Uzanto:Jorge CAMACHO

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Uzanto:Jorge Camacho)
Vikipedio:Babel
es
Este usuario es un hablante nativo de español.
eo
4
Ĉi tiu uzanto parolas Esperanton preskaŭ kiel denaskulo.
en
3
This user can communicate with a fluent level of English.
fi
3
Tämä käyttäjä puhuu suomea erinomaisesti.
fr
3
Cette personne peut contribuer avec un niveau avancé de français.
pt
3
Este usuário pode contribuir com um nível avançado de português.
zh
1
該用戶能以基本中文進行交流。
该用户能以基本中文进行交流。
Kategorio:Vikipediistoj laŭ lingvo
Mi venas el Hispanio el loko nomata Madrido.
Mi loĝas en Tajvano en loko nomata Pingtongo.


Saluton,

Se iu deziras scii pli pri mi, bv legi ĉe Jorge Camacho kaj tie, alklakante ĉe la Eksteraj Ligoj, vi trovos retpaĝon kun mia foto.

Kaj jen miaj kontribuoj, se mi ne forgesis ensaluti.

Estas bone, ke nur unu jaron post lernado de esperanto, oni kuraĝas verki kaj redakti... eĉ enciklopedion! Sed, laŭ mi, oni devus bremsi sin iomete en kelkaj okazoj. Mi ne pretendas esti lingva puristo, sed ĉu oni ne povas jen kaj jen kontroli vorton en vortaro? Ĉu oni ne povas relegi pli ol unu fojon sian propran tekston por enmeti iom da ordo, da artikoloj aŭ pronomoj, da akuzativoj?

Mi ne celas la eviteblajn klav-erarojn. Foje simple oni apenaŭ povas kompreni la legatan tekston. Ju pli simpla la frazo, des pli bone. Facila rekomendo: evitu pasivon. Ĝi ne bone fluas en esperanto, estas tro peza. Anstataŭ "la paĝo estis redaktita de..." preferindas "la paĝon redaktis...", multe pli natura kaj esperanta.

Nu, mi ĉesas grumbli.

Jorge (aŭ, mallonge, jc)

Mi fajfas pri[redakti | redakti fonton]

... malkuraĝaj (jen poltronaj, jen kovardaj) anonimuloj, kiel tiuj fantomaj universitatanoj el Torino, kiuj provis cenzuri Vikipedion. jc

Mi deziras okupiĝi pri[redakti | redakti fonton]

Hildegart Rodríguez Carballeira - Jim Jarmusch - Viktoro el Aveyron - La elefantulo (filmo) - Joseph Merrick - Emir Kusturica - zeĝelo - Lou Reed

(kaj ideale ankaŭ pri titoloj de famaj aŭ gravaj libroj kaj filmoj, por ke oni povu nomi per sama nomo la saman aferon, tamen mi tro pigras...).