Uzanto:Pejno Simono/testo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kolorvidado[redakti | redakti fonton]

The CIE 1931 xy chromaticity diagram. The Planckian locus is shown with color temperatures labeled in degrees Kelvin. The outer curved boundary is the spectral (or monochromatic) locus, with wavelengths shown in nanometers (blue). Note that the colors in this file are being specified using sRGB. Areas outside the triangle cannot be accurately rendered because they are out of the gamut of sRGB, therefore they have been interpreted. Note that the colors depicted depend on the color space of the device you use to view the image (number of colors on your monitor, etc.), and may not be a strictly accurate representation of the color at a particular position.

Unue, la primaraj koloroj. Tiujn oni fakte difinas je specifaj ondolongoj (do frekvencoj). Do temas teorie, laŭdifine, pri plene puraj koloroj, kie troviĝas vere nur unu sola frekvenco. Tian koloron povas produkti nur lasero. Fosforpunktoj sur katodfaska tubo, aŭ tavolo de kolorfilmo, aŭ lumĵeta lampo de projekciilo, ĉiuj tiuj tute ne kapablas pri tio. Ili faras ion ajn, kio pli aŭ malpli por la homa okulo havas similan efikon. Evidente, oni laŭpove klopodas atingi almenaŭ subjektive la saman efikon, kiun tri spektre puraj koloroj atingus.

Primarajn kolorojn oni povus elekti iaj ajn, ne necese nur R, G kaj B. Fakte oni faras tion rilate presilojn. Tie oni elektas C, M kaj Y. Surprizo! Surprizo!

Aldone, ne devus esti specifa R, specifa G aŭ specifa B. Same ne specifa C, specifa M aŭ specifa Y.

La demando estas nur, kiom da areo oni povas atingi en la ĉevalŝua diagramo. Evidente, se oni elektus kiel primarkolorojn — G1, G2 kaj iu G3, oni povus atingi multe de diversaj nuancoj de verda, sed neniam ajn B aŭ R aŭ Y aŭ M aŭ, aŭ, aŭ, ... Oni povus nur atingi verdnuancojn ene de la triangulo G1-G2-G3.

Aldone el la diagramo evidentiĝas, ke tute ne estas eble per unu triangulo atingi ĉiujn eblajn kolorojn, nome tiujn ĉe la kurba rando. Tio signifas, ke tute ne estas eble, montri ĉiujn kolorojn, kiujn oni fakte kapablas vidi, per nur tri primarkoloroj. Per tri primarkoloroj oni povas montri multajn kolorojn, sed ne ĉiujn.

Teknike oni elektas primarkolorojn iomete laŭ tio, kio fakte teknike eblas, kaj per kiuj oni povas samtempe atingi bonan lumecon. Do ne havus sencon elekti iun koloron tiom apuda de la okula kolorvida limo, ke ĝi tiugrade ftizus, ke estus necese enpumpi 100 vatojn por efiki kiel 1-vata ampoleto el poŝlampo.

Nun al la okuloj.

Tiuj havas kvar specojn de kolorsensiloj sur la retino. Unua estas nur por lumeco, tiel nomataj bastonetoj, kaj estas la ege plej sensema el la kvar. Fakte jen la sola lumricevilo, kiu nokte ankoraŭ liveras iun ajn signalon al la cerbo. Pro tio, nokte ĉiuj kajtoj estas grizaj! Ili vere grizas! Nome, se la medio estas sufiĉe malluma, oni tute ne plu povas vidi iujn kolorojn kaj pro tio vidas ĉiun nur nigre-blanke. Tiuj bastonetoj estas plej sensemaj por la koloro verda, kvankam temas pri nigra-blanka kolorefiko en la cerbo.

La triaj aliaj sensiloj, la tiel nomataj konusoj, reagas al specifaj kolorregionoj de la spektro.

Jen diagramo pri ili.

Normalized response spectra of human cones, S, M, and L types, to monochromatic spectral stimuli, with wavelength given in nanometers.

S estas por short wavelengths (blua), M por medium wavelengths (verda) kaj L por long wavelengths (ruĝa). En la diagramo la tri sensiltipoj estas normigitaj al unu, do ĉiuj havas la saman ĝeneralan sensemon. Tiel tamen tute ne estas. La tri konusoj havas malsaman sensemon. Aldone, la okulo ne havas la saman nombron de ĉiu speco de konusoj. Plej multaj estas tute ne la konusoj, plej multaj estas la bastonetoj. Pro tio jam la okulo mem havas malsaman sensemon por specifaj koloroj kaj aldone malsaman fajnemon, do detaldistingon por diversaj koloroj. Plej bone oni povas vidi, do ekkoni, se febla, kaj distingi, se detalriĉa, nur nigre-blanke, do helpe de la bastonetoj.

Do la cerbo ricevas kvar enmetojn de la retino. Kvazaŭ R, G, B de la konusoj, kaj aldonan pure lumecan valoron de la bastonetoj. Nun en la cerbo estiĝas la impreson de koloro. Lumo mem tute ne estas iel kolora. Ĝi estas aŭ mikso el diversaj frekvencoj, aŭ eble estas nur unusola frekvenco. Sed kolora ĝi tute ne estas. La signalo de via poŝtelefono same ne estas iel kolora. Ankaŭ ne la radiado ene de via mikroonda forno. Temas same kiel lumo, pri elektromagneta radiado. Nur pro tio, ke la okulo povas sensi elektromagnetan radiadon ene de tute mallarĝa spektra regiono, oni povas entute ekkoni, ke tia radiado ĉeestas kaj eĉ prilumas la retinon. Se vi rigardas al la anteno de via loka FM-radistacio, vi tute ne povas iel vidi ĝian radiadon. Evidente, nek la bastonetoj nek la tri specoj de konusoj estas sensemaj por frekvencoj je 100 MHz, ondolongo de ĉirkaŭ 3 metroj. Ili ricevas nur ondolongojn en la regiono de 550 nanometroj. Do la koloro mem estas pura fantazio de la cerbo, kiu simple kombinas la elmetojn de la konusoj, aldonas la elmeton de la bastonetoj kaj alsorĉas tion, kion ni nomas koloroj.

Ĉe tio ĉi eĉ fraŭdas.

Atingeblaj kolorecoj de tipa katodfaska tubo

Nome puraj spektraj frekvencoj, ekzemple produktitaj de iuj laseroj, kiuj iuj rilatas al specifa kolorefiko en la cerbo ekzistas nur ene de la etendaĵo: ruĝa-tra-flava-tra-verda-tra-cejana-tra-blua. Alivorte, jen la koloroj, kiujn vi ofte vidas en ĉielarko. Ĉi-okaze temas pri puraj spektraj koloroj de la suno, frekvence iomete disfaskigitaj. Interese estas, ke iu ajn frekvenco, kiu povus produkti la kolorimpreson magenta tute ne ekzistas! Mi ripetu, ne ekzistas spektra koloro — magenta. Pro tio, sur la ĉevalŝua diagramo estas ĉebaze nur simpla rekta linio inter ruĝa kaj blua, la tiel nomata pupurlinio. La cerbo simple fabrikas tiun efekton por specifaj miksaĵoj.

Ĉu jen unuapaŝe sufiĉe pri kolorvidado?

Nu, jen iometo plia:

Absorptionsmaxima verschiedener Rezeptortypen im Vergleich
Zapfentypen: UV S M L Stäbchen
Mensch [1] - 424 nm 530 nm 560 nm *
Mensch [2] - 420 nm 535 nm 565 nm *
Mensch [3] - 420 nm 530 nm 560 nm 500 nm
Rhesusaffe [4] - * 540 nm 565 nm 505 nm
Pferd  - 428 nm 539 nm  -
Vögel [1] 370 nm 445 nm 508 nm 565 nm
Goldfisch (Carassius aureatus) [5] 356 nm 447 nm 537 nm 623 nm

Empfindlichkeitskurven der Netzhaut des Menschen in Abhängigkeit von der Wellenlänge. Die Kurve für den S-Rezeptor ist um den Faktor 3 überhöht dargestellt. Z = Sehgrube (fovea centralis)

Notu, ke S estas trioble pligrandigita.

  1. 1,0 1,1 Timothy H. Goldsmith, Vögel sehen die Welt bunter, in Spektrum der Wissenschaft, Januar 2007, S. 96-103; → Spektrum und (PDF)
  2. Jeremy Nathans, Die Gene für das Farbensehen, in Spektrum der Wissenschaft, April 1989, S. 68 ff.
  3. Bowmaker & Mollon (1983): Human rods and cones, Wertetabelle bei Colour and Vision Research Labs
  4. Bowmaker et al, (1978): Rhesus monkey rods, Wertetabelle bei Colour and Vision Research Labs
  5. Palacios A.G.; Varela F.J.; Srivastava R.; Goldsmith T.H.1, Vision Research, Volume 38, Number 14, July 1998, pp. 2135-2146(12)

Amike,

Simono

Spectre d'absorption des pigments photosensibles de la rétine humaine ; longueur d'onde en nanomètres (nm). Les courbes en couleur concernent les trois types d'iodopsines de cônes, la courbe noire la rhodopsine des bâtonnets
 Fakte la eldiroj tie estas malĝustaj. Ne estas tiel, ke la okulo ne posedas ĉelojn, kiuj sensas la koloron flava. Ĝuste estas. ke la koloron flava vidas — cetere oni forgesis emfazi unufrekvenca flava — du specoj de konusoj kaj aldone la bastonetoj. Nur la blua konuseto ne plu faras multe fronte al flava. Sed blue ni ĉiuj estas tiel aŭ tiel duonblindaj, ĉu flava aŭ ne flava. Eĉ pli freneze, la maksimuma sensemo de la longonda konuso, kiu plej bone kapablas sensi ruĝon, troviĝas ĉe flava kaj tute ne ĉe ruĝa. Do oni devus plene reverki la artikolon. {{{1}}} Sed mi ne vere inklinas al tio. Sciu, pri tiu ĉi temo mi mem scias tro multe. Do poste oni tuj demandus, kie estas la referencoj. Kaj tiam oni plendus pri iuj sagetoj, aŭ teksto apud toko, kia herezaĵo!, aŭ rulfenestro por kaŝi longan malbelan liston de referencoj, aŭ io ajn. Aŭ eble la grizaj katoj estus la rezulto de propra ne jam publikigita esploro, aŭ io simila. Tie ĉi valoras nur formo kaj formato. Enhavo apenaŭ rolas. Aldone, voli klarigi kolorvidadon, ne samtempe klarigante la teknikan kolorefik-produktadon kaj -reproduktadon, laŭ mi ne havas multe da senco. Sed tia kombino kontraŭus la kutiman principon tie ĉi, disigi ĉion ĝis laŭeble neplua troveblo. {{{1}}} Aldone, mi iam kaj iam suspektas, ke oni ne vere ŝatas klarigojn, kiujn ĉiu povos kompreni. Oni ne emas legi ion pri grizaj katoj. {{{1}}} Sed mi konfesu. Mi estas eble pli ĵurnalisto, ol enciklopediisto. Eble mi faru tamen ion. Supozeble sub la titolo Kolorvidado. -- PEJNO Simono Diskuto  16:57, 8 Sep. 2012 (UTC)