Uzanto:Pejno Simono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
PEJNO Simono

Pejno Simono
Persona informo
Aliaj nomoj Simon Edward Adrian PAYNE
Naskiĝo la  23-an de decembro 1941(nun 1941-12-23)
en Bristolo, Britujo
Loĝloko 50km de Franfurto ĉe Majno, Germanujo
Nacieco Brita
Esperanto
Tradukis en Esperanton Poemojn kaj kantojn
Verkis en Esperanto Artikolojn kaj rakontojn
Aliaj aktivaĵoj Kreinto de Ĉapelilo
Esperantistiĝis en 1956
vdr

PEJNO Simono[1], vernome kaj oficialnome Simon Edward Adrian PAYNE, estas brita esperantisto. Ekde sia dudekjaraĝiĝo li loĝis en Germanujo - unue apud Hanovro, poste apud Frankfurto ĉe Majno. Pejno Simono estis televidila riparisto, komputila teĥnikisto, programisto, sistemanalizisto, siafaka instruisto, teĥnika vendisto, retega problemanaliza specialisto. Li plenumis kelkajn diversajn estrajn postenojn[2] kaj fondis kelkajn firmaetojn.[3][4][5] Li estas parolanto de Esperanto kaj kreis la tekstoprilaboran programon Ĉapelilo. Dum sia Esperantumado li plurfoje plurjare kabeis. Li aktivas ankaŭ en Vikipedio.[6]

Tradukinte kelkajn poemojn el la angla, la franca kaj la germana, skribinte kelkajn mallongajn rakontojn, li aldone iomete artikolumis kaj recenzis por la ĉiumonata revuo Monato.

Pejno Simono




Atentigoj[redakti | redakti fonton]

Kopirajto
Pejno Simono donas al ĉiuj permeson laŭplaĉe republikigi kaj citi ĉiujn tekstojn siaplumajn kondiĉe nur, ke oni menciu lian aŭtorecon kaj lasas ilin tekste senŝanĝaj.
[7]

Okaze de liaj tradukoj atentu aldone pri la kopirajta situacio de la originalo.
en
This user is a native speaker of English.
eo
4
Ĉi tiu uzanto parolas Esperanton preskaŭ kiel denaskulo.
fr
2
Cette personne peut contribuer avec un niveau moyen en français.
Mi venas el Britujo el urbo Bristolo.
Mi loĝas en Germanujo en urbo Weilmünster.



Funebro
Nia amata katino Lucy — tamen plej ofte vokata "Katze" — mortis la 20an de Junio, 2012. Ŝi aĝis 17 jarojn. Ŝi restu ĉiam en niaj memoroj.

Horo ĉe mi[redakti | redakti fonton]


Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Paroladoj[redakti | redakti fonton]

Vikipedie

Rakontoj[redakti | redakti fonton]

Reteje

Kantoj[redakti | redakti fonton]

Reteje

Por la grupo — Honey-Moon

Honey-Moon - miela luno aŭ geedziĝa vojaĝo - estas la nomo de kantista paro, kiu profesie kantas en la Sarlanda regiono de Germanujo. Temis tiam pri Anneliese kaj Erwin Schloesser. Tiu duopo kantas en stilo sur la limo inter Germana popolstila muziko kaj popmuziko. Tiuj komisiis traduki du proprajn komponitaĵojn en Esperanton. Poste la muzikista duopo iĝis triopo, ĉar ekestis filino, Nadine, kiu kunmuzikas. Vidu: Retejo de Honey-Moon, kie parte aŭdebliĝas la Germanaj praversioj de ambaŭ kantoj.

Poemoj[redakti | redakti fonton]

Reteje

Ĉe Libera Folio

Por infanoj[redakti | redakti fonton]

Reteje

Originalaĵoj[redakti | redakti fonton]

Rakontoj[redakti | redakti fonton]

Monato

Poemoj[redakti | redakti fonton]

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

en Monato

Vikipedie (esence kunaŭtorece)

   Ĉi sube, jen parto de la enhavo de artikoloj menciitaj ĉi supre:

Satelita televido
 
Parabolantenoj de la germana alŝuta stacio en Uzingo norde de Frankfurto ĉe Majno.
Parabolantenoj de la germana alŝuta stacio en Uzingo norde de Frankfurto ĉe Majno.

Satelita televido baziĝas sur la perado de televidaj signaloj helpe de satelitoj troviĝantaj en orbito ĉirkaŭ la Tero. Aparte de televidaj programoj, oni ofte dissendas ankaŭ radiofoniajn programojn kaj ebligas aldone kelkajn aliajn servojn.

Komence la satelitoj havis tre malfortan dissendan povumon kaj ne estis tersinkrone lokitaj, do oni bezonis grandegajn turneblajn spegulantenojn por ricevi la de la alŝutstacio plusenditajn signalojn. Praktike nur specialaj deŝutaj stacioj povis ricevi kaj plukonduki la satelite peritajn programojn. Sed la dissenda povumo de la satelitoj rapide kreskis kaj oni metis ilin sur tersinkronan orbiton, tiel permesante rektan ricevadon per fiksa anteno. Tiel ĉiu spektanto povas per malgranda malmultekosta "pelvo" kapti la programojn – kondiĉe nur, ke tiu povas vidi la sateliton. Do nenio baru la videblon. Ĉi ĉio bonege funkcias ĝis ĉirkaŭ ±70º norde aŭ sude de la ekvatoro.

Portelevidaj satelitoj ĝenerale troviĝas aŭ sur ege inklina orbito - t.e. kun inklino de ±63,4º kaj periodo de 12 horoj, la tiel nomata Molnija orbito - aŭ sur tersinkrona orbito 35.786 km super la ekvatoro.


 
Literofteco
 

Literofteco estas la ofteco de la diversaj literoj de la alfabeto en teksto. Tia ofteco ege varias — unue de litero al litero ene de la apliko de specifa alfabeto por specifa lingvo, due la literoftecoj range malsamas de lingvo al lingvo. Ekzemple en Esperantaj tekstoj la plej ofta litero estas A. Tre malofta estas aliflanke la litero Ĥ. Kontraste, en Anglaj tekstoj la plej ofta litero estas E. Do oni devas pritrakti literoftecon po lingvo.

Koni la literoftecon de lingvo estas utile, se oni volas malĉifri tre simplan litersubstituan ĉifron. La aŭtoro Arthur Conan Doyle lasas sian protagoniston Sherlock Holmes en la rakonto La aventuro de la dancantoj fari ĝuste tion.

La saman malĉifradan metodon oni povas apliki por solvi la proverboĉifrojn, kiuj iam kaj iam aperas en kelkaj E-gazetoj, ekz. Monato, La Gazeto. Tie kaŝiĝas konata proverbo malantaŭ simpla litersubstitua kodo. Jen ekzemplo: Ω▼♀☺♣€₤ €→ †☼♂₤ #₤♫→§@☼Ø♣± €→ ∩ #♣Ω₤

Aldone estas menciinde, ke la Morsa kodo ...
 
Koloroj por TTT
 

Koloroj por TTT, kontraste al la situacio en hejma etoso, kie ĉiutagaj aludoj al koloroj per ne ĉiam tre precizaj nomoj ne ĝenas, devas esti TTT-cele precize difineblaj. Pro tio la nomoj donitaj al koloroj, estas en la komputiko laŭnormigitaj. Ĉi-artikole troviĝas la nomoj uzeblaj por TTT, kiujn ĉiuj kroziloj devis kompreni en la jaro 2012 kaj ties difinoj laŭ la kolorsistemo RGB (RVB).

Retpaĝisto disponas pri pluraj ebloj difini kolorojn de unuopaj elementoj sur retpaĝo. Multaj koloroj estas jam nomitaj, tiel ke ne plu necesas scio pri la dekuma aŭ eĉ deksesuma kolornotigo baziĝanta sur la miksado de la tri primaraj koloroj ruĝa, verda kaj blua. Aliflanke la elekto de koloro per nomo postulas, ke oni konu la laŭnormajn nomojn de la koloroj por povi apliki ilin. Prae temis pri nur 16 koloroj. Tamen ekde la enkonduko de stilfolioj laŭ la normo CSS oni povas elekti el paletro de 140 nomhavaj normigitaj kolordifinoj. Estas menciinde, ke ĉiuj koloroj estas difinitaj nur per Anglalingvaj nomoj.

Origine nur eblis ...
   

Programaro[redakti | redakti fonton]

  • Ĉapelilo[26] Tekstverkilo specife por Esperanto kun literumilo kaj dividilo kaj speciala E-klavaro[27]. Ĉapelilo estis programo por tiamaj Vindozoj ĝis Vindozo 2000.
  • Algoritmo por aŭtomata vortdivido de Esperanto, unue jam 1995 en Prologo[28], poste en 1998 en Visual Basic kaj C.
  • Algoritmo por rapida ortografia kontrolo baze de ĉirkaŭ 100 mil vortoj. Etendebla de la uzulo.

Ŝablonaro[redakti | redakti fonton]

Ŝablonoj samstilaj
 

Navigado

Atentigoj

Fasonado

Specialaĵoj

Retejoj

Subŝablonoj

Dokumentado

Interna uzo

Cimojn bv. raporti al Pejno Simono

Jen supre kelkaj ŝablonoj fare de Pejno, plej ofte fasadaj, pretigitaj por la Vikipedio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]