Uzanto:Ilana/Malnetoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En sia mesaĝo de la 30-a de julio de la 2014-a jaro la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon admonis[1]:

Ĉi-jare la Internacia Tago de Amikeco estas festata en tia tempo, kiam en multaj partoj de la mondo estas ĝeneraligitaj militoj, vastiĝas perforto kaj malfido. Homoj, kiuj antaŭe vivis en harmonio, trovas sin en konflikto kun siaj najbaroj; homoj, kiuj ne havas elekton krom vivi kune, trovas sin ĉiam pli malproksimaj unu de la alia.

Kio ajn estas la kaŭzo de malamikeco kaj armita perforto, kiom ajn potencaj estas la fortoj malantaŭ ili, la homa spirito povas esti multe pli forta. Nia sankta devo estas certigi ĝian triumfon.

En tiuj ĉi malfacilaj kaj neantaŭvideblaj tempoj estas ekstreme grave etendi manojn unu al la alia por preventi konfliktojn kaj meti la fortikan fundamenton de daŭra paco.

Okaze de la Internacio Tago de Amikeco ni rememoru pri tio, kio nin kunligas sendepende de raso, religio, sekso, seksorientiĝo aŭ limoj. Ni kultivu solidarecon kiel unueca homa familio sur nia unusola planeto. Ni aspiru al vera kaj fortika amikeco.
  1. Mesaĝo okaze de la Internacia Tago de Amikeco (ruse)