Uzanto:Rdelre/Faŭno de Eŭropo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La blua paruo estas kutima birdo en Eŭropo

La faŭno de Eŭropo estas la aro de ĉiuj bestoj vivantaj en Eŭropo kaj ĉirkaŭaj maroj.Ne estas tamen natura biogeografia limo inter orienta kaj suda Eŭropo kaj Azio; pro tio, eŭropa faŭno estas fakte la okcidenta parto de eŭrazia faŭno.

Antaŭ la alveno de homoj, Eŭropa faŭno estis pli diversa kaj riĉa ol hodiaŭ, parte pro ĉasado kaj detrauado de naturmedio, parte pro naturaj kialoj.

Origino de la Eŭropa faŭno[redakti | redakti fonton]

Daŭraj glaciejoj ĉirkaŭ Norda Poluso dum la lasta glaciepoko 


La  Eŭropa faŭno ekformiĝis en la Mesozoiko kun la disrompo de la Laŭrazia kontinentego kaj estis poste disigita de ambaŭ Nordameriko kaj Azio en la Eoceno. Dum la kontinentoj alproksimiĝis al sia nuna konfiguracio en frua Kenozoiko, estis en kelkaj tempoj landligado inter Eŭropo kaj Nordameriko tra Gronlando, permesanta la eniron de nordamerikaj bestoj. En tiuj tempoj, pli altaj maraj niveloj foje fragmentigis Eŭropon en insulojn kaj subcontinentojn.Sed en postaj tempoj la marniveloj falis, kaj maroj lasis la ebenaĵojn de okcidenta Rusio, estigante la nunan konekton al Azio (Priaboniano). Aziaj bestoj tiam eniris Eŭropon en granda kvanto, kaj multaj endemiaj eŭropaj grupoj (ekz. primatoj) formortis.

La perioda sinsekvo de malvarmaj kaj varmaj epokoj dum la Plejstoceno kaŭzis kontraŭajn reagojn en du malsamaj aroj de vivestaĵoj: unu disvastiĝanta dum la varmaj periodoj kaj la alia dum la malvarmaj.[1]

Insektoj, aliflanke, kaj eĉ kelkaj grandaj bestoj (ekzemple brunaj ursoj) movis siajn loĝareojn kun la klimato.Dum la lasta glaciepoko la ĉeesto de homoj aldonis sian influon al tiu de la klimatiŝanĝo. En multaj partoj de Eŭropo la plej grandaj bestoj estis ĉasataj ĝis la malapero. La lana mamuto formortis antaŭ la fino de Neolitiko. La lana rinocero, la kaverna pantero kaj la giganta cervo estas aliaj ekzemploj de eŭropaj bestoj formortintaj mallonge antaŭ aŭ mallonge post la fino de la lasta glaciepoko.

Zoogeografiaj regionoj[redakti | redakti fonton]

Biogeografiaj regionoj de Eŭropo (inkluzive de azia parto de Turkio)

Atlantic Ocean[redakti | redakti fonton]

La maroj kaj oceanoj ĉirkaŭ Eŭropo entenas la sekvantajn ĉefajn bioregionojn:* en Atlantiko, la Makaronezian (Acoroj, Madejro, Kanarioj), la Luzitanian (okcidente de Portugalio ĝis okcidente de la Britaj Insuloj) kaj la Arktan;* norde, la Nordan Maron kaj la Baltan Maron;* sude, la Mediteraneon.

Nesalaj akvoj[redakti | redakti fonton]

Eŭropo enhavas plurajn gravajn nesalajn bioregionojn  (lagoj kaj riveroj). Estas konataj proksimume 15000 specioj de bestoj vivantaj en eŭropaj sensalaj akvoj.[2]

Teroj[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj teraj bioregionoj de Eŭropo estas:* arkta, la plej norda kaj plej malvarma, plejparte tundro; * boreala (Skandinavio, norda Rusio), kun grandaj koniferaj arbaroj;* atlantika (Britaj Insuloj, atlantika marbordo de Danio ĝis Nordhispanio), kun milda temperata klimato;* kontinenta (centra Eŭropo, partoj de Rusio, Norditalio)* mediteranea (landoj apud Mediteraneo)* pannonia (Hungario)* alpa (montaroj)* stepa (nur en Rusio kaj Ukrainio)Aliaj bioregionoj estas apud la Nigra Maro kaj en Turkio.

References[redakti | redakti fonton]

  1. Varga Z. S. & Schmitt T. (2008). "Types of oreal and oreotundral disjunctions in the western Palearctic". Biological Journal of the Linnean Society 93: 415–430. COI:10.1111/j.1095-8312.2007.00934.x.
  2. ETI CD-ROM European Limnofauna (Visser and Veldhuijzen van Zanten, 2000)

[[Kategorio:Faŭno de Eŭropo]] [[Kategorio:Naturhistorio de Eŭropo]]