Przemysław Wierzbowski (mia nomo en IFA : /pʃɛˈmɨswaf vʲɛʒˈbɔfski /) - mi naskiĝis en 1986 en Włoszczowa kaj loĝas en Bjalistoko , Pollando .
Ĝis julio 2008 mi loĝis en Tuluzo kaj laboris en Esperanto-Kultur-Centro kadre de Eŭropa Volontula Servo . En la jaroj 2008-2009 mi laboris en la bjalistoka urbodomo por organizi la 94-an Universalan Kongreson de Esperanto en Bjalistoko . En 2009 mi trapasis la KER-ekzamenon je la nivelo C1. Mi ankaŭ partoprenis unujaran instruistan trejnadon de UAM -ILEI en Poznano . En 2012 dum kelkaj monatoj mi laboris en Centro por Esperanto kaj Interkulturo en Sicilio . Nun grandan parton de mia vivo okupas Bjalistoka Esperanto-Societo , kies prezidanto mi estas kaj en kiu mi interalie instruas Esperanton. Mi plurfoje gvidis Esperanto-kursojn en Somera Esperanto-Studado , Greziljono kaj aliaj. Inter temoj, kiuj min interesas, troviĝas la historio de Esperanto , kuirarto kaj aŭtorrajtoj .
Krom instrui, en Esperantujo mi interalie projektas librokovrilojn, prilaboras kaj alŝutas malnovajn fotojn kaj dokumentojn, per kiuj mi ilustras vikipediajn artikolojn, voĉlegas tekstojn, kreas ludojn kaj ekzercojn, kiujn vi povas trovi ekz. ĉe Edukado.net .
Plena listo de fotoj kaj ilustraĵoj, kiujn mi alŝutis