Uzanto:Hans

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Hans Eo, kiu realnome nomiĝis Hans Welling, estis germana esperantisto kaj engaĝita radioamatoro. Li mortis la 6-an de novembro 2022.[1][2]


Mia uzanto-nomo nun estas Hans Eo 2015-10-18


Mi estas inĝeniero. Studis elektroteknikon, komunikad-teknikon en RWTH Aachen. Flankaj fakoj: ekonomio, laborscienco.

Hobioj: amatora radio, ventosurfado, velado, lingvoj.

Lingvoj
Mi ŝatas lingvojn.
Literaturo
Mi estas librovoranto.
Sciencfikcio
Mi ŝatas sciencfikcion.
Biciklo
Mi ŝatas bicikli.
Komputiko Komputiko
Mi estas gluata je mia komputila ekrano.
de
Dieser Benutzer spricht Deutsch als Muttersprache.
Vikipedio:Babel
eo
4
Ĉi tiu uzanto parolas Esperanton preskaŭ kiel denaskulo.
en
3
This user can communicate with a fluent level of English.
es
2
Este usuario puede contribuir con un nivel intermedio de español.
fr
2
Cette personne peut contribuer avec un niveau moyen en français.
it
1
Questo utente può contribuire con un italiano di livello elementare.
ja
1
この利用者は 簡単日本語 を話します。
nds
2
Ĉi tiu uzanto parolas la malaltgermanan lingvon je meza nivelo
la
1
Hic usuarius simplice latinitate contribuere potest.
nl
1
Deze gebruiker heeft elementaire kennis van het Nederlands.


Mi laboris en kompanioj germanaj, usona, japana. Por la lasta mi translokiĝis al Tokio kun mia edzino germana. Tie naskiĝis nia filo. Mi studis laŭ ebleco la japanan pens- kaj labor- manieron. Kaj la lingvon.

De Tokio mia grupo zorgis pri fabrikoj en diversaj aziaj landoj, klopodante uzi la plej malaltajn kostojn por salajroj kaj aliaj. Mi tre interesis pri sociaj aferoj, ekvilibro en internacia komerco.

Komento pri mia nivelo en angla lingvo.

Spertoj montris, ke tio ege dependas de miaj partneroj. Kun homoj el Oxford aŭ Boston mi povas tre flue komuniki, sen ofta demandado. Sed kun homoj el Londono tio ofte ne bone funkcias. Ili uzas alian elparolon, ili uzas slangajn esprimojn ktp. ktp. Same estas kun (kelkaj) homoj el Teksaso. Ĉe G.W. Bush dependas. Kelkfoje li parolas kiel Bostonulo (mi kredas, ke li studis je Harvard-Universitato). Sed aliafoje li malklare kaj rapide parolas, germane "er nuschelt". Mia suspekto estas, ke tio okazas precipe kiam io ĝena estas traktata.

Plej bona estas la anglalingva komuniko kun aliaj ne-angloj. Ni havas neŭtralan internacian akcenton. Ni tute ne uzas dialekton kaj slangon. Kaj ni uzas preskaŭ la samajn vortojn, kiujn ni lernis en la lernejo, do malpli ol 10 000 vortojn.

vikipediista hobio

korekto de akuzativoj. Mi kredas, ke Esperanto estas tre facila lingvo (malgraŭ oni povas laŭokaze dubi). Sed multaj de ni, eble plimulto, estas nur membakitaj E-istoj, aŭ ne havis perfektan instruiston. Ni bezonas pli bonajn lernolibrojn, akademiojn, ekzamenojn.

Por plibonigi la kvaliton de uzata Esperanto, UEA instigu aŭ organizu tiurilatajn projektojn:

  • komputila programo pri preserar-korekto
  • komputila programo kun almenaŭ baza kontrolo de gramatiko (akuzativoj, uzo de prepozicioj k.a.)
  • antaŭkongresaj kaj dumkongresaj lingvokursoj, senpagaj(!), por ke interesuloj (ekz. edzoj aŭ edzinoj) ne restu izolitaj
  • perfekta, aŭtomatigita apliko de Unikodo

komputiko

komento: mi enmetis la kesteton "komputiko" kiel ĝi estas. Ĝi bedaŭrinde ne havas la eblecon gradigi de 1 ĝis 4. Tial jen klarigo: mi ofte sidas antaŭ la komputilo. Sed ne estas amo inter ĝi kaj mi! Nian rilaton oni povas nomigi daŭran bataladon. Ĝi ne obeas min kaj mi trovas ĉiun eblan fuŝan butonpuŝon aŭ kaptiltruon kaj enfalas. Parto de la problemo ne estas la programoj mem sed ankaŭ ne bonaj instrutekstoj.

Referencoj