La Montagne (Loire-Atlantique)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Montagne.
La Montagne
La Château d'Aux
La Château d'Aux
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Luarlandoj
Departemento Loire-Atlantique
Arondismento Nanto
Kantono Saint-Brevin-les-Pins
Komunumaro Nantes Métropole
Urbestro Fabien Gracia (2020-2026)
Insee-kodo 44101
Poŝtkodo 44620
Demografio
Loĝantaro 5 995 (?)
Loĝdenso 1 647 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 47° 11′ N, 1° 41′ U (mapo)47.183333-1.683333Koordinatoj: 47° 11′ N, 1° 41′ U (mapo)
Alteco 2 ĝis 38 m
Areo 3,64 km2
Situo
La Montagne (Loire-Atlantique) (Francio)
La Montagne (Loire-Atlantique) (Francio)
DEC
Map
vdr

La Montagne (esperante La Monto) estas franca komunumo en la departemento Loire-Atlantique, en la regiono Luarlandoj. Ĝi estas parto de historia Bretonio. Ĝi estis kreita en 1877 per divido de la komunumo de Saint-Jean-de-Boiseau.

En la franca lingvo, la loĝantoj nomiĝas Montagnards kaj Montagnardes.

En la jaro 2014, La Montagne havis 5 995 loĝantojn.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo de la urbo devenas de la samnoma vilao konstruita inter 1839 kaj 1841 de Aristide Demangeat, dua filo de la eksa direktoro de la arsenalo de Indret. Tiu vilao nun estas la urbodomo.

En la galoa lingvo (loka lingvo de Oïl) ĝi nomiĝas La Montàeyn (en la ELG-skribsistemo) kaj ĝia nomo estas tradukita Ar Menez en la bretona (kvankam ni havas neniun historian ateston de uzado de tiu nomo).

Urbestroj[redakti | redakti fonton]

Urbestroj de La Montagne ekde 1965
Periodo Homo Politika etikedo
marto 1965 marto 1969 Francis Lambourg dekstra (sen partio) kaj poste UDF
marto 1969 marto 1977 Pierre Cadeau dekstra (sen partio)
marto 1977 junio 1995 René Guillard PS
junio 1995 majo 2005 Francis Lespinet PS kaj poste maldekstra (sen partio)
majo 2005 marto 2014 Liliane Plantive maldekstra (sen partio) (antaŭe PCF)
marto 2014 28-a majo 2020 Pierre Hay maldekstra (sen partio)
28-a de majo 2020 nuntempe Fabien Gracia maldekstra (sen partio)