj agadoj[redakti | redakti fonton]

Angèle donis sian voĉon al Gabby Gabby en la franclingva versio de la filmo Toy Story 4 publikigita en junio 2019a.

Okaze de la Festivalo de Cannes 2019, Angèle kantis « Sans toi » (Sen vi) omaĝe al la filmisto Agnès Varda kaj al la komponisto Michel Legrand.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

Albumo el studio[redakti | redakti fonton]

  • 2018 : Brol
  • 2019 : Brol, la sekvo (reeldono)

Unupecaj diskoj[redakti | redakti fonton]

Listo de la titoloj, kun rangoj en la klasado, vendo-kvantoj kaj mencioj
Titolo Jaro Plej bona rango Vendoj Mencioj Albumo

« — » indikas ke la titolo ne estis publikigita aŭ klasita en la lando.

Aliaj klasitaj kanzonoj[redakti | redakti fonton]

Listo de la titoloj, kun rangoj en la klasado, vendo-kvantoj kaj mencioj
Titolo Jaro Plej bona rango Vendoj Mencioj Albumo

Partoprenoj[redakti | redakti fonton]

Turneo[redakti | redakti fonton]

Tradukoj en Esperanton[redakti | redakti fonton]

Du tradukoj estas konataj en Esperanto, sed ne publikaj. Temas pri :

  • Nombreux / Multnombraj
  • Ta reine / Reĝino via