Uzanto:Etuardu/Cuddhura
Cuddhura | |||
---|---|---|---|
Kelkaj Cuddhura
| |||
Kuirarta klaso | bakaĵo | ||
Kie estas manĝata | Salento, Apulio (Italio) | ||
Ĉefaj ingrediencoj | Tritika faruno, ovo | ||
La cuddhura, ankaŭ nomata cuddhura cu l'oe, palomba, palummeddhra, panareddhra, puddhica cu l'oe estas tradicia paska bakaĵo de Salento, Apulio (Italio).
La vorto Cuddhura devenas el la malnovgreka κολλύρα, kollýra, kiu signifas "ronda" aŭ "spiralo", kaj la vorto puddhica devenas el la latina pollux, kiu signifas "ofertata [pano]".
La plado estas agnoskita kaj aldonita en la listo de tradiciaj agronutraĵoj (PAT) de la Ministrejo pri Agrikulturo de Italio[1]
- ↑ Diciannovesima revisione dell'elenco dei prodotti agroalimentari tradizionali (itale). Alirita 12an de decembro 2022.