Uzanto:RG72/provejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruslan Auŝev
ruse Руслан Аушев
Persona informo
Naskiĝo la 29-an de oktobro 1954
en Volodarskoje, Kokĉetava provinco Kazaĥa SSR, Sovetunio
Religio islamo (sunaismo)
Alma mater Orĝonikidza tutarmea komandestra lernejo
Militakademio de M. V. Frunze
Partio la Unueca Rusio
Familio
Edz(in)o Aza Bamatgirovna Auŝeva
Infanoj filoj: Ali kaj Umar;
filinoj: Lejla kaj Lema
Profesio
Okupo politikisto
Prezidanto de Inguŝio
Dum la 23-a de februaro 1993 – la 28-a de februaro 2002
Prezidento Boris Jelcin, Vladimir Putin
Antaŭulo ofico establita
Sekvanto Murat Zjazikov
vdr

Ruslan Auŝev (inguŝe Оувш-наькъан Султана Руслан; ruse (naskiĝis la 29-an de oktobro 1954, Volodarskoje, Kokĉetava provinco Kazaĥa SSR, Sovetunio) estas rusia politikisto kaj socia aganto, generalo-leŭtenanto, la unua prezidanto de Inguŝio en 19932002, prezidanto de la Komitato pri militistoj-internacionalistoj ĉe la Konsilio de la ĉefministroj de Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj (ekde 1991), ano de la Supera Konsilio de la Internacia Unio «Batala kamaradunio — sen ŝtatlimoj». Heroo de Sovetunio (1982).

Afgana milito[redakti | redakti fonton]

En 1982 li estis premiita kiel Heroo de Sovetunio — unu el la unuaj militistoj en Afganio. Afiŝoj kun lia portreto estis multoble disvastigataj en serio «Militistoj-internacionalistoj». Post grava vundo li revenis al Afganio malgraŭ rezisto de kuracistoj[1].

Je 27 jaroj li jam estis Heroo de Sovetunio kaj laŭ liaj vortoj estis «populara kvazaŭ kosmonaŭto», ĉiutage ricevis po 300 leterojn de junulinoj. Je 37 li iĝis generalo[2].

Komitato pri la aferoj de la militistoj-internacionalistoj[redakti | redakti fonton]

En novembro 1994 la Unio de veteranoj de Afganio subestre de Aleksandr Kotenev kaj la Fonduso de invalidoj de la milito en Afganio subestre de Valerij Radĉikov anoncis juĝplendon kontraŭ Ruslan Auŝev kiel prezidanto de la Komitato pri aferoj de la militistoj-internacionalistoj ĉe la Konsilio de la ŝtatestroj de Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj. Tion kaŭzis intervjuo, en kiu Auŝev diris, ke al Miĥail Liĥodej, murdita la 19-an de novembro, minacis gvidantoj de la Unio de veteranoj de Afganio kaj la eks-prezidanto de la Fonduso de invalidoj de la milito en Afganio Valerij Radĉikov. La Union li nomis tiam «la duonkrima organizo, pretendanta je grandaj roloj, inkluzive de la politikaj». La plendantoj nomis tion «la malkaŝa provoko, celanta subfoson de la afgana movado, ekstremon de ĝiaj lokaj organizoj kaj ilian subiĝon al krimaj strukturoj». En februaro 1994 en konferenco de la Fonduso de invalidoj de la milito en Afganio Miĥail Liĥodej eksigis Valerij Radĉikov kaj en septembro 1994 la Supera Kortumo de Rusio konfirmis laŭleĝecon de tiu decido[3].

Oseto-inguŝa konflikto[redakti | redakti fonton]

La 2-an de novembro 1992 oni enkondukis en Nord-Osetio krizostaton.

La 19-an de decembro Ruslan Auŝev eksiĝis de la posteno de la prezidanto de la provizora administracio de Inguŝio. Li diris, ke pasis jam du monatoj, sed la provizora administracio de Nord-Osetio kaj Inguŝio faris nenion por haltigi la konflikton kaj solvi problemojn pri la rifuĝintoj kaj entergiro de la pereintoj. Le ne havas eblecon influi ĝian agadon, do preferas forlasi la postenon. Samtempe li rimarkigis, ke enkonduko de rusiaj trupoj en Inguŝion nur malbonigis la situacion kaj ke sen ilia ĉeesto la limo kun Ĉecenio estus difinita pli efike kaj estus malpli da viktimoj. Li postulis enkonduki en la regiono la rektan prezidantoregadon.[4].

La 18-an de januaro 1993 estis subskribita traktato pri komenciĝo de la intertrakto inter Nord-Osetio kaj Inguŝio.

La 18-an de marto Ruslan Auŝev renkontiĝis kun la prezidanto de Nord-Osetio Aĥsarbek Galazov en Kislovodsko.

La 17-an de julio 1997 en Ĉeurba distrikto oni pripafis per bombokanonoj buson kun inguŝaj rifuĝintoj. Du homoj pereis, dek estis grave vunditaj. Ruslan Auŝev postulis ke la federacia potenco tuj reagu.

La 30-an de julio en Nord-Osetio okazis interpuŝiĝo inter lokanoj kaj inguŝaj rifuĝintoj. Ruslan Auŝev postulis tuj enkonduki en Ĉeurba distrikto la rektan prezidantoregadon.

La 1-an de aŭgusto Boris Jelcin refutis la eblecon de la rekta prezidantoregado en Ĉeurba distrikto kaj anoncis renkontiĝon kun la prezidantoj de Nord-Osetio kaj Inguŝio por «serioza interparolo». La 8-an de aŭgusto okazis la renkontigo dum kiu Boris Jelcin proponis subskribi traktaton kun reciproka rezigno pri ajnaj teritoriaj pretendoj por 15-20 jaroj. La 4-an de septembro la traktato estis subskribita, sed ĝi ne enhavis tian rifuzon[5]. En ĝi mankis ajna mencio de Ĉeurba distrikto, rifuĝinta problemo. La propono establi komisionon pri difino de la respublikaj limoj estis forstrekita[6]. La 15-an de oktobro la du prezidantoj kaj ĉefministro de Rusio Viktor Ĉernomirdin subskribis la programon, kiu estis aldonaĵo al la traktato kaj enhavis sindevigon financi restarigajn laborojn[7].

En aŭgusto 1997 Ruslan Auŝev petis Boris Jelcin nomumi la novan reprezentanton de la prezidanto de Rusio en la regiono — vic-prezidanton de la Konsilio pri sekureco de Rusio Boris Berezovskij, kiu «montris sin dinamika politikisto, kapabla fari nestandartajn decidojn en malfacilaj situacioj»[8].

Baloto en 1993[redakti | redakti fonton]

Ruslan Auŝev postulis forigon de la rusiaj trupoj el Inguŝio[9].

La 28-an de februaro 1993 ĝis la 12-a horo voĉdonis pli ol 50% da elektantoj. En la respubliko funkciis tri elektokomisionoj. Krome estis la kvara elektokomisiono por la rifuĝintoj el Nord-Osetio kaj forveturaj elektokomisionoj en urboj kun la plej grandaj inguŝaj diasporoj — Grozno, Almato kaj Moskvo. El 60 urboj de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj venis telegramoj de lokaj inguŝaj komunumoj subtene al Ruslan Auŝev. Ruslan Auŝev gajnis 99,94% da voĉoj. La voĉdonadon partoprenis 92,7%. Ambaŭ ciferoj estas rekordo por regoionestraj balotoj en Rusio. Li estis sola kandidato[10].

Poste li diris ke iĝis la prezidanto pro koincido de la cirkonstancoj: «Mi stariĝis kiel la estro de Inguŝio post la situacio en Nord-Osetio, estante simpla inguŝo en la generala rango»[11].

Citaĵo
 Я вообще не хотел быть президентом. Меня привезли из Москвы во время осетино-ингушских событий. Тогда была трагедия — 480 ингушей убиты, 190 — пропали без вести. Когда я избирался в 1993-м, я сказал, что это на один срок, только чтобы помочь народу пережить трагедию.   Mi entute ne volis esti prezidanto. Oni alveturigis min el Moskvo dum la oseto-inguŝaj eventoj. Tiam estis la tragedio — 480 inguŝoj murditaj, 190 — malaperis sen pluaj informoj. Kiam mi balotiĝis en 1993, mi diris ke tio estas por unu oficoperiodo, nur por helpi al la popolo postvivi la tragedion. 
— Ruslan Auŝev, prezidanto de Inguŝio[12]

Baloto en 1994[redakti | redakti fonton]

Baldaŭ post sia unua prezidantigo Ruslan Auŝev promesis ellabori la respublikan konstitucion kaj okazigi surbaze de ĝi novajn parlamentan kaj prezidantan balotojn. Ĉiuj opiniis ke li estos ĉefa pretendanto, sed la 8-an de februaro 1994 li publike rifuzis kandidatiĝi, nominte sian registaron «transira» kaj dezirante malfermi la vojon al novaj figuroj[13]. Poste li cedis al la popola premo. Subtene al lia kandidatiĝo estis kolektitaj 90 mil subskriboj. La 11-an de februaro 1994 li anoncis sian kandidatigon[14].

La 27-an de februaro 1994 okazis la prezidanta baloto, parlamenta baloto kaj referendumo pri la unua respublika konstitucio. Ruslan Auŝev gajnis 73%. La baloton partoprenis 98% da elektantoj[15] (laŭ aliaj informoj 94,2%).

Baloto en 1998[redakti | redakti fonton]

La 11-an de decembro 1997 li anoncis sian partoprenon en la baloto, kiu okazos la 1-an de marto 1998. Li kandidatiĝis kiel reprezentanto de la inguŝa tutnacia unio «Dajmokxh» (esperante Patrujo). Kandidatiĝis ankaŭ deputato de la respublika parlamento Boris Ozdojev, deputato de la Ŝtata Dumao Muĥarbek Auŝev, estro de la internacia jura administracio de la Ĝenerala prokurorejo Issa Kostojev[16].

La Supera Kortumo de Inguŝio rifuzis doni elektorajtojn al la rifuĝintoj el Ĉeĉenio kaj Nord-Osetio[17].

Iuj ĵurnalistoj raportis pri totala subpremado de ĉiuj opoziciaj movadoj kaj amaskomunikiloj en Inguŝio, malpermeso de malfavoraj raportoj pri la prezidanto kaj abundo de tiuj flataj. Oni diris, ke la ĵurnalistoj, kiuj rompis tiun ĉi malpermeson povus perdi laboron, kio en la senlaboreca respubliko sekvigus neeviteblan forveturon, do ekzilon. Tamen sur stratoj abundis reklamo nur du kandidatoj: Issa Kostojev kaj Muĥarbek Auŝev. Vic-prezidanto de Lukoil Muĥarbek Auŝev estis kromnomata la «inguŝa Ĵirinovskij» pro sia populisma konduto. Oni rimarkigis altan profesiecon de lia publikrilatista teamo, dungita en Moskvo. Li ne havis aliron al la inguŝa televido, do elpaŝis ĉefe en la oseta televidkanalo TV-Region. Issa Kostojev estis neoficiale subtenata de la federaciaj strukturoj: la Ministerio pri internaj aferoj, Ĝenerala prokurorejo kaj la Ministerio pri justico, kiuj havis plurajn problemojn kun Ruslan Auŝev[18].

Citaĵo
 За Иссой Костоевым стоят генеральный прокурор Юрий Скуратов и министр внутренних дел Анатолий Куликов. И эти двое — это партия войны. Скуратову и Куликову я здесь неудобен. Они этого не скрывают. Хотя не понимают, что, если Ингушетия качнется, Кавказ качнется однозначно. Ингушетия — монолит, который скрепляет Кавказ. Легко управляемая. Быстрая и мобильная. Если бы ее втянули в чеченскую войну в 1994 году, следом запылала бы Северная Осетия. Кабарда запылала бы. Так что я знаю, какую роль занимает Ингушетия на Кавказе. Поэтому я знаю свою роль на Кавказе.   Malantaŭ Issa Kostojev staras ĝenerala prokuroro Jurij Skuratov kaj ministro pri internaj aferoj Anatolij Kulikov. Kaj tiuj ĉi du estas la partio de la milito. Por Skuratov kaj Kulikov mi ĉi tie estas malkonvena. Kvankam ili ne komprenas, ke se Inguŝio ŝanceliĝos, Kaŭkazo ŝanceliĝos sendube. Inguŝio estas monolito, kiu stiftas Kaŭkazon. La facile regebla. La rapida kaj movebla. Se oni entirus ĝin en la ĉeĉenia milito en 1994, sekve ekflamus Nord-Osetio. Kabardio ekflamus. Do mi scias, kian rolon okupas Inguŝio en Kaŭkazo. Mi konas mian rolon en Kaŭkazo. 
— Ruslan Auŝev, prezidanto de Inguŝio[18]

La ordon dum la voĉdonado gardis pli ol mil da milicanoj. Oni ne raportis pri gravaj leĝorompoj kaj fuŝoj[17].

Ruslan Auŝev gajnis 66,6% da voĉoj. Lia ĉefa rivalo estis estro de la internacia jura administracio de la Ĝenerala prokurorejo de Rusio Issa Kostojev, ricevis 13%. La unuaj gratulis lin la prezidanto de Nord-Osetio Aleksandr Dzasoĥov kaj la prezidanto de la Ŝtata Konsilio de Dagestano Magomedali Magomedov[17].

Laŭ aliaj informoj: Ruslan Auŝev 66,5 %, Issa Kostojev 13,3 %, Muĥarbek Auŝev 9,1 %. Partoprenis ankaŭ la eks-estro de la provizroa administracio Magomed Sultigov kaj deputato de la respublika parlamento Boris Odzojev.

Prezidanta ofico: 1993-2002[redakti | redakti fonton]

En 1992 Ruslan Auŝev eksiĝis de la posteno de la prezidanto de la provizora administracio de Inguŝio, akuzinte la federacian registaron en subteno nur de la oseta flanko. Post tri monatoj li prezidantiĝis.

La 28-an de julio 1993 dum la gazetarkonferenco li diris, ke la nunaj ŝtatestroj de Rusio faras nenion por likvidi sekvojn de la oseto-inguŝa konflikto, ĉar pensas nur pri kiel plu sidi en siaj seĝoj, do li esperas ke iam alvenos la «veraj demokratoj». Kiel siaj eblaj prempaŝoj li nomis: rezigno je subskribo de la Federacia kontrakto, forvoko de deputatoj de la Supera Soveto de Rusio kaj la plej ekstrema ago — referendumo pri foriro de Inguŝio el Rusia Federacio. Li substrekis ke lastakaze la respubliko perdos nenion, sed sukcesos provizi sin helpe de «fidelaj aliancanoj», sub kiuj multaj ekspertoj komprenis Iĉkerion[19]. La tempolimo estis nomita la 1-a de septembro, kiam devus komenciĝi reveno de la rifuĝintoj. La 26-an de aŭgusto li elpaŝis kun la parolo al ĉiuj ŝtatestroj de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj kiel la lasta averto por la rusia registaro. Li diris, ke post secesio de Inguŝio senevite komenciĝos disfalo de Rusio[20]. La ekstrema kunveno de la inguŝa popolo, vokita de li kiel la supera reprezenta institucio de la respubliko ĝis kreiĝo de ties parlamento, subtenis lin[21].

Li malkaŝe kaj bruske esprimis siajn pensojn pri federaciaj instancoj, diris ke radikoj de la respublikaj krimeco kaj korupto sin kaŝas en Moskvo. Li postulis ke la Ĝenerala prokurorejo de Rusio petis lian aprobon antaŭ nomumi prokurorojn en Inguŝio[22]. Kiam vic-ĉefministro Anatolij Kulikov proponis restarigi kazakajn taĉmentojn en Norda Kaŭkazo, li responde promesis restarigi la Sovaĝan divizion[22], kies fondokunveno okazis la 30-an de aprilo 1998 en Nazrano. Ĝi estis planita kiel organizo de senarmaj volontuloj, kiuj helpos al milico subteni la ordon. Sed la prezidanto substrekis, ke se la kazakoj ricevos armilojn, ankaŭ la «Sovaĝa divizio» estos armita[23]. Li akuzis FSB pri ĝia «malstabiligo rolo» en la oseto-inguŝa konflikto kaj komence de 1995 per sia ukazo eksigis la ĉefon de la respublika FSB-administracio Gennadij Portnov (februare Boris Jelcin malvalidigis la ukazon). Neniam li kritikis nur la prezidanton de Rusio, konsiderante lin sia komandestro, do persono netuŝebla. En la federacia registaro lin ĉiam subtenis vic-ĉefministro Ramazan Abdulatipov[22].

La 9-an de decembro 1996 li subite eksigis la registaron pro ties malbona laboro. Ekspertoj supozis ke tion kaŭzis neceso forigi el la registaro la promoskvajn figurojn (kiel la ĉefministro Muĥarbek Didigov) post la malvenko de Rusio en Ĉeĉenio kaj fortiriĝo de tie la rusiaj trupoj. Krome oni rimarkigis, ke la prezidantaj esperoj pri rapida ekonomia kresko en Inguŝio fiaskis[24].

En septembro 1997 kunveno de la inguŝa popolo verdiktis aranĝi la 1-an de marto 1998 referendumon pri enkonduko de nova leĝo pri juĝa kaj milica sistemoj de Inguŝio. La Ĝenerala prokurorejo de Rusio subtenata de la Centra elektokomisiono de Rusio petis la Superan Kortumon de Rusio agnoski la referendumon kontraŭleĝa pro rompo de la principo de la dislimigo de la plenpovoj. Komenciĝis amasa kritikado de Ruslan Auŝev fare de estroj de federaciaj instancoj. Auŝev akre protestis kaj nomis la Superan Kortumon de Rusio «nekompetenta organo»[25] kaj diris, ke estimos la decidon nur de la Konstitucia Kortumo de Rusio, sed li mem ne turnos sin al ĝi[26]. Sed en februaro 1998 la nova kunveno de la inguŝa popolo nuligis sian decidon, do la referendumo ne okazis[22].

La 20-an de decembro 1998 Ruslan Auŝev subskribis ukazon pri okazigo de la referendumo pri la projekto de la lego «Pri reguligo de iuj aspektoj de la garantiado de laŭleĝeco kaj lukto kontraŭ krimeco en Respubliko Inguŝio». Li volis havi rajton (mal)aprobi estrojn de la lokaj milico kaj prokurorejo. Krome li postulis la rajton pardoni kondamnitojn, se iliaj krimoj estis iel rilataj al la inguŝaj tradicioj[27]. Federaciaj strukturoj agnoskis ĝin kontraŭleĝa kaj Boris Jelcin nuligis la ukazon[28]. Finfine estis kreita la interkonsenta komisiono, kiu solvis ĉion, do Auŝev nuligis la referendumon.

La 23-an de novembro 1999 li eksigis la registaron pro «malbona laboro». Samtempe li diris, ke ne havas riproĉojn al kvar ministerioj: tiuj pri internaj afero, pri ekstremaj situacioj, pri financoj, pri justico. Kiel kandidatoj por la ĉefministra posteno li konsideris eks-ministron pri financoj Aĥmed Malsagov kaj estron de la Centro pri komerco-evoluigo Aliĥan Amirĥanov. Rilatoj inter la prezidanto kaj la registaro malboniĝis post komenciĝo de la Dua Ĉeĉenia milito, kaŭzinta fluegon de la rifuĝintoj. Ruslan Auŝev opiniis, ke la registaro ne sukcesis trakti ilin[29].

La 31-an de majo 2000 prezidanto Boris Jelcin subskribis la ukazon pri eksigo de generalo-leŭtenanto Ruslan Auŝev el la Armitaj Fortoj de Rusio. Auŝev asertis, ke antaŭlonge planis eksiĝi post la 45-jariĝo kaj verkis raporton ankoraŭ la 29-an de oktobro 1999[30].

En 2000 li kontraŭis la reformon de plenumpovo, anoncitan de Vladimir Putin. Li diris, ke oponas revenon al la unitarisma ŝtato, sed ne planas aliĝi al la opozicio[31].

Aldona baloto al la Ŝtata Dumao[redakti | redakti fonton]

La konflikto de Ruslan Auŝev kun la juĝa sistemo akriĝis en junio 2000 dum aldona baloto al la Ŝtata Dumao, planita por la 2-an de julio, por anstataŭ Miĥail Gucerijev, kiu baldaŭ post esti elektita la deputato, estis nomumita prezidanto de Slavneft. Kandidatiĝis Aliĥan Amirĥanov, vic-prezidanto de la Rusia ascoio de la sporto-veteranoj Vaĥa Jevlojev, ĝenerala direktoro de la Irkutska kermika fabriko Timur Kadzojev kaj eks-ĉefministro Ruslan Maskurov. Laŭ la opinisondoj fine de junio ili gajnus respektive: 47,5%, 16%, 9% kaj 7%. Ruslan Auŝev subtenis Alihan Amirĥanov, dum la influa inguŝa diaspora en Moskvo, kiu havis malbonajn rilatojn kun la prezidanto, promociis Ruslan Maskurov. Iliaj teamoj plurfoje kritikis unu la alian kaj akuzis pri pluraj trompoj. Fine de junio Ruslan Maskurov prezentis al la Supera Kortumo de Inguŝio peton pri eksigo de Aliĥan Amirĥanov pro trouzo de la prezidanta subteno[32].

Ruslan Auŝev malkaŝe subtenis Aliĥan Amirĥanov, kiu ekde la 14-a de junio ne plu estis direktoro de la Centro pri evoluigo de komerco, kiu estis likvidita. Lokaj gazetoj rifuzis publikigi senpagajn reklamojn de Vaĥa Jevlojev kaj Ruslan Maskurov. Elektokomisiono ricevis multege da plendoj pri leĝorompoj[33].

La 24-an de julio vespere al vilaĝo Altijevo venis por renkontiĝi kun elektantoj Alihan Amirĥanov akompane de Miĥail Gucerijev. Oni raportis, ke ilin renkontis agresemaj lokanoj kaj Aslan Malsagov kun Steĉkin-pistolo enmane baris al ili la vojon. Gardistaro de Amirĥanov kaj Gucerijev senarmigis lin kaj ekforpelis la homamason. Sed tiam elkuris Magomed Malsagov, frato de Aslan, kaj pafis super la kapoj per Kalaŝnikov-mitraleto. Laŭ versio de la Gucerijev-proksimuloj, li alveturis tien nur post aŭdi pafadon kaj estis apude hazarde, ĉar veturis al najbara vilaĝo por partopreni funebron pri sia patrino[33].

La supera juĝisto de la respubliko Pjatimat Buzurtanova nuligis la registriĝon de kandidato Alihan Amirĥanov, subtenita de la prezidanto[34]. La informo pri tio alvenis nokte antaŭ la baloto, do estroj de balotejoj eksiĝis kaj la baloto ne okazis[35]. La prezidanto kulpigis pri tio la juĝistaron. Baldaŭ post tio telefonoj en la juĝejoj malfunkciiĝis, loka polico rifuzis gardi la juĝejojn, oni forprenis de la juĝistoj oficajn pafarmilojn, trafikpolico konfiskis por du semajnoj juĝejajn aŭtojn. Responde al tio la juĝistoj aktivigis laboron pri korektado de la loka leĝaro konforme al tiu federacia. Ili nuligis la prezidantan ukazon pri poliginio kaj malpermesis al li nomumi estrojn de lokaj administracioj, kiuj devus esti elektataj. En novembro la prezidanto postulis konfiski la domegon de la prezidanto de la Supera Kortumo de Inguŝio Daud Albakov, ĉar ĝi estis ricevita kontraŭlege. La juĝistoj sin turnis al la plenrajta reprezentanto de la prezidanto de Rusio en Suda federacia regiono Viktor Kazancev[34]. Tamen finfine la prezidantaj aproboj iĝis nura formalaĵo, dum la respublika ministerio pri justico estis transformita al la teritoria administracio de la sama federacia ministerio, do foriris de sub kontrolo de la prezidanto de Inguŝio[36]. La deputata baloto okazis la 15-an de aprilo. Ĝin partoprenis ok kandidatoj[37].

La 23-an de oktobro 2001 ĉe la enirejo de futbala stadiono en Nazrano estis trovita eksplodaĵo forta je 1 kg je TNT-ekvivalento. Supozeble ĝi estis destinita por Ruslan Auŝev, kiu ĉiumatene ludis tie futbalon. Sed tiutage la prezidanto estis en Moskvo[38].

Ĉeĉenia konflikto[redakti | redakti fonton]

Ruslan Auŝev diris, ke pri la konflikto kulpas ĉefe specialaj servoj kaj militistoj. Li rememoris, ke Ĝoĥar Dudajev petis eblecon paroli kun Boris Jelcin, sed oni rifuzis tion. Do li proponis al la ministro pri defendo Pavel Graĉov trovi interkonsenton kaj tiu ŝajnigis aprobon kaj Abubakarov ekveturis al Vladikavkazo por intertraktoj, sed tankoj jam impetis al Grozno. Li diris, ke la 28-an de novembro 1994 li mem sukcesis telefonvoki Borison Jelcin kaj provis averti pri la milito, sed la prezidanto respondis ke li mem bone konas la situacion kaj rifuzis la konsilojn[39].

Li proponis doni al Ĉeĉenio senimpostan reĝimon kaj aliajn avantaĝojn por restarigi la ekonomion kaj fortiri homojn de la militagado[39].

Komence de 1995 vic-ĉefministro Sergej Ŝaĥraj akuzis Ruslan Auŝev pri kaŝado de Ĝoĥar Dudajev kaj klarigis tion per manko de subteno flanke de aliaj ĉeĉenaj gvidantoj, kiuj laŭ li rifuzas agnoski la prezidanton de Inguŝio kaj la respublikon mem. La prezidanta gazetarservo tuj reagis, proponinte al Sergej Ŝaĥraj viziti Groznon kaj propraokule konvinkiĝi ke Ĝoĥar Dudajev plu restas en la urbo kaj komandas siajn armitajn fortojn. Samtempe ĝi nomis la vic-ĉefministron «la idea inspiranto de la sangoverŝado kaj amasaj murdoj en Ĉeĉenio»[40]. En februaro 2001 generalo Gennadij Troŝev diris, ke Ruslan Auŝev kaŝas en la respubliko gerilanojn, eble pro tio ke ili minacas lin[41].

Nelonge antaŭ tio ĉefministro Vladimir Ŝumejko voĉigis ideon de la reunuiĝo de Ĉeĉenio kaj Inguŝio[40].

Foje bataloj kaj militoperacoj okazis ankaŭ en Inguŝio. En februaro 1996 trupoj de la 58-a armeo blokis vilaĝon Arŝto en Sunĵa distrikto pretekste ke tie troviĝas gerilanoj. Ruslan Auŝev protestis, aparte pro tio ke la armeaj trupoj eniĝis la respublikon sen lia aprobo[42]. Komandestro de la 58-a armeo generalo-leŭtenanto Gennadij Troŝev respondis, ke Inguŝio estas parto de Rusio, do la trupoj eniris ĝin laŭleĝe. Li aldonis, ke la armeaj trupoj en la respubliko estis atakitaj de la ĉeĉenaj gerilanoj kaj batalis dum tri tago, sekve de kio pereis 14 kaj estis vunditaj 20 militistoj[43].

La 15-an de julio 1997 en eksterurba rezidejo de Ruslan Auŝev apud Nazrano okazis la fermita renkontiĝo de la sekretario de la Konsilio pri sekureco de Rusio Ivan Ribkin, prezidanto de Ĉeĉenio Aslan Masĥadov kaj Ruslan Auŝev. Ili priparolis kunlaboron inter milicaj instancoj kaj realigadon de la antaŭnelonge faritaj traktatoj inter Ĉeĉenio kaj Rusio[44].

Post komenco de la Dua Ĉeĉenia milito li akuzis militestrojn, ke ili ne raportas pri la vera situacio en Ĉeĉenio al la prezidanto de Rusio. Li diris, ke necesas komenci rektajn intertraktojn kun Aslan Masĥadov, ĉar alikaze gerila milito povus daŭri plurajn jarojn. La 20-an de septembro 1999 Aslan Masĥadov kaj Aleksandr Dzasoĥov alvenis laŭ lia invito al Magaso kaj de tie kune alvokis Boris Jelcin renkontiĝi kun la prezidanto de Ĉeĉenio por eviti la militon[45]. En 2000 kelkaj regionestroj, inkluzive de Murtaza Raĥimov, Aleksandr Ruckoj, Nikolaj Kondratenko kaj Aman Tulejev subtenis lin[46].

Li diris ke oni devas paroli kun la gerilanoj, serĉi vojon al ili, ĉar per nura forto ne eblas solvi la problemon, kion plian fojon montras sensukcesa plurjara batalado de la usona armeo en Afganio[47].

Citaĵo
 Прежде чем все это начинать, кто-нибудь говорил с законно избранным президентом Чечни? Раньше не хотели говорить с Дудаевым — он был не легитимен. Ладно. Но чем Москву не устраивает Масхадов?!   Antaŭ ĉion ĉi komenci, ĉu iu parolis kun la laŭleĝe elektita prezidanto de Ĉeĉenio? Pli frue oni ne volis paroli kun Dudajev — li estis ne laŭleĝa. Bone. Sed kial al Moskvo malkonvenas Masĥadov?! 
— Ruslan Auŝev, prezidanto de Inguŝio[48]

Li diris, ke Alsan Masĥadov kontraŭbatalas homŝteladon, kio montriĝis interalie dum liberigo de Vlasov:

Citaĵo
 Немалая заслуга в его освобождении принадлежит президенту Чечни Аслану Масхадову, который объявил войну похитителям людей. Он создал условия для того, чтобы земля горела под ногами у тех, кто ворует людей.   Nemalgrava merito en lia liberigo apartenas al la prezidanto de Ĉeĉenio Alsan Masĥadov , kiu deklaris militon al la homŝtelistoj. Li kreis kondiĉojn por ke la tero brulu sub la piedoj de tiuj, kiuj ŝtelas la homojn. 
— Ruslan Auŝev, prezidanto de Inguŝio[49]

Rusiaj aŭtoritatoj plurfoje akuzis lin pri kunlaboro kun la ĉeĉenaj separistoj kaj simpatioj al la teroristoj. En aprilo 2002 reprezentanto de Ĉeĉenio en la Federacia Konsilio de Rusio Aĥmar Zavgajev adresis al li malferman leteron, en kiu diris, ke Ruslan Auŝev sukcesis «eltiri profiton el la terura miksaĵo de banditismo, terorismo, drogkomerco, homŝtelado». Li nomis Ĝoĥar Dudajev kaj Aslan Masĥadov[50]. Aĥmad Kadirov diris, ke la ĉeĉenaj rifuĝejoj en Inguŝio servas kiel ripozejoj por la gerilanoj, kiujn subtenas Ruslan Auŝev[51].

Rifuĝintoj[redakti | redakti fonton]

Nord-Osetio[redakti | redakti fonton]

De novembro 1992 ĝis februaro 1995 krizostato funkciis unue en Ĉeurba distrikto de Nord-Osetio kaj Nazrana distrikto de Inguŝio, poste ankaŭ en Mozdoka distrikto de Nord-Osetio kaj Malgobeka distrikto de Inguŝio. Tio ne donis gravajn fruktojn, do en 1994-1995 Ruslan Auŝev aktive promociis nuligon de la krizostato[52].

La 15-an de aprilo 1993 la prezidanto deklaris, ke la Kislovodska traktato ne estas plenumata, la komuna komisiono pri revenigo de la rifuĝintoj ĝis nun ne establita dume en la domoj de la inguŝaj rifuĝintoj en Nord-Osetio enloĝiĝas la rifuĝintoj el Sud-Osetio kaj iliaj posedaĵoj estas disrabataj[53].

La 28-an de januaro 1994 Ruslan Auŝev petis Boris Jelcin eksigi prezidanton de la provizora administracio en la zono de la oseto-inguŝa konflikto Vladimir Lozovoj, akuzinte lin je sabotado de la reveniga procezo kaj politikaj ludoj anstataŭ reala laboro[54].

Por la 23-an de septembro 1994 estis planita amasa reveno de la inguŝaj rifuĝintoj. La provizora administracio de la regiono starigis akvoĵetilojn ĉe la limo de Nord-Osetio kaj enigis taĉmentojn de la Internaj Trupoj en vilaĝojn, kiuj planis reveni la inguŝoj. Je lasta momento Ruslan Auŝev petis la rifuĝintoj prokrastigi la marŝon, sed minacis ke kaze de plua ignorado de la problemo fare de Moskvo, li permesos tian marŝon kaj eksiĝos[55].

En junio 1999 Nord-Osetio haltigis la revenprocezon, pravigante tion per sia malkapablo garantii sekurecon al la revenontoj, ĉar aŭtoj de rifuĝintoj ofte estis pripafataj. Ruslan Auŝev postulis enmiksiĝon de la Federacia Konsilio de Rusio kaj post manko de ties reago eĉ postulis eksigon de la konsilia prezidanto Jegor Strojev, same malsukcese[52].

La 30-an de julio 1999 Ruslan Auŝev anoncis ĉesigon de ĉiuj intertraktoj kun la oseta flanko, alvokis enkondukon de la rekta federacia regado en Ĉeurba distrikto kaj minacis fari ĉion necesa por protekti rajtojn kaj liberojn de la inguŝoj en Nord-Osetio[52].

Ĉeĉenio[redakti | redakti fonton]

En junio 2000 li taksis nombron de la rifuĝintoj el Ĉeĉenio je 214 mil homoj kaj diris, ke ili ne volas reveni pro manko de sekureco. Akuzojn pri kaŝado de la gerilanoj en Inguŝio la prezidanto malaprobis kaj diris ke en la respubliko kuracas sin 358 vunditaj ĉeĉenoj (inkluzive de 218 viroj, 92 inoj kaj 48 infanoj), kiuj troviĝas tie sen armiloj. Samtempe li proponis al la federaciaj servoj sian helpon pri serĉado de la gerilanoj[31]. En novembro 2001 li diris, ke en la respubliko troviĝas 150 mil registritaj rifuĝintoj el Ĉeĉenio[56].

Li regule akuzis la federaciajn instancojn pri neglekto de la rifuĝinta problemo kaj malsufiĉa financado tiucela. Responde li estis akuzata pri troigoj kaj nelaŭcela uzado de la subvencioj[57]. La problemo denove akriĝis post komenciĝo de la Dua Ĉeĉenia milito, kiam la federaciaj strukturoj klopodis deteni la rifuĝintoj ene de Ĉeĉenio kaj laŭeble pli rapide revenigi la jam fuĝintajn el Inguŝio[58].

Baloto de 2002[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Prezidanta baloto en Inguŝio en 2002.

Somere 2001 en la Konstitucio de Inguŝio estis faritaj amendoj, kiuj forigis la malpermeson okupi la prezidantan postenon pli ol dufoje sinsekve[59].

La 27-an de novembro la respublika parlamento ordonis, ke la prezidanta baloto okazu la 1-an de marto 2002 (tio estis enskribita en la respublika konstitucio). Sed la prokurorejo protestis, ĉar la federacia leĝo postulas ke la balotoj okazu nur en feritago, dum ekzemple en 2002 tio estis labortago[59]. La 8-an de januaro 2002 la respublika parlamento ordonis, ke la baloto okazu la 7-an de aprilo[60].

La 24-an de decembro 2001 en Nazrano dum la 4-a kunveno de la inguŝa popolo Ruslan Auŝev anoncis sian eksiĝon por ke la potenco ricevu «freŝan sangon». Estro de la socia organizo «Dajmokĥ» Savarbek Ŝadiĵev petis lin resti en la prezidanta posteno ĝis 2003, ĉar li estis elektita por kvinjara periodo. Samtempe parlamentan verdikton pri la dato de la baloto. Samtage estro de la Centra Elektokomitato de Rusio Aleksandr Veŝnjakov diris, ke mallongigon de la prezidanta ofico la parlamento faris jam post la elektiĝo de Ruslan Auŝev, neniu leĝo havas inversan povon, do ĝi neniel koncernas la nunan prezidanton de Inguŝio. Li rimarkigis, ke la baloto povos okazi en 2002 se la prezidanto eksiĝos antaŭtempe, sed tiukaze li ne rajtos kandidatiĝi. Ruslan Auŝev insistis, ke la prezidanta baloto okazu en 2002 kaj tiu parlamenta en 2003, kaj kategorie rifuzis sian kandidatiĝon[59]. Poste li diris, ke tio estis ŝoko por ĉiuj, ĉar pri sia intenco ne plu kandidatiĝi li diris nur al vic-prezidanto Abramov[61].

Citaĵo
 Я ведь никогда не рвался во власть. Ни в 1993 году, ни в 1998 году я не провел ни одной встречи с избирателями, не потратил ни одной копейки на рекламу. Девять лет назад в этот кабинет... принесли 100 тысяч подписей и сказали: "Мы тебя проклянем, если ты не приедешь в республику". Я сказал: "Ладно, буду баллотироваться".   Mi ja neniam deziregis la potencon. Nek en 1993, nek en 1998 mi okazigis eĉ ne unu renkontiĝon kun la elektantoj, malŝparis eĉ nek unu kopekon por reklamo. Antaŭ naŭ jaroj en tiun ĉi oficejon... oni alportis 100 mil subskribojn kaj diris: "Ni malbenos vin, se vi ne alveturos al la respubliko". Mi diris: "Bone, mi kandidatiĝos". 
— Ruslan Auŝev, eks-prezidanto de Inguŝio[2]

La respublika prokuroro Magomed Belĥorojev sin turnis al la Supera Kortumo de Inguŝio. Li rimarkigis ke en 1998 Ruslan Auŝev estis elektita por la kvinjara periodo, do la 1-an de marto 2002 povus okazi nur ekstervica baloto. Vic-prezidanto de la respublika parlamento Magomed Auŝev kontraŭis, ĉar laŭ la Konstitucio de Rusio lokaj parlamentoj rajtas memstare difini sistemojn de siaj ŝtatorganoj kaj tempolimojn de la regionestroj. La 26-an de decembro la Supera Kortumo de Inguŝio nuligis la parlamentan decidon pri la prezidanta balotado. Ĝi agnoskis, ke la aprobita en oktobro 2001 konstitucia amendo ne aplikeblas al la kuranta prezidanto, do lia ofico finiĝos nur en marto 2003[62].

Ĵurnalistino Elena Samojlova atestis, ke en 2002 ŝi vidis kiel pliaĝuloj surgenuiĝis antaŭ Ruslan Auŝev kun peto ne forlasi la prezidantan postenon[2]. Li konfirmis tion.

Citaĵo
 Я мог бы оставаться в кресле президента Ингушетии еще девять лет и каждый раз получал бы на выборах более 80%. И федеральный центр, используя все свое влияние в регионе, помешать этому не смог бы. Когда я объявил о своем уходе, три дня люди стояли и просили меня не подписывать заявление. Три дня!   Mi povus resti en la seĝo de la prezidanto de Inguŝio pliajn naŭ jarojn kaj ĉiufoje ricevus dum balotoj pli ol 80%. Kaj la federacia centro, uzante la tutan sian influon en la regiono, ne povus malhelpi tion. Kiam mi anoncis mian foriron, tri tagojn homoj staris kaj petis min ne subskribi la deklaron. Tri tagojn! 
— Ruslan Auŝev, eks-prezidanto de Inguŝio[2]

La 27-an de decembro 2001 la deputatoj deklaris, ke ili demisios por ke la parlamento ne povu akcepti la eksiĝon de la prezidanto[63].

Li diris ke dum la baloto en 2002 okazis pluraj rompoj, estis kaptitaj homoj kun falsaj balotiloj, sed neniu reago sekvis. Ekregis homoj, kiuj celis «grupajn aŭ personajn interesojn», blinde plenumis ordonon de Moskvo pri revenigo de la ĉeĉenaj rifuĝintoj, do la 23-an de aprilo 2002 li decidis forlasi ankaŭ la Federacian Konsilion de Rusio[64][2]. La 15-an de majo la Federacia Konsilio de Rusio aprobis lian eksiĝon[65].

La 10-an de januaro 2002 la provizora prezidanto de Inguŝio Aĥmed Malsagov nomumis Ruslanon Auŝev reprezentanto de la respubliko en la Federacia Konsilio de Rusio. Samtage la respublika parlamento unuanime aprobis la decidon (ĉeestis 17 el 20 deputatoj). Do Auŝev revenis al la Konsilio post nur dusemajna foresto, kaŭzita de lia eksiĝo[66].

La 24-an de januaro 2002 Ruslan Auŝev dum la gazetarkonferenco sciigis, ke li subtenos kandidaton Ĥamzat Gucerijev, kiun li mem iam invitis de Peterburgo al Inguŝio. Samtempe li prognozis, ke la balotado estos «tumulta»[11].

Muĥarbek Auŝev[redakti | redakti fonton]

Ruslan Auŝev tre kritike rilatis al sia samfamiliano:

Citaĵo
 У меня большое подозрение, что этот орел вообще пошел в депутаты, чтобы спрятаться за мандат Госдумы. В начале 90-х предпринимательство всегда граничило с криминалом, и, насколько я знаю, у Мухарбека были проблемы.   Mi ĉiam grave suspektis, ke tiu ĉi algo iris al deputatoj por kaŝi sin malantaŭ mandato de la Ŝtata Dumao. Komence de 90-aj komerco ĉiam limis kun krimeco kaj, kiom mi scias, Muĥarbek havis problemojn. 
— Ruslan Auŝev, prezidanto de Inguŝio[67]
Citaĵo
 Он был вице-президентом ЛУКОЙЛа, и на него в Москве наседали налоговая полиция и правоохранительные органы. А потом ему, видимо, посоветовали идти в президенты Ингушетии. Когда он приехал в республику, это было удивительно для всех. Он прекрасно знал, что не наберет даже 10%. Эти полтора месяца он врал тут направо и налево.   Li estis vic-prezidanto de Lukoilo kaj lin en Moskvo premadis la impostopolico kaj milico. Kaj poste evidente oni sugestis al ili iri al la prezidantoj de Inguŝio. Kiam li alveturis la respublikon, tio estis mirinda por ĉiuj. Li bonege sciis, ke ne gajnos eĉ 10%. Tiujn monaton kaj duonon li mensogis ĉi tie senĉese. 
— Ruslan Auŝev, prezidanto de Inguŝio[67]

Milico[redakti | redakti fonton]

Baŝir Auŝev[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Baŝir Auŝev.

La unua ministro pri internaj aferoj de Inguŝio, nomumita en 1993, estis Baŝir Auŝev, kuzeno de la prezidanto. Post atako de la ĉeĉenaj gerilanoj kontraŭ Inguŝio en 1995, li estis eksigita. Li laboris kiel vic-prezidanto de la provizora administracio pri likvido de la sekvoj de la oseto-inguŝa konflikto. Post eksiĝo de Ruslan Auŝev en 2001 li iĝis vic-prezidanto de la Konsilio pri sekureco, vic-ĉefministro pri policarmeaj aferoj. En junio 2009 li estis mortpafita de nekonatoj[68].

Daud Korigov[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Daud Korigov.

Li finis la Akademion de la Ministerio pri internaj aferoj kun distingo, la diplomon al li enmanigis la ministro pri internaj aferoj de Rusio Vladimir Ruŝajlo[69].

Sekva milicestro (kun provizora statuso «plenumanto de la devoj») iĝis Daud Korigov. Li sukcese liberigis 54 ostaĝojn, kaptitajn en Ĉeĉenio, inkluzive de televidgrupon de NTV subestre de Jelena Masjuk ostaĝigitan en 1997. Samjare milicanoj kaptis en Kabardio-Balkario ene de terorista grupo lian parencon Musa Kolegov, kiu formale estis registrita kiel korpogardisto de Daud Korigov. Oni raportis pri tio al superuloj[68].

Daud Korigov estis invitita al la Ministerio pri internaj aferoj de Rusio en Moskvo por formala aprobo, sed tuj post surteriĝo estis arestita de FSB kaj akuzita pri plenumo de la «evidente kontraŭleĝaj» ukazoj de Ruslan Auŝev. Daud Korigov mem kaj la inguŝa prezidanto opiniis ke tiel la federaciaj strukturoj premas sur Auŝev kaj samtempe postulas detalojn pri kiel Daud Korigov liberigadis el milicanojn kaj ĵurnalistojn, kaptitaj de la ĉeĉenaj gerilanoj[70]. La 1-an de julio 1997 li estis liberigita, sed la enketado daŭris[71]. Muĥarbek Auŝev supozis, ke la plenrajta reprezentanto de la prezidanto de Rusio en Ĉeĉenio Valentin Vlasov, kaptita en Ĉeĉenio, estis ŝanĝita kontraŭ ministro pri internaj aferoj de Inguŝio Daud Korigov, antaŭnelonge arestita de la Ĝenerala prokurorejo de Rusio kaj ke Ruslan Auŝev konis tion[72]. Ruslan Auŝev neis tion[67].

Oni akuzis lin pri «trouzado de plenrajtoj kun apliko de perforto» rilate vic-prokuroron de Inguŝio Islam Odzojev kaj sekciestron de la prokurorejo Musa Ĥamatĥanov, kiujn liaj subuloj ne enlasis en la prokurorejon, kaj batis Islam Odzojev post forpreni lian ofican aŭton. Krome oni akuzis lin pri kontraŭleĝa deteno de kvin homoj, unu el kiuj pro tio malsaniĝis. Post la fino de la enketado oni transdonis la aferon al la Supera Kortumo de Inguŝio, kiu en novembro 1998 absolvis lin[69]. La 24-an de marto 1999 la Supera Kortumo de Rusio refuris la proteston de la Ĝenerala prokurorejo de Rusio, prezentitan kontraŭ la absolva verdikto[73].

Daud Korigov estis nomumita estro de krimpolico en Ust-Ordinska distrikto (Irkutska provinco). Poste la prezidiumo de la Supera Kortumo nuligis la absolvan verdikton, nomumis aliajn juĝistojn kaj taskigis ilin ekkoni kial atestantoj ŝanĝis siajn atestojn dum la proceso profite al la akuzito. En marto 2000 la kortumo denove absolvis la eks-ministron, agnoskinte ke li nur plenumis la ordonon e Ruslan Auŝev pri eksigo de la menciitaj prokuroroj, kaj ke rilate arestitojn li ankaŭ strikte sekvis la Konstitucion de Inguŝio. La Ĝenerala prokurorejo de Rusio protestis kaj la 27-an de septembro 2000 la Supera Kortumo de Rusio nuligis la absolvan decidon[69].

La proceso daŭris ĝis februaro 2002, sed Korigov estis tute absolvita. Sammonate ĉe neklaraj cirkonstancoj mortis lia pli aĝa frato Beslan. Li estis asistanto de Ruslan Auŝev kaj okupiĝis pri komerco, havis likvorovodkan fabrikon en Nazrano. Daut por nelonge enloĝiĝis en lia domo, sed iu provis eksplodigi lin. Do li translokiĝis al Tatario, kie li iam studis kaj komencis sian enketistan karieron, kaj iĝis vic-estro de la ekologia milico[74].

La 21-an de februaro 2003 matene Daut Korigov estis pripafita apud sia domo en Kazano kaj post ses horoj mortis en malsanulejo. Murdisto pafis ankaŭ kontraŭ lia aŭto, kie sidis ŝoforo kaj 10-jara filo de la kolonelo, sed maltrafis ilin. Post kelkaj monatoj milico identigis, ke la murdon partoprenis tri homoj kaj ke mendantoj estis inguŝaj parencoj de la kolonelo, kiuj timis ke li pretendos je parton de la heredaĵo de Beslan, inkluzive la likvorovodkan fabrikon. Unu murdisto (eksa milicano el Tatario) estis arestita. La murdopago estis kvin mil dolaroj[74].

Miĥail Gucerijev[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Miĥail Gucerijev.

La tria ministro pri internaj aferoj, nomumita de Ruslan Auŝev iĝis Ĥamzat Gucerijev, eksa instruisto de la Peterburga Akademio de la Ministerio pri internaj aferoj, frato de la oligarĥo Miĥail Gucerijev. Tiutempe li estis deputato de la Ŝtata Dumao de la Liberalo-Demokratia partio de Rusio[68].

En januaro 2001 maskitaj homoj, kiuj prezentis sin kiel militistoj de la GRU, kaptis du altrangajn inguŝajn milicanojn kaj forveturigis ilin, supozeble al Ĉeĉenio, kie detenis kaj pridemandis ilin dum kelkaj tagoj. Poste ili estis liberigitaj[75].

Magaso[redakti | redakti fonton]

Ruslan Auŝev diris, ke post la fino de la oseto-inguŝa konflikto oni ofte akuzis la inguŝojn pri ties pretendoj rilate Vladikavkazon. Eт decembro 1993 en Nalĉiko oni diskutis tion kaj Ruslan Auŝev oficiale deklaris, ke la inguŝoj ne plu havas rilaton al la dekstra bordo de Vladikavkazo, sed anstataŭe konstruos la propran ĉefurbon. Laŭ rezultoj de konkurso oni elektis nomon Magas, honore al la praa vajnaĥa urbo. La oficiala malfermo de la urbo okazis la 31-an de oktobro 1998, je la datreveno de la oseto-inguŝa konflikto. Financado de ĝia konstruado okazis, laŭ Ruslan Auŝev, ĉefe danke al la libera ekonomia zono[76].

Al la malferma ceremonio alvenis nur unu invitita prezidanto — Aslan Masĥadov (de Nord-Osetio kaj Kabardio-Balkario alvenis ĉefministroj). Tiutempe la turka firmao Entes finkonstruis sur la iama terpoma kampo nur la prezidantan palacon. Post du monatoj devus aperi la parlamentejo, poste — la registara oficejo. Ĝis la Tago de sendependeco de Inguŝio, festata la 4-an de junio, la kompanio promesis finkonstrui ankaŭ la unuan loĝejan kvartalon. Auŝev promesis, ke en la prezidanta palaco Aslan Masĥadov havos propran oficejon kaj ke post finkonstrui Magason ili kune restarigos Groznon. Dum la ceremonio oni oferbuĉis kelkajn ŝafojn, sur kies flankoj estis pentritaj flagoj de Rusio, Turkio, Inguŝio kaj Iĉkerio[77].

Poliginio[redakti | redakti fonton]

La 20-an de julio 1999 Ruslan Auŝev subskribis la ukazon, kiu laŭleĝigis poliginion en Inguŝio. Ĝi vortumis, ke: «En Respubliko Inguŝio la civitanoj de la vira sekso rajtas fari ĝis kvar geedziĝojn kun la civitanoj de la ina sekso, kiuj ne estas edzinigitaj». Li pravigis tion per naciaj tradicioj kaj bezono restarigi la demografian balancon post homperdoj de la oseto-inguŝa konflikto. Lokaj aŭtoritatoj diris, ke fakte poliginio en la respubliko ĉiam ekzistis, do temas pri nura oficialigo de la statuso de kromaj edzinoj. Samtempe la prezidanto proponis ŝanĝi laŭe la Familian Kodekson de Rusio[78]. Poste li iniciatis leĝon pri unuavica registriĝo de tiaj geedziĝoj. La respublika prokuroro Magomed Belĥorojev indikis je malkongruo de tiuj ĉi leĝoj kun la Konstitucio de Rusio kaj la Familia Kodekso de Rusio, sed Ruslan Auŝev ingnoris tion[79].

Sangovenĝo[redakti | redakti fonton]

La 19-an de septembro 1995 estis publikigita la prezidanta ordono pri starigo de interpacigaj komisionoj pri sangovenĝo. Homoj, kiuj deziris interpaciĝi, devis publike anonci tion kaj doni laŭan subskribon al la komisiono. Se poste ili rezignos je la interpaciĝo, la komisiono povos premi ilin ĝis plena ostrakismo[80].

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Oni ofte kulpigis la prezidanton pri neglekto rilate etajn kontraŭleĝajn naftorafinejojn, kiuj abundis tra Inguŝio kaj perlaboris la ĉeĉenan nafton. Ruslan Auŝev respondis, ke pri tio kulpas korumpitaj militistoj, ĉar tra iliaj postenoj oni povas traveturigi ne nur nafton, sed «eĉ atombombon»[31].

Ĉefministro Ĥarun Dzejtov, nomumita de Murat Zjazikov, asertis, ke la teamo de RUslan Auŝev ĉion privatigis kaj postlasis nur grandajn ŝuldojn. La 1-an de januaro 2002 la ŝtata ŝuldo de la respubliko estis 1 540 900 mil rubloj. Ĝis la 1-a de januaro 2008 ĝi malkreskis ĝis 52 980 mil rubloj[81].

Li diris, ke la dependeco de Inguŝio de la federaciaj subvencioj ne estas loka unikaĵo, ĉar same de tio dependas tri kvaronoj de la rusiaj regionoj. Rilate senlaborecon li rimarkigis, ke la regiono ĉiam havis tro da laborfortoj kaj provizis per ili la tutan landon, do kreado de pliaj laborlokoj apenaŭ tute ŝanĝos la situacion[82].

Rilatoj al Ĉeĉenio[redakti | redakti fonton]

Li kontraŭis la reunuiĝon kun Ĉeĉenio: «La inguŝoj konsideras sin fratoj kun la ĉeĉenojn, sed ĉiu loĝos en sia domo»[83]. Same li malaprobis proponojn de Ramzan Kadirov kontraŭbatali la islamistojn en Inguŝio helpe de la ĉeĉenaj specialaj taĉmentoj[47]. En 1999 li vizitis Uzbekion, kie renkontiĝis kun prezidanto Islam Karimov por priparoli la kunlaboron jr kontraŭstaro al la islamisma terorismo[84].

Terorisma atako en Beslano[redakti | redakti fonton]

Poste ano de la Parlamenta komisiono pri enketado de kialoj kaj cirkonstancoj de la okazigo de la terorisma atako en urbo Beslano de Nord-Osetio la 1-3-an de septembro la 2004-a jaro Jurij Savelev esprimis dubojn pri la rolo de Ruslan Auŝev en la savado de la ostaĝoj:

Citaĵo
 К Аушеву много вопросов. Почему он вмешался в ход расследования? Почему он вывел накануне штурма из здания школы 26 человек и кто они были, что за заложники были выпущены? Почему боевики выпустили Аушева, хотя приглашали троих людей с целью убить?   Al Auŝev estas multe da demandoj. Kial li enmiksiĝis la enketadon? Kial li elkondukis antaŭ la sturmo en la lerneja konstruaĵo 26 homojn kaj kiuj ili estis, kio estis tiuj ellasitaj ostaĝoj? Kial la gerilanoj ellasis Auŝev, kvankam invitis tri homojn kun celo murdi? 
— Jurij Savelev, ano de la Parlamenta komisiono pri enketado de kialoj kaj cirkonstancoj de la okazigo de la terorisma atako en urbo Beslano de Nord-Osetio la 1-3-an de septembro la 2004-a jaro[85]

La 17-an de junio 2007 en vilaĝo Surĥoĥo (Nazrana distrikto) dum speciala operaco estis mortigita teroristo Ruslan Auŝev, kiu laŭ informoj de la sekretservoj partoprenis la atakon kontraŭ Nazrano en 2004 kaj preparis la atakon en Beslano. Li estis plena samnomulo de la eks-prezidanto de Inguŝio[86].

La 28-an de septembro diris ke laŭdire iuj fortoj planas flamigi konflikton en la regiono post paso de 40 tagoj (tradicia funebrotempo en kristanismo), do alvokis Vladimir Putin draste ĉesigi ajnajn provokojn kaj proponis sian helpon ajnaforme[87].

Terorisma atako ĉe Dubrovka[redakti | redakti fonton]

La 25-an de oktobro 2002 li alvenis la operacan stabejon pri liberigo de la ostaĝoj[88]. Kune kun prezidanto de la Komerco-industria ĉambro Jevgenij Primakov kaj deputato de la Ŝtata Dumao Aslanbek Aslaĥanov li eniris la koncertejon kaj pasigis tie preskaŭ horon, sed revenis sen ostaĝoj[89].

Murat Zjazikov[redakti | redakti fonton]

Post prezidantiĝo de Murat Zjazikov en 2002 li plejparte rifuzis komenti lian agadon, ĉar konsideris malkonvena se la malnova prezidanto kritikos la novan[2]. Tamen liaj pritaksoj de la Zjazikov-regado ĉiam estis ege malfavoraj[47].

La 4-an de aŭgusto 2008 la ĉefo de la organiza komitato de la Inguŝa tutnacia manifestacio Magomed Ĥazbijev ĉeeste de advokato Kaloj Aĥilgov kaj posedanto de la opozicia retejo Ingushetia.ru Magomed Jevlojev transdonis en la akceptejo de la prezidanto de Rusio Dmitrij Medvedv peton nomumi Ruslan Auŝev la prezidanto de Inguŝio kaj korbojn kun 80 mil notarie pruvitaj subskriboj de la loĝantoj de la respubliko, kun iliaj adresoj kaj pasportaj datumoj. Magomed Ĥazbijev asertis, ke temas pri proksimume 70% de la elektantaro, do se la baloto okazus, por Auŝev voĉdonus 99,99%. Kaze de la rifuzo li minacis aranĝi sentempoliman manifestacion kiu daŭros ĝis eksigo de Murat Zjazikov kaj lia registaro[81].

Ruslan Auŝev bonvenigis la eksigon de Murat Zjazikov kiel devigan[90].

Musa Keligov[redakti | redakti fonton]

Li partoprenis la Afganan militon, dum kiu li estis komandestro de skoltoplotono en regimento de Ruslan Auŝev. Poste li estis vic-estro de Auŝev en la Komitato pri aferoj de la veteranoj de la Afgana milito. Poste li iĝis vic-prezidanto de la filina firmao de Lukoil. Magomed, la plej aĝa el kvin fratoj estis direktoro de benzinstacio en Malgobeko. La 15-an de septembro 1999 li estis tie kaptita kaj forveturigita. Tri monatojn iuj informoj mankis. Lia 16-jara filino mortis pro korinfarkto, kaŭzita de angoro. Post ŝia enterigo aperis perantoj, kiuj postulis kvin milionojn da dolaroj, sed la familio rifuzis doni elaĉeton.

Musa Keligov mem forveturisal Inguŝio kaj enketis la aferon. Plurfoje li vizitis Ĉeĉenion kaj parolis kun pluraj taĉmentestroj, inkluzive la fifaman homŝteliston Arbi Barajev, kiun li nomis nura banditaĉo. Finfine li ekkonis ke lian fraton kaptis bando de Rizvan Varajev, unu el 12 tiel nomataj amiroj de la Urus-Martana ĝamaato. La operacon aranĝis lia viculo, najbaro de la kaptito, inguŝo Sulejm Ceĉojev. Musa Keligov diras, ke li difinis ĉiujn 27 partoprenantojn de la krimo.

Li diras, ke helpis al li la Administracio pri lukto kontraŭ la organizita krimeco de la Ministerio pri internaj aferoj (inkluzive tiun Nord-Osetian) kaj Ruslan Auŝev. Aslan Masĥadov, al kiu li turnis sin, volis, sed ne povis helpi, ĉar ne kontrolis Urus-Martanon.

Fine li formis taĉmenton el 86 samtajpanoj kaj veturis al Ĉeĉenio, kie aĉetis armilojn, bivakis en forlasita jungpionira tendaro apud Bamuto kaj tie trejnis siajn batalantojn. Korespondado kun Varajev ne donis fruktojn, same kiel ŝtelado de lia patro fare de Musa Keligov — la bandito refutis interŝanĝon. Ĉiuj taĉmentestroj konsilis al li pagi elaĉeton. Kvarfoje li sturmis domojn, kie supozeble estis kaŝita lia frato, sed trovis nur kvar ostaĝigitajn ĉeĉenojn. Poste li trovis ke en lia taĉmento estis spiono de Varajev, informanta la banditon, kiu ŝtelis iun lian parencon. Poste iu bandito el la Varajev-taĉmento donis bezonatajn informojn pri ties trovloko.

La 22-an de julio la teamo el 14 homoj subestre de Keligov alvenis Urus-Martanon kaj atakis aŭtaron de Rizvan Varajev. Ses banditoj estis mortigitaj surloke, la bandestro estis kaptita, lia frato Aslan mortigita kaj la teamo forveturis sub forta pafado. Oni ĉantaĝis lin: alportis kasedon en kiu oni antaŭ kamerao trapafis la kruron de la ostaĝigita Magomed. Li responde montris al ili kasedon kun murdita Aslan kaj ankoraŭ viva Rizvan, kaj diris ke se dum du tagoj li ne ricevos reen la fraton, do ili renkontiĝu ĉe la ĉeĉeno-inguŝa limo kaj interŝanĝu la kadavrojn: la du Varajev-fratoj kontraŭ Magomed Keligov. La perantoj interkonsentis, sed unu horon antaŭ la interŝanĝo li mortpafis Rizvanon.

La 31-an de aŭgusto ĉe la limo renkontiĝis ĉirkaŭ 200 ĉeĉenoj kaj 57 teamanoj de Keligov. Li trompis la banditestron kaj sub pistolo igis lin fordoni la fraton.

La liberigita Megomed rakontis ke dum jaro oni tenis lin katenigita en kelo. La ŝtelistoj asertis, Alaho permesis al ili ŝteli la homojn. La taga manĝoporcio estis kvarono de bulko, do li perdis 25 kg[91].

Federacia Konsilio de Rusio[redakti | redakti fonton]

En julio 1999 li deklaris, ke prezidanto de la Konsilio Jegor Strojev manipulas ties funkciadon kaj ĉion decidas lia koterio. Do li proponis ĉiujare reelekti la prezidanton kaj liajn viculojn[92].

Postprezidanta periodo: ekde 2002[redakti | redakti fonton]

La 24-an de junio 2009 li deklaris dum intervjuo al la radiostacio Eĥo Moskvi, ke li pretas reveni kaj estri la respublikon ĝis la resaniĝo de Junus-Bek Jevkurov, se tio estos jure aranĝita. Junus-Bek Jevkurov estis grave vundita sekve de la atenco la 22-an de junio kaj du tagojn poste plu restis senkonscia[93]. Reprezentantoj de la reganta partio Unueca Rusio tre akre kaj negative reagis al tiu propono.

Citaĵo
 В свое время Аушев себя достаточно "проявил" в Ингушетии. Мы отлично помним о терактах, похищениях людей и о фотографиях в обнимку с Дудаевым. Сегодня его заявления о готовности занять пост раненного президента Евкурова звучат как минимум странно. Но главное, они так точно совпали с терактом, что это наводит на неприятные для Аушева выводы.   Siatempe Auŝev jam sufiĉe «sin montris» en Inguŝio. Ni bonege memoras pri teroraj atakoj, homŝtelado kaj fotojn brakume kun Dudajev. Hodiaŭ liaj deklaroj pri la preteco okupi la postenon de la vundita prezidanto Jevkurov sonas almenaŭ strange. Sed plej gravas, ke ili tiom ĝuste koincidis kun la terora atako, ke tio estigas malplaĉajn al uŝev konkludojn. 
— Franc Klinceviĉ, prezidanto de la Centra Konsilio de la subtenantoj de Unueca Rusio[94]

En oktobro 2003 cirkulis onidiroj, ke li planas kandidatiĝi dum la baloto de la urbestro de Moskvo, sed li refutis tion kaj diris, ke subtenas la jaman urbestron Jurij Luĵkov[95].

Komitato pri la aferoj de la militistoj-internacionalistoj[redakti | redakti fonton]

Unu el gravaj taskoj, pri kiuj okupiĝas la organizaĵo estas serĉado de la 288 sovetiaj soldatoj malaperintaj dum la Afgana milito kaj revenigo de ili aŭ iliaj restaĵoj[2]. Ekzemple en aŭgusto 2008 Ruslan Auŝev partoprenis en Kursko solenan enterigon de la senveste malaperinta en 1984 soldato Valerij Malcev, kiu estis militkaptita kaj ekzekutita de moĝaĥedoj. Lian sennoman tombon oni trovis en Afganio kaj post skrupula identigado agnoskis la personecon[96].

Opinioj pri diversaj aferoj[redakti | redakti fonton]

Unia ŝtato[redakti | redakti fonton]

Lia rilato al kreado de la Unia ŝtato de Rusio kaj Belorusio estis klare negativa.

Citaĵo
 А к договору России и Белоруссии я отношусь осторожно. Если Белоруссия готова войти в состав России на правах субъекта — то вперед. Если не готова — нечего в союз лезть.   Al la traktato de Rusio kaj Belorusio mi rilatas singarde. Se Belorusio pretas eniri la konsiston de Rusio je la rajtoj de la subjekto, do bonvenon. Se ne pretas — do ĝi ne ŝovu sin en la union. 
— Ruslan Auŝev, prezidanto de Inguŝio[97]

Enigo de la rusiaj trupoj en Jugoslavion[redakti | redakti fonton]

Li tre negative reagis al la eniro de rusiaj trupoj en Jugoslavion, okazinta en junio 1999.

Citaĵo
 Я не вижу ни экономической, ни политической целесообразности во вводе войск в Югославию. Мы и так уже плетемся в хвосте событий.   Mi ne vidas ekonomian, nek politikan sencon enirigi trupojn en Jugoslavion. Ni jam sen tio postiraĉas en la vosto de la eventoj. 
— Ruslan Auŝev[98]

Antisemitismo[redakti | redakti fonton]

Al la demando, ĉu li ŝatas la judojn, li respondis, ke en Rusio ilia stato sur la politika scenejo iom similas al tiu de la kaŭkazanoj.

Citaĵo
 У нас на Кавказе говорят, что евреев надо беречь, потому что когда их не будет — возьмутся за нас. В России довольно четко просматриваются две позиции — борьба с евреями и лицами кавказской национальности.   Ĉe ni en Kaŭkazo oni diras, ke oni devas zorgi pri judoj, ĉar post kiam ili ne plu estos — oni ekprenos nin. En Rusio sufiĉe klare videblas du pozicioj — lukto kontraŭ la judoj kaj la kaŭkazanoj. 
— Ruslan Auŝev[99]

Ŝtata administrado[redakti | redakti fonton]

Li subtenis pli vastan sendependecon de la lokaj administracioj.

Citaĵo
 В национальной политике я всегда выступал и выступаю за то, чтобы президентов республик выбирали, а не так вот — непонятно, назначили или избрали. И еще. Нужно больше полномочий дать республикам и главам, для того чтобы можно было проводить результативную социально-экономическую политику. Вот моя позиция.   En la nacia politiko mi ĉiam elpaŝis kaj elpaŝas por tio, ke la prezidantojn de la respublikoj oni elektu, ne tiel — nekompreneble kiel, ĉu oni nomumis aŭ elektis. Kaj jen plio. Necesas pli da plenrajtoj doni al la respublikoj kaj respublikestroj por ke oni povu okazigi fruktodonan socio-ekonomian politikon. Jen mia pozicio. 
— Ruslan Auŝev[61]

Agnosko de Sud-Osetio kaj Abĥazio[redakti | redakti fonton]

Li forte kontraŭis la agnoskon de la suvereneco de Sud-Osetio kaj Abĥazio fare de Rusio.

Citaĵo
 С Чечней воевали из-за чего? Столько сил Чечня потратила, стремясь получить независимость. Сказали: нет, и забудьте даже это слово. А почему тогда Южной Осетии можно? Очень серьезный прецедент появился на Кавказе. Я понимаю еще — Абхазия, там выход к морю. А Южная Осетия? Какое это государство? Смешно об этом говорить!... Ясно, что в конце концов будет объединение с Северной Осетией. Вот тогда что-то у них может получиться. Но тогда это будет считаться аннексией. На это российское государство не может пойти. Я считаю, что нужно было подвесить ситуацию. Не признавать самостоятельность, а оставить так, как было.   Kun Ĉeĉenio oni militis pro kio? Kiom da fortoj Ĉeĉenio malŝparis, strebante ricevi sendependecon. Oni diris: ne kaj forgesu eĉ tiun vorton. Do kial al Sud-Osetio estas permesite? Tre serioza precedento aperis en Kaŭkazo. Mi ankoraŭ komprenas — Abĥazio, tie estas aliro al maro. Sed Sud-Osetio? Kio ŝtato ĝi estas? Estas ridinde pri tio paroli!... Klaras, ke finfine okazos la unuiĝo kun Nord-Osetio. Jen tiam io povos ĉe ili sukcesi. Sed tiam tio estos konsiderata anekso. Tion la rusia ŝtato ne povas fari. Mi opinias, ke necesus pendigi la situacion. Ne agnoski la memstarecon, sed lasi kiel estis. 
— Ruslan Auŝev[61]

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Li havas edzinon Aza kaj kvar infanojn[100].

Ruslan Auŝev estas fervora futbalŝatanto. Li regule vizitas futbalmatĉojn tutmonde. Dum sia prezidantofico li ĉiumatene venis al stadiono en Nazrano, kie faris gimnastikon kaj luds futbalon[38].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Живая легенда (ruse). Kommersant (2000-06-01). Arkivita el la originalo je 2015-11-04. Alirita 2015-11-04.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 Елена Самойлова (2003-01-27) Руслан Аушев: у меня фамилия не на асфальте написана! (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-10-27. Alirita 2015-10-27.
  3. Следствие/приговоры (ruse). Kommersant (1994-11-10). Arkivita el la originalo je 2015-11-04. Alirita 2015-11-04.
  4. Владимир Тихонов (1992-12-24) Генерал выступает за федеральное правление (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-10-31. Alirita 2015-10-31.
  5. История конфликта (ruse). Kommersant (1997-9-5). Arkivita el la originalo je 2015-10-31. Alirita 2015-10-31.
  6. Сергей Аксенов, Сергей Гаврилов (1997-09-05) Аушев и Галазов договорились уважать Конституцию России (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-11-01. Alirita 2015-11-01.
  7. Сергей Аксенов (1997-10-17) От взаимных претензий ингуши и осетины не отказались (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-11-01. Alirita 2015-11-01.
  8. Сергей Аксенов (1997-08-02) Президент Ингушетии приглашает Березовского на ПМЖ (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-11-06. Alirita 2015-11-06.
  9. Дмитрий Камышев (1993-03-02) Руслан Аушев стал президентом Ингушской республики (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-10-29. Alirita 2015-10-29.
  10. Книга рекордов выборов (ruse). Kommersant (2005-01-31). Arkivita el la originalo je 2015-11-04. Alirita 2015-11-04.
  11. 11,0 11,1 Алла Барахова (2002-01-25) Руслан Аушев назвал своего преемника (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-10-30. Alirita 2015-10-30.
  12. Аушев собирается на покой (ruse). Kommersant (2001-12-27). Arkivita el la originalo je 2015-11-01. Alirita 2015-11-01.
  13. Дмитрий Камышев (1994-02-09) Президент Ингушетии отказался остаться на второй срок (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-11-07. Alirita 2015-11-07.
  14. Петр Столяров (1994-02-15) Президент Ингушетии выполнил волю народа (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-11-04. Alirita 2015-11-04.
  15. Дмитрий Камышев (1994-03-01) Избиратели не захотели расставаться с президентом (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-10-31. Alirita 2015-10-31.
  16. Руслан Аушев будет баллотироваться в президенты Ингушетии (ruse). Kommersant (1997-12-10). Arkivita el la originalo je 2015-11-01. Alirita 2015-11-01.
  17. 17,0 17,1 17,2 Алла Барахова (1998-03-03) Руслан Аушев: я доверяю себе (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-10-29. Alirita 2015-10-29.
  18. 18,0 18,1 Дмитрий Солопов (1998-03-03) Путешествие в Назрань (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-11-02. Alirita 2015-11-02.
  19. Петр Столяров (1993-07-29) Руслан Аушев надеется на помощь настоящих демократов (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-11-01. Alirita 2015-11-01.
  20. Олег Медведев (1993-09-14) Назрань предприняла попытку шантажа (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-11-07. Alirita 2015-11-07.
  21. Петр Столяров (1993-08-03) Депутаты поддержали жесткий курс президента (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-11-07. Alirita 2015-11-07.
  22. 22,0 22,1 22,2 22,3 Алла Барахова, Дмитрий Камышев (1998-03-03) Верный Руслан (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-10-30. Alirita 2015-10-30.
  23. Алла Барахова (1998-04-30) Ингушские патриоты объединяются в "Дикую дивизию" (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-10-30. Alirita 2015-10-30.
  24. Ибрагим Ходжаев (1996-12-10) Первая ласточка (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-11-01. Alirita 2015-11-01.
  25. Руслан Аушев: Верховный суд России — некомпетентный орган (ruse). Kommersant (1998-02-06). Arkivita el la originalo je 2015-11-01. Alirita 2015-11-01.
  26. Алла Барахова (1998-02-06) Генерал Аушев идет на таран (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-11-04. Alirita 2015-11-04.
  27. Алла Барахова (1999-02-19) Аушев отменит референдум (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-11-01. Alirita 2015-11-01.
  28. Алла Барахова (1999-02-09) "Мы все равно проведем референдум" (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-10-31. Alirita 2015-10-31.
  29. Алла Барахова (1999-11-24) Аушев остался без правительства (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-10-31. Alirita 2015-10-31.
  30. Алла Барахова (2000-06-01) Руслан Аушев: это офицерское решение (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-10-31. Alirita 2015-10-31.
  31. 31,0 31,1 31,2 Юрий Чернега (2000-06-07) Руслан Аушев в оппозицию не уйдет (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-10-30. Alirita 2015-10-30.
  32. Андрей Краснов (2000-06-21) Аушев выбрал Ингушетии депутата (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-11-01. Alirita 2015-11-01.
  33. 33,0 33,1 Андрей Краснов (2000-06-27) В Ингушетии начинается предвыборная война (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-11-07. Alirita 2015-11-07.
  34. 34,0 34,1 Алексей Аминов, Андрей Краснов (2000-11-24) Руслан Аушев выселяет соседа за плохое руководство Верховным судом Ингушетии (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-10-31. Alirita 2015-10-31.
  35. Алла Барахова (2000-07-04) Руслан Аушев: я не поддерживаю только Верховный суд (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-11-01. Alirita 2015-11-01.
  36. Муса Мурадов (2001-08-17) У Руслана Аушева отбирают последнее (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-11-01. Alirita 2015-11-01.
  37. Алла Барахова (2001-04-13) Ингушетия репетирует президентские выборы (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-11-04. Alirita 2015-11-04.
  38. 38,0 38,1 Марина Лепина (2001-10-24) Руслана Аушева спасли от теракта (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-11-01. Alirita 2015-11-01.
  39. 39,0 39,1 Игорь Свинаренко, Леонид Беррес (1998-01-27) Руслан Аушев: лучше быть британской колонией, чем субъектом РФ (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-10-27. Alirita 2015-10-27.
  40. 40,0 40,1 Дмитрий Камышев (1995-02-02) Руслан Аушев — кандидат в диссиденты (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-10-28. Alirita 2015-10-28.
  41. Алла Барахова (2001-02-21) Как поссорились два генерала (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-11-08. Alirita 2015-11-08.
  42. Руслан Аушев возмущен действиями федеральных войск (ruse). Kommersant (1996-02-23). Arkivita el la originalo je 2015-10-30. Alirita 2015-10-30.
  43. Руслан Аушев намерен подать в суд на Минобороны (ruse). Kommersant (1996-02-28). Arkivita el la originalo je 2015-11-01. Alirita 2015-11-01.
  44. Рыбкин провел секретную встречу с Аушевым и Масхадовым (ruse). Kommersant (1997-07-16). Arkivita el la originalo je 2015-11-06. Alirita 2015-11-06.
  45. Алла Барахова (1999-09-22) Масхадов хочет встречи с Ельциным (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-11-05. Alirita 2015-11-05.
  46. Андрей Краснов (2000-04-21) Аушев хочет переговоров с Масхадовым (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-10-31. Alirita 2015-10-31.
  47. 47,0 47,1 47,2 Муса Мурадов (2009-06-29) «Спасибо Зязикову, что он республику довел до ручки» (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-11-02. Alirita 2015-11-02.
  48. "Чем Москву не устраивает Масхадов?!" (ruse). Kommersant (1999-09-22). Arkivita el la originalo je 2015-11-04. Alirita 2015-11-04.
  49. Руслан Аушев считает, что Власова освободил Масхадов (ruse). Kommersant (1998-11-21). Arkivita el la originalo je 2015-11-04. Alirita 2015-11-04.
  50. Сенатор Завгаев обвинил сенатора Аушева в поддержке террористов (ruse). Kommersant (2002-04-03). Arkivita el la originalo je 2015-11-04. Alirita 2015-11-04.
  51. Кадыров обвинил Аушева в связи с боевиками (ruse). Kommersant (2001-08-30). Arkivita el la originalo je 2015-11-07. Alirita 2015-11-07.
  52. 52,0 52,1 52,2 Николай Гулько (1999-07-31) Мир в обмен на беженцев (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-10-29. Alirita 2015-10-29.
  53. Дмитрий Камышев (1993-04-16) Руслан Аушев призвал журналистов писать правду (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-10-30. Alirita 2015-10-30.
  54. Семен Ульянич (1994-01-29) Руслан Аушев подверг резкой критике Владимира Лозового (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-10-30. Alirita 2015-10-30.
  55. Михаил Кирцер (1994-09-23) Руслан Аушев обвинил чекистов в подрывной деятельности (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-11-01. Alirita 2015-11-01.
  56. Руслан Аушев: лагеря чеченских беженцев не готовы к зиме (ruse). Kommersant (2001-11-14). Arkivita el la originalo je 2015-11-01. Alirita 2015-11-01.
  57. Илья Булавинов (2000-03-24) Аушев выставил счет за беженцев (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-10-31. Alirita 2015-10-31.
  58. Алла Барахова (2000-01-29) Чеченцев насильно возвращают в Чечню (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-11-04. Alirita 2015-11-04.
  59. 59,0 59,1 59,2 Алла Барахова, Алексей Аминов (2001-12-25) Руслан Аушев жаждет свежей крови (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-10-28. Alirita 2015-10-28.
  60. Преемника Аушева выберут 7 апреля (ruse). Kommersant (2002-01-08). Arkivita el la originalo je 2015-11-07. Alirita 2015-11-07.
  61. 61,0 61,1 61,2 Муса Мурадов (2008-12-01) "Война за Кавказ еще впереди" (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-11-07. Alirita 2015-11-07.
  62. Марина Костоева, Алексей Аминов (2001-12-27) Президент по суду (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-10-30. Alirita 2015-10-30.
  63. Майда Леби, Алексей Аминов (2001-12-28) Ингушетия не отпускает Руслана Аушева (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-11-01. Alirita 2015-11-01.
  64. Алла Барахова (2002-04-24) Руслан Аушев не променял Ингушетию на Россию (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-10-27. Alirita 2015-10-27.
  65. Совет Федерации прекратил полномочия Аушева (ruse). Kommersant (2002-05-15). Arkivita el la originalo je 2015-11-07. Alirita 2015-11-07.
  66. Алексей Аминов (2002-01-11) Руслан Аушев вернулся (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-10-30. Alirita 2015-10-30.
  67. 67,0 67,1 67,2 . Руслан Аушев: зачем нам было похищать полпреда в Грозном, когда у нас есть свой? (ruse). Kommersant (1998-11-25). Arkivita el la originalo je 2015-10-26. Alirita 2015-10-26.
  68. 68,0 68,1 68,2 Владимир Тихомиров (2009-08-24) Взрывные перестановки (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-11-04. Alirita 2015-11-04.
  69. 69,0 69,1 69,2 Екатерина Заподинская (2000-09-27) Дауту Коригову нет оправдания (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-11-07. Alirita 2015-11-07.
  70. Екатерина Заподинская (1998-03-24) Генпрокуратура "шьет" дело на президента Ингушетии (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-10-31. Alirita 2015-10-31.
  71. Екатеина Заподинская (1997-07-02) Генпрокуратура даровала свободу ингушскому министру (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-11-04. Alirita 2015-11-04.
  72. Сергей Кукушкин (1998-11-21) Власов: "Руслан Аушев не стерпел" (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-10-29. Alirita 2015-10-29.
  73. Екатерина Заподинская (1999-03-25) Глава МВД Ингушетии в тюрьму не сядет (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-11-08. Alirita 2015-11-08.
  74. 74,0 74,1 Андрей Шептицкий (2003-12-18) Бывшего министра застрелил бывший милиционер (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-11-08. Alirita 2015-11-08.
  75. Марина Лепина (2001-01-23) Чеченцы вернули ингушских милиционеров (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-11-04. Alirita 2015-11-04.
  76. Алла Барахова (1998-11-03) Руслан Аушев: если ингуш не построит себе дворец, что это будет за ингуш? (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-10-27. Alirita 2015-10-27.
  77. Алла Барахова (1998-11-03) Город Солнца на картофельном поле (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-10-31. Alirita 2015-10-31.
  78. Ольга Пестерева, Наталья Гриднева (1999-07-21) В России разрешено многоженство (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-10-28. Alirita 2015-10-28.
  79. Аушев продолжает бороться за многоженство (ruse). Kommersant (1999-07-31). Arkivita el la originalo je 2014-05-19. Alirita 2015-11-04.
  80. Руслан Аушев решил покончить с кровной местью (ruse). Kommersant (1995-09-19). Arkivita el la originalo je 2015-11-04. Alirita 2015-11-04.
  81. 81,0 81,1 Наталья Городецкая, Заур Фарниев (2008-08-05) Руслана Аушева занесли в Кремль (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-10-29. Alirita 2015-10-29.
  82. "Единого рецепта для региона нет" (ruse). Kommersant (2010-01-25). Arkivita el la originalo je 2015-11-07. Alirita 2015-11-07.
  83. Аушев высказался против объединения Чечни и Ингушетии (ruse). Kommersant (2002-01-24). Arkivita el la originalo je 2015-11-02. Alirita 2015-11-02.
  84. Юрий Черногаев (1999-03-12) Аушев и Каримов будут бороться с ваххабитами (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-11-04. Alirita 2015-11-04.
  85. Здравствуйте, уважаемая редакция! (ruse). Komersant (2004-11-01). Arkivita el la originalo je 2015-11-07. Alirita 2015-11-07.
  86. Муса Мурадов (2007-06-18) Бесланского террориста ликвидировали в Ингушетии (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-10-30. Alirita 2015-10-30.
  87. Руслан Аушев готов поработать миротворцем (ruse). Kommersant (2004-09-29). Arkivita el la originalo je 2015-10-31. Alirita 2015-10-31.
  88. На Дубровку прибыл Руслан Аушев (ruse). Kommersant (2002-10-25). Arkivita el la originalo je 2015-11-01. Alirita 2015-11-01.
  89. Примаков и Аушев вернулись ни с чем (ruse). Kommersant (2002-10-25). Arkivita el la originalo je 2015-11-01. Alirita 2015-11-01.
  90. Алла Барахова; Муса Мурадов, Наталья Беспалова, Владислав Трифонов, Сергей Машкин (2008-10-31) Президент поменял президентуру (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-10-10. Alirita 2015-10-10.
  91. Максим Степенин (1999-09-17) Как московский бизнесмен расправился с чеченской бандой (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-09-04.
  92. Аушев предлагает переизбрать спикера Совета федерации (ruse). Kommersant (1999-07-13). Arkivita el la originalo je 2015-11-08. Alirita 2015-11-08.
  93. Руслан Аушев заявил о готовности возглавить Ингушетию (ruse). Kommersant (2009-06-24). Arkivita el la originalo je 2015-10-31. Alirita 2015-10-31.
  94. «Единая Россия» не допустит прихода Аушева к власти в Ингушетии (ruse). Kommersant (2009-06-25). Arkivita el la originalo je 2015-11-04. Alirita 2015-11-04.
  95. Руслан Аушев не баллотируется в мэры Москвы (ruse). Kommersant (2003-10-14). Arkivita el la originalo je 2015-11-01. Alirita 2015-11-01.
  96. Марина Вебер (2004-08-13) Курск помянул подводников (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-11-05. Alirita 2015-11-05.
  97. Алла Барахова (1999-12-08) [https://archive.is/ĉC8t "Это будет большой разговор для России. И не очень приятный" Подробнее: http://www.kommersant.ru/doc/232287] (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-11-06. Alirita 2015-11-06.
  98. "Я голосовал 'за' — больше голосовать было не за что" (ruse). Kommersant (1999-06-26). Arkivita el la originalo je 2015-11-07. Alirita 2015-11-07.
  99. Вы евреев любите? (ruse). Kommersant (1998-11-17). Arkivita el la originalo je 2015-11-07. Alirita 2015-11-07.
  100. Дни рождения (ruse). Kommersant (2004-10-29). Arkivita el la originalo je 2015-11-04. Alirita 2015-11-04.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:1-a
Prezidanto de Inguŝio
Poste:
ofico establita1993-2002Murat Zjazikov
2002-2008